{"id":5466,"date":"2005-05-30T20:31:12","date_gmt":"2005-05-30T18:31:12","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5466"},"modified":"2018-06-28T19:02:47","modified_gmt":"2018-06-28T17:02:47","slug":"informilo-2005-5","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2005-5\/","title":{"rendered":"Informilo 5\/2005"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 5\/2005<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Ekumena renkonti\u011do de esperantistoj<br \/>\nLa XX-a lingva seminario en Skokovy<br \/>\nEl la mondo: E-en la filmo , Kolekta\u0135oj Fajszi<br \/>\n100-a jubileo en Bulonjo<br \/>\nBrusela lingvobatalo , Prelegu en Vilnius<br \/>\nInvito al \u0160umperk<br \/>\nMia ceramik-farado<br \/>\nE\u0109 \u011dentileco iam kulpas<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva anguleto <\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ekumenta renkonti\u011do de katolikaj esperantistoj<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Katolikaj esperantistoj organizis komence de la\u00a0 marto 2005 ekumenan renkonti\u011don en franca urbo Strasburgo por reprezentantoj el vico de e\u016dropaj landoj. En la programo krom diservoj estis prelegoj kaj diskutoj pri spertoj de novaj kaj kandidataj \u015dtatoj de E\u016dropa Unio.\u00a0\u00a0 La kulmino de la renkonti\u011do estis vizito de la kunsido de E\u016dropa parlamento kaj interparolo kun iliaj deputitoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Esperantistoj interesi\u011dis krom aliaj pri spertoj kun sistemo de la tradukado en \u0109iujn lingvojn de membraj \u015dtatoj. Kiel konstatis la vicprezidanto de la katolika sekcio de \u0108EA in\u011d. Jan Kaln\u00fd, la e\u016drodeputitoj konsentis, ke helpe de eluzo de internacia lingvo kiel ponto malaperus multaj problemoj en\u00a0 E\u016dropa parlamento.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>( la\u016d katolika semajna \u0135urnalo)<\/i><\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" align=\"left\"><\/h2>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La XX-a lingva seminario en\u00a0 Skokovy<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dum tre bela vetero pasis semajno en Bohemia paradizo en Skokovy de 11. \u201317. 4. 2005. \u011ci estis jam la XX-a lingva seminario de AEH \u2013 Asocio de Handikapitaj Esperantistoj. Ne \u0109iuj povis \u011dui la tutan semajnon, sed entute 50 personoj partoprenis. Nia nederlanda gasto Peter restis e\u0109 pli longe. Loka klubo petis lin prelegi pri sia lando en Mlad\u00e1 Boleslav al studentoj de Universitato de la tria a\u011do. Esperantistoj interpretis lian prelegon \u0109e la \u00a0granda mapo de Nederlando. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dum la seminario aperis kelkaj komencantoj kaj interesantoj. Estraranoj de \u0108EA s-anoj Chrdle kaj Pluha\u0159 dedi\u0109is al ni tempon kaj prezentis librojn kaj sciigis al ni informojn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016dtagmeze la partoprenantoj perfektigis siajn konojn en kvar grupetoj, kiujn gvidis ing. J. Werner, M. Turkov\u00e1, L. Filipov\u00e1 kaj J. Drahotov\u00e1. Frua posttagmezo apartenis al printempa verda naturo. Oni povis la unuan fojon trairi \u201ePadon de Draho\u0161\u201c, kiun post longa penado permesis lokaj institucioj realigi, sed nur por bezonoj de pensiono ESPERO. Geedzoj Stib\u016frkovi kaj s-ino Drahotov\u00e1 indikis la vojon per verdaj palisetoj, enbatitaj profunde en la teron. La vojeto gvidas pa\u015dantojn la\u016d rokaro kaj arbaro, proksime de la pensiono. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vesperaj prelegoj estis \u0109iam ri\u0109igitaj per abunda diskuto kaj iuj vesperoj ne enhavis nur prelegon unu. Estas necese la\u016ddi prelegon de Majka Pichov\u00e1 pri \u015dia laboro kun ceramiko, kun montra\u0135oj de la procedo de la laboro. Cetere \u0109iuj prelegoj estis valoraj kaj informoj utilaj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Grava estos ekspozicio en Plze\u0148 okaze de centjara jubileo de la klubo kaj akompana programo, pri kiu parolis al ni s-ano V\u00e1clav Kapr\u00e1l.