{"id":5447,"date":"2003-09-30T20:31:00","date_gmt":"2003-09-30T18:31:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5447"},"modified":"2018-06-18T07:01:21","modified_gmt":"2018-06-18T05:01:21","slug":"informilo-9-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-9-2003\/","title":{"rendered":"Informilo 9\/2003"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 9\/2003<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:\u00a0<\/b>\u0108iam mi povas pri io \u011doji<br \/>\nMia decido pri G\u00f6teborg<br \/>\nGaston Waringhien<br \/>\nPri letero veninta redakcion<br \/>\nMallongaj anoncoj<br \/>\nTurisma renkonti\u011do en Plasy<br \/>\n\u0108u vi pensas, ke vi maljuni\u011das?<br \/>\nInvito al \u00dast\u00ed n.L.<br \/>\nInteresa propagando de Esperanto<\/span><\/p>\n<h3><\/h3>\n<h3><\/h3>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108iam mi povas pri io \u011doji<\/b><\/span><\/h3>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Mi amas vortojn fragilajn kaj fre\u015dajn<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Mi amas bildojn kaj librojn<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Krom tio nun en la leterkesto <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">ektintis letero<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj <\/span><span style=\"font-size: small;\">la florantaj \u0109erizujoj<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">sub la fenestroj?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">E\u0109 se mi vivus mil jarojn<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">\u0109iam mi povus <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">pri io \u011doji<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Griza vivo atendas<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">nur grizajn homojn<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Ji\u0159\u00ed Karen<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><i>esperantigis Jaroslav Mr\u00e1z<\/i><\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\" align=\"left\"><\/h4>\n<h4 class=\"western\" align=\"left\"><span style=\"font-size: small;\"><i>El ricevita po\u015dta\u0135o<\/i><\/span><\/h4>\n<p><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mia decido pri G\u00f6teborg<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Pasintan someron vizitis min Nikol R. kun sia pariza amikino Mich\u00e9le kaj la sveda korespondantino de Mich\u00e9le, Anneli. Nikol anoncis rapidan viziton pro ekskurso al maro. \u201eSidi\u011du,\u201c mi diris. \u201eNi ne havas tempon,\u201c respondis Nikol, kiu tamen deziris rapide montri al la amikinoj mian sova\u011dan \u011dardenon en rivera meandro, preska\u016d insuleto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Dum ilia vizito en la \u011dardeno mi rapide preparis teon. Kiam mi revenis, Nikol diris: \u201e\u015ci falis en la riveron kaj \u015di ne plu povis teren reveni.\u201c \u201e\u015ci? Kiu?\u201c mi demandis. \u201eOlimpe, la hundino. Nun mi devas sekigi \u011din. \u0108u vi povas doni al mi malnovan tukon?\u201c \u201eJes.\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Nikol diris: \u201eAnneli ne parolas france. Parolu al \u015di angle.\u201c Ser\u0109ante miajn vortojn mi demandis: \u201eIn what town&#8230;en kiu urbo de Svedio vi lo\u011das?\u201c Anneli respondis: \u201eEn G\u00f6teborg.\u201c Mi: \u201eTio estas la urbo de la venonta Universala Kongreso! Lernu nun Esperanton kaj vi povos partopreni la kongreson!\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108ar Nikol estis sekiganta sian hundinon anta\u016d ol eniri en la a\u016dton, mi povis paroli dum dek minutoj kun du \u015diaj amikinoj. Anneli atente a\u016dskultis pri Esperanto. Poste ili foriris a\u016dte kun la hundino duone sekigita.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Fine de la jaro mi de Anneli ricevis bondezirojn en Esperanto, kun kelkaj anglaj vortoj fine de la po\u015dtkarto: \u201eMi studas Esperanton, but it is the begining.\u201c \u011coje mi gratulis \u015din. Aliaj leteroj de Anneli poste alvenadis al mi, ili estas pli kaj pli longaj. Nun \u015di estas mia plej akurata korespondantino, kiu skribas tuj post ricevo de mia letero. Same mi faras. Nun \u015di atendas min en G\u00f6teborg.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tial mi decidis partopreni Universalan Esperanto-Kongreson.