{"id":5446,"date":"2003-08-30T20:30:59","date_gmt":"2003-08-30T18:30:59","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5446"},"modified":"2018-06-20T07:11:02","modified_gmt":"2018-06-20T05:11:02","slug":"informilo_2003_78","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo_2003_78\/","title":{"rendered":"Informilo 7-8 \/2003"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 7-8 \/2003<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Deklaro<\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Hamburgo preparas<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Nia vizito en vila\u011do Rat\u00ed\u0161kovice<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Parto de letero de la franca amiko<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Lingva diskriminacio<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">70 jaroj de E-o en Svitavy<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Mallonge<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Retmesa\u011daj trompopetoj<\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Nova\u0135oj el blindulsekcio<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ridu kun ni<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Deklaro okaze de la E\u016dropa jaro de\u00a0 <\/b><\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>handikapitaj personoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La jaro 2003-a estis deklarita E\u016dropa jaro de handikapitaj personoj. Esperanto-movado tra unu jarcento kreis komunumon, kiu estas tre malfermita al homoj &#8220;malsamaj&#8221;, al homoj kun socie mar\u011denaj pozicioj, al homoj kun fizikaj malavan-ta\u011doj. En nia komunumo fakte agas kelkaj asocioj de parolantoj de Esperanto kun malavanta\u011doj. La plej \u011denerala estas la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, sed estas aliaj, ekzemple la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">La devizo de la E\u016dropa jaro de handi-kapitaj personoj estas &#8220;\u0108iuj en la vagona-ron!&#8221;, alivorte la e\u016dropa komisionanino Anna Diamantopoulou volas montri per tiu devizo la malferman sintenon de e\u016dropaj instancoj al 10% de la e\u016dropa lo\u011dantaro, kiuj suferas pro malavanta\u011do fizika de ajna speco. Same la prezidanto de la E\u016dropa Federacio de Handikapuloj asertas, kunlige kun la jaro, ke la handikapuloj estas plenrajtaj civitanoj de sia socio kaj devas esti traktataj kiel tiaj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">La Esperanto-movado \u011denerale batalas por solvi la lingvan kaj kulturan malavanta\u011don de homoj, kiuj, ne parolante la fortajn lingvojn de la momento, estas konsiderataj duaklasaj civitanoj ofte en sia lando mem. Ni volas, ke anka\u016d parolantoj de lingvo de malpli grandaj landoj estu konsiderataj plenrajtaj civitanoj de la E\u016dropa Unio kaj de la respektivaj naciaj socioj. En tiu senco la streboj de la E\u016dropa jaro de handikapitaj personoj estas tuj kompreneblaj por parolantoj de la internacia planlingvo Esperanto, kiuj deziras, ke \u0109i tiu jaro estu okazo por efektiva plibonigo de la situacio en \u0109i tiu kampo. Samtempe ni invitas la e\u016dropajn instancojn forigi la lingvajn kaj kulturajn barojn por \u0109iuj e\u016dropanoj kaj ni samtempe invitas la handikapitajn personojn lerni Esperanton por i\u011di membroj de sendiskriminacia komunumo, en kiu \u0109iu estas samvalora homo. Ni malkonstruu la lingvajn-kulturajn barojn por la internacia agado de<br \/>\nhandikapitoj!