{"id":5464,"date":"2005-03-30T20:31:11","date_gmt":"2005-03-30T18:31:11","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5464"},"modified":"2018-06-28T19:02:25","modified_gmt":"2018-06-28T17:02:25","slug":"informilo-2005-3","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2005-3\/","title":{"rendered":"Informilo 3\/2005"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 3\/2005<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><\/p>\n<p>10 j. en urba muzeo \u010c. T\u0159ebov\u00e1<\/p>\n<p>T. G. M. + Andersen<\/p>\n<p>Komunikado de nea\u016ddantoj<\/p>\n<p>El ricevitaj po\u015dta\u0135oj<\/p>\n<p>Lingva anguleto<\/p>\n<p>Vilnius<\/p>\n<p>Nia feli\u0109a geedzeco<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Dek jaroj de \u201eHistorio de E-movado en Bohemio, Moravio kaj Silezio\u201c <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>en urba muzeo en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanta fakparto en la muzeo ne ekestis en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 hazarde. E-movado en tiu \u0109i urbo komenci\u011dis jam en la jaro 1921 per fondo de fervojista sekcio. Pli malfrue estraro de la sekcio transloki\u011dis en Olomouc, sed denove en la jaro 1965 \u011di revenis post interrompo de agado, precipe ka\u016dze de la dua mondmilito. Anoj de la sekcio tradukis E-klarigojn de tut\u015dtata fervojhoraro en Esperanton. \u011ci organizis karavanojn al IFEF kongresoj (Internacia fervojista E-federacio) kunligitaj ofte kun vizito de fervojaj entreprenoj. Tiamaniere anoj de ekskursoj vizitis Jugoslavion, Bulgarion, Svislandon, Francion kaj turisme Danlandon, Norvegion kaj Svedujon. Preska\u016d samtempe post la unua mondmilito eklaboris en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 E-klubo sub gvidado de gimnazia profesoro Van\u011bk. Beda\u016drinde el agado de la klubo restis nur koncizaj informoj en tiama regiona gazeto. E-klubo pereis en la jaro 1940 per malpermeso de Esperanto en Protektorato. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la jaro 1960 maljunaj lokaj veteranaj esperantistoj kun novaj geinteresuloj pri Esperanto renovigis E-movadon e\u0109 en vicoj de nefervojistoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d 20 jaroj (en la jaro 1985) entuziasma esperantisto s-ano Ji\u0159\u00ed Pi\u0161tora\u00a0 fari\u011dis direktoro de la urba muzeo. Li per senlaca laboro kaj per helpo de oferema loka esperantistaro kaj kun najbaraj E-kluboj sukcesis fondi en la jaro 1993 E-parton. Tuj li kolektis esperanta\u0135ojn de \u0108EA, E-kluboj kaj ofte ricevadis ilin de unuopuloj el vicoj de esperantistaro.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Apartan atentemon meritas biblioteko de E-literaturo, kiu enhavas preska\u016d 6\u00a0000 librojn, bro\u015durojn kaj 205 titolojn de gazetoj eldonitaj en la tuta mondo. Iuj eksterlandaj gazetoj enhavas artikolojn kaj poemojn de \u0109e\u0125aj famkonataj esperantistoj (T.Pumpr, J. Ko\u0159\u00ednek, St. Schulhof, E.Urbanov\u00e1 kaj pluaj) de la unua mondmilito \u011dis nuntempo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El menciita nombro da libroj trovi\u011das nenegeble en la biblioteko la plej valoraj libroj de E-kreinto L.L.Zamenhof kaj plue verkoj de \u0109e\u0125aj a\u016dtoroj skribitaj en Esperanto. Ni povas envicigi inter ili samideanon Karel P\u00ed\u010d el Litomy\u0161l, kiu per la\u00a0 romano \u201eLitomi\u0161la tombejo\u201c\u00a0 glorigis sian naski\u011durbon en la mondo. En la muzeo trovi\u011das anka\u016d altvalora ekzemplero de la unua lernolibro de Esperanto eldonita \u0109e\u0125e en tiama A\u016dstrio-Hungario en la jaro 1890. Oftaj tradukoj de libroj en Esperanton devenas de multaj famaj a\u016dtoroj de lingvoj angla, rusa, franca kaj germana (Shakespeare, Wilde, Dickens &#8230; Pu\u015dkin, Gogol, Turgenev &#8230; Moliere, Balzac, A. Dumas, Maupassant &#8230; Goethe, Schiller, Heine kajpluaj). Multaj libroj en E-biblioteko montras belecon de \u0109e\u0125a literaturo, ekzemple el la\u00a0 verkoj de K.J.Erben, K.