{"id":5454,"date":"2004-04-30T20:31:04","date_gmt":"2004-04-30T18:31:04","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5454"},"modified":"2018-06-16T08:27:43","modified_gmt":"2018-06-16T06:27:43","slug":"informilo_2004_4","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo_2004_4\/","title":{"rendered":"informilo 4\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 4\/2004<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b>Bonan matenon, majstro<br \/>\nFinkalkulo \u2013 2003<br \/>\nArno\u0161t de Pardubice<br \/>\n\u0108ESAT dise de Pirna kaj \u00dast\u00ed n.L.<br \/>\nAnton\u00edn Dvo\u0159\u00e1k<br \/>\nGravaj servoj de Esperanto<br \/>\nVizito \u0109e niaj geamikoj<br \/>\nAnonco<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Bonan matenon, majstro<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Bonan matenon, Majstro! Sidi\u011du, mi petas. Kiel vi fartas post tiomjara malvivo? Trankvile fumu. Nu, vi certe enketas pri la movado, kaj l&#8217; nuna perspektivo? Nu, ni laboras. Sed &#8211; vi scias \u2014 la homoj <\/span><span style=\"font-size: small;\">estas inertaj, altaj estas la baroj. malfavoras l&#8217; epoko; militoj, pogromoj minacas; nin ignoras la registaroj. Jes, jes, en via tempo, estis simile; vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas &#8211;\u00a0 atingi I&#8217; orelojn estas malfacile, kaj kiam la homoj mokas nm, ni hontas. Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje donacis kelkan monon, sed ni malri\u0109as. Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje! Al -ata-ita ni multe da tempo dedi\u0109as! Mi diris, ke per ignoro stulte obstina la registaroj a\u016dskuiti nin rifuzas? E\u0109 pli malbone \u2014 la registaro \u0109ina por siaj propraj celoj la lingvon uzas! Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas ni krokodilas &#8230; Kio? Ja nacilingve babili. . . \u0108ar komencanto ne komprenas, kiam ni Esperanton parolas svinge. Nu, Majstro, estis agrable &#8230; \u011cis la revido; <\/span><span style=\"font-size: small;\">\u011dojos pro via vizit&#8217; la samideanoj. Vi povas reiri la tombon kun forta fido, ke via afero trovi\u011das en bonaj manoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Wiliam Auld (*1924)<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Arno\u0161t de Pardubice (1297 \u2013 1364)<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108i jare ni memorigas al ni la 640-an datrevenon de morto de la elstara \u0109e\u0125a politikisto kaj eklezia altrangulo, la unua \u0109efepiskopo de Prago (1344 \u2013 1364) Arno\u0161t (Ernesto) de Pardubice.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Li naski\u011dis la 25-an de marto 1297 en Pollando, en familio de \u0109e\u0125a kavaliro Arno\u0161t de Host\u00fd\u0148, en kies ru\u011da blazono trovi\u011das blanka (ar\u011denta) duono de \u0109evalo kun brido. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Arno\u0161t de Pardubice apartenis al \u0109efaj \u011denerale respektataj konsilantoj kaj konfidenculoj de la \u0109e\u0125a re\u011do kaj germana imperiestro Karolo la IV-a. Li subtenis serion da signifoplenaj projektoj de tiu \u0109i granda reganto kaj nome kiel per diplomatiaj rimedoj, tiel per siaj ideoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiel la unua praga \u0109efepiskopo li havis meritojn pri la organize jura aran\u011do de la diocezo, li subtenis la levi\u011don de nivelo de la \u0109e\u0125a klerikaro, li fondis kelkajn mona\u0125ejojn kaj subtenis vicon da ekleziaj institucioj. Rekte kaj nerekte li influis per sia socia pozicio, edukiteco kaj personaj dispozicioj la altan kulturan nivelon de la \u0108e\u0125a re\u011dlando en la tempo de Karolo la VI-a. Li postlasis la eternan postsignon de personulo, kies homa bildo prezentas valorojn, kiujn ekzamenis la tempo kiel modelon por la pluaj kaj pluaj generacioj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Arno\u0161t de Pardubice mortis la 