{"id":5456,"date":"2004-06-30T20:31:06","date_gmt":"2004-06-30T18:31:06","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5456"},"modified":"2018-06-12T06:45:20","modified_gmt":"2018-06-12T04:45:20","slug":"informilo-6-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-6-2004\/","title":{"rendered":"Informilo 6\/2004"},"content":{"rendered":"<p class=\"msofooter\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 6\/2004<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b>Per flugiloj de facila vento<br \/>\nBapto de plua poemaro<br \/>\nUniversala kongreso 2006 en Firenze<br \/>\nTeorio kaj praktiko<br \/>\nBatalo por la e\u016dropa lingvo<br \/>\nKuraciloj helpas, anka\u016d malutilas<br \/>\nInternacilingva universitato<br \/>\nVilnius 2005<br \/>\nLingva anguleto<br \/>\nTristaj informoj<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><b>Per flugiloj de facila vento<br \/>\n<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kent Jones, civila in\u011deniero el \u0108ikago, dumviva membro kaj fakdelegito de UEA kaj long-jara membro de AEH-IKEH, pristudis la problemojn de la internacia aviada lingvo. Anta\u016d sia morto \u0109i jare en februaro li verkis por revuo Esperanto la \u0109i-suban artikolon. <\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 La Aviada terminaro de Gilbert Ledon estas lia hereda\u0135o al ni por plibonigi la komunikadon inter pilotoj kaj surteraj aertrafikaj registoj. Nia aviada projekto bazi\u011dos sur lia libro. Jen skizo pri la plano kaj progreso de la projekto.<\/p>\n<p>Anglaj esprimoj estas hodia\u016d kutimaj por internacia aviado. Du specoj de difektoj estas en \u011di, ripareblaj kaj neripareblaj. La nunaj esprimoj ne estas partoj de kohera sistemo, sed hazarda akumuli\u011do. Ili enhavas ambiguecojn, misnomojn kaj nemetrajn mezurunuojn. Tiaj difektoj estas ripareblaj per la apliko de logiko. Mankas nun la ekkonscio de la problemo kaj sufi\u0109e da politika volo. Post la kreado de bonkvalitaj esprimoj, kiuj estas partoj de vera sistemo, la realigo ja estos zorgema redakta laboro kaj grandega eldona peno. \u0108iu dokumento en \u0109iu lando, kiu tu\u015das la temon de aviado, devos esti anstata\u016digita per nova eldono. Tio estos plibonigo numero unu.<\/p>\n<p>Neripareblaj estas la difektoj propraj al la naturo de la angla. La angla e\u0109 ne estas difinebla, \u0109ar ekzistas 38 dialektoj, sed ne ekzistas Akademio. La 26 literoj ne sufi\u0109as por la 46 sonoj de la angla, tial la literumado estas nekuraceble kaosa. Estas 7700 vortoj, kies sonoj povas signifi malsame. Estas 1440 vortoj kun la samaj literoj, sed malsamaj sonoj. Miloj da anglaj vortoj havas pli ol unu signifon. La angla ne pla\u0109as al registoj alilandaj, ekzemple el Francio kaj Brazilo.<\/p>\n<p>La lingva kvalito de Esperanto superas tiun de la angla. Tial la enkonduko de Esperanto por aviado estos plibonigo numero du. Sed la anstata\u016digo de la angla per Esperanto ne okazos senpene. Eksperimenta pruvo de la supera komunika kapablo de Esperanto necesos por gajni la necesan politikan volon. En la praktiko devos ekzisti aviada literaturo en Esperanto. Bezonos \u011din registaroj, fabrikoj, lernejoj por pilotoj, registoj, mekanikistoj, homoj, kiuj servas kaj purigas aviojn, stevardoj, vendistoj de biletoj, policanoj, fajrobrigadistoj, e\u0109 la homoj en la flughavenaj restoracioj.<\/p>\n<p>Tia bezono montras la amplekson de nia preparlaboro. Per traduko kaj verkado ni devas krei multegajn Esperanto-tekstojn. La \u0109efo kaj redaktoro de tiu kreskanta monto de dokumentoj estas d-rino Diana Weichert. \u015ci estas germandevena kaj nun lo\u011das apud la usona flughaveno Pittsburgh. Lertega \u015di estas pri lingvoj kaj komputiloj.<\/p>\n<p>Tiu, kiu deziras partopreni la aviadan projekton, bonvolu kontakti \u015din ekde la majo (tel. <b>+49-175-4804622<\/b>).