{"id":5451,"date":"2004-12-30T20:31:02","date_gmt":"2004-12-30T18:31:02","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5451"},"modified":"2018-06-17T18:14:26","modified_gmt":"2018-06-17T16:14:26","slug":"informilo-12-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-12-2004\/","title":{"rendered":"Informilo 12\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 12\/2004<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Finnlanda sankta Nikolao<br \/>\nRenkonti\u011do en Kamenick\u00fd \u0160enov<br \/>\nInvito al \u00dast\u00ed nad Labem<br \/>\nTraviva\u0135oj el Francio<br \/>\n19 x Skokovy<br \/>\nG R U P E\u00a0\u00a0 \u00a0<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Finnlanda sankta Nikolao<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Komence de februaro 2004 venis interesa letero el Finnlando pri ilia festo de sankta Nikolao. Skribi pri tiu temo en marta Informilo ne \u015dajnis al ni konvena kaj tiel la letero ne ku\u015dis en normala arkivujo de niaj membroj, sed atendis\u00a0 anta\u016dkristnaskan tempon inter artikoloj \u011dis nun ne publikigitaj. Kaj jen \u2013 la tempo jam venis kaj \u00a0legu :do:<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Al la demando, \u0109u sankta Nikolao apartenas al la finnlanda tradicio, mi volas iomete priskribi. Normale en Finnlando oni ne festas sanktan Nikolaon, kvankam lia \u201eposteulo\u201c, la Kristnaska viro, finne \u201eJoulupukki\u201c (=Julboko) la\u016d ni havas sian hejmon en finna Laplando. Sed lia tago ja estas la 24-an de decembro, kiam li venas al la familioj kun donacoj por la infanoj kaj anka\u016d por plenkreskuloj. Tiu pli-malpli komerca tradicio tamen estas ja io alia ol la originala sankta Nikolao-festo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108ar mi jam pli ol 30 jarojn vivis kaj laboris konekte al antropozofiaj institucioj, mi ja konas la \u201everan sanktan Nikolaon\u201c. En la antropozofiaj hejmoj ni festas la 6-an de decembro, kiel tagon de sankta Nikolao. Tiu tago tamen estas anka\u016d por la finnlandanoj ege grava tago de sendependeco. Kelkfoje mi mem estis sankta Nikolao, anka\u016d lastjare, en la hejmo por mense handikapitaj infanoj en la urbo Lahti.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Li estas \u0109e ni, en blua mantelo vestita episkopo Nikolao kaj lia helpanto (\u201eKnecht Ruprecht\u201c la\u016d germana tradicio), kiuj venas posttagmeze, kiam la infanoj kolekti\u011dis por kanti adventajn kantojn. Nikolao havas oran libron, en kiu\u00a0 estas registritaj \u0109iuj bonaj kaj malbonaj agoj de la infanoj. Sidante sur trono li legas la skriba\u0135on kaj \u0109iuj infanoj ricevas de Ruprecht saketon de bonbonoj, fruktoj kaj nuksoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ruprecht estas nigra, sed kial oni ne scias certe, kelkaj diras, ke \u00a0\u201eli laboris subtere en minejo\u201c. Li estas iomete kolera, tamen tute diabla ne. Li kunportas bran\u0109eton, kun kiu li batetas infanojn, kiuj ne estis tute bravaj dum la lasta jaro. Plejparte la infanoj ricevas pedagogie pozitivan la\u016ddon, kelkfoje tamen necesas iomete plendi.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tio estas mia sperto pri la sankta Nikolao, sed eble en aliaj regionoj oni faras alimaniere.<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">B\u00f6rje Eriksson, Finnlando<\/span><\/h3>\n<h2 class=\"western\" style=\"line-height: 150%;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Renkonti\u011do en Kamenick\u00fd \u0160enov<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la jaro 2002 mi vici\u011dis inter tiujn, kiuj anka\u016d diabetmalsani\u011dis. La asocio de diabetuloj en M\u011bln\u00edk aran\u011das dufoje en la jaro por siaj anoj unusemajnan restadon en belaj regionoj. Pasintjare dum septembro mi partoprenis unuafoje la restadon en bela pensiono Tavba en Kamenick\u00fd \u0160enov. Al mia surprizo mi\u00a0 tie renkontis maljunan sinjorinon el urbo Pod\u011bbrady, kiu konis meritplenajn esperantistojn