{"id":5458,"date":"2004-09-30T20:31:07","date_gmt":"2004-09-30T18:31:07","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5458"},"modified":"2018-06-11T06:54:44","modified_gmt":"2018-06-11T04:54:44","slug":"informilo-9-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-9-2004\/","title":{"rendered":"Informilo 9\/2004"},"content":{"rendered":"<p class=\"msofooter\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 9\/2004<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b>Komuna renkonti\u011do de AEH kaj E-klubo<br \/>\nKelkaj Impresoj<br \/>\nUk en \u0108inio<br \/>\nLa 57-a IKUE-kongreso en Kretinga<br \/>\nMallonge pri diversaj E-aran\u011doj<br \/>\nLingva angulo.<br \/>\nGrava atentigo por \u0109e\u0125oj<br \/>\n<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><\/h3>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Komuna renkonti\u011do de AEH kaj E\u2013klubo<br \/>\n<\/span><\/h3>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8230;<br \/>\nde D-ro Schulhof en Pardubice okazis de 24-a \u011dis 29-a de a\u016dgusto 2004 en mezlerneja konstrua metilernejo en Rybitv\u00ed \u0109e Pardubice. La organizantoj komence travivis multajn problemojn, \u0109ar \u011dis limtempo venis tro malmultaj ali\u011diloj, \u0109efe de \u0109e\u0125aj membroj kaj ili longe hezitis, \u0109u la aran\u011don tamen realigi a\u016d nuligi. Ja estis somera libertempo kaj lerneja kuirejo promesis kuiri nur por nia aran\u011do, ni kalkulis pri meznombro proksimume de 50 partoprenantoj. Kiamaniere la organizantoj devus kelkajn semajnojn anta\u016de diri, ke la personaro preparu \u201ex\u201c litojn, ke \u201ex\u201c\u00a0 partoprenontoj interesi\u011dos pri la man\u011dajo de \u0109iuj tagoj ktp., kiam en la ali\u011diloj ne estis plenigitaj kadretoj por man\u011do, anka\u016d ne por ekskursoj, ja ni timis mendi busojn, kiam la membroj telefonis kaj skribis: Kiam mi fartos pli bone, mi alveturos. Anka\u016d partoprenkotizo estis sendita de malmultaj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tamen ni riskis:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Merkrede, kiam okazis la jarkonferenco de AEH, partoprenis nur 26 personoj, sed en pli postaj tagoj pluaj\u00a0 membroj alvenadis kaj sabate, kiam estis solena XV-a E-tago, en E-kluba kroniko estas subskribitaj 65 partoprenintoj inkluzive de 4 germanaj membroj, 3 polaj gastoj kaj 1 franco (4-membra franca familio devis vendrede forveturi).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">E-klubo volis rememori la 95-an jubileon de sia ekzisto, 140-an naski\u011d-datrevenon de sia fondinto d-ro St. Schulhof (e\u0109 lian 85-an mortodatrevenon) kaj preparis la duan pli vastan eldonon de bro\u015duro \u201cVivo kaj verko de d-ro Schulhof\u201c, de kiu ekkreis scenaron por recita kompila\u0135o por kvar personoj kaj okaze de sia 95-jara ekzisto de la klubo videofilmis el diversaj fotoj kaj el 8 kronikoj pason de \u0109iuj jaroj kun vorta akompano. Pro manko de la tempo estis projekciitaj sur video nur lastaj kvin jaroj. \u0108ar la vorta akompano estis nur en \u0109e\u0125a lingvo, la eksterlandanoj ricevis koncizan skriban E-tradukon. La nova bro\u015duro estas ricevebla en redakcio de AEH.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nunjare oni festas en \u0108e\u0125a respubliko signifajn datrevenojn de du la plej famaj muzikkomponistoj Bed\u0159ich Smetana kaj Anton\u00edn Dvo\u0159\u00e1k. La organizantoj preparis en\u00a0 muzik-salono de Regiona biblioteko en Pardubice videokoncerton sur granda ekrano kun E-klarigoj pri tiuj \u0109i kompona\u0135oj: Simfonio numero 9 e-mol Novmonda de Anton\u00edn Dvo\u0159\u00e1k (kvara parto Alegro con fuocco), filma prilaboro de Najado kun fama ario \u201cLuneto sur la \u0109ielo profunda\u201c, kaj de Bed\u0159ich Smetana