<\/p>\n<p>Nia ttt-ejo estas<a href=\"http:\/\/www.esperanto.de\/essen\/aviado\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><u><b>\u00a0http:\/\/www.esperanto.de\/essen\/aviado<\/b><\/u><\/a>. Tien \u015di povas enmeti tekstojn, kiuj devas esti ankora\u016d tradukitaj kaj kiu volas kaj povas oferti tradukon, povas preni la tekston el la ttt-ejo, traduki \u011din kaj sendi \u011din al \u015di. Bonvolu ekipi vin per <i>La Nova PIV <\/i>kaj la <i>Aviada Terminaro. <\/i><\/p>\n<p>Mi mem jam sendis al \u015di mian tradukon de la \u0109apitro 1 de <i>Pilota Manlibro<\/i>, libreto de la usona FAA. Sed mia \u0109efa kontribuo al la projekto restas politika premado al la FAA.<\/p>\n<p align=\"right\">Kent Jones, Usono<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Bapto de plua poemaro<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Esperanto vere ne perdi\u011dis inter kelkaj lingvoj kiel estas: oroma, tibeta, mongola, slovaka, \u0109e\u0125a lingvoj, kiuj sonis fratece unu apud la aliaj. Nun estas la vico klarigi, kie ili sonis &#8230;<\/p>\n<p class=\"nov\" style=\"text-indent: 0.6cm;\">La poetino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 estas sincere favora al Esperanto, kvankam \u015di mem \u011din ne parolas. Oni scias, ke deziratajn tekstojn el \u015dia verkaro jam kutime tra-dukadas Jaroslav Mr\u00e1z kaj Miroslav Malovec. Tion ni povis \u011dui jam pasintan jaron, kiam aperis \u015dia libro Sendu \u011din pluen I (Po\u0161li to d\u00e1l I), \u0109ar \u011di estis prezentita dum la foiro \u201eMondo de la Libro\u201c en Prago. Kaj nun mia artikolo volas vin informi, ke okazis \u201ebapto\u201c de nova, simile titolita libro\u201c Sendu \u011din pluen II\u201c.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 A\u016dtoroj, kiuj volas sendi sian mesa\u011don \u201epluen\u201c &#8211; al la mondo, al venontaj generacioj, al la universo &#8211; estas en la libro multaj. Sed nur kelkaj povis siajn pensojn kaj ideojn prezenti publike, en Muzeo N\u00e1prstek en Prago (N\u00e1prstkovo muzeum) la 5-an de la aprilo. Jen iliaj nomoj, \u0109ar tio estas no-moj estimindaj kaj al multaj de vi konataj: komponisto Ilja Hurn\u00edk, evangelia teologo Milan Balab\u00e1n, psikologino Marta Fou\u010dkov\u00e1, pentristo Zden\u011bk Hajn\u00fd, poeto Josef Fousek, infanpsikologo Zden\u011bk Mat\u011bj\u010dek, kuracisto Franti\u0161ek Novotn\u00fd, teologo Jan Schwarz, patriar\u0125o de la Husana eklezio, kaj aliaj gravaj personoj. Ili \u0109iuj proklamis sian mesa\u011don anta\u016d la plenplena salono. Kaj ni \u0109iuj a\u016dskultis ilin \u011duste en la supre menciitaj lingvoj &#8211; inter kiuj estis anka\u016d Esperanto. \u011ci sonis bele en kura\u011da deklamo de s-ano Josef V\u00edch, al kiu ni gratulis surloke. Same ni gratulis al la poeto \u010cestm\u00edr Vidman, kies poemo en la libro trovi\u011das en la \u0109e\u0125a originalo kaj en Esperanta traduko.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Nia oknombra esperantista grupo sentis sin kunligita kun tiu multnombra publiko kaj &#8211; kial tion ne diri &#8211; anka\u016d iom fiera, ke la poetino tiel favore prezentas nian aferon. \u0108i loke oni devas diri, ke \u015di ja faras pli multe por Esperanto, ol ni mem.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Videblis, ke homoj sopiras pri simila \u201enutra\u0135o por la animo\u201c, kaj insistis kompili la trian libron. La poetino tion promesis fari en proksima tempo. Kaptis \u015din la ideoj de Franti\u0161ek Novotn\u00fd, kies libro \u201eDio en \u0109iu geno\u201c jam fami\u011dis. \u015ci kura\u011digas \u0109iujn, kiuj havas en sia koro a\u016d en sia kapo iun \u201emesa\u011don\u201c &#8211; sendi \u011din pluen!