s-ojn Pytloun kaj Fiala el Pod\u011bbrady. \u015ci rakontis, ke\u00a0 dum sia gimnazia studado en Nymburk \u015di anka\u016d lernis Esperanton kaj ankora\u016d \u015di\u00a0\u00a0 memoras\u00a0 kelkajn vortojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dum nunjara septembro mi denove partoprenis la restadon por diabetuloj en la sama pensiono en Kamenick\u00fd \u0160enov. Proksime de la pensiono trovi\u011das akvofonto \u017d\u00e1ba, de kiu mi volis \u0109erpi bonegan akvon. \u0108e la fonto sur la benko sidis nekonata virino, tenante en la sino libron, kies kovra\u0135o \u015dajnis al mi konata. Kiam mi proksimi\u011dis, mi opiniis, ke \u011di estas E-vortaro, tamen iomete malpli dika. Mi demandis la sinjorinon, kiu kun la rideto montris al mi Esperantan lernolibron de geedzoj Chrdle \u201eEsperanton dum tri monatoj\u201c. Anta\u016d nelonge \u015di komencis lerni tiun \u0109i belan lingvon, \u015di diris aldonante, ke \u015di jam instruas germanan kaj progresas en angla lingvo por \u015dtata ekzameno. Esperanton \u015di komencis lerni kiel sian tre konvenan hobion. Mi eksidis apude kaj\u00a0 ekbabilis. S-ino Dana M. lo\u011das en loko, kie ne estas E-klubo kaj \u015di studas a\u016dtodidakte. Mi rakontis al \u015di pri diversaj E-okazinta\u0135oj, anka\u016d pri lingvaj seminarioj en Skokovy. Mi promesis informi \u015din pri pluaj renkonti\u011doj kaj \u015di promesis diligente lerni. Pluajn tagojn ni jam salutis nin Esperante kaj dum liberaj horoj ni ofte babilis kaj anka\u016d krokodilis.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ceteraj partoprenantintoj de nia diabeta restado tre miris, ke mi tuj akiris \u0109i tie amikinon el suda Bohemio. Estis videble, ke anka\u016d bon\u015danco favoras por Esperanto kaj anka\u016d sufi\u0109as E-libro kiel distinga signo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jana Holcov\u00e1 M\u011bln\u00edk<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Invitilo al \u00dast\u00ed nad Labem<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La prokrastita 17-a Internacia Kultura Festivalo estas anstata\u016de okazonta en la tagoj 10. \u2013 12. de decembro 2004 en \u00dast\u00ed n. L. kune kun la 25-a \u0108e\u0125a-Saksa Tago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u011ci komenci\u011dos vendrede en la \u00a0restoracio \u201eNa rycht\u011b\u201c (strato Kl\u00e1\u0161tern\u00ed) kaj kontinuos sabate per prelegoj en la Urba Muzeo en Lidick\u00e9 n\u00e1m\u011bst\u00ed (placo apud la Urba teatro), homaranisma spirita koncerto en la \u201eRu\u011da pre\u011dejo\u201c (strato Horova) kaj amuza vespero. Diman\u0109e okazos ekskurso al Litom\u011b\u0159ice.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sincere invitas vin Miroslav Smy\u010dka, prezidanto de E-klubo \u00dast\u00ed n. L. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kontakt-adreso: Vlastimil Novobilsk\u00fd, \u0160koln\u00ed 5, 400 01 \u00dast\u00ed nad Labem, rete vlastimil.novobilsky@atlas.cz <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: large;\"><b>Anta\u016d 145 jaroj, la 15-an de decembro 1859 naski\u011dis Ludoviko Lazaro Zamenhof.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: large;\"><b>Kara Ludoviko, ni ne forgesos Viajn meritojn!<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En Ret-info-raportoj al E-kluboj, kiuj aran\u011das Zamenhofan tagon, estas rekomendite, ke ili anoncu tion en lokaj \u0135urnaloj, ekzemple tiel:<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nia urbo celebras Mondan Tagon de Esperanto. La tago 15-a de decembro estas festo de lingva egalrajteco kaj ne\u016dtrala multlingvismo. \u011ci estas la tago por montri la ri\u0109econ de Esperanto. Ni volas paroli sen lingvaj barieroj. Sed en multaj landoj \u0109iam pli kaj pli nur la angla lingvo estas uzata, tiel ke parolantoj de aliaj lingvoj estas en malavanta\u011da pozicio. Tio ne estas justa. Esperanto-parolantoj celas konservi \u0109ies gepatran lingvon kaj proponas la uzon de ne\u016dtrala Esperanto en internaciaj rilatoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nia grupo invitas niajn membrojn kaj interesitojn al Zamenhofa tago kaj volas kura\u011digi niajn urbanojn lerni Esperanton (poste dato kaj ejo kun preciza adreso).