{"id":5449,"date":"2004-10-30T20:31:01","date_gmt":"2004-10-30T18:31:01","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5449"},"modified":"2018-06-18T06:49:49","modified_gmt":"2018-06-18T04:49:49","slug":"informilo-10-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-10-2004\/","title":{"rendered":"Informilo 10\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\"><b>Informilo 10\/2004<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Mia partopreno en SAT kongreso<br \/>\nUr\u011de malhastu<br \/>\nEl redakcia tablo<br \/>\n<\/span>Junulara sekcio de la praga klubo<br \/>\nEl la mondo<br \/>\nLingva anguleto<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mia partopreno en SAT kongreso<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pekino estis por mi malproksima en \u0109iuj direktoj kaj EEU kongreso en hispana Bilbao iel ne kongruis kun planoj de miaj eksterlandaj amikoj, pro tio mi \u011dustatempe jam en novembro 2003 decidis partopreni SAT-kongreson en Bratislava (Slovakio), \u0109ar miaj opinioj estas iomete maldekstraj kaj pla\u0109as al mi vidi kaj a\u016ddi denove tiujn homojn, kiuj vigle diskutas, disputas, kverelas&#8230; Krome ni planis voja\u011di du \u2013 Blanka Zubov\u00e1 kaj mi, jam spertulinoj pri komunaj voja\u011doj al EEU kongresoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Iuj afabluloj informis min poste en julio interrete, ke samtempe kun la kongreso okazos konferenco de ILEI, \u0109ar \u011di pro diversaj ka\u016dzoj ne povas okazi en Pekino kaj invitis min partopreni, \u0109ar mi instruas la lingvon. Jes, mi vere instruas. Miaj lernantoj e\u0109 povas jam korekti mian skriba\u0135on kaj kapablas trakti kun eksterlandanoj, tamen ili ne estas multnombraj. Do, tia propono estis por mi feli\u0109a \u015danco.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">SAT-kongreso okazis en kvarstela hotelo \u201eBratislava\u201c kaj ILEI-konferenco en proksima mezlernejo, amba\u016d en aran\u011do de agentejo KAVA-PECH de Petro Chrdle. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi apartenis en programon \u201eFlugiloj de malfacila vento\u201c. Kio tre pla\u0109is al mi, estis juneco de la partoprenantoj, kiuj nomi\u011das \u201eLernu!anoj\u201c. Tiuj simpatiaj homoj kreis ttt-pa\u011dojn \u201elernu.net\u201c kaj devenas el diversaj landoj. Ni partoprenis prelegojn, seminariojn, diskutojn kaj lingvan festivalon kun nia iom malhomogena kolektivo, gvidata per Radoja Petrovic kaj Atilio Rojas Orellana. Dum la parolado de Stefan McGill mi multe lernis de tiu \u0109i instruisto, vere unika spertulo. Memorinda estis prelego de Tereza Kapista, kiu rakontis pri sia instruado en Irano. Mi a\u0109etis \u015dian skriban rakonton (kaj mi \u011din jam tradukis al la \u0109e\u0125a). Pensiga estis seminario, tre intima, kie Radoja sur grandan tabulon enskribadis opiniojn de \u0109eestantaj nacianoj pri si mem kaj pri \u0109iuj aliaj per 1 &#8211; 3 ecaj adjektivoj. Do, ni eksciis, kion opinias ekzemple italoj pri francoj, nederlandanoj pri ukrainoj, rusoj pri si mem ktp. Tiaj aran\u011doj estas unikaj kaj povas okazi nur kiam povas kunveni anoj de diversaj nacioj kaj havas komunan ilon por interkompreni\u011do. E\u0109 nur nun mi pri la eldiroj meditas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva festivalo meritas detalan priskribon. Fakte oni povas \u011din publike realigi nur kondi\u0109e, ke estas sufi\u0109e da reprezentantoj de la nacioj, kiuj kapablas prezenti sian lingvon kaj kulturon. Certe tion oni povus fari dum UK, sed e\u0109 en malpli nombra kulturnacia aran\u011do oni povas tion realigi. Nur en nia urbo oni povas trovi ekzemple germanojn, polojn, ukrainojn, vjetnamojn, romaojn, rusojn, e\u0109 nigrulojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En slovaka televido, \u0135urnaloj kaj sur afi\u015doj oni invitis lo\u011dantaron veni al lernejo. Tie en kvar klasoj oni prezentis kvar diversajn naciajn kulturojn kaj lingvojn diversmaniere, \u0109u per objektoj, \u0109u per man\u011do, \u0109u per lumbildo, muziko, komputilo, \u0109u nur \u0109e tabulo kun kreto