\u010capek, P.Bezru\u010d, B.N\u011bmcov\u00e1, V.Nezval kaj pluaj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Verkojn de \u0109e\u0125aj operoj kaj teatra\u0135ojn en Esperanto elsendis \u0109e\u0125oslovaka radio. Nome de operoj \u201eVendita fian\u0109ino\u201c de la komponisto B.Smetana, \u201eNajado\u201c de A.Dvo\u0159\u00e1k, el teatra\u0135oj \u201eBlanka malsano\u201c kaj \u201eMilito kun salamandroj\u201c de K. \u010capek. Sonbendo kun \u201eNajado\u201c trovi\u011das en la muzeo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al historio de Esperanto ni devas anka\u016d envicigi albumojn kun fotoj el agado de E-kluboj, el naciaj kaj fakkongresoj e\u0109 el UEA kongresoj. Krom fotoj trovi\u011das en la muzeo bildkartoj, po\u015dtkartoj, kovertoj kun teksto en Esperanto, \u015dlosiloj, E-lingvaj kalendaroj, krajonoj, memora\u0135oj el diversaj E-kongresoj a\u016d lokaj renkonti\u011doj, E-insignoj, kolekto de E-po\u015dtmarkoj, E-flagetoj, glumarkoj, gramofondiskoj kaj donacoj de eksterlandaj gastoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La\u016d mia opinio unu el la plej grandaj partoj de E-kolektoj en la muzeo oni povas nomi dokumentojn el la agado de unuopaj E-kluboj (grupoj, rondetoj) koncentritaj preska\u016d en 80 skatoloj. Tiom da kluboj (eble pli) estis en oraj periodoj de E-movado en Bohemio, Moravio kaj Silezio. Tre interesa kunlaboro ekzistis inter germanaj kaj \u0109e\u0125aj kluboj amba\u016dflanke de la landlimo kun Germanio inter Dresden- kaj Liberec-regionoj. Mi ne kura\u011das nomi la plej aktivajn klubojn de pasinta jarcento. Iuj E-kluboj laboris kaj propagandis eble Esperanton bonege, sed dokumentoj pri ilia laboro ie perdi\u011dis. En iuj skatoloj trovi\u011das nur kelkaj koncizaj informoj kaj oni povas vidi, ke en certaj lokoj E-kluboj ekzistis kaj iliaj agadoj povis esti tre bonaj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Agadon de E-kluboj en regionoj montras fotoj. El urbo Pardubice la muzeo ricevis interesajn fotojn, kiuj montras komunajn renkonti\u011dojn en kadro de Orient- kaj Nord-Bohemio. Anka\u016d ricevitaj afi\u015doj pri prelegoj, teatra\u0135oj, kongresoj, festivaloj inkluzive de invitiloj al E-renkonti\u011doj, E-dancbaloj estas historie valoraj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En aparta loko koncentritaj skriba\u0135oj el agado de E-sekcioj (fervojista, filatelista, pedagogia kaj multaj aliaj) atentigas esperantistojn pri ilia longtempa laboro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Abunda materialo ankora\u016d atendas diligentajn \u201ekapojn kaj manojn\u201c, kiuj kapablas ordigi ekzemple skriba\u0135ojn de \u0108EA, koncentri superfluajn gazetojn kaj proponi ilin eksterlanden. Anka\u016d oni devas envicigi multnombrajn gazetajn eltran\u0109a\u0135ojn enhavantajn mencion pri Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fine de la pasinta jaro direktorino de la muzeo volis likvidi E-parton de la muzeo, sed dank\u2018 al traktado de \u0108EA kun subteno de la loka muzea societo \u015di ne sukcesis. Skriba kontrakto inter \u0108EA kaj la muzeo eble malfermos pordojn al sukcesa estonteco de E-parto de la loka muzeo. La\u00a0 menciita parto de la muzeo en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 estas ja\u00a0 unika kaj sola en \u0108e\u0125a respubliko!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-right: 0.1cm;\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">red.