{"id":5461,"date":"2005-11-30T20:31:09","date_gmt":"2005-11-30T18:31:09","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5461"},"modified":"2018-06-28T19:03:40","modified_gmt":"2018-06-28T17:03:40","slug":"informilo-2005-11","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2005-11\/","title":{"rendered":"Informilo 11\/2005"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 11\/2005<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo<\/b>:<br \/>\nSemajno de Esperanto<br \/>\nAvo \u0109iosciulo<br \/>\nFervojista konferenco<br \/>\nNova loko por E-muzeo<br \/>\nInformoj de la redakcio<br \/>\nAnta\u016dkristnaskaj renkonti\u011doj<br \/>\nSukcesa helpo en Tanzanio<br \/>\nKursoj en Burundio<br \/>\n<\/span>Alvoko al interpretistoj<br \/>\nLingva anguleto<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Semajno de Esperanto<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Prezidanto de UEA skribas: <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0109iutage mi legas pri anta\u016danoncoj rilate al eventoj okazontaj kunlige kun la venonta 15-a de\u00a0 decembro, la tradicia Zamenhof-Tago kaj Tago de la Esperanto-Libro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Vi a\u016ddis, ke dum la pasintaj jaroj pluraj esperantistoj havis la ideon vastigi la signifon de la tago al &#8220;Tago de Esperanto&#8221; kaj doni al \u011di anka\u016d informan elementon per aran\u011dado de eventoj kune kun a\u016d por neesperantistoj. Surbaze de \u0109iuj ricevitaj ideoj, la estraro de UEA eksperimente \u0109i-jare deklaras, ke la semajno de la 10-a \u011dis la 18-a de decembro estu &#8220;Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto&#8221;. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Nun la festo ebligas kaj agadon al la ekstero (pri Esperanto kaj lingvaj homaj rajtoj, pri la idealaj valoroj de nia lingvo) kaj la tradician pli internan agadon (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof). Cetere, la ekzisto de alekstera elemento (la homaj rajtoj) igas ebla kaj dezirinda la kunorganizadon de eventoj kun neesperantistaj asocioj. Do, la limo je tio, kion oni povas fari, ku\u015das nur en via fantazio kaj en la lokaj eblecoj. Mi deziras al \u0109iu klubo tra la mondo sukcesan planadon kaj realigadon de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto.<br \/>\nRenato Corsetti<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Avo \u0109iosciulo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la jaro 2002 mi decidi\u011dis akiri internacian teknikan normon ISO 639, kiun mi bezonis. \u011ci enhavas internacie uzendajn kodojn de lingvoj, duliterajn (unua parto de la normo) kaj triliterajn (dua parto). Mia amiko, kiu havas je dispono Interreton, trovis por mi nuntempan nomon kaj adreson de iama Ofico por Normigo kaj Mezurado, en kiu mi iam eksterlandajn normojn prunteprenadis, sed mi ne atendis, ke nuntempa situacio estas alia. Mi skribis al la Ofico peton pri pruntedono de la normo ISO 639. Respondon mi ricevis de \u0108e\u0125a Normigada Instituto, kiu tiam, anta\u016d 13 kaj pli da jaroj, ne ekzistis kaj kiu nun zorgas pri teknikaj normoj, tial la Ofico mian peton transdonis al \u011di. La instituto rekomendis al mi a\u0109eti \u0109e\u0125an normon, kies enhavo estas konforma kun dua parto de ISO 639 kaj kiu kostas 418 kronojn. En tirkesto de mia skribotablo mi havas analogan \u0108e\u0125oslovakan \u015dtatan normon el la jaro 1977, sur kiu estas presita prezo 5,50 kronoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sed min precipe interesas duliteraj kodoj, kiuj en la ISO-normo trovi\u011das en \u011dia unua parto, kiun la \u0109e\u0125a normo ne enhavas. Do mi skribis al instituto peton pri pruntedono de tiu \u0109i unua parto de ISO 639. Jen la respondo :<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Estimata sinjoro\u00a0 St\u0159eda,<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">mi sciigas al vi, ke la normojn ISO ni ne pruntedonadas. Ni povas por vi fari rajtigitan kopion por prezo citita en almetita elskriba\u0135o obligita per valida kurzo de \u0109e\u0125a krono.