simfonia poemo \u0160\u00e1rka el ciklo \u201cMia patrujo\u201c kaj ferma sceno el nacia opero \u201eVendita fian\u0109ino\u201c. Grandega apla\u016ddo kaj videbla kortu\u015do de \u0109eestintoj ka\u016dzis kontenton de la\u00a0 organizantoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En Rybitv\u00ed naski\u011dis kaj lo\u011dis konata \u0109e\u0125a duopo \u2013 kuzoj Veverka, eltrovintoj de la plugilo. Ilia dometo kaj monumento estas proksimume 250 metrojn for de la lernejo, kaj la urbestrino de la vila\u011do Rybitv\u00ed tre volonte konatigis nin \u0109iujn kun la historio de tiu tempo kaj anka\u016d, kion \u015di devis fari pro savo de tiu dometo anta\u016d vandaloj kaj \u015dtelistoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dum lasta tago de la renkonti\u011do okazis jam la tradicia XV-a Esperanto-tago. La organizantoj estis surprizitaj pro persona vizito de vicestro de Magistrato s-ro J. Raszkazov, kiu tralegis salutvortojn de la urbestro. Jen la la\u016dvorta traduko:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Estimataj gastoj, sinjorinoj kaj sinjoroj,<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">estas por mi honoro, ke mi povas saluti kaj anka\u016d bonvenigi vin en Pardubice, kiu estas nomata plej ofte kiel urbo de marcipano, a\u016d de sporto, a\u016d de industrio. Sed mi anka\u016d ekhavis ideon, ke oni nian urbon povus anka\u016d nomi \u201eurbo de Esperanto\u201c.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ne nur rilate al pioniro de tiu \u0109i internacia lingvo D-ro Schulhof, estimata urbano, sed anka\u016d pro longjara tradicio, pro kio Esperanto en Pardubice estas konata, anka\u016d pro ri\u0109a samtempo de Esperanto en Pardubice, pri kio meritis anta\u016d \u0109io sinjorino Jarmila R\u00fdznarov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi scias, ke esperantistoj apartenas al tiu speco de entuziasmuloj, kiuj anka\u016d nuntempe ofte ne zorgas pri mono kaj tempo, tial ili povas esti konsideritaj de plimulta populacio kiel stranguloj. Sed mi opinias, ke ni povas al ili nur envii. Entuziasmo por tiu agado, por nobla \u015datokupo kaj anka\u016d por tiu ideo. Ja, kiu scias, \u0109u la mondo helpe de Esperanto, kiel unusola oficiala interkompreni\u011da lingvo, kiu por neniu estu gepatra lingvo, kaj tiamaniere \u011di al neniu donas avanta\u011dojn, \u0109u \u011di ne estus pli bona ol tiu samtempa?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Gesinjoroj, mi deziras al via renkonti\u011do sukceson kaj al vi \u0109iuj la plej agrablan restadon en Pardubice.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ji\u0159\u00ed St\u0159\u00edtesk\u00fd, \u0109efurbestro de Pardubice<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La organizantoj a\u016ddis multajn la\u016ddojn je bonega man\u011da\u0135o, bona tranoktejo, bunta programo kaj kiam anka\u016d la vetero estis agrabla, ili povas esti kontentaj.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>red.<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kelkaj impresoj <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>el la internacia renkonti\u011do de AEH en Pardubice <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>inkluzive de la XV-a Esperanto-tago<\/b>.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vortoj de la vicestro de Magistrato nin \u011dojigu. Elparolitaj el la \u201eoficiala bu\u015do\u201c ili signifas, ke nia Esperanto-komunumo vekis ne nur atenton, sed anka\u016d estimon. Estis videbla, ke imponis al li la 95-jara ekzisto de la klubo, kiu portas nomon de sia fondinto \u2013 de doktoro Stanislav Schulhof. Kaj tiu \u0109i nomo ne estas nekonata al kleruloj de la urbo Pardubice. Lia fami\u011do koncernas precipe lian pacamon kaj pacemon, lian strebon kunfratigi homojn, siajn klopodojn li kapablis realigi per la fondo de Esperanto-klubo, siajn ideojn kaj celojn li esprimis en sia poemaro \u2013 \u0109u en la \u0109e\u0125a, \u0109u en la Esperanta lingvoj. Certe pro tio li estis konata kultur-portanto en la urbo Pardubice.