en la mano oni prezentis diversnacian publikon kaj lokan lo\u011dantaron. Sed estis necesa sperta interpretisto de Esperanto, por ke \u0109iu perfekte komprenu. Post lerneja horo venis novaj prezentuloj de lingvo kaj kulturo kaj tio okazis kvarfoje. Do oni prezentis entute 16 naciojn, inter aliaj tiel nomatajn fortajn, kiel la franca, la itala, la germana, anka\u016d la sveda, la nederlanda, la \u0109uva\u015da, la malagasa, la japana, la hebrea, la romaa &#8230; <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Fine mi konstatas, ke mia pinta impreso de la konferenco estis prezentado de \u0109e\u0125a kaj slovaka lingvoj samtempe per Vla\u010fka Chv\u00e1talov\u00e1 kaj Martin Minich. Tiu \u0109i prezentado estus utila kaj inda spekti al \u0109iu \u0109e\u0125o kaj slovako, sen helpo de Esperanto &#8230; Tamen, sen Esperanto mi ne povus eksenti fratan similecon kaj diversecon de niaj nacioj<br \/>\n&#8230; <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">P.S. Pri konferenco kaj \u0109efe pri lingva festivalo mi skribis en \u0109e\u0125a lingvo \u00a0en multajn \u0135urnalojn kaj gazetojn, sed mi ne estis informita, \u0109u iu publikigus \u011din. Mi petas legantojn pri informo, se ili hazarde legus la artikolon.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><span style=\"font-size: x-large;\">Ur<\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><span lang=\"et-EE\">\u011de malhastu!<\/span><\/span><\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ver\u015dajne \u0109iuj jam rimarkis, ke dum la lastaj jardekoj oni postulas pli kaj pli da rezultoj, oni devas labori pli rapide, pli haste, pli efike, \u0109iam pli kaj pli. Ironie, \u0109ar kun la invento kaj enkonduko de la komputiloj oni promesis al ni, ke la komputiloj le\u011derigus la laboron de la homoj. Oni promesis, ke la komputiloj servos al la homoj. Reale, ni havas la impreson, ke lastatempe la malo okazas: ke la homoj servas al la komputiloj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Des pli grave estas foje ripozi, regule malstre\u0109i\u011di, certe kiam vi laboras per komputilo, regule stre\u0109i la gambojn, \u015dan\u011di pozicion. Konata rakonto parolas pri Zen-mastro, kiu plenigas la tason de nova lernanto per teo. Sed e\u0109 dum la taso estas plena, la sa\u011dulo da\u016drigas ver\u015di. La lernanto atentigas sian majstron pri tio. La majstro ridetas kaj \u0109esas ver\u015di. Li diras: &#8220;Vi estas kiel tiu \u0109i taso da teo. Vi estas tiel plena, ke ne plu estas loko por pli.&#8221;<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tiel estas kun la kapo post duhora intensa laboro: \u011di pleni\u011das kaj oni eraremas. Mallonga pa\u016dzo permesas al la cerbo iomete ordigi la ricevitajn impulsojn kaj fari lokon por la novaj. Same pri tagoj: post du tagoj da laboro iom da malstre\u0109i\u011do gravas. E\u0109 dekminuta promeno en parko &#8211; nenio pli trankviligas ol la naturo a\u016d la maro &#8211; povas fari miraklojn. Same kiel bona dormo. Poste, la laboro povas esti alfrontata pli energie ol anta\u016de.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Korajn salutojn de Movado sen Nomo.<\/i><\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El redakcia tablo<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><i><b>Dum la lasta monato venis multaj informoj, pri kiuj\u00a0 ni volas informi Vin:<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">l) En la pasinta numero de Informilo (kaj anka\u016d en Starto) estis enmetita\u00a0 invito kun ali\u011dilo al lingva seminario en Skokovy, kiu okazos de 9.-14.XI.2004. Sed nur pli poste ni estis informitaj de\u00a0 pension-posedanto pri pli alta prezo. Do bonvolu kalkuli, ke tranoktado\u00a0 = 150,-K\u010d, matenman\u011do 40,-, tagman\u011do 70,-, vesperman\u011do 60,- K\u010d, do entute tranoktado kun la man\u011do por 1 tago kostos 320,- K\u010d. Partoprenkotizo restas la sama, t.e. 150,- K\u010d.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">2) El retkomuniko de \u0108EA: Internacia paroliga semajno okazos la 29.11.