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La venonta seminario okazos de la 7-a \u011dis la 13-a de novembro 2005.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image602-1.jpg\" width=\"317\" height=\"238\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Aldono de Jan Werner:<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Bieno de Dlask\u00a0 <\/b><\/span><span style=\"font-size: medium;\"><b>en Dol\u00e1nky apud Turnov<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La partoprenantoj de la lingva seminario en Skokovy \u0109i printempe vizitis la rare konservitan monumenton de popola arkitekturo en Jizera-regiono, la Dlask-bienon, konstruitan en la jaro 1716. La komplekso de trabdomoj estas ekde 1957 parto de etnografia sekcio de la Distrikta muzeo de Bohemia Paradizo en Turnov. La vizito vekis seriozan intereson kaj la bieno prezenti\u011dis anka\u016d kiel temo en la konversacia rondo de la seminario. Malfacila\u0135oj montri\u011dis en priskribado de konstrufakaj aferoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la mondo<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto en la filmo &#8220;Blade: Trinity&#8221;!<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.6cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi \u0135us vidis la novan filmon &#8220;Blade: Trinity&#8221;, kaj estis E-o en la filmo!<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En unu sceno klare videblas reklamo kun la nomo &#8220;Esperanto&#8221; en grandaj literoj. En alia sceno, persono a\u0109etas \u0135urnalon kaj parolas Esperante kun la proprietulo de la kiosko.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En tria sceno estas dulingva signo \u0109e la enirejo de policejo, kun la vortoj &#8220;Police\/Policejo&#8221; kaj &#8220;Protect and Serve\/Protekti kaj Servi&#8221;. Kaj en kvara sceno, persono vundita batalante kontra\u016d vampiroj konvaleskas en lito kaj rigardas la filmon &#8220;Incubus&#8221;.<\/span><\/p>\n<p align=\"left\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Granda tago por Esperanto!<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ismael Ejarque Dom\u00e9nech,\u00a0 <\/span><a href=\"mailto:ismaelejarque@yahoo.es\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\">ismaelejarque@yahoo.es<\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8230;<br \/>\nmi diman\u0109e spektis la filmon. Beda\u016drinde la dialogo preska\u016d tute ne a\u016ddeblas, \u0109ar samtempe sonas ruslingva traduko de la frazoj. (En la\u00a0 originalo estis nur la E-lingvaj frazoj kaj anglaj surtekstoj.) Tamen la\u00a0 \u015dildo kun E-aj surskriboj &#8220;Policejo&#8221; kaj &#8220;Protekti kaj asisti&#8221; (apud la samaj anglalingvaj) bone videblas en centro de la ekrano dum 2-3 sekundoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Garik Kokolija<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kolekta\u0135o Fajszi: pli ol 10.000 E-libroj!<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La persona kolekta\u0135o de K\u00e1roly FAJSZI estis unu el la plej granda privata Esperanto-biblioteko, havanta pli ol 10.000 Esperantajn librojn kaj eldona\u0135ojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pri la kolekta\u0135o multfoje aperis artikoloj en la Esperanta-gazetaro, sed post la pasintjara forpaso de s-ro Fajszi da\u016dre venas demandoj al Hungario pri la sorto de la libro-kolekto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La kolekta\u0135on a\u0109etis la Hungara Ministerio pri Kulturo, kaj transdonis \u011din al &#8220;Landa Fremdlingva Biblioteko&#8221; (hungare: Orsz\u00e1gos Idegennyelv\u00fb K\u00f6nyvt\u00e1r, OIK) por prizorgado kaj utiligado.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La unua parto de la katalogo (bibliografia priskribo de 5200 libroj) aperis en 1991, la dua volumo estas \u011duste nun presata.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Datenoj de la unua volumo estas jam aldonataj al la elektronika kaj interreta ser\u0109ilo de la biblioteko, kaj tiel okazos anka\u016d al la datenoj de la dua volumo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La kolekta\u0135o mem estas lokita al aparta balkono en la biblioteko, sed pro \u011dia valoro kaj aparta specifa\u0135o \u011di estas vizitebla nur post anticipa sinanonco kaj interparolo kun la respondeca dungito de la biblioteko.