{"id":5465,"date":"2005-04-30T20:31:12","date_gmt":"2005-04-30T18:31:12","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5465"},"modified":"2018-06-02T06:33:47","modified_gmt":"2018-06-02T04:33:47","slug":"informilo-4-2005","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-4-2005\/","title":{"rendered":"Informilo 4\/2005"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 4\/2005<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo :<br \/>\n<\/b><\/span>Literatura vespero<br \/>\nTaglibro de Petr Ginz<br \/>\nK. E. Macan<br \/>\nFinkalkulo 2004<br \/>\nM. Handzlik<br \/>\nKiu kapablas interpreti<br \/>\nEl redakcia tablo<br \/>\nInvitiloj<br \/>\nLingva anguleto<\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Literatura vespero, en kiu ne mankis Esperanto<\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Literatura vespero dedi\u0109ita al la nova libro de la \u0109e\u0125a poetino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 okazis la\u00a0\u00a0 21-an de marto 2005\u00a0 en N\u00e1prstek-muzeo en Prago. La aran\u011don organizis la estraro de la muzeo kune kun la \u201eAmerika klubo de damoj\u201c kaj la muzea salonego estis plenplena de homoj; la 80 preparitaj se\u011doj se nesufi\u0109is, dekoj da \u0109eestantoj estis devigitaj stari la\u016dlonge de la muroj.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image002-1.gif\" width=\"169\" height=\"225\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">En la programo estis legado de la nova mesa\u011do de la poetino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1; \u015di mem legis la \u0109e\u0125an originalon, poste la \u0109eestantoj povis a\u016ddi fragmentojn de la mesa\u011do en diversaj lingvoj: en la araba, tibeta, oroma kaj anka\u016d en Esperanto, dank\u00b4 al la klara profesia vo\u0109o de s-ano Josef\u00a0 V\u00edch.\u00a0 Poste kelkaj \u0109eestantaj \u0109e\u0125aj verkistoj kaj sciencistoj prezentis siajn proprajn mesa\u011dojn. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Samtempe en la salono estis vendata la nova libro \u201eSendu \u011din pluen III (Po\u0161li to d\u00e1l III). Libro de mesa\u011doj al la homoj kaj al la Universo.\u201c \u011ci estas jam la tria libro de mesa\u011doj, kiujn la poetino kompilis el siaj tekstoj kaj el tekstoj de pluraj dekoj de aliaj artistoj kaj fakuloj, en la libro ne mankas belaj ilustra\u0135oj de pentristoj, kontribuintaj al la libro.\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La mesa\u011don de V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 oni povas legi ne nur en la \u0109e\u0125a lingvo, sed anka\u016d en aliaj lingvoj, inter kiuj ne mankas la Esperanta traduko de Miroslav Malovec kaj anka\u016d la traduko en la evea lingvo fare de la togolanda s-ano Kokou Sagbadjelou, kiu la tekston tradukis el Esperanto. Cetere en la libro trovi\u011das anka\u016d lia propra mesa\u011do en la evea, Esperanto kaj la \u0109e\u0125a (fare de M. Malovec). <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la libro troveblas pluaj kontribua\u0135oj de esperantistoj: la poemo \u201eLa Ripo\u201c en la nederlanda kaj Esperanto de Gerrit Berveling kune kun la \u0109e\u0125a traduko de M. Malovec, la poemo \u201eMalproksime\u201c de \u010cestm\u00edr Vidman kun la \u0109e\u0125a traduko de M. Malovec, la poemo \u201eKiam mi versas\u201c de Eli Urbanov\u00e1 kun la \u0109e\u0125a traduko de J. Rumler, plue sekvas \u0109e\u0125aj kontribua\u0135oj de la geedzoj Bergr, de Ji\u0159\u00ed Karen kaj pri Fr. Lazeck\u00fd. Sed atuta\u00a0 estas la \u0109e\u0125a artikolo \u201e\u0160tafeta\u201c de Miroslav Malovec, kiu informas pri\u00a0 la \u0109e\u0125a kaj Esperanta verkisto Franti\u0161ek Omelka (1904 \u2013 1960) kaj pri la historio de lia verko \u201eStafeto\u201c, kiu priskribas la veran okazinta\u0135on en Alasko en la jaro 1925. Tiamaniere M. Malovec sukcesis sciigi \u0109e\u0125ajn legantojn pri verko de la Esperanta literaturo. Dank\u00b4 al s-ino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 en la libro de \u0109e\u0125aj kaj kelkaj alilingvaj tekstoj tute ne mankas tekstoj esperantlingvaj kaj priesperantaj.