-5.12.04, la du grupojn gvidos Stano Mar\u010dek kaj Petr Chrdle. Pliajn informojn kaj ali\u011dilojn vi ricevos <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>de<\/b><\/span><a href=\"mailto:chrdle@kava-pech.cz\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0chrdle@kava-pech.cz<\/b><\/span><\/span><\/span><\/a><b> <\/b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u00a0 a\u016d \u0109e po\u0161ta adreso de KAVA-<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>PECH D-ro Petr Chrdle, Anglick\u00e1 878, 252 29 Dob\u0159ichovice.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">3) \u0108EA preparas kompletan kalendaron de E-aran\u011doj por jaro 2005\u00a0 kaj bezonas de \u0109iuj organizantoj bazajn informojn de la aran\u011do: nomon, lokon, daton kaj kontaktadreson. Skribu balda\u016d al la sama adreso de Petr Chrdle.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">4) La redakcio ricevis provnumeron de la okpa\u011da \u00a0gazeto en \u0109e\u0125a lingvo \u201eSudmoravia informilo\u201c el Brno,\u00a0 en kiu kunlaboras amba\u016d E-kluboj . En \u011di estas multaj diversaj informoj pri E-aran\u011doj\u00a0 de tiu regiono. Verkis\u00a0 doc.Jan Werner. Ni gratulas.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">5) Pluaj gratuloj flugas al du membroj: Viktor Dvo\u0159\u00e1k el Mor. Bud\u011bjovice kaj \u00a0Pavel Sittauer el T\u0159eb\u00ed\u010d. En la \u0135urnalo\u00a0 Vyso\u010dina 9.9.04 estas dank\u00b4al ili dedi\u0109ita\u00a0 la tuta pa\u011do al Esperanto pri facila voja\u011dado, pri kongreso en Pekino \u00a0kaj s-ano Sittauer skribis interesan artikolon pri profesoro Theodor Kilian, a\u016dtoro de E-lernolibroj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">6) Fine niaj gratuloj rapidas\u00a0 al du membrinoj, kiuj \u201c\u015dan\u011dis sian nomon\u201c Do, karaj V\u011bra \u015c\u013eaha\u0159ov\u00e1 (nun \u0160t\u011bp\u00e1nov\u00e1) kaj V\u011bra Zaj\u00ed\u010dkov\u00e1 (nun Bachledov\u00e1), estu kontentaj sur Viaj novaj vivvojoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">7) En suplemento Anta\u016den ni publikigos sinsekve kvar artikolojn kun la sama titolo (surskribo). Ili estas verketoj de kvar membroj, kiuj partoprenis literaturan konkurson je temo de Zamenhofa proverbo \u201eNe \u0109io brilanta estas diamanto\u201c. Estas interese vidi, kion kiu imagis sub tiu proverbo. La redakcio tre \u011dojus, kiam niaj legantoj post la publikigo de \u0109iuj\u00a0 kvar\u00a0 artikoloj skribus, kiu el ili plej multe\u00a0 proksimi\u011dus al\u00a0 la proverbo.<br \/>\n<i>red. &#8211; jary<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Junulara sekcio de la praga klubo<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"left\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Esperanto-CZ<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post unujara laboro en Esperanto-CZ kaj la sperto kun la kurso &#8220;Esperanto \u0109e biero&#8221; mi havas la impreson, ke oni povus realigi ion, kio longe estis neimagebla: rejunigi la pragan klubon, kiu nun aspektas kiel klubo de pensiuloj. La sukceso de la biera kurso klare montris, ke oni \u0109iam povas allogi junajn homojn. Nova junulara sekcio de la klubo certe povus havi almena\u016d 10 membrojn. Sufi\u0109as fari bonan propagandon utilante belaspektajn afi\u015dojn kaj interretan prezentadon. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La sekcio povus havi kunvenojn nur unufoje en la monato kaj komuniki anta\u016d \u0109io per la interreto &#8211; studentoj ne havas tiom da libera tempo &#8211; sed tamen tia \u0109i grupo povus helpi multe al la klubo, \u011dis nun maljunula. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi povas promesi, ke la pragaj membroj de nia interreta klubo \u0109e Esperanto-CZ provos realigi \u0109i tiun ideon \u0109i-a\u016dtune. Mi ne scias, \u0109u ni sukcesos, sed mi kredas, ke jes.