{"id":5453,"date":"2004-03-30T20:31:04","date_gmt":"2004-03-30T18:31:04","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5453"},"modified":"2018-06-16T08:28:15","modified_gmt":"2018-06-16T06:28:15","slug":"informilo_2004_3","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo_2004_3\/","title":{"rendered":"informilo 3\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 3\/2004<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><span style=\"font-weight: normal;\"><br \/>\nLa 75-a datreveno de IEM<br \/>\nMallonge el la mondo<br \/>\nInvitoj al E-aran\u011doj<\/span><span style=\"font-weight: normal;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-weight: normal;\">Lingva ponto kostos miliardon<br \/>\nEl la kluboj<br \/>\nLiteratura\u00a0konkurso<br \/>\nMi volas esti televidilo<br \/>\nVidi la mondon alimaniere<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0.42cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La 75-a datreveno de IEM <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En tiu \u0109i jaro Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) festas jubileon: Anta\u016d 75 jaroj \u011di fari\u011dis parto de la A\u016dstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto, ke Nacia Biblioteko oficiale vivtenas Esperanto-muzeon kaj Esperanto-bibliotekon. Pro tiu subteno IEM fari\u011dis la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj Interlingvistiko, tute je la servo de esperantistoj kaj lingvistoj. \u011cia elektronika katalogo (TROVANTO) estas alirebla pere de nia hejmpa\u011do:<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><a href=\"http:\/\/www.onb.ac.at\/sammlungen\/plansprachen\/eo\/index.htm\">\u00a0http:\/\/www.onb.ac.at\/sammlungen\/plansprachen\/eo\/index.htm<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Okaze de tiu jubileo A\u016dstria Nacia Biblioteko organizos simpozion:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Esperanto en la Uragano de Ideologioj<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Internacia Esperanto-Simpozio en la A\u016dstria Nacia Biblioteko.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 la A\u016dstria Nacia Biblioteko en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio organizos sim-pozion okaze de du Esperanto-jubileoj: la centa datreveno de la naski\u011do de Lidia Zamenhof (1904 \u2013 1942) kaj la 75-jari\u011do de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM, aligita al la A\u016dstria Nacia Biblioteko en 1929). Prelegos Ulrich Lins (Germanio\/Japanio, \u0109efpreleganto), Vilmos Benczik (Hungario), Wera kaj Detlev Blanke (Germanio), Heiner Eichner (universitato de Vieno, A\u016dstrio), Alex Kaefer (A\u016dstrio), Herbert Mayer (IEM, A\u016dstrio) kaj Claude Piron (Svisio).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La historio de Esperanto kaj la sorto de esperantistoj estas firme ligita al la \u011denerala historia evoluo. Verki historion de Esperanto signifas verki kadre de la historio de la mondo. Tion montris Ulrich Lins per \u201cLa dan\u011dera lingvo. Studo pri la persekutoj kontra\u016d Esperanto\u201d. Esperanto do ne estas io ekzotika kaj mar\u011dena, kiel foje opinias la \u011denerala publiko, sed \u011di estas integra parto de historiaj evoluoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tiu fakto estas la elirpunkto de la simpozio, kiu pritraktas la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante interalie la atenton al la sorto de Lidia Zamenhof (murdita en la koncentrejo Treblinka en 1942) kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo (fermita en 1938 fare de la nazioj). Apud tio pritrakti\u011dos anka\u016d temoj, kiuj tu\u015das la nuntempon: Kia estas hodia\u016d la situacio de Esperanto en la mondo? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto kaj la nunaj politikaj regantoj? Kiel kondutu la esperantistoj en mondo, kiu almena\u016d en la publika diskurso ege malfavoras la ideon de artefarita internacia helplingvo, sed aliflanke pere de modernaj teknologioj ofertas novajn eblecojn?