{"id":5463,"date":"2005-02-28T20:31:10","date_gmt":"2005-02-28T18:31:10","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5463"},"modified":"2018-06-28T19:02:06","modified_gmt":"2018-06-28T17:02:06","slug":"informilo-2005-2","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2005-2\/","title":{"rendered":"Informilo 2\/2005"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 2\/2005<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><\/p>\n<p>Mesa\u011do de la prezidanto de UEA<br \/>\nKiel intertraktas Evropo<br \/>\nRakonto pri homoj<br \/>\nForpasis poem-tradukisto<br \/>\nLa semajno de internacia amikeco<br \/>\nEn Usono helpas trejnitaj simkou<br \/>\nLingva anguleto<br \/>\nEl la kluboj + pri Vilnius<br \/>\nLa XX-a lingva seminario Skokovy<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Mesa\u011do de la prezidanto de UEA<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Karaj esperantistoj,\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0109iuminute i\u011das pli klara la enorma grandeco de la katastrofo, kiun granda parto de la homaro travivis pro la cunamo en la hinda oceano. \u0108iuminute la\u00a0 nombro de la viktimoj plii\u011das kaj certe \u011di ankora\u016d plii\u011dos en la venontaj tagoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En \u0109i tiu momento mi ne kapablas fari ion alian ol sendi la solidarecon de\u00a0 \u0109iuj esperantistoj al \u0109iuj popoloj tiel kruele trafitaj fare de \u0109i tiu natura katastrofo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Povus \u015dajni e\u0109 maldece en \u0109i tiu momento pensi krome pri la esperantistoj en tiuj landoj, sed tiuj estas la solaj viktimoj, kiujn ni\u00a0 povos rekte helpi pere de la Fonda\u0135o Espero de UEA. La unuaj esploroj faritaj kaj de mi kaj de aliaj ne donis informojn pri esperantistaj viktimoj, sed mi supozas, ke kelkaj povus ekzisti \u0109efe en\u00a0 Barato. Se iu havas fidindajn informojn pri tiaj kazoj, tiu bonvolu\u00a0 kontakti min a\u016d\u00a0 Hans Bakker a\u016d \u00a0la Centran Oficejon de UEA. Mi fidas, ke, preter \u0109i tiu malgranda helpo, la esperantistoj en \u0109iuj\u00a0 landoj, kiuj estas mobilizi\u011dantaj por sendi kuracistojn, kuracilojn kaj\u00a0 aliajn ur\u011de bezonatajn materialojn, respondos al la help-alvokoj de la\u00a0 landaj registaraj kaj neregistaraj organiza\u0135oj. Finfine unu el la bazaj valoroj de nia kulturo, kiun ni volas transdoni al la mondo, estas tiu de solidareco tutmonda. Mi estas tre mal\u011doja, \u0109ar mi volus fari multon plian, ion konkretan, por\u00a0 tiuj homoj, kies domoj estas forportitaj kaj kies familianoj estis mortigitaj, sed mi ne kapablas.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Renato Corsetti, Via del Castello, 1\u00a0 IT-00036 Palestrina, Italujo<\/span><a href=\"mailto:renato.corsetti@esperanto.org\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0renato.corsetti@esperanto.org<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Venas informoj pri helpoj de multaj landoj;\u00a0 Internacia Ur\u011da Agado (fondita en 1977 kaj aprobita de la Kongreso de la\u00a0 Popoloj) sendis teamon el 7 volontuloj \u2013 sukuristoj en Srilankon por ser\u0109i malaperintajn homojn, flegi la suferantojn kaj purigi la akvon. Ili anka\u016d helpas en konstruado de la domoj. La alvoko por donacoj estas anka\u016d gastigata de la TTT-ejo de la Mondcivitanoj<\/span><a href=\"http:\/\/www.recim.org\/aui\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0http:\/\/www.recim.org\/aui<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"> kaj tiu asocio estas kapabla respondi al vi en Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen la redakcio rekomendas, ke niaj \u0109e\u0125aj membroj subtenu la suferantojn pere de \u0109e\u0125aj organiza\u0135oj kaj per konataj numeroj, kiuj estas indikataj en televido, ke ni evitu komplika\u0135ojn de nia valuto. AEH forsendis jam 1000K\u010d kaj plua sumo estas preparata.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">red.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiel intertraktas E\u016dropo?