<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" align=\"left\"><\/h2>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Traviva\u0135oj el Francio<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 12-an de septembro 2004 mi veturis kun mia nepino Kl\u00e1rka en Bretonion\u00a0 (parto de Francio). Atendis nin voja\u011do al diversaj E-kluboj kaj lernejoj en Nantes, Vannes, Morlaix, Lirr\u00e9 &#8230; kaj\u00a0en aliajn lokojn, kiujn ni ne konis. Vi jam certe scias, kiel bona helpilo\u00a0 estas Esperanto. Kvankam ni lunde 13.9.2004\u00a0 en Parizo nur \u015dan\u011dis buson, du amikinoj el Parizo alvenis, por ke ili nin salutu kaj diru al ni kelkajn vortojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El Parizo ni da\u016drigis en Rennes, kie ni estis pli frue ol la\u016d horaro. Ni ne sciis, kiu nin atendos. Tiamaniere\u00a0mi timigis kelkajn maljunajn virinojn parolante al ili Esperante. Fine aperis Josette, kiu organizis nian voja\u011don kaj la unuan nokton ni dormis en komforta domo de \u015dia familio en Iffendic. Anta\u016d tempo gesinjoroj Josette\u00a0kaj Jean Pierre Ducloyaer (gajnintoj de la letervespero okaze de la datreveno de nia E-rondeto) travivis unu semajnon en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1. Marde veturigis nin Nikol, kiun mi konis nur la\u016d vo\u0109o el komuna kaseda rondo, en urbon Morlaix. Nikol estas severa vegetaranino kaj volas esti proksime de\u00a0naturo. \u015cia domo estas ver\u015dajne el la 10-a jarcento, \u015di neniam \u015dlosas e\u0109 ne fermas pordon, \u0109iam ni en la domo trovis iajn \u015diajn geamikojn. \u015ci estas treege oferema kaj volis al ni montri \u0109ion interesan en Morlaix kaj \u011dia \u0109irka\u016da\u0135o. Ni vidis la plej antikvajn domojn en la urbo, interesajn pre\u011dejojn kaj tajdon. 15 km al\u00a0la maro ni veturis trifoje. Merkrede ni alveturis tro malfrue, asfalta \u015doseo al insuleto jam estis sub la akvo kaj a\u016dtomobilo de unu virino anka\u016d. Ja\u016dde ni alveturis \u011dustatempe kaj iris al la insuleto. Nikol diris, ke ni havas anta\u016d tajdo sufi\u0109e da tempo. Sed post mallonga promeno \u015di\u00a0ekkriis, ke tajdo jam alvenas, ke ni devas rapidi al marbordo. En unu loko jam akvo atingis niajn genuojn, niaj pantalonoj estis malsekaj, sed feli\u0109e ni atingis marbordon. Tie volis lasi Nikol \u015duojn, kiujn ni trovis. Sed post 10 km\u00a0\u015di ekvidis, ke ili restis en la a\u016dtomobilo. Do, ni veturis kun la \u015duoj reen al la maro. Tiel ni vizitis trifoje unu lokon sur la\u00a0 marbordo.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.6cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vespere ni kunvenis kun Esperantistoj bone babilante, ni kune vesperman\u011dis kaj e\u0109 ion ili a\u016ddis el nia preparita rakonto. Kl\u00e1rka preparis\u00a0CD kun fotoj de naciaj kostumoj, ni kunprenis ornamitajn ovojn, naciajn kostumojn, videokasedon kun mia infana E-grupo, muzikon al dancoj, marcipanojn por ornami&#8230;<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El Morlaix veturigis nin Nikol en belegan dometon de Gaby en vila\u011don St. Quay Perros. Kvankam Gaby estas jam 84-jara, sen\u0109ese \u015di instruas Esperanton en kelkaj kursoj. Dum nia kunveno kun gesamideanoj al \u015di venis tri \u0135urnalistoj kaj pri nia vizito ili prilaboros artikolon por tri diversaj\u00a0 \u0135urnaloj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi ne povas skribi pri nia tuta voja\u011do, \u0109ar ne sufi\u0109us e\u0109 la tuta numero de tiu \u0109i gazeto. Sed almena\u016d pri la kunvenoj kun geamikoj. Ni kunvenis en La Pallett en muzeo de vino kun gesamideanoj M\u00e9nard, de kiuj ni (mi kun Jarmila R\u00fdznarov\u00e1) estis invititaj en la jaro 1988 viziti Francion. Poste\u00a0 ni vizitis kun Esperantista grupo gesinjorojn Robineau, de kiuj vi nun povas legi anka\u016d \u0109e\u0125e la libron \u201eIli vivis sur la tero\u201c &#8211; Osm let na cest\u00e1ch po na\u0161\u00ed planet\u011b &#8211; en la traduko de J. Drahotov\u00e1. Mi ekkonis ilin en la jaro 1995 en Gressillon, kiam ili havis trijaran adoptitan filon Vincent. Li nun \u011duste biciklis el la\u00a0 lernejo. Nun ni ekkonis e\u0109 filineton S\u00e1ra.