{"id":5457,"date":"2004-08-30T20:31:06","date_gmt":"2004-08-30T18:31:06","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5457"},"modified":"2018-06-13T05:31:58","modified_gmt":"2018-06-13T03:31:58","slug":"informilo-7-8-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-7-8-2004\/","title":{"rendered":"Informilo 7-8\/2004"},"content":{"rendered":"<p class=\"msofooter\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 7-8\/2004<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b>Bela traviva\u0135o en Bohemio<br \/>\nKongreso de slovakaj esperantistoj<br \/>\nLa III-a renkonti\u011do en Plasy<br \/>\nKunveno de infanoj en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<br \/>\nRenkonti\u011do en Sobot\u00edn<br \/>\nPri la verbo \u201edanki<br \/>\nDu invitoj<br \/>\nInteresa\u0135oj el la mondo<br \/>\nAbilimpiado 2004<br \/>\n\u0108ebalta<br \/>\nE-renkonti\u011do en Mielno<br \/>\nInternacia Cseh-kurso<br \/>\nVo\u0109otago<br \/>\n\u0108u vi ser\u0109as geamikojn?<\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Bela traviva\u0135o en Bohemio<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Je la 20-a de aprilo de \u0109i-jaro mi denove venis al \u00dast\u00ed nad Labem, por partopreni en la \u201eNATURAMIKA RENKONTI\u011cO\u201c en Kytlice, en bela pitoreska pejza\u011do. \u011ci trovi\u011das \u0109e la fervoja linio D\u011b\u010d\u00edn \u2013 Rumburk. Organizita, kiel kutime, de s-ano Smy\u010dka, \u011di da\u016dris de la 21-a \u011dis la 25-a de aprilo. Ni ne estis multaj \u2013 6 germanaj esperantistoj, 5 \u0109e\u0125aj, preska\u016d \u0109iuj jam konataj de diversaj pasintaj aran\u011doj. Nian tranoktadon kaj nian man\u011dadon ni travivis en la pensiono \u201eZ\u00e1ti\u0161\u00ed\u201c, niajn tagojn ni \u011duis vagante tra la pitoreskaj montetoj. Ebligis tion bela vetero, ta\u016dga por la turismado. La alventagon ni eluzis por iom konati\u011di kun la vila\u011do, kaj nin recioproke, la venontaj tagoj jam estis pli malfacilaj. La 22-an ni veturis per vagonaro al sekva stacio \u201eJedlov\u00e1\u201c, de kie ni ekmar\u015dis piede. Ni celis al pinto de la monto \u201eJedlov\u00e1 hora\u201c \u2013 774 metrojn alta. Ni grimpis la elrigard-turon kaj de tie ni vidis belan panoramon de \u201eLu\u017eick\u00e9 hory\u201c. Nur \u0109e la horizonto estis nebulo kaj la vido tie ne estis klara. Tre pla\u0109is al mi la migrado tra senlimaj arbaroj, kiuj konsistas plejmulte el koniferoj, miksitaj kun fagoj kaj betuloj. Post la reveno kaj man\u011do ni \u0109iuj falis en la litojn, ege lacaj. Precipe por miaj gamboj estis la rapida mar\u015do sufi\u0109e stre\u0109a.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sekvatage ni denove frumatene forveturis per la vagonaro, sed nun malan direkton, al vila\u011do \u201eMl\u00fdny\u201c, de kie ni denove grimpis montojn kaj tramigris arbarojn \u2013 sed kun la celo atingi la lokon, kiu nomi\u011das \u201e kruc-fago\u201c. \u011ci memorigas la batalojn de prusa kaj a\u016dstria armeoj, en la 18-a jarcento. Staras \u0109i-tie iama forstejo, en kiu nun estas privata muzeo, en kiu oni povas vidi la dokumenta\u0135ojn de la menciita batalo, sed anka\u016d memora\u0135ojn de la pasinta mondmilito. Post la laciga mar\u015do \u0109irka\u016d 13 kilometrojn longa, denove la sama ceremonio: man\u011di \u2013 kaj ripozi!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Venontan tagon ni konstatis, ke pluvas, kaj ke tio ne ta\u016dgas por la mar\u015dado. Tial mi decidis fari mian individuan ekskurson al la urbo \u0160luknov. Tio havis sian ka\u016dzon: \u0109i-tie naski\u011dis mia patro kaj mi kun la fratino en nia infana\u011do veturadis tien por viziti niajn geavojn. De tiam pasis pli ol 60 jaroj. Ili jam delonge formortis en Germanio, sed mi sopiris ankora\u016d unufoje vidi la lokon de mia infaneco. Akompane kun Margit T. kaj Kv\u011bta K., ni atingis \u0109i-liman urbon, en densa pluvo. Ni trapasis \u011din kelkfoje, sed la domon de miaj geavoj ni ne trovis. \u011ci ne ekzistas plu&#8230; <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La veturon ni rompis por vidi vidinda\u0135ojn en la urbo Rumburk, precipe tiun \u201eLoreta\u201c. Sed \u011di ne estis enirebla, \u011di ne havis sian vizit-tagon. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kun nostalgio mi diras, ke tio ver\u015dajne estis mia lasta turisma ma r\u015dado, \u0109ar miaj gamboj certe ne eltenus similan. Sed tamen \u2013 tiu-\u0109i traviva\u0135o restos en mia memoro por \u0109iam.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">Angela Bode, Germanio <\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kongreso de slovakaj esperantistoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la tagoj 28. &#8211; 30-a de majo 2004 okazis kongreso de slovakaj esperantistoj en Brezov\u00e1 pod\u00a0 Bradlom en bone ekipita refre\u015diga centro de evangelia junularo. \u0108eestis\u00a0 gastoj el \u0108e\u0125io, Hungario kaj A\u016dstrio. Inter 33 \u0109eestantoj estis 9 vegetaranoj, kiuj diskutis pri nove eldonita libro \u201ePro\u010d nej\u00edm maso\u201c (Kial mi ne man\u011das viandon).