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se vi estas en Budape\u015dto, indas enprogramigi la viziton al la Biblioteko.<\/span><\/p>\n<p>Kontaktadresoj:\u00a0 Biblioteko &#8220;OIK\u201c<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso: Moln\u00e1r u. 11. HU-1056 Budapest (en la urbocentro)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Telefono: +36 (1) 3182772 (petu sinjorinon B\u00f6de J\u00f3zsefn\u00e9)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Retpa\u011doj: <\/span><a href=\"http:\/\/www.oik.hu\/\"><span style=\"font-size: small;\">http:\/\/www.oik.hu<\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Retpo\u015dto: <\/span><a href=\"mailto:bode.ilona@oik.hu\"><span style=\"font-size: small;\">bode.ilona@oik.hu<\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n(Sinjorino B\u00f6de J\u00f3zsefn\u00e9)<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image603-1.jpg\" width=\"166\" height=\"134\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: large;\"><b>Sukcesa 100-jara jubileo<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La\u016dplane okazis en Bulonjo-\u0109e-Maro simpozio organizita de UEA, kaj internacia amikeca renkonti\u011do organizita de Nordfranca Esperanto-Federacio, kune kun pluraj aliaj asocioj: UFE, SAT-Amikaro, Franca Federacio de Esperantistaj Fervojistoj, JEFO, Belga Federacio kaj Brita Esperanto Asocio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Amba\u016d aran\u011doj estis tre sukcesaj; ili allogis multajn partoprenantojn kaj la programeroj estis senescepte altnivelaj: prelegoj de fakuloj, distraj aran\u011doj, ekskursoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Certe la plej emocia momento estis la sabata mateno, kiam oni ina\u016dguris la renkonti\u011don en la sama teatro kiel en \u00a0la jaro 1905 kaj poste parade iris tra la urbo al la Zamenhof-placo, kie staras la busto de la kreinto de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Claude Nourmont<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Brusela lingvobatalo<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La kolizio inter la franca kaj angla akri\u011das en EU-Bruselo. La EU-Komisiono havas tri laborlingvojn: la francan, anglan kaj germanan. \u011cis 1995 la franca estis la lingua franca, rolo kiun \u011di pli kaj pli perdas al la angla.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la gazetaraj konferencoj de la Komisiono nur ekde 1995 la angla estas uzata apud la franca. La germana, kvankam plej granda nacia grupo de \u0135urnalistoj, ne estas permesata por starigi demandojn al la Komisiono tie &#8211; same ne en aliaj EU-lingvoj. \u011cis nun tamen estis plenlingva interpretado de gazetaraj konferencoj de EU-Komisionano. Nun post la plilar\u011digo kaj 20 lingvoj tiu praktiko renkontas siajn limojn. Pro kostoj kaj mankantaj homfortoj la Komisionanoj povas oferti nur interpretadon al sia gepatra lingvo kaj la tri Komisionaj laborlingvoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Hispanio kaj Italio timas nun, ke iliaj lingvoj malaperas kiel ilo en la EU-instancoj. Ekde kelkaj semajnoj tieaj \u0135urnalistoj \u0109e \u0109iu momento demandas al la Komisiono, kial ne ekzistas interpretado al iliaj lingvoj. Politikistoj el amba\u016d landoj kura\u011digas la \u0135urnalistojn starigadi tiun demandon al la Komisiono sub Barroso.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Prelegu anka\u016d vi en Vilnius!<\/b><\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image605-1.jpg\" width=\"182\" height=\"196\" name=\"Obr\u00e1zek3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Karaj, En Gotenburgo kaj Pekino, ni organizis en la kadro de la Universala Kongreso specialan kaj tre sukcesan klerigan tagon, en kiu okazis plej diversaj kunvenoj &#8211; pri la lingvo Esperanto, pri \u011dia historio, pri la kongresa lando, pri novaj metodoj de informado pri kiel organizi <\/span>kongresojn, ktp. Multaj kongresanoj partoprenis (ver\u015dajne e\u0109 plimulto de la kongresanoj) kaj sekve iris hejmen kun novaj ideoj kaj nova entuziasmo. En Vilno ni denove prezentos nian Klerigan Tagon. Ni invitas vian partoprenon.