<\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"right\"><i>Margit Turkov\u00e1<\/i><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Universala Kongreso 2006 en Firenze<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 La estraro de UEA akceptis la inviton de Itala Esperanto-Federacio, IEF okazigi la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco de la 29-a de julio \u011dis la 5-a de a\u016dgusto 2006.<\/p>\n<p>Italiaj esperantistoj jam komencis labori, por ke la kongreso estu epokfara kaj jam la premisoj montras, ke certe temos pri tre zorge preparata kongreso.<\/p>\n<p>Fakte en la LKK (landa kongresa komitato) ani\u011das internacie konataj aktivuloj, sub la re\u011disorado, en la rolo de sekretario, de Diccon Mastermann, iama Konstanta Kongresa Sekretario \u0109e UEA kaj poste estrarano de UEA pri kongresoj.<\/p>\n<p>La fakto, ke \u0109i jare li anka\u016d kandidati\u011das kiel B-komitatano, montras lian decidon plentempe sindedi\u0109i al Esperanto-movado en venontaj jaroj!<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-top: 0.18cm; margin-bottom: 0.18cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Michela Lipari\u00a0\u00a0 <\/i><\/span><a href=\"mailto:michela.lipari@libero.it\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>michela.lipari@libero.it<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Teorio kaj praktiko<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Juro de E\u016dropa Unio malpermesas kian ajn diskriminacion inter \u015dtatanoj de la membrolandoj. Tiu \u0109i justa ordono estas skribita sur la papero, sed \u011di estas fakte nur papera teorio. Kriterio de la vero estas praktiko, kaj \u011di estas kun tiu \u0109i teorio en absoluta kolizio. Tie \u0109i estas kruela lingva diskriminacio, \u0109ar \u015dtatanoj de plimulto da membrolandoj ne povas interkompreni\u011di per sia gepatra lingvo, sed \u015dtatanoj de malplimulto da membrolandoj jes. Plimulto da homoj devas lerni fremdan lingvon kaj en tiu \u0109i lingvo trakti ofte pri tre komplikaj aferoj, per kio ili havas malavanta\u011don kontra\u016d la malplimulto. Se eminentaj fakuloj ne regas la laborlingvon, ili ne povas siajn sciojn validigi.<\/p>\n<p>Se la laborlingvo estas por \u0109iuj partoprenantoj fremda lingvo, ne temas pri dis-kriminacio. Oni parolas \u011din tial, \u0109ar \u011di estas ununura lingvo, per kiu ili \u0109iuj povas interkompreni\u011di. Sed se inter la partoprenantoj estas denaskaj parolantoj de tiu \u0109i lingvo, ceteraj partoprenantoj havas malavanta\u011don kontra\u016d ili. El tio rezultas, ke sole justa solvo estus, ke oni traktu en lingvo, kiu por \u0109iuj partoprenantoj estas fremda. Alimaniere ne estas eble plenumi malpermeson de diskriminacio.<\/p>\n<p>El kelkaj propraj spertoj mi scias, kia hejmeca atmosfero estas, kiam dum internacia kongreso, kie estas kelkaj miloj da partoprenantoj el multaj dekoj da landoj kaj kun \u0109iuj ha\u016dtkoloroj, estas bezonaj neniuj interpretistoj, \u0109ar \u0109iuj parolas en unu komuna lingvo, kiu estas por \u0109iuj egale fremda, sed anka\u016d egale propra.<br \/>\n<i>L.St\u0159eda<\/i><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><b><span style=\"font-size: x-large;\">Batalo por la e<\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><span lang=\"et-EE\">\u016dropa federacia lingvo<\/span><\/span><\/b><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Dum la dua renkonti<span lang=\"et-EE\">\u011do, kiun la \u201c<\/span>Esperanto\u201c Radikala Asocio kaj la Radikala Partio havis kun la itala ministro pri klerigo, la ministro devontigis sin peti al la E<span lang=\"et-EE\">\u016dropaj partneroj ekirigi eksperimentadon de la internacia lingvo en la venonta jaro. Tiu \u0109i atingita rezulto malfermas gravajn scenarojn por tio, kion jam en 1992 ni nomis \u201c<\/span>batalo por la e<span lang=\"et-EE\">\u016dropa federacia lingvo\u201d<\/span>; <span lang=\"et-EE\">\u011di devontigas nin lan\u0109i la starigon de \u201c<\/span>Komitato por eksperimentado de la internacia lingvo en la E<span lang=\"et-EE\">\u016dropa Unio!