<\/span><\/p>\n<h5 class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>G\u00e1by Treanton <\/i><\/span><\/h5>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>El la historio de la Esperanta literaturo el la plumo de elstara islanda poeto Baldur Ragnarsson<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Gaston Waringhien<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>(1901 &#8211; 1991)<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Se ni devus mencii unu libron, kiun mi opinias la plej necesa laborilo por \u0109iu esperantisto, \u0109u studanto, \u0109u spertulo, mi ne longe pripensus: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Plena<br \/>\nIlustrita Vortaro de Esperanto, <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">a\u016d simple PIV. \u011cia anta\u016d-irinto a\u016d prototipo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Plena Vortaro de Esperanto <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">unue aperis en 1930 kaj poste mult-foje (entute en na\u016d eldonoj). Multaj homoj kunlaboris pri tiuj vortaroj, sed ekde la komenco la homo, kiun mi nun mallonge prezentas al vi, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Gaston Waringhien<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, fari\u011dis la \u0109efa prizorganto de tiu grandega laboro, kiu interalie konsistis en konstanta reviziado kaj pliampleksigo. PIV aperis kun lia \u0109efredaktoreco en tri eldonoj, sed la \u0135us pasintan jaron, 11 jaroj post lia forpaso, \u011di aperis denove, reviziita kaj pliampleksigita sub \u0109efredaktado de alia franca esperantisto, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>M. Duc Goninaz. <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">Esperanto, kiel aliaj lingvoj da\u016dre evoluas, kaj tio necesigas konstantan laboron por aktualigi niajn vortarojn. Por multaj esperantistoj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Waringhien<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> estas<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>La Vortaristo<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Konsiderante lian gigantan laboron sur tiu kampo, li certe meritas tian distingon. Sed li distingis sin ne malpli sur aliaj kampoj. Li estis elstara<br \/>\ngramatikisto kaj verkis kun <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>K\u00e1lm\u00e1n Kalocsay Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto,<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> pli simple PAG. Jam de multaj jaroj tiuj du grandiozaj verkoj, PIV kaj PAG, staras flank-\u0109e-flanke sur mia skribotablo kiel, certe tiel same, \u0109e multaj aliaj esperantistoj dise tra la mondo. Mi rigardas ilin kun humilo kaj miro, admiro kaj dankemo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sed<br \/>\nWaringhien estis anka\u016d poeto kaj poetikisto. Li verkis, anka\u016d kun Kalocsay, gvidlibron por poetoj, nomitan <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Parnasa gvidlibro<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Kiel poeto li verkis sub la ka\u015d-nomo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>G. E. Ma\u016dra<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> la poemaron <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Duonvo\u0109e.<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> Li vaste tradukis el la franca poezio. Li estis elstara kultur-analizanto kaj liaj erudiciaj eseoj plenigas multajn librojn. Kaj dum jardekoj li estis prezidanto de la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Akademio de Esperanto.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sed<br \/>\nne havas multan sencon e\u0109 ekprovi listigi la verkojn de Gaston Waringhien. Li estas tuta mondo per si mem. Ne estas troigo aserti, ke malfacile troveblas homoj dum la 20-a jarcento, kiuj tiom multe kaj grave kontribuis al nia lingvo kaj \u011dia kultura esprimado kiel Gaston Waringhien.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">De 1955 \u011dis 1962 aperis regule grava literatura revuo, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La nica literatura revuo,<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> sub la redaktado de Waringhien. Tiam \u0135us aperis la revuo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Norda<br \/>\nprismo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> sub redaktado de F. Szil\u00e1gyi en Svedujo. Kvankam tiuj du kulturaj revuoj havis grandparte similajn celojn, ili tamen diferencis inter si. <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Norda prismo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> havis popularan tonon, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Nica literatura revuo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> estis unua-vice alt-literatura. Waringhien aperigis kelkajn poemojn en tiu revuo sub sia ka\u015dnomo <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>C.<br \/>\nE. Ma\u016dra<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, inter ili poemon titolitan <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Apelacio.