{"id":5455,"date":"2004-04-30T20:31:05","date_gmt":"2004-04-30T18:31:05","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5455"},"modified":"2018-06-16T08:27:08","modified_gmt":"2018-06-16T06:27:08","slug":"informilo_2004_5","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo_2004_5\/","title":{"rendered":"informilo 5\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 5\/2004<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\"><br \/>\n<\/span><\/span>Pokop Divi\u0161<br \/>\nSueza kanalo<br \/>\nSalutmesa\u011doj al Francio<br \/>\nFragmentoj el la leteroj<br \/>\nMeteorologiaj datrevenoj<br \/>\nHelpe de Esperanto<br \/>\nInvitoj al Nekvasovy kaj Pardubice<br \/>\nJam dekokfoje &#8230;<br \/>\nTristaj informoj<\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>\u0108u vi scias, kiu anta\u016d 250 jaroj eltrovis la fulm\u015dirmilon? \u0108u scias tion niaj eksterlandaj anoj? \u0108u ili a\u016ddis ion pri \u0109e\u0125o Prokop Divi\u0161?<br \/>\n<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Prokop Divi\u0161<\/b><\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/divis-1.jpg\" width=\"139\" height=\"189\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La eltrovinto de fulm\u015dirmilo portis civitanan nomon V\u00e1clav Div\u00ed\u0161ek kaj li estis natursciencisto kaj konstrukciisto. Li naski\u011dis 1. 8. 1696 en vila\u011deto Helv\u00edkovice (pli frue \u011di nomi\u011dis Helkovice) \u0109e la urbo \u017damberk (nordorienta Bohemio), kiel filo de malri\u0109aj gepatroj, kaj mortis 21. 12. 1765 en vila\u011do P\u0159\u00edm\u011btice \u0109e urbo Znojmo (suda Moravio). La nomon Divi\u0161, sub kiu li estas konata, li akceptis kiel ordenan nomon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Talenta studento estis en 1726 konsekrita je pastro kaj samtempe li estis nomumita instruisto de natursciencoj kaj pli poste anka\u016d de filozofio kaj teologio en mona\u0125eja lernejo en Louka \u0109e Znojmo. En la jaro 1733 li estis promociita en salcburga universitato je doktoro de teologio. La administracio de la mona\u0125ejo sendis lin al paro\u0125ejo en P\u0159\u00edm\u011btice, kie li entuziasme fizik-eksperimentis. Li korespondis kun famaj siatempaj fizikistoj, ekzemple kun svisa sciencisto L. Euler. Liaj eksperimentoj fami\u011dis, jam tiam li pripensadis la ideon pri terkonektita fulmkondukilo, la instala\u0135o sorbanta elektron el nubaro kaj tiamaniere malhelpanta \u015dtormojn akompanatajn per fulmoj. Sian eltrovon, realigitan la 15-an de junio 1754 helpe de loka for\u011disto, li nomigis \u201emeteorologia ma\u015dino\u201c. Energie li kontra\u016dstaris\u00a0 neterkonektajn metalajn stangojn de Franklin kaj Richmann. La fulmo\u015dirmilo de Divi\u0161 estis sistemo de kvarcent terkonektaj metalaj pintoj, kompletigita por certeco ankora\u016d per centra stango de fulmo\u015dirmilo. Prokop Divi\u0161 estis anka\u016d bonega muzikisto kaj orgenisto, li praktikadis elektrolizon de malsanuloj kaj postlasis vicon de sciencaj verkoj, el kiuj aperis prese nur \u201ePriskribo de la meteorologia ma\u015dino\u201c kaj \u201eNatura magio\u201c, pritraktantaj pri liaj vastaj eksperimentoj kun elektro.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Tradukis L. Srbov\u00e1 el gazeto TERNO<\/i><\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Sueza kanalo sur reloj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">Malgra\u016d, ke la titolo de tiu \u0109i kontribua\u0135o aspektas nereala, en estonto oni povas \u011din realigi. Por klarigi tiun \u0109i fakton sufi\u0109as viziti ministerion de trafiko en Israelo. Tiea trafikministro Avigdor Liebermann en a\u016dgusto 2003 anoncis, ke lia oficejo preparas studa\u0135on, kiu pritaksos eblecon krei fervojan kunligon inter havenoj Ejlato sur bordo de la Ru\u011da Maro kaj Ashdod \u0109e la marbordo de Mediteraneo.