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Du datrevenoj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Tom\u00e1\u0161 Garrigue Masaryk<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">(7.3.1850 \u2013 14.9.1937) i\u011dis la plej elstara, la plej grava novepoka \u0109e\u0125a politikisto kaj diplomato. Origine universitata profesoro de sociologio, redaktoro, publicisto kaj deputito de a\u016dstria monarkia konsilantaro. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fine de la jaro 1914 li emigris eksterlanden, kie li i\u011dis gvidanta persono de \u0109e\u0125a eksterlanda kontra\u016da\u016dstria rezista movado, kies celo estis ekesto de memstara \u0108e\u0125oslovakio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En Parizo, en la jaro 1916, li fondis\u00a0 \u201eNacian konsilaron \u0109e\u0125oslovakan\u201c kaj ekde sekvinta jaro li meritis pro ekesto de \u0109e\u0125oslovakaj legioj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiel unua prezidento de memstara \u0108e\u0125oslovaka\u00a0 respubliko, ekde la jaro 1918 \u011dis la jaro 1935, li meritis pri konstruado de ekonomie forta \u0108e\u0125oslovakio, fondita\u00a0 je\u00a0 demokratiaj principoj. Lia persono pro tio, tute merite, aperas\u00a0 sur la vico de po\u015dtmarkoj. &#8211;<br \/>\ntradukis P. Nechv\u00edle<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>200-jara naski\u011ddatreveno <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>de dana verkisto Hans Christian ANDERSEN<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 2-an de aprilo 2005 ni festos la 200-jaran naski\u011ddatrevenon de la fame konata dana verkisto Hans Christian Andersen. Kiu lin ne konus, \u0109ar liajn Fabelojn por infanoj konas preska\u016d la tuta mondo pere de tradukoj en multajn lingvojn, kompreneble anka\u016d en Esperanton.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Li naski\u011dis la 2-an de aprilo 1805. Forlasinte lernejon li fari\u011dis kantisto en Kopenhago, krom tio li dedi\u0109is sin al teatro, recitado, studado de danco. Komence li verkis voja\u011dpriskribojn kaj poemojn. Famigis lin liaj tri romanoj, sed precipe la 156 fabeloj. La \u0109efa volumo nomi\u011das La fabeloj kaj rakonta\u0135oj por infanoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La temojn li \u0109erpis el propra fantazio, el popola tradicio, pli malfrue el la \u0109iutaga vivo. Per sia verkaro li esprimis sian konvinkon pri pozitivaj ecoj de homa karaktero.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Oma\u011de al lia naski\u011ddatreveno estis proklamita en la j. 1967 far la Internacia komitato por infana libro la 2-an de aprilo kiel la Internacia tago de porinfana libro. Hans Christan Andersen mortis en Kopenhago la 4-an de a\u016dgusto 1875.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En 19-a jc. ekkreskis la intereso pri naturo. Disvasti\u011dadis belegaj \u011dardenoj, la homoj ri\u0109igadis siajn sidejojn per floraro \u0109i- a\u016d eksterlanda. La virinoj beligadis sin per floroj, en la societojn ili venadis kun floroj en siaj manoj, la floro akompanis la homon kiel bela komponento en gravaj momentoj de la vivo. Andersen, fajna, sentema kaj soleca homo, platonika admiranto de virinoj, al ni restigis en siaj verka\u0135oj detalajn priskribojn de la naturo, kolektadis florojn en \u0109iuj jarsezonoj, bindis grandajn bukedojn donacinte a\u016d ricevante ilin. La materialon por siaj verka\u0135oj li ser\u0109is sur kampoj, en arbaroj, apud vojoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Li fondis ja tute novan direkton. La homoj imitadis lian bindadon, ili mem iradis kolekti la florojn anstata\u016d a\u0109eti ilin de la florvendistoj. Ili ekkomprenis la rigardon de Andersen, ke per kombinado de floroj en bukedojn ekestis io nova, bela, kio \u011dojigos la homojn, se ili \u011din donacas a\u016d ricevas. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En lia tempo la floroj aperadis en la bildoj. \u0108ar Andersen la florojn, kiujn li donacis a\u016d ricevis, tre detale priskribadis en siaj taglibroj, ilin povis Erik Bering en nia epoko fidele imiti. La florojn li aran\u011dis en vazojn el 19-a jc. konservitaj en la muzeo de porcelano en Kopenhago.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Jac\u00ed<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Komunikado de nea\u016ddantoj kaj\u00a0 surdetuloj\u00a0 <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>en la mondo de sonoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ofte mi cerbumis, \u0109u estas pli malbona, se la homo post ia akcidento perdas a\u016ddsenton a\u016d vidsenton. Ofte mi\u00a0 venadas inter handikapitajn homojn kaj anka\u016d ofte mi ricevadas iliajn leterojn kaj mi do scias pri iliaj problemoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mia konatulo, pli poste amiko kaj por mallonga tempo anka\u016d mia edzo havis malfermitan vundegon sur tibio post grava motorcikla akcidento en j. 1961. Multfoje li estis operaciita kaj \u0109e\u00a0 la deka operacio pro neta\u016dgaj antibiotikaj medikamentoj\u00a0 rekte \u0109e la kuracado en hospitalo dum 14 tagoj tute surdi\u011dis. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post la\u00a0 reveno el malsanulejo li cerbumis, kiel\u00a0 ligi komunikadon kun la homoj kaj anka\u016d kun la bestoj, ja en tiu tempo li posedis tri leporhundojn, kun kiuj li partoprenadis diversajn konkursojn. Li diradis, ke la hundoj komprenis al lia sanstato pli frue ol la homoj.Kiam ilia bojado ne atentigis lin pri sonorado de alvenanto, jam post du tagoj ili kaptis delikate\u00a0 lian manikon kaj kondukis lin al la pordo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Eble ne multaj homoj povas\u00a0\u00a0 prezenti sin en situacion de la homo, kies sencoj dum la tuta tempo normale funkcias kaj subite havas \u0109irka\u016d si teruran silenton, vidas, ke la homoj parolas al li kaj li ne komprenas kaj anstata\u016d tio, ke lia edzino subtenu lin \u2013( en tiu tempo la dua) kaj helpu al li adapti\u011di en tiu stato kaj havu por li komprenemon, la geedzi\u011do fiaskis. La\u016ddire \u015di ne volis vivi kun kriplulo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dank\u00b4al tio, ke Josefo Van\u011b\u010dek dum sia vivo ne kutimi\u011dis rezigni (atinginte la rangon de la kolonelo, li\u00a0 havis familion kun tri infanoj kaj zorgeman edzinon, kiu mortis en j.1967),\u00a0 li ser\u0109is ta\u016dgan solvon por venonteco. Tre rapide li\u00a0 sukcesis bone preni la vortojn rekte\u00a0 el\u00a0 la bu\u015do \u0109e malrapida parolo kaj bona esprimado, por\u00a0 ke li povu almena\u016d interkompreni\u011di kun siaj infanoj\u00a0 kaj iliaj familioj. Sed kiel komuniki kun ceteraj, kiam\u00a0 helpe de gestlingvo li povus interkompreni\u011di denove nur kun tiuj, kiuj \u011din konas.