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Se vi la normojn mendos, citu sur la mendilo, ke vi estis konatigita kun pagado de la a\u016dtorpagoj kaj kun tio, ke teksto de la normo estas en la angla lingvo.\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la almetita elskriba\u0135o estas citita prezo de kopio de la unua 37-pa\u011da parto : 126 svisaj frankoj, do la\u016d la kurzo proksimume 2.615 \u0109e\u0125aj kronoj. Prezo de kopio de la dua 66pa\u011da parto estas 156 CHF, do proksimume 3.238 CZK. Estas mistero por mi, kial \u0109e\u0125a instituto citas prezon en svisaj frankoj. Male estas tute evidente, ke por tiu \u0109i prezo mendus la kopiojn sole frenezulo. Koncerne prezon de kopioj oni povas imagi prezon de originaloj, kiuj servas por nenio, \u0109ar la instituto ilin pruntedonos al neniu, do neniu povas utiligi ilin. Unusola utila informo estis tiu, ke la lastaversio de tiu unua parto de la normo aperis en la sama jaro (2002), do ke \u011di estas tute fre\u015ddata, sed neakirebla.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Do mi turnis min perletere al sekretariato ISO\/TC 37 en Vieno. \u0108ar mi regas neniun lingvon krom la \u0109e\u0125a kaj Esperanto, mi skribis la leteron Esperante. Oni diras, ke Vieno estas \u011dis nun la plej granda \u0109e\u0125a urbo, do eble estus pli bone skribi la leteron \u0109e\u0125e. La letero revenis al mi kun forstrekita adreso kaj surskribo \u201eRetour\u201c. Kiam mi malfermis la koverton, mi ekvidis sur mia letero stampon kun surskribo \u201eEINGE-LANGT erl&#8230;&#8230; \u00a0\u201e kaj kun aldone stampita dato \u201e28. Jan. 2003\u201c. Nur poste mi rimarkis, ke supra flanko de la koverto, kiun mi distran\u0109is, fakte jam estis distran\u0109ita kaj glufermita per travidebla glubendo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post tiuj \u0109i spertoj mi rezignis pri espero akiri aktualan version de la ISO-normo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Post preska\u016d du jaroj mi skribis leteron al mia amiko kaj tiuokaze mi priskribis al li tiun \u0109i historieton. Li tuj sidigis sin al interreto, taskis en elser\u0109ilon la postulon \u201eISO 639\u201c kaj la elser\u0109ilo trovis amason da pa\u011doj kun la normo en diversaj versioj, malnovaj kaj novaj, inkluzive de la plej fre\u015ddataj aldonoj. Li \u0109ion kopiis kaj sendis al mi sur disketo kunvolvita per programo RAR.EXE, alie la materialoj ne trovus lokon sur la disketo, \u0109ar da ili estas pli ol kvar megabajtoj. Do mi dum tri tagoj akiris tute senpage pli ol 4 MB da materialoj, inter kiuj estas anka\u016d tio, kio al mi estis ofertita por 5.853 kronoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sekvintan tagon mi a\u016ddis vortojn el televido, kiuj tion bone ilustras: \u201eKiu estas moderna Avo \u0108iosciulo? Interreto.\u201c<br \/>\nLubom\u00edr St\u0159eda, \u00dapice<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Fervojista jarkonferenco en \u0108e\u0125io<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108e\u0125a landa asocio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio IFEF \u0109e FISAIC \u010cD aran\u011dis en la tagoj 7-an \u011dis 9\u2013an de oktobro 2005 en \u00dast\u00ed nad Labem sian 40-an jarkonferencon. Partoprenis delegitoj kaj gastoj el A\u016dstrio, Bulgario, Germanio, Hungario kaj Rumanio. Dum la labora parto de la jarkonferenco la \u0109e\u0125aj\u00a0 fervojistaj esperantistoj pritraktis sian agadon dum pasinta jarperiodo, sed anka\u016d planojn kaj taskojn por venonta