<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">\u0108u angle? Hispane? Itale? Jes, sed anka\u016d \u0109e\u0125e, finne a\u016d slovake.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En E\u016dropa parlamento kunsidas 732 deputitoj, kiuj parolas per dudeko naciaj lingvoj. \u0108iu el ili estas oficiala (kompare al OSN kun ses lingvoj, kie praktike oni uzas nur anglan kaj francan lingvojn, NATO ekskluzive anglan lingvon) kaj post duono de jaro de la laboro restas unu problemo en du niveloj &#8211; tradukistoj kaj interpretistoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ciferoj kaj lingvoj <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">-3,5 e\u016droj jare kostas por \u0109iu e\u016dropano en membraj \u015dtatoj la tradukista laboro post plivastigo de EU<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-2,3 milionoj da pa\u011doj estos tradukitaj kaj presitaj dum ofica aferaro (dum laboro en la jaro 2005),\u00a0 &#8211; pligrandigo kontra\u016d jaro 2003 estas pli ol kvindekprocenta. Validas \u011denerala alvoko por plej eblaj mallongaj tekstoj.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">&#8211; 2000 pa\u011doj dum unu horo, tia estas rapideco de ma\u015dintradukado ordinare uzata en brusela centro.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">&#8211; Origine estis 1300 tradukistoj. Dum tri jaroj la kvanto de ili pligrandigos pri \u201cnovaj lingvoj\u201d, aproba nombro estas 540 homoj kaj lokoj plie.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-En centralo estas kvin mil tradukistoj (parlamento, komisioj, pluaj intertraktadoj). Kutime oni bezonis \u0109iutage mezkvante 700 el ili, post plivastigo EU plej malmulte milo da ili.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-Helpilo estas aparato nomita E\u016drodica\u016dt (laboras en dek du lingvoj kaj kapacito estas 650 000 vortoj). Ekzistas aligo al interreto.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-De interesuloj oni postulas scipovon de tri lingvoj, tradukadon kaj interpretadon en gepatran lingvon oni kompreneble supozas. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">el \u0109e\u0125a \u0135urnalo esperantigis\u00a0 L.Srbov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Rakonto pri homoj, kiuj povas esti modelo\u00a0\u00a0 <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>al ceteraj handikapitaj homoj.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jen ensemblo, kiu\u00a0 montras al la\u00a0 mondo dancon en rara interpreto. Ilian arton praktike admiras la tuta mondo. La ensemblo Candoco ekestis en la jaro 1991 kaj unu el la fondintoj estis \u0109aretulino\u00a0 Celeste Dandeker. En la ensemblo estas ne nur sanaj, sed anka\u016d handikapitaj dancistoj el diversaj partoj de la mondo. Kelkaj el ili poste ricevis kelkajn honorigojn. Artdirektorino Celeste Dandeker komenci\u011dis\u00a0 en teatro\u00a0 en Londono, kies studentoj kunlaboris kun la ensemblo. Unu el dancistinoj estas \u0109aretulino Suzanne Cowan. La danco por \u015di prezentas tutvivan manion kaj al tiu \u0109i hobio \u015di dedi\u0109as sin anka\u016d post la spinakcidento anta\u016d dek jaroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ekde la jaro 2000 \u015di dancis komune kun aliaj handikapitaj artistoj. \u015ci studis \u0135urnalistikon kaj nun laboras en televido kiel re\u011disorino. Anka\u016d aliaj studentoj de la ensemblo prezentis sian arton. A\u016dstralano Marc Brew studis artlernejon kaj poste fondis balet-lernejon. Aliaj estis ambasadoroj kaj direktoroj de ensembloj. En Prago la ensemblo dancis en februaro 2003.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">El \u0109e\u0125a \u0135urnalo\u00a0 tradukis kaj mallongigis fili<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0 <span style=\"font-size: large;\"><b>Forpasis poem-tradukisto<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108e\u0125ajn esperantistojn trafis\u00a0 granda perdo.\u00a0 Unu el la plej \u015datataj, altvaloraj,\u00a0\u00a0 modestaj\u00a0 homoj devis forpasi.