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Laborlingvo dum la unua duontago de la simpozio estos la germana por la ne-Esperanta publiko \u2013 la cetero disvolvi\u011dos en Esperanto. Paralele okazos: malfermo de ekspozicio pri la sama temo en la Internacia Esperanto-Muzeo, prezento de la noveldonita plena verkaro de Lidia Zamenhof kaj internacia Cseh-kurso por tutkomencantoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">(La germana nomo de la aran\u011do estas: Die gef\u00e4hrliche Sprache). Partoprenkotizo: 50,- e\u016droj, por studentoj kaj lernantoj 35,- e\u016droj. Ali\u011do: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><a href=\"mailto:plansprachen@onb.ac.at\">plansprachen@onb.ac.at<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Christian Cimpa Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO<\/i><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mallonge el la mondo <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La retejo de la Komerc-Industria \u0108ambro de \u0108uva\u015da Respubliko (Centra Rusio) ekde nun havas anka\u016d E-lingvan <\/span><span style=\"color: #000000;\">version apud<\/span> la rusa, angla kaj itala. La pa\u011daro celas anta\u016denigi komercan kunlaboron inter la entreprenoj de la respubliko kun la tuta mondo. \u011ci havas regulajn kontaktojn\u00a0 kun komercistoj kaj industriistoj de la tuta Rusio kaj de dekoj da eksteraj landoj.<\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm; text-indent: -0.69cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En Lahore, Pakistano, estis\u00a0 en januaro malfermita la oficejo de E-asocio.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm; text-indent: -0.69cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informilo de E\u016dropa E-Unio \u201eE\u016dropa Bulteno\u201c denove aperas en interreto en formato pdf kaj legeblas <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0109e<\/span><a href=\"http:\/\/www.lingvo.org.\/bulteno\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0http:\/\/www.lingvo.org.\/bulteno<\/b><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm; text-indent: -0.69cm;\"><span style=\"color: #000000;\">Redaktas<\/span><br \/>\n\u011din Dafydd ap Fergus, direktoro de la Brusela Komunikadcentro.<\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm; text-indent: -0.69cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0134us aperis la neta versio, \u011disdatigita, de mia kompilado pri oficialaj E-kursoj en universitatoj kaj altinstitutoj. Estas iom pli da E-kursoj ol en la unua eldono: Nombro la\u016dlande: A\u016dstrio : 3 &#8211; Belgio : 1 &#8211; Brazilo : 1 &#8211; Bulgario : 1 &#8211; \u0108e\u0125io : 2 &#8211; \u0108inio : 18 &#8211; Germanio : 5 &#8211; Hispanio : 2 &#8211; Hungario : 2 &#8211; Israelo : 1 &#8211; Italio : 1 &#8211; Japanio : 2 &#8211; Korea Resp. : 2 &#8211; Kostariko : 2 &#8211; Litovio : 3 &#8211; Meksiko : 1 &#8211; Nederlando : 1 &#8211; Pollando : 3 &#8211; Rusio : 4 &#8211; Slovakio : 1 &#8211; Svedio : 1 &#8211; Usono : 5 &#8211; Uzbekio : 1, sume: 63. Landoj: 23 [ili estis 43 por 20 landoj en la eldono de novembro 2002]. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi opinias, ke temas anka\u016d pri interesa argumento por nia argumentado. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Germain Pirlot, rete: <\/i><\/span><a href=\"mailto:gepir.apro@pandora.be\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>gepir.apro@pandora.be<\/i><\/span><\/a><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm; text-indent: -0.69cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span style=\"font-variant: normal;\"><br \/>\n<\/span>Mongola Esperanto-Societo (MES) ekhavas sian propran oficejon pri fremdaj lingvoj, kulturoj kaj turismo. Oni permesis al la societo por subteni kaj helpi agadon de MES senpage posedi unu \u0109ambron kaj enkonduki nedevigan Esperanto-kurson en la Kolegio. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estraranoj de la societo jam faris lekciojn pri Esperanto, nuntempa monda lingva problemo kaj Esperanto-movado, en kiuj partoprenis \u0109irka\u016d 100 gestudentoj de la Kolegio. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.69cm; text-align: left;\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108iuj gratulmesa\u011doj estas bonvenaj \u0109e la estro de la kolegio, <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>G. Davaasuren, rete:<a href=\"mailto:tsog@mbox.mn\">\u00a0tsog@mbox.mn<\/a> <\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Tugchin Dogsuren Khurelbaatar, rete: <a href=\"mailto:pacosuno@magicnet.mn\">pacosuno@magicnet.mn<\/a><\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la lernojaro 2003-2004 komenci\u011dis en kvar e\u016dropaj mezlernejoj alternativa projekto por instrui E-on al lernejanoj, inter\u015dan\u011di la spertojn kaj kontaktigi la komencontojn. Ili jam ekis kontakton kun lernejoj en Portugalio, Hispanio, Pollando kaj Hungario. Ni atendas kontaktojn el nunaj a\u016d estontaj e\u016drop-uniaj landoj por eniri la projekton. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.24cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Luis Ladeira, rete: <a href=\"mailto:luisladeira@netcabo.pt\">luisladeira@netcabo.pt<\/a> transprenita el RET-INFO<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Invitoj al E-aran\u011doj<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">E-klubo en Plze\u0148 aran\u011das semajnfinan restadon en la tagoj 17. &#8211; 20. 6. 2004 en la bela naturloko Plasy, kiu trovi\u011das 25 kilometrojn norde de Plze\u0148 en la ripozloko M\u00e1j. En la programo estas piedpromenoj, ekskursoj tra la regiono, vespere videofilmoj. Lo\u011dado en kelklitaj \u0109ambroj\u00a0 kun man\u011do trifoje tage kostas 270 K\u010d (10 e\u016drojn) por unu tago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pluajn informojn disdonos kaj ali\u011dilojn akceptos <b>V\u00e1clav Kapr\u00e1l, CZ 33151 Kazn\u011bjov 252 <\/b>\u011dis la fino de majo 2004.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8211;<br \/>\nEsperanto-klubo<br \/>\n\u00dast\u00ed nad Labem invitas vin al Printempa naturamika renkonti\u011do<br \/>\n\u201e<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Memorialo J\u00edra \u2013 Hillebrand\u201c Kytlice \u2013 Luzacia montaro \u2013 norda Bohemio<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nla 21-a \u2013 25-a de aprilo 2004<br \/>\nKompleta taga restadkotizo 350,- K\u010d en la pensiono \u201eZ\u00e1ti\u0161\u00ed\u201c &#8211; Kytlice<br \/>\nAli\u011du \u011dis la 31-a de marto \u0109e <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Miroslav Smy\u010dka,<br \/>\nKojetick\u00e1 90, CZ-400 03\u00a0 \u00dast\u00ed nad Labem,<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\ntel. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>721 851 502<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">,<br \/>\nretadreso (nova):<\/span><a href=\"mailto:smyckam@seznam.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0smyckam@seznam.cz<br \/>\n<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8211;<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj en T\u0159eb\u00ed\u010d invitas \u0109iujn, kiuj volas studi lingvojn, al la trietapa restado en Somera Esperanto-Tendaro en Lan\u010dov.<br \/>\nLa kursoj de la Esperanta, angla, germana kaj aliaj lingvoj okazos en la<br \/>\netapoj: 4. 7. \u2013 17. 7., 18. 7. \u2013 31. 7., kaj 1. 8. \u2013 14. 8.<br \/>\nDum la restado oni povas viziti la kastelojn Vranov kaj B\u00edtov, partopreni busan ekskurson al Vieno ktp.<\/span><\/p>\n<p>Pli detalajn informojn vi povas ricevi en la adreso Esperanto 674 01 T\u0159eb\u00ed\u010d, tel. 568 850 156, rete <a href=\"mailto:podhradska@volny.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>podhradska@volny.cz<\/b><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva ponto kostos miliardon <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Proksimume miliardon da e\u016droj elspezos la E\u016dropa Unio post \u011dia disvasti\u011do la 1-an de majo per ekfunkciigo de la tuta armeo da tradukistoj kaj traduk\u00adtekniko. En Unio nome estos plena dudeko de oficialaj agadlingvoj kaj tio postulos ampleksajn investojn\u00a0 por la tradukista tekniko.