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i>E\u016dropa Esperanto-Unio <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>\u00a0\u2014 D-ro Se\u00e1n \u00d3 Riain Universala Esperanto-Asocio<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>\u2014 D-ro Renato Corsetti Asocio de Esperantistaj Handikapuloj \u2014\u00a0 Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Hamburgo preparas<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Okaze de E\u016dropa jaro de handikapuloj preparas E-klubo en Hamburgo kunlabore kun Klubo 68 \u011dis fino de la jaro 2003:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">H<\/span><span style=\"font-size: small;\">andikapiteco en la maljuna\u011do. <\/span><span style=\"font-size: small;\">Inter\u015dan\u011do de spertoj pri maljunuloj kaj ilia deziro al plia movebleco, senbarieraj lokoj kaj socia partopreno.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">N<\/span><span style=\"font-size: small;\">i, nea\u016ddantoj en Hamburgo<\/span> <span style=\"font-size: small;\">&#8211; ekspozicio kaj standoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">P<\/span><span style=\"font-size: small;\">ersona integri\u011do kaj homa digneco &#8211; protekto de la privata sfero kaj la le\u011do de la netu\u015debleco.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">D<\/span><span style=\"font-size: small;\">iskuto pri diversaj temoj: &#8220;Sekso kaj handikapiteco&#8221; a\u016d &#8220;Helpo kaj le\u011da persekuto de deliktoj&#8221; ktp.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">M<\/span><span style=\"font-size: small;\">emdecidita vivo en E\u016dropo<\/span> <span style=\"font-size: small;\">&#8211; lukto kontra\u016d diskriminacio de homoj kun mensa handikapiteco.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">S<\/span><span style=\"font-size: small;\">enbariera Hamburgo &#8211; kion oni jam atingis kaj kion oni ankora\u016d devas fari.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">B<\/span><span style=\"font-size: small;\">enefica koncerto kaj honoro al premiitoj de diversaj konkursoj kaj skribaj kaj muzikaj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">E<\/span><span style=\"font-size: small;\">\u016dropa muzika renkonti\u011do de muzikistoj handikapitaj (anka\u016d menshandikapitoj).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">A<\/span><span style=\"font-size: small;\">gsemajno por infanoj kaj junuloj handikapitaj inkl. de konkursoj, labortagoj kaj aliaj organiza\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">A<\/span><span style=\"font-size: small;\">rto ne konas malsanojn a\u016d handikapon.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Kion homoj kun handikapoj volas diri al ni pere de siaj arta\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: large;\">L<\/span><span style=\"font-size: small;\">a socipolitika respondeco de la ekonomio. Vojoj al la integri\u011do de handikapitoj en la laborvivo (je e\u016dropa, nacia kaj regiona niveloj).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Nur kelkajn agojn elektis\u00a0\u00a0 Delia Pick, Hamburgo<\/i><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Nia vizito en vila\u011do Rat\u00ed\u0161kovice<\/b><\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tien nin invitis por la 20-a de junio samideanino Jana Melich\u00e1rkov\u00e1 kaj \u015diaj E-infanoj. Mi veturis nur kun kvin infanoj jam vendrede tagmeze, \u0109ar nia \u011demela grupeto volis al ni montri ilian tegmentitan na\u011dbasenon. (Anta\u016d jaro dum vizito en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 pla\u0109is\u00a0 al ili nia na\u011dbaseno kun tobogano.) Post\u00a0na\u011dado en baseno ni disiris en familiojn, \u0109ar \u0109iu el ni lo\u011dis en alia familio.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sabate\u00a0ni piediris en najbaran vila\u011don Milotice por viziti kastelon. Dumvoje ni haltis en la valo, kie floradas printempa adonido. En tiu tempo kunveturas esperantistoj kaj iras rigardi flave florantan valon. Nun floris jam aliaj floroj kaj la infanoj eluzis la ripozon tie por batala ludo. En Milotice ni vizitis kastelon kaj \u011dian belan \u011dardenon. En \u011di ni ekvidis ses diversajn novgeedzajn parojn. \u0108iu el ili volis foti a\u016d filmi en la kastela \u011dardeno.