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kunvenis anka\u016d aliaj sekcioj, ekz. turistoj, junularo, biciklistoj, KELI. La junularo eldonis novan kompaktan diskon \u201eEsperanto, lingvo nekonata\u201c, kiu helpos al propagando de Esperanto, belan lernolibron de geedzoj Franti\u0161ek kaj Magda \u015catura kaj la libron de Repka \u201eNi ne estas senpovaj\u201c.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estis elektita nova prezidanto de SKEF, in\u011d. Juraj Gond\u017e\u00far. Sabate posttagmeze la kongresanoj ekskursis a\u016dtomobile al tumulo de \u015ctefanik. De \u0109iuj a\u016dtomobiloj flirtis flagoj de E\u016dropa Unio, en kies mezo estis E-stelo. Vespere en literatura parto oni povis a\u016ddi interesajn kontribuojn kaj originajn kaj tradukitajn. Diman\u0109e post la tagman\u011do la kongresanoj vole-nevole devis adia\u016di kaj \u011doji je venonta E-renkonti\u011do.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Vlado Sl\u00e1de\u010dek<\/i><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La III-a turisma renkonti\u011do en Plasy<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">okazis en la tagoj 17. &#8211; 20.6.2004. \u0108eestis \u011din 27 esperantistoj el 10 lokoj, anka\u016d du eksterlandanoj el Francio kaj Germanio. Tranoktado estis en kelklitaj\u00a0 ejoj, la konstrua\u0135oj situas en granda refre\u015diga areo, \u0109irka\u016d \u011di staras multaj kabanoj. Anka\u016d belegan na\u011dbasenon admiris la \u0109eestantoj, beda\u016drinde la vetero ne permesis eluzi \u011din.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La ekskursa programo estis tre ri\u0109a. Rekte en Plasy situas interesa klostro, kiu origine estis cisterciana. Alkonstruita estis konvento staranta en mar\u0109ejoj sur 5100 kverkaj pilonoj. (Se oni sekigus la mar\u0109ejon, la konstrua\u0135o disfalus.) Al pluaj\u00a0 vidindaj lokoj veturis la partoprenintoj per a\u016dtomobiloj, kaj tiel ili komforte vizitis la\u00a0 vila\u011don Mladotice, kie ili admiris barokan kapelon, kiu havas formon de sespinta stelo, plue la vila\u011don \u017dihle (legu \u0134ihle), kie ili sur la loka tombejo vizitis\u00a0 monumenton de viktimoj el la dua mondmilito. En la jaro 1945 dum la \u201etransporto de morto\u201c pereis tie 273 arestitoj el la koncentrejo Buchenwald. En \u0109irkaua\u0135o de tiu \u0109i vila\u011do trovi\u011das grupoj de granitaj \u015dtonegoj, nomitaj \u201e\u015dtona maro\u201c, el ili la plej grandaj nomi\u011das \u201eD\u011bdek a B\u00e1ba\u201c (Avo kaj Avino).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anka\u016d en pluaj urbetoj ni trovis sufi\u0109e da interesa\u0135oj. En la muzeo de \u017dlutice (legu \u0134lutice) la vizitantoj admiris grandegan kantikaron (\u0109e\u0125e \u017dlutick\u00fd kancion\u00e1l) el la 16-a jarcento kaj ekspozicion pri husana etapo. Anka\u016d pluaj signifaj domoj de la placo estis interesaj. La urbeto Ne\u0109tiny estas la unuan fojon en la historio menciita jam en la j. 1169. El iama burgo ekestis renesanca kastelo, kiu en la 19-a jarcento estis rekonstruita novgotik-stile kun angla parko. \u011ci nun servas al la Agrikultura akademio de sciencoj por instruado. Rab\u0161tejn nad St\u0159elou (Rab\u0161tejn super la rivero St\u0159ela) kaptis nian atenton per siaj belaj statuoj sur la placo, per burga kaj kastela areo, kiu situas sur alta roka terlango, per interesa pre\u011dejo kaj mona\u0125ejo\u00a0 kaj per mezepoka paciga kruco, kiu staras super la placo. Rab\u0161tejn nad St\u0159elou estas la plej malgranda urbo en E\u016dropo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La urbon\u00a0 Man\u011bt\u00edn oni nomas \u201ebaroka perlo de okcidenta Bohemio\u201c. La urbon kaj \u011dian \u0109irka\u016da\u0135on karakterizas ri\u0109a ornamo de statuoj kaj skulpta\u0135oj, \u011di situas en ripozeja teritorio kun vastaj pinarbaroj. En la 16-a jarcento estis konstruita renesanca kastelo kun agrikultura korto kaj bierfarejo, sed ofte \u015dan\u011di\u011dis \u011diaj posedantoj. Tamen el tiu \u0109i malgranda okcidentbohemia urbeto fari\u011dis grava centro, en kiu restadis vico da eminentaj artistoj, kiuj per siaj verkoj kontribuis al\u00a0 la famo de Man\u011bt\u00edn. Beda\u016drinde ni ne havis pli multe da tempo por pli detale trarigardi tiun \u0109i belegan lokon, kiu certe meritus tion.