<br \/>\nJ. Patera <\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Aperis la \u201eTaglibro\u201c de \u0109e\u0125a knabo Petr Ginz<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La eldonejo Trigon aperigis libron de Chava Pressburger\u00a0 \u201eLa taglibro de mia frato\u201c (titolo de la libro: Den\u00edk m\u00e9ho bratra), kiu enhavas \u0109iutagajn notojn, kiujn en la jaroj 1941-1942 faris \u0109e\u0125a knabo Petr Ginz (1928-1944). La knabo estis tre sprita kaj laborema, li verkis kelkajn literatura\u0135ojn kaj desegnis multajn bildojn, el kiuj \u201eLa luna pejza\u011do kun la Terglobo sur\u0109iele\u201c fari\u011dis tutmonde konata.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La israela kosmona\u016dto Ilan Ramon kunprenis la bildon en la kosman \u015dipon Columbia por honori la knabon Petr Ginz, kiu pereis en germana koncentrejo Oswiecim kaj \u0109iujn aliajn viktimojn de la holoka\u016dsto. Beda\u016drinde la kosmo\u015dipo kra\u015dis, en \u011di pereis la kosmona\u016dtoj, inter ili anka\u016d Ilan Ramon.\u00a0 Forbrulis anka\u016d\u00a0 la bildo desegnita de Petr.<\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image004-1.jpg\" width=\"70\" height=\"110\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Petr Ginz estis filo de la esperantista familio Ota kaj Marie Ginz. La patro Ota estis multjara funkciulo de la tiama Asocio de esperantistoj en \u0108e\u0125oslovakio, kunredaktoro de la \u0108e\u0125oslovaka antologio, eldonita en Budape\u015dto &#8211;\u00a0 \u0109e \u011dia tradukado kunlaboris anka\u016d lia edzino.\u00a0 Post la milito li estis kunredaktoro de la \u0109e\u0125a E-gazeto \u201eEsperantista\u201c. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la jaro 1956 la geedzoj elmigris al Israelo, kie vivis ilia filino Eva, kies nomo nun estas Chava Pressburger. En Israelo Ota Ginz plu aktivis en la E-movado, li tradukis\u00a0 esperantlingven\u00a0 la romanon de R.Kritz \u201eFre\u015da mateno\u201c kaj instruis Esperanton al Ilan Ramon, kiu poste fari\u011dis la unua israela kosmona\u016dto. Pro tio Ilan Ramon kunprenis en la kosmon la bildon desegnitan de Petr. Ota Ginz mortis en la jaro 1976.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la muzeo Yad Vashem en Jerusalemo estas konservataj multaj pentra\u0135oj kaj skribitaj tekstoj de Petr Ginz, inter ili anka\u016d\u00a0 kelkaj pa\u011doj de la Esperanta-\u0109e\u0125a vortareto, kiun li skribis anta\u016d la forveturo al la koncentrejo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En \u0109i-jara januaro \u0108e\u0125a po\u015dto eldonis po\u015dtmarkon en valoro de 31 K\u010d kun la portreto de Petr Ginz kaj kun la bildo de la luna pejza\u011do. Oni eldonis anka\u016d unuatagan koverton.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 10-an de februaro en la librovendejo Fi\u0161er en Kaprova-strato en Prago la sinjorino Chava Pressburger subskribis la libron \u201eDen\u00edk m\u00e9ho bratra\u201c kaj post mia saluto nome de la Praga klubo \u015di tre afable alparolis min esperantlingve.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La Internacia Astronomia Unio decidis nomi sep asteroidojn per la nomoj de la pereintaj kosmona\u016dtoj el la \u015dipo Columbia. \u0108e\u0125aj astronomoj proponis, ke asteroido portu anka\u016d la nomon de Petr Ginz. Sur la \u0109ielo do cirkulos jam kvar Esperantaj asteroidoj: Esperanto, Zamenhof, Ilan Ramon kaj\u00a0 Petr Ginz.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Ji\u0159\u00ed Patera<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Anta\u016d 80 jaroj mortis\u00a0 Karel Emanuel Macan<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La 6-an de februaro 1925, do anta\u016d 80 jaroj, mortis nia\u00a0 majstro, fondinto de la porblindula preso en\u00a0 \u0108e\u0125io, blindulpedagogo kaj muzikkomponisto, fondinto de nialandaj porblindulaj gazetoj Zora kaj A\u016droro,\u00a0 Karel\u00a0 Emanuel\u00a0 Macan. Li naski\u011dis la 25-an de decembro 1858 en la orient\u0109e\u0125a urbo Pardubice, kie lia patro, konata fervoja fakulo, tiutempe laboris. Studinte la pragan mezlernejon, li perdis la dekstran okulon pro eksplodo de patrono. Spite tion li komencis la studadon en la teknika altlernejo, sed tie li tute blindi\u011dis. Tiam li revenis al sia granda amo, al la muziko, kiu fari\u011dis por li konsolo en la travivita malfeli\u0109o.