\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"left\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nova interreta magazino<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Atenton geamikoj, portalo Esperanto-CZ preparis por vi denove surprizon! Aperas la unua \u0109e\u0125a interreta magazino en Esperanto. \u0108i tie vi trovos ne nur arktikolojn pri la esperantista agado en nia lando, sed anka\u016d interesa\u0135ojn el \u0109iuj sferoj. Pelmelo estos tiel ri\u0109a, kiel vi mem faros \u011din. \u011ci estos anta\u016d \u0109io magazino de \u0109e\u0125aj junaj esperantistoj, sed fakte \u0109iu povas sendi kontribua\u0135ojn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La magazino ne estos eldonata po numeroj, artikoloj estos aldonataj kaj \u015dan\u011digitaj kontinue. Akceptitaj estos nature nur tekstoj skribitaj en Esperanto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi \u011dojatendas viajn kontribua\u0135ojn en la retadreso:<\/span><a href=\"mailto:interklubo@esperanto-cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0interklubo@esperanto.cz<\/b><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Tom\u00e1\u0161 B\u0159ich\u00e1\u010dek, redaktoro<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la mondo:<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kongreso de EEU<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Inter la 25-a kaj 30-a a\u016dgusto okazis en Bilbao (E\u016daskio, Hispanio) EEU. Partoprenis 284 kongresanoj el 24 landoj. Estis akceptita nova statuto, post kies registri\u011do en Bruselo povos ali\u011di novaj landoj de EU. Estis akceptita la invito de maribora urbestro Boris Sovi\u0107, ke la sekva kongreso okazu a\u016dguste 2007 en Maribor, Slovenio. La komitato elektis novan sekretarion &#8211; Zlatko Ti\u015dljar. Rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj interesaj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><a href=\"mailto:zlatko.tisljar@siol.net\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">zlatko.tisljar@siol.net<\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>La Akademio de Esperanto<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo kaj kontroli \u011dian evoluon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La Akademio estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, la\u016d propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo &#8220;Lingva Komitato&#8221;. La nomon &#8220;Akademio de Esperanto&#8221; portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj \u011dia Akademio i\u011dis unu instanco kun la nomo &#8220;Akademio de Esperanto&#8221;. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La membroj de la Akademio havas na\u016djaran mandaton, kaj \u0109iun trian jaron fini\u011das la mandat-periodo de unu triono el la akademianoj. Sekve \u0109iun trian jaron okazas elektoj, en kiuj vo<span lang=\"da-DK\">\u0109<\/span>donas nur akademianoj kaj tiam estas anka\u016d elektata la estraro de la Akademio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 6-an de septembro estis elektitaj novaj kandidatoj kaj nun la membraro de Akademio konsistas el: Dao Anh Kha, Perla Ari-Martinelli, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Gbeglo Koffi, Otto Haszpra, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrokovskij, Otto Prytz, Francois Simonnet, Amri Wandel, John Wells kaj Xie Yuming, Marc Bavant kaj Flavio Rebello. Renato Corsetti estas ne nur prezidanto de UEA, sed anka\u016d sekretario kaj kasisto de la Akademio. Li opinias, ke Esperanto bezonas sian Akademion.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En 1999 la Akademio starigis specialan konsultan servon, al kiu povas turni sin \u0109iu uzanto de Esperanto por ricevi konsilon a\u016d rekomendon pri lingvaj demandoj &#8211; sur adreso: <\/span><a href=\"mailto:smaul86150@aol.