{"id":5450,"date":"2004-11-30T20:31:02","date_gmt":"2004-11-30T18:31:02","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5450"},"modified":"2018-06-28T19:00:45","modified_gmt":"2018-06-28T17:00:45","slug":"informilo-2004-11","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2004-11\/","title":{"rendered":"Informilo 11\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo\u00a0 11\/2004<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Reunio<br \/>\nPri tradukoj de E-libroj<br \/>\nBrazilano en Ostrava<br \/>\nEl la mondo<br \/>\nMediala vo\u0109o ne toleras pasivajn fina\u0135ojn \u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\">Ekkonu la mondon<\/span><span style=\"font-size: large;\">: <\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Reunio<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Malmultaj el ni iam a\u016ddis tiun vorton a\u016d nomon. Pri kio temas? La insuloj Reunio, Madagaskaro, Ma\u016dricio kaj Rodrigues formas la ar\u0125ipelagon Moscareignes (Maskarenoj) en Hinda oceano. La Reunio estas vulkana insulo, 72 km longa kaj 55 km lar\u011da, kaj spite al longa distanco de Parizo (9440 km) \u011di estas transmara franca departemento, kies registra numero estas 974.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u011ci estis malkovrita komence de la XVI-a jarcento kaj unua \u011dia nomo estis \u201eMascarin\u201c, poste \u201eBourbon\u201c kaj nun \u201eReunio\u201c. Vivas tie 730 mil\u00a0 lo\u011dantoj. Oficiala lingvo estas kompreneble la franca, sed la Reunianoj parolas anka\u016d kreolan lingvon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La plej granda vulkano estas 3.069 m alta, aktiva vulkano ankora\u016d estas \u201eLe Piton de la Fournaise\u201c (La Fornega Montopinto) 2.632 m alta.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La \u0109arma naturo liveras neforgeseblajn vidinda\u0135ojn, sed anka\u016d tie kreskas plantaro, kiun \u0109e ni, ni ne trovos. Ekzemple <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>geranio \u2013 \u0109e\u0125e kakost &#8211; <\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">(\u0109e ni herba\u0109o<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>), vanilo, bananarbo.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>La geranio:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la mondo kreskas pli ol 300 specoj de geranio. Tiu \u0109i speco de geranio, kiu kreskas sur la insulo Reunio, nomi\u011das \u201eLa geranio de Bourbon\u201c kaj \u011di estas kulturata pro la rozodora esenco de folioj. Tiu esenco estas akirata per\u00a0 vapora distilado. Post malvarmigo de la distila\u0135o ekestas gerania oleo. La oleo estas bazo de diversaj parfumoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El 300 kilogramoj da folioj kaj bran\u0109etoj oni fabrikos 700 gramojn da esenco.<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kreska\u0135ojn de la geranio oni manrikoltas kvar a\u016d kvinfoje dum la jaro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>La vanilo:<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nLa vanilplanto estas liano. \u011ci estas kulturata inter vicoj de suker-kanoj, kiuj \u015dirmas \u011din. La vanilplanto i\u011das fruktodona nur post du jaroj. Fruktodona \u011di estas poste dum proksimume ses jaroj. La planto nutras sin el grundo, sed \u011di devas alkro\u0109i\u011di \u2013 \u011di estas orkideo. Nur tiu orkideo produktas frukton man\u011deblan.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La vanilflorado da\u016dras nur unu matenon, do necesas mane fekundigi \u011din inter la 8-a kaj la 13-a horo. Poste \u011di i\u011das difektita, ne fruktodona. Laboristoj do devas \u0109iutage trairi la tutan kampon, \u0109ar la florado ne estas\u00a0 \u0109e plantoj samtempa. Sur \u0109iu planto estas proksimume 8 a\u016d 10 grapoloj kaj \u0109iu grapolo enhavas de 15 \u011dis 20 florojn. Unu laboristo sukcesas artefarite polenigi 1200 \u011dis 1500 florojn \u0109iumatene.