<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108u vi en via urbo a\u016d lando ellaboris sukcesan elpa\u015don en la disvastigo de Esperanto? Eble vi trovis manieron enpenetri la lokan gazetaron, a\u016d utiligas lokajn foirojn por prezenti Esperanton, a\u016d ellaboris novajn kaj trafajn informilojn, a\u016d organizas novstilajn kongresojn a\u016d kunvenojn.\u00a0 Ni deziras, ke tiuj bonaj ideoj cirkulu en la Esperanto-movado kaj ke\u00a0 vi prezentu ilin en nia Kleriga Tago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108u vi aparte interesi\u011das pri iu aspekto de lingvoj &#8211; pri la minoritataj lingvoj en via lando, a\u016d pri la stato de la angla lingvo, a\u016d pri lingvoinstruado? \u0108u vi havas ion seriozan por diri pri la lingvo Esperanto kaj \u011dia funkciado? Se jes, proponu vin kiel parolanton en la Kleriga Tago. \u0108u vi havas ion por diri pri la historio de nia lingvo, eble en via regiono? \u0108u ion pri la Esperanto-literaturo, kiun eble vi aparte studis a\u016d deziras prezenti? A\u016d pri tradukado? A\u016d pri utiligo de Esperanto\u00a0 en interreto? A\u016d pri Esperanto en radio? A\u016d en scienco?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bonaj ideoj kaj interesaj informoj abundas en nia movado, sed ili ofte ne atingas la tagolumon. Jen okazo por prezenti viajn ideojn kaj opiniojn. Ni anka\u016d aparte interesi\u011das pri plenaj programeroj. Se du-tri personoj deziras kune prezenti ion novan, a\u016d organizi podian diskuton pri iu temo, ili nepre proponu tion.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tradicie, nur fakaj asocioj kaj instancoj de UEA a\u016d aparte invititaj personoj havis rajton prezenti programojn en la kadro de la Universalaj Kongresoj. Nun, per la Kleriga Tago, la vojo estas malfermita anka\u016d al vi. Kaptu la okazon! Sendu vian proponon kiel eble plej balda\u016d al mi (<a href=\"..\/informilo\">tonkin@hartford.edu<\/a>). Ne prokrastu!<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Humphrey Tonkin<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Invito al \u0160umperk<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La tradicia printempa renkonti\u011do en \u0160umperk okazos sabate la 14-an de majo 2005. Ni kunvenos en la stacidomo je la 9.45 horo. Ni promene trarigardos la rekonstruitan mona\u0125ejan pre\u011dejon (10.30 h.) kaj la konstruon de Meza sanlernejo (11.00 h.).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post la tagman\u011do sekvos anoncoj el kluboj kaj prelego pri Egiptio. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kore invitas esperantistoj el \u0160umperk <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Vala + Jan\u00edk<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mia ceramik-farado<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.7cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Denaske mi preska\u016d ne kapablas iri, pro tio mi uzas \u0109areton. Mi pensii\u011dis, sed ne rezignis, mi\u00a0 havas multajn hobiojn. Inter ili apartenas Esperanto kaj ceramiko. Mi volus diri al vi, kion mi faras el \u011di.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.7cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi admiras argilon, \u0109ar \u011di estas mola, humida, fleksema. \u011ci lasas sin modli, knedi, preni, kurbigi, kunplekti, ruli, volvi. \u011cia avanta\u011do estas, ke estante malmola, sufi\u0109as \u011din trempi kaj oni povas uzi \u011din denove. Por mi \u011di estas granda helpanto. Kiam mi\u00a0 suferis pro spasmoj, \u011di efikis malstre\u0109e. Kiam la geinfanoj de mia frato estis malgrandaj, oni ne volis, ke ili iradu en ceramikejon, \u0109ar ili tie \u201edekorus\u201c la farita\u0135ojn per siaj fingretoj, a\u016d ili falus en glazuron. De tempo al tempo V\u011brka al ili alportis argilon en kuirejon. Foje mi estis \u0109e ili vizite kaj V\u011brka diris al mi: \u201eProvu tion!\u201c Mi la argilon nur premis, sed mi sentis kvaza\u016d la argilo dirus \u201eEble vi povos uzi min, post iu tempo.