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>smaul86150@aol.com<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p lang=\"da-DK\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Raporto pri la 24-a \u0108e\u0125a-Saksa Tago<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">En la longa listo de okazintaj \u0108e\u0125aj-Saksaj Tagoj, unuafoje nia klubo organizis la 24-an malproksime de Pirna (Germanio). Gesinjoroj B\u00fcnger el Schwarzenberg proponis kaj poste anka\u016d transprenis la organizon okazigi \u011din en Johanngeorgenstadt kaj Pot\u016f\u010dky (\u0108e\u0125io). <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Ni, saksaj kaj germanaj geamikoj alvenis trajne a\u016d per a\u016dto kaj piede ni transiris la limon al la pitoreska Pot\u016f\u010dky. Tie meze en la vigleco ni jam renkontis niajn \u0109e\u0125ajn geamikojn kun la menciinda partopreno de la familio Claudia W\u00fcrker.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Reinhard B\u00fcnger gvidis nin al tipe \u0109e\u0125a restoracio, kie ni kune tagman\u011dis kaj dume inter\u015dan\u011dis kelkajn \u0109etablajn kaj la\u016dte diratajn informojn. Je la 13-a horo ni reenpromenis dek minutojn al la germana flanko.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Alveninte \u0109e la montrominejo \u201dGl\u00f6ck\u20191\u201d komencis pluvi, kaj ni \u011dojis mergi dum 1,5 horo en la tero. Sub gvido de ministo ni eksciis multon pri la laborkondi\u0109oj en la ar\u011denta kaj urania minejoj.\u00a0\u00a0 <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Reaperinte en taghelo ni beda\u016drinde jam devis adia\u016di la geamikojn el \u00dast\u00ed n. L., por ke ili atingu la trajnon hejmen.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">La planita urbogvido fare de Hannelore B\u00fcnger poste okazis en la parko, kie pro soveta devigo oni neniigis la malnovurbon de Johanngeorgenstadt.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Beda\u016drinde niaj \u0109e\u0125aj geamikoj jam ne a\u016ddis, ke estis bohemaj laboristoj, kiuj fondis la urbon. Petite pri urbofondo, la saksa re\u011do Johann Georg donis la konsenton nur kondi\u0109e, ke la urbo nomi\u011du la\u016d li.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Tre beda\u016drinde estas, ke inter 26 partoprenintoj estis nur kvar geamikoj el \u0108e\u0125io. \u0108u en norda Bohemio, ekz. en Most, Karlovy Vary a\u016d aliaj lokoj kun Esperanto-rondoj neniu legas la publika\u0135ojn Starto,Informilo de AEH kaj retinformojn?<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Forte mi nun esperas, ke dum la 25-a \u0108e\u0125a-Saksa Tago, la jubilea, kiu okazos decembre en \u00dast\u00ed n. L., la partoprenantaro ne tiom diferencos.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-right: 0.71cm; text-align: right;\" align=\"center\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\"><i>Norbert Karbe, Pirna<br \/>\n<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"da-DK\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Pasporta Servo<\/b><\/span><\/p>\n<p lang=\"da-DK\" align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>la tuta mondo en via hejmo<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Vi lernis la lingvon. Vi \u015datas \u011din, \u0109ar \u011di donas al vi novan senton pri lernado de fremda lingvo. Vi malkovris novan mondon, pri kiu vi anta\u016de e\u0109 ne supozis, ke \u011di ekzistas. Nun vi estas preta utiligi tiun novan trezoron. Eble vi jam korespondas. Eble vi jam vizitis renkonti\u011don, proksime de via hejmo a\u016d en fora lando. Eble vi estas membro de Esperanto klubo, kie vi regule parolas kaj agadas. Sed la plej facilan pa\u015don por ekkoni la mondon vi ankora\u016d ne faris. La plej proksiman lokon por renkonti homojn el aliaj kulturoj vi ankora\u016d ne malkovris. Pro tio ke vi ankora\u016d ne fari\u011dis gastiganto de Pasporta Servo.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><b>La servo<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Pasporta Servo estas unika servo de Esperanto-parolantoj al Esperanto-parolantoj. Se vi fari\u011das gastiganto de Pasporta Servo, vi ofertas al aliaj Esperanto-parolantoj senpagan tranokteblecon en via hejmo. Kompreneble vi rajtas indiki, la\u016d kiuj kondi\u0109oj homoj povas tranokti \u0109e vi. Vi povas peti anta\u016dan sciigon de gasto. Vi povas limigi la nombron de samtempaj gastoj kaj la nombron de sinsekvaj tranoktoj. Se gastigado en iu periodo ne konvenas al vi, vi rajtas tiam rifuzi gastojn. Sed, se vi akceptas gastojn, vi trovos plej interesan mondon en via propra hejmo! Kaj se vi emas mem voja\u011di, vi disponas pri la tuta adreslibro, por senpage \u011dui la gastamon de viaj kolegoj &#8211; gastigantoj!