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La vanilo estas rikoltata\u00a0 de julio \u011dis novembro, samtempe kiel suker-kano. \u011ci estas matura, kiam fino de la gu\u015do flavi\u011das. Tiam \u011di estas plukita kaj eksportita al la uzino.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tie \u011di estas dum tri minutoj brogita, poste oni enkestigas la gu\u015dojn kaj kovras ilin per lana kovrilo, kie oni stufas ilin. La gu\u015doj i\u011das brunaj. Post septaga sekigado la gu\u015doj estas denove enkestigitaj dum sep monatoj, tiam la vanilo prenas sian parfumon. La gu\u015doj estas regule kontrolitaj por forigi la \u015dimajn. Poste la kosoj (=gu\u015doj) estas klasifikataj la\u016d la longeco, pesitaj kaj ensakigitaj. Unu kilogramo da verda vanilo finfine donas 250 gramojn da seka vanilo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Bananarbo:<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nBongustan apetiton de bananoj certe \u0109iu el ni \u011duis, sed jam ne \u0109iu scias, ke \u201ebananarbo\u201c ne estas fakte arbo, sed speco de herbo. Alteco de la kreska\u0135o estas e\u0109 dek metrojn kaj folioj de \u011di havas mezuron e\u0109 kvin metrojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La subtera parto, la bulbo, produktas la radikojn kaj \u015dosojn (proksimume dek, kelkaj estas dum kulturado forigataj), el \u0109iu \u015doso kreskas memstara bananarbo. Necesas ses monatoj, por ke la kreska\u0135o atingu plenkreskan staton. La inaj floroj \u015dan\u011di\u011das en fruktojn kaj post 12 semajnoj la fruktoj atingas rikoltan staton. La fina bur\u011dono, nomata \u201ebaba figue\u201c senfine produktas masklajn florojn. Tiu \u201ebaba figue\u201c estas kuirebla kaj bongusta. Kiam oni rikoltas spadikon, oni tran\u0109as la tigon. La spadiko pezas proksimume 40 kg kaj enhavas e\u0109 240 bananojn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Enlo\u011dantoj uzas \u201epse\u016ddotrunkojn\u201c por konstrui barilojn kaj por nutri bestaron, folioj estas uzataj por fari ekzemple tegmentojn. En Afriko oni produktas\u00a0 bieron el fermentitaj bananoj. Jara konsumo por unu persono: 2 kg en \u0108inio, 250 kg en orienta Afriko.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>La\u016d bazaj informoj de gesinjoroj Layseman el Francio\u00a0 kompilis kaj aran\u011dis <\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Pavel Nechv\u00edle.<\/i><\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pri tradukoj de E-libroj<\/span><\/h2>\n<p>Kiam mi kaptis ideon proksimigi Esperanton al \u0109e\u0125a publiko, mi opiniis, ke la plej frapa argumento por Esperanto estos tradukoj de originaj Esperantaj verkoj. Kelkajn tradukojn mi jam sensukcese ofertis al eldonistoj. Poste aperis \u201ePa\u0109jo, kio estas rasismo?\u201c en Esperanto, traduko el la franca. Tiu nova maldika libreto pri rasismo \u015dajnis al mi ta\u016dga por nia publiko, \u0109ar pri rasismo oni multe \u0109e ni parolis en la tempo dum fino de la na\u016ddekaj jaroj. Pri la libreto mi eksciis el E-gazetoj. A\u016dtoro de la\u00a0 libreto estas maroka verkisto Tahar Ben Jeloun. La libreto furoris sur francaj librovendotabloj de la jaro 1997 kaj en la jaro 1999 publikigis \u011din UEA en E-traduko fare de Armela LeQuint kaj \u0134ak Le Puil. Oni tradukis\u00a0 \u011din al multaj lingvoj. La libreton por mi a\u0109etis AEH, do mi estis feli\u0109a, \u0109ar a\u0109eti unusolan libron por unu persono estas sufi\u0109e luksa afero. Dum unu semajno mi\u00a0 pretigis tradukon por proponi al eldonejoj (la libreto havas nur 50 pa\u011dojn). Mi jam havis tre negativajn spertojn kun diversaj specoj de tradukoj el Esperanto al la \u0109e\u0125a. Nur \u201eFabeloj de la tuta mondo\u201c ie fluas en interreto, sed romano \u201eKredu min, sinjorino!