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Diman\u0109e la infanoj el amba\u016d grupetoj kunvenis en lernejo. Infanoj montris al si reciproke, kion ili el Esperanto konas. Infanoj el Rat\u00ed\u0161kovice al ni montris du fabelojn kaj kantis bele. Jana Melich\u00e1rkov\u00e1 instruas nun la unuan klason kaj sep infanoj el tiu klaso lernas Esperanton. Krom tio estas en \u015dia grupeto jam spertaj 12-jaraj &#8220;esperantistoj&#8221;. Nia grupeto montris tri teatra\u0135etojn. Poste J. Melich\u00e1rkov\u00e1 rakontis pri siaj traviva\u0135oj dum UK en Brazilo. Anta\u016d nia foriro ni a\u016ddis muzikon kaj el fenestro de la lernejo ni vidis procesion kun Korpo de Jesuo. Multaj homoj estis vestitaj en naciaj kostumoj de la vila\u011do Rat\u00ed\u0161kovice. Al miaj infanoj tio tre pla\u0109is. \u011cis nun ili ne vidis tiel multe da naciaj kostumoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Niaj geamikoj akompanis nin al stacidomo kaj nun estas nia vico trovi por ili post unu jaro ian interesan programon.<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Zdenka Novotn\u00e1<\/i><\/span><\/h4>\n<p style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Parto de la letero de mia franca amiko<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Mi \u015datus iom rakonti pri pasintaj voja\u011doj, unue al nia regiona sta\u011do en vila\u011do Hennezel (je 40 km de urbo Epinal). <\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"de-DE\">La sta\u011do okazis en iu centro, <\/span><\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"fr-FR\">meze en naturo. \u011ci estas administrata de grupo da nederlandanoj la\u016d ekologia maniero. \u0108iuj man\u011doj estis vegetaraj kaj cetere anka\u016d bongustaj. Ni estis pli ol 50 partoprenantoj. Mi gvidis la 3a-gradan kurson kaj uzis tekstojn el la libro &#8220;Voja\u011do en Esperanto-lando&#8221;. Multe pla\u0109is al miaj gelernantoj la tekstoj de Emilija Lapenna &#8220;Soleco&#8221;. Temas pri ses monologoj de ses virinoj, kiuj respondas al \u0135urnalistino pri la soleco. (Sciencistino, vidvino, aktorino&#8230;.) Ni legis la tekstojn kaj poste provis imagi la demandojn de la \u0135urnalistino kreante dialogon inter la gelernantoj. Tiel mia kurso i\u011dis vigla kaj e\u0109 amuza. <\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"fr-FR\" style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Krome okazis nia komitat-kunsido kaj \u011cenerala Asembleo. Okazis diversaj decidoj. Mi da\u016dre estas kasisto de nia asocio.\u00a0 Krom la planita muzika vespero, ni povis spekti la video-kasedon pri Nobelpremiito Selten. Certe estis interese a\u016dskulti la intervjuon fare de Rainer Kurz. Ni \u0109efe eksciis pri la vivo de s-ro Selten. Mi ja komprenis, ke lia premio rilatas al la ludo-teorio, tamen mi ne sukcesis ekscii pli da detaloj. Pri mendoj a\u016d pruntericevo mi ne scias pli multe. <\/span><\/p>\n<p lang=\"fr-FR\" style=\"margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Diman\u0109e ni estis revenintaj el tiu aran\u011do. Hejme mi tuj prizorgis diversajn administra\u0135ojn ligitajn al tiu sta\u011do, \u0109ar marde matene ni jam planis forvoja\u011di al Bonn en Germanio, kie estis okazonta PSI (Printempa Semajno Internacia). Unue ni veturis al Heidelberg, kie ni rendevuis kun niaj geamikoj (anka\u016d internacia paro). Poste ni kune veturis al Bonn. Ilia filo havas tie studentan \u0109ambron, kiu dum ferioj estis libera. Poste ni kune veturis al la Esperanto-feriejo, kie okazis tiu internacia semajno, kiu fakte komenci\u011dis jam lunde. Entute \u0109eestis pli ol 170 partoprenantoj inkluzive de multaj infanoj. Tiu aran\u011do celas partoprenon de familioj. Matene okazis prelegoj, mi preferis tiun pri ReVo (Reta Vortaro) kaj posttagmeze turismaj vizitoj. Ni \u015dip-veturis sur Rejno, vizitis Kolonjon, radio-teleskopon, flor-\u011dardenojn. Vespere okazis la distraj vesperoj, koncerto, dancado kaj biertrinkado en la endoma trinkejo. Diman\u0109e la infanoj traser\u0109is la paskajn ovojn (el \u0109oko-lado) en la apuda arba-reto, metis ilin en korbojn. En la domo oni ilin disdonis al pli ol trideko da infanoj. Tio estis tre interesa. <\/span><\/p>\n<p lang=\"fr-FR\" style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tiel ni pasigis la paskan semajnon kaj Paskon for de nia hejmo en agrabla Esperanto-etoso.