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">La supozata traktraceo proponos al klientoj malpli kostan kaj precipe pli rapidan alternativon por transporti varojn inter la regionoj de la Ru\u011da maro kaj Mediteraneo, ol kiun nuntempe proponas la \u015dipoj navigantaj tra la Sueza Kanalo. Elstaran influon por decido prilabori la studa\u0135on havis rapide kreskanta sur\u015dosea transport-amplekso de varoj el Ejlato, kien el norda parto de Israelo gvidas unusola \u015doseo trairanta Negebon, la desertecan regionon en la suda parto de Israelo.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">La rezultojn de la studa\u0135o oni supozis publikigi fine de novembro 2003, la ministro de trafiko tamen anta\u016danoncis, kiel la nova kunliga fervojo povas aspekti. \u0108ar al Ejlato nuntempe gvidas neniu trako, oni devas konstrui tute novan, 183 km longan fervojan linion, kunligonta tiun \u0109i sud-israelan urbon kun ekzistanta jam reto de israelaj fervojoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">La novan fervojan linion oni supozas alligi al la reto sude de la urbo Beer Sheva. La nova fervojo estos konstruata kun parametroj, permesantaj al pasa\u011dertrajnoj trafiki per maksimuma\u00a0 rapido 180 km\/h. La veturtempo inter Ejlato kaj la 350 km malproksima \u0109efurbo Tel-Avivo ne superos du horojn kaj 30 minutojn. Signifa mallongigo de la veturtempo okazos anka\u016d en vartrafiko. Dum nuntempe \u015dar\u011da\u016dtomobiloj por traveturi tricent-kilometran distancon inter Ejlato kaj\u00a0 Ashdod bezonas meze 8 horojn, al vartrajnoj sufi\u0109os tiucele nur tri horoj kaj duono.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>La\u016d Railway Gazette International preparis Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Salutmesa\u011doj al Francio<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Grupo de Mozaj esperantistoj el Francio aran\u011dis mondfaman renkonton el Verduna Centro por la paco, liberecoj kaj homaj rajtoj kaj petis diversajn asociojn por skribi salutmesa\u011dojn kontra\u016d rasismo por lapreparita sta\u011do. Ili deziris ricevi mesa\u011dojn en nacia lingvo de la landoj, kaj en Esperanto. <\/i><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Anka\u016d nia redakcio partoprenis inter pli ol 40 gesamideanoj el la plej diversaj landoj\u00a0 kaj\u00a0 ricevis\u00a0 tiun \u0109i dankon:<\/i><\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tial mi volas dankegi vin hodia\u016d, nome de la Grupo de la Esperantistoj Mozaj, pro via kontribuo al tiu realiga\u0135o sukcesplena. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la kunsendata (Word-)dokumento, vi povos vidi, kiel aspektis dum la sta\u011do via kontribua\u0135o enplastizita: mi esperas, ke vi ne fari\u011dos malkontenta(j), vidante \u011din. Por la kontribua\u0135oj el E\u00f9ropo estis anta\u016dvidita rando el steloj, el palmoj por Afriko, el duonaj tergloboj por Ameriko, el sunfloroj por Azio kaj buntaj fi\u015doj por Oceanio. Espereble la kolorojn, kiujn mi kelkfoje uzis, ne malpla\u0109os al vi: la\u016d la gepatra lingvo, en kiu vi skribis, mi elektis kolorojn el la \u00ablanda\u00bb a\u00f9 \u00abregiona\u00bb flago por montri la diversecon de la kontribuintoj; bonvolu pardoni al mi, se mi eraris, kvankam mi estis tre atentema. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En malpli ol du semajnoj atingis nin salutvortoj el A\u016dstrio, Belgio, Benino, Bjelorusio, \u0108e\u0125io, Estonio, Francio, Germanio, Hungario, Israelo, Italio, Kanado, Katalunio, Kolombio, Latvio, Norvegio, Sudafriko, Togolando kaj el kelkaj internaciaj organiza\u0135oj.