30-an de junio 1364 en Roudnice kaj lia korpo ripozas en Pollando. Sed la urbo Pardubice estis lia \u0109efa rezidejo kaj pro tio la \u0109efaj nunjaraj solena\u0135oj okazos \u011duste \u0109i tie. La Orientbohemia teatro prezentos la teatra\u0135on \u201eNokto en Karl\u016fv T\u00fdn\u201c de Jaroslav Vrchlick\u00fd, en la Orientbohemia muzeo okazos ciklo da fakaj prelegoj \u201eArno\u0161t de Pardubice kaj lia tempo\u201c kaj anka\u016d ekspozicio pri li, la pilgrimado post Arno\u0161t de Pardubice estos konkurado de infanoj kaj junularo pri la historio de la regiono. Krome en la Kavaliraj salonegoj de kastelo de Pardubice okazos koncerto de la tiutempa gotika muziko (la 19-an de junio) kaj Internacia scienca konferenco \u201eArno\u0161t de Pardubice \u2013 la personulo, tempo, hereda\u0135o\u201c (la 15-an \u2013 17-an de septembro).<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>El \u0109e\u0125a \u0135urnalo tradukis Ji\u0159\u00ed Patera<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-size: x-large;\">\u0108ESAT dise de Pirna kaj \u00dast\u00ed n.L.<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La EA \u201eSaksa Svisio\u201c r.a. decidis dum sia plenkunveno, la 15an de febr. 2004, organizi la sekvontan \u0108e\u0125an Saksan Tagon en Johanngeorgenstadt kaj Pot\u016f\u010dky la 10an de julio 2004.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La urbo Johanngeorgenstadt festas \u0109ijare 350 jari\u011don de la urbo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estas planate, viziti la iaman ar\u011dento-minejon \u201e Gl\u00f6ckl\u201c, la tagman\u011do okazos en Pot\u016f\u010dky kaj eventuale urbgvido en Johanngeorgenstadt.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nia renkonto estos je la 11.45 horo en la centra bushaltejo de Pot\u016f\u010dky. Ni finos la komunan tagon \u0109irka\u016d la 16-a horo. \u0108ar necesas anonci la gvidadon tra la ar\u011dento-minejo, necesas ali\u011di.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bonvolu anonci vian partoprenon a\u016d per helika po\u015dto \u0109e <b>Hannelore B\u00fcnger, Am Fichtbusch 32 en D-08340\u00a0 Schwarzenberg<\/b> a\u016d per reto: <\/span><a href=\"mailto:NoKoSaksio@tiscali.de\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>NoKoSaksio@tiscali.de<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Norbert Karbe<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Anton\u00edn Dvo\u0159\u00e1k<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La modfama komponisto naski\u011dis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves \u0109e Kralupy kaj mortis la 1-an de majo 1904 en Prago. Dum la juna\u011do li estis violonisto en la orkestro de la Provizora teatro en Prago. Liaj komponistaj sukcesoj venis nur pli poste kaj ili estis tiel grandaj, ke li sukcesis vivteni sin nur pere de komponado de klasika muziko. Fine de sia vivo li i\u011dis profesoro en la praga universitato. Liaj verkoj aperadis eksterlande, \u0109efe en Anglio. Lian lastan IX-an simfonion oni ne bezonas prezenti. \u011ci estas \u015datata kaj \u011di i\u011dis parto de nia nacia kulturo. <\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/muzikus-1.jpg\" width=\"143\" height=\"223\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" \/><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La sukcesoj de A. Dvo\u0159\u00e1k komenci\u011dis en la jaro 1884. Liaj verkoj \u201eEdzi\u011dfesta \u0109emizo\u201c, \u201cSankta Ludmila\u201c kaj \u201eRequiem\u201c estis prezentataj en Anglio (Kembri\u011do),\u00a0 poste en Germanio kaj Rusio. Dum fervora laboro li ricevis leteron de ri\u0109a sinjorino Jeanett Thurber kun invito gvidi la Nacian konservatorion en Novjorko. Li longe hezitis kaj en la jaro 1892 li akceptis la proponon. Kun sia edzino kaj du infanoj li \u015dipvoja\u011dis al Usono. Lia unua verko estis en la jaro 1893 \u011duste la IX-a simfonio e-moll \u201eEl la nova mondo\u201c. En unu de siaj leteroj Dvo\u0159\u00e1k skribis, ke li \u011din ne verkus, se li Amerikon ne vizitus.Li estis entuziasma kaj kortu\u015dita pro sia vivo en Usono. Liaj ciganaj melodioj havis ekzotikan sonon. Konkrete usonaj vo\u0109oj aperas en kelkaj nigrulaj spiritualoj. Anka\u016d la naturo forte ravis lin. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Li verkis simfoniojn kaj \u0109efe na\u016d operojn \u201eRe\u011do kaj karbisto\u201c, \u201eMalmolaj kapegoj\u201c, \u201eVanda\u201c, \u201eRuzulo kamparano\u201c, \u201eDimitrij\u201c, \u201eJakobeno\u201c, \u201eDiablo kaj K\u00e1\u0109a\u201c kaj en la jaro 1900 anka\u016d \u201eNajado\u201c. En la jaro 1903 anka\u016d aperis la unuan fojon opero \u201eAlfred\u201c. Pro sia ri\u0109a vivo kaj laboro li estis \u015datata kaj konata en la tuta mondo.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Tradukis\u00a0 Fili<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Gravaj servoj de Esperanto<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Multaj esperantistoj opinias, ke la tradicia Esperanto-klubo ne plu havas signifon. La\u016d mi ili almena\u016d grandparte eraras. La loka Esperanto-klubo estas ankora\u016d loko, kie Esperanto vivas. Ekzistas anka\u016d la reto, certe, sed \u0109iu el vi konas dekojn da homoj, kiuj ankora\u016d tute ne uzas la reton. Tamen tiuj, kiuj uzas la reton, povas helpi al siaj samlokanoj vigligi la lokan grupon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nun en la retejo <\/span><a href=\"http:\/\/www.tejo.org\/uea\/lokaj_esperanto-grupoj\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">www.tejo.org\/uea\/lokaj_esperanto-grupoj<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> vi komencas trovi sugestojn por la lokaj grupoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Momente vi trovas la konsilon registri vian grupon \u0109e<\/span><a href=\"http:\/\/www.esperantoland.org\/grupoj\/\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0www.esperantoland.org\/grupoj\/<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> por ricevi vizitantajn esperantistojn, se vi \u015datas \u00a0plivigligi viajn klubajn vesperojn per esperantistoj, kiuj hazarde voja\u011das en via regiono. Validas anka\u016d la malo: se vi devas veturi ien, kontrolu, \u0109u tie estas loka grupo, kiu \u015datus, ke vi vizitu la klubanojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Krome vi trovos la konsilon sendi informilon pri via urbo en Esperanto al iu centra kolektejo kaj enretigejo de tiuj informiloj:<\/span><a href=\"http:\/\/urbo.aliaflanko.de\/\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u00a0http:\/\/urbo.aliaflanko.de<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Fine vi ne povos maltrafi la agadon de la projekto &#8220;\u011cemelaj Urboj&#8221;, alivorte de la agado por kunlaborigi Esperanto-grupojn de \u011demeli\u011dintaj urboj. Kontaktu tiucele la komisiiton de UEA: &#8220;Wu Guojiang&#8221; <\/span><a href=\"mailto:amikeco999@21cn.com\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">amikeco999@21cn.com<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Renato Corseti<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Vizito \u0109e niaj geamikoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Karaj gelegantoj, skribante tiun \u0109i raporton mi volas diri al vi, ke mi ver\u015dajne estas iom pli sperta esperantisto ol lerta raportisto; malglata\u0135ojn en mia artikolo, en kiu mi deziras skribi kelkajn liniojn pri la vizito de nia kvarpersona \u0109e\u0125a grupeto en najbara A\u016dstrio kaj poste anka\u016d en Germanio. La pasintjara renkonti\u011do de a\u016dstriaj, germanaj kaj \u0109e\u0125aj E-istoj povis reali\u011di dank\u2018 al la invito fare de ALBE (A\u016dstria ligo de blindaj e-istoj) kaj dank\u2018 al niaj a\u016dstriaj geamikoj \u011denerale, kiuj fari\u011dis organizantoj kaj samtempe gastigantoj de \u0109i tiu bela kaj utila aran\u011do.