{"id":5462,"date":"2005-12-30T20:31:10","date_gmt":"2005-12-30T18:31:10","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5462"},"modified":"2018-06-28T19:04:06","modified_gmt":"2018-06-28T17:04:06","slug":"informilo-2005-12","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2005-12\/","title":{"rendered":"Informilo 12\/2005"},"content":{"rendered":"<p class=\"info\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 12\/2005<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b>La unua televidkanalo<br \/>\nSon\u011doj en Skokovy<br \/>\nOferto de prelego<br \/>\nE-aran\u011doj en 2006<br \/>\nSemajno en Dob\u0159ichovice<br \/>\nPoemo : Tri re\u011doj<\/span><\/p>\n<p class=\"msotitle\" align=\"left\"><span style=\"font-size: x-large;\"><span lang=\"fr-FR\">La unua interreta televidkanalo en Esperanto<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiam la entreprenisto Flavio Rebelo el la brazila urbo S\u00e3o Paulo diris al la mondo, ke li lan\u0109os televidkanalon tute en la lingvo Esperanto, liaj konatoj diris al li, ke li frenezi\u011das. Sed ekde sabato la 5-a de novembro, la unua televidkanalo en Esperanto &#8211; Internacia televido &#8211; estas spektebla de retuzantoj en la tuta mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Internacia televido estas la unua interreta televido por la tutmonda publiko. La televidkanalo prezentas variajn programojn, uzante la teknologion de radio, televido kaj interreto. Inter la programoj de Internacia televido estas \u0135urnalistiko, komentarioj, intervjuoj, muziko, filmoj, ekzotikaj kulturoj kaj turismo. En \u011dia retejo (http:\/\/internacia.tv) eblas havi informojn en pluraj lingvoj pri la televidkanalo kaj pri la lingvo Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La televidkanalo en Esperanto estas rezulto de du-jara projekto, farita de brazila entrepreno CIDKON, kiu anka\u016d administras la plej grandan interretan portalon en la lingvo Esperanto &#8211; Gxangalo.com (&#8216;\u011cangalo&#8217;, en Esperanto). Kun dekoj da kanaloj, pli ol cent mil vizitantoj monate kaj pli ol du milionoj kaj duono da pa\u011dlegoj, gxangalo.com malfermis en interreto la vojon por profesiaj servoj en la lingvo Esperanto. La portalo estas aktualigita \u0109iutage kun noticoj el la tuta mondo, artikoloj, videoregistra\u0135oj, blogoj, videoludoj, fotoblogoj kaj forumoj, \u0109io en la lingvo Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Esperanto estas nuntempe lingvo plene disvolvi\u011dinta, kun aktiva komunumo tutmonda, kiu pli kaj pli uzas interreton kiel sian \u0109efan komunikilon por amikeco kaj negocoj. Ekzistas sufi\u0109e granda kvanto da parolantoj de Esperanto en E\u016dropo, kaj en landoj tiel malsamaj, kiel \u0108inio, Brazilo, Rusio, Usono, Japanio kaj Irano kaj multaj aliaj. Esperanto estas libere uzata de retuzantoj per programoj kiel ICQ, IRC kaj PalTalk, kaj la retejoj en Esperanto kalkuli\u011das je centmiloj.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Inter la parolantoj de Esperanto estas de internacia gazetaro ofte menciataj la Nobel-premiito pri ekonomio Reinhard Selten; la tutmonda \u0109ampionino pri \u015dako (1996) Zsuzsa Polgar, kaj Tivadar Soros, patro de la megainvestanto George Soros. La tutmonde konata itala verkisto Umberto Eco subtenas publike la uzadon de Esperanto kadre de E\u016dropa Unio kaj e\u0109 verkis libron pri la temo kun la titolo &#8220;Ser\u0109ado de la Perfekta Lingvo&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La entreprenisto Flavio Rebelo, \u0109efdirektoro de CIDKON, estas plenfida pri la perspektivoj de siaj negocoj en Esperanto. Kun sia portalo Gxangalo.com kaj nun kun la televidkanalo, la brazilano diras, ke la respondo de la merkato superis tion, kion li atendis. &#8220;Estas merkato por servoj en Esperanto per interreto, kiu konsistas el miloj kaj miloj da homoj el pluraj landoj. Kaj ni ekokupas \u0109i tiun ni\u0109on de merkato&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8220;Estas la renesanco de Esperanto, kiel internacia lingvo, pere de interreto&#8221;, diras Flavio Rebelo. &#8220;La lingvo, post