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni anka\u016d renkontis pluajn geamikojn Gudule kaj Laurent Cuenot, \u0109e kiuj ni restis dum du tagoj. Eble niaj legantoj\u00a0 rememoras, ke ili travivis vintron 1998-99 en \u0108e\u0125io kaj festis sian edzi\u011dfeston en urbeto Fulnek. Ili veturis en simpla domveturilo tirita de \u0109evalino \u0109irka\u016d E\u016dropo. En \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 kaj en pluaj lokoj ili montris diapozitivojn el sia voja\u011do. Tiam voja\u011dis kun ili trijara filino Lola, en Grekio poste naski\u011dis filo Romain. Nun la knabo estas trijara, Lola vizitadas lernejon. Kaj ni povis vidi sur diapozitivoj la tutan voja\u011don de la familio Cuenot. Ankora\u016d ilia \u0109evalino Kamila vivas, \u011di\u00a0 nun veturadas nur al bazaro kun legomoj, kiujn Lorent produktas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi devis admiri oferemon de bretonaj esperantistoj. Ili kunvenadas por kanti E-kantojn en Bretona Esperanto-Koruso MEVEN. La\u00a0 kantojn ili ekzercas en urbo Pontivy, kelkaj veturas por la provoj 200 km. Jam estis\u00a0 eldonita\u00a0 CD kun E-kantoj. Anka\u016d mi admiris la kura\u011don, ke iu komencas lerni Esperanton kaj tuj instruas aliajn. Ni a\u016ddis, ke en la regiono, kie estis anta\u016d sep jaroj kvar E-kluboj, nun estas 15. Multaj el ili batalas por Esperanto kiel lingvo de EU.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kun Kl\u00e1rka mi traveturis ok E-klubojn, sed \u015di devis komence de oktobro reveturi en altan lernejon. Mi tiel perdis kundancantinon kaj spertulinon por komputilo. Mia parencino Helenka \u0160plouchalov\u00e1, anino de AEH, alveturis kun Ane\u017eka, unu el mia infana E-grupo. Triope ni traveturis pluajn lokojn kaj ekkonis novajn geamikojn. Multfoje ni admiris maron, fortika\u0135on \u0109irka\u016d St. Malo, malnovajn pre\u011dejojn en malgrandaj vila\u011doj, ventan muelejon, sed anka\u016d en St. Brieuc kaprinon Clopette, karulinon\u00a0 de sinjoro doktoro Clopeau.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kvankam al ni multe pla\u0109is la vila\u011doj kaj urbetoj de Bretonio ornamitaj per floroj, ni adia\u016dis kun geamikoj kaj la 15-an de oktobro ni jam alveturis hejmen.<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Zdenka Novotn\u00e1, \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1<\/span><\/h3>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kristnaska meditado de Da\u0109jo<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Longe mi pensis, ankora\u016d kiel lernanto de la unua kaj dua klasoj, ke hejmo estas panjo, pa\u0109jo kaj infano. Poste mi ekopiniis, ke al hejmo povas aparteni anka\u016d pluaj vivaj esta\u0135etoj (kreita\u0135oj), kiuj bezonas la saman prizorgadon kaj amon kiel infanoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kaj pro tio en nian hejmon eniris \u011dungara hamstreto Mart\u00ednek kaj anta\u016d nunjaraj kristnaskaj festoj anka\u016d karpeto Pe\u0109jo. Li al ni venis el granda kuvego, kie li malkviete svingi\u011dis inter aliaj karpetoj, li estis malgranda kaj tre vigla kaj li tuj falis en miajn okulojn. Do, venu, kamarado, \u0109e ni certe al vi pla\u0109os. Bankuvon vi havos nur por vi mem, mi \u015datus kelkajn tagojn prokrasti \u0109iutagan du\u015dadon kaj mi lavetos min nur en lavujo. Mi nun ekkonsciis, ke ju pli ni estas hejme pliaj, des malpli da tempo mi havas por pensi pri mi kaj en mia kapo fluas tuj aliaj pensoj. Ekzemple, ke nia hamstreto Mart\u00ednek \u015datus sub la kristnaska arbeto trovi novan ka\u011deton, ke li havu pli belan vivon. Jam medion tre spacoplenan kun kelkaj eta\u011doj, kun glitvojeto kaj kun multaj ludiloj, ke li povu vere \u011dui lude.