\u201c<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016d kvar jaroj, kiam mi diversmaniere korpekzercis, mia korpo al mi sufloris, ke mi faru ion mane. Komence mi sen\u015deligadis cepon kaj ajlon. Poste mi en speciala \u0135urnalo por handikapuloj vidis reklamon por ceramika kurso. \u011ci okazas en la domo <i>Exodus<\/i> en T\u0159emo\u0161n\u00e1 apud Plze\u0148. Tiu domo havas senbarierajn lo\u011dejojn, ceramikan kaj teksan laborejojn. La kurso da\u016dras\u00a0 unu semajnon. Ali\u011dinte, mi faris diversajn a\u0135ojn, inter ili pladeton. Mi diros al vi, kiel mi \u011din pretigis.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El argilo mi faras rulon volvitan kiel serpenton, tiun mi enmetas sur fundon de gipsa formujo kaj tie mi la rulon dispremas, por ke \u011di estu kiel volva\u0135o videbla nek interne nek ekstere. Poste mi ringe volvitajn rulojn metas en du tavoloj super si, supren mi aldonas longan serpento-rulon, kiu la pladeton firmigas. \u0108ion mi dispremas tiel, ke interne estu pladeto glata kaj ekstere la ruloj estu videblaj. Fine per malseka spongo mi la pladeton interne elfrotas, por ke la ruloj estu kunligitaj. En la gipsa formo la produkto devas resti unu tagon. Post \u011dia elpreno oni devas \u011din \u0109irka\u016de distran\u0109i. Kiam la pladeto estas malmola, oni metas \u011din en fornon unue &#8211; tiu procedo nomi\u011das ardigo. Glazura substanco estas diverskolora fajna sablo, kiun oni devas bone dismiksi en akvo. \u011ci devas aspekti kiel kremo kaj grasa\u0135o, por ke oni povu \u011din bone prilabori. Malbone dismiksita glazuro malsuprenfluas, malbone alteni\u011das kaj post bakado \u011di estas senkolora. Se \u011di estus tro densa, \u011di malfacile tavoli\u011dus, formus makulojn kiel insuletojn, malbone kunfluus.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La pladeton mi glazuras tiel, ke mi donas \u011din sur malgrandan pentro-diskon, unue mi glazuras la internon, poste la eksteran surfacon. La diskon mi uzas, por ke mi povu turni la pladeton. Kiam \u011di estas per glazuro plene \u015dmirita, mi donas \u011din en fornon tuj, \u0109ar la akvo en la fre\u015da glazuro seki\u011das rapide. La unua bakado okazas \u0109e 800\u00b0C kaj la posta \u0109e 1500\u00b0C.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi faras anka\u016d malgrandajn bildajn figurojn kun floretoj. Unue mi pretigas bulon, kiun mi bate platigas. Poste sur la plata\u0135on mi kunmetas nevolvitajn ruletojn, etajn buletojn kaj platetojn. Ili kune formas floretojn, kiujn mi sur la argilan bazon gluas. Kiel gluon mi uzas \u015dlimon, \u011di estas argilo miksita kun akvo. En lokoj, kie mi gluos la floretojn, mi skrapas la argilon per pikstangeto, unuopajn partojn de \u0109iu floreto mi \u015dmiras per \u015dlimo kaj gluas. Fine mi per la stangeto trapikas truon por pendigo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Majka Pichov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>E\u0109 \u011dentileco iam kulpas&#8230;..<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Multaj jaroj jam forfluis de priskribita okazinta\u0135o, kiun rememorigas unu enskriba\u0135o en kroniko de la\u00a0 E-klubo en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En iu belega somera tago alveturis en nian urbon in\u011d. Fred Mawson el Anglio, bonega esperantisto, spertulo pri \u0109e\u0125a muziko (Smetana, Dvo\u0159\u00e1k ktp.). Preska\u016d sama\u011da Jind\u0159ich, anka\u016d sperta esperantisto, akceptis inviton de esperantisto Milo\u0161 viziti lian kabanon, lokigita en valo proksime de \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1. Milo\u0161 transdonis \u015dlosilon de la kabano al Jind\u0159ich kaj tiu kun Fred veturis per a\u016dtobuso. Milo\u0161 kun mi prenis refre\u015da\u0135on kaj ni sekvis ilin piede. Subite Milo\u0161 ekkriis: \u201eMi forgesis atentigi Jind\u0159ich, ke tuj post la enirpordo de la kabano trovi\u011das malfermita pordo-klapo en la kelon!\u201c Kaj tuj ni rapidis kaj amba\u016d ni ege timis.