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108iu membro nome rajtas esprimi\u011di en sia propra patrina lingvo kaj en \u011di anka\u016d ricevadi uniajn dokumentojn. Tiel estis decidite en la Roma intertrakto en la jaro 1957. Tiama E\u016dropa asocio havis nurajn ses membrojn, \u0109e kiuj estis parolate france, germane, itale kaj holande.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8220;Lasi traduki la tuttagan agadon kostas en Bruselo preska\u016d 600 \u20ac, en Luksemburgio 900 \u20ac. Nome \u0109iu \u015dtato havas por la tradukado sian financan limiton,&#8221; rememorigas Ian Anderson el lakista kaj dablista ofico de E\u016dropa komisiono. Anka\u016d pro tio multaj membroj ne postulas agadon en sia patrina lingvo kaj la tradukadon mendas nur dum komplikaj agadoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108e\u0125aj diplomatoj proponas eluzi la tradukadon dum komplikaj juraj problemoj. Kiu \u015dparos, povos nome uzi la monon eventuale por kovro de voja\u011delspezoj de hejmaj specialistoj. Krom la postulojn por tradukado de \u0109iuj organoj de EU oni devas anta\u016dmeti duonjaron anta\u016de kaj kiu venos pli malfrue, plipagos.\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La diplomatoj memkomprene traktas en unu el tri laborlingvoj &#8211; la angla, franca kaj germana. Per tio ili forte \u015dparas. Tamen la rajto uzi patrinan lingvon restas kaj la Unio devas por tiu eventuala\u0135o esti preparita.\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u011cis nun la Unio dungis 1250 profesiajn lingvistojn, kiuj dum jaro tradukis 1,3 milionojn da pa\u011doj en dekunu lingvojn. La akcepto de dek novuloj inkluzive \u0108e\u0125io postulos sinsekvan altigon de la nombro de tradukistoj al preska\u016d du mil kaj multe kreskos anka\u016d la nombro de tradukitaj pa\u011doj. \u0108e la \u0109e\u0125a Unio oni kalkulas dungi 60 tradukistojn, tamen ne nur \u0109e\u0125ojn. En Bruselo nome pliperfekti\u011dis dum la lastaj ses jaroj en la \u0109e\u0125a du dekoj da britoj, francoj kaj germanoj, kiuj jam en Unio laboras. La lingvistoj el membro\u015dtatoj devas perfekte scii sian patrinlingvon kaj du a\u016d tri laborlingvojn de Unio: la anglan (en kiu reali\u011das 57 procentoj da traduka\u0135oj), la francan kaj germanan lingvojn. En la anglan oni tradukas anka\u016d \u0109iujn po\u015dtajn\u00a0 senda\u0135ojn, kiuj venas el la mondo. La tradukistoj nun pliparte laboros en Luksenburgio, kie estas finata konstruado de novaj konstrua\u0135oj kaj sidloko de \u0109efoj de la nova tradukista direktorio.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jos.Hradil<\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la kluboj <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 16-a Kultura festivalo en \u00dast\u00ed n.L. okazinta en la tagoj 26.-28.9.2003 estis tre sukcesa. Pri holoka\u016dsta koncentrejo Terez\u00edn konatigis la partoprenantojn s-ano Ji\u0159\u00ed Laube \u2013 akompane persone e\u0109\u00a0 pere de memfarita videofilmo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kortu\u015da estis prelego de s-ano In\u011d.Jan Werner pri E-movado en Ostrava-regiono dum la pasinta re\u011dimo, e\u0109 rememoro je ne\u011disvivita 90-a jubileo de konata muzik-pedagogo kaj edzo de \u0109e\u0125a poetino Eli s-ano \u015c\u0165efo Urban. Grandan traviva\u0135on havis la \u0109eestantoj el akordeona majstra prezento de sveda gasto Kristina Nestorov.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pinton de la festivalo faris muzik- kaj kant-koncertoj, okazintaj kiel sur la teatra podio, tiel en Ru\u011da pre\u011dejo pere de s-ano Miroslav Smy\u010dka, prezidanto de la E-klubo, kiu anka\u00fa havas grandan meriton pri sukcesoj de la tuta festivalo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">el la letero de Margit Turkov\u00e1 mallongigis\u00a0\u00a0 jary.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El urbo Bene\u015dov :<br \/>\nPri peranteco por SAT kaj \u011dia organo Sennaciulo kaj pri peranteco por la gazeto Migranto \u2013 organo de Naturamika asocio\u00a0 donas informojn V\u00e1clav Stib\u016frek, J.Franka 1731, 25601 Bene\u0161ov, tel.317721018, mobil: 608516206. Retposte: <a href=\"mailto:stiburek.@c-mail.cz\">stiburek.@c-mail.