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Lia muziktalento kaj diligento manifesti\u011dis tiel eksterordinare, ke en la jaro 1881 li povis esti akceptita tuj en la duan studjaron de la orgena lernejo, tiam iom simila al konservatorio. Lia instruisto fari\u011dis fama muzikkomponisto kaj pedagogo\u00a0 Zden\u011bk \u00a0Skuhersk\u00fd, kiu \u0109iam la\u016ddis liajn sukcesojn. En tiu lernejo\u00a0 Macan manifesti\u011dis anka\u016d kiel talenta muzikkomponisto: la studojn li finis per tre bona kaj la\u016ddata kompona\u0135o \u201e meso en dorika skalo\u201c, kiun la publiko povis a\u016dskulti en la jaro 1884. Post la trapaso de la orgena lernejo li ankora\u016d studis komponadon private \u0109e la fama \u0109e\u0125a komponisto\u00a0 Zden\u011bk\u00a0 Fibich, a\u016dtoro de la mondfama kompona\u0135o &#8220;Poem\u201c,\u00a0 \u0109ar\u00a0 Macan \u0109iam volis helpi al siaj sortofratoj. Li komencis en la jaro 1890 viziti kursojn por instruistoj de blinduloj en\u00a0 Vieno, la \u0109efurbo de tiama a\u016dstria-hungaria monar\u0125io.\u00a0\u00a0 De la jaro 1891 \u011dis 1922 li laboris kiel instruisto en la tiam konata blindul-instituto de Klar. Ties direktoro akceptis lin tien, sed nur sub la\u00a0 kondi\u0109o, ke li tute dedi\u0109os sin al la instruista profesio kaj lasos la komponistajn aktivecojn, \u0109ar la kompona\u0135oj de\u00a0 Macan intertempe fari\u011dis sufi\u0109e konataj en lia pli vasta \u0109irka\u016da\u0135o Tia kondi\u0109o estis por li granda bato; sed e\u0109 malgra\u016d tio li pro la alta celo konsentis.\u00a0 Sed liaj kompona\u0135oj estis ludataj en \u0108e\u0125oslovakio ankora\u016d longajn jarojn, kelkajn el ili, ekz. liajn kantojn kaj ar\u0109kvarteton oni ludas ankora\u016d nun.\u00a0\u00a0 La plej grandajn meritojn havas majstro\u00a0 Macan sur la kampo de blindulpreso.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Jam fine de la\u00a0 XIX-a jarcento montri\u011dis libroj, presitaj en brajla skribo. \u0108e ni oni presis librojn jam tiam en la blindul-instituto en\u00a0 Brno, sed la presita libro restis \u0109iam ankora\u016d rara.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kiam eksplodis la unua mondmilito, alvenadis el batalkampoj \u0109iam pli da blindigitaj soldatoj, por kiuj la vivo sen vidpovo fari\u011dis tre malfacila.\u00a0 Macan tiam ekkonis, ke ili bezonas \u0109efe aliron al klerigo kaj entute al kulturo pere de legado. Li organizis grandskale kopiadon de libroj\u00a0 en blindulskribon: multajvolontuloj el la plej diversaj tavoloj de la socio senpage kopiis librojn por ebligi al blinduloj konati\u011don kun plejparte \u0109e\u0125a literaturo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Macan plue sciis, ke la \u0109e\u0125aj blinduloj bezonas regulan presitan gazeton, kiu povus konatigi ilin kun la plej fre\u015daj informoj el la plej diversaj fakoj de homa scio kaj kun la stato de la en- kaj eksterlanda blindulmovado. Tial li kun kelkaj volontuloj prizorgis bezonatajn aparatojn kaj komencis kun la presado. La unua provo tuj sukcesa estis la\u00a0 libro, titolita &#8220;Jit\u0159enka\u201c (A\u016droro), kiu krom la fragmentoj el la \u0109e\u0125a literaturo enhavis anka\u016d jurajn artikolojn kaj multpa\u011dan klerigon pri\u00a0 Esperanto kaj \u011dia signifo por blinduloj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la jaro 1917 li komencis eldonadi\u00a0 la unuan \u0109e\u0125lingvan brajlogazeton &#8220;Zora\u00a0 (alia vorto por a\u016droro), kiu sen interrompo aperas \u011dis nun.\u00a0 Macan estis \u011dia unua redaktoro preska\u016d \u011dis la fino de siaj vivjaroj.\u00a0 Majstro\u00a0 Macan estis \u0109iam konvinkita pri la granda signifo de\u00a0 E-o por blinduloj. Pri tio atestas jam la enhavo de la unua presita libro Jit\u0159enka, siajn strebojn li da\u016drigis per fondo de la\u00a0 E-lingva aldona\u0135o de Zora,\u00a0 kiu kun la interrompo pro la dua mondmilito, aperas jam de la jaro 1920.