pluraj jaroj de stagnado, revenas nun al rapida disvasti\u011dado danke al miloj kaj miloj da junaj retuzantoj, kiuj lernas \u011din rekte en interreto. Temas preska\u016d pri &#8216;paralela mondo&#8217;, en kiu la tutmondi\u011do okazas la\u016d persona nivelo. La problemo estis tio, ke estis malfacile por tiuj, kiuj ne konis la lingvon, vidi kia estas \u0109i tiu mondo, kiu funkcias en Esperanto. La portalo Gxangalo.com \u00a0kaj nun Internacia televido, la televidkanalo en Esperanto, \u015dan\u011dis \u0109ion \u0109i&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Sendis Fr. Goetz, Francio<\/i><\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\">Skokovy<\/span><\/h1>\n<h1 style=\"font-weight: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 21-a lingva seminario en Skokovy okazis en la tagoj 7.-13.11.2005. En tiu \u0109i a\u016dtuna monato ne venis multe da partoprenantoj, tamen la kolektivo estis kiel \u0109iam tre amika. La programoj estis variaj, kiel ekzemple ekskurso al Mlad\u00e1 Boleslav, interesa prelego pri Albert Einstein de juna lerta studento Pavel Brom, videofilmo pri UK Vilnius ktp. La unua vespero estis dedi\u0109ita al niaj konataj verkistoj kaj poetoj por oma\u011di ilin. Re\u011disoris \u011din kaj sendis al ni la sekvajn du kontribua\u0135ojn Ing. Margit Turkov\u00e1:<\/span><\/h1>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Son\u011doj en Skokovy<\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\">(Rakontas \u010cestm\u00edr Vidman)<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Karakterizas min tri handikapoj: mi malbone vidas, mi malbone a\u016ddas, mi malbone pa\u015das.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sed dum la nokta dormado estadas \u0109io alie. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi estas kapabla fari mian plej \u015datatan okupon \u2013 la legadon. Anticipe mi diras, ke avera\u011da nombro de mi tralegitaj libroj estis 150 jare. En la son\u011do (\u0109u tio estas son\u011do instigita per profunda deziro?), mi senbare tralegas dikan libron. Mia koro estas plenigita de \u011dojo, ke neniu obstaklo estas plu en \u0109i afero; sed oni devos tion resperti, kiam mi veki\u011dos&#8230; Post la veki\u011do \u2013 kia embaraso!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la muzik-festivalo \u201e Praga printempo\u201c mi sidas en la koncerta salonego kaj \u011duas la muzikon \u2013 same kiel dum mia tuta vivo mi faradis. Denove \u2013 granda \u011dojo, ke estas forigita mia nekapablo a\u016ddi. Kiel facile mi tion re\u011duos post mia veki\u011do! Sed post la veki\u011do \u2013 kia seniluzii\u011do!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d okazadas, ke irante preter sportstadiono, mi estas pelata de la emo vici\u011di inter la konkurantojn kaj kuri, kuri. Mi faras tion \u2013 ne da\u016dras longe \u2013 kaj mi jam kuras fronte, lasante \u0109iujn post mia dorso, mi atingas la celrubandon \u2013 kaj jen, oni gratulas al mi kaj la tuta stadiono furiozas pro mia sukceso&#8230; Kia feli\u0109o esti mov-kapabla, e\u0109 tiel eminente! Morga\u016d mi devos trakti kun mia kuracisto, ke li preskribu al mi diversajn pilolojn kontra\u016d ostopatio. Kial mi devas uzadi bastonojn por subteni miajn operaciitajn artikojn? Vana obstaklo en mia vivo, se mi tiel bone sportas. Tuj morga\u016d mi pritraktos! Sed morga\u016d \u2013 kia turmento!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Okazis anka\u016d: mi staras sur podio, preta alparoli homamason&#8230; UK komenci\u011das. Mi parolas per flua Esperanto, mi esprimas miajn pensojn kaj sentojn tiel arde, ke la salonego sonas per apla\u016ddo. Ho \u2013 kia malpezi\u011do, ke mi tiel senerare parolas Esperanton kaj ne devas morga\u016d iri kun timo al la Esperanto-kurso por progresintoj<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>,<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> ke mi ne devas embarase rigardi en la okulojn de nia instruisto samideano Werner. Kia \u011duo tiel flue paroli nian \u015datatan lingvon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Venas morga\u016da mateno. Mi petas mian amikinon: \u201eMargit, \u0109u vi povas traduki\u00a0 jenan rakonteton, por ke nia legantaro komprenu miajn sentojn, miajn traviva\u0135ojn, kiujn mi povas tiel \u011dui nur en Skokovy?