\u201c de Cezaro Rossetti, \u201eKromosomoj\u201c de Lorjak, \u201eEsplorvoja\u011do\u201c de Jules Verne, kaj \u201eIli vivis sur la tero\u201c \u2013 (kiu sola aperis en vendejoj kun mia grasa\u00a0 subteno) ne trovadis intereson en dekoj da eldonejoj. Tamen, mi kredis pri bezono de la verketo el la plumo de kolora a\u016dtoro por nia socio kaj ebla sukceso.<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nur unu eldonejo respondis jese pri preso, sed preferis tradukon de franca lingvo kaj diris al mi\u00a0 \u201eNi beda\u016dras\u201c. Mi demandis de tempo al tempo skribe a\u016d pere de e-mail \u0109e\u00a0 la eldonejo, \u0109u la libreton oni jam presis, sed la respondojn mi ne ricevadis. Nur en la jaro 2004 \u2013 do preska\u016d post kvin jaroj \u2013 aperis la libro en \u0109e\u0125a traduko de Anna kaj Erik Lukav\u0161t\u00ed.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se mi rajtas noti, mi neniam postulis pagon por la\u00a0 traduko, mi \u0109iam per e- majl sendis mian tradukon al la eldonejoj, mi maksimume en teksto uzadis\u00a0 simplajn vortojn, kiujn povas kompreni infanoj;\u00a0 mi opinias, ke neniu ver\u015dajne legis tradukon el Esperanto&#8230;<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiel longe ku\u015dos en mia tirkesto\u00a0 \u201eMa\u0161kar\u00e1da kolem smrti\u201c (Maskerado \u0109irka\u016d morto) de Tivadar Soros, \u201eNebezpe\u010dn\u00fd jazyk\u201c (Dan\u011dera lingvo) de Ulrich Lins, \u201eZelen\u00e9 srdce\u201c (Verda koro) de Julio Baghy kaj pluraj?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se iu volas kompari amba\u016d tradukojn \u2013 mian kaj\u00a0 francan, mi povas mian sendi per e-majl senpage, papere por\u00a0 140 K\u010d. Traduko de Lukav\u0161t\u00ed estas vendebla, krom en librovendejoj, \u0109e eldonejo Dauphin, Praha Podles\u00ed, <\/span><a href=\"mailto:dan@dauphin.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>dan@dauphin.cz<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. \u011di estis publikigita en kunlaboro NFLU \u2013 Nada\u010dn\u00ed fond pro podporu literatury a kr\u00e1sn\u00fdch um\u011bn\u00ed (Fondo por subteno de literaturo kaj belarto). Sur malanta\u016da kovrilo estas en la lasta frazo skribite, ke la libro estis tradukita al Esperanto kaj al la afrikansa.\u00a0 Oni preparas \u011din anka\u016d al la romaa lingvo.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>J.Drahotov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Brazilano en Ostrava<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En oktobro vizitis la urbon Ostrava samideano Clovis A. Portes. Liajn du prelegojn vizitis amaso da homoj, tie estis bona propagando por Esperanto, sed beda\u016drinde, neniu el vizitantoj emis lerni \u011din. En Bratislava, honore al lia alveno, aperis \u0109e\u0125a traduko de la libro \u201eEvangelio la\u016d spiritismo\u201c. Li mone subtenis eldonejon Eko-Konzult, kiu eldonas librojn, kiuj aperis en Brazilo kaj kiuj estis tradukitaj el Esperanto en la \u0109e\u0125an lingvon. Li sendis monan subtenon anka\u016d al la gazeto Informilo, kiu anoncis aperadon de la libroj. La gazeto Moravskoslezsk\u00fd den\u00edk, kiu raportis pri lia vizito, tute (eble intence) ellasis la vorton \u201eEsperanto\u201c, same kabela televido, kiu intervjuis lin.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Vlado Sl\u00e1de\u010dek<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la mondo<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Terminologia Esperanto-Centro en la reto<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Terminologia Esperanto-Centro, TEC atendas aktivulojn en la reto \u0109e:<\/span><a href=\"http:\/\/www.terminologio.org\/\"><span style=\"color: #0000ff;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0www.terminologio.org<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. Tie oni povas registri\u011di kaj \u011dui la servojn de la pa\u011doj. TEC ofertas du eblojn por siaj uzantoj. Oni povas tie kontribui al plivastigo de Esperanto-terminaro kaj ser\u0109i samtempe en du terminologiaj vortaroj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Nanjing E-Muzeo en \u0108inio?