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La renkonti\u011do okazis en la tagoj de la 12-a \u011dis la 15-a de septembro 2003. Nia kvaropo &#8211; geedzoj Jel\u00ednek, s-ano P\u0159\u00edborsk\u00fd, prezidanto de nia blindul-sekcio kaj mi, trapasis aventuroplenan voja\u011don al la malgranda a\u016dstria urbeto Melheim. Ni devis kelkfoje \u015dan\u011di la trajnon, sed bon\u015dance, dank\u2018 al la oferema helpo de nia amikino Milena ni fine atingis la celon bonorde. \u0108i tie jam atendis nin niaj karaj gastigantoj kaj per komforta a\u016dtomobilo, apartenanta al nia hotelestro, oni transportis nin al Altheim, kie ni lo\u011dis en malgranda, sed tre bela hoteleto.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tuj post nia alveno surloke en la hotela restoracio atendis nin jam niaj a\u016dstriaj kaj germanaj geamikoj kaj tuj sekvis varmkoraj salutoj, akompanataj per reciprokaj manpremoj kaj \u0109irka\u016dbrakoj, do regis vere familieca atmosfero, kio koncernis ne nur en la unuaj momentoj, sed anka\u016d dum la tuta kvartaga restado.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jam la unuan tagon, post la vesperman\u011do kaj post kelkaj organizaj sciigoj, preparis por ni niaj organizantoj du prelegojn; kaj kvankam ni jam estis iomete lacaj \u2013 post peniga tuttaga voja\u011dado &#8211; ni a\u016dskultis ilin kun granda intereso kaj plezuro.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la unua aludita prelego s-anino Veronika Haupt el A\u016dstrio tre interese kaj detale konatigis nin kun verkado kaj kun la \u011denerala vivosorto de multaj poetoj, verkistoj vivintaj kaj aktivintaj en Supra A\u016dstrio. La a\u016dtorino de la prelego anka\u016d mem esperantigis la himnon de Supra A\u016dstrio kaj proponis al la \u0109eestantoj \u011dian komunan kantadon.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La dua prelego, kiun faris la \u0109eforganizanto de nia renkonti\u011do s-ano Walter Wagner, anka\u016d el A\u016dstrio, estis anka\u016d tre interesa, nome pro tio, ke \u011di tu\u015dis nian movadan problemaron. La preleginto unue mallonge okupi\u011dis pri historio kaj signifo de nia lingvo, pri \u011dia disvasti\u011dado, pri E-a gazetaro kaj radioelsendado kaj poste priparolis nian pasintan kaj nuntempan \u011deneralan kaj speciale blindulan E-movadon. \u0108ar la \u0109efa temo de \u0109i tiu prelego &#8211; kaj entute de la tuta renkonti\u011do &#8211; estis: &#8220;\u0108u nia movado estos mortinta?\u201c la a\u016dtoro pere de siaj rimarkoj pri la signifo de la E-movado provokis nin al vigla kaj enhavori\u0109a diskutado. En \u011di la unuopaj gepartoprenantoj esprimis siajn opiniojn, kiamaniere plibonigi la staton de nia \u0109iam malkreskanta (a\u016d nesufi\u0109e kreskanta) blindul-samideanaro.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Unu el la diskutintoj esprimis opinion, ke en la kluba vivo \u2013 t.e. en diversspecaj E-aran\u011doj kulturaj a\u016d ekz. en kunvenoj oni preferu uzadon de E-o. La alia substrekis, ke por nia \u0109irka\u016danta mondo plej gravas la praktika rolo de nia kara lingvo, ol la vidpunktoj ideologiaj, aliaj eldiris opinion pri troa okupiteco de junularo \u011denerale kaj pri iliaj diversaj aliaj alloga\u0135oj, e\u0109 en la lernejoj, ekz. komputiloj kaj interreto, a\u016d \u0109efe instruadon de multaj aliaj fremdaj lingvoj, sed beda\u016drinde ne de E-o.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Miaopinie, interreto povas grave kunhelpi la lernadon kiel la \u011deneralan konati\u011don, tiel la lernadon de nia lingvo, \u0109ar, kiel ni \u0109iuj interkonsentis en la diskuto, en la plej diversaj interretaj pa\u011doj oni jam povas trovi E-kursojn, vortarojn kaj ceterajn aliajn instrumaterialojn.