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kaj nun al la zorgoj pri la hamstreto aldoni\u011dis anka\u016d zorgoj pri la karpeto Pe\u0109jo. Li bezonas havi \u0109iam fre\u015dan akvon en la bankuvo, eble anka\u016d ion por dentoj \u2013 se karpetoj iajn dentojn havas. \u011cis nun mi tion sufi\u0109e ne esploris.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La karpeto \u0109iam allogis nian atenton tiom, ke ni \u0109iuj \u2013 panjo, pa\u0109jo kaj mi \u2013 staris en ban\u0109ambro \u0109e la kuvo kaj forgesadis kuiri, baki kaj ordigi la\u00a0 lo\u011dejon. Kamarado, vi alportis en anta\u016dkristnaskajn tagojn grandan plezuron kaj eksciti\u011don! Pro tio mi promesas al vi, ke vi ne pereos dum la Sankta vespero sur teleroj. \u0108e ni en bankuvo vi eble ne povas tiom longe vivi kaj anka\u016d mi ne povas \u0109iam nur pla\u016ddi en lavujo. Do ni donacos al vi novan hejmon, estintan sablominejon Barabo, nun \u011di estas inundata. Vi eklo\u011digos tie kaj trovos novajn karpetajn kamaradojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kaj kiam somere mi iros na\u011di en Barabon, eble vi frotetos mian kruron kaj tiamaniere vi sciigos al mi, ke \u0109io estas en ordo kaj vi tre \u015datas rememori vian kristnaskan restadon en nia hejmo. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bl.\u0160tr\u00e1chalov\u00e1,<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">esperantigis\u00a0Jana Holcov\u00e1<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>19 x\u00a0 Skokovy<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">De la 9-a \u011dis la 14-a de novembro 2004 denove okazis semajna lingva seminario en la pensiono Espero en la vila\u011do Skokovy, pri kio anka\u016d raportis loka \u0135urnalo. \u011ci okazis jam 19-foje.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Spite pluvan kaj ventan veteron venis el diversaj lokoj de \u0108e\u0125a respubliko 33 gesamideanoj por \u011dui E-medion kaj denove renkonti la geamikojn. Kiel kutime, anta\u016dtagmeze en kelkaj grupoj okazadis lingva perfekti\u011dado, posttagmeze, krom manlaboroj, estis de ni kaptataj momentoj de pliboni\u011do de la vetero, kiam la suno ekbrilis, por almena\u016d mallongaj promenoj en bela \u0109irka\u016da\u0135o de la Bohemia paradizo. Dum vesperoj ni rigardis video-raporton el la UEA-kongreso en \u0108inio parole akompantan de la geedzoj Dvo\u0159\u00e1kovi, kun intereso ni a\u016dskultis prelegojn de J. Werner \u2013 pri konstruado de la domo, dum kiu ni eksciis\u00a0 kelkajn fakajn esprimojn (ekz. diferencon inter plafono kaj tekto) \u2013 kaj de M. Turkov\u00e1, kiu interese rakontis pri magiaj cirkloj en grenkampoj kaj pri vizito de brazila esperantisto Clovis Portes, interesi\u011danta pri nia Jan Hus. Li vizitis kelkajn urbojn de \u0108e\u0125io helpata de vico da niaj membroj, kiuj aktive partoprenia \u0109iujn aran\u011dojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La lasta vespero havis nekutiman enhavon. Posedanto de la pensiono \u201eEspero\u201c, la kuracisto MUDr. Josef Hradil, anta\u016d la fino de tiu \u0109i novembro atingos signifan jubileon 80 jarojn. Ni \u0109iuj \u015datas lin kiel nian la plej bonan amikon, kiu \u0109iam scias bone konsili, \u011dojigi nin kaj vidante lian kormildan rideton, niaj koroj refre\u015di\u011das. Pro tio ni \u011dojis, ke li estis inter ni, ke ni povis gratuli al li kaj deziri pluajn jarojn en sufi\u0109e bona sano.