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tion ni eksciis el dramigo de lia vivo, kies recitan kompila\u0135on kreis Jarmila R\u00fdznarov\u00e1 kaj pere de siaj gefamilianoj famigis la personecon de doktoro Schulhof al ni \u2013 partoprenintoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La enhavo estis kortu\u015da, la deklamo kun senerara prononco. Kiel pere de nevideblaj fadenoj alkro\u0109is nin al siaj koroj \u0109iuj deklamintoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El plua bunta programo, kiu estis okazinta en kunsida salono, nepre estu menciita la literatura anonima konkurso, kiu havis jenajn allogajn temojn \u2013 la proverbojn de Zamenhof.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La interesuloj povis elekti el tri temoj: Lupo \u015dan\u011das harojn, sed ne agojn, Kapo majesta, sed la cerbo modesta kaj Ne \u0109io brilanta estas diamanto. Beda\u016drinde e\u0109 tiuj allogaj temoj ne allogis pli ol 4 konkursantojn, kiuj kreis 9 artikoletojn. Siasence \u0109iuj meritas esti menciitaj kaj premiitaj. Du librojn transprenis J. Drahotov\u00e1 el Ml. Boleslav, unu estis sendita en Pollandon al Kr. Babian el Gdynia, Mil. Pokorn\u00fd el Ji\u010d\u00edn kaj J. Holcov\u00e1 el M\u011bln\u00edk ricevis diplomon..<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Al pluaj programoj apartenis ekskursoj al malnova parto de la urbo, al bierfabriko, al skanzeno Vesel\u00fd kopec, al kastelo \u010castolovice kaj valbara\u0135o Se\u010d, kien nin gvidis kaj \u0109ion klarigis s-ano Pavel Nechv\u00edle, kiu tie okupi\u011dis. Mirinda kaj admirinda estas la ligna tubego, kiu kondukas akvon en la elektrofabrikon. Vera rara\u0135o, kiun ni \u011duoplene rigardis.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0.1cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dancvesperon partoprenis ne nur \u0109eestintoj de la renkonti\u011do, sed anka\u016d personaro kaj gvidantoj de la konstrulernejo. \u0108iujn fascinis ore ornamita ventrodancistino Hannelore el Hamburgo en sia prezentado. \u0108iuj sentis sin bone en la rondo de nia \u201everda familio\u201c.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>El la letero de Margit Turkov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El plua letero:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">E-renkonti\u011don en Rybitv\u00ed ni Plzenanoj povis partopreni nur de \u0135a\u016ddo la 26-an de a\u016dgusto. La programo estis interesa kaj bunta. Ni vizitis bierfabrikon kaj kastelon \u010castolovice, kie ni anta\u016d \u0109io admiris kasedajn plafonojn, multajn portretojn kaj belan parkon. \u011ci estis vere vizitinda. Sabate dum la XV-a Esperanto-tago ni ekkonis \u0109ion gravan pri fondinto de klubo en Pardubice d-ro Schulhof \u0109e recita kompila\u0135o. Ni \u011duis lian brilan poezia\u0135on, kiun deklamis \u201ela fama perfekta familia kvaropo\u201c s-ino J. R\u00fdznarov\u00e1 kun Lenka kaj Mirka (\u015diaj filinoj) kaj nepo Petr. Tio estis kareso por niaj animoj. Anka\u016d s-ano M.Smy\u010dka, nia \u015datata oper-kantisto \u011dojigis nin per belaj melodioj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Posttagmeze ni vizitis la tombon de d-ro Schulhof en juda tombejo kaj en apuda tombejo ni memorigis meritplenan laboron por AEH de s-ano J. Van\u011b\u010dek. Sabata vespero fini\u011dis per muziko kaj danco en gaja medio.