<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><b>La listo<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">Pasporta Servo konsistas el libro, kiu enhavas la tutan liston de gastigantoj kun iliaj adresoj kaj kondi\u0109oj. En 2003 \u011di enhavis 1286 adresojn en 80 landoj. Kiu volas uzi la servon, devas unue a\u0109eti la libron. Sed, kiel gastiganto vi ricevos vian propran ekzempleron &#8211; senpage!<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"da-DK\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la libro vi trovas anka\u016d mapojn kun indikoj de la lo\u011dlokoj de la gastigantoj, por helpi al vi bone plani vian voja\u011don. Krome, la reguloj de la servo estas klare priskribitaj, tiel ke \u0109iuj uzantoj scias, kion ili rajtas fari kaj kion ne.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><b>Decidu<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">\u0108u vi ankora\u016d dubas? Parolu kun aliaj gastigantoj, por lerni pri iliaj spertoj. Petu pliajn informojn \u0109e TEJO, a\u016d prenu ilin de la reto je<\/span><\/span><a href=\"http:\/\/www.tejo.org\/ps\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\"><b>\u00a0http:\/\/www.tejo.org\/ps<\/b><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"da-DK\">.Kaj se vi ne plu dubas, plenigu la ali\u011dilon kaj sendu \u011din anta\u016d la unua de novembro al la kompilanto, por aperi en la venonta libro kaj ricevi vian propran ekzempleron senpage.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Lingva anguleto:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108u kunmeti adjektivan radikon kun \u0109efelementa substantivo?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016dtempe Rikardo \u015culco oponis letere al R\u00fcdiger Eichholz: \u201eSkribi <u>altmontaro<\/u> estas ka\u015da elizio de la adjektiva \u201e-a\u201c. Tiu skribado ne estas \u011deneraligebla. <u>Varmkafo<\/u>, <u>pintplumo<\/u>, <u>lar\u011d\u0109apelo<\/u>, <u>velkfloro<\/u> ktp. estas malbonstilaj.\u201c Ni rezonu al R. \u015culco.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La fina\u0135on \u201e-a\u201c, krom la artikola, ne estas permesite elizii. Se oni tamen eliminas \u011din (ne pro elizio) kaj ligas al substantivo dekstre, oni ricevas kunmetitan vorton, kiu havas substantivon kiel \u0109efelementon kaj maldekstre adjektivan radikon kiel flankelementon. Ekzemplo el la supra cita\u0135o: <u>alt\/montar\/o<\/u>. La kunmeta\u0135o estas formita nepre \u011duste, \u011di estas e\u0109 bonstila. En la \u0109e\u0125a lingvo ni havas por \u011di ekvivalenton \u201evelehory\u201c. La baza eraro de R. \u015culco estas lia kredo, ke en la kunmeta\u0135o la radiko <u>alt\u2019<\/u> (same <u>varm\u2019<\/u>, <u>lar\u011d\u2019<\/u>) estas adjektivo. Ne! En la kunmeta\u0135o <u>alt\u2019<\/u> estas eliziita substantivo <u>alto<\/u>. Jen ekspliko: <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La\u016d esploroj faritaj de Ren\u00e9 de Saussure (1908-1914), universitata profesoro en \u011cenevo, en Esperanto validas la teorio pri vortfarado, vortkonstruo kaj reguloj pri vortefiko. La teorion L. L. Zamenhof letere aprobis jam en la jaro 1910 kaj esprimis konvinkon, ke la Akademio akceptos \u011din. Pro longeda\u016draj diskutoj \u011di estis de la Akademio oficialigita nur en la jaro 1967. Unu el la reguloj preskribas:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Substantiva \u0109efelemento substantivigas la anta\u016dan flankelementon.*<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En nia ekzemplo <i><u>altmontaro <\/u><\/i>la radiko <i><u>alt\u2019<\/u><\/i> prezentas do la substantivon <i><u>alto<\/u><\/i>, ne la adjektivon <i><u>alta<\/u><\/i>. Tio signifas, ke \u201ealtmontaro\u201c ne estas identa kun \u201ealta montaro\u201c. Simile \u201evarmkafo\u201c ne estas \u201evarma kafo\u201c ktp. Kiel do kompreni la kunmeta\u0135ojn?