{"id":5448,"date":"2004-01-30T20:31:00","date_gmt":"2004-01-30T18:31:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5448"},"modified":"2018-06-19T07:48:19","modified_gmt":"2018-06-19T05:48:19","slug":"informilo-1-2004","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-1-2004\/","title":{"rendered":"Informilo 1\/2004"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 1\/2004<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><strong>Enhavo<\/strong>:<br \/>\nAEH-IKEH bilancas<br \/>\nOma\u011de al la 23-aj \u0108e\u0125aj.Saksaj tagoj<br \/>\nKalendaro de la E-aran\u011doj en 2004<br \/>\nInformoj el la mondo <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>AEH-IKEH bilancas&#8230;<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Estimata\u00a0 gesamideanoj, karaj geamikoj! <\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kelkajn tagojn ni lernas skribi numeron KVAR \u0109e \u0109iu fino de la dato. Anta\u016d ni ku\u015das la tuta plua jaro. Atendas nin novaj nekonataj \u015dan\u011doj, anka\u016d politikaj. Komence de la monato majo nia lando eniras en E\u016dropan Union. \u0108u ni denove devos premligi la zonrimenon?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kvankam politikaj aferoj penetras en \u0109iujn angulojn de la homagado, ni klopodos \u011din flankenlasi kaj pliri\u0109igi nin per reciproka konfido inter bonaj esperantistoj, partopreni diversajn E-aran\u011dojn kaj denove renkonti malnovajn geamikojn por havi pluajn agrablajn rememorojn.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.7cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ja, ni havas tiom da eblecoj. En la 5-a pa\u011do vi trovos kalendaron de E-aran\u011doj en tiu \u0109i jaro, pri kiuj ni \u011dis nun scias.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed, kiel ni mastrumadis pasintjare? Ni komencu \u0109e la jarkotizoj. En multaj organiza\u0135oj estas la jarkotizoj pligrandigitaj, sed ni intence lasis la saman sumon, por ke la malri\u0109aj anoj ne sentu sin kiel \u015duldantoj.La sumo 150,-K\u010d estas necesa por la abono de niaj monatgazetoj, la membrokotizo restas propravola. Krom 47 anoj \u0109iuj pagis pli, la\u016d siaj eblecoj. Eksterlandaj membroj pagas 10 e\u016drojn, kaj ni \u011dojas, se ili povas pagi pli multe, tamen en la lasta jaro pere de UEA\u00a0 ne estas tio simpla, \u0109ar konteltiron ni ne povas facile ricevi. La estraro sincere dankas al \u0109iuj. Ja, krom niaj membroj ni havas neniun sponsoron.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiam la malnova komputilo \u0109esis funkcii, ni somere devis a\u0109eti por la redakcio novan komputilon kun skenero. La presilo kaj kopioma\u015dino estas malnovaj, sed ankora\u016d en sufi\u0109e bona ordo. \u0108e tiu \u0109i investa\u0135o ni ne povis ion \u015dpari, do ni \u015dparas \u0109e alia flanko. Kovertojn ni dum kvin jaroj ne devis a\u0109eti dank\u2018 al M. Filip, kiu kun sia edzino pretigis pli ol 6 mil kovertojn el malnovaj a\u016d jam uzitaj paperoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kion ni faris krom regula eldonado de Informilo kaj Anta\u016den?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Semajnan printempan lingvan seminarion en monato majo kaj a\u016dtunan seminarion en oktobro partoprenis niaj \u0109e\u0125aj membroj kun kelkaj eksterlandaj unuopuloj el Francio, Germanio kaj Pollando. Dankon por gvidado kaj organizado meritas J. Drahotov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sabataj renkontoj en ceteraj monatoj kun trejnado de la konversacio okazis kvarfoje en Prago, dufoje en Pardubice inkluzive de la XIV-a Esperanto-tago sub la gvidado de J. R\u00fdznarov\u00e1. En junio okazis tritaga renkonto en Plasy dank\u2018 al V. Kapr\u00e1l, sufi\u0109e da membroj en oktobro partoprenis la 6-an konferencon de \u0108EA en Litomy\u0161l. La\u016d mia opinio \u0109iun monaton povis \u0109e\u0125aj membroj renkonti\u011di kun E-konatoj, se tion permesis ilia sanstato. La gazetartikolojn por propagandi niajn E-aran\u011dojn sukcese publikigis J. Drahotov\u00e1, Z. Novotn\u00e1 kaj V. Dvo\u0159\u00e1k.