\u201c <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">PS. Mi klopodos, ke venonte estu realigita almena\u016d \u0109i tiu lasta son\u011do!<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-size: large;\">Alparolo el Skokovy<\/span><\/h2>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Karaj gelegantoj,<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni estimas niajn a\u016dtorojn, e\u0109 kiam iu (ankora\u016d) ne parolas a\u016d ne skribas Esperante. \u011custe pro tiu admiro al ilia kreo-kapablo ni dedi\u0109is la unuan vesperon al niaj a\u016dtoroj por oma\u011di ilin.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108estm\u00edr Vidman alparolis nin \u0109e\u0125e per siaj sprita\u0135oj prozaj kaj poemaj. Pere de liaj poemoj ni rememoris niajn eminentajn tradukantojn: Jaroslav Mr\u00e1z, Miroslav Malovec, Jan Werner.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Talentita \u015dajnas al mi Jaroslav Krolupper<b>. <\/b>Li tion pruvis per kelkaj siaj originalaj poemoj kaj precipe per tradukoj de alia a\u016dtorino \u2013 Kamila B\u00e1rtlov\u00e1. En la kongreso en Vy\u0161kov ni estis pridonacitaj per esprimoj de \u015dia tenera, \u011dentila animo. Pere de tiuj \u0109i linioj ni gratulu al \u015di pro bela\u0135oj, kiujn povas legi la \u0109e\u0125a publiko, sed anka\u016d la franca kaj pere de Esperanto la publiko \u201einternacia\u201c. Se iu fabelo estas honorigita per la Andersen-premio, \u011di ne bezonas nian recenzon \u2013 bezonas nur \u201eavidon\u201c de ni, lernantoj, ekscii, pro kiaj valoroj tio okazis. Se \u015diajn poemojn senpere tradukis en Esperanton la poeto, kia estas Jaroslav Krolupper, por anka\u016d ri\u0109igi nian programon en Skokovy, oni nun devas al amba\u016d diri dankon!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la vespera programo ni oma\u011dis anka\u016d la a\u016dtoron de la \u011duste eldonita libro pri P\u0159emysl Pitter \u2013 Karel Kraft. La verko pruvas, ke li estas sperta verkisto, sed anka\u016d talentita poeto, ju\u011dante la\u016d la tradukitaj strofoj de poemoj interne de la libro. Liaj elkore skribitaj konfesoj igis nin komprenantaj, kial li startis kaj sukcese finis la libron <i>Heroo de amo<\/i>.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La pinton de \u0109i-a\u016dtuna seminario ni opiniu solenan vesperon, kiu okazis en la urba biblioteko Mlad\u00e1 Boleslav. Sub a\u016dspicio de tiu \u0109i institucio estis \u201ebaptita\u201c (tute plenatribute \u2013 kun \u0109ampano) Legolibreto II, kies kompilantino estas Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1. (Same kiel de la Legolibreto I). <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al \u015di kaj al \u015diaj kunlaborantoj kaj helpantoj el Mlad\u00e1 Boleslav apartenas la merito, ke nia lingvo, literaturo, e\u0109 ni vivantaj esperantistoj, povis esti prezentitaj al la oficistinoj de la biblioteko kaj al aliaj partoprenantoj el la urba publiko.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al la a\u016dtoroj, kies artikoloj trovi\u011das en la libro, ni esprimas dankon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Eble ni \u0109iuj sukcesigis la eventon, \u0109ar ni povis demonstri, ke esperantistoj ta\u016dge peras nian nacian kulturon al la mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Margit Turkov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Oferto de prelego de franca esperantisto\u00a0 en CZ<\/span><\/h4>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Komence de tiu \u0109i oktobro nia redakcio ricevis leteron de 50j. franca direktoro de la Asocio por la sociala integri\u011do kaj por Esperanto (APSIKE 1997), kiu situas en Montpeliero. Li nomi\u011das Thierry Saladin. El lia letero:<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nia asocia projekto konsistas el la profesiigo de senlaboruloj, precipe junuloj, per instruado de Esperanto \u011dis kapablec-nivelo. Poste la asocio dungas ilin, se ili konsentas, por iri en la lernejojn prezenti Esperanton al la gelernantoj kaj eventuale gvidi kursojn. <b>Tiaj dungitoj estas do kompetentaj por paroli pri la lingvo, sed anka\u016d uzi \u011din por diversaj taskoj (kursoj, tradukoj, prelegoj en la lingvo, profesie).