<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Por disvastigi Esperanton kaj plifirmigi E-movadon en \u0108inio, s-ano Zhuang Qixiong planas fondi Nanjing E-muzeon kaj E-bibliotekon en \u0108inio. La celo estas kolekti \u0109ion ligitan al Esperanto, E-movado kaj E-literaturo. La biblioteko havos bibliografion, ordigitajn kaj klasifikitajn librojn kaj gazetojn. Bonvenaj estas \u0109iuj E-a\u0135oj el la tuta Esperantujo. Sendu al:<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Zhuang Qixiong<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">402\/14 Jiao Fu Ying, Fuzimiao, CN-210001 Nanjing \u0108inio<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Rete:<\/span><a href=\"mailto:zhuangespero@sina.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0zhuangespero@sina.com<br \/>\n<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>JOTI kaj Skolta Esperanto-Ligo ( SEL)<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tutmonda Skolta-\u0134amboreo en Interreto (JOTI) estas internacia skolta renkonti\u011do en la reto, kiu okazas \u0109iun jaron dum la tria semajnfino de oktobro. \u011ci estas oficiala evento de Monda Organiza\u0135o de la Skolta Movado. (Normale \u0135amboreo estas tutmonda skolta tendaro, kiu okazadas \u0109iun kvaran jaron). SEL partoprenas JOTI &#8211; ekde la jaro 1999.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dum tiu semajnfino, miloj da geskoltoj el la tuta mondo renkonti\u011das kaj komuniki\u011das surbaze de la reto, uzante lokajn teknologiajn eblojn, jen ret-navigiloj, jen ret-po\u015dto, jen babilejoj, jen mikrofonoj, jen bildo-bitigiloj, jen ret-kameraoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">JOTI ebligas al geskoltoj krei amikecon en aliaj landoj kaj eltrovi iom pri iliaj ordinara kaj skolta vivoj. Ofte tiuj kontaktoj da\u016dras jaroj kaj estas la bazo por estontaj grupvoja\u011doj kaj projektoj. La nura baro estas la lingvoj. Pro tio ekde la jaro 2000, Skolta Esperanto-Ligo vigle partoprenas, farante diversajn novajn amikadojn kaj diskonigante pri nia lingvo. Post plurjara instigo al la kunordiganto, ekde la pasinta jaro, okaze de la ali\u011do Esperanto aperas kiel unu el la ebloj. \u0108ijare \u011di estas plene akceptita kiel unu el la oficialaj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nia po\u015dt-adreso dum la evento<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>:<br \/>\n<\/b><\/span><a href=\"mailto:esperanto@2004.joti.org\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>esperanto@2004.joti.org<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/ttt.esperanto.org\/skolta\/joti\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>http:\/\/ttt.esperanto.org\/skolta\/joti<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><a href=\"http:\/\/www.joti.org\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>http:\/\/www.joti.org<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">diskut-listo de SEL<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>:<\/b><\/span><a href=\"mailto:skolta-esperanto-ligo@yahoogroups.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0skolta-esperanto-ligo@yahoogroups.com<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Roberto Resende Rete: <\/span><a href=\"mailto:etaprinco@yahoo.com.br\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u>etaprinco@yahoo.com.br<\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Retpa\u011daro por fotemuloj en Esperanto<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">SPM (Silver Point Media, Inc.) atingebla en la reto \u0109e: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>http:\/\/www. silverpointmedia.com<\/b><\/u><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> estas usona entrepreno, kiu okupi\u011das pri la produktado de foto- kaj video- produktoj. La estraro de la entrepreno estas favora al la internacia lingvo kaj decidis pri aldono de \u011di al la lingvoj (litova kaj