periodo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al la \u0109efaj punktoj de la agado okazanta en bona kunlaboro kaj kun subteno de Landa Asocio FISAIC \u010cD apartenas:\u00a0 \u00a0kunlaboro kaj partopreno en \u0109iuj aran\u011doj organizataj fare de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), aran\u011do de du konferencoj \u0109iujare (printempa kaj a\u016dtuna) por membraro, organizado de ekspozicioj kaj prezento de fakprelegoj, tradukado kaj aperigo de fakartikoloj pri trafikaj temoj, tradukoj de tekstoj al filmoj kaj por trafikaj muzeoj, esperantigo de la resumoj al faklibroj, partopreno en internaciaj kongresoj kaj renkonti\u011doj organizataj de IFEF kaj en najbaraj landoj k.t.p.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El la supre indikitaj indas mencion aktiva partopreno de la 12-membra \u0109e\u0125a delegacio en la 57-a IFEF-Kongreso en Bra\u015dovo (Rumanio), kie oni aktive partoprenis \u0109iujn aran\u011dojn de la kongreso. Dum la jarkonferenco oni elektis la novan komitaton por venonta trijara periodo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Allogaj estis anka\u016d du fakaj ekskursoj. Dum la unua sabate anta\u016dtagmeze oni vizitis historian fervojon kaj fervojistan muzeon en Zubrnice en \u010cesk\u00e9 st\u0159edoho\u0159\u00ed (dekstre), kie oni povis e\u0109 praktike elprovi iujn aran\u011dojn kaj veturi per la perpiede movigata drezino, a\u016d la\u016ddezire veturi per motora drezino kun \u015doforo tra parto de la linio tien kaj reen. Dum la dua ekskurso oni vizitis la unikan filian muzean ekspozicion de \u010cD en D\u011b\u010d\u00edn, kie oni kun faka \u0109i\u0109eronado de la in\u011d. Ivo L\u00e1n\u00ed\u010dek, vicprezidanto de la teknika komisiono de FISAIC interkonati\u011dis kaj trarigardis ri\u0109an kolekton de la ekspoziciataj objektoj de la sekuriga kaj interkomunikada teknikoj uzataj en \u0108e\u0125io. Unu el la plej valoraj ekspozicia\u0135oj estas la unua en la mondo aparato de la elektrodinamika stacia sekuriga aran\u011da\u0135o, instalita en moravia fervojstacio P\u0159erov en la jaro 1894, kiun oni e\u0109\u00a0 povis provi praktike priservi.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la jaro 2006 oni krom alia celas partopreni la 47-an Internacian Fervojistan Esperanto Skisemajnon en la tagoj 5-an \u011dis 11-an de februaro en Bansko, en montaro Pirin (Bulgario), la 58-an IFEF-Kongreson en la tagoj 6-an \u011dis 13-an de majo en \u015canhajo (\u0108inio), organizi du konferencojn kaj la\u016d ebloj havi pli vastan agadon. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Nova loko por Esperanto-muzeo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj komenci\u011dos nova fazo. Ili translo\u011di\u011dos en la sekvaj semajnoj al pli ta\u016dga kaj multe pli facile alirebla loko. Temas pri nove resta\u016drita palaco en la centro de Vieno, tute proksime de la nuna situo. Jen \u011dia adreso:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo, Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Vieno, A\u016dstrio. La muzeo anka\u016d havos novajn de\u0135orajn horojn, kiuj validos ekde remalfermo en novembro:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperantomuzeo lundo \u2013 sabato krom \u0135a\u016ddo 10 \u2013 14 h, \u0135a\u016dde 15 \u2013 19 h<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kolekto por Planlingvoj lundo \u2013 vendredo krom \u0135a\u016ddo 9 \u2013 16 h, \u0135a\u016dde 12 \u2013 19 h\u00a0 Sed bonvolu \u0109iujn senda\u0135ojn al la sekva adreso: <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kolekto por planlingvoj kaj Esperantomuzeo, Josefsplatz 1, 1010 Vieno. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Koran dankon kaj sincerajn salutojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kathrin Delhougne, tel. (+431) 53410-732,\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0ret-adreso: kathrin.delhougne@onb.ac.at\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Informoj de la redakcio<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">1) Al tiu \u0109i Informilo ni almetas kulturan suplementon Anta\u016den, kiun ni preparis jam por oktobra numero, sed Vi ne ricevis \u011din, \u0109ar\u00a0 la senda\u0135o estus pli peza ol 20 gramoj kaj tiel anka\u016d pli kosta.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">2) Nur en oktobra Revuo\u00a0 Esperanto aperis\u00a0 en rubriko \u201eOficiala informilo\u201c, ke nia asocio dedi\u0109is\u00a0 por Fonda\u0135o Espero 404,81 e\u016drojn\u00a0 (al tertremo en Irano). Beda\u016drinde en la mesa\u011do estas erare skribita donaco\u00a0 el Pollando. Ni postulos korekton.\u00a0\u00a0 La mono estis kolektita de 5 eksterlandaj esperantistoj por senbraka knabino\u00a0 en Madagaskaro anta\u016d\u00a0 kelkaj jaroj, kiu spite de nia granda klopodo ne povis esti\u00a0 enmanigita\u00a0 por tiu \u0109i knabino\u00a0 kaj de tiu tempo estis deponita \u0109e speciala konto de UEA. Ni atendis je tiu \u0109i unu linieto en la revuo\u00a0 jam\u00a0 de printempo 2005. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">3) Venontjare okazos 91-a Universala kongreso de UEA en itala Florenco. La funkciuloj en Pardubice\u00a0\u00a0 ne povos\u00a0 organizi buskaravanon pro siaj sanproblemoj. Tamen, se\u00a0 iu de niaj \u0109e\u0125aj membroj el aliaj urboj volonte organizos la busvoja\u011don, ni helpos al li (\u015di)\u00a0 per niaj\u00a0 konsiloj kaj spertoj. Pro la kreskanta partoprenkotizo\u00a0 al UK\u00a0 estus necese ali\u011di\u00a0 plej frue. Kelkaj membroj jam demandis nian redakcion pri la busvoja\u011do. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">4) Proksimi\u011das la fino de la jaro kaj ni volus vin atentigi pri <b>la reabono de<\/b>\u00a0 <b>nia gazeto Informilo<\/b> por venonta jaro 2006.\u00a0 La abono por la \u0109e\u0125oj\u00a0 restas\u00a0 sama = 150,- K\u010d kaj la kotizo por AEH\u00a0 estas propravola, la konto \u0109e la po\u015dt\u015dparejo estas notita\u00a0 en la kadreto \u0109e la fino de \u0109iu Informilo. De eksterlandanoj ni atendas\u00a0 almena\u016d 10 e\u016drojn a\u016d al konto de UEA\u00a0 \u201eaehk-z\u201c, a\u016d bone ka\u015dita en la koverto, ekzemple inter du bildkartoj al la adreso de AEH<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">5).En regiona \u0135urnalo\u201c Pardubick\u00e9 noviny\u201c\u00a0 el 2.10.2005\u00a0 en la semajnfina\u00a0 rubriko\u00a0 estis publikigita longa artikolo pri Traviva\u0135oj\u00a0 de esperantistoj (el 90-a UK en litovia Vilnius) de la plumo de J.R\u00fdznarov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">6) <\/span><span style=\"font-size: small;\">La gvidantino de lingvaj seminarioj en Skokovy\u00a0 Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1 sciigas, ke jam estas konataj datoj de la seminarioj en la jaro 2006: printempa: de 18.-23.4.2006\u00a0 kaj a\u016dtuna\u00a0\u00a0 de 2.10.-8.10.2006.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">7) En\u00a0 oktobra numero de Informilo estis dum la mallongigo de la artikolo pri \u201eSinjoro paro\u0125estro Josef Toufar \u2013 martiro\u201c ne\u011duste skribita la dua frazo de la dua alineo:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La frazon \u201ePartoprenis nur 19 \u0109eestantoj.\u201c forstreku. \u011custe la frazo devus esti:\u00a0\u00a0 La pre\u011dejo estis dum la sankta meso plena, sed en la momento de la miraklo\u00a0 vidis tion nur 19 \u0109eestantoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Samtempe la redakcio pardonpetas a\u016dtorinon de la artikolo por la eraro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Anta\u016dkristnaskaj renkonti\u011doj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Denove proksimi\u011dis la tempo de pluvkotoj, ne\u011do kaj frosto. Tamen \u0109efe proksimi\u011das la tempo de anta\u016dkristnaskaj renkonti\u011doj. Tutcerte \u0109iuj havas malripeteblan etoson, sed min persone influis du renkonti\u011doj tute eksterordinare.