<\/b> Jam du postenoj estis kreitaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni starigis diversajn projektojn por diskonigi la lingvon.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nun mi deziras rondvoja\u011di tra E\u016dropo dum tri a\u016d kvar semajnoj por prelegi pri grava temo:<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kion la esperantistoj devus fari en la tempo de la E\u016dropa konstruo?<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mia prelego, kiu apartenas al nia projekto, da\u016dros \u0109irka\u016d kvardek minutojn kaj kompreneble estos sekvata de debato.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi intencas trairi diversajn landojn, \u0109efe tiujn, kiuj ali\u011dis pasintjare en la Union, sed ne nur ilin, <b>kaj aparte vian landon<\/b>.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pro tio mi kalkulas je vi:<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0 \u2014\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">por organizi tiun aran\u011don en via urbo,<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0 \u2014 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">por disvastigi tiun informon al \u0109iuj respondeculoj de Esperanto-grupoj en via lando,<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0 \u2014\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">por respondi al mi, almena\u016d por informi \u0109u la mesa\u011do atingis vin.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La plej ta\u016dga tempo miavidpunkte situas inter aprilo kaj la fino de junio 2006, <b>tamen mi konsideros \u0109iujn proponojn aliajn.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estus tre oportune por mi, se vi povus proponi du datojn (eble pli) ene de tiu \u0109i periodo por helpi min en la organizo de la afero. Vi bone komprenas, ke kontentigi \u0109iujn estos la celo, sed tio estos nefacila tasko sen ioma helpo de la koncernatoj. Sekve de diversaj proponoj faritaj, mi organizos mem la rondvoja\u011don, kiun mi faros trajne. \u0108iuj interesatoj estos regule informataj pri la progreso de la afero. <b>Ne nur unu prelegon mi faros en \u0109iu lando, sed plurajn se necesos.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Alia detalo: post la prelego mi esperas, ke mi estos gastigata de iu grupano, a\u016d ke estos trovita por mi solvo de tranokto.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ne hezitu kontakti min, kaj \u0109efe bonvolu anka\u016d disvastigi tiun anoncon al diversaj grupoj samlandaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Mi atentigas vin, ke mi estas anka\u016d Cseh-instruisto (diplomita en 1999). Povus esti oportune, se mi gvidus kurseton por tutnovaj komencantoj (ekzemple al gejunuloj, sed ne nur al ili). Tiel la loka grupo povus profiti de oportuna okazo montri al la homoj, ke interalie Esperanto povas esti instruata de eksterlandano sen la uzo de la nacia lingvo.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi atendas viajn proponojn. Samideane via<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\" align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Thierry SALADIN<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jen mia retadreso<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><b>:<\/b><\/i><\/span><a href=\"mailto:apsike1997@yahoo.fr\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><u><b>\u00a0apsike1997@yahoo.fr<\/b><\/u><\/i><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>,<br \/>\nfakso: (33) 467.927.544.<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Telefono (respondilo) (33) 467.910.196.