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Lian atenton kaptis anonco por skribaj kursoj de internacia lingvo Esperanto, kiujn gvidis kuracisto, la\u00a0 doktoro Josef Hradil. Dudek lecionojn por komencantoj li sukcesis ellerni\u00a0 en nekredeblaj kelkaj monatoj kaj post\u00a0 la duonjaro li jam klopodis havigi al si\u00a0 atingeblan literaturon en tiu \u0109i lingvo. Lia instruisto proponis, ke li mem jam povus instrui en skribaj kursoj kaj tiel helpi al simile handikapitaj homoj kaj krom tio ligi kontaktojn per korespondado kun la tuta mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj tiel dum sia korpterapia restado en kuracloko Hrabyn\u011b en la j.1985 li fondis grupon kun pluaj dudek interesuloj, kiuj i\u011dis bazo de sekcio de handikapuloj \u0109e la \u0108e\u0125a Esperanto- Asocio en Prago. Dum pluaj jaroj la sekcio\u00a0 memstari\u011dis kaj la organiza\u0135o akiris respekton de E-publiko ne nur \u0109e ni, sed anka\u016d en tutmonda E-movado. Josef Van\u011b\u010dek ne nur gvidis tiun \u0109i organiza\u0135on, sed organizis skribajn kursojn, regule monate eldonadis gazeton Informilo, per kiu li donadis interesajn\u00a0 informojn al siaj membroj pri agado\u00a0 en E-movado konsidere je interesoj kaj bezonoj de handikapuloj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pri liaj meritoj mi povus skribi ankora\u016d longe. Ja \u011dis sia morto en 75j.(+8.1.1998)\u00a0 li\u00a0 sukcese organizis tri internaciajn kongresojn, li eldonis diversajn lernhelpilojn kaj\u00a0 persone gvidis multajn lingvajn seminariojn. Kiel \u2013 kiam li tute ne a\u016ddis? Lia plej proksima kunlaborantino kontrolis la\u016dtajn respondojn de partoprenintoj, per kapjeso \u015di anoncis al li \u011dustan respondon kaj \u0109e la\u00a0 malbona respondo \u015di rapide tion\u00a0 notis kaj li tuj klarigis la eraron, ke ofte la nova partopreninto e\u0109 ne rimarkis, ke la gvidanto estas tute\u00a0 nea\u016ddanta.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Lia partnerino Jana Mal\u00ednsk\u00e1 mortis subite anta\u016d unu el preparitaj internaciaj renkonti\u011doj. Mi estis petita pri helpo kiel longjara E-funkciulino kaj tiel sinsekve nia kunlaboro pli kaj pli profundi\u011dadis.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni i\u011dis bonaj geamikoj. Sed\u00a0 lia sanstato malboni\u011dadis, lia lo\u011dejo\u00a0 estis\u00a0 malvarma, tute\u00a0 neta\u016dga,\u00a0 kien iradi\u00a0 kun du francaj\u00a0\u00a0 bastonoj\u00a0 sur ronda mallar\u011da \u015dtuparo estis preska\u016d artista ago. Mi translokigis lin en mian familian domon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Spite de sia grava handikapo elkreis Josef Van\u011b\u010dek pere de sia oferema laboro agrablan kaj amikan\u00a0 medion, en kiu estas \u0109e internacia dimensio\u00a0 ebligata\u00a0 disvolvi\u011do de la\u00a0 edukiteco kaj \u015dan\u011do de kulturaj valoroj inter handikapitaj civitanoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pasis sep jaroj de la morto\u00a0 de mia kara edzo, &#8211;\u00a0 kvankam mi estis lia edzino nur du kaj duonon de la monato kaj mi tre beda\u016dras, ke li ne povis \u011disvivi \u0109iujn\u00a0 vivpliboni\u011dojn por la nea\u016ddantoj, kiujn hodia\u016d ofertas diversaj firmaoj, kiel videofakso, skribtelefono, interreto kaj pluaj, por\u00a0 ke li povu komunikadi kun la tuta mondo anka\u016d helpe de tiuj \u0109i novaj modernaj helpiloj.<br \/>\nJarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El ricevitaj po\u015dta\u0135oj :<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">1) La redakcio ricevis anoncon pri\u00a0 internacia geedzi\u011do de Svetlana Milanovi\u0109 el Kroatio kaj Johan Derks el Nederlando. Ili geedzi\u011dis\u00a0 la 16-an de\u00a0 februaro 2005. La redakcio gratulis en la nomo de tuta AEH. (ilia ret-po\u015dto: derks.esp@tiscali.nl)<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) Venis libreto\u201c Pasporta servo 2005\u201c.\u00a0 \u011ci enhavas precizajn adresojn de gastigantoj de TEJO, nunjare jam 1364 adresojn\u00a0 el 89 landoj de la tuta mondo.( En oktobra numero de pasinta jaro ni skribis detale pri tiu \u0109i unika servo.)