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image006-1.jpg\" width=\"263\" height=\"247\" name=\"Obr\u00e1zek3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Per la eldonado de A\u016droro ne fini\u011das la klopodoj de\u00a0 Macan pri la disvastigado de nia lingvo inter blinduloj. Li komprenis, ke \u0109efa signifo de\u00a0 Esperanto estas en inter\u015dan\u011do de specifaj priblindulaj konoj kaj spertoj. Tial li en la jaro 1921 organizis la unuan kongreson de blindaj\u00a0 esperantistoj en\u00a0 Prago, kiu okazis en la kadro de\u00a0 Universala kongreso\u00a0 UEA, tiam anka\u016d okazinta en nia \u0109efurbo.\u00a0 La unua\u00a0 IKBE en\u00a0 Prago metis fundamentojn por tutmondaj kontaktoj inter blindaj e-istoj, kiuj kondukis al la posta kreo de ilia tutmonda organiza\u0135o. La kongreso anka\u016d helpis al ekkono de la situacio de blinduloj en la unuopaj kongreslandoj. Eble la lasta aktiveco sur la por E- kampo estis la \u0109e\u0125oslovaka propono de transskribado de ne Esperantaj literoj kun diakritikaj signoj en brajlon. En la fina decido \u011di ne estis aprobita, sed \u011di certe helpis al la funda diskutado pri la tiom grava problemo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Pro la sugesto de Macan, kiu estis realigita nur poste, estis starigita la Internacia blindulafera informejo kaj statistikejo ( IBIS), kiu ebligis reciprokan inter\u015dan\u011don de informoj pri la stato de blindulafero en unuopaj landoj. Macan, pro la promeso donita al la direktoro de la blindulinstituto de\u00a0 Klar, preska\u016d forlasis la \u0109e\u0125an muzikan vivon; sed li estis dum sia tuta vivo tiamaniere pritaksata komponisto, ke okaze de lia 60-a naski\u011do oni aran\u011dis tre sukcesan koncerton el liaj kompona\u0135oj, kiun \u0109eestis e\u0109 la tiama prezidento de\u00a0 \u0108e\u0125o- slovaka respubliko Tom\u00e1\u0161 G. Masaryk. Karel Emanuel Macan jam 80 jarojn ne estas inter ni, sed la \u0109e\u0125aj blinduloj kaj precipe e-istoj \u0109iam rememoros liajn meritojn pri nialanda blindulpreso kaj gazetaro kaj pri la fundamentoj de la \u0109e\u0125a organizado de blinduloj.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Ji\u0159\u00ed Vychodil<\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image008-1.jpg\" width=\"465\" height=\"638\" name=\"Obr\u00e1zek4\" align=\"bottom\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni rememoru la 14-an de aprilo la 88-an mortdatrevenon de la a\u016dtoro de Esperanto Dr. L. L. Zamenhof.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>M. Handzlik: &#8220;Esperanto utilus al EU&#8221;<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de la E\u016dropa Parlamento, Malgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro. La nova posteno komplete \u015dan\u011dis \u015dian vivon, \u015di rakontas:<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211;<br \/>\n\u0109iusemajne lunde mi flugas al Bruselo a\u016d Strasburgo kaj revenas \u0135a\u016dde nokte. Vendrede, sabate kaj diman\u0109e mi kutime estas en Pollando. Tiam okazas multaj renkonti\u011doj, kiujn mi devas partopreni. Foje mia familio venas por kelkaj tagoj al nia brusela lo\u011dejo.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/image010-1.jpg\" width=\"93\" height=\"142\" name=\"Obr\u00e1zek5\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nLa\u016d \u015di\u00a0 Esperanto povus doni multan utilon al la E\u016dropa Parlamento kaj al la E\u016dropa Unio:<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211;<br \/>\nUnue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado kaj veran kaj praktikan interkompreni\u011don de e\u016dropanoj. E\u016dropo malvolonte parolas pri lingvaj problemoj, malgra\u016d ke ili da\u016dre okazas. Spite al la enormaj sumoj, kiujn kostas la multlingveco, ne \u0109iam la\u00a0 kunsidoj de la komisionoj estas tradukataj al la lingvoj de \u0109iuj partoprenantoj. La plej multajn dokumentojn mi kaj aliaj parlamentanoj\u00a0 ricevas angle.