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La sendube serioza verko <i>Plena analiza gramatiko de Esperanto<\/i> (PAG) en \u00a7 291 instruas nin pri analizeblo de la kunmeta\u0135oj kun substantiva \u0109efelemento:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La flankelemento esprimas 1. rilaton a\u016d apartenon, kiun oni povas signi per la prepozitivo <i><u>de<\/u><\/i>. Ekzemplo: <i>varmenergio<\/i> = <i>energio de varmo<\/i> (ne varma energio!) = analizo R[ilato]. Sekvas specoj pri analizeblo, kiuj ne rilatas al adjektivaj radikoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u011cenerale, por koni la precizan signifon de vorto, oni devas difini la manieron de analizo, t.e. <i>interelementan rilaton<\/i>. En kunmeta\u0135oj de substantiva radiko + substantivo estas kazoj, kiam ilin fiksas konvencio. Ekzemple en <i><u>or\u0109eno<\/u><\/i> estas la interterma rilato esprimebla ne nur per prepozitivo <i><u>\u0109eno el oro<\/u><\/i>, sed anka\u016d per la a-fina\u0135o gluita al la flankelemento: <i><u>ora \u0109eno<\/u><\/i> (= analizo M[aterialo]. En la kazo de adjektivaj radikoj tia M-analizo ne estas ebla: <i>belkulto<\/i> ne estas <i>bela kulto<\/i>, sed <i>kulto de belo<\/i> (kulto, kiu montri\u011das per belaj ceremonioj). PAG plu admonas: La kunmetoj <i>Bluokulo<\/i>, <i>belknabino<\/i>, <i>bonpatrino<\/i> k.s., kiuj deziras montri kvaliton kiel proprecon de iu a\u016d io, estas kontra\u016daj al la reguloj de la vortkunmeto.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>*V dvou\u010dlenn\u00fdch slo\u017een\u00fdch slovech hlavn\u00ed \u010dlen, kter\u00fd je tvo\u0159en podstatn\u00fdm jm\u00e9nem a je v\u017edy na druh\u00e9m m\u00edst\u011b, transformuje vedlej\u0161\u00ed \u010dlen na prvn\u00edm m\u00edst\u011b na podstatn\u00e9 jm\u00e9no. P\u0159\u00edklad: BELKULTO nen\u00ed BELA KULTO, n\u00fdbr\u017e BELO-KULTO, do \u010de\u0161tiny p\u0159elo\u017eiteln\u00e9 jako &#8220;kult kr\u00e1sy&#8221;.<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">doc. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Jan Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">INFORMILO \u2013 monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTA\u016cEN<br \/>\nEldonas AEH \u2013 Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21,\u00a0 530 03\u00a0 PARDUBICE,\u00a0 \u0108E\u0124IO<br \/>\nTel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\ninterreto:\u00a0 <\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><u><b>www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/u><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: Po\u0161tovn\u00ed spo\u0159itelna, \u010d\u00edslo \u00fa\u010dtu AEH <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>192150088<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">, k\u00f3d banky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>0300<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch v\u017edy uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<br \/>\nLa redakcio ne \u0109iam havas la saman opinion kiel la a\u016dtoroj de la artikoloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 10\/2004 Enhavo: Mia partopreno en SAT kongreso Ur\u011de malhastu El redakcia tablo Junulara sekcio de la praga klubo El la mondo Lingva anguleto Mia partopreno en SAT kongreso \u00a0Pekino estis por mi malproksima en \u0109iuj direktoj kaj EEU kongreso en hispana Bilbao iel ne kongruis kun planoj de miaj eksterlandaj amikoj, pro tio mi [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5449","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5449","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5449"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5449\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5736,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5449\/revisions\/5736"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5449"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5449"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5449"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}