angla) uzataj en SPM retejo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La retejo estas dedi\u0109ita al fotografado kaj filmado. \u0108i tie vi povos ekscii nova\u0135ojn pri diversaj fotokonkursoj, fotofestivaloj ne nur en Esperantujo, sed anka\u016d en la tuta mondo. Do, ni invitas \u0109iujn geesperantistojn, kiuj amatore a\u016d profesie okupi\u011das pri fotado a\u016d filmado, registri\u011di en la retejo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Registritaj uzantoj rajtas:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Krei proprajn fotoalbumojn;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Aldoni fotojn en fotogalerio;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Aldoni filmprezentojn, kaj aliajn grafika\u0135ojn;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Komenti aldonitajn grafika\u0135ojn;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Al\u015duti nova\u0135ojn;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Partopreni en forumoj;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Agordi komentojn;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; La\u016dpla\u0109e elekti temojn;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Havi aliron al privataj mesa\u011doj;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Havi aliron al WebMail;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Pro aktiveco ricevi poentojn kaj eventuale donacetojn de SPM;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; Aliajn interesajn kaj gajajn aferetojn!<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Por proponoj kaj demandoj skribu: <\/span><a href=\"mailto:grazvydas@silverpointmedia.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>grazvydas@silverpointmedia.com<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Ser\u0109ilo \u0109e Radioarkivo!<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nun vi povas ser\u0109i gastojn, temojn, kaj nova\u0135ojn \u0109e<\/span><a href=\"http:\/\/www.radioarkivo.org\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>\u00a0http:\/\/www.radioarkivo.org<\/b><\/u><\/span><\/a> <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. Vizitu la \u0109efan pa\u011don kaj enmetu vian ser\u0109vorton en la ser\u0109kampo en la supro de la pa\u011do de Scott &#8220;lumulobrilado&#8221;.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Rete:<\/span><a href=\"mailto:lumulobrilado@yahoo.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>lumulobrilado@yahoo.com<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Letero de prezidanto de UEA.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Karaj,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">nun, post la Ago-tago, venis la komenco de la labor-jaro. Mi petas vin komenci pensi pri la labor-plano, ne pri tiu de UEA, sed pri via labor-plano, pri tiu de via landa asocio, loka grupo a\u016d faka grupo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La estraro de UEA intertempe progresas por organizi\u011di pri la labor-plano\u00a0 de UEA mem. La tekston de la labor-plano de UEA vi povas legi en <\/span><a href=\"http:\/\/www.tejo.org\/uea\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>www.tejo.org\/uea<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. Klaku sur &#8220;labor-plano de UEA&#8221;.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Esence ni \u0109iuj devas okupi\u011di pri informado, instruado kaj utiligado, provante pli profesiigi, plijunigi kaj pli tutmondigi la Esperanto-agadon, \u0109iu en sia medio. Mi petas, ke \u0109iu organiza\u0135o petu unu el siaj membroj okupi\u011di pri starigo kaj sekvado de labor-plano. Tiuj membroj bonvolu ali\u011di al la listo <\/span><a href=\"mailto:labor-plano-de-uea@yahoogroups.