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Legu pli en Libera Folio\u00a0\u00a0 <a href=\"http:\/\/www.liberafolio.org\/\">http:\/\/www.liberafolio.org<\/a><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiu kapablas interpreti?<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nFojfoje e\u0109 esperantistoj bezonas interpretistojn, kapablajn labori\u00a0 profesinivele en budoj. Tio estas malfacila laboro: samtempe\u00a0 interpreti el Esperanto en la anglan kaj inverse, a\u016d por aliaj\u00a0 lingvoj. Pro la nervostre\u0109a laboro profesiuloj alternas \u0109iujn\u00a0 20-33 minutojn&#8230;<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La Nitobe-kolokvoj en Prago 1996, Berlino 1999 kaj pasintjare en Pekino bezonis tiajn spertulojn. Por tiaj kaj similaj aran\u011doj kun\u00a0 kelkaj laborlingvoj, direktitaj al la neesperantista publiko, nur\u00a0 ege malfacile estis troveblaj laborpretaj homoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nNur esceptokaze je nia dispono estis profesiaj interpretistoj,\u00a0 ne por Esperanto, ili ne ekzistas. Ili tamen profesie interpretis\u00a0 por aliaj lingvoj kaj samtempe bone regas Esperanton. Ili konas la metion de interpretado kaj kapablas plenumi la atendojn. Beda\u016drinde ekzistas grandaj miskomprenoj pri la temo, interalie la\u016d jena skemo:Mi bone konas Esperanton, sekve mi kapablas traduki; mi kapablas traduki, sekve mi kapablas interpreti ktp. Tio nur malofte funkcias.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nKiel konate, anka\u016d bonaj konantoj de la lingvoj ne nepre kapablas\u00a0 bone traduki en sian gepatran lingvon a\u016d el \u011di Esperanten. Oni ja devas konscii pri diversaj problemoj por tion bone fari. Kaj nur\u00a0 malmultaj bonaj tradukistoj a\u016d regantoj de la lingvoj samtempe havas la lerton (kaj la nervojn) interpreti. Ekzistas kelkaj tiaj homoj,\u00a0 kiuj ja interpretis ekz. dum la Nitobe-simpozioj. Sed anka\u016d estas fakto, ke ne \u0109iu el la volontuloj liveris akcepteblan rezulton.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Diversaj spertoj montris, ke estas ur\u011de necese sisteme ser\u0109i\u00a0 talentulojn. Tio signifas, ke UEA (la Centra Oficejo) devus scii:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\na) Kiu esperantisto estas profesia interpretisto, samtempe bona\u00a0 lingvospertulo kaj pretus se necese interpreti &#8220;siajn&#8221; lingvojn en\u00a0 Esperanton, respektive el ili en &#8220;siajn&#8221; lingvojn?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">b) Kiu esperantisto, e\u0109 ne estante profesiulo, tamen disponas pri la necesaj kura\u011do, lerto kaj spertoj?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estus tre dezirinde, se tiuj malmultaj profesiaj interpretistoj en niaj vicoj ne nur disponigus siajn spertojn kaj kapablojn por konkretaj\u00a0 aran\u011doj, sed &#8211; eble en la kadro de trejnseminarioj &#8211; helpus trovi kaj \u00a0kvalifiki ta\u016dgajn personojn, kiuj fari\u011dus nia interpretista rezervo. Interesatoj pri la temoj plej bone sin direktu al la Centra Oficejo. (retadreso: &#8220;<a href=\"mailto:uea@inter.nl.net\">uea@inter.nl.net<\/a>&#8220;)<br \/>\nDetlev Blanke<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El redakcia tablo:<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La redaktorino adia\u016dis kun larmoj en okuloj la malnovan kopioma\u015dinon, je kiu \u015di dum 7 jaroj kutimi\u011dis kaj\u00a0 nun en la\u00a0 redaktejo staras nova moderna kopioaparato, digitale ligita kun la komputilo. Post la unua cento da ekzempleroj\u00a0 \u011di\u00a0 montris diablajn\u00a0 kornetojn, ke la redaktorino devis atendi servisteknikon por kontroli aparaton. Riparo ne helpis, e\u0109 ne plua vizito de la riparisto. Post atendo de pluraj tagoj estis alportita alia aparato. Espereble\u00a0\u00a0 post ia tempo\u00a0 kiel redaktorino, tiel la aparato kunrepaci\u011dos. <\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>I N V\u00a0I T I L O J :<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Lan\u0109ov:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">La redakcio ricevis invitilon por 53.Somera Esperanto tendaro en Lan\u0109ov \u2013 suda Moravio, kiu okazos en tri etapoj de 3.7. \u011dis 16.7., de 17.7. \u011dis 30.7., de 31.7. \u011dis 13.8. 