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\" align=\"right\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108iuj estis kontentaj ne nur kun la programo, sed anka\u016d kun bongusta man\u011da\u0135o kaj kun tre bona lo\u011dado. Denove montri\u011dis, ke pardubica klubo kapablas organizi kvalitan, perfektan solenan renkonti\u011don.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<i>Marie Z\u00fdkov\u00e1 Plze\u0148<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>UK\u00a0en \u0108inio<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 89-an Universalan kongreson de UEA en la \u0109ina Pekino, okazinta en la tagoj 24 &#8211; 31-an de julio 2004, partoprenis el \u0108e\u0125a respubliko ok personoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La ekskurso estis organizita de firmao KAVA-PECH &#8211; de s-ano Petr Chrdle. Jam la 19-an de julio ni kuni\u011dis en aviadejo Praha-Ruzy\u0148, post profunda persona trarigardo \u2013 e\u0109 manikuraj iletoj ne estis permesitaj, &#8211; ni flugis al Helsinky 2,40 h., de kie je la 18-a horo ni forflugis rekte en Pekinon. La flugo da\u016dris ok horojn en alteco de preska\u016d 10 km. Dum la flugo ni povis a\u016dskulti muzikon de ok programoj en individuaj a\u016ddiloj de \u0109iu voja\u011danto, rigardi TV kanalon, kie ofte estis projekciita mapo de la terglobo kaj maketo de la aviadilo en la loko, super kiu ni \u011duste trovi\u011dis.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En aviadejo de Pekino\u00a0 atendis nin reprezentanto de \u0109e\u0125-\u0109ina voja\u011dagentejo, kiu certigis al ni trafikon en la loko kaj \u0109i\u0109eronon, akompanis nin anka\u016d filmkameraisto s-ro Fr. Zelinka, kiu preparas dokumenton pri UK\u00a0por televid-programo \u010cT 1 en la programo \u201eDobr\u00e9 r\u00e1no s\u00a0\u010cT\u201c.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kion ni rimarkis kaj observis en tia mallonga tempo:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La stratoj estas tro plenplenaj per a\u016dtoj, biciklistoj, \u0109ie estis multaj stratvendistoj. Almozulojn ni vidis malpli multajn ol en Prago, po\u015do\u015dtelistoj estas same lertaj kiel en Prago. Taksiservoj estas tre malmultekostaj kaj oni ne pri\u015dteladas,\u00a0 labortago estas 10 horojn tage \u2013 sep tagojn semajne(!). TV en Pekino estas kabla \u2013 98 programoj, el tio du en angla lingvo. Post alveno en la hotelon \u0109iu gasto ricevas vizitkarton, kie estas en angla kaj \u0109ina lingvoj bezonataj telefonnumeroj kaj la frazo: Bonvolu alveturigu min en la hotelon, kie mi lo\u011das.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pri vivnivelo? \u0108inoj jam ne estas tiel malgrandaj, sed sveltaj, la kialo estas nutra\u0135maniero kaj neuzado de salo. Uzado de bastonetoj anstata\u016d man\u011dilaro ka\u016dzas, ke en la bu\u015don ili devas meti pli malgrandajn glutpecojn, ili bone ma\u0109as ilin kaj pli frue estas plensataj. La man\u011doj estas malmultekostaj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Malgrandaj dometoj en Pekino ruini\u011das kaj oni konstruas altajn domegojn 25 \u2013 35-eta\u011dajn. Lo\u011dejojn la homoj unuope a\u0109etas, konstruado de a\u016dtostradoj, \u015doseoj, altaj domegoj\u00a0 kaj evoluo de industrio komenci\u011dis post la fini\u011do de kultur-revolucio anta\u016d proksimume 25 jaroj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La vetero \u2013 Pekino ku\u015das sur la sama paralelo kiel Madrid, do ni uzis altan temperaturon super 35 gradojn &#8211; kiam pluvas, ne estas agrable. La vendistoj surstrate ofertas biciklistajn mantelojn kaj pluvombrelojn \u2013 sunobrelojn. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni havas multajn traviva\u0135ojn el nia \u0109ina ekskurso, pli multe vidis \u0109eestantoj dum la XV-a E-tago en Pardubice-Rybitv\u00ed sur videofilmo, pluajn partojn povos vidi partoprenontoj de lingva seminario en Skokovy en novembro.