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p lang=\"fr-FR\" style=\"margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi preferas tion ol resti hejme dum tiuj festo-tagoj. Certe \u011di anka\u016d estas familia festo en Francio, dum kiu oni reciproke invitas aliajn familianojn preparante festenojn (cetere tio ka\u016dzas multe da laboro al dommastrinoj). Mi anka\u016d tion spertis anta\u016d kelkaj jaroj. Tamen nun la gefiloj estas for kaj e\u0109 forvoja\u011dantaj. Tial estas prefere forvoja\u011di. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.8cm; margin-bottom: 0.11cm;\" align=\"justify\"><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><span lang=\"de-DE\"><b>Elektis Mirka Kosnarov\u00e1<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Lingva diskriminacio<\/b><\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La\u016d la strikta postulo de E\u016dropa unio devas \u0109iuj niaj \u015dtataj dungitoj esti kapabl\u00adaj paroli a\u016d angle, a\u016d germane, a\u016d france. Kiu ne sukcesos \u0109e lingva ekzameno, estos minacata de maldungo. Por maturaj homoj estas lernado multe pli malfacila ol por in\u00adfanoj. En Britio, Irlando, Francio, Germanio, A\u016dstrio, Luksemburgio kaj grandparte en Belgio devis neniu lerni fremdan lingvon. El la novaj adeptoj de E\u016dropa unio nur en Malto kaj eble en Kipro ver\u015dajne \u011dis nun \u0109iuj regas la anglan lingvon.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tio estas lingva diskriminacio, gravega maljusteco kaj unu el la pruvoj, ke la mon\u00addo ne estas sa\u011da. Tri lingvoj ne solvas lingvan problemon. Sole ebla, justa kaj la plej ekonomia solvo estas ununura lingvo, pli facila ol kiu ajn nacia lingvo, do ties ekreg\u00adado postulas plej malmulte da peno. \u011cin oni devus lerni en \u0109iuj landoj, \u0109ar \u011di estas por \u0109iuj egale fremda kaj post \u011dia ekrego egale propra.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En simila situacio, en kiu estas nuntempe niaj \u015dtataj dungitoj, estis post la jaro 1960 oficistoj en Somalio, sed la ka\u016dzo estis mala: ili ne scipovis sianacian somalian lingvon. Nuntempa Somalio konsistas el iama Britia Somalio, kie la oficistoj parolis an\u00adgle, kaj el iama Italia Somalio, kie ili parolis itale. En unui\u011dinta Somalio ili devas lerni la somalian lingvon, se ili ne volis esti maldungitaj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Sianacian lingvon ne scipovas multaj anoj de nacioj de iama Sovetio. La bela\u00adrusan lingvon ne scipovas 90% da belarusoj inkluzive de belarusia prezidento. En mia lo\u011dejo min vizitis moldavo, kiu verkis en moldava lingvo pli ol cent artikolojn, kiuj estis publikigitaj en moldaviaj gazetoj. Dum nia interparolo mi rimarkis, ke li pensas en la rusa lingvo. La suverenaj postsovetiaj \u015dtatoj povas revivigi sianaciajn lingvojn. Mol\u00addavoj jam \u0109esis skribi per la cirila skribo kaj uzas la latinan skribon. Sed la belarusa diktatoro ne volas revivigi la belarusan lingvon. Apena\u016d povos revivigi siajn lingvojn nerusaj nacioj en Rusio.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi legis, ke en Dagestano oni parolas pli ol 30 lingvojn. Nuntempe certe oni de\u00advas diri ne parolas, sed parolis. Mi korespondis kun dagestanano, kiu skribis, ke li estas ano de nacio nomata lakoj, sed ke en lia familio \u0109iuj parolas nur ruse. Juna \u0109u\u00adva\u015dino skribis, ke \u015dia patrino ankora\u016d scipovas la \u0109uva\u015dan lingvon, sed \u015di mem jam ne. \u015ci sendis al mi kelkajn \u0109uva\u015dajn humurajn gazetojn. \u0108iuj anekdotoj en ili estis presitaj dulingve: \u0109uva\u015de kaj ruse. Jen rezultoj de lingva diskriminacio en Sovetio.