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">El agado de la redakcio: La unuan lokon okupas regule monate eldonata gazeto Informilo, la suplemento Anta\u016den estas dividita en kvaronjarojn.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108u vi volas scii, kiel naski\u011dadas nia gazeto?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Plej ofte la artikolojn elektas J. R\u00fdznarov\u00e1, iam M. Filip. S-anino L. Srbov\u00e1 prizorgas la transskribadon pere de komputilo, M. Filip el Chropyn\u011b zorgas pri formo kaj komputila ilustrado de la tuta gazeto, J. Mr\u00e1z el Rokycany zorgis pri la korektado. Nun dum la tempo de lia malsani\u011do anstata\u016das lin J. Patera el Prago. J. Kosnar helpas komputile kun lokigado de la fota\u0135oj por inkunablo (unua kopia\u0135o). La lastan korekton de la tuta\u0135o faras J. R\u00fdznarov\u00e1, al kiu dum la plua tago alveturos a\u016d geedzoj Filip a\u016d aliaj volontuloj por helpi kun kopiitaj pa\u011doj de la gazeto \u2013 faldi, glui, noti en la nomaron, pezi, afranki ktp. Du helpantoj = sume tri personoj pretigas 230 pecojn de la gazeto dum 1 \u00bd de tago, kvin personoj finas la tuton dum unu tago, kiam la laboro estas bone organizita kaj la kopioma\u015dino bone funkcias.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Interalie la gazeto estas surbendigita de M. B\u00ednov\u00e1 por nevidantaj membroj, la tradukon en la \u0109e\u0125an lingvon por 9 komencantoj preparas Z. Novotn\u00e1.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pluaj laboroj de la redakcio konsistis el:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">l)\u00a0 vasta korespondado kun JUDr. Trojan, kiu kunlaboras kun Instituto por integrado de \u0108e\u0125a respubliko en E\u016dropan Union. Li post ampleksaj demandoj pri E-historio, sciencaj fakoj, akademioj<br \/>\nktp. klopodis lokigi Esperanton en interretan lingvan sekcion. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">2) kunlaboro kun UEA kaj Brusela komunikad-centro, kies celo estis Deklaro okaze de E\u016dropa jaro de handikapitaj personoj (vidu Informilon 7\/03). La deklaron ni poste en la \u0109e\u0125a traduko dissendis<br \/>\nal 11 \u0135urnaloj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.3cm; text-indent: -0.66cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">3)\u00a0 kopiado de Informilo kaj Anta\u016den ekde la jaro 1991 (= 12 jarkolektoj) por Internacia E-muzeo en Vieno (la\u016d \u011dia peto) kaj por Nacia biblioteko en Prago de la j. 2000, inkluzive de pluaj diversaj bro\u015duroj.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La redakcio \u011dojas ricevante inter viaj linioj belajn frazetojn, kiel vi kontentas pri nia gazeto, kvankam \u011di estas tiel modesta kontra\u016d aliaj. Se vi vivas trankvile sen grandaj problemoj \u2013 \u0109efe pro la sanstato, se vi havas sufi\u0109e da libera tempo kaj vi bone regas Esperanton kaj anka\u016d gramatikon de la \u0109e\u0125a lingvo, ali\u011du kaj kunlaboru kun J. Drahotov\u00e1 el Mlad\u00e1 Boleslav. \u015ci tradukis kelkajn E-librojn en la \u0109e\u0125an lingvon kaj bezonas iun, kiu povus atente legi kaj kontroli la\u016d la originalo, atentigi \u015din pri la eraroj kaj tiel helpi la balda\u016dan aperigon de la plua libro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">J. R\u00fdznarov\u00e1 preparas la gazeton Informilo <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anka\u016d estas videble, ke niaj legantoj atente legas. Agrable surprizis nin, kiom da membroj reagis al kelkaj linioj pri nefor\u0135etado de uzitaj po\u015dtmarkoj. La anonco estis anka\u016d publikigita en Starto. Venis plenaj kovertoj de ili, e\u0109 pli grandaj paketoj. Kelkaj sendintoj demandis, pro kia celo ni kolektas po\u015dtmarkojn. Patrino de mia plej proksima kunlaborantino L. Srbov\u00e1 jam longe senpage laboras por Charita (bonfara organiza\u0135o). \u015ci forgluas la pm., klasifikas ilin la\u016d la postuloj de Charita kaj transdonas ilin al \u011di. Charita kontra\u016d tio akiras la monon por helpi. Al \u0109iuj sendintoj ni multe dankas.