\u00a0 Mezlerneja profesoro s-ano Jaroslav Mr\u00e1z el urbo Rokycany jam ne povos prelegi pri diversaj\u00a0 literaturaj kaj historiaj signifaj\u00a0 personecoj de la\u00a0 \u0109e\u0125a nacio en Klubo de esperantistoj en Prago,\u00a0 a\u016d dum\u00a0 regulaj lingvaj seminarioj aran\u011dataj \u0109iun duonjaron en pensiono Espero en la vila\u011do Skokovy. Ja, liaj E-tradukoj de \u0109e\u0125aj\u00a0 poetoj estis tiel multnombraj: de Karel Havl\u00ed\u010dek Borovsk\u00fd Tirolaj elegioj kaj Re\u011do Lavro, la poemkolekto de Stanislav Kostka Neumann Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj, de Jan Neruda Kosmaj kantoj, la ciklo de poemoj de Karel Toman Monatoj kaj de Franti\u0161ek Hrub\u00edn La turhorlo\u011do de M\u00e1nes kaj pluraj poemoj de \u0109e\u0125aj a\u016dtoroj, oper-arioj kaj popolaj kaj artefaritaj kantoj inkluzive la religiaj. Inter lastajn laborojn\u00a0 apartenis traduko de\u00a0 67 poemoj el la kolekto Vortoj de la nokto de Zdenka Bergrov\u00e1 kaj\u00a0\u00a0 kunlabore kun s-ano\u00a0 M.Malovec traduko de\u00a0 la poem-libro Eka\u016ddi la animon de V\u011bra\u00a0 Lud\u00edkov\u00e1, anka\u016d de Ji\u0159\u00ed Karen Mondo afabla ne nur al vortoj.. Li anka\u016d kunlaboris\u00a0 kun s-ano Karel Kraft \u0109e la \u0108e\u0125a E-vortaro kaj lingve reviziis 650 pa\u011dan E-tradukon de Bona soldato \u0160vejk de Jaroslav Ha\u0161ek en\u00a0 traduko de Vladim\u00edr .V\u00e1\u0148a. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Nia asocio\u00a0\u00a0 perdas en li\u00a0 perfektan kunlaboranton de la redakcio de Informilo, komitatanon de AEH,\u00a0 gvidanton de skribaj kursoj kaj \u0109efe\u00a0 sinceran kamaradon. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jaroslav Mr\u00e1z\u00a0 naski\u011dis\u00a0 la 30-an de aprilo 1933; li instruis en la gimnazio en Rokycany kaj en pedagogia fakultato en Plze\u0148, pli poste li estis direktoro de la astronomia observejo en Rokycany, esperantisto de la jaro 1949. Li mortis post grava malsano la 12-an de januaro 2005.\u00a0 Honoron al lia memoro!<br \/>\njary<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Rememoro je\u00a0 Jaroslav Mr\u00e1z\u00a0\u00a0 de docento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Vlastimil Novobilsk\u00fd\u00a0 el\u00a0 \u00dast\u00ed n.L.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La sciigo pri forpaso de Jaroslav Mr\u00e1z trafis min krude des pli, \u0109ar ni estis kolegoj dum la studoj en la Karola Universitato en Prago kaj kune partoprenadis tiam tre viglan E-vivon en la praga klubo. Kvankam niaj vojoj disi\u011dis post fino de la studjaroj, ni kontaktis nin perletere kaj li partoprenadis\u00a0 kaj sukcese\u00a0 prelegis dum Internaciaj E-festivaloj en \u00dast\u00ed. S-ano Jaroslav Mr\u00e1z restos da\u016dre en niaj rememoroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La semajno\u00a0 de internacia amikeco<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La lasta plena semajno de februaro estas festata en la Esperanto-movado kiel la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). \u011ci celas plivigligi kontaktojn inter esperantistoj de diversaj landoj kaj krei kaj plifortigi iliajn ligojn kun rondoj ekster la Esperanto-movado. Jam de kelkaj jaroj s-ino Edvige Ackermann (Italio) estas komisiito de UEA pri la Semajno. La Estraro de UEA nomumis \u015din por tiu tasko anka\u016d dum la periodo \u011dis 2007. Sube sekvas alvoko de s-ino Ackermann por aktivado lige kun SIA 2005.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">&#8220;Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. \u011cia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la ne\u016dtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo \u011di vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tiel Erik Carl\u00e9n, anta\u016d pli ol 35 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de \u0109iujara Semajno de Internacia Amikeco, kiu poste fari\u011dis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. La tiama vicprezidanto de UEA formulis sian ideon per la simpla la devizo: INTERKOMPRENI\u011cO + AMIKI\u011cO = ESPERANTO.