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Lubom\u00edr St\u0159eda<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>70 jaroj de Esperanto en Svitavy<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Sabate la 7-an de junio 2003 la Klubo de Esperanto-amikoj en Svitavy festis la 70-an datrevenon de sia ekzisto. Kvankam regis tropika varmego, alveturis 65 partoprenantoj el la tuta respubliko (Plze\u0148, \u010cesk\u00e1 L\u00edpa, Sv\u011btice u Prahy, Opava, \u017damberk, \u0160umperk, Chropyn\u011b, Brno k.a.). Partoprenis anka\u016d esperantistino el Svedujo kaj alia el Germanujo. Inter la gastoj ne mankis anka\u01d4 prezidantino de \u0108EA, samideanino V\u011bra Podhradsk\u00e1 el Brno. \u0108i-okaze ni plantis Esperanto-arbon, kiu estos enskribita inter Esperanto-objektojn (ZEOj) en UEA en Roterdamo. La partoprenantoj trarigardis vidinda\u0135ojn en la urboplaco, la pre\u011dejon de la Vizito de Virgulino Maria, kaj en la urba Kulturcentro ili vidis la ekspozicion pri 70 jaroj de Esperanto en Svitavy. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La posttagmeza programo okazis en la konstrua\u0135o \u201eServoj por lernejo\u201c. \u011ci estis malfermita per la Esperanta himno. Sinjorino Ku\u010derov\u00e1 el Sebranice prezentis al ni la malnov-novan arton \u2013 la dratumadon<b>. <\/b>La infangrupo el \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 sub la gvido de s-anino Zdena Novotn\u00e1 prezentis al ni kelkajn scenetojn en Esperanto. La urba informcentro pruntis al ni por projekcii novan videokasedon pri Svitavy. Fragmentojn el la tuta aran\u011do estis prezentitaj en la regiona televid-elsendo. <\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La klubanoj dankas por \u0109io al sponsoroj, kaj al la Kulturcentro Svitavy, kiuj ebligis prezenti la ekspozicion.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Klubo de Esperanto Svitavy<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><i>Proverboj<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Pensoj iras trans limo sen pago kaj sen timo.<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\">Laboro homon nutras, sen laboro li putras.<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mallonge<\/b><\/span><\/h2>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La redakcio ricevis inviton al 54-a Regiona sta\u011do de Esperanto, kiu estas organizita de BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo en OBERKIRCH)\u00a0 en Germanio. \u011ci okazos en la tagoj 17-a &#8211; 19-a de oktobro 2003 kun tiu \u0109i programo:<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kurso por komencantoj la\u016d la Cseh-metodo, paroliga kurso, kurso por instruistoj, E-ekzamenoj, Bukeda kurso &#8211; fakprogramo pri diversaj temoj, infankurso kaj programo por gejunuloj.\u00a0 Ali\u011dilo estas en redakcio.<br \/>\njary<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.8cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>2003-10-17\/19<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">: okazos \u0108EA-konferenco en Litomy\u0161l. Kontakto: <\/span><a href=\"mailto:cea.polnicky@quick.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>cea.polnicky@quick.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">. Ni forte rekomendas la partoprenon de la konferenco, kiu okazos la unuan fojon en la pitoreska Litomy\u0161l, la urbo, kiu famas ne nur pro sia arkitekturo, pro kiu \u011di trovi\u011das en la Unesko-listo de kulturaj hereda\u0135oj, sed en Esperantujo pro fameco de tiea civitano Karolo P\u00ed\u010d kaj lia \u0109efverko Litomi\u015dla tombejo. En Litomy\u0161l naski\u011dis fama poeto-esperantisto Ji\u0159\u00ed Karen (*1920).