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>E-aran\u011doj en \u0108e\u0125io\u00a0 en la jaro 2006:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nLa 22-a Lingva seminario de AEH en Skokovy okazos de la 18-a \u011dis la 23-a de aprilo 2006 en la pensiono Espero en la vila\u011deto Skokovy (nord-orienta Bohemio). Pli da informoj sur:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.mlboleslav.cz\/esperanto\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>www.mlboleslav.cz\/esperanto<\/b><\/u><\/span><\/a><b> <\/b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a\u016d<\/span><a href=\"mailto:drahotovaesperanto@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0drahotovaesperanto@seznam.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b> , <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a\u016d\u00a0 <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Ekoturisma Seminario (EKOTUR 2006) okazos de la 1-a \u011dis la 8-a de julio 2006 en la urbeto Dob\u0159ichovice apud Prago kaj ties \u0109irka\u016da\u0135o. La seminario invitas ekoturistojn &#8211; kaj biciklistojn kaj piedirantojn. Informoj: <a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/ekotur\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>www.kava-pech.cz\/ekotur<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>La 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unui\u011do Esperantista (IKUE) okazos de la 8-a \u011dis la 15-a de julio 2006 en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio). Specialan programon por junuloj organizos \u0108EJ. Informoj: <a href=\"http:\/\/www.ikue.org\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>www.ikue.org<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> a\u016d <\/span><a href=\"http:\/\/mujweb.cz\/Spolecnost\/Svacek\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>http:\/\/mujweb.cz\/Spolecnost\/Svacek<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, pri la junulara programo <\/span><a href=\"mailto:ikue@blahus.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>ikue@blahus.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 28-a Renkonti\u011do de Esperantaj Familioj (REF) okazos de la 15-a \u011dis la 29-a de julio 2006 en Pilsk\u00fd Ml\u00fdn.\u00a0 Informoj<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>:<\/b><\/span><a href=\"mailto:PavlaDvorakova@tiscali.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0PavlaDvorakova@tiscali.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nLa 56-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazos de la 12-a \u011dis la 19-a de a\u016dgusto 2006 en la vila\u011do Str\u00e1\u017en\u00e9 (la montaro Karkono\u015do, nord-orienta Bohemio). Informoj:<\/span><a href=\"mailto:cea.polnicky@quick.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0cea.polnicky@quick.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Konferenco de \u0108EA okazos en sudbohemia urbo \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice 22. &#8211; 24. 9. 2006<\/span><span style=\"font-size: medium;\">.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj:<\/span><a href=\"mailto:cea.polnicky@quick.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0cea.polnicky@quick.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nInternacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006. Kurso de Esperanto por komencintoj kaj lingva seminario por jamaj\u00a0 parolantoj. \u011ci okazos de la 2-a \u011dis la 8-a de oktobro 2006 en la urbeto Dob\u0159ichovice (apud Prago), en la pensiono Sokol. Informoj kaj ali\u011diloj:<\/span><a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/inpasem\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0www.kava-pech.cz\/inpasem<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nInternaciaj Ekzamenoj de UEA\/ILEI okazos de la 6-a \u011dis la 8-a de oktobro 2006 en Dob\u0159ichovice (la lastajn 3 tagojn de InPaSem 2006). <\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj:<\/span><a href=\"mailto:chrdle@kava-pech.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0chrdle@kava-pech.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">A\u016dtuna semajna Lingva seminario de AEH \u2013 jam la 23-a en Skokovy estas planita por la tagoj de 16-a \u011dis 22-a de oktobro 2006. Informojn \u2013 vidu supre.