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Preska\u016d anta\u016d 15 jaroj ni translo\u011di\u011dis en sudbohemian urbon Strakonice. Proksimi\u011dis la a\u016dtuno kaj por mi tre grava periodo. Kiam min kelkfoje elser\u0109is pli maljuna\u00a0 instruisto de Esperanto Jan Bla\u017eek, mi estis surprizita kaj samtempe\u00a0 influita. Tiam mi ne sciis, ke li fari\u011dos mia verda fajrejo de espero por estonteco. Li estis senlaca kaj necedema. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi revenis post certa silento praktiki Esperanton. Komune ni foje envagoni\u011dis kaj \u0109eestis kristnaskan renkonti\u011don en Pilzeno. \u011custe tie mi ekkomprenis, ke Esperanto ne estas nur lingvo. Mi ekkonis eminentajn homojn kaj mi estis entuziasma, e\u0109 \u201eperdita\u201c por bona afero.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pli poste ni partoprenis la renkonti\u011don en P\u00edsek kaj ripeti\u011dis la samo. Kiom da feli\u0109o, \u011dojo kaj bonhumoro ni travivis en studenta hejmo de Petrino proksime de la plej malnova \u015dtona ponto en P\u00edsek kun la \u0109eesto de afabla pastro Kobza. E-klubo en P\u00edsek \u201eLa ponto\u201c, kiun gvidas s-anino Radka K\u0159iv\u00e1nkov\u00e1, fari\u011dis mia propra ponto al Pilzeno kaj al \u0109iuj gesamideanoj hejme kaj eksterlande. Anta\u016d nelonge translo\u011di\u011dis al urbo P\u00edsek juna virino Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1. \u015ci preparis kelkfoje programon de la anta\u016dkristnaskaj renkonti\u011doj je la spirituala nivelo. La renkonti\u011do estis \u0109iam ne nur gaja, sed anka\u016d tre solena. Niaj karaj pilzenanoj anka\u016d alveturis.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>I N\u00a0 V\u00a0I\u00a0 T\u00a0 O<\/b>\u00a0 :<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-align: left;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Amikoj, ne hezitu kaj alveturu sabate\u00a0 la 10-an de\u00a0 decembro 2005 je la 14-a horo al P\u00edsek. En studenta hejmo Petrino en strato Soukenick\u00e1 ni komune\u00a0 travivos kelkajn horojn da feli\u0109o, ni forgesos\u00a0 zorgojn,\u00a0 problemojn kaj\u00a0 hodia\u016dan \u201emalsanan\u201c mondon kaj iuj malkovros nove la mondon tute alian, la mondon verdan kaj pli agrablan.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-align: right;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">V\u011bra Muchnov\u00e1, Strakonice<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><span style=\"font-size: large;\">Ekzemplo de sukcesa help-agado en Tanzanio<\/span><\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Mesa\u011do je 2005.10.17. de Paulo Kusaga, &lt;<\/span><a href=\"mailto:furahaesperanto@yahoo.com\"><span style=\"font-size: small;\"><u>furahaesperanto@yahoo.com<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">&gt;:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kara s-ano Bakker.\u00a0Saluton!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pasas unu jaro, de kiam ni komencis la kudrado-projekton.. Kaj jen estas la progreso kaj sukceso de la projekto. La projekto bone progresas kaj ni sukcesis a\u0109eti unu kudroma\u015dinon kaj unu frap-ma\u015dinon. Per la projekto la membroj nun plibonigas kaj faciligas siajn vivojn. Nun \u0109iu povas pagi ludomon, lernopagon, a\u0109eti man\u011da\u0135on, pagi kuracilojn, ktp.