<br \/>\nppo<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><\/h3>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La 88-a Universala kongreso en sveda Gotenburgo proksimi\u011das. Nunjare certe ne partoprenos tie niaj multaj gemembroj, e\u0109 nia asocio ne organizos tien busvoja\u011don kaj tial en la kongresejo ni ne havos gi\u0109eton (standon de AEH-IKEH). Sed se la partoprenontoj volus private disdoni informajn afi\u015detojn pri nia asocio al hazardaj konatoj kaj handikapuloj, skribu al la redakcio. Ni po\u015dtrevene sendos\u00a0dekon da afi\u015detoj kaj kelkajn ali\u011dilojn.\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sur la lasta pa\u011do estas plano\u00a0de la\u00a0kongrescentro por \u0109eestontoj, kaj por ke niaj legantoj povu imagi tiun grandan komplekson de konstrua\u0135oj.<br \/>\njary<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.8cm;\" align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/www.esperanto.cz\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>www.esperanto.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> estas la pa\u011daro, kiu devus esti kiel la \u0109efa disvoji\u011do rilate Esperanton en \u0108e\u0125io. La realeco estas ankora\u016d for de la planoj, la\u016d kiuj \u011di devus (\u0109e per ligoj al aliaj retpa\u011doj) prezenti en Esperanto informojn pri \u0108e\u0125io kaj la E-movado enlanda kaj male al neesperantistoj en la \u0109e\u0125a lingvo informojn pri Esperanto kaj E-movado tutmonda.\u00a0 Por povi realigi tion ni bezonas anka\u016d vian helpon: se vi scias pri iu urbo a\u016d komunumo, kiu havas anka\u016d sian TTT-pa\u011don en Esperanto, bv. sciigi tion al ni kiom eble plej komplete (kun la prizorganto, de kiu ni povus peti reciprokan ligon). Sed e\u0109 se vi scias nur la urbon, anka\u016d tio helpos, kvankam ni havus pli multe da laboro ser\u0109ante en la reto. Do, la dua pa\u015do (post la unua jam modeste realigita) estas fari la bonan retan informilon pri niaj urboj kaj komunumoj en Esperanto. Cetere, ju pli multe ili estos, des pli simple ni konvinkos la decidajn personojn de la ceteraj pri utileco de Esperanto kaj espereble balda\u016d estos tie informoj pri \u0109iuj gravaj lokoj en \u0108e\u0125io. Viajn sciigojn bv. sendi samtempe al <\/span><a href=\"mailto:chrdle@kava-pech.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>chrdle@kava-pech.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"> kaj <\/span><a href=\"mailto:malovec.starto@clavis.cz\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>malovec.starto@clavis.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, en tiuj du lokoj ni kolektas la informojn. Anta\u016ddankon por via helpo.<br \/>\npech<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\">Ni legis en interreto:<\/span><\/p>\n<h5 class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Retmesa\u011daj trompopetoj en Esperanto<\/b><\/span><\/h5>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperantistoj tra la mondo pli kaj pli plendas pri trompoj, kiujn oni provas fari per Esperanto. Plenzorge la prezidanto de UEA Corsetti nun avertas esperantistojn pro tio, ke rondiras trompaj mesa\u011doj en tre bona Esperanto kaj \u015dajne subskribitaj de delegito de UEA.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">&#8220;Tiu ekzistanta homo &#8211; vera delegito &#8211; tute ne rilatas al la mesa\u011do. Simple oni prenis el iu Jarlibro la nomon kaj la adreson de la alsendito kaj la nomon de la \u015dajna sendinto,&#8221; diras Corsetti.