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<i>Viktor Dvo\u0159\u00e1k<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La 57-a\u00a0 IKUE-kongreso en Kretinga<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108ijare mi voja\u011dis kun dek E-infanoj por \u0109eesti la IKUE kongreson. \u011ci reali\u011dis komence de julio en litova urbo Kretinga kaj tien kunveturis ducent esperantistoj el 12 landoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sur konstrua\u0135o de franciskana gimnazio svingis du flagoj: Esperanta kaj litova.\u00a0 Apude eblis legi surskribon: Venku malbonon per bono. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kun mia grupeto veturis esperantistoj, multaj el ili estis membroj de AEH. Ni admiris purecon de la urboj kaj de la naturo, kiun ni ekkonis dum ekskursoj. Interesa estis la ekskurso al \u017demai\u0109iu Kalvarija, kiu havis 20 kapeletojn de krucvojo, kvankam alie sufi\u0109as nur 14. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anka\u016d mondfama Monto de krucoj interesis nin. Tie staras kaj pendas nekredebla multo da krucoj kaj krucetoj, oni diras proksimume 100\u00a0000. Ilin alportis homoj dum perdo de siaj proksimuloj a\u016d en alia sia problemo. Tiuj \u0109i krucoj estis dum komunisma periodo kelkfoje ruinigitaj per buldozoj, sed la homoj denove starigis ilin.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sur diversaj lokoj ni admiris statuojn eltran\u0109itajn el arbaj trunkoj. Al niaj infanoj pla\u0109is la muzeo de \u015dtonoj kaj precipe vizito de proksima apudmara banloko Palanga.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Iomete malfacilaj estis por ni la man\u011doj, kvankam multaj similis al niaj. Ni neniam povis ekkoni, kion ver\u015di per ke\u0109upo, kion per dol\u0109a kremo a\u016d\u00a0 sukerigi. Anka\u016d nia lo\u011dado en studenta hejmo ne estis tro komforta. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed ni \u011duis kulturon. Preska\u016d \u0109iun vesperon atendis nin en la kulturdomo valora programo. Prezentis sin Pola nacia dancgrupo, litovaj folkloraj ensembloj, 50-membra infangrupo el Kaunas, kiu prezentis dancojn kaj kantojn. Bela estis litova nacia vespero. Tie ni vidis du dancgrupojn kaj a\u016ddis operajn ariojn e\u0109 modernan muzikon. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Al la lasta bunta vespero kontribuis esperantistoj el diversaj nacioj. \u0108e\u0125oj kantis naciajn kantojn, mia E-grupeto montris dancojn kaj infanludojn el kvar jarsezonoj. Por tiu\u00a0 \u0109i prezentado kaj kontribuo al sub\u0109iela programo dum nacia litova festo la 6. 7. 2004 ricevis nia infana grupeto la\u016ddon de la urbestro en Kretinga.<br \/>\n<i>Zdena Novotn\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mallonge pri diversaj E-okaza\u0135oj<\/span><\/h3>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La prezidantino de \u0108EA s-anino V\u011bra Podhradsk\u00e1 informis en sia skriba salut-mesa\u0135o okaze de E-tago pri E-aran\u011doj, kiuj estos organizataj en plej proksima tempo:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 26-an de septembro 2004 forpasas 110 jaroj de naski\u011do de eminenta esperantisto, a\u016dtoro de diversaj E-lernolibroj s-ano Theodor Kilian, kiu havas multajn meritojn pri disvasti\u011do de Esperanto en Moravio. Interalie li apartenis inter fondintoj de iama \u201eVerda stacio\u201c. Oma\u011de al lia jubileo organizas EK T\u0159eb\u00ed\u010d <b>rememoran renkonti\u011don sabate la 25-an\u00a0 de septembro\u00a0 en Esperanto domo en T\u0159eb\u00ed\u010d, strato Esperantist\u016f 3.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 1.-3.10 okazos <b>la 17-a Internacia kultura festivalo en \u00dast\u00ed nad Labem.