\u201d T. e. esperantista komitato, kiu devos havi anojn en \u0109iu el la 25 landoj de la Unio, kiuj devos startigi informadon kaj dialogadon kun la respektivaj reprezentantoj en la E\u016dropa Komitato pri Klerigo, kies adresojn ni jam ricevis de la ministro.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span lang=\"et-EE\">La starigo de la \u201cKomitato por eksperimentado de la internacia lingvo en la E\u016dropa Unio\u201d okazis en Bruselo \u0109e la E\u016dropa parlamento la 7-an kaj 8-an de decembro 2003, okaze de kunveno pri la \u0109efaj e\u016dropaj ur\u011da\u0135oj iniciatita de la grupo de la radikalaj deputitoj \u0109e la E\u016dropa Parlamento. Ni devos diskuti pri tio, kiaspecan eksperimentadon ni petu, en kiuj e\u016dropaj landoj oportunas komenci, kiujn celojn ni klopodu atingi kaj en kiom longaj tempoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ni devos interkonati<span lang=\"et-EE\">\u011di inter tiuj, kiuj &#8211; el \u0109iuj 25 landoj de la Unio &#8211; volos kunordigi sin kaj esti protagonistoj de tio, kio anta\u016danonci\u011das kiel la plej granda politika oportuna\u0135o por Esperanto post tiu \u0109e la Societo de la Nacioj komence de la pasinta jarcento.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"right\"><span lang=\"et-EE\">Adreso:<\/span><a href=\"mailto:nfo@internacialingvo.org\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span lang=\"et-EE\"><b>\u00a0nfo@internacialingvo.org<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a>\u00a0 La\u016d \u201cRet-info\u201d<\/p>\n<h1 lang=\"et-EE\">Kuraciloj helpas, sed anka\u016d malutilas<\/h1>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span lang=\"et-EE\">Konsumado de la kuraciloj dum la lasta jardeko preska\u016d duobli\u011dis. Uzataj kuraciloj dama\u011digas homojn e\u0109 miloble pli ofte, ol la kuracistoj konfesas.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kuraciloj helpas savi la homan vivon, en multaj kazoj ilia influo tamen estas tute mala; la kromefikoj de la kuraciloj povas grave difektigi la sanstaton kaj foje e\u0109 mortigas.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\"><span lang=\"et-EE\">El dudeko da pacientoj, venantaj al sekcio de la intensa flegado pro sangado en la digestorganojn, dek ok uzadis kuracilojn por mildigi doloron, koncedas la kuracistoj. \u015ctata instituto por kontrolo de la kuraciloj en \u0108e\u0125io registris en 2002 496 kazojn, kiam uzata kuracilo ka\u016dzis gravajn komplika\u0135ojn \u0109e la kuracataj homoj. Kvin homoj mortis pro korkolapso, alergiaj reagoj kaj sangado. \u201d\u011ci estas imposto pro tio, ke ni konas kuraci gravajn malsanojn\u201d<\/span>, diris la specialisto pri la problemaro de la kuraciloj Josef Suchop\u00e1r el Kompanio Isophorm. Li aldonis, ke praktike ne ekzistas kuracilo, kiu estas efika, sed samtempe ne kunportas rizikon &#8211; iam rapidan, iam longtempan. Malalta nombro de la anoncitaj nedezirataj efikoj <span lang=\"et-EE\">\u0109e ni atestas pri la fakto, ke oni ilin simple ne anoncas. Ekzemple en Usono oni publikigis kelkajn studojn, la\u016d kiuj kuraciloj povas ka\u016dzi \u011dis cent mil forpasoj jare. Per tio la kromefikoj de la kuraciloj kiel ka\u016dzo de la morto en Usono vici\u011das al la kvara \u011dis sesa lokoj inter \u0109iuj ka\u016dzoj de la morto. Oni diras, ke en Usono jare mortas 16 mil homoj pro kromefiko de la uzataj kuraciloj, kiel aspirino a\u016d brufeno.