<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> Estas konstateble, ke li ne estis tute kontenta pri sia klasifiko kiel \u201epolurita romantisto\u201c la\u016d Auld en la tiam \u0135us aperinta <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Esperanta Antologio, G. E. Ma\u016dra <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">\u201efebre\u201c ser\u0109as sian nomon en la libro:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Mi foliumis, foliumis febre,<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>\u011dis, \u0109e pa\u011dturno, kelkaj versoj feble<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>a\u016ddigis memoratan flustron&#8230;Kristo<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Parnasa! &#8211; \u201ePolurita Romantisto\u201c<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>jen l\u00b4 etiket\u00b4 al mia nom\u00b4 alkro\u0109a!<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Nu, polurita, tio flatas fajne;<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>sed romantisto, vere! \u0108u ver\u015dajne?<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Fakte, la afero ne estas tiel simpla koncerne la multfacetan personecon de Gaston Waringhien. Kiel la poeto G.E.Ma\u016dra li certe havis romantikan tendencon, tiel la klasifo de Auld estas sendube pravigebla. Sed Waringhien estis anka\u016d erudicia klasikisto, kiu alte respektis la stilojn, regulojn kaj konvenciojn de la antikvaj a\u016dtoroj, kiel ili aperis en franca klasikismo en la 17-a kaj la 18-a jarcento. Samtempe tion efikis lia romantismo, kiu ofte nuancas liajn verkojn kaj tenis malfermita lian alireblon al la pli liberaj kampoj de la sentoj. Sed siajn vizitojn al tiuj kampoj li \u015dajne preferis pli-malpli ka\u015di,<br \/>\nuzante pse\u016ddonimojn.<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\">Mi nur unufoje havis la okazon paroli kun Gaston Waringhien, sed mi inter\u015dan\u011dis kun li kelkajn leterojn. Mi tamen estas certa pri mia impreso: li apartenis al la plej \u011dentilaj kaj senpretendaj homoj, kiujn mi renkontis dum mia vivo. Sed kiel malavara donanto de da\u016dre fidindaj valoroj al la esperantistoj li ne havis egalulon.<\/span><\/span><\/h2>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Transpenita el la gazeto \u201eJuna amiko\u201c<\/i><\/span><\/h4>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Pri letero veninta redakcion<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Junulara Esperanta societo ESTONTO en la urbo Prilep \u2013 Makedonio, salutas nian asocion kaj interesi\u011das pri kunlaboro. \u011cia gvidanto Viktor Galeski informas pri aktivado de la societo, ser\u0109as kontaktojn por kelkaj instruistoj de infanoj malhelpataj en ilia intelekta kresko, preparo kaj partopreno de infan-desegna\u0135-konkurso por tiuj infanoj, preparo de flugfolio por Tagcentro por infanoj kun apartaj bezonoj, preparo de kolora bildkarto de iu infano de tiu centro okaze de E\u016dropa jaro de handikapuloj. Anka\u016d okazis en ilia urbo malgranda olimpiado por 15 lernejoj por infanoj kun apartaj bezonoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Jen la bildkarto malgrandigita:<\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mallongaj anoncoj<\/b><\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Uzitajn po\u015dtmarkojn ne for\u0135etu<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\">Se vi ne havas por ili alian uzon, oni povos por \u0109iu el ili akiri por malsanuloj el la tria mondo proksimume pecon da pano. Se vi sendos kolektitajn uzitajn po\u015dtmarkojn al la redakcio, ni aran\u011dos \u0109ion pluan. La po\u015dtmarkoj povas esti anka\u016d nur fortonditaj kun resto de la koverto. Ni anta\u016ddankas. <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-weight: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>L. Srbov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Verko pri esperantologio en la \u0109e\u0125a lingvo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La verko de Detlev Blanke \u201eInterlingvistiko &#8211; Enkonduko en la fakan literaturon\u201c aperos en la \u0109e\u0125a danke al la eldonejo KAVA-PECH. Tradukis \u011din Miroslav Malovec, kiu anka\u016d aldonis \u0109apitron pri la situacio en \u0108e\u0125io. Oni supozas, ke la verko aperos sur la bretoj de \u0109e\u0125aj librovendejoj en \u0109i-jara a\u016dtuno. Post longa tempo ni havos verkon, kiu povas bone informi la \u0109e\u0125an publikon pri Esperanto en la kunteksto de interlingvistiko. Tamen, multe dependos de la aktiveco de esperantistoj, \u0109u librovendistoj efektive mendos \u011din kaj \u0109u \u011di do efektive estos ofertata en niaj librovendejoj. <\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Petr Chrdle<\/i><\/span><\/h4>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Rekomendo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Redaktoro de interretaj pa\u011doj <\/span><a href=\"http:\/\/www.edukado.net\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.edukado.net<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"> en la gazeto Juna Amiko rekomendas viziti tiujn \u0109i pa\u011dojn por trovi informojn pri lerniloj, kursoj, ekzamenoj, okaza\u0135oj pri edukado kaj lingvolernado.