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108iuj, kiuj iam partoprenis \u011din, scias, kian altan nivelon havas la festivalo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Semajna lingva seminario en Skokovy<\/b> okazos de 9.-14.11. 2004. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 19.-21.11. 2004 okazos <b>regula konferenco de \u0108EA<\/b>, nunjare en Olomouc. Krom asocia traktado estos preparita interesa programo fare de lokaj esperantistoj. Detalajn informojn Vi trovos en Starto 3, kie Vi trovos anka\u016d inviton por <b>KAEST en Dob\u0159ichovice (12. \u2013 14.11.),<\/b> kiun organizas Petro Chrdle.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 4.-6.12 okazos <b>solena\u0135o \u201eOma\u011do al la ora duopo el Brno\u201c <\/b>\u2013 cent jaroj depost la naski\u011do de Josef Vondrou\u0161ek kaj Vilibald Scheiber. Anka\u016d en Starto Vi povos legi pluajn informojn.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 29.11.-5.12.2004 okazos en Dob\u0159ichovice <b>Internacia paroliga semajno<\/b>. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>La 24-a \u0108e\u0125a-Saksa Tago kun adventa vigilio<\/b> okazos la 11.12. 2004 en \u00dast\u00ed nad Labem. Ali\u011dilo estas ricevebla \u0109e la <b>adreso Miroslav Smy\u010dka, Kojetick\u00e1 90, \u00dast\u00ed nad Labem.<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">*****<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Regulaj sabataj seminarioj en Prago<\/b>, strato Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25 okazos la 25-an de septembro, la 30-an de oktobro kaj la 27-an de novembro 2004.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Red.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Lingva angulo:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Slavoj, atentu uzadon de la refleksivo \u201esi\u201c!<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La esperanta <u>si<\/u> estas refleksiva pronomo, kiu en propozicio rilatas al triapersona subjekto (li, \u015di, \u011di, ili). \u011ci ne povas aperi kiel mem subjekto, \u0109ar neniam \u011di akceptas formon de nominativo, sed sole de akuzativo a\u016d prepozitivo. Tion prezentas la tabelo la\u016d PAG \u00a7 49:<\/span><\/p>\n<table style=\"height: 118px;\" width=\"554\" cellspacing=\"0\" cellpadding=\"0\">\n<tbody>\n<tr valign=\"top\">\n<td style=\"border-color: #000000; border-style: solid solid double; border-width: 1pt 1pt 1.5pt; padding: 0.05cm 0.12cm; text-align: center;\" width=\"90\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kazoj<\/span><\/td>\n<td style=\"border-color: #000000 #000000 #000000 currentcolor; border-style: solid solid double none; border-width: 1pt 1pt 1.5pt medium; padding: 0.05cm 0.12cm 0.05cm 0cm; text-align: center;\" width=\"142\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Singularo &#8211; Pluralo<\/span><\/td>\n<\/tr>\n<tr valign=\"top\">\n<td style=\"border-color: currentcolor #000000 #000000; border-style: none solid solid; border-width: medium 1pt 1pt; padding: 0cm 0.12cm 0.05cm; text-align: center;\" width=\"90\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Akuzativo<\/span><\/td>\n<td style=\"border-color: currentcolor #000000 #000000 currentcolor; border-style: none solid solid none; border-width: medium 1pt 1pt medium; padding: 0cm 0.12cm 0.05cm 0cm; text-align: center;\" width=\"142\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">sin<\/span><\/td>\n<\/tr>\n<tr valign=\"top\">\n<td style=\"border-color: currentcolor #000000 #000000; border-style: none solid solid; border-width: medium 1pt 1pt; padding: 0cm 0.12cm 0.05cm; text-align: center;\" width=\"90\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Prepozitivo<\/span><\/td>\n<td style=\"border-color: currentcolor #000000 #000000 currentcolor; border-style: none solid solid none; border-width: medium 1pt 1pt