\u00a0 Ni estas al vi tre dankemaj.\u201c <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Herv\u00e9 Mougin<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><u><b>Estimataj legantoj,<\/b><\/u><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><u>komence de la jaro ni proklamis literaturan konkurson. Bonvolu memori, ke la limdato por sendi viajn verkojn rapide proksimi\u011das!<\/u><\/span>\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">(15.6.2004!)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni ripetas: Por la temo elektu unu el la tri proverboj de L.Zamenhof:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2.94cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a) Ne \u0109io brilanta estas diamanto<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2.94cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">b) Kapo majesta, sed cerbo modesta<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2.94cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">c) Lupo \u015dan\u011das la harojn, sed ne la farojn.\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: large;\"><b>Fragmentoj el ricevitaj leteroj:<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kun granda plezuro kaj \u011dojo mi akceptis la pluan Informilon kaj Anta\u016den. La gazetoj estas preparitaj vere kun granda zorgo, mi tralegis ilin kun plezuro. Mi gratulas al la tuta redakta aro. La enhavoj\u00a0 tre interesas min jam pro tio, ke estas bonaj ligiloj kun E-movado en mia nuna vivsituacio. Pro mia nebona sano mi malmulte voja\u011das.<br \/>\nZ.\u0158.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Multe da sukcesoj kaj fortoj al \u0109iuj kunlaborantoj de Informilo,kiuj zorgas pri \u011dia bona kvalito.<br \/>\n<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>.F.S.<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi anka\u016d volas gratuli kaj danki al Vi kaj al la tuta redakcio de Informilo, \u0109ar \u011di aperadas tre regule kaj \u0109iam alportas multe da interesa lega\u0135o kaj novajn informojn, kiujn mi konsideras tre utilaj. Mi estas \u011denerale kontenta.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P.P.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi admiras anka\u016d sinofereman aktivecon de s-anino Jary en redakcio dum la naski\u011dado de Informilo. Se ni havus pli multe de tiaj diligentaj volontuloj, nia Esp. agado en nia respubliko revenus balda\u016d al la iama fameco, per kiu fieris nia movado en la mondo. Tial mi deziras al via redakcio pluajn sukcesojn en utila agado.<br \/>\nV.K.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Informilo kaj Anta\u016den akompanas min en la mansako dum miaj oftaj longaj veturadoj de mia hejmo al Parizo trajne (valoras la malgrandeco de la bultenoj!) Leginte la raporton, mi miris pri multaj taskoj, kiujn vi faras. Surprizis min la informo pri \u0109e\u0125a traduko de la libro \u201eIli vivis sur la tero\u201c, mi esperas, ke \u011di pla\u0109os al \u0109e\u0125aj legantoj. Nia E-grupo ofertis la francan libron al la biblioteko en mia vila\u011do, multe da\u00a0 homoj jam legis \u011din. Pluajn sukcesojn deziras<br \/>\nJ.H.