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Fine la partoprenintoj spektis tre interesan kaolinan minejon, kiu de alta deklivo en la brilo de la posttagmeza suno aspektis preska\u016d fabele. La organizo de la tuta E-aran\u011do estis eminenta, por kio meritas grandan dankon la gvidanto de la tuta renkonti\u011do V\u00e1clav Kapr\u00e1l kun sia kolektivo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<h1><\/h1>\n<h1><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kunveno de infanoj en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Infanoj el Brand\u00fds nad Orlic\u00ed, \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 kaj Opatovec tre \u011dojatendis finon de la semajno. Vendrede la 21-an de majo 2004 alveturis infanoj el nia \u011demela E-rondeto Rat\u00ed\u0161kovice kiun sia instruistino, a\u016dtorino de la infana\u00a0 E-lernolibro, Jana Melich\u00e1rkov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sabate matene en la stacidomo \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 kunvenis la infanoj de amba\u016d \u011demelaj rondetoj kun infanoj el Svitavy kaj \u0109iuj 30 \u201egesamideanoj\u201c iris al la arbaro, kie situas kabano de fajrobrigadistoj nomita \u201eU Flori\u00e1na\u201c. Tie atendis nin rajdado sur \u0109evaloj kaj diversaj konkursoj en Esperanto. Komencantoj konis nur kelkajn vortojn, sed progresintoj e\u0109 kapablis ludi teatra\u0135etojn uzante la lingvon. Gajnintoj de \u0109iuj konkursoj ricevis multajn etajn premiojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post man\u011do de kolbasoj kaj kukoj ni adia\u016dis kun la \u0109evaletoj kaj foriris al la stacidomo, de kie ni forveturis al la vila\u011do Opatovec. \u0108i-tie oni \u011duste festis la Tagon de patrinoj. La solena\u0135on ekkomencis la infanoj el Opatovec, kaj poste prezentis sin per kantado \u0109iuj infanoj komune.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi memorigis la \u0109eestantojn, nun geavojn kaj gepatrojn, ke anta\u016d jaroj ili lernis kun mi \u00a0Esperanton. La programo de infanoj el anta\u016dlernejo kaj el baza lernejo estis bela, interesa kaj longa, sed ni devis foriri anta\u016d la fino, por ankora\u016d trarigardi la lernejon kaj kapti nian trajnon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Diman\u0109e ni, la\u016ddezire de la infanoj el Rat\u00ed\u0161kovice, vizitis na\u011dbasenon kun tobogano, tre \u011duante la eventon. Kvankam nin dum la reen-vojo trifoje kaptis pluvego, hejmen ni tamen ne veturis malsekaj, \u0109ar ni havis rezervan vesta\u0135on.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jam pli ol 6 jarojn kunvenadas la \u011demelaj E-grupetoj el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 kaj Rat\u00ed\u0161kovice, kaj nun ekestis novaj amikaj rilatoj kun nove alvenintaj infanoj. Tial ni \u0109iuj jam \u011dojas renkonti\u011di venontjare en Rat\u00ed\u0161kovice.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Zdenka Novotn\u00e1 <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"line-height: 150%;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Renkonti\u011do en Sobot\u00edn<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 15.5.2004 okazis esperantista renkonti\u011do en Sobot\u00edn (CZ, norda Moravio), kiun aran\u011dis samideanoj el \u0160umperk. Plej multe da partoprenantoj alveturis per vagonaro. Stacidomo Sobot\u00edn estas la fina haltejo de la fervoja linio \u0160umperk \u2013 Sobot\u00edn, kiun posedas privata kompanio.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La renkonti\u011do komenci\u011dis per promenado al kastelo la\u016d rivereto Merta. Dum promenado ni povis man\u011di kukojn, kiujn por ni bakis samideanino Jan\u00edkov\u00e1. La kukoj estis tre bongustaj \u2013 same kiel dum pasintaj renkonti\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La kastelo, kiu servas nuntempe kiel hotelo, estas hava\u0135o de la komunumo Sobot\u00edn, sed\u00a0 entreprenas tie slovakoj. Pavimo, kiu estas \u0109e la kastelo, estas iomete rara \u2013 el talko. \u0108irka\u016d la kastelo trovi\u011das parko, kiu nuntempe ne estas bone prizorgata.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Komence de la 19 jarcento en Sobot\u00edn komenci\u011dis epoko de fabrikantoj Klein-oj, kiuj venis el Germanujo. Jam estas preska\u016d nekonate, ke en la \u0109irka\u016da\u0135o de Sobot\u00edn estis loko, kie oni ekspluatadis feran ercon. Kaj gesinjoroj Klein-oj jam en la jaro 1845 estis posedantoj de ferfabriko, kiu estis en E\u016dropo la dua plej granda kaj kiu produktis plejparte fervojajn relojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El ili estis konstruitaj 3700 km da fervojaj linioj. Anka\u016d ili konstruis stacidomon en Olomouc. Produktado en ferfabriko da\u016dris \u011dis la jaro 1920. En la jaro 1932 oni komencis en Sobot\u00edn produktadon de bicikloj. <\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post la jaro 1948 okazis granda dis\u015dtelado de poseda\u0135o, kiun \u0109i tie devis lasi Klein Adalbert. Posteuloj de Klein ankora\u016d vivas, sed en nuntempeco ili interesi\u011das nur pri reakiro de terpecoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la 20a jarcento estis en Sobot\u00edn metilernejo por gekuiristoj, kie instruis longjara esperantisto J.V.Otta. Post la jaro 1950 la kastelo servis kiel ripozejo por funkciuloj de la komunista