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Alveninte al la kabano ni a\u016ddis el interne la\u016dtan ridon. En la kabano sidis sur la benko Fred kaj Jind\u0159ich kaj amba\u016d ridegis. Kial? Kiam ili amba\u016d venis al la kabano, Jind\u0159ich malfermis la enirpordon kaj diris al Fred: \u201eBonvolu eniri\u201c. \u201eNe, nur post Vi,\u201c respondis Fred. \u201eVi estas nia kara gasto, bonvolu eniri!\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Poste sekvis amba\u016dflanke kelkaj \u011dentilaj frazoj kaj la kabanon eniris kara gasto Fred, kiu tuj falis en la kelon! \u201eFeli\u0109a\u201c\u00a0 falo en la kelon restis sen vundigo kaj amba\u016d maljunuloj ege sincere ridis. Kaj post la refre\u015di\u011do e\u0109 pli!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Beda\u016drinde, Fred, Jind\u0159ich e\u0109 Milo\u0161 jam trovi\u011das en Esperanta \u0109ielo, sed instruo, kiel en la fablo, restas:\u00a0 \u011centileco ne \u0109iam estas konvena.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">J.Pi\u0161tora <\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva anguleto<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Amaskomunikiloj, mediato<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Oni demandas, kiel traduki la \u0109e\u0125ajn vortojn \u201em\u00e9dia\u201c, resp. \u201emasm\u00e9dia\u201c. Ilian signifon ni imagas kiel rimedojn de amasa komunikado (masov\u00e9 sd\u011blovac\u00ed prost\u0159edky). Al anonima homamaso de akceptantoj ili portas mesa\u011dojn pere de granda nombro de identaj kopioj (en la formo de presitaj ekzempleroj, signalo, magnetaj kopioj, filmkopioj, flugfolioj, afi\u015doj k.s.). Rimedoj de amasa komunikado estas verdire monologaj, nur en unu direkto ili rapide disvastigas informojn, disvastigas amaskulturon. Ili helpas eliminadi diferencojn inter urboj kaj vila\u011doj, inter klera \u201eelito\u201c kaj amaso. Aliflanke ili estas konsiderataj rimedo de \u011denerala manipulado, ka\u016dzo de malseriozigo kaj vulgarigo de homaj pensoj kaj sensoj, la \u0109efa vastiganto de konsuma pensmaniero. Ili signife partoprenas la evoluon de t.n. amasa socio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En Esperanto ne eblas la nocion nomi \u201emasmedioj\u201c a\u016d \u201eamasmedioj\u201c, \u0109ar la vorto medioj ne estas ekvivalento de la supre priskribita \u0109e\u0125a \u201em\u00e9dia\u201c. \u0108ar temas pri iloj de komunikado, ni povas \u201emasm\u00e9dia\u201c nomi <b>amaskomunikiloj. <\/b>Nova Ilustrita Vortaro krome enhavas singularan nocion <b>mediato<\/b>, kiun \u011di eksplikas kiel \u201e<b>unu el la amaskomunikiloj<\/b>\u201c.<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jan Werner<\/span><\/h3>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ne forgesu \u0109eesti sabatan lingvan seminarion \u00a0en Prago (Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25) la 28-an de majo de la 9-a \u011dis\u00a0 la 13-a h.<br \/>\nred. <\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, CZ<br \/>\ntel. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>466 611 941<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\ninterreto:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nBankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 5\/2005 Enhavo: Ekumena renkonti\u011do de esperantistoj La XX-a lingva seminario en Skokovy El la mondo: E-en la filmo , Kolekta\u0135oj Fajszi 100-a jubileo en Bulonjo Brusela lingvobatalo , Prelegu en Vilnius Invito al \u0160umperk Mia ceramik-farado E\u0109 \u011dentileco iam kulpas Lingva anguleto Ekumenta renkonti\u011do de katolikaj esperantistoj Katolikaj esperantistoj organizis komence de la\u00a0 marto [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5466","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5466","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5466"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5466\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5793,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5466\/revisions\/5793"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5466"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5466"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5466"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}