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La viglan babiladon oni finis per tiom pli optimismaj vortoj, ke espereble iam balda\u016d venos pli oportuna tempo por pli efika uzado kaj disvastigado de nia lingvo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sabate, do la duan tagon de nia vizito, tuj post la matenman\u011do estis por ni preparita belega ekskurso al Branau, la limurbo de A\u016dstrio kun Germanio, kiu povas fieri\u011di pro multaj bela\u0135oj kaj vidinda\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La urbo ricevis urbrajtojn jam en la jaro 1260. \u011ciaj konstrua\u0135oj plejparte devenas el la gotika epoko. (Por \u0109i tiu stilo estas specifa interalie trifenestra manier-konstruado kaj tipaj arka\u0135oj en la unuopaj arkitektura\u0135oj.)<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Unue ni trairis la faman ponton, vidante sub \u011di fluantan grandan kaj &#8211; kiel oni informis nin &#8211; sova\u011dan riveron Inn. La \u0109i\u0109eronino, kiu akompanis nin, rakontis al ni pri la ri\u0109a historio de la ponto, kiu kunligas amba\u016d landojn. En la unuaj tempoj \u011di estis konstruita el ligno, nur poste \u011di ricevis sian nunan ferbetonan aspekton. Tiu \u0109i ponto multon spertis, kiel dum la diversaj militoj, tiel anka\u016d flanke de diversaj naturkatastrofoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El multaj vidinda\u0135oj de la urbo Braunau, kiujn ni rigardis, mi povas mencii anka\u016d belaspektajn konstrua\u0135ojn de la tiea urbodomo, de impost-oficejo, la pre\u011dejon de la sankta Stefano kun superba turo kaj kun multaj kapeletoj interne. Ni trairis\u00a0 lokojn, kie iam anta\u016d longa tempo trovi\u011dis bierfarejo, \u015dipfarejo, malliberejo, doganofico, urbaj banejoj kaj hospitalo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Posttagmeze ni vizitis la urbeton Geinberg kun la termofonta banloko, kie oni kuracas diversajn malsanojn helpe de tre ri\u0109a proceduraro, uzante interalie aromterapion, banadon en sulfurfontaj basenoj ktp. kaj aplikante anka\u016d aliajn efikajn terapiojn, ekz. trejnadon, korp-ekzercadon k.a.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tie ni povis trarigardi anka\u016d unu el la komforte kaj perfekte ekipitaj lo\u011d-apartamentoj kun \u0109arma kaj granda \u0109ambro, teraso, telefon-aparato, grandspacaj anta\u016d\u0109ambro kaj ban\u0109ambro, ktp.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post tiu \u0109i interesa trarigardo de banloko invitis nin niaj amikoj en belan restoracion, kie ni agrable pasigis la vesperan tempon interbabilante, man\u011dante bongustan vila\u011dan man\u011dpladon kaj trinkante bonan poman vinon a\u016d sukon.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Same interesa estis anka\u016d la dua diman\u0109a ekskurso al la bavaria urbo Passau. Anka\u016d tiu \u0109i urbo estis kaj anka\u016d nun estas turmentata de naturkatastrofoj, nome de oftaj inundoj, kiuj e\u0109 nun sufi\u0109e perturbas \u011dian vivon. La mallar\u011daj stratetoj en la urbo iom similas tiujn italajn. La historie malnovaj konstrua\u0135oj devenas plejparte el la baroka tempo. La lo\u011dantoj de la urbo plejparte vivtenas sin per turismo. \u0108i tie kunfluas tri riveroj: Ilz, Inn kaj \u00a0Danubo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El la \u0109i tie trovi\u011dantaj vidinda\u0135oj plej multe impresis min la grandioza katedralo kun vere granda kaj eminenta orgeno, kies belega, sed forta kaj potenca sono por longa tempo postlasis en mia memoro la plej agrablajn impresojn.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tre pla\u0109is al mi anka\u016d la sono de la \u0109i tiea kariljono, kiu povas ludigi 88 diversspecajn melodiojn, ta\u016dgantajn por la tuta jaro.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Reveninte posttagmeze en Altheim ni povis ankora\u016d viziti en \u0109i tiu regiono la interesan sub\u0109ielan muzeon. Temis pri malnovaj elfosa\u0135oj de la &#8220;vilao rustika\u201c, devenanta el la dua jarcento post Kristo, el la romia epoko.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vespere sekvis jam la internacia kulturprogramo, en kiu oni multe muzikis, kantis, rakontis anekdotojn kaj sprita\u0135ojn, recitis, legis literatura\u0135ojn, ktp.