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108efe anglalingvaj trompoj, kiuj venis tra la interreto, estas ofte tuj konstateblaj: anglalingve oni proponas al vi ri\u0109i\u011di per mono, kiu apartenis al anta\u016da registaro a\u016d ministro. Tiu mono devas iri eksterlanden kaj specife tra via propra konto. Por faciligi la transpagon al vi la trompistoj petas anta\u016dpagon de kelkaj miloj da usonaj dolaroj&#8230;<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d la esperantistaj trompoj estas simplaj. &#8220;Oni petas delegiton pro la komuna esperantisteco provizi grandan kvanton da varoj sen anta\u016da pago,&#8221; klarigas Corsetti. &#8220;La trompoj povas anka\u016d alpreni aliajn formojn. Pro tio mi rediras: estu prudentaj. Ne ekzistas alia ebleco&#8221;. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Stanis\u0142av Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio avertas pri trompopetoj el Pollando. &#8220;Jam kelkfoje persono, kiu lo\u011das en pola urbo Jaroslavo, skribis pri la helpo a\u0109eti inkojn por komputilo, kaj monhelpon por la orfejo, kie li instruas Esperanton. Amba\u016d petoj estas veraj trompoj.&#8221; Mandrak kolektas \u0109iujn informojn &#8211; pri trompopetoj el Pollando &#8211; por sendi ilin al la pola polico. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kvankam Corsetti konsilas esti tre prudenta, li anka\u016d vidas bonan flankon de la Esperanto-trompoj: &#8220;Ni samtempe \u011doju, \u0109ar Esperanto atingis tian uzonivelon, ke \u011di estas uzata samrange kun aliaj naciaj lingvoj, por provi trompi parolantojn de tiuj lingvoj&#8221;.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">UEA<\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Nova\u0135oj el la blindulsekcio<\/b><\/span>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\"><br \/>\nKelkajn mesa\u011dojn pri la blindulsekcio sendis nia membro s-ano Ji\u0159\u00ed Vychodil: <\/span><\/span><\/h1>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Blindulsekcio de \u0108EA kunvenis<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sabate la 12-an de aprilo 2003 okazis la tradicia jarkunveno de blindulsekcio de\u00a0 \u0108EA en la domo de unui\u011dinta asocio de blinduloj kaj malfortevidantoj en Prago. Partoprenis \u011din \u0109. 20 viddifektitoj kaj iliaj gvidantoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Nian kunvenon partoprenis gasto, la prezidantino de Asocio de E-istoj handikapuloj, s-anino\u00a0 Jarmila\u00a0 R\u00fdznarov\u00e1, kiu poste anka\u016d alparolis la \u0109eestantojn.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ni tre \u011dojas, ke \u0109i-jare sendis \u0108EA sian reprezentanton, kiu ne nur salutis la kunvenon, sed anka\u016d kolektis la monon por la kotizoj kaj helpis al la partoprenantoj kun \u011dia transdono al la \u201eoficialaj manoj\u201c de la kasisto. Tio tre helpis al la unuopaj viddifektitoj, \u0109ar alie la transsendado de la kotizoj estus por ili kelkfoje sufi\u0109e malfacila.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Komence de la kunveno ni per unu minuto de silento honorigis nian en siaj junaj jaroj forpasintan s-aninon,\u00a0 Pavla\u00a0 Ny\u00e1ryiov\u00e1, kiu \u011dis sia lasta vivmomento restis aktiva\u00a0 Esperantistino.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108ar niaj kunvenoj kompreneble traktas \u0109iam pri similaj aferoj, ni ne volas plu enuigi vin per \u011dia detala priskribo, nur en la pluaj raportoj ni aludos la plej gravajn aspektojn de nia aktivado.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Somera E-restado<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d \u0109i-jare okazos nia tradicia somera\u00a0 E-restado en la moravia vila\u011do\u00a0 Rupre\u0125tov, en la tagoj de la 16-a \u011dis la 23-a de a\u016dgusto 2003.<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kiel kutime, la anta\u016dtagmezoj estos dedi\u0109itaj al E-instruado en tri niveloj, la posttagmezoj al konati\u011do kun la tiea belega naturo, ripozado, promenoj, ktp.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">\u0108iuj interesi\u011dantoj, kiel eble plej balda\u016d turnu vin rekte al s-ano,<br \/>\n<\/span>In\u011d. Jan P\u0159\u00edborsk\u00fd<br \/>\nTyflo Centrum o.p.s.