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nAnka\u016d per la projekto ni sukcesas a\u0109eti\u00a0 ret-adreson, pagi voja\u011dkoston al la seminarioj, \u00a0sendi klubajn leterojn sen problemo, anka\u016d la projekto helpis \u0109e kurac-pagoj al iu virino, kiu malsani\u011dis en la ventro. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nNi kontribuis iom da mono por la konstruado de la duagrada lernejo \u00a0per forto de vila\u011danoj. Entute ni vidas bonajn rezultojn en tiu projekto kaj ni esperas, ke finfine ni atingos \u00a0nian celon.Vere la projekto montras sukceson kaj ni devas danki al vi pro\u00a0la helpo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Korajn salutojn\u00a0 de\u00a0 F.E.K-anoj.\u00a0 Paulo K. Joseph.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">*<br \/>\n*<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Hans Bakker, la \u0109iama, komentas:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Furaha Esperanto-Klubo estas fondita en 2001 de Paulo K. Joseph, en nord-okcidenta Tanzanio. Furaha signifas &#8220;\u011dojo&#8221; en la svahila. En la komenco la klubo konsistis el 5 viroj kaj 3 virinoj: laborantaj sur la kamparo, en la minejoj, a\u016d en la komerco. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La lernado de Esperanto malfermis perspektivojn de \u00a0la espero anka\u016d pri pli bona vivo. La klubo en 2003 petis invest-monon de 320 usonaj dolaroj por 4 kudroma\u015dinoj (po 80 dolaroj). En junio 2004 \u011di ricevis 260 e\u016drojn je du kondi\u0109oj: regula raportado kaj utiligo de parto de la enspezoj por Esperanto-agado. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Amba\u016d kondi\u0109ojn Paulo fidele plenumadis. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Renato Corsetti : Mi mem aldonas: se vi volas helpi pri similaj kazoj, vi NE TUJ donacu monon, sed LONGE KORESPONDU kun la lokaj homoj kaj komprenu ilian intencon kaj eblecon realigi la proponitan projekton. Ofte aferoj simplaj en aliaj kontinentoj ne eblas en fora vila\u011do sen elektro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Se vi ne povas dedi\u0109i tiom da tempo al esplorado de la lokaj kondi\u0109oj, vi tamen povas helpi pli simple per sendado de mono al UEA, la\u016d la kutimaj pag-manieroj, kun la indiko\u00a0 &#8220;Agado Espero &#8211; Solidareco&#8221;.<br \/>\nTransprenita el Ret-info.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kursoj en Burundio <\/b><\/span>kaj kaprinoj en la Esperanto-movado<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la a\u016dgusto, kaj la unuaj dek tagoj en la septembro, la Cseh-instruistino <b>Teresa Kapista<\/b> el Beogrado gvidis kursojn pri Esperanto en Burundio (la urboj Bu\u0135umburo kaj Rumonge).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La kursoj estas parto de la agado \u201eLingvo de paco\u201c, kiu siavice estas parto de la Agado Espero de UEA, kaj en ili partoprenis lernantoj de Kongo-Kin\u015daso, Burundio kaj Tanzanio. Estas ta\u016dge rememorigi, ke Burundio estas unu el la centroj de militantaj landoj en la laga regiono de centra Afriko.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Finance subtenis la seminariojn Fonda\u0135o Espero de UEA kaj Fonda\u0135o Hans, memoriganta pri Hans Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, kiu okupi\u011dis pri instruado.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">En Bu\u0135umburo la kursfinintoj estis 73, en Rumonge, pli malgranda urbo, nombro da kursanoj estis 70, ili lernis en 4 grupoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Por havigi monon \u2013\u00a0 a\u0109eti librojn, skribilojn, revuojn, ktp., ili mastrumas kaprinojn por akiri necesajn rimedojn. Do \u2013 per libervolaj donacoj la Esperanto grupo a\u0109etis du kaprinojn, kaj intencas a\u0109eti ankora\u016d du. Prave ni povas supozi, ke la instigon por \u0109i \u201eentreprenado\u201c eliris de la Teresa Kopista, kiu mem a\u0109etis unu kaprinon por la klubo. Estu benita tiel natura maniero al la \u201epliri\u0109igo\u201c kaj estu de ni subtenata\u00a0 la nova landa asocio! Ni instigas niajn lernantojn almena\u016d per po\u015dtkarto esprimi sian solidarecon \u2013 je la adreso: <b>Association Nationale d\u00b4Esperanto au BURUNDI \u2013 B.P. 170, Rumonge.