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, la\u016d propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu simpla adicio pleje respegulas la esencan fonon de la lingvo internacia:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-egaleco inter homoj kaj nacioj;<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">-solidareco inter \u0109iuj gentoj; kaj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">&#8211; respekto de homaj rajtoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Fakte amikeco ne estas kruda vorto; kontra\u016de, \u011di estas intima sento-vorto, kiu nature \u015dvebadas en la Esperanta komunumo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kiam la svedo Erik Carl\u00e9n proponis, ke la lasta plena semajno de februaro estu dedi\u0109ata al tiu ideo, tra la mondo oni entuziasme akceptis la proponon kaj e\u0109 gravuloj aprobis \u011din. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ekde tiam Esperantaj grupoj klopodas okazigi dum la lasta semajno de februaro manifestaciojn, renkonti\u011dojn kaj ceremoniojn por atentigi, ke paco ekestos, kiam iu konsideros la aliulon kiel propran sinceran amikon. Pro diversaj lastatempaj fenomenoj en la mondo (maltoleremo, etna malamo, terorismo, ktp.), la Esperanto-movado devas \u0109iam pli enga\u011di\u011di en la disvastigon de siaj idealoj, kiuj estas strikte ligitaj al la lingvo mem, kaj de siaj konceptoj pri interpopola dialogo kaj interkompreni\u011do spite al \u0109ia diverseco. Necesas aktivi por homaranisma helpo al malplibon\u015danculoj kaj al popoloj suferantaj, kune kun la aktivado por la idealoj de Unesko pri konservado de la kultura ri\u0109eco de la mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Ne estas malfacile eltrovi manieron kaj ilojn por anta\u016denigi la senton de amikeco kaj<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">solidareco. Jen kelkaj belaj agadoj por kono kaj ebla imitado fare de aliaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tre bone agas jam delonge la Esperanto-grupo en Leuven, Belgio, kiu organizas dum SIA aran\u011don imponan en la loka Kultura Centro. En la\u00a0 ri\u0109a programo estas desegnokonkurso por infanoj, vizito al muzeo,prelegoj pri diversaj temoj, Esperanto-kursetoj, prezentoj de libroj, akcepto \u0109e la urbestro, vespera bufedo, ludoj, koncerto, k.t.p. En oficiala deklaro okaze de SIA 2004 la urbestro de Leuven, s-ro L. Tobback, diris i.a.: &#8220;La urbo Loveno plene konscias pri la lingva diverseco kaj pri la graveco kaj bezono de kompreno trans landlimoj. Tiu \u0109i bezono forte senti\u011das hodia\u016d en la institucioj de E\u016dropa Komunumo, sed anka\u016d ekster \u011di, je monda nivelo. Internacia amikeco trans la lingvaj kaj naciaj limoj estas necesa kondi\u0109o por ke homoj en la tuta mondo komprenu unu la aliajn kaj kunvivu pace. La urbo Loveno volonte malfermas siajn limojn por saluti siajn vizitantojn el aliaj landoj.&#8221; <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Eble la plej longeda\u016dra tradicio pri mesa\u011do de la urbestro okaze de SIA estas en Chicago, Usono, kies Esperanto-societo \u0109iam donis grandan atenton al la Semajno en sia agado. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Iuj grupoj aran\u011das ekspozicion pri Esperanto kaj la signifo de SIA, aliaj povas organizi muzikan vesperon, forsendon de salutkartoj al geamikoj tra la mondo, prelegojn pri temoj interesaj por la loka publiko, ktp. Interesa estas la agado de Malta Esperanto-Societo, kiu inter prelegoj kaj muzika prezentado disdonas diplomojn al Esperanto-lernantoj kaj premiojn pro esea konkurso a\u016d simile. \u0108ar oni invitas \u0135urnalistojn al la aran\u011do, oni sukcese informas la eksteran publikon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la Esperanto-medio estas malmultaj speciale celebrataj datoj, sed certe unu el la plej trafaj estas \u011duste la Semajno de Internacia Amikeco. Ni ekspluatu tiun \u0109i \u015dancon. Mi estas volonte je dispono por kunlaboro, sugestoj kaj konsiloj. Bonvolu kontakti min! <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj&#8230; se vi ion aran\u011das, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Edvige Ackermann, Italio \u00a0\u00a0\u00a0Komisiito de UEA pri SIA<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>En Usono plifaciligas trejnitaj simioj vivon al handikapitaj homoj .