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Por legantoj, kiuj kutimas retumi, la pa\u011daro povas helpi, ekzemple, kiun lernilon a\u0109eti kaj studi, kion pri \u011di opinias uzantoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Plu li informas, ke en la sekcio RETLIGILOJ trovi\u011das listo de multaj perkomputile el\u015duteblaj a\u016d koresponde sekveblaj lingvokursoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la LERNILOTEKO estas enmetitaj jam pli ol 60 diversaj ekzercoj, taskoj, testoj kun solvoj, kaj tiel anka\u016d memlernantoj povas plu progresi kaj amuzi\u011di. Se la legantoj volas scii, kie eblas sekvi internacian kurson, a\u016d volas legi \/ publikigi edukcelajn anoncojn, e\u0109 tion ili trovos.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La supraj sekcioj estas nur la plej gravaj, jam funkciantaj eroj de la pa\u011daro. La redaktoro esperas, ke balda\u016d \u011di plue ri\u0109i\u011dos kaj povos e\u0109 pli bone servi \u0109iujn instruantojn kaj lernantojn de la internacia lingvo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i>Katalin Kov\u00e1ts, la redaktoro de edukado.net<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Esperanto en televido<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La 27-an de julio 2003 dum vesperaj anoncoj de la televido NOVA\u00a0 ni vidis duminutan relacion pri Esperanto. \u0108ar tie estis diritaj kelkaj sensenca\u0135oj, mi reagis kaj sendis\u00a0 leteron al tiu redaktoro.<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>J. R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/h4>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Dobrovsk\u00fd sur la leteroj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Okaze de la 250-a datreveno de la lingvisto, fondinto de slavistiko kaj historiisto Josef Dobrovsk\u00fd, la plej granda eminentulo de la \u0109e\u0125a klerismo kaj gvida persono de la unua etapo en la nacia reveki\u011do, estis la 25-an de junio cirkuligita nova \u0109e\u0125a po\u015dtmarko de nominala valoro 9 K\u010d. La\u016d la propono de Old\u0159ich Kulh\u00e1nek gravuris \u011din Milo\u0161 Ondr\u00e1\u010dek.<\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Printempa turisma renkonti\u011do en Plasy<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108i jare \u011di okazis de la 19-a \u011dis la 22-a de junio. Nome de la E-klubo en Plze\u0148 preparis kaj estris \u011din (bonege!) s-ano V\u00e1clav Kapr\u00e1l el la proksima Kazn\u011bjov.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Simpla komforta lo\u011dado en kabanoj de refre\u015diga centro \u201eM\u00e1j\u201c, bongustaj man\u011da\u0135oj, belega naturmedio = oportuna \u015danco!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0134a\u016dde alvenis 20 gesamideanoj kaj tuj vespere ni kunvenis, interkonati\u011dis, babilis. Vendrede anta\u016dtagmeze ni vizitis la urbeton Ko\u017elany, en la loka muzeo ni spektis ekspoziciojn pri prezidento Edvard Bene\u0161, pri la loka historio kaj potfarista tradicio kaj iaman lernej\u0109ambron. Survoje en Kralovice ni \u011duis kafon kaj glacia\u0135on. Posttagmeze okazis piedpromeno \u011dis la proksima vila\u011do Neb\u0159e\u017einy, naski\u011dloko de V\u00e1clav Lev\u00fd, elstara skulptisto de la 19-a jarcento. Vespera videofilmo al ni montris distrikton Plze\u0148-sever (Pilseno-nordo), kaj s-ano Vlado Sl\u00e1de\u010dek projekciis siajn diapozitivojn. Sabate anta\u016dtagmeze okazis vizito en Man\u011bt\u00edn (baroka perlo de okcidenta Bohemio), trarigardo de la loka kastelo. Posttagmeze, invititaj de la loka fotoklubo en Plasy, ni en tiea fama kastelo \u0109eestis solenan ina\u016dguron de la kluba fotoekspozicio, nomita \u201eKonfeso al Plasy kaj la \u0109irka\u016da\u0135o\u201c. Siajn verkojn prezentis tie Ivo Kornatovsk\u00fd kaj Jarom\u00edr Nov\u00fd. Vespere ni vidis videofilmon pri iama E-renkonti\u011do en Chrastn\u00e1 kaj poste s-ano Sl\u00e1de\u010dek kantigis nin \u0109e sia gitaro. Diman\u0109e restantaj partoprenantoj vizitis en Plze\u0148 \u0109arman meditad-\u011dardenon, kiun post sia liberigo fondis kaj konstruis s-ro Lubo\u0161 Hru\u0161ka, arestito en totalismo, kiel memorigan monumenton al viktimoj de malbono. Post tagman\u011do ni adia\u016dis, esperante renkonti\u011di en Plasy venontjare. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Nunjare venis anka\u016d eksterlandaj amikoj &#8211; s-anoj Claude el Lille kaj Peter el Plauen. Do, la renkonti\u011do fari\u011dis internacia &#8211; \u0109u nova tradicio?!<\/span><\/p>\n<h5 class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Mirek Severa<\/i><\/span><\/h5>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La redakcio anoncas al interesuloj pri la sabataj lingvaj seminarioj, ke ili povas partopreni la kunvenojn en Prago, strato Ve Sme\u010dk\u00e1ch.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">La klubejo estos libera la 27-an de septembro kaj la 22-an de novembro 2003.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108u vi pensas, ke vi maljuni\u011das?<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Virinoj, malgra\u016d \u0109iuj korpaj malavanta\u011doj, \u0109iam vivis pli longe ol viroj. Nuntempe ili povas atendi pli longan vivon je dek e\u0109 pli da procentoj. Scienco faligas la konjekton, ke tio okazas pro la kialo, ke viroj laboras pli ol virinoj. Viroj ne mortas pro troa laboro, sed pro tio, ke ili \u0109esas labori en profesio, kiu okupis iliajn pensojn kaj malhelpis degeneri al iliaj arterioj, kiuj nutris ilian cerbon. Neniam enviu al homoj, kiuj ne devas labori, \u0109ar la statistiko pruvas, ke ili estas iom post iom mortantaj. Regule okupita homo inter 25 \u011dis 65 jaroj povas atendi, ke li duoble pli longe vivos, ol la homo, kiu vivas pasive.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Troman\u011dadon oni opinias la plej ofta kaj la plej efika vivmaniero por mallongigi la vivon. Tiel provizata korpo havas pli da nutra\u0135o, ol \u011di povas utiligi. Parto de la nutra\u0135o transformi\u011das en grasa\u0135on kaj tiu \u0109i plialtigas penon de la korpo dum \u0109iu movo kaj anka\u016d tro \u015dar\u011das lakoron kaj la arteriojn. Tiuj \u0109i malsanoj, nomataj civilizaj, ka\u016dzas plej multe da anta\u016dtempaj mortoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sennombraj esploroj pri la demando, en kiu a\u011do la cerbo plej bone funkcias, neniom pruvas, ke juna viro solvas problemojn pli bone ol maljunulo, se ni neglektas tempon. Se temas pri simpla dedukto kaj racia pensado, maljunulo \u0109iam superas junulon. Iuj geniaj filozofoj atingis okdek jarojn kaj pli. Ekzemple Isaac Newton, la grafo Lev Tolstoj, Voltaire, Benjamin Franklin, Victor Hugo, Thomas Jefferson kaj Michelangelo, tiuj \u0109iuj kaj multaj aliaj estis dum siaj lastaj jaroj mense plene aktivaj. Tizian, unu el la plej grandaj artistoj en la mondo, desegnis sian majstran bildon &#8211; Venuso kaj liutisto &#8211; kiam li estis okdek tri jara.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Oni ne povas diri, ke vi maljuni\u011das konforme la\u016d la stato de viaj haroj, dentoj e\u0109 la\u016d via malfacila spiro dum vi grimpas \u015dtuparon. A\u011do estas io pli profunda. Sed vi certe maljuni\u011das, se vi:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>ne kapablas facile akiri amikojn,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>pensas, ke junularo estas malpli bona, ol tiu en via juna\u011do,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>ofte revas pri \u201emalnovaj, bonaj tempoj\u201c,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>mem ekrimarkas, ke vi estas iom pli kaj pli egoista,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>deziras \u0109iam esti sola,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>taksas la vivon esti stulta, preska\u016d \u011dena,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>opinias, ke la homoj estas pli egoistaj, a\u0109aj ol pli frue ili estis,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.7cm; text-indent: -0.7cm;\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a7<\/span><span style=\"font-variant: normal;\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><\/span>trovas, ke vi mem estas malpli tolerema kaj pli kaj pli kritikema.<\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Scienco al ni \u0109iuj helpas superi la malsanojn, kiuj mallongigas vivon, sed ni devas al tio helpadi. Vivi ekvilibre, man\u011di simplajn nutrajn man\u011dojn kaj nur tiom, kiom la korpo bezonas. Uzi kun plezuro agrablan ripozon, esti modera en laboro kaj anka\u016d en amuzo. Tio estas la plej bonaj vojoj al longa a\u011do.<\/span><\/p>\n<h5 class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>El la \u0135urnalo Spirit tradukis J. Drahotov\u00e1<\/i><\/span><\/h5>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Invito al \u00dast\u00ed n. L.