partio, \u0109e\u0125oslovaka registaro kaj por la prezidento. Iam ekde la jaro 1960 \u011di servis e\u0109 por gekantistoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la distanco de 1 km trovi\u011das pre\u011dejeto de sanktaj Adalberto kaj Amalio, kiu estis protektantino de\u00a0 la familio de Klein. En subtera spaco trovi\u011das kripto, kie estis entombigitaj 14 anoj de la familio de Klein. La lasta familiano estis\u00a0 tie entombigita en la jaro 1915. <\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La interno de la pre\u011dejeto estas tre detruita. Restis nur plafona pentra\u0135o, kiu estas notita en UNESCO. Post la jaro 1948 fari\u011dis la pre\u011dejeto ofta celo por diversaj malhonestuloj, kiuj volis ri\u0109i\u011di. \u0108i tiuj detruantoj perforte penetris internen kaj detruis \u0109ion. Estas preska\u016d nekredeble, ke ili malfermis e\u0109 \u0109erkojn, resta\u0135ojn el ili el\u015dutis kaj en la \u0109erkoj ili dormis. Sed anka\u016d estas konate, ke unu el \u0109i tiuj detruantoj, mortante pro kancero ne plene 40jara, sur mortlito multfoje beda\u016dris, ke lia plej granda delikto estis tio, ke li partoprenis rabadon kaj malhonorigon de la kripto. Nuntempe financoj por la riparo de la pre\u011dejeto ne estas. <\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sobot\u00edn kaj \u0109irka\u016da\u0135o estas regiono, kie okazis sor\u0109istaj procesoj. Oni rakontas, ke en unu terkulturista bieno bovino malmulte melkis. La posedantino petis konsilon \u0109e herba\u0135avina\u0109o, kiu konsilis al \u015di: \u201eAldonu al bovina bestman\u011da\u0135o peceton da hostio, \u011di poste melkos pli multe.\u201c <\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed sakristiano ekvidis \u015dian manipuladon kun la hostio kaj diris pri tio e\u0109 al estraro kaj tio estis motivo por brulmortigo. En tiu epoko estis en Sobot\u00edn plivastigita\u00a0 protestanta eklezio. En hodia\u016da tempo trovi\u011das en Sobot\u00edn evangelia diakonio.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La renkonti\u011do estis tute sukcesa dank\u2019 al akompananto, bela vetero kaj samideanoj el \u0160umperk.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Karel \u010cada<\/i><\/span><\/p>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"left\"><\/h1>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm; font-weight: normal;\" align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>Lingva anguleto:<\/i><\/span><\/h1>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pri la verbo danki<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-size: small;\">K. B. plendas: Ankora\u016d neniu eksplikis al mi, kial en leteroj aperas foje \u201eMi dankas al vi\u201c, alifoje \u201eMi dankas vin\u201c. Simile: \u201eMi dankas pro via letero\u201c kaj \u201e\u2026por via letero\u201c. Se mi skribas \u201epor\u201c, eksterlandanoj tuj reagas, ke estu \u201epro\u201c, kaj kiam mi skribas \u201epro\u201c, nialandanoj tuj korektas \u011din al \u201epor\u201c. Kiel do?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Malgra\u016d tio, ke K. B. vidas la aferon neklara, la ekspliko estas relative facila (PAG \u00a7 177):<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La verbo \u201edanki\u201c estas transitiva, \u011di do estas sekvata per objekto(j).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ekzistas du specoj de transitivaj verboj: <u>fiksobjektaj<\/u> kaj <u>alternobjektaj<\/u>.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La fiksobjektaj verboj estas unudirektaj kaj dudirektaj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La <u>unudirektaj<\/u> verboj efikas nur en unu direkto, ili povas apud si havi nur unu objekton, kiu estas a\u016d rekta (ekz. <i>ami iun<\/i>), a\u016d nerekta (ekz. <i>aparteni al iu<\/i>).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La <u>dudirektaj<\/u> verboj povas apud si havi samtempe du objektojn (ekz. <i>doni ion al iu<\/i>). Kiel vi vidas, el la du objektoj unu staras fikse en akuzativo kaj la alia fikse en prepozitivo. En Esperanto ne estas eble, ke amba\u016d staru en akuzativo (ekz. <i>doni ion iun<\/i> estus grava eraro).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La alternobjektaj verboj estas anka\u016d unudirektaj kaj dudirektaj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La <u>unudirektaj<\/u> estas samtempe akompanataj nur per unu objekto, kiu povas esti jen rekta, jen nerekta, sen e\u0109 nuanca diferenco (ekz. <i>rememori iun<\/i> kaj <i>rememori pri iu<\/i>). Oni povas indiferente transformi la rektan objekton en nerektan kaj inverse.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pluraj alternobjektaj verboj estas anka\u016d <u>dudirektaj<\/u>, \u0109e ili ni povas trovi samtempe du objektojn. \u0108e ili ni povas indiferente uzi kiel rektan objekton jen la personon, jen la aferan nomon. Sed la propozicio en la du versioj ne havas la saman prepozicion (ekz. <i>instrui iun<\/i> <i>pri io<\/i> kaj <i>instrui ion al iu<\/i>).