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nKonferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006 okazos de la 10-a \u011dis la 12-a de novembro 2006 en la urbeto Dob\u0159ichovice (proksime de Prago) en la pensiono Sokol. La temo A (\u0109efa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj. Informoj:<\/span><a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/kaest\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0www.kava-pech.cz\/kaest<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Konversaciaj sabataj\u00a0 anta\u016dtagmezoj en Prago (en la klubejo Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25 de la 9-a h.) estas intertempe planitaj por unuaj tri monatoj:28.1.2006,\u00a0 25.2.2006 <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">kaj 25.3.2006.<br \/>\nred.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\" style=\"margin-right: 0.71cm;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Paroliga semajno en Dob\u0159ichovice<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiel \u0109iujare, anka\u016d nunjare okazis la Paroliga semajno en Dob\u0159ichovice, nome inter la 10-a kaj la 16-a de oktobro 2005. La semajnon aran\u011dis la firmao KAVA-PECH de Petro Chrdle kaj partoprenis en \u011di trideko da geesperantistoj el diversaj landoj; la plej multaj estis francoj, sed \u0109eestis anka\u016d bulgaroj, slovakoj kaj \u0109e\u0125oj. La kurson por komencantoj gvidis s-ano Stano Mar\u0109ek el Slovakio, la redaktoro de la revuo Esperanto, la du aliajn kursojn por paroligi la partoprenantojn gvidis Petro Chrdle kaj Ji\u0159\u00ed Patera, dum la lasta tago instruis anka\u016d la junulo Marek Blahu\u0161. La lingva nivelo de la partoprenantoj ne estis egala, iuj estis tre bonaj jam de la komenco, la aliaj rapide disvolvis siajn kapablojn paroli esperantlingve.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed oni ne nur lernis; dum posttagmezoj okazis promenoj tra la arkitekturaj vidinda\u0135oj de Dob\u0159ichovice (vilaoj de milionuloj kun na\u011dbasenoj, teniskortoj ktp.), dum tri tagoj ni konati\u011dis kun nia \u0109efurbo Prago kaj \u0135a\u016dde posttagmeze okazis ekskurso al la \u0109e\u0125a historia burgo Karl\u0161tejn kaj poste al la iama mona\u0125ejo Sankta Johano sub Roko, kie oni povis a\u0109eti e\u0109 esperantlingvan turisman bro\u015duron pri tiu \u0109i fama loko. Post abundaj restoraciaj vesperman\u011doj okazis kutime kultura programo en Dob\u0159ichovice kun projekciado de Esperantaj vidbendoj kaj kantado de Esperantaj kantoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Por unu tago vizitis la aran\u011don anka\u016d aliaj geesperantistoj, kiel ekz. gesinjoroj Dvo\u0159\u00e1k el P\u00edsek kun sia \u0109arma filino, a\u016d geedzoj Mi\u0161urec-Pi\u0161t\u00edkov\u00e1 sen sia \u0109arma filo kaj aliaj. \u0108eestis anka\u016d a\u016dstralia esperantistino, kiu de nun dum tri jaroj instruos Esperanton en la bahaa centro en Hlubok\u00e1 nad Vltavou. La tuta paroliga semajno estis tre interesa, \u0109ar \u011di ebligis praktiki la internacian lingvon \u0109iutage dum la tuta semajno. Estus utile, se anka\u016d pli multaj \u0109e\u0125aj gesamideanoj partoprenus tiun \u0109i aran\u011don.<br \/>\n<i>J. Patera<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Karaj legantoj, sur la almetita\u00a0 papero Vi trovos kun kristnaska bondeziro malnovan fabelon de Hans Christian Andersen.\u00a0 Kial? Jes, Vi jam certe komprenas la \u00a0kialon. <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Proksimi\u011das la tempo, kiam ni rememoros nian \u201eLudovikon\u201c \u2013 naski\u011ddatrevenon de doktoro Zamenhof. \u0108iujare ni almemorigas lin\u00a0 al Vi. Sed mi opinias, ke ne estas bezonate \u0109iam ripeti lian biografion, sed eblas legi<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>liajn tradukojn kaj poemojn.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Do \u0109i tie estas eta ekzemplo. Ja, mi opinias, ke anka\u016d dum kristnaska tempo \u0109iu \u015datas a\u016dskulti en radio a\u016d en televido malnovajn belajn fabelojn, \u0109u?