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>labor-plano-de-uea@yahoogroups.com<\/b><\/u><\/span><\/a> <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">kaj bonvolu raporti tie de tempo al tempo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dankon cetere al tiuj, kiuj ja raportis dum la pasinta jaro. Ni estas formikoj, kiuj decidis batali kontra\u016d elefantoj. Pro tio ni devas esti tre organizitaj kaj celkonsciaj,\u00a0 sed anka\u016d ne forgesu, ke ni estas pravaj formikoj, kiuj batalas kontra\u016d perfortaj elefantoj, kiuj volas vori \u0109iujn formikojn de la mondo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Amike Renato Corsetti<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">PS. Pri praktikaj demandoj rilate al la labor-plano, petu min a\u016d faru \u011deneralan peton en la listo<\/span> <a href=\"mailto:labor-plano-de-uea@yahoogroups.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>labor-plano-de-uea@yahoogroups.com<\/b><\/u><\/span><\/a> <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a\u016d skribu al <\/span><a href=\"mailto:labor-plano@esperanto.se\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>labor-plano@esperanto.se<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo<br \/>\n<\/span><a href=\"mailto:renato.corsetti@virgilio.it\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><u><b>renato.corsetti@virgilio.it<\/b><\/u><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva anguleto:<\/span><\/h1>\n<h1 style=\"margin-top: 0cm; margin-bottom: 0.21cm;\"><span style=\"font-size: x-large;\">Mediala vo\u0109o ne toleras pasivajn fina\u0135ojn<\/span><\/h1>\n<p>\u201e<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dama\u011dinsekto estis alveturi\u011dita\u2026\u201c \u2013 \u0108u bone?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni konsciu la faktojn por la prikonsidero:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La verbo \u201ealveturi\u201c estas netransitiva.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La sufiksoido \u2013i\u011d esprimas medialan vo\u0109on.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La mediala vo\u0109o, a\u016d simple medialo, estas unu el kvar verbaj vo\u0109oj (aktiva, pasiva, faktitiva, mediala). En la \u0109e\u0125a lingvo la aktiva vo\u0109o kaj pasiva vo\u0109o estas nomataj \u201e\u010dinn\u00fd rod a trpn\u00fd rod\u201c. La aktiva vo\u0109o esprimas agon a\u016d staton (ekz. mi konstruas); \u011di estas la baza vo\u0109o. La pasiva vo\u0109o esprimas agon suferatan (io estas konstruata). La faktitiva vo\u0109o prezentas trudon de ago de subjekto al iu alia, kiu plenumas \u011din (mi konstruigas domon pere de konstru-entrepreno). La faktitiva vo\u0109o estas esprimata pere de la sufiksoido \u2013ig. Se ago reagas al la subjekto mem, tio estas la mediala vo\u0109o (Tagi\u011das . La domo konstrui\u011das. \u2013 La domo estas subjekto, kiu kvaza\u016d mem konstruas sin). La medialan vo\u0109on karakterizas la sufiksoido \u2013i\u011d.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La\u016d origina senco la sufiksoido \u2013i\u011d esprimas komencan aspekton (ekesti ia, i\u011di ia, veni en novan staton). Verbo, kiu havas anta\u016d sia fina\u0135o la sufiksoidon \u2013i\u011d, estas kiel tuto \u0109iam netransitiva. Tamen ekzistas diferenco inter verbradikoj transitivaj kaj netransitivaj, ili funkcias malsame. Ni sekvu la ekzemplojn:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Netransitiva \u201esidi\u201c: Panjo sidi\u011dis = Panjo i\u011dis sidanta, resp. Panjo komencis esti sidanta. \u0108i tie ne ekzistas pasiviga efiko de \u2013i\u011d, ne eblas kompreni \u201ePanjo i\u011dis sidata\u201c, \u0109ar netransitivaj verboj ne prezentas agon de iu suferatan, sed nur plenumatan, \u201eesti \u2013anta\u201c. Male, \u0109e transitivaj verboj oni komprenu \u201eesti \u2013ata\u201c (pasiviga efiko de \u2013i\u011d).