\u00a0\u00a0 Plej multe da gastigantoj trovi\u011das en Francio (148), en Germanio (110), en Ukrainio (82), poste en Usono, Rusio, Pollando. Nia \u0108e\u0125a respubliko havas 20 gastigantojn en 14 urboj. Estas interese, ke en granda urbo Brno estas e\u0109 ne unu gastiganto. Interesuloj povas ricevi ali\u011dilojn por Pasporta servo\u00a0 en\u00a0 la redakcio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) La\u00a0 koresponda\u0135o\u00a0 en la redakcio sen\u0109ese vasti\u011das kaj por du okuloj kaj unu maljuna cerbo, kiu zorgas pri\u00a0 ricevitaj kaj forsenditaj leteroj,\u00a0\u00a0 la laboro \u015dajnas esti jam troa.\u00a0 Kelkaj samideanoj proponis, ke ni eldonu la gazeton Informilo\u00a0 nur 6foje dum la jaro. Mi opinias, ke tio ne estas solvo, tiel \u00a0niaj membroj ne estus fre\u015de informitaj pri \u0109iuj nova\u0135oj. Ja la\u00a0 redakcia laboro ne enhavas nur zorgon pri la gazeto. Nun helpe de moderna tekniko\u00a0 komputile venadas \u0109iutage 30 \u011dis proksimume 60 mesa\u011doj\u00a0 kaj nur tralegi \u0109ion,\u00a0 da\u016dras ofte \u011dis noktomezo, &#8211; ( \u0109ar\u00a0 ni malfermas\u00a0 interretan e-mailan po\u015dton\u00a0 nur vespere pro pli malmultekosta\u00a0 funkciado).\u00a0\u00a0\u00a0 Pli frue venadis per normala po\u015dto\u00a0 14taga gazeto \u201eEventoj\u201c kun plej interesaj\u00a0 nova\u0135oj, nun venadas interretaj mesa\u0135oj\u201cRet-info\u201c e\u0109 kelkaj\u00a0 \u0109iutage. En pasinta jaro per normala po\u015dto kaj per interreta e-mailo venis en la redakcion\u00a0 870 leteroj krom 430 mesa\u011doj de Ret-info kaj krom\u00a0 anka\u016d multaj mesa\u011doj de faka-scienca agado.\u00a0 En pasinta jaro J.R\u00fdznarov\u00e1 forsendis 718 leterojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4) Jen fragmento el la letero: &#8230;.mia kara, neniam insultu, neniam koleru je via kapo, se vi ne povas rapide trovi a\u016d rememori konvenan vorton, frazon, nomon a\u016d daton. Ja imagu, kiom da informoj kaj scioj\u00a0 devas en\u00a0 via\u00a0\u00a0 kapo en\u015dtopi\u011di \u2013 male, estu feli\u0109a, ke io el via kapo \u201eelfalis\u201c, almena\u016d tie estos loko por ia nova, pli grava informo! Tion mi rekomendas al vi.<br \/>\nM.Z.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">5) Ni estis informitaj el plua letero: Mi proponis materialon pri Esperanto al radio Ostrava, ili primokis min, ke ili havas nenion komunan kun Esperanto. Poste mi vizitis redaktejon de radio Proglas, kie ili amike traktis kun mi kaj promesis informi a\u016dskultantojn pri Esperanto el tiuj propagandaj materialoj. V.Sl.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">6) El la letero de Francio:\u00a0 Kiu estas kolora homo?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kara blanka frato, kiam mi naski\u011dis, mi estis nigra. Kiam mi kreskis, mi estis nigra. Kiam mi sub la\u00a0 suno iras, kiam mi timas, kiam mi malsanas, kiam mi forpasos, sen\u0109ese mi estos nigra&#8230;., dum vi, blanka homo \u2013 kiam vi naski\u011dis, vi estis rozkolora. Kiam vi kreskis, vi estis blanka, kiam vi sunon iras, vi estas ru\u011da, kiam vi malvarmas, vi estas blua. Kiam vi timas, vi estas verda, kiam vi malsanas, vi estas flava, kiam vi forpasos, vi estos griza.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nu, el amba\u016d ni . . .\u00a0 &#8211;\u00a0 kiu estas la kolora homo?.<br \/>\nM.P.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0.11cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Lingva anguleto:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Atentu la prepoziciojn <u>de<\/u> kaj <u>da<\/u><\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi legis: <i>Tri mil da kronoj. \u2013 Modesta nombro da esperantistoj<\/i>. \u2013 \u0108u \u011duste?