<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Meteorologiaj kaj hidrologiaj datrevenoj <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>en la jaro 2004<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>1564<\/b> naski\u011dis Galileo Galilei &#8211; inventisto de aparatoj ebligantaj meteorologiajn mezurojn;<br \/>\n<b>1744<\/b> naski\u011dis natur-scienculo Jean-Baptiste Lamarck &#8211; a\u016dtoro de la unua klasifiko de nuboj;<br \/>\n<b>1754<\/b> Prokop Divi\u0161 instalis en P\u0159\u00edm\u011btice \u0109e Znojmo la unuan fulmo-\u015dirmilon en E\u016dropo (vidu la unuan artikolon);<br \/>\n<b>1774<\/b> naski\u011dis admiralo Sir francis Beaufort, a\u016dtoro de la skalo pri venta forto sur maroj;<br \/>\n<b>1854 <\/b>naski\u011dis Gustav Hellmann, meteorologia fakulo de e\u016dropaj observejoj;<br \/>\n<b>1884 <\/b>naski\u011dis Otto Seydl, astronomo, longjara gvidanto de la observejo en Prago;<br \/>\n<b>1904 <\/b>estis ina\u016dgurita meteorologia observejo sur monto Mile\u0161ovka (norda Bohemio);<br \/>\n<b>1924<\/b> naski\u011dis Zden\u011bk Gregor, esplora laboristo de sinoptika*) kaj aera revuo HMI;<br \/>\n<b>1964<\/b> estis lan\u0109ita la unua meteorologia satelito NIMBUS 1;<br \/>\n<b>1984<\/b> oni instalis a\u016dtomatan meteorologian mezuran sistemon en la aerodromo Prago-Ruzyn\u011b (legu Ruzinje);<br \/>\n<b>1994<\/b> La centro \u201eMeteo France\u201c en Toulouse (legu tulu:z) ina\u016dguris a\u016dtentikan modelon Aladin &#8211; la projekto de meteorologiaj revuoj de Francio, Meza kaj Orienta E\u016dropo kaj Maroko.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Klarigo: *) Ebliganta amplekse sekvi per unusola rigardo la diversajn partojn de iu tuto. <\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>El la kalendaro de CMMI 2004 kompilis kaj esperantigis Ale\u0161 V\u00e1vra<\/i><\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>\u011custe ni vidas nur per la koro. Kio estas grava, tio estas nevidebla per la okuloj.\u201c<\/i><\/span><\/p>\n<p>A. de Saint-Exup\u00e9ry<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Helpe de Esperanto li unuigis la mondon <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>de la nevidantoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi naski\u011dis jam kun la degenero de la okulretinoj, poste aperis gla\u016dkomo. Estante kvinjara mi estis lokita en blindulejon de Deyl en Prago, \u0109ar miaj gepatroj divorcis kaj neniu interesi\u011dis pri mi. Tiaj ekstremoj okazadas: a\u016d la gepatroj la handikapitajn infanojn super\u015dutos per amo, a\u016d tute male. Kaj tia estis mia kazo!\u201c rakontas Ji\u0159\u00ed Vychodil.<\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jam de la naski\u011do mi inklinis al muziko, mi lernis ludi pianon, poste violonon kaj fluton. Studadon de konservatorio mi finis per magistri\u011da koncerto. En la lernejo por nevidantoj mi fari\u011dis instruisto. Dudek jarojn mi \u0109i tie laboris kaj same dudek jarojn anka\u016d en la \u0108e\u0125a asekurejo.\u201c<\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ankora\u016d dum vizitado de la baza lernejo du tagojn anta\u016d la somerferioj mia sanstato subite malboni\u011dis, abrupte fortigis mia internokula premo! La netolereblajn dolorojn de la kapo kaj okuloj forigis tuja operacio. Postsekvis du operacioj, dum kiuj oni elmetis amba\u016d miajn okulojn. De tiu tempo mi havas protezojn kaj tiuj jam ne doloras!\u201c kun senco por nigra humoro diris Ji\u0159\u00ed Vychodil.<\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la hospitala \u0109ambro estis kun mi iu sinjoro, kiu parolis kun siaj amikoj per lingvo, kiun mi ne komprenis. Li rimarkis mian intereson kaj diris al mi, ke ili parolas Esperante. Samtempe li proponis al mi, se mi havas intereson, tuj eklerni Esperanton. La vortojn mi lernadis a\u016dskultante kaj gramatikon mi studis en lernolibro por nevidantoj. Post du monatoj de \u201eferioj\u201c trapasintaj en la hospitalo mi akiris solidajn bazojn de Esperanto.