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Apud alternobjekta verbo ne estas devige starigi amba\u016d objektojn. La neesprimita objekto estas latenta (ekz. <i>mi skribis al vi<\/i>; la latenta objekto estas \u201eletero\u201c).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dedukto: La verbo danki estas dudirekta fiksobjekta verbo, kiun povas sekvi du objektoj: <i>danki iun por\/pro<\/i>. Ne eblas diri ekzemple <i>danki ion por\/pro iu<\/i> k.s. La rekta objekto \u201eiun\u201c povas aperi anka\u016d kiel nerekta objekto \u201eal iu\u201c. Jen kelkaj ekzemploj el la Nova PIV: <i>mi dankas vin por<\/i>\u2026; <i>mi dankis lin por<\/i>\u2026 (amba\u016d la\u016d L. L. Zamenhof); <i>danki al iu pro io<\/i> (K. Bein); <i>\u015di dankis lin per amebria rigardo<\/i>.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Amba\u016d prepozicioj por kaj pro estas \u011duste uzataj. La distingo inter celo (por) kaj ka\u016dzo (pro) de ago ne estas \u0109iam klara, tial la prepozicioj por kaj pro povas havi la sencojn preska\u016d identajn. La uzo de \u201epor\u201c esprimas plivole la entuziasmon pro la akiro de la koncerna objekto de danko, dum la uzo de \u201epro\u201c nur eksplikas kialon de la danko. Kiel vi vidis sub la n-ro 5, la uzado de \u201epor\u201c post danki estas Zamenhofa (ekz. en NPIV \u0109e \u201epor 3\u201c, p. 900, estas la cita\u0135o: <i>mi dankas vin tre kore por via promeso<\/i>\u2026).<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jan Werner<\/i><\/span><\/p>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\"><\/h1>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Du invitoj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Silezia E-asocio <\/i>en Pollando aran\u011das en la tagoj 16. \u2013 27. 8. 2004<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Internacian Esperanto-feriadon<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">en Kudowa Zdr\u00f3j (Pollando).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Kontakto: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Silezia Esperanto-asocio, ul. Dubois 3\/1, 50-208\u00a0 WROC\u0141AW, Pollando, <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">tel. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>+48 71 329 6954 <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>&#8212;oooo&#8212;<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Esperantistoj el Brno informas vin pri solena\u0135o preparata por a\u016dtuno:<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Oma\u011do al la ora duopo el Brno<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Cent jaroj post la naski\u011do de Josef Vondrou\u0161ek (1904-12-01) kaj Vilibald Scheiber (1904-12-29) \u2013 la 27-an kaj 28-an de novembro 2004.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sabato 27.11.<br \/>\n\u2013\u00a0 10.00 horo \u2013 Renkonti\u011do de sudmoraviaj esperantistoj<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">14.00 horo \u2013 Konferenco honore al J. Vondrou\u0161ek kaj V. Scheiber<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">19.00 horo \u2013 Koncerto sub gvido de Helena Hal\u00ed\u0159ov\u00e1<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Diman\u0109o 28.11.<br \/>\n\u2013 9.00 horo \u2013 Programoj la\u016d individua elekto:<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a) Ekskurso al historiaj monumentoj de la urbo,<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">b) Seminario pri traduka arto,<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">c) Seminario pri Esperanto kiel planlingvo.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj \u0109e s-ino <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>V\u011bra Podhradsk\u00e1, Po\u0159\u00ed\u010d\u00ed 1, CZ-603 00 Brno<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">;<br \/>\nretadreso: <\/span><a href=\"mailto:pohradska@volny.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>pohradska@volny.cz<\/b><\/span><\/a><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Interesa\u0135oj el la mondo<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Esperantomondo &#8211; koresponda servo<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016d nelonge \u00a0ekfunkciis nova interreta koresponda servo. Iom \u011di diferencas de la tri jam ekzistantaj servoj, nome<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; \u011di ebligas al\u015duton anka\u016d de fotoj,<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; \u011di funkcias en pluraj lingvoj, kaj ebligas ser\u0109adon la\u016d lingvoj<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; por uzi \u011din oni devas registri sin.