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">E-klubo Ostrava Nia membro Vlado Sl\u00e1de\u010dek informis nin pri sia kunlaboro kun Eldonejo Eko-konzult, kiu eldonis slovak- kaj \u0109e\u0125lingvajn librojn, tradukitajn el Esperanto.(Estis sufi\u0109e da problemoj, kiam neniu eldonejo volis presi ilin.)\u00a0 Interesuloj povas informi\u011di \u0109e notitaj adresoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Prost\u011bjov: La 5-an de februaro 2004 okazis en E-klubo Prost\u011bjov jarkunveno. Proksimume 20 partoprenantoj a\u016dskultis raportojn de la sekretario Ji\u0159\u00ed Kincl pri la agado kaj mastrumado en la klubo. La jarkunveno anka\u016d balotis novan komitaton. Krom la gastoj el P\u0159erov kaj Olomouc partoprenis anka\u016d reprezentantino de \u0108EA Libu\u0161e Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1, kiu informis pri tio, ke oni planas aran\u011di la 10-an kongreson de \u0108EA en proksima Olomouc kaj paroligan kurson en Ostrava. <\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Literatura E &#8211;\u00a0 konkurso<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio de Informilo proklamas literaturan konkurson por \u0109iuj membroj kaj nemembroj de AEH a\u016d IKEH. Kondi\u010doj estas jenaj: <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">1. Por la temo elektu unu el la tri proverboj de L. Zamenhof:<br \/>\na)<b>Ne \u0109io brilanta estas diamanto\u00a0<\/b><br \/>\nb)<b>Kapo majesta, sed cerbo modesta<\/b><br \/>\nc)<b>Lupo \u015dan\u011das la harojn, sed ne la farojn <\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">2. La rakonto ne estu pli longa ol unu pa\u011don A4 per tajpilo a\u016d unu kaj duonon per bone legebla manskribo. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">3. Viajn verkojn sendu \u011dis la 15-a de junio 2004 al la adreso de la redakcio. Supre skribu la surskribon de la proverbo, la rakonton ne subskribu, sed Vian nomon kaj adreson enmetu en alian fermitan koverton, kiun malfermos nur la \u0135urio. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Viajn laborojn tralegos kaj priju\u011dos trimembra \u0135urio la\u016d stilo kaj gramatiko.La tri plej bonaj kontribua\u0135oj estos deklaritaj kaj premiitaj en la 15-a E-tago en Pardubice la 28-an de a\u016dgusto 2004. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>La redakcio <\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mi volas esti televidilo <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En klas\u0109ambro unu instruistino taskis al siaj lernantoj verki tekston, en kiu ili eldiru, kio ili dezirus esti, se ili povus elekti. Unu el la lernantoj skribis jenon: <\/span><\/p>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi volas esti televidilo, por ricevi la tutan atenton, la tutan kareson de miaj gepatroj. La televidilo en mia hejmo \u0109iam estas la centro de \u0109ies atentoj. Kiam \u011di parolas, neniu povas paroli, \u0109efe se estas tempo de novelo a\u016d de futbalo. Kiam mia patro revenas de sia laboro, li anstata\u016d ludi kun mi, prenas \u011dian telekomandilon sen e\u0109 rigardi al mi. Miaj gepatroj ne solvas miajn problemojn tiel rapide, kiel ili forigas ian difekton \u0109e la televidilo, \u0109ar ilia vivo ja havus neniun guston sen tiu aparato. Fine mi volus, ke ili zorgu pri mi tiel same, kiel ili zorgas pri sia TV\u2026\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108iu tiu teksto beda\u016drinde bildigas la konduton de multaj gepatroj kontra\u016d siaj gefiloj. La febra ritmo de la nuntempa vivo kondukas nin al streso: luktado por nin teni dungitaj; distanco irota kaj kaosa trafiko, kiun ni devas alfronti por atingi la laborlokon kaj de \u011di reveni; timo lo\u011di en tiel violenta urbo; dubo pri la estonteco; ktp, ktp \u2026<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pro \u0109io \u0109i ni, gepatroj, revenas hejmen en stato de intensa nervozeco. \u201eKia korfacili\u011do! Mi sukcesis reveni al la hejma dol\u0109o!