<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Becky Thompson en la jaro 1981 post a\u016dtomobila akcidento parte paralizi\u011dis. Jam ses jarojn al \u015di helpas en \u015dia hejmo tre rara helpantino, kiu al \u015di helpas kun tre simplaj taskoj: temas pri trejnita simio Kristi. \u015ci prenas telefonon, alportas libron a\u016d ion por man\u011di a\u016d trinki, kombas \u015din, ekfunkciigas muzikon a\u016d videoaparaton.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Simiojn oni trejnas en bostona organiza\u0135o Helping Hands jam ekde la jaro 1979. La organiza\u0135o e\u0109 malfermis la unuan simian universitaton, kie oni trejnas jare 20 simiojn. Specialistoj ilin elektis pro ilia alta inteligenteco, spriteco kaj ebleco tre rapide alkutimi\u011di al nova posedanto. La simioj venas en universitaton post kvin a\u016d ses jaroj de preparo, kiam ili vivas en familioj de volontuloj.. La studprogramo da\u016dras unu \u011dis du jarojn. La simioj unue lernas facilajn taskojn: kiel ekzemple starigi vazaron en lavma\u015dinon, meti pilkojn en korbeton. Poste ili studas obei diversajn apelojn de laser-lumoj. Iliaj sekvantaj posedantoj al ili per la lumo montras diversajn a\u0135ojn, kiujn ili bezonos alporti. Post kelkaj monatoj jam la simioj kapablas malfermi fridujon a\u016d enmeti diskon en muzikaparaton a\u016d kasedon en videoaparaton. Kun la simio oni tre facile kunvivas. Estas tre malfacile adia\u016di kun \u011di. \u201eDum adia\u016do mi estas fiera, \u0109ar \u011di faciligas vivon a\u016d \u011dojigas iun.\u201c, diras Megan Tabert, kiu trejnas simiojn en universitato. La simioj \u011disvivas 40 jarojn. Sian simieton atendas en Usono 200 homoj. Pli detalaj informoj vi trovos en interreta pa\u011do www.helpinghandsmonkeys.org.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Tradukis kaj mallongigis fili<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: large;\"><b>Lingva anguleto\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Serio \u2013 serialo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En Starto n-ro 3\/2004, pa\u011do 91, mi legis: televidaj filmserioj. La a\u016dtoro pravas, \u0109ar en la \u0109e\u0125a-esperanta vortaro de Karel Kraft ni povas legi: seri\u00e1l m (film)serio. Tamen mi rekomendas por la \u0109e\u0125a \u201eseri\u00e1l\u201c uzadi la formon serialo, en kiu aperas la internacia sufikso -al.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pri la sufikso -al Karolo P\u00ed\u010d skribis en \u201eLa Litomi\u015dla tombejo\u201c (1989): -al\u2019 estas PIV-sufikso, esprimanta, ke temas pri io aparte, speciale, karakterize -a, io -a en ia pli altkategoria senco (muziko \u2013 muzika\u0135o \u2013 muzikalo); -al\u2019 estas kvaza\u016d ia nepersona paralelo de -ul\u2019 (trimastalo \u2013 trimasta \u015dipo). Plue Karolo P\u00ed\u010d donas 77 ekzemplojn de konvena uzo (arealo, benalo, finalo, \u0125oralo, Ilustralo [PIV], marialo, monatalo, semajnalo, tagalo, serialo\u2026). Do, anka\u016d por \u201eseri\u00e1l\u201c li lan\u0109is la al-formon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi aldonas, ke la al-sufikso en Esperanto latente (ka\u015de) ekzistas dekomence. Konataj ja estas vortoparoj (sen troa pripensado, hazarde elektitaj): ideo \u2013 idealo, materio \u2013 materialo, radiko \u2013 radikalo, moro \u2013 moralo, vitro \u2013 vitralo, tribuno \u2013 tribunalo, integro \u2013 integralo, pluro \u2013 pluralo, bato \u2013 batalo, vegeto \u2013 vegetalo, horizonto \u2013 horizontalo, fato \u2013 fatalo, katedro \u2013 katedralo kaj dekoj da aliaj, ofte uzataj en adjektiva formo (ideala, morala, horizontala).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La sufikso -al estas latindevena kaj en la latina lingvo \u011di ligi\u011das al substantivo, kiun \u011di adjektivigas (embrional, vital, lateral, lokal, dorsal, continental, oval\u2026) En la latina \u011di havas ampleksan utiligon. En la planlingvo Esperanto \u011di havu limigitan taskon, \u0109ar en Esperanto ni adjektivigas substantivojn rekte (embrio \u2013 embria, vivo \u2013 viva, latero \u2013 latera ktp.). La rekomendo anta\u016dtempe farita de K. P\u00ed\u010d estas akceptebla: nomumi konkreta\u0135ojn rilatajn al io, ekz. tagalo = tag-al\/a o (taga gazeto, \u0109e\u0125e \u201eden\u00edk\u201c). Logika kaj anka\u016d utila estas malnova propono de E. W\u00fcster, pere de -al adjektivigi substantivojn kun adjektivkaraktera radiko: varma (tepl\u00fd) \u2192 varmo (teplo) \u2192 varm\/o\/a \u2192 varmala (tepeln\u00fd).