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La prepozicion \u201eda\u201c ni uzu, kiam ni havas difinitan, ne nepre precizan, kvanton, nombron, pezon, mezuron, gradon en rilato al substantivo nedifinita. Ekzemple: <i>poto <\/i><i><u>da<\/u><\/i><i> lakto; peco <\/i><i><u>da<\/u><\/i><i> tolo<\/i>; <i>bukedo <\/i><i><u>da<\/u><\/i><i> floroj<\/i>. La esprimoj indikas, pri <u>kiom<\/u> da lakto, tolo, floroj oni parolas. <b>La prepozicio <\/b><u><b>da<\/b><\/u><b> determinas la kvanton.<\/b> \u2013 Sed povas okazi situacio, kiam oni ne demandas \u201ekiom\u201c, sed <u>kio<\/u> formas enhavon de la poto, pri peco de <u>kio<\/u> oni parolas, <u>kiuj<\/u> floroj formas la bukedon. En tiu kazo oni respondas: <i>poto <\/i><i><u>de<\/u><\/i><i> lakto; peco <\/i><i><u>de<\/u><\/i><i> tolo;<\/i> ekzemple <i>bukedo <\/i><i><u>de<\/u><\/i><i> rozoj.<\/i> <b>La prepozicio <\/b><u><b>de<\/b><\/u><b> specifas la suplementon<\/b>. La dua enkonduka frazo estu: <i>Modesta nombro <\/i><i><u>de<\/u><\/i><i> esperantistoj.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La prepozicio \u201eda\u201c estas uzenda post substantivigitaj entjeraj numeraloj (ne post frakcioj). Ekzemploj: <i>miloj <\/i><i><u>da<\/u><\/i><i> kronoj; deko <\/i><i><u>da<\/u><\/i><i> koboldoj<\/i>. En la supra enkonduka frazo, kie estas la baza numeralo (mil), ne povas esti <u>da<\/u>, nek <u>de<\/u>, \u011di devas esti sen prepozicio: <i>Tri mil kronoj.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Memoru la nuancon: <i>dek butonoj = deset knofl\u00edk\u016f. deko da butonoj = <\/i><i><u>asi<\/u><\/i><i> deset knofl\u00edk\u016f.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><i>J. Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Vilnius<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Atentigo por ali\u011d\u00edntoj al U K, kiuj partoprenos buskaravanon de AEH:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum proksima semajno ricevos \u0109iu ali\u011dinto la Duan bultenon kun la mendilo, kie estos\u00a0 inter aliaj aferoj\u00a0 nomaro de 28\u00a0 eblecoj por tranoktado, t.e. hoteloj, hosteloj\u00a0 kaj junularaj gastejoj. Organizantoj\u00a0 rekomendas, ke vi memstare ne forsendu la mendilon\u00a0 al UEA, sed al redakcio de AEH en Pardubice.\u00a0 Ni volas por\u00a0 niaj membroj mendi malmultekostan\u00a0 tranoktejon\u00a0 en junulara gastejo,\u00a0 kie estas du kaj tri litaj \u0109ambroj en la prezo\u00a0 9 \u2013 8 euro\/1nokto. La \u0109e\u0125a buso estos al nia dispono, do estas necese, ke ni \u0109iuj dormu en unu\u00a0 gastejo.\u00a0 Certe la plej malmultekostaj tranoktadoj estos plej frue plenaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108ar la mendojn de la tranoktado oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago, estas necese sendi la monon\u00a0\u00a0 plej frue. Ni kalkulas la tranoktadon sen matenman\u011doj\u00a0 kaj\u00a0 busan voja\u011don\u00a0 sume 5\u00a0000,&#8211; K\u010d\u00a0 (a\u016d\u00a0 163 euroj). \u2013 sen asekuro.\u00a0 La monon bonvolu sendi al Po\u015dta \u015dparejo en Pardubice,\u00a0 \u2013 la tuta numero de la konto estas en kadreto \u0109e\u00a0 la fino\u00a0 de \u0109iuj Informiloj.\u00a0 Ne forgesu skribi Vian kongresan numeron sur la mendilo, kiun ni tre bezonas scii.<br \/>\nred.+ J.Hron <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Nia feli\u0109a geedzeco<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mia edzino kaj mi iradas dufoje<br \/>\nsemajne vesperman\u011di en iun restoracion. Unue ni trinkas aperitivon<br \/>\nkaj poste ni man\u011das kutime iun speciala\u0135on. Ni \u0109iam \u011duas agrablan<br \/>\nkuneston. \u015ci iradas marde, mi vendrede.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni havas apartajn dormo\u0109ambrojn.