\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kaj kion ni plej deziras, tio estas refortiga bano, bongusta man\u011do, spekti la preferatan televidprogramon kaj poste dormi la dormon de la justuloj. \u0108ar ja \u0109ion \u0109i ni meritas post plena labortago! Kaj koncerne la gefilojn? Kiel statas la infanoj? Ni \u0109iam demandas, sed ne \u0109iam a\u016dskultas la respondojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Pa\u0109jo, jen kion mi faris hodia\u016d en la lernejo! &#8211; diras la knabo, montrante desegna\u0135on, kiun li rigardas kiel sian \u0109efverkon. Sed tiel intensas nia laceco, ke ni apena\u016d murmuras: &#8211; Kiel bela!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kaj stresitaj, ni, la gepatroj, argumentas: &#8211; Efektive mi venas laca de la laboro, sed mi tiel agas pro lia bono. Mi bezonas certigi pli bonan estonton al miaj gefiloj. Kio fari\u011dos el ili, se mi morga\u016d mortos?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jam estas tempo pripensi, kiom da tempo ni dedi\u0109as al nia familio. Ja necesas labori, ke ni \u011duu ian stabilecon en la vivo, sed \u0109io restu en konvenaj limoj. Pro ia materiala garantio de la estonteco ni neglektas garantii la nunon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed kion helpas amasigi hava\u0135ojn, se la sola hava\u0135o dezirata de filo estas la amo de liaj gepatroj &#8211; amo,kiun li ja ne \u011duas? Kion helpas posedi multe da propra\u0135oj, se en la hejmo ne estas am\u015dirmado.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kion helpas \u0109ion scii pri informadiko, se ili ne sukcesas malkodi la lingvon kaj la senton de la animo de la gefiloj? Ne prokrastu elmontri la amon, kiun vi sentas por via filo. Faru \u011din hodia\u016d! Dedi\u0109u multajn momentojn al li. Agu per la koro kaj vi ricevos la samon!\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Transprenita el brazila gazeto<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Vidi la mondon alimaniere<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estis trankvila vespero. Mi atendis buson kaj estis a\u016ddebla nur la sono de \u0109irka\u016dveturantaj a\u016dtomobiloj tra ne\u011doka\u0109o. Post iom da tempo alvenis al la haltejo blindulo kun du virinoj. La virinoj murmuris, ke dum unua printempa tago ne\u011das, sed la viro malopinias. \u201eProvu rigardi tion aliel,\u201c li rekomendis al ili. \u201eImagu, ke vi estas sur la pla\u011do kaj a\u016dskultu la ondojn. Tio estas tute sama sono &#8211; sufi\u0109as nur a\u016dskulti.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi akceptis lian konsilon, a\u016dskultante la sonon de la a\u016dtomobiloj kaj mi subite a\u016ddis la ondojn pu\u015datajn al mara bordo. Mi rigardis la mondon per okuloj de blinda viro kaj mi sentis min \u011doja.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0.18cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>El la revuo Elekto de Reader\u00b4s Digest tradukis L. Srbov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> &#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nEldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\nTel.\u00a0 466 611 941 e-mail: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a> <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 3\/2004 Enhavo: La 75-a datreveno de IEM Mallonge el la mondo Invitoj al E-aran\u011doj Lingva ponto kostos miliardon El la kluboj Literatura\u00a0konkurso Mi volas esti televidilo Vidi la mondon alimaniere La 75-a datreveno de IEM \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 En tiu \u0109i jaro Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) festas jubileon: Anta\u016d 75 jaroj \u011di fari\u011dis parto de la A\u016dstria [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5453","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5453","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5453"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5453\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5714,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5453\/revisions\/5714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5453"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5453"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5453"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}