2005. Krom kursoj de Esperanto okazos anka\u016d de angla, germana, franca, rusa kaj hispana lingvoj. La renkonti\u011do de iamaj partoprenintoj okazos 13.8.-14.8.2005. Kontakta adreso por pluaj informoj: Esperanto T\u0159eb\u00ed\u010d, Esperantist\u016f 3, 674 01\u00a0 T\u0159eb\u00ed\u010d, tel.\/fakso: 568\u00a0841\u00a0909, <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">e-mailo:<a href=\"mailto:esperanto.trebic@volny.cz\">\u00a0esperanto.trebic@volny.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Plze\u0148:<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">1)\u00a0 Okaze de centjara datreveno de Esperanto en la Pilseno reali\u011dos E-ekspozicio de 16.\u201327.5.2005. Solena renkonti\u011do okazos de 20.-21.5.2005 en Ru\u011da saloneto de bierfabrikejo Prazdroj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">2) Venu al la IV. turisma E-renkonti\u011do en Plasy en la tagoj 9.-12.6.2005<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">3) 14-a dektaga tradicia tendaro okazos en Nekvasovy komence de a\u016dgusto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Pluaj informoj kaj ali\u011diloj estas riceveblaj \u0109e s-ano V\u00e1clav Kapr\u00e1l, CZ-331 51 Kazn\u011bjov 252 a\u016d rete: <a href=\"mailto:esperantoplzen@centrum.cz\">esperantoplzen@centrum.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Pardubice:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Regula sabata lingva seminario nun estos la 30-an de aprilo en klubejo de EK+AEH en Pardubice je la 9.30 &#8211; 15 h., strato Na Okrouhl\u00edku 953\/21. Buso de la stacidomo numero 8 a\u016d 12 a\u016d trolebuso numero 2.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiel diferencas prezenti kaj reprezenti?<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Mi legis: <i>La portreto <\/i><i><u>reprezentas<\/u><\/i><i> virinon de la familio F\u00fcrstenberg. <\/i>\u0108u bone?<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La nova Plena Ilustrita Vortaro (PIV) traktas la verbojn prezenti kaj reprezenti kiel a\u016dtonomajn radikvortojn pro malproksimeco de ties signifoj. Amba\u016d verboj originas en la latina lingvo: praesentare kaj repraesentare. Evidente temas pri unu sama radiko kaj la prefikso re, do anka\u016d la esperantan duopon ni povas la\u016detimologie trakti tiel.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>praesento, -are:<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">transdoni, liveri,<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>repraesento, -are:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">1. denove prezenti, anta\u016d oni aktualigi; imiti (virecon, latine virtutem);<br \/>\n2. senprokraste fari, plenumi;<br \/>\n3. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>(en la mezepoka kaj novtempa latino)<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> reprezenti.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Esperantaj signifoj la\u016d la nova PIV:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>prezenti:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">1. Meti ion anta\u016d iu. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>Prezenti<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> tason al invitito<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n2. Konduki iun anta\u016d aliaj personoj kaj konigi tiun al ili. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La princo <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>prezentis<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> sian fian\u0109inon al la kortego<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n3. Starigi anta\u016d ies imago la bildon de iu a\u016d io. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>Prezentu<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> al vi mian embarason<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n4. Meti anta\u016d ies okuloj ion faritan per parolo, pentrado a\u016d alia arto. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La bildo <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>prezentas<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> virinon<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n5. Ludi anta\u016d publiko teatra\u0135on a\u016d filmon. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Mi <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>prezentas<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> dramon<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n6. (io) Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La afero <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>prezentas<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> malfacila\u0135on<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n7. (io) Montri la karakterizajn trajtojn de io. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Vesto homon <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>prezentas<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>reprezenti:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">1. La\u016dkomisie anstata\u016di iun en la plenumado de ties taskoj kaj rajtoj. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Ambasadoro <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>reprezentas<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> sian regnon<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n2. Voja\u011di kaj komerci en la nomo de iu firmo. Ekz.: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Li <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><u>reprezentas<\/u><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> firmon Hachette. <\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Konkludo: <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">La verbo reprezenti en la legita frazo estas uzita mal\u011duste, \u0109ar la celata signifo identas kun la verbo prezenti n-ro 4 (vidu supre). La sole \u011dusta versio: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La portreto <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i><b>prezentas<\/b><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i> virinon de la familio F\u00fcrstenberg. <\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><i>J. Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Kara leganto,<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Vi scias, ke ni sendas al Vi regule nian gazeton Informilo kaj kvaronjare suplementon Anta\u016den. Sed ekzisto de nia gazeto kaj entute asocio AEH dependas rekte de Via financa subteno. Ni dankas al Vi, ke Vi ne forgesis pagi Vian kotizon \u2013 abonon por la jaro 2005.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">red.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nEldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, CZ\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 tel. 466 611 941<br \/>\n<\/span>e-mail:\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 4\/2005 Enhavo : Literatura vespero Taglibro de Petr Ginz K. E. Macan Finkalkulo 2004 M. Handzlik Kiu kapablas interpreti El redakcia tablo Invitiloj Lingva anguleto Literatura vespero, en kiu ne mankis Esperanto \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Literatura vespero dedi\u0109ita al la nova libro de la \u0109e\u0125a poetino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 okazis la\u00a0\u00a0 21-an de marto 2005\u00a0 en N\u00e1prstek-muzeo [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5465","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5465","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5465"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5465\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5663,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5465\/revisions\/5663"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5465"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5465"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5465"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}