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La nova koresponda servo estas atingebla \u0109e la sekva adreso:<\/span><a href=\"http:\/\/www.esperantomondo.net\/\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0http:\/\/www.esperantomondo.net<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nPrizorganto: <\/span><a href=\"mailto:Maxmanseb2@aol.com\"><span style=\"font-size: small;\"><u>Maxmanseb2@aol.com<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>La unua libro reeldonita!<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonejo &#8220;Impeto&#8221; aperigis represitan eldonon de la unua lernolibro de Espe-ranto:\u00a0 &#8220;D-ro Esperanto. Internacia lingvo. Anta\u016dparolo kaj\u00a0 plena lernolibro. Por rusoj.&#8221; La libro aperis la 26-an de julio 1887, kaj tiu \u0109i dato i\u011dis naski\u011dtago de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p>Moskva Esperanto-centro<a href=\"mailto:esperanto@e-mail.ru\"><span style=\"font-size: small;\"><u>\u00a0esperanto@e-mail.ru<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nRete: <\/span><a href=\"http:\/\/www.comail.ru\/~esperanto\/\"><span style=\"font-size: small;\"><u>www.comail.ru\/~esperanto\/<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Traduki por loka gazeto&#8230;<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Campos estas brazila urbo, kiu estas\u00a0 proksimume 400 km-ojn for de Rio.\u00a0 En tiu urbo ekzistas E-klubo. Tie la lokaj esperantistoj faras tre\u00a0 interesan laboron,kiu donas presti\u011don al Esperanto en la loka medio. \u0108iusemajne la lokanoj elektas artikolon el E-a gazeto (precipe MONATO). Tiam oni komisias unu el la klubanoj traduki \u011din al la portugala.\u00a0 La sekvan semajnon aliaj klubanoj revizias la laboron faritan kaj\u00a0 sendas \u011din al la plej grava gazeto de la urbo A CIDADE, kiu publikigas\u00a0 la artikolon kaj mencias,ke \u011di estis originale verkita en E-o kaj\u00a0 aldone informas la adreson de la E-klubo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Aloisio Sartorato Rete: <\/span><a href=\"mailto:ludoviko44@yahoo.com.br\"><span style=\"font-size: small;\"><u>ludoviko44@yahoo.com.br<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Pli ol 1500 kongresanoj registritaj por Pekino<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 21-an de majo la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31\u00a0 julio) nombris 1506 ali\u011dintojn el 50 landoj.\u00a0 Plej multe da kongresanoj\u00a0 liveras la gastiganta lando \u0108inio, de kie jam venis 712 ali\u011doj, inter ili\u00a0 5 el Tajvano.\u00a0 Kun 161 ali\u011dintoj forte reprezenti\u011das anka\u016d\u00a0 Japanio.\u00a0 Almena\u016d 10 kongresanoj enskribi\u011dis el Germanio (69), Korea\u00a0 Respubliko (51), Italio (42), Rusio (33), Nederlando (30), Usono (25), Kroatio (24), Svedio (22), Vjetnamio (21), Britio (19), Brazilo (17),\u00a0 A\u016dstralio kaj Litovio (po 14), Svislando 13, Finnlando kaj Irano (po 11),\u00a0 Belgio, Hispanio kaj Kanado (po 10), el \u0108e\u0125io \u011dis nun ali\u011dis 8.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Raporto pri manifestacio \u201e E\u016cROPA\u00a0 BUNTO\u00a0 2004\u201c<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 9-an\u00a0 de majo 2004 okazis en franca Strasburgo granda E-manifestacio. Malgra\u016d la distanco kaj malbona vetero pli ol 300 homoj tie amasi\u011dis. Ili venis de \u0109iuj partoj de Francio, sed anka\u016d pluraj venis el Germanio, Belgio, Svislando, Britio kaj anka\u016d el Serbio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La celo de manifestacio estis montri la lingvan diversecon de la nova E\u016dropa Unio kaj konscii la publikon kaj anka\u016d fakto, ke necesas agi por konservi tiun multlingvecon, kiu ampleksas certe pli ol 50 lingvojn anstata\u016d tiuj oficiale permesataj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La partoprenintoj amasi\u011dis ekde la 10-a horo sur la Placo de la Universitato. Aparte la esperantistoj el busoj el Bretonio kaj el Parizo estis tre atenditaj, \u0109ar \u0109iuj estis kunportintaj siajn banderolojn kaj aliajn ta\u016dgajn kostumojn por la manifestacio. La rendevua loko estis facile videbla dank\u00b4al bunta balonego, kiu superis la Placon de l\u00b4 Universitato kaj portis grandan banderolon kun la surskribo E\u016cROPA BUNTO. 33 E-asocioj subtenis la manifestacion pri lingva bunteco en E\u016dropo. Pluraj partoprenintoj salutis publikon en sia gepatra lingvo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Festa\u00a0 procesio\u00a0 iris tra la aleo de Robertsau kaj estis tre impona pro ties longeco kaj multeco da banderoloj. Sonis slogano\u201c E\u016dropo estas unue la lingvoj ne al diskriminacio sed al komunikado\u201c. Okazis anka\u016d koncerto de \u015datata kantisto Jomo en diversaj lingvoj, kiu donis certan etoson al la aran\u011do kaj tiklis la atenton de strasburga publiko \u0109eestanta en la proksimeco.