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016d fino de mia longa artikolo mi volus demandi vin, kion vi volus legi en nia kaj via gazeto, \u0109u vi volus legi ekzemple konatajn poemojn de \u0109e\u0125a nacia poeto Karel Jarom\u00edr Erben en E-traduko, a\u016d pli el la mondo kaj vivo de handikapuloj. La\u016d niaj eblecoj ni informos vin pri diversaj okaza\u0135oj el la mondo, kaj ni \u011dojas, ke vi sendos al ni raporta\u0135ojn pri viaj voja\u011doj. Ni \u011dojos, se vi sukcesos publikigi ian E-eventon en \u0109e\u0125aj\u00a0 \u0135urnaloj, por ke neesperantista publiko pli multe estu informita pri Esperanto.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Fartu bone dum la tuta jaro 2004, estu sanaj, karaj kaj estimataj geamikoj. La kontenton, feli\u0109on kaj \u0109ion, kion vi mem deziras, en la nomo de la tuta redakcio kaj estraro de AEH-IKEH sincere deziras al vi<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>via\u00a0 Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Oma\u011de al la 23-aj \u0108e\u0125aj-saksaj tagoj<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">mi skribas \u0109i rememor-artikolon, por diri, ke ni, partoprenintoj, honore solenis la naski\u011ddaton de nia Majstro L. L. Zamenhof. Kiamaniere \u011din soleni pli ta\u016dge ol pere de l\u00b4 parolado en nia lingvo &#8230; <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u011ci sonis de mateno \u011dis vespero, por ke interkompreni\u011du \u0109e\u0125oj, germanoj, slovakoj &#8211; kaj anka\u016d unu franco. Beda\u016drinde oni devis komenci la renkonti\u011don per nekrologaj paroloj pri kelkaj karaj samideanoj, \u011duste pri tiuj, kiuj regis kaj propagandis la lingvon eminente: s-ano Joachim Giessner, s-ano Drahom\u00edr Ko\u010dvara &#8230; kaj honore al la 100-a datreveno de la naski\u011ddato de s-ano Jaroslav Novobilsk\u00fd, kiun ekzekutis nazioj en lia 39-jara a\u011do, parolis lia filo, s-ano V. Novobilsk\u00fd. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Interese estis a\u016dskulti la prelegon pri Richard Wagner, mondfama germana komponisto, de kies naski\u011do pasis 190 kaj de kies morto 120 jaroj. Se oni demandas, kial \u011duste ni rememorigis R. W., do oni sciu, ke (onidire) la unuaj muziknotoj de la opero Tannha\u00fcser estis elpensitaj sur la alta\u0135o de la kastelo St\u0159ekov \u0109e \u00dast\u00ed n\/L. La parolo estis pliri\u0109igita per la videoprojekcio el kelkaj operoj de R. W. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kun granda \u011duo ni a\u016dskultis fluan (kaj flugan) parolon de la slovaka gasto &#8211; junulo Martin Minich. Ne nur tiun dum la anta\u016dtagmezo, en kiu li nin informis pri la \u015dan\u011di\u011danta strukturo de Esperanto-movado en Slovakio, kiu sen\u0109ese ser\u0109as pli efektivan vojon, kaj kie la direktilon prenis en siajn manojn la junularo, kiu estas afero ne nur \u011dojiga, sed anka\u016d postsekvinda &#8230; <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Same ni \u011duis la parolon de Martin posttagmeze. Nun li \u0109erpis \u201eel alia kru\u0109o&#8221;: li rememoris la poeton Ernesto Geleta, kiu anta\u016d nelonge forpasis. Kompilante liajn aforismojn kun siaj sprita\u0135oj li nin gajigis. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">De Bretonio (Francio) \u011dis Kaliningrado (Rusio) ni voja\u011dis kun ing. Zden\u011bk Pol\u00e1k, rigardante la geografiajn mapojn, multajn bildkartojn kaj aliajn atribua\u0135ojn, kiuj karakterizas la unuan a\u016d la duan landon. Jam tradicie altnivelis (\u0109ar profesiaj) \u0109iuj muzikaj programeroj. El &#8220;malproksima\u201c Olomouc alvenis s-ano Jan Duda, kies ludon ni \u011duis pli ol nur muzikkoncerne: lia violono ludis &#8220;Esperante&#8221;&#8230; A\u016dskultante la kantadon de Miroslav Smy\u010dka kaj de lia kolegino Kate\u0159ina Kudl\u00edkov\u00e1 (kaj Drah. Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1 pianlude) oni devas danki por favoro havi la a\u016ddo-senton&#8230; <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Beda\u016drinde mankis tempo por komune kanti la tradiciajn kristnaskajn kantojn; almena\u016d tiuj povis \u011doji, kiuj ricevis donacetojn de &#8221; l\u00b4 sankta Nikolao&#8221; (pere de tombolo), \u0109ar \u011duste \u0109i-date, do la 6-an de decembro nia renkonti\u011do en \u00dast\u00ed nad Labem okazis. Al \u0109iuj organizantoj mi esprimas dankon. Kaj ne nur dankon mian, sed anka\u016d de mia (nia) franca gasto Pierre Terrier. Li nun rigardas trans mia \u015dultro (image) kaj diras: &#8220;Jes, Margit, diru al \u0109iuj, ke mi sentis min feli\u0109a inter vi&#8221;. Anka\u016d vi, Pierre, pliri\u0109igis nian internacian etoson&#8230; <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Al \u0109iuj legantoj bondeziras Margit Turkov\u00e1 <\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kalendaro de E-aran\u011doj en 2004 <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">1) 6. 3.2004 Konferenco de Okcidentslovakia E-societo en Bratislava<br \/>\n2)10.-17.4 Infana renkonti\u011do en Francio \u2013 kastelo Grezijono<br \/>\n3)14.-20.4. \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0Skokovy \u2013 \u0108e\u0125a paradizo \u2013 aran\u011das AEH<br \/>\n4)8.-15. 5.\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0la<br \/>\n56-a\u00a0 kongreso de IFEF\u00a0 en Sopron Hungario<br \/>\n5)28.-30.5. Kongreso de Slovaka E-federacio en Nov\u00e9 M\u011bsto nad Vahom<br \/>\n6)15.-23. 6.\u00a0\u00a0\u00a0 la 26-a \u0108ebalta Esperantista Printempo\u00a0 en urbo Mielno \u2013 Pollando<br \/>\n7)3.-10.7. La 57-a kongreso de IKUE en Kretinga Litovio<br \/>\n8)10.-16.7.\u00a0\u00a0 \u00a0\u00a0Baltaj E-tagoj en Litovio en la urbo Bir\u0161tonas<br \/>\n9)3.7.-2.8. Somersta\u011doj en kastelo Grezijono Francio<br \/>\n10)14.-31.7. \u00a0\u00a0Flugkaravano de Prago al U K\u00a0en Pekino \u0108inio<br \/>\n11)31.7.-7.8.\u00a0 La 54-a kongreso de KELI (Kristana kongreso) en Byst\u0159ice pod Host\u00fdnem &#8211; Moravio<br \/>\n12)7. 8. Ina\u016dguro de E-ekspozicio en regiona muzeo en B\u0159eclav &#8211;\u00a0 suda Moravio<br \/>\n13)14.-21.8.\u00a0\u00a0 La 77-a Kongreso de SAT en Bratislava\u00a0 &#8211; Slovakio (\u0109e pago \u011dis fino de la januaro estos certigita malmultekosta lo\u011dado de 200SK)<br \/>\n14)21.-28.8. Turisma renkonti\u011do en Prago kaj Bohemia Karsto (postkongreso de SAT)<br \/>\n15)24.-29.8.\u00a0\u00a0 Internacia renkonti\u011do de AEH-IKEH en Pardubice &#8211; Rybitv\u00ed\u00a0 komune 28. 8 kun la XV-a Esperanto-tago de E-klubo de dr. Schulhof en Pardubice (la invitilon vi trovos en februara Informilo)<br \/>\n16)10.-12.11. Terminologia seminario de IFEF pri trafiko\u00a0 &#8211;\u00a0 en Dob\u0159ichovice<br \/>\n17)12.-14.11. KAEST 2004 Dob\u0159ichovice. \u0108EA kune kun KAVA-PECH<\/span><\/p>\n<p>Kontaktoj:<br \/>\nal 2\/ + 9\/ <a href=\"mailto:grezijono.kastelo@free.fr\">grezijono.kastelo@free.fr<br \/>\n<\/a>3\/<a href=\"mailto:drahotovaesperanto@seznam.cz\">\u00a0drahotovaesperanto@seznam.cz<br \/>\n<\/a>4\/<a href=\"mailto:ifk@freemail.hu\">\u00a0ifk@freemail.hu<\/a><br \/>\n5\/<a href=\"mailto:valapka@stonline.sk\">\u00a0valapka@stonline.sk<br \/>\n<\/a>6\/<a href=\"mailto:barslavo@poczta.onet.pl\">barslavo@poczta.onet.pl<\/a><br \/>\n7-8\/<strong><a href=\"mailto:litova.ea@mail.lt\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span style=\"font-weight: normal;\">litova.ea@mail.lt<\/span><\/span><\/a><\/strong><strong><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/strong><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">11\/<a