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span lang=\"et-EE\">Nesteroidaj kontra\u016dre\u016dmatismaj kuraciloj, inter ili tiuj enhavaj \u201c<\/span>ibuprofen\u201c estas destinitaj mildigi dolorojn. Al la plej gravaj kromefikoj apartenas sangado en digestan intestaron. Monda Sanitara Organizo (WHO) registras dum neplenaj 16 jaroj pli ol 17600 anoncojn de la nedezirataj efikoj de ibuprofeno. En \u0108e\u0125io oni anoncas tridek kazojn jare. <span lang=\"et-EE\">\u0108iuj elpostulis tempopasigon en malsanulejo a\u016d specifan ambulancan kuracadon.<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"right\"><i>La\u016d Martina Ribea<span lang=\"et-EE\">uerov\u00e1 preparis\u00a0 Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/span><\/i><\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Internacilingva universitato<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\">en la koro de E\u016dropo<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 La unua de majo 2004 estis duobla festotago en Kom\u00e1rno \u0109e Danubo. Ne nur la slovakia urbo norde de la rivero i\u011dis parto de E\u016dropa Unio, sed anka\u016d la hungaria urbo Kom\u00e1rom sude de Danubo, de kiu Kom\u00e1rno estis disigita per landlimo de post la Unua mondmilito. Estas do kompreneble, ke la Komarnanoj speciale festis la plivastigon de EU kaj e\u0109 nomis placon en la urbocentro E\u016dropa Korto kaj konstruigis \u0109irka\u016d \u011di domojn en la stiloj de multaj e\u016dropaj landoj.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Fine de a\u016dgusto estos plia okazo por festi en Kom\u00e1rno: Oni ina\u016dguros Liberan E\u016dropan Universitaton Kelemantia, privatan institucion, kiu komence konsistos el kvar fakultatoj. La universitato aktive okupi\u011dos pri internacia kaj interkultura komunikado; \u011diaj precipaj instrulingvoj estos Esperanto kaj la germana. AIS San-Marino estos grava portanto de la nova institucio, kaj la rektora triopo konsistos el la AIS-profesoroj Eva Pol\u00e1kov\u00e1, Helmar Frank kaj Reinhard Selten, nobelpremiulo pri ekonomiko. Mallongige la nova institucio estos konata kiel LEUKAIS. Kelemantia, pretere, estis la latina nomo de iama romia garnizono tiuloka.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Por festi la ina\u016dguron okazos du Someraj Universitataj Semajnoj de la 25-a de a\u016dgusto \u011dis la 8-a de septembro 2004. En tiu tempo okazos kultura programo, gvidataj ekskursoj al la regiono kaj el la proksimaj e\u016dropaj \u0109efurboj, lingvokursoj kaj kerne la scienca programo de SUS 27, la \u0109i jara Sanmarina Universitata Sesio de AIS. La\u016d la jamaj ali\u011doj SUS 27 estos unu el la plej grandaj aran\u011doj de AIS \u011dis nun. <span lang=\"en-US\">Pro la ri\u0109a kadra programo \u011di estos interesa ne nur por sciencistoj kaj science interesataj homoj. <\/span><span lang=\"de-DE\">AIS invitas \u0109eesti tiun eventon kaj konati\u011di kun bela regiono en la koro de E\u016dropo. Pliaj informoj estas troveblaj en la retpa\u011doj de AIS <\/span><span lang=\"de-DE\">(<\/span><a href=\"http:\/\/www.ais-sanmarino.org\/arangxoj\/sus\/sus27\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span lang=\"de-DE\"><b>www.ais-sanmarino.org\/aran\u011doj\/sus\/sus27<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span lang=\"de-DE\">) a\u016d riceveblaj de la inform-ofico:<\/span><\/p>\n<p class=\"nov\" lang=\"de-DE\"><b>Reinhard F\u00f6ssmeier, Rahel-Straus-Weg 19, DE-81673 M\u00fcnchen, Germanio<\/b><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Vilnius 2005<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 De la 23-a \u011dis la 30-a de julio 2005 efektivi\u011dos en Litovia \u0109efurbo Vilnius la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Rememorante neforgeseblajn busajn ekskursojn al Montpeliero kaj Zagrebo, ni pripensas anka\u016d aran\u011di ekskurson al relative proksima frateca lando \u0109e sukcena bordo de la Balta maro, Litovio.