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La mar\u015dantaron e\u0109 ne senkura\u011digis la pluvo, kiu ekfalis ekde duono de la mar\u015dado, ili venis \u011dis anta\u016d E\u016dropa Parlamento, kie estis debato, sed \u011di estis iom perturbita \u0109efe pro la sukceso de la \u201etago de malfermitaj pordoj\u201c kien venis pli ol 32000 vizitintoj. La debato estis bonnivela pri demando kiel eviti lingvan diskriminacion kaj ebligi multlingvismon la\u016d la fundamentaj tekstoj de la E\u016dropa Unio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La E-aran\u011do estis bone propagandita en televido, radio-stacioj\u00a0 kaj en amasinformiloj., nur okazis plendoj, ke ili atendis pli multe da neesperantista publiko.\u00a0 Partoprenintoj esprimis sian kontenton kaj opiniis, ke la manifestacio\u00a0 reokazu dum venontaj jaroj samdate anka\u016d en diversaj grandaj urboj de E\u016dropo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mallongigita kaj transprenita el Ret-info\u00a0 de jary.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Fotoj transpresitaj el vebaj pa\u011doj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Abilimpiado 2004<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Moto: Neniu handikapo gravas<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la tagoj 18-a kaj 19-a de junio okazis la dekdua nacia abilimpiado en Pardubice. Senco de abilimpiadoj estas doni al la handikapuloj eblecon renkonti\u011di kaj reciproke transdoni spertojn, kaj integri\u011di en komunumon de sanaj homoj en laboro kaj dum libera tempo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Abilimpiado ebligas por handikapuloj \u0109efe gravan okazon montri sian lerton, talenton kaj kreadon en diversaj disciplinoj. Ili povas elekti specon de la konkurso a\u016d metian, a\u016d la\u016d siaj hobioj kaj interesoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La abilimpiadon vizitis du funkciuloj de AEH, por ke ili povu propraokule vidi tiun \u0109i aran\u011don. Ili admiris talenton, lerton kaj koncentri\u011don de la \u0109eestantoj. Pli ol 100 konkursantoj el la tuta \u0108e\u0125a respubliko partoprenis 25 disciplinojn. Multaj sanaj homoj povus preni ekzemplon de la persisto kaj vivoptimismo de tiuj \u0109i handikapitaj konkursantoj. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>L. Srbov\u00e1 <\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108ebalta Esperanta printempo en Mielno<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la tagoj de la 15-a \u011dis la 23-a de junio 2004 okazis en pola urbeto Mielno jam la 26-a \u0108ebalta renkonti\u011do de esperantistoj, kiun partoprenis 45 ges-anoj el ses landoj de E\u016dropo. La \u0109eforganizanto s-ano Baranowski el Kozsalin preparis por ni interesan kaj abundan programon. Ni ne nur pliperfektigis nian lingvoscion, sed anka\u016d entreprenis ekskursojn en la \u0109irka\u016da\u0135on. Vesperaj programoj konsistis el prelegoj, videofilmoj kaj spektakloj de partoprenantoj. Beda\u016drinde nur la vetero ne estis konvena por na\u011di en la Balta maro. Planita vizito de dana insulo Bornholm pro malbona stato de la \u015dipo ne okazis. Bongusta estis la man\u011da\u0135o en la loka man\u011dejo kaj afabla estis anka\u016d la personaro de la hoteleto, kie ni lo\u011dis. La du tuttagaj busekskursoj al Swidvin kaj al Koszalin kaj trajneta voja\u011do tra Mielno surprizis nin, \u0109ar ili ne estis en la programo menciitaj. Aktoro de la Esperanta teatro en Varsovio s-ano Jerzy Formal prezentis Esperantan ske\u0109on. Komunan kantadon gvidis Urszula Gierasz el Ribnik. Surprizis nin anka\u016d kantensembloj \u201cMareski\u201c kaj \u201cKrajna\u201c.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>fili<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Internacia Cseh-Kurso<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">en la A\u016dstria Nacia Biblioteko<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kadre de la Esperanto-simpozio, kiu okazos la 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 en la A\u016dstria Nacia Biblioteko, Vieno, disvolvi\u011dos anka\u016d Internacia Cseh-kurso, gvidata de Atilio Orellana Rojas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La kurso estas por tutaj\u00a0 komencantoj. Povas partopreni \u0109iu \u2013 sendepende de a\u011do kaj gepatra lingvo. Temas pri la tiel nomata rekta metodo, kiu peras la necesajn konojn pla\u0109e kaj amuze, sen troa lernostre\u0109o.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kursohoroj: Vendrede, la 8-an de oktobro: 14.00 \u2013 17.00<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sabate, la 9-an de oktobro: 10.00 \u2013 12.00; 13.00 \u2013 17.00<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kostoj\u00a0: 40 e\u016droj, kun rabato 25 e\u016droj (por lernantoj, studentoj\u2026)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pliaj informoj \u0109e Herbert Mayer, <\/span><a href=\"mailto:plansprachen@onb.ac.at\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>plansprachen@onb.ac.at<\/b><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"it-IT\">La aran\u011don de tiu kurso subtenas la Internacia Esperanto-Instituto, Hago.