<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"display: inline-block; border-top: none; border-bottom: none; border-left: 1.00pt solid #000000; border-right: none; padding: 0cm 0cm 0cm 1.09cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">E-klubo en \u00dast\u00ed n.L. (\u0108e\u0125io) invitas vin \u0109i-voje al siaj du tradiciajaran\u011doj, okazontaj nunjare.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\"><span style=\"display: inline-block; border-top: none; border-bottom: none; border-left: 1.00pt solid #000000; border-right: none; padding: 0cm 0cm 0cm 1.09cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La unua estas la 16-a Internacia kultura festivalo &#8211; ekde la 26-a \u011dis la 28-a de septembro. \u011ci konsistos el societa vendreda vespero, sabata prelega matineo (temo: Kultura sfero, lingvoj), posttagmeza homaranisma spirita koncerto (&#8220;Toleremo inter religioj&#8221;) kaj kultura vespero.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"justify\"><span style=\"display: inline-block; border-top: none; border-bottom: none; border-left: 1.00pt solid #000000; border-right: none; padding: 0cm 0cm 0cm 1.09cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Diman\u0109e matena ekskurso direktos partoprenantojn al la urbo Terez\u00edn (germane Teresienstadt), \u0109e\u0125a holoka\u016dsta koncentrejo. <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"display: inline-block; border-top: none; border-bottom: none; border-left: 1.00pt solid #000000; border-right: none; padding: 0cm 0cm 0cm 1.09cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tranoktoprezoj \u0109.100 &#8211; \u011dis 300 K\u010d. Eblas ricevi detalan invitilon kun ali\u011dilo. <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"display: inline-block; border-top: none; border-bottom: none; border-left: 1.00pt solid #000000; border-right: none; padding: 0cm 0cm 0cm 1.09cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La dua aran\u011do estas la 24-a \u0108e\u0125a-Saksa tago, okazonta la 6-an de decembro. (Prelegmatineo, kultura programo, ekskurseto.)<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"border: none; padding: 0cm;\" align=\"left\"><span style=\"display: inline-block; border-top: none; border-bottom: none; border-left: 1.00pt solid #000000; border-right: none; padding: 0cm 0cm 0cm 1.09cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ali\u011du \u0109e la retadreso: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:m.smycka@seznam.cz\">m.smycka@seznam.cz<\/a><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> a\u016d\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><a href=\"mailto:j.kriz@volny.cz\">j.kriz@volny.cz<\/a> <\/span><\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">a\u016d letere: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Miroslav Smy\u010dka,\u00a0Kojetick\u00e1 90,\u00a0\u00a0400 03\u00a0\u00daST\u00cd nad Labem<\/span><\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Interesa propagando de Esperanto<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La \u0108e\u0125a po\u015dto proponis pliri\u0109igon de po\u015dtmarkoj per alpresa\u0135o la\u016d la propra motivo de uzantoj. Tiun eblon eluzis E-klubo en la urbo Ostrava-Poruba kaj s-ano V. Kapr\u00e1l el Kazn\u011bjov. En la a\u016dtuna lingva seminario en Skokovy\u00a0estos a\u0109eteblaj na\u016d blokoj de tiuj po\u015dtmarkoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La redakcio kaj AEH ne planas ion similan, pro alteco de po\u0161telspezoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span>&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Tel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">, interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 9\/2003 Enhavo:\u00a0\u0108iam mi povas pri io \u011doji Mia decido pri G\u00f6teborg Gaston Waringhien Pri letero veninta redakcion Mallongaj anoncoj Turisma renkonti\u011do en Plasy \u0108u vi pensas, ke vi maljuni\u011das? Invito al \u00dast\u00ed n.L. Interesa propagando de Esperanto \u0108iam mi povas pri io \u011doji Mi amas vortojn fragilajn kaj fre\u015dajn Mi amas bildojn kaj librojn [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5447","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5447","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5447"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5447\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5740,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5447\/revisions\/5740"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5447"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5447"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5447"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}