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Transitiva \u201eruli\u201c: \u015ctono ruli\u011dis. Provu imagi la komencan aspekton (\u015ctono i\u011dis, komencis esti, rulata?) La komencon de la ago \u201erul\u201c ni ne trovas, objektive ni komprenas proksimume nur \u201e\u015ctono estis rulata\u201c; la aspekto estas da\u016dra, ne komenca. Se ni deziras esprimi la komencan aspekton, ni devas aldoni \u201eek\u201c: \u015ctono ekruli\u011dis. Tamen ekzistas esceptoj ka\u015de enhavantaj \u201eek\u201c: scii\u011di pri (ekscii), komuniki\u011di kun (ekkomuniki), decidi\u011di (ekdecidi).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la enkonduka dubinda frazo ne povas esti la fina\u0135o \u2013i\u011dita, sed \u2013i\u011dinta (alveturi\u011dinta). Kalocsay kaj Waringhien (PAG, \u00a7 104) pri la afero skribis: \u201e\u0108ar la mediala vo\u0109o havas en si pasivecan karakteron, estus pleonasme kaj e\u0109 absurde uzi \u0109i tie la pasivajn fina\u0135ojn: do formojn kiel kapti\u011data, naski\u011dita ktp. estas simplaj barbarismoj.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la enkonduka frazo stile pli konvenas la faktitiva vo\u0109o \u201eestis alveturigita\u201c. La mediala vo\u0109o estas krome uzebla anka\u016d en la simpla (nekompleksa) tempo: \u201eDama\u011dinsekto alveturi\u011dis\u201c.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jan Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c<\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kion diras optimistoj pri novembro?<\/b><\/span> En bela a\u016dtuna vetero ni povas promeni sur falinta foliaro kaj dum serenaj tagoj ni trovas plezuron, \u011due rigardante al malproksimo. Se hazarde pli frue venas la vintro, tute ne gravas, \u0109ar la vintraj amuza\u0135oj pli frue komenci\u011dos. Anka\u016d ni scias, ke novembra ne\u011dado ne dama\u011das junajn grenplantojn kaj se komence de novembro ne\u011das, vintro de ne\u011do ri\u0109as.<\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Kaj pesimistoj<\/b><\/span>?\u00a0 En novembro\u00a0 ofte estas la plej malvarma periodo de la jaro. Regas vetero memoriganta morton kaj mortintojn.<\/p>\n<p style=\"text-align: left;\" align=\"center\">\u2020<span style=\"font-size: large;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nun venis informo, ke mortis konata esperantisto, redaktoro de ICEM s-ano Henri M\u00e9nard el Le Pallet, Francio. Honoro al lia memoro.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">red.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm; border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"display: inline-block; border: 1.00pt solid #000000; padding: 0.05cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">INFORMILO \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTA\u016cEN<br \/>\nEldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 \u0108E\u0124IO<br \/>\nTel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><u><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/u><\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">192150088<\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">0300<br \/>\n<\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo\u00a0 11\/2004 Enhavo: Reunio Pri tradukoj de E-libroj Brazilano en Ostrava El la mondo Mediala vo\u0109o ne toleras pasivajn fina\u0135ojn \u00a0 Ekkonu la mondon: Reunio \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Malmultaj el ni iam a\u016ddis tiun vorton a\u016d nomon. Pri kio temas? La insuloj Reunio, Madagaskaro, Ma\u016dricio kaj Rodrigues formas la ar\u0125ipelagon Moscareignes (Maskarenoj) en Hinda oceano. La Reunio [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5450","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5450","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5450"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5450\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5790,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5450\/revisions\/5790"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5450"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5450"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5450"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}