medium; padding: 0cm 0.12cm 0.05cm 0cm; text-align: center;\" width=\"142\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">je si<\/span><\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Diference de la regulo pri tria persono \u0109e la esperanta <u>si<\/u>, la \u0109e\u0125a refleksivo <u>se<\/u> (2. sebe; 3. sob\u011b, si; 4. sebe, se; 6. sob\u011b; 7. sebou) reprezentas anka\u016d la unuan kaj la duan personojn:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>um\u00fdv\u00e1m <u>se <\/u>mi lavas <u>min<\/u>,<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>obl\u00e9k\u00e1\u0161 <u>se <\/u>vi vestas <u>vin<\/u>,<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>vypr\u00e1v\u00edme <u>si <\/u>ni rakontas al <u>ni<\/u>,<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>p\u00ed\u0161ete o <u>sob\u011b<\/u> vi skribas pri <u>vi<\/u>.<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La bezonon de refleksivo estas plej facile montri per ekzemplo:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Pa\u016dlo estas ludanta kun Petro kaj vundis <\/i><i><u>sin<\/u><\/i> (= Pa\u016dlon).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Pa\u016dlo estas ludanta kun Petro kaj vundis <\/i><i><u>lin<\/u><\/i> (= Petron).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se ne ekzistus refleksivo kaj amba\u016d, Pa\u016dlo kaj Petro, estus reprezentataj per la personpronomo <u>lin<\/u>, ni ne povus ekkoni, al kiu okazis la vundi\u011do.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La traktado de la refleksivo <u>si <\/u>validas sammaniere anka\u016d por la posesiva (= posedpronoma) formo kun la adjektiva fina\u0135o \u2013a: <u>sia<\/u>, resp. <u>sian.<\/u> Anka\u016d tiuj \u0109i formoj rilatas nur al triapersona subjekto:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Mi vizitis <\/i><i><u>mian <\/u><\/i><i>patron. Li vizitis <\/i><i><u>sian<\/u><\/i><i> patron. Li vizitis <\/i><i><u>sian<\/u><\/i><i> amikon kaj <\/i><i><u>lian<\/u><\/i><i> patron<\/i> (patron de la amiko). Estas konate, ke mem L. Zamenhof, kiel slave edukita homo, kelkfoje en siaj tekstoj eraris, oni nomas la eventojn \u201eplumeraro\u201c. Ekzemple en la biblia: <i>Vi, kiu per <\/i><i><u>sia<\/u><\/i><i> dekstra mano helpas la fidantojn<\/i> (en posta eldono korektita al \u201e<i>kiu per <\/i><i><u>via<\/u><\/i><i> mano\u201c<\/i>)<i>.<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se pronomo kun fina\u0135oj -u, -uj (tiu, kiu, iu, \u0109iu\u2026) reprezentas unu a\u016d kelkajn personojn el inter ni a\u016d vi, oni uzu refleksivon, \u0109ar la afero rilatas al la u-pronomo, kiu estas triapersona (li, \u015di, \u011di, ili). Se la afero rilatas al la tuta grupo ka\u015dita sub ni a\u016d vi, oni uzu la koncernan personpronomon:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>\u0108iu el ni faris <\/i><i><u>sian <\/u><\/i><i>taskon<\/i> (\u0109iu sian apartan).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Ni \u0109iuj faris <\/i><i><u>nian <\/u><\/i><i>taskon<\/i> (la tuta kolektivo sen distingo de apartuloj).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Simile: <i>Multaj el ni ricevis <\/i><i><u>sian<\/u><\/i><i> taskon <\/i>(ne ni \u0109iuj, sed multaj el nia kolektivo).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed: <i>Ni \u0109iuj ricevis <\/i><i><u>nian <\/u><\/i><i>taskon <\/i>(la tuta kolektivo).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ankora\u016d unu grava rimarko: La regulo pri \u201etria persono\u201c ne apliki\u011das al la vortoj kun la prefiksita <u>sin-<\/u>. La refleksivo en ili funkcias la\u016d la signifo de \u201emem\u201c: <u>sin<\/u>defenda, <u>sin<\/u>donema, <u>sin<\/u>garda, sinkritiko, sinmortigo, sinsekvo k.s. En tiaspecaj vortoj perdi\u011das la ligiteco al tria persono: <i>Via <\/i><i><u>sin<\/u><\/i><i>donemo estas senlima (<\/i>la\u016d NPIV).