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La \u0109efan parton de la progresado de Esperanto inter la nevidantoj en nia lando havis Karel Emanuel Macan. Li meritis pri disvolvi\u011do de la presa\u0135oj por blinduloj kaj li anka\u016d iniciatis la eldonadon de Esperanta suplemento de la gazeto ZORA, eldonata de la jaro 1917. Post tri jaroj estis eldonita la unua numero kun la titolo \u201eA\u016droro\u201c, kiu aperadas \u011dis nun por legantoj tutmonde. Anta\u016d tridek jaroj s-ano Ji\u0159\u00ed Vychodil &#8211; helpe de sia edzino &#8211; ekredaktis \u011din &#8211; sur la genuoj, sen kiaj ajn kondi\u0109oj &#8211; en unu malgranda \u0109ambro de paneldomo. En la \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio li fondis sekcion por nevidantoj kaj 25 jarojn li staris fronte de \u011di. Kun la edzino li organizis resanigajn restadojn por vidhandikapitoj kune kun instruado de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kio el malbonoj estas pli a\u0109a? La nevidanto perceptas la \u0109irka\u016dan mondon tute alimaniere. Li ne kapablas forkuri, nek ka\u015di sin dum dan\u011dero, li devas nur kredi. \u201eSe la \u0109irka\u016duloj komprenas min, estas por mi pli grave, ol se iuj kompatas min\u201c, da\u016drigas J. Vychodil.\u00a0 \u201eNuntempe mi estas jam foruzita, precipe, kiam mi havas kapturni\u011don. Sen akompananto mi praktike ne eliras. Anta\u016de mi promenadis sola tra Prago. Mi povus centfoje diri, ke renkontis min terura sorto, fatalo. La homo ne devas cedi, malvenki. Mi &#8211; Dio estu benita &#8211; kapablas el \u0109io preni tion plej bonan. La mondon, \u0109irka\u016da\u0135on mi mezuras per la longeco de mia bastono, la hejmon per la anta\u016den stre\u0109itaj brakoj. Miaj noktaj son\u011doj ne konsistas el bildoj. Mi son\u011das, sed mi perceptas nenion. Povas esti, ke mi iras sur la strato, mi a\u016ddas \u0109irka\u016d mi la bruon a\u016d kun iu mi parolas. Kiu ne estas denaska blindulo, kiu blindigis pli poste, en siaj son\u011doj li vidas la mondon, kiun li iam konis. Nenion ekkoni estas same krude, kiel \u0109ion perdi, perdadi iom post iom la vidkapablon. Mi legis pri kazoj, kiam post kelkaj jaroj al blinduloj neatendite revenis vidkapablo kaj jam tio ne estis por ili agrabla.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Krom la radioelsendado li a\u016dskultas anka\u016d la televidon. \u201eLa dialogoj multe aludas, sed la filmojn aran\u011ditajn surbaze de bildoj mi ne komprenas, mi ne scias, pri kio temas. Multe sufloras al mi mia edzino. Plej multe mi \u015datas klasikan muzikon. Mi a\u016dskultas \u011din per kompaktdisko, kies pakumoj estas markitaj per brajlo. Anta\u016de mi multe legis, sed nun mi estas sesdek-kvarjara\u011da kaj miaj manoj estas jam balda\u016d lacaj.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tamen nia amiko iom plendas, dirante: \u201eLa nevidanto eluzas pli multe da \u015duoj, a\u016d multfoje surver\u015dadas &#8211; makulas sian vesta\u0135on, do lia vivado estas pli komplika kaj \u0109efe &#8211; pli multekosta. Li bezonas iom aliajn a\u0135ojn, ol la sana homo. Mi ne sentas, ke oni ka\u016dzas al mi maljusta\u0135ojn, mi ne plendas, ke mi havas iom pli malbonan vivon, nur plej multe mi beda\u016dras, ke mi ne povis vidi, kiel petoladis niaj infanoj. \u0108i tio estis nur en mia imago. Anka\u016d nun, kiam mi a\u016ddas la mia\u016dadon de la kato a\u016d pepadon de la papagoj, interesas min, kiel ili aspektas.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Li a\u016dskultas, tu\u015das la a\u0135ojn kaj el la punktoj kreadas la \u015dpina\u0135on de interrilatoj. Eble li vidas e\u0109 pli multe, \u0109ar se la unua el la kvin sencoj mankas, anstata\u016das \u011din la koro. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>El la\u00a0 \u0109e\u0125a gazeto \u201eTop V\u00edkend magaz\u00edn\u201c tradukis Miloslav Pokorn\u00fd, Ji\u010d\u00edn<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Invitoj:<br \/>\n1) al Nekvasovy<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 13-a Refre\u015diga E-tendaro (RET) en pitoreska vila\u011do Nekvasovy estos en la tagoj 14.8. &#8211; 24.8.2004 denove preparita por geesperantistoj, favorantoj de Esperanto, biciklistoj kaj turistoj. \u011ci trovi\u011das sur la fervojtrako Plze\u0148 &#8211; \u010cesk\u00e9 Bud\u011bjovice, proksimume 40 km sude de la urbo Plze\u0148. Lo\u011dado en turisma tranoktejo de Sporta klubo \u0109e la rando de la vila\u011do, kie estas kuirejo, man\u011dejo-klubejo kaj higiena ekipa\u0135o kun varma akvo. Man\u011do trifoje en la tago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Prezo 1650 K\u010d (170 K\u010d\/tago). Litkapacito nur 15 &#8211; 20 personoj! <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Programo: ekskursoj, lingva kurso kaj konversacia grupo, sportaj kaj amuzaj ludoj, na\u011dado, komuna gimnastiko ktp. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eblas partopreni malpli longan tempon. Kontakto: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Stanislav Pech, Zdemyslice 108, CZ 336 01 Blovice<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, tel. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>737 330 063<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, e-mail: <\/span><a href=\"mailto:esperantoplzen@centrum.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>esperantoplzen@centrum.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.64cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>2) al\u00a0 Pardubice<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La\u00a0 saman tagon, kiam Vi forlasos restadon en Nekvasovy, venu al Pardubice \u2013 Rybitv\u00ed por 5-taga\u00a0 Internacia E-renkonti\u011do \u2013 de 24-a \u011dis 29-a de a\u016dgusto 2004. Invitilon ni almetis\u00a0 al marta Informilo, sed, se Vi hazarde ne povas \u011din trovi, skribu, telefonu a\u016d e-majlu kaj funkciuloj el Pardubice tuj sendos al Vi la novan invitilon kun ali\u011dilo. La adreso al la redakcio estas \u0109iam en la kadreto \u0109e la fino de tiu \u0109i gazeto. \u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.64cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Jam dekokfoje<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nekredeble, sed vere jam 18-foje ni partoprenis la semajnan lingvan seminarion en pensiono Espero en Skokovy. Nunjare \u011di okazis de la 14-a \u011dis la 20-a de aprilo. Venis preska\u016d 50 partoprenantoj. Anta\u016dtagmeze ni kiel obeemaj gelernantoj ripetis gramatikon kaj konversacion en kvar grupoj, posttagmeze ni ekskursis, \u0109ar akompanis nin belega printempa vetero. Partoprenis anka\u016d du polaj plenkreskaj esperantistoj kun sia 12-jara filo. Ni \u0109iuj tre admiris lin, kiel flue li parolis Esperanton kaj kiel belege parkere ludis pianon, kiun li lernis kiel memlernanto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anka\u016d vespere ni ne enuis a\u016dskultante diversajn prelegojn de la plej eminentaj partoprenantoj, ni anka\u016d kun intereso a\u016dskultis raporta\u0135on pri Meksikio kaj anka\u016d per diapozitivoj ni \u201epromenis\u201c tra pola krakova regiono.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni \u011dojis, ke post kelkaj jaroj ni povis renkonti nian amikinon \u0109aretulinon Ivanka Drbohlavov\u00e1, kiun akompanis flegistino Valkounov\u00e1 el Instituto de sanzorgo kaj per a\u016dto de s-ano D-ro Hradil \u015di estis alveturigita en nian kolektivon en Skokovy almena\u016d por unu tago. Ivanka estis tre multe invalidita. Anta\u016d du jaroj mortis \u015dia patrino, kiu bone zorgis pri \u015di. Sed poste restis nenio alia ol veni en Instituton de sanzorgo en Ho\u0159ice. \u015ci \u015datis legi, lerni, sed pri \u0109iu turno de la libropa\u011do \u015di devis peti alian homon, same pri vi\u015do de la nazo a\u016d larmo, \u015di mem ne kapablis ekku\u015di\u00a0 en la liton de sia \u0109aretveturilo. Ni opinias, ke malmultaj el niaj legantoj povas al si tian situacion bone imagi.