<\/p>\n<p>Litova respubliko estas lando kun miljara historio, situanta en geografia centro de E\u016dropo. \u011ci estas \u015dtato, kiu vigle evoluas en \u0109iuj flankoj, de la 1-a<sup>\u00a0 <\/sup>de majo 2004 ano de la E\u016dropa Unio, samkiel la \u0108e\u0125a respubliko.<\/p>\n<p>Malnova parto de la urbo Vilnius estis en la jaro 1994 enskribita en la mondan kulturan hereda\u0135on de UNESKO. \u011ci estas unu el la plej grandaj (\u0109irka\u016d 360 ha) kaj la plej belaj malnovaj urbopartoj en meza kaj orienta E\u016dropo, iom\u00a0 sugestanta pri antikvaj ri\u0109aj urboj de Italio &#8211; Romo kaj Florenco. Kontra\u016de hodia\u016da Vilnius estas moderna urbo havanta \u0109irka\u016d 600 milojn da lo\u011dantoj.<\/p>\n<p>Ni supozas, ke ni veturos per buso, en kiu estos a\u0109eteblaj trinka\u0135oj kaj eventuale man\u011doj, kaj ke ni lo\u011dos en Vilnius en nemultekosta lo\u011dejo, kiun ni ser\u0109as. Ni kompreneble \u0109eestos la kongreson kaj en libera tempo ni entreprenos kelkajn ekskursojn en proksiman kaj malproksiman \u0109irka\u016da\u0135on de la kongresurbo, ekzemple al:<\/p>\n<p>&#8211; Trakai, kiu estas surakva urbo, la malnova \u0109efurbo de la Litovio kun gotika insula kastelo, sola surakva kastelo en orienta E\u016dropo,<\/p>\n<p>&#8211; Ka\u016dnas, la dua urbo de Litovio la\u016d grandeco (\u0109irka\u016d 420 miloj da lo\u011dantoj), konstruita en la 13-a jarcento, hodia\u016d grava komerca centro kaj granda rivera haveno.<\/p>\n<p>&#8211; Klaip\u00e9da, kiu estas sola haveno en Litovio kaj la plej norda neglacii\u011danta baltmara have-no. Ekde pratempoj Klaip\u00e9da estis grava ko-merca centro.<\/p>\n<p>&#8211; Monteto de Krucoj, kie trovi\u011das \u0109irka\u016d 100 mil diversgrandaj krucoj kaj krucetoj.<\/p>\n<p>&#8211; Palanga, la plej populara Litova \u0109emara banurbo kun 10 kilometrojn longa pla\u011do, pinaj arbaroj kaj Muzeo de sukceno.<\/p>\n<p>Ni supozas, ke la kostoj por transporto kaj lo\u011dado ne superos 6000 kronojn. La kongreskotizon pagos \u0109iu aparte. Por traktado pri buso kaj lo\u011dado ni bezonus scii, \u0109u la \u0109eesto en la ekskurso estos sufi\u0109e granda. Pro tio <u>ni petas interesantojn, kiel eble plej frue anonci al la redakcio de Informilo sian nedevigan intereson \u0109eesti la ekskurson al UEA kongreso<\/u>. Poste ni publikigos pli precizajn informojn pri la programo, eblecoj komune man\u011di kaj pri la prezo. Ni estus dankemaj, se iu proponus al ni eblecon de malmultekosta lo\u011dado por 40 &#8211; 45 personoj.<\/p>\n<p>\u011cis revido en Vilnius!<\/p>\n<p>Organizanto Josef Hron, Pardubice<\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Lingva anguleto:<\/b><\/span><\/p>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\">Pri adjektoj manier-indikaj<\/h1>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span lang=\"de-DE\">\u0108u estas \u011duste dirite<\/span>: Mi multe vidis dum mia voja\u011do; a\u016d: Mi multon vidis dum mia voja\u011do;?<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 La e-vorto \u201emulte\u201c esprimas adverban adjekton, kiun ni povas klasifiki la\u016d la speco de cirkonstanco tiel \u0109i: Evidente la adjekto \u201emulte\u201c ne esprimas lokon, tempon, staton, sed manieron: <u>Kiel<\/u> okazas la ago de vidado dum la voja\u011do. Temas do pri <u>modala adjekto maniera<\/u>. La a\u016dtoroj de Plena analiza gramatiko de Esperanto (K. Kalocsay, G. Waringhien) en \u00a7 205 eksplikas: La adjektoj manier-indikaj montras simple la manieron de la ago. Plej ofta formo estas la adverbo: <u>kura\u011de<\/u> respondi; <u>leone<\/u> batali; <u>kure<\/u> sevi; <u>sensence<\/u> paroli; <u>parkere<\/u> lerni; <u>hazarde<\/u> trovi; <u>\u0109iujare<\/u> kunveni; <u>funde<\/u> scii; <u>tutmonde<\/u> okazi; <u>unuavide<\/u> rekoni; iri <u>mane-piede<\/u>; paroli <u>kvinlingve<\/u>. Sed ili estas esprimeblaj anka\u016d per prepozicio: paroli <u>sen <\/u>senco; fermi pordon <u>kun<\/u> bruo; ekkrii <u>per<\/u> terura vo\u0109o; atingi celon pa\u015do <u>post<\/u> pa\u015do; trinki <u>el<\/u> glaso; aran\u011di <u>la\u016d<\/u> alfabeta ordo.