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Jan Werner<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>E l\u00a0 la\u00a0 k\u00a0l u b o j :<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><b>E-klubo Prost\u011bjov:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Venis la\u00a0 informo, ke klubejo de esperantistoj trovi\u011das \u0109e nova adreso, en la strato K\u0159\u00ed\u017ekovsk\u00e9ho 12,\u00a0 79601 Prost\u011bjov. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>E-klubo Plze\u0148:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Nova dato por preparata E-ekspozicio estas de 16.5.\u011dis 27.5.2005, samtempe planita renkonti\u011do estos la 20.-22.5.2005.\u00a0 Pli detalaj informoj venos pli poste.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>E-rondeto \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 \u201eAmikeco<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">denove aran\u011dis E-Silvestron\u00a0 kaj invitis\u00a0 multajn amikojn, kiuj jam ne povas imagi\u00a0 jarfinon sen\u00a0 esperantista kolektivo. Jam la 29-an de decembro 2004 renkonti\u011dis\u00a0 en restoracio Horbytka en \u010c.T\u0159ebov\u00e1 preska\u016d 60 esperantistoj el 15 lokoj de la \u0108e\u0125a respubliko(post longa tempo ne venis eksterlandanoj), kiuj bone amuzi\u011dis, ridis, konkursis kaj dancis \u0109e la\u00a0 gvido de s-anino Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1..<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iujare la\u00a0 silvestra\u00a0 vespero\u00a0 ricevas ian temon, sub kiu prezentas sin unuopuloj kaj grupoj\u00a0 de diversaj E-kluboj. Tiu \u0109i\u00a0 temo estis \u201eE\u0125oj de olimpiado en \u0109iuj sportobran\u0109oj\u201c. Kaj tiel\u00a0 en difinita tempo\u00a0 sinsekve\u00a0 estis prezentitaj\u00a0 diversaj\u00a0 sportistoj\u00a0 kun siaj ilaroj. La \u0135urio havis malfacilan laboron elekti la plej interesajn unuopulojn kaj grupojn.\u00a0 Oran medalon ricevis disko\u0135etanto K.Jan\u00edk el \u0160umperk,\u00a0 kaj el la grupo\u00a0 ricevis la unuan lokon\u00a0\u00a0\u00a0 7membra grupo el Pardubice, kiu reprezentis 7 specojn de sporto kaj portis\u00a0 super kapoj grandajn\u00a0 olimpiajn cirklojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Dum noktomeza\u00a0 amuza sceno aperis lokaj esperantistinoj en roboj kaj simboloj\u00a0 de grekaj dioj, futbalistinoj kun apla\u016ddigantinoj kaj\u00a0 bonvenigon de Esperantista nova jaro\u00a0 efektivigis serioze Ji\u0159\u00ed Pi\u0161tora kaj per solena \u201eekkiko\u201c sportisto Ji\u0159\u00ed Vencl. Sekvis disdonado de silvestraj donacetoj, sub kiuj fleksi\u011dis la granda tablo. Bona amuzo kun\u00a0 eminenta kolektivo kaj muziko por danci ne mankis. Ne volonte ni disiris je la tria matene.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">ZN + red.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Pluaj renkonti\u011doj\u00a0 (koncize):<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Balta esperantista printempo en pola Mielno (proksime Koszalin) invitas interesulojn de 15.6. \u011dis 23.6.2005.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pola Esperanto-Asocio eldonis turistan E-kalendaron 2005, kie trovi\u011das 46 planitaj voja\u011doj kaj turistaj restadoj por esperantistoj de Usono \u011dis \u00a0A\u016dstralio, aran\u011das ilin Internacia klubo Esperantotur.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Balkana E-kongreso \u201eFestivalo de rozoj kaj folkloro\u201c en bulgara Karlovo okazos de 29.5.\u011dis 12.6.2005.