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ja, MUDr-on Hradil konas multaj elstaraj esperantistoj anka\u016d eksterlande. Li edukis vicon da E-adeptoj, redaktis fakan kuracistan gazeton, anka\u016d la gazeton \u201eVerda familio\u201c, aran\u011dis plurajn renkonti\u011dojn de skribaj kursistoj kaj havas grandajn meritojn pri medicina\u00a0 E-terminologio. Li estas longjara honora membro de \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.6cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La seminarion partoprenis anka\u016d du fidelaj virinoj en respektinda a\u011do, kiuj ne povas manki en regulaj seminarioj de \u201enia\u201c pensiono. La unua \u015datata amikino, Inka \u0160\u0165\u00e1vov\u00e1, anta\u016d Kristnasko atingos 90 jarojn kaj la dua \u2013 sen\u0109ese gaja avino, Josefa Da\u0148kov\u00e1, atingos la saman a\u011don en venonta marto. Amba\u016d vi povas vidi sur la foto. La redakcio jam nun deziras al ili multe da sano kaj bonhumoro.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se la partoprenintoj estis kontentaj da\u016dre de la 19 seminarioj, kial ne pripensi jam nun la jubilean, la dudekan? Kompreneble, vi povas noti jam la precizan daton, do ni anta\u016d\u011dojas je la printempa<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>20-a seminario en Skokovy okazonta de la 11-a \u011dis 17-a de aprilo 2005.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">jary + jidr <\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">G R U P E<br \/>\n<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>G<\/u>livica <u>r<\/u>enkonti\u011do de <u>u<\/u>zantoj kaj <u>p<\/u>raktikantoj de <u>E<\/u>speranto okazis en la pola urbo Gliwice, en la tagoj 11-14.11.2004. La programo estis bunta. Post la ina\u016dguro farita de la prezidanto de Pola E-Asocio s-ano Mandrak, prezenti\u011dis dancgrupo de junaj esperantistinoj kaj poste sekvis prelegoj: 300 lingvoj en Afriko, Kiom kostas angla lingvo por poloj, Enkonduko al genealogio, SAT-impresoj, E-televido, poezio, teatra\u0135o, Esperanto en turismo kaj komerco. Ni anka\u016d a\u016dskultis mandolinan grupon, kiu kantis E-kantojn. Granda apla\u016ddo regalis s-anon L. Chytil pro lia amuza prelego. Ora pinto estis renkonti\u011do kun la esperantistino, EU-deputitino, M. Handzlikov\u00e1, kiu parolis pri sia laboro en Bruselo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni miris, kiel ri\u0109a estas E-kulturo en Pollando.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vlado Sl\u00e1de\u010dek<\/span><\/h3>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Plano de <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>sabataj <\/b><\/span><b>lingvaj seminarioj<\/b> <span style=\"font-size: small;\">por venonta jaro: En praga klubejo \u2013 strato Ve Sme\u010dk\u00e1ch 25, okazos seminarioj de la 9-a horo en tiuj \u0109i tagoj: 29.1.2005, 26.2.,\u00a0\u00a0\u00a0 30.4.,\u00a0\u00a0\u00a0 28.5., kaj 25.6. Post somera ferio\u00a0\u00a0 24.9., 29.10.\u00a0\u00a0 kaj 26.11.2005.<br \/>\nred.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> \u2013 <\/span><span style=\"font-size: small;\">monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 530 03 PARDUBICE,\u00a0 \u0108E\u0124IO<br \/>\nTel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:\u00a0 <\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 12\/2004 Enhavo: Finnlanda sankta Nikolao Renkonti\u011do en Kamenick\u00fd \u0160enov Invito al \u00dast\u00ed nad Labem Traviva\u0135oj el Francio 19 x Skokovy G R U P E\u00a0\u00a0 \u00a0 Finnlanda sankta Nikolao Komence de februaro 2004 venis interesa letero el Finnlando pri ilia festo de sankta Nikolao. Skribi pri tiu temo en marta Informilo ne \u015dajnis al [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,50,46],"tags":[],"class_list":["post-5451","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-latenta-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5451","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5451"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5451\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5719,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5451\/revisions\/5719"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5451"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5451"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5451"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}