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 La unua versio de la supra frazo estas teorie \u011dusta, kvankam la adverba formo \u201emulte\u201c estis kritikata. Oni preferas diri: Mi multon vidis dum mia voja\u011do. Sed en tiu \u0109i versio la formo \u201emulton\u201c ne estas adjekto, sed rekta objekto. \u0108e diferencigo oni povas helpi al si per demando: <u>Kiel<\/u> vi vidis? Bone, (multe). La respondo indikas manieron de vidado. <u>Kion<\/u> vi vidis? Multon. La respondo indikas objekton de vidado.<\/p>\n<p class=\"nov\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Glosoj: <b>Adjekto <\/b>\u2013 p\u0159\u00edslove\u010dn\u00e9 ur\u010den\u00ed. (Adjekto estas frazelemento esprimanta cirkonstancon de la ago esprimita en la frazo.) \u2013 <b>Modalo<\/b> \u2013 mod\u00e1ln\u00ed tvar slovesa. (Modalo estas formo de verbo alprenata la\u016d tio, \u0109u \u011di rolas kiel predikato [p\u0159\u00edsudek] a\u016d kiel substantivo a\u016d kiel adjektivo.)<\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"right\">\u00a0Jan Werner<\/p>\n<p class=\"nov\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Denove tristaj informoj:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"nov\">Forpasis du eksterlandaj membroj de AEH-IKEH. La 3-an de februaro <b>In\u011d. Kent R. Jones <\/b>el \u0108ikago (Usono) kaj la 15-an de aprilo mortis\u00a0 profesoro kaj pastro <b>Franjo Grui\u0109 <\/b>el Kroatio. Honoron al ilia memoro.<\/p>\n<p class=\"nov\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pardonu &#8230; <\/b><\/span>Pro \u015dparo de la loko en la lasta numero de Informilo en la artikolo \u201eJam dekokfoje\u201c estis enmmetitaj partoj de pluaj leteroj de partoprenintoj Skokovy, en la kernon de la letero de M. Pichov\u00e1. La redakcio pardonpetas, ke \u011di forgesis skribi nomojn de la pluaj skribantoj.<\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><b>INFORMILO <\/b>&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Tel. 466 611 941\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 e-mail: <b>aeh-ikeh@volny.cz\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/b>interreto: <b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800 <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol! <\/span><\/span><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><span style=\"font-family: Arial;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 6\/2004 Enhavo: Per flugiloj de facila vento Bapto de plua poemaro Universala kongreso 2006 en Firenze Teorio kaj praktiko Batalo por la e\u016dropa lingvo Kuraciloj helpas, anka\u016d malutilas Internacilingva universitato Vilnius 2005 Lingva anguleto Tristaj informoj Per flugiloj de facila vento Kent Jones, civila in\u011deniero el \u0108ikago, dumviva membro kaj fakdelegito de UEA kaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5456","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5456","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5456"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5456\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5691,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5456\/revisions\/5691"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5456"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5456"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5456"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}