<\/b> (Kompreneble, ke anka\u016d donacoj kaj donacetoj estas dank-akceptataj). <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">El gazetaraj komunikoj de UEA transformis Margit Turkov\u00e1 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Alvoko al interpretistoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum la lasta studsesio de TEJO en Strasbourg (2004) montri\u011dis, kiom malfacilas trovi simultan-interpretistojn inter angla kaj Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La problemo estas trovi homojn kun sufi\u0109e\u00a0 altnivelaj kapabloj kaj spertoj en tradukado &#8211; kaj tio-\u0109i ne nur\u00a0 gravas por studsesioj kun oficiala interpretado en oficialaj\u00a0 strukturoj postulantaj altan nivelon, kiel la menciita studsesio \u0109e la Konsilio de E\u016dropo. La bezono ekzistas en \u0109iuj niveloj\u00a0 &#8211; de lokaj Esperanto-renkonti\u011doj kun urbaj gvidantoj en la loka lingvo \u011dis grandaj aran\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nKiel solvi tion-\u0109i? \u0108efe per trejnado de jam ekzistantaj interpretistoj por plibonigi ilian nivelon kaj por ekhavi pli grandan elekton. Sed por tio ni bezonas eltrovi jam laborantajn interpretistojn kaj interesulojn kaj kunlaborante kun ili krei laborgrupon ene de ILEI kaj TEJO\/UEA.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La celo de tiu-\u0109i alvoko estas kolekti interesulojn kaj fondi laborgrupon. Se vi interesi\u011das, bonvolu kontakti David-Emil Wickstroem c\u015de: &#8220;<\/span><a href=\"mailto:dew@tejo.org\"><span style=\"font-size: small;\"><u>dew@tejo.org<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">&#8221; <\/span><a href=\"http:\/\/www.tejo.org\/at\"><span style=\"font-size: small;\"><u>http:\/\/www.tejo.org\/at<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">,<\/span><a href=\"http:\/\/artista.ikso.net\/\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0http:\/\/artista.ikso.net<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva anguleto:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ni legu kaj korektu<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Jam komencis la jaro 2005.\u201c \u2013 Ne, la jaro <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>komenci\u011dis<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">. La verbo \u201ekomenci\u201c estas transitiva (komenci ion).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Li jam ali\u011dis vin.\u201c \u2013 Eraro! \u0108iu verbo kun la sufikso \u2013i\u011d estas netransitiva kaj ne povas apud si havi rektan objekton (vin) en akuzativo. La \u011dusta formo: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Li jam aligis vin.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Vi estas jam ali\u011dita\u201c \u2013 Grava eraro! La verbo \u201eali\u011di\u201c estas netransitiva kaj pro tio \u011di ne povas akcepti pasivan formon (-ita, -ata, -ota), sed sole la aktivajn participajn formojn (-inta, -anta, -onta). \u011custa formo: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Vi estas jam<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\"><b>ali\u011dinta<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">\u011ci da\u016dris la tutasemajno.\u201c \u2013 Kiel longe? <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Tutan semajnon<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">! En la legita frazo mankas la akuzativo de da\u016dro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Ni devas informi la\u016d la termino.