<br \/>\n\u015cia estas en Prago, mia en Brno. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi kunprenas mian edzinon \u0109ien.<br \/>\nSed \u015di \u0109iam trovas la vojon reen.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiam mi demandis mian edzinon,<br \/>\nkien \u015di volus iri dum nia edzi\u011dfesta jubileo,<br \/>\n\u015di respondis, ke \u015di deziras iri ien,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> kie \u015di longe ne estis.<br \/>\nDo mi proponis al \u015di la kuirejon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni \u0109iam tenas nin mano en mano. Se mi \u015din liberigus, \u015di irus a\u0109etadi. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u015ci havas elektre varmigatan liton, elektran miksilon, elektran fritilon por pano, elektran harkrispilon, elektran fornon, elektran lavma\u015dinon. Iutage \u015di diris \u201e\u0108ie estas multe da teknika\u0135oj kaj mi ne trovas lokon e\u0109 por sidi.\u201c Mi proponis al \u015di elektran se\u011don.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mia edzino al mi diris, ke \u015dia a\u016dtomobilo paneis. La\u016ddire estas akvo en karburilo. Mi prenis sakon kun ilaro kaj demandis \u015din, kie la a\u016dtomobilo estas? \u015ci respondis : \u201eEn fi\u015dlago\u201c.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En belsalono \u015di maskis sian viza\u011don per \u015dlimo el Pie\u0161\u0165any. Du tagojn \u015di aspektis perfekte. Poste la \u015dlimo defalis.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Matene \u015di kuris post komunuma ruba\u016dto kaj kriis: \u201e\u0108u mi trafos ankora\u016d la forveturon?\u201c La ruba\u0135isto el\u015dovis la kapon el la kabino kaj diris: \u201eJes, ensaltu!\u201d<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La\u016d la statistiko edzeco estas la plej ofta ka\u016dzo de divorco.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi ne parolis kun mia edzino jam du monatojn. Mi ne volis \u015din interrompi.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La lastan kverelon ka\u016dzis mi. Kiam la edzino demandis min, kio estas en televido, mi respondis, ke diversaj printkonektoj kaj polvo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Anoniman tekston tradukis fili<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Belegan printempon kaj kontentajn paskajn festojn elkore deziras redakcio.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0 \u00a0Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ<br \/>\ntel. 466 611 941<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\ninterreto:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 3\/2005 Enhavo: 10 j. en urba muzeo \u010c. T\u0159ebov\u00e1 T. G. M. + Andersen Komunikado de nea\u016ddantoj El ricevitaj po\u015dta\u0135oj Lingva anguleto Vilnius Nia feli\u0109a geedzeco Dek jaroj de \u201eHistorio de E-movado en Bohemio, Moravio kaj Silezio\u201c en urba muzeo en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 Esperanta fakparto en la muzeo ne ekestis en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 hazarde. [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5464","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5464","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5464"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5464\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5792,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5464\/revisions\/5792"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5464"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5464"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5464"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}