href=\"mailto:cea.polnicky@quick.cz\">\u00a0cea.polnicky@quick.cz<br \/>\n<\/a>12\/<a href=\"mailto:nzm@cmail.cz\">\u00a0nzm@cmail.cz<br \/>\n<\/a>10,13,14,16,17\/<a href=\"mailto:info@kava-pech.cz\">\u00a0info@kava-pech.cz<\/a><br \/>\n15\/<a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"et-EE\"><span style=\"font-weight: normal;\">Sabataj lingvaj seminarioj en Prago okazos en la klubejo en la strato Ve<\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"et-EE\"><span style=\"font-weight: normal;\">Sme\u010dk\u00e1ch 25 \u0109iam de la na\u016da: 31.1.2004, 28.2., 27.3.,29.5. kaj 26.6.2004.<\/span><\/span><\/span> <span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"et-EE\"><span style=\"font-weight: normal;\">La membroj kaj gastoj estas bonvenaj.<\/span><\/span><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Informoj el la mondo <\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Koncentri\u011do al lokaj Esperanto-kluboj<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Rilate al la agadplano de UEA jen kelkaj nova\u0135oj: Adresaro de \u0109iuj Esperanto-grupoj en la mondo: <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108efe por helpi la laboron pri la kontaktoj inter la esperantistoj lo\u011dantaj en \u011demelaj urboj, pri kiu zorgas Wu Guojiang, <\/span><a href=\"mailto:amikeco999@21cn.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>amikeco999@21cn.com<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, ekestis la ideo registri \u0109iujn ekzistantajn Esperanto-grupojn en la mondo kaj samtempe la urbojn, kun kiu \u011demelas la urbo, en kiu estas la registrata grupo. Tiel post iom da tempo estos eble facile respondi demandojn de la speco: \u0109u ekzistas Esperanto-grupo en la urbo Ikso?<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bonvolu registri vian grupon \u0109e: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><a href=\"http:\/\/www.miaflanko.de\/lokaj_grupoj\">http:\/\/www.miaflanko.de\/lokaj_grupoj<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La programo estis farita de Karin Weirich, en la ttt-ejo de \u015di kaj de Robert Bogenschneider. <\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-size: medium;\"><b>Vizitantoj ser\u0109ataj<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">162 Esperanto-grupoj el pli ol 30 landoj nun trovi\u011das sur la maparo de EsperantoLand \u0109e<\/span><a href=\"http:\/\/www.EsperantoLand.org\/grupoj\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0http:\/\/www.EsperantoLand.org\/grupoj<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. Ekster E\u016dropo nuntempe la rekordon tenas Usono per 20 enmetitaj grupoj, en Brazilo oni trovas informojn pri 16 lokaj rondoj. Afrikaj Esperanto-parolantoj renkonti\u011das interalie en Ni\u011derio, Kongo, Tanzanio kaj Zimbabvo.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La mapoj celas subteni la kontakton inter voja\u011dantaj Esperanto-parolantoj kaj lokaj grupoj. Ili faciligu la vizitojn \u0109e la lokaj rondoj, ri\u0109igu ilian programon kaj montru la hodia\u016dan \u0109efan utilecon de Esperanto: amikecaj kontaktoj. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La maparo estas parto de la pli vasta projekto EsperantoLand de Lu Wunsch-Rolshoven. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm; text-align: right;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Renato Corsetti <\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,Italujo<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Rete:<a href=\"mailto:renato@kiesperanto.org\">\u00a0renato@kiesperanto.org<\/a> <\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Esperanta Vikipedio nun entenas 10 000 artikolojn <\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La esperantlingva fako de la multlingva kunlabore rete verkata enciklopedio &#8216;Vikipedio&#8217; atingas dek mil artikolojn \u0109iutage verkatajn de kunlaborantoj el pli ol 30 landoj. Vikipedio estas multlingva projekto kun pli ol 300 000 artikoloj en pli ol 40 lingvoj. Artikoloj samtemaj en diversaj lingvoj estas simple interligitaj, tiel ke leganto povas facile transiri de unu lingvo al alia kaj de unu temo al alia. Estas unika \u015danco por Esperanto esti agnoskita kiel monda kleriga kulturlingvo. Anka\u016d vi povas ekkunlabori en tiu senprecedenca projekto. Vidu tuj je<\/span><a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0http:\/\/eo.wikipedia.org<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Arno Lagrange,<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><b><a href=\"mailto:arnaud.lagrange@wanadoo.fr\">arnaud.lagrange@wanadoo.fr<\/a><br \/>\n<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Preparu al fabelkonkurso en 2004!<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La estraro de la literatura-kultura centro Paatalo-instituto (Taivalkoski, Finnlando) decidis organizi Esperanto-fabelkonkurson anka\u016d en 2004. La konkurso, pri kiu la Instituto kunlaboras kun la Vila\u011da Asocio de Mets\u00e4kyl\u00e4, okazas ekde 2000. Kvankam la Instituto ne tre kontentas pri la nombro de konkursa\u0135oj (po 14 en 2002 kaj 2003), \u011di fidas, ke venontjare la Esperanto-movado diskonigos la konkurson pli aktive. Anonco pri la sekva konkurso kaj elektitaj premiitaj verkoj el la jaroj 2000-2003 legeblas en la retejo de la Instituto: <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><a href=\"http:\/\/www.taivalkoski.fi\/paatalo-instituutti\/esperanto.htm\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>http:\/\/www.taivalkoski.fi\/paatalo-instituutti\/esperanto.htm<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nde Osmo Buller\u00a0\u00a0<\/span><a href=\"mailto:osmo.buller@kolumbus.fi\"><span style=\"font-size: small;\">osmobuller@kolumbus.fi<\/span><\/a><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kiom da homoj en Litovio parolas Esperanton? <\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En 2001 en Litovio okazis tutlanda registrado de la lo\u011dantaro. Inter dekoj de diversaj demandoj lo\u011dantoj estis enketitaj anka\u016d pri scipovataj lingvoj. Nun \u015ctata statistika departamento aperigis tre detalan analizon pri rezultoj de tiu tutlanda registrado. La\u016d \u011di en Litovio oni scipovas 41 lingvojn. Estas interese, ke Esperanto en tiu statistiko okupas sufi\u0109e bonan la 16-an lokon la\u016d kvanto de scipovantoj de la lingvoj. Do, la\u016d tiu oficiala statistiko en Litovio estas 858 personoj, kiuj konas Esperanton. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Povilas Jegorovas, <a href=\"mailto:litova.ea@mail.lt\">litova.ea@mail.lt<\/a><\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\"><b>E\u016dropa Bunto bezonas helpantojn ur\u011de! <\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jam estas januaro 2004, kaj mankas ankora\u016d landaj kunordigantoj en pluraj landoj por la manifestacio EUROPA BUNTO. Tio ur\u011das, \u0109ar ni bezonis havi almena\u016d po unu kunordiganto en \u0109iu lando de E\u016dropa Unio anta\u016d fino de pasinta decembro. \u011cis nun havas ni kunordigantojn por nur 6 landoj (Francio, Britio, Germanio, Portugalio, Finnlando kaj Hungario). Beda\u016drinde, tio estas ankora\u016d malmulte, kaj findecembro \u0135us pasis. Do, nun ur\u011das trovi kunordigantojn por la ceteraj mankantaj landoj. Jen la kompleta listo de tiuj 19 landoj sen kunordiganto: <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>A\u016dstrio \u2013 Belgio \u2013 \u0108e\u0125io \u2013 Danio \u2013 Estonio \u2013 Grekio \u2013 Hispanio \u2013 Irlando \u2013 Italio \u2013 Kiprio \u2013 Latvio \u2013 Litovio \u2013 Luksemburgio \u2013 Malto \u2013 Nederlando \u2013 Pollando \u2013 Slovakio \u2013 Slovenio \u2013 Svedio<\/i>. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi denove rememorigas al vi, ke landa kunordigado konsistos nur el transsendado de informoj al la Esperanto-asocioj a\u016d individuaj esperantistoj de sia lando kaj sendi invitojn al la lingvaj asocioj de sia lando (kaj fine informi al <\/span><a href=\"mailto:europa.bunto@eraro.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>europa.bunto@eraro.com<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> &#8211; se estos respondoj). Resume, landaj kunordigantoj estos nur perantoj inter la organizantoj de la manifestacio kaj la diversaj landanoj (tio ne estas peza tasko, ni bezonas nur oficialajn kontaktulojn en \u0109iu lando, \u0109efe pro lingvaj kialoj). <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016ddankon pro via helpo! <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>S\u00e9bastien Erhard<br \/>\n<\/i><\/span><a href=\"mailto:europa.bunto@eraro.com\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>europa.bunto@eraro.com<\/i><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i><a href=\"http:\/\/europa.bunto.free.fr\/\">http:\/\/europa.bunto.free.fr<\/a><br \/>\n<\/i><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>ESPERANTO &#8211; denove videbla por milionoj <\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La katolikaj esperantistoj sukcesis informi la tutan katolikan mondon pri Esperanto kaj donis al ni \u0109iuj tre belan ekzemplon de aktiva informado. La\u016d la jam konata iniciato de Giovanni Conti, dum la salutoj de la Papo en pluraj lingvoj, inkluzive de Espe-ranto, grupo de esperantis-toj en la placo montris grandajn literojn, kiuj formis la vorton ESPERANTO. La tuta ceremonio estis dissendita televide al multaj landoj de la mondo, kaj de tempo al tempo la televido montris la grupon. Vi trovos informojn kaj fotojn pri la tuta evento en Vatikano je la pa\u011doj:<a href=\"http:\/\/www.ikue.org\/kristnasko\/urbietorbi.htm\">\u00a0http:\/\/www.ikue.org\/kristnasko\/urbietorbi.htm<\/a>de Renato Corsetti <\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Ni kondolencas <\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tuj komence de la nova jaro ni ricevis malgajajn anoncojn pri la forpaso de du niaj membrinoj el Prago:\u00a0 <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 26-an de decembro 2003 mortis s-anino Ludmila Kombercov\u00e1 en la a\u011do de 86 jaroj, la 28-an de decembro forlasis niajn vicojn s-anino Eugenie Bl\u00e1hov\u00e1 en la a\u011do de 80 jaroj. Ni beda\u016dras ilian forpason. Honoron al iliaj memoroj.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">red.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> &#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nEldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. Patera, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\nTel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:\u00a0 <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\nBankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 1\/2004 Enhavo: AEH-IKEH bilancas Oma\u011de al la 23-aj \u0108e\u0125aj.Saksaj tagoj Kalendaro de la E-aran\u011doj en 2004 Informoj el la mondo AEH-IKEH bilancas&#8230; Estimata\u00a0 gesamideanoj, karaj geamikoj! Kelkajn tagojn ni lernas skribi numeron KVAR \u0109e \u0109iu fino de la dato. Anta\u016d ni ku\u015das la tuta plua jaro. Atendas nin novaj nekonataj \u015dan\u011doj, anka\u016d politikaj. Komence [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5448","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5448","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5448"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5448\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5742,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5448\/revisions\/5742"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5448"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5448"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5448"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}