\u00a0 \u0108iuj el ni, do<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">la gastoj de la hotelo, en kiu ni lo\u011dis, ricevis de la hotelestro donacon, belan \u0109emizeton. Do, tiamaniere nia restado en \u0109i tiu belega regiono iom post iom fini\u011dis.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lunde post la matenman\u011do ni povis \u0109eesti la kunsidon de ALBE kaj post \u011di jam proksimi\u011dis la tempo por nia hejmreveno.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Finante mian raporton, mi volas elkore danki al niaj geamikoj, kiuj tiamaniere bonege kaj perfekte preparis \u0109i tiun renkonti\u011don. Dankon anka\u016d por la invito kaj mi kredas, ke en la proksima tempo &#8220;\u011dis revido\u201c en \u0108e\u0125io.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i>Tadeusz Kara\u0161<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Anonco<\/b><\/span><\/p>\n<p><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/krucoestas-1.jpg\" width=\"201\" height=\"152\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nia membro\u00a0 el Finnlando sendis al ni leteron, en kiu li proponas restadon en finna bieno por esperantistaj volontuloj, por helpi en \u011dardeno ktp. kaj \u0109efe paroli Esperanton kun la 17jara\u011da brava, bonhumora junulo &#8211; rulse\u011dulo. Lia \u015datokupo estas muziko, speciale klasika. Povas anka\u016d esti iu pensiulo, kiu tamen povas vivi memstare, sed\u00a0 devas esti persono jam sufi\u0109e matura. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.6cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Momente ili havas en la stalo 3 \u015dafojn, 4 kaprinojn kaj 1 kapron, 16 kokinojn kaj 1 kokon, krome anka\u016d 1 katinon. Skribu al s-ano <b>Borje Eriksson, Keiturintie 274, Fl-16510 Luhtikyla, Finnlando.<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Agrablan travivon<br \/>\nde Paskofestoj<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">en plena sano<br \/>\nelkore deziras<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">via redakcio<\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248\u2248<\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-size: xx-small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> <span style=\"font-size: xx-small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><br \/>\nEldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J.Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1 Adreso: Na<br \/>\nOkrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO Tel. 466 611941<br \/>\ne-mail:<\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: xx-small;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: xx-small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: xx-small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800\u00a0 P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 4\/2004 Enhavo: Bonan matenon, majstro Finkalkulo \u2013 2003 Arno\u0161t de Pardubice \u0108ESAT dise de Pirna kaj \u00dast\u00ed n.L. Anton\u00edn Dvo\u0159\u00e1k Gravaj servoj de Esperanto Vizito \u0109e niaj geamikoj Anonco Bonan matenon, majstro Bonan matenon, Majstro! Sidi\u011du, mi petas. Kiel vi fartas post tiomjara malvivo? Trankvile fumu. Nu, vi certe enketas pri la movado, kaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5454","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5454","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5454"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5454\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5713,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5454\/revisions\/5713"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5454"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5454"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5454"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}