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La okuloj de Ivanka brilis de la \u011dojo, ke post longa tempo \u015di denove povas babili kun \u0109iuj konatoj, kaj niaj \u0109eestantoj anka\u016d estis kortu\u015ditaj pro \u015dia vizito.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vespere ni adia\u016dis \u015din ne \u011doje, sciante, ke \u015di ne povos regule vizitadi niajn seminariojn &#8230;<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiu povus scii, ke ni parolis kun \u015di lastfoje. Post tri tagoj ni estis informitaj, ke \u015di mortis pro koratako. Ni tre beda\u016dras \u015dian forpason. Ni ne forgesos Vin, kara Ivanka!<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Majka Pichov\u00e1<\/i>\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Tristaj informoj<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">O La 2-an de aprilo forpasis en sia 75-jari\u011do pastoro Adolf Burkhardt, longjara prezidanto de KELI, honora membro de Germana E-Asocio kaj UEA.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">O\u00a0\u00a0 La 10-an de aprilo 2004 pro koratako forpasis konata \u0109efsekretario de Hungara E-Asocio Oszk\u00e1r Princz.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>O<\/b>\u00a0\u00a0 La 18-an de aprilo forlasis la vicojn de AEH \u0109aretulino, bona amikino de \u0109iuj regulaj partoprenantoj de lingvaj seminarioj en Skokovy, 53-jara Ivanka Drbohlavov\u00e1 pro koratako.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kondolencojn ne sendu al parencoj, sed al la flegistino, kiu zorgis pri Ivanka: <b>Valkounov\u00e1, Lidick\u00e1 1004, 295 01 Mnichovo Hradi\u0161t\u011b<\/b>, tel. <b>326771403<\/b>. Ver\u0161ajne normala funebroceremonio ne okazos.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Honoron al iliaj memoroj.<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; border: none; padding: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm 0.14cm;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">NFORMILO<\/span><\/b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> &#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">ANTA\u016cEN<\/span><\/b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nEldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\nTel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 5\/2004 Enhavo: Pokop Divi\u0161 Sueza kanalo Salutmesa\u011doj al Francio Fragmentoj el la leteroj Meteorologiaj datrevenoj Helpe de Esperanto Invitoj al Nekvasovy kaj Pardubice Jam dekokfoje &#8230; Tristaj informoj \u00a0\u0108u vi scias, kiu anta\u016d 250 jaroj eltrovis la fulm\u015dirmilon? \u0108u scias tion niaj eksterlandaj anoj? \u0108u ili a\u016ddis ion pri \u0109e\u0125o Prokop Divi\u0161? Prokop Divi\u0161 [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5455","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5455","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5455"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5455\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5712,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5455\/revisions\/5712"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5455"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5455"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5455"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}