<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pri la refleksivo traktas detalege PAG en \u00a7 160 -163. \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0Jan Werner<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><\/h2>\n<h2 class=\"western\" align=\"left\"><span style=\"font-size: small;\">Atentigo por \u0109e\u0125oj &#8211; rilatas pri aran\u011do de konto \u0109e alia \u015dparkaso<\/span><\/h2>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>D\u016fle\u017eit\u00e9 upozorn\u011bn\u00ed<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Abychom usnadnili na\u0161im \u010dlen\u016fm i ostatn\u00edm pl\u00e1tc\u016fm zas\u00edl\u00e1n\u00ed pen\u011bz, zejm\u00e9na \u010dlensk\u00fdch p\u0159\u00edsp\u011bvk\u016f a vlo\u017en\u00e9ho na \u00fa\u010det AEH, z\u0159\u00eddili jsme nov\u00fd \u00fa\u010det u <b>Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelny.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Platbu m\u016f\u017eete prov\u00e9st <b>na ka\u017ed\u00e9 po\u0161t\u011b<\/b> nebo pobo\u010dce Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelny tiskopisem \u201e<b>Vklad\u201c<\/b>, kter\u00fd obdr\u017e\u00edte na po\u0161t\u011b (bianco) nebo si ho m\u016f\u017eete vy\u017e\u00e1dat v redakci Informila (p\u0159edti\u0161t\u011bn\u00fd). Na tiskopise nevypl\u0148ujete svoje jm\u00e9no ani adresu. Abychom mohli platbu identifikovat, \u017ee je od v\u00e1s, mus\u00edte krom\u011b zas\u00edlan\u00e9 <b>\u010d\u00e1stky,<\/b> \u010d\u00edsla \u00fa\u010dtu AEH <b>192150088<\/b>, k\u00f3du banky <b>0300<\/b> a n\u00e1zvu \u00fa\u010dtu \u201e<b>Svaz zdrav. posti\u017een\u00fdch esperantist\u016f<\/b>\u201c vyplnit sv\u00e9 <b>\u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo <\/b>do voln\u00e9 kolonky \u201eV-symbol\u201c nebo \u201eS. symbol\u201c (u p\u0159edti\u0161t\u011bn\u00fdch formul\u00e1\u0159\u016f je v kolonce \u201eV-symbol\u201c jin\u00e9 \u010d\u00edslo a u bianco-formul\u00e1\u0159\u016f se kolonka \u201eS-symbol\u201cnevypl\u0148uje). \u010clensk\u00e9 \u010d\u00edslo nemus\u00edte hledat, ka\u017ed\u00fd m\u011bs\u00edc je uvedeno nad adresou v\u00e1m zas\u00edlan\u00e9ho Informila. Za vklad ani uveden\u00ed symbolu nic neplat\u00edte! Dosavadn\u00ed konto AEH u \u010cesk\u00e9 spo\u0159itelny bude zru\u0161eno!<br \/>\nJ. Hron<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">INFORMILO \u2013 moneta gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Tel. 466 611 941\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 e-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"> interreto:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-bottom: 0cm; border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 9\/2004 Enhavo: Komuna renkonti\u011do de AEH kaj E-klubo Kelkaj Impresoj Uk en \u0108inio La 57-a IKUE-kongreso en Kretinga Mallonge pri diversaj E-aran\u011doj Lingva angulo. Grava atentigo por \u0109e\u0125oj Komuna renkonti\u011do de AEH kaj E\u2013klubo &#8230; de D-ro Schulhof en Pardubice okazis de 24-a \u011dis 29-a de a\u016dgusto 2004 en mezlerneja konstrua metilernejo en Rybitv\u00ed [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5458","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5458","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5458"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5458\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5689,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5458\/revisions\/5689"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5458"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5458"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5458"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}