\u201c \u2013 Ne la\u016d la termino, sed la\u016d la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>templimo <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">(<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>limdato<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>limtempo<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">). Termino estas sole \u201efaka nom-indiko\u201c, kiu neniel rilatas al tempo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Laboro pere Esperanto.\u201c estas mal\u011dusta kunligo. La \u011dusta formo estas prepozicia<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>: Labori per Esperanto a\u016d pere de Esperanto.<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Almetite mi sendas po\u015dtmarkojn,\u201c\u00a0 skribis al mi amiko. Simile mi legis en gazeto \u201e\u201c&#8230; mi sendis leteron registrite.\u201c En amba\u016d kazoj estas la adverbaj formoj (almetite, registrite) ne\u011dustaj. La \u011dustaj formoj: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Almete<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> mi sendas po\u015dtmarkojn, Mi sendis leteron <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>registrita.<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Jan Werner<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">La 6-an de oktobro 2005 post mallonga malsano forpasis nia samideano<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Radomil M a u d r<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">en a\u011do de 80 jaroj. Li estis edzo de nia fervora kaj \u0109iam agema amikino Helena Maudrov\u00e1. Li multe helpis \u015din, akompanis \u015din ne nur enlande, sed anka\u016d al Universalaj\u00a0 kongresoj eksterlande. Li mem ne parolis Esperanton, sed komprenis \u011din sufi\u0109e bone kaj per sia tuta sinteno li montris, ke li estas vera nia amiko kaj samideano. Lia forpaso estas granda sortobato ne nur por lia edzino kaj lia tuta familio, sed anka\u016d aparte por la\u00a0 klubo\u00a0 en Prago kaj anka\u016d por esperantistoj-handikapuloj kaj por \u0109iuj amikoj, kiuj konis lin.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al s-anino Helena Maudrov\u00e1 ni esprimas nian sinceran kondolencon.<br \/>\nJ.Patera<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso: Svaz zdravotn\u011b posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f,\u00a0\u00a0 Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 CZ tel. 466 611 94<\/span><br \/>\n<\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> interreto:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/u><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3d banky <b>0300<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 11\/2005 Enhavo: Semajno de Esperanto Avo \u0109iosciulo Fervojista konferenco Nova loko por E-muzeo Informoj de la redakcio Anta\u016dkristnaskaj renkonti\u011doj Sukcesa helpo en Tanzanio Kursoj en Burundio Alvoko al interpretistoj Lingva anguleto Semajno de Esperanto Prezidanto de UEA skribas: \u0109iutage mi legas pri anta\u016danoncoj rilate al eventoj okazontaj kunlige kun la venonta 15-a de\u00a0 decembro, [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5461","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5461","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5461"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5461\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5795,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5461\/revisions\/5795"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5461"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5461"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5461"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}