\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"infor\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>jary<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapulo<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21,<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. 466 611 941<br \/>\n<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0a<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">eh-ikeh@volny.cz<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> interreto:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/u><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Josef V\u00e1clav\u00a0 Sl\u00e1dek<b>:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>T r i\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 r e \u011d o j<\/b><\/span><\/p>\n<p>Tri re\u011doj Betlehemon celis\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Incenson, mirhon, oran brilon&#8230;<\/p>\n<p>Savaton vidi tre esperis.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0(sed oron kiel nur tentilon!)<\/p>\n<p>\u0108iu el ili kun trezor\u00b4\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0la knab\u00b4akceptis kun favor<\/p>\n<p>Baltazar, Ka\u0161par, Mel\u0125ior.\u00b4\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u0109ion \u2013 nur oron metis for.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Herodo flate ja parolis,\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0Ili ekpensis pri Herodo:<\/p>\n<p>sed pri l\u00b4valizoj li scivolis.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kia mirinda epizodo!<\/p>\n<p>Kial ne montri mirhon? Ne?\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0Tio ne estas tera re\u011d\u00b4,<\/p>\n<p>Sed oron ili ka\u015dis tre.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0se li mal\u015datas oron e\u0109.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La tri sa\u011duloj ne avaris\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0Maria\u00a0 ilin alparolis:<\/p>\n<p>ili nur tian provon faris\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0kial vi Dion tenti volis?<\/p>\n<p>\u0109u tiu sub la hela stel\u00b4\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0Se volas vi subteni nin,<\/p>\n<p>ne estas re\u011do de la Ter\u00b4.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0jen Jozef povas preni \u011din.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Kaj tiu stelo ilin gvidis\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0La re\u011doj do adia\u016d diris,<\/p>\n<p>en stalon, kie knab\u00b4alridis&#8230;\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0feli\u0109aj, gajaj hejmen iris,<\/p>\n<p>Ili genuis kaj kun dank\u00b4\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0anoncis, ke en Betlehem\u00b4<\/p>\n<p>sternis donacojn sur la plank\u00b4.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0naski\u011dis certe Dio mem.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>tradukis\u00a0\u00a0 Dr.Tom\u00e1\u0161 Pumpr 14.11.1952<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 12\/2005 Enhavo: La unua televidkanalo Son\u011doj en Skokovy Oferto de prelego E-aran\u011doj en 2006 Semajno en Dob\u0159ichovice Poemo : Tri re\u011doj La unua interreta televidkanalo en Esperanto \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kiam la entreprenisto Flavio Rebelo el la brazila urbo S\u00e3o Paulo diris al la mondo, ke li lan\u0109os televidkanalon tute en la lingvo Esperanto, liaj konatoj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5462","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5462","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5462"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5462\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5796,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5462\/revisions\/5796"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5462"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5462"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5462"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}