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Pri Vilnius :<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al la fino de januaro 2005\u00a0 estas registritaj por U K\u00a0 \u00a0jam 1273 ali\u011dintoj el 50 landoj. La unuan lokon okupis la gastiga lando Litovio, sed proksime sekvis \u011din Francio, Germanio kaj Japanio. El \u0108e\u0125io venis 31 ali\u011diloj. Nomojn de \u0109iuj ali\u011dintoj \u00a0el unuopaj landoj vi povas trovi sur interreto sur la pa\u011do:<\/span><a href=\"http:\/\/www.uea.org\/kongresoj\/uk.2005.html\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0http:\/\/www.uea.org\/kongresoj\/uk.2005.html<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La XX-a lingva seminario en Skokovy<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">AEH, Na Okrouhl\u00edku 953\/21 53003 Pardubice aran\u011das jam la XX-an lingvan seminarion en la vila\u011do Skokovy en la pensiono\u00a0 ESPERO en la tagoj de 11.4. \u011dis 17.4.2005 .<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La pensiono ESPERO trovi\u011das proksimume 75 km nordoriente de Prago. A\u016dtomobile vi facile trovos la lokon la\u016d la mapo. Trajne estas pensiono plej bone atingebla el Praha \u2013 Hlavn\u00ed n\u00e1dra\u017e\u00ed (\u0109efa stacidomo) direkte al Turnov, tra Neratovice, V\u0161etaty, Mlad\u00e1 Boleslav, Bakov, Mnichovo Hradi\u0161t\u011b \u011dis Loukov u Mnichova Hradi\u0161t\u011b. La plej multaj esperantistoj kutime voja\u011das de Prago je la 11.28 horo al Loukov \u0109e Mnichovo Hradi\u0161t\u011b. En Loukov anta\u016d stacidomo estas haltejo de buso en la sama direkto, kiel alvenis la trajno. \u011ci trafikas \u011dis haltejo \u017dehrov (\u0134ehrov). La vila\u011do \u017dehrov plene apudas Skokovy kaj la indikilo klare direktigos vin al pensiono Espero, kiu estas 500m proksime. Se ne venos buso, telefonu de Loukov 329\u00a0789\u00a0505 kaj la estro de la pensiono per a\u016dtomobilo veturigos vin por 20 K\u010d.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la programo estas anta\u016dtagmeze instruado de Esperanto en diversaj grupoj, post la tagman\u011doj ripozo, promenoj, ekskursoj, libera tempo, jogo, \u015datokupoj, manlaboroj, kantado. Post la vesperman\u011doj estas prelegoj, diskutoj, rakontado, videofilmoj, ludoj kaj amuza vespero. Vi povas elekti programerojn la\u016d la vetero, gusto, tempo, lingvoscio ktp. Memoru, ke ni atendos vian kontribua\u0135on por la lasta vespero. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Kapacito de la pensiono estas 60 litoj. <\/span><span style=\"font-size: small;\">La prezo por 1 tago = 320 K\u010d,\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">partoprenkotizo = 150 K\u010d. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Vian fruan ali\u011dilon atendas\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1, Sadov\u00e1 745\/36, CZ 293 01\u00a0 Mlad\u00e1 Boleslav <\/span><span style=\"font-size: small;\">Telefono por eksterlandanoj:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">(00\u00a0420) 326\u00a0731\u00a0845 vespere<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span>\u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Tel. 466 611 941\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 e-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><\/a><br \/>\n<b><\/b><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 2\/2005 Enhavo: Mesa\u011do de la prezidanto de UEA Kiel intertraktas Evropo Rakonto pri homoj Forpasis poem-tradukisto La semajno de internacia amikeco En Usono helpas trejnitaj simkou Lingva anguleto El la kluboj + pri Vilnius La XX-a lingva seminario Skokovy Mesa\u011do de la prezidanto de UEA Karaj esperantistoj,\u00a0 \u0109iuminute i\u011das pli klara la enorma grandeco [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5463","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5463","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5463"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5463\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5791,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5463\/revisions\/5791"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5463"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5463"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5463"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}