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mag.Helga<br \/>\nFARUKUOYE<br \/>\nEsperanto-Muzeo<br \/>\nHofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN<br \/>\nTel.: <b>0043\/1\/ 535 5145<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>V o \u0109 o t a g o<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Internacia Federacio pri Otorinolaringio (IFOS) anoncis la daton la 16-a de aprilo kiel Mondan tagon de Vo\u0109o. En la lastaj jaroj bone evoluis la diagnozaj kaj terapiaj rimedoj por asisti al la patologio de vo\u0109o. Tio anka\u016d kreskigis la interesi\u011don pri la vo\u0109problemoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La vo\u0109o okupas gravan rolon kiel interpersona komunikadmaniero kaj kiel laborilo, sed anka\u016d por estetika esprimado. Profesie \u011din uzas interalie: kantistoj, radioparolistoj, televidaj prezentistoj, aktoroj, prelegantoj kaj vendistoj. Sed \u011denerale preska\u016d \u0109iuj \u011din uzas dumlabore.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La plej oftaj problemoj de vo\u0109o komenci\u011das inter la 15-a kaj la 45-a vivojaro. La kialo en la plej multaj kazoj estas misuzo a\u016d trouzo de vo\u0109o.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jen kelkaj higienaj kutimoj por \u011dia protekto:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; ne paroli super la \u0109irka\u016da bruo,<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; ne paroli pli ol du horojn senpa\u016dze,<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; eviti kriadon sen anta\u016da varmigo de la vo\u0109o,<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; eviti \u0109eestadon en tro brua medio,<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; eviti fumadon<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; kaj eviti trinkadon de alkohola\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiam aperas iu ajn \u015dan\u011do de la vo\u0109o, da\u016dranta pli ol 15 tagojn, oni konsultu otorinologon, \u0109efe en la kazo de viro pli ol 50-jara, kiu<br \/>\nfumas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Por <i>Informilo<\/i> ni elprenis la instruan oma\u011don al la vo\u0109o el la gazeto <i>Puraj pulmoj de TADEN<\/i>.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Sandra Burgues R.<\/i><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: medium;\">\u0108u vi ser\u0109as geamikojn en Japanio?<\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Skribu al <b>Japana Esperanto-Korespondo-Servo, KLEG, Sonehigasi 1-11-46-204, Toyonaka, JP-561-0802<\/b>. Skribu ne per reto, sed nepre per afrankita letero, preslitere viajn adreson, a\u011don, sekson, okupon, interesojn ktp.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>x x x x x x<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se vi \u015datas diversajn interesajn ludojn en Esperanto en la reto, jen invito al \u0135us malfermita, nova lud-areo: Anta\u016d mallonga tempo mi malfermis mian retejon<\/span><a href=\"http:\/\/www.ludanto.org\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>\u00a0http:\/\/www.ludanto.org<\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> kun la ideo lerni kaj uzi Esperanton kun amuzo sen stre\u0109o.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Transprenita el RET-info<\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>INFORMILO <\/b>&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Redaktoroj:M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Adreso:Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO\u00a0 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tel.466 611 941 e-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a> <\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!\u00a0 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 7-8\/2004 Enhavo: Bela traviva\u0135o en Bohemio Kongreso de slovakaj esperantistoj La III-a renkonti\u011do en Plasy Kunveno de infanoj en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 Renkonti\u011do en Sobot\u00edn Pri la verbo \u201edanki Du invitoj Interesa\u0135oj el la mondo Abilimpiado 2004 \u0108ebalta E-renkonti\u011do en Mielno Internacia Cseh-kurso Vo\u0109otago \u0108u vi ser\u0109as geamikojn? Bela traviva\u0135o en Bohemio \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Je la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5457","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5457","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5457"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5457\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5693,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5457\/revisions\/5693"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5457"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5457"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5457"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}