<br \/>\nI. P. Pavlova\u00a0 69<br \/>\n779 00\u00a0 Olomouc<\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Voja\u011do en Bulgarion<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108ar la partopreno en IKBE estas por niaj ges-anoj sufi\u0109e multekosta, decidis kelkaj el ili partopreni en la somera restado en Bulgario. La detaloj kompreneble ankora\u016d ne estas tute prete pritraktitaj, sed ni esperas, ke post la restado ni <\/span><span style=\"font-size: small;\">raportos pri \u011di en unu el la proksimaj n-roj de nia gazeto.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Inter\u015dan\u011da voja\u011do<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Jam la trian jaron sukcese disvolvi\u011das niaj amikaj rilatoj kun la a\u016dstraj blindaj ges-anoj. \u0108iujare oni voja\u011das en alian landon. \u0108i-foje nia delegacio vizitos denove A\u016dstrion, nome en septembro, kaj vizitos kelkajn a\u016dstriajn urbojn kaj anka\u016d unu urbon en Germanio.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d pri tiu okazinta\u0135o ni espereble povos informi vin en iu proksima n-ro de Informilo.<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Ridu kun ni<\/b><\/span><\/h2>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Skoto, kiu tre \u015datis fumi,eniris kupeon por fumantoj. Eleganta sinjorino, portanta hundeton surbrake, eniris la saman kupeon. \u201e\u0108i tiu kupeo estas por fumantoj,\u201c diris la skoto \u011dentile, sed neatendante lian dira\u0135on, la sinjorino eksidis. \u0134us la vagonaro ekmovi\u011dis, kiam \u015di ekvidis, ke \u015dia kunvoja\u011danto fumas pipon.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Ne fumu \u0109i tie!\u201c \u015di ekkriis. \u201eMi ne permesas tion!\u201c La skoto kontra\u016ddiris: \u201eKial vi do eniris \u0109i tiun kupeon? Mi eniris \u011din por trankvile fumi mian pipon, kaj vi devos toleri tion.\u201c<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">\u0108i tiu respondo ka\u016dzis tian koleron al la sinjorino, ke \u015di eltiris la pipon el la bu\u015do de la skoto kaj for\u0135etis \u011din tra la fenestro. La skoto, ne dirante unu vorton, trankvile levi\u011dis, prenis la hundeton \u0109e la nuko kaj for\u0135etis \u011din la\u016d la sama vojo. \u201e\u0108i tiu kupeo ne estas por hundoj,\u201c li diris. Nun la kolero de la sinjorino atingis la plej altan gradon. \u015ci nomis lin senkora malbonulo, minacis lin per sia pluvombrelo kaj tuj, kiam la vagonaro ekhaltis, \u015di alvokis la konduktoron kaj la staciestron. \u015ci akuzis la skoton pri mortigo de sia hundeto kaj li siaflanke akuzis \u015din pri la for\u0135eto de la pipo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\">La konduktoro, ne sciante, kiel trankviligi la sinjorinon, diris al la skoto: \u201eVi certe faris ion vere malagrablan al la sinjorino, \u0109ar \u015di estas tiom kolera.\u201c \u201eTute ne,\u201c respondis la skoto kun sia kutima trankvilo, \u201emi diris al \u015di, ke tiu kupeo estas por fumantoj, ne por hundoj. Se la sinjorino volas havi sian hundon \u0109e si, \u015di akompanu \u011din en la kupeon por hundoj.\u201c<\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><span style=\"font-weight: normal;\">Sendube la disputo estus da\u016drinta ankora\u016d kelkan tempon, sed &#8230; subite venis galope sur la peronon la hundo \u2013 kun la pipo en la bu\u015do. Per tio restari\u011dis la paco!<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i>Korespondantino el Belgio<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Lingva anguleto<\/b><\/span><\/p>\n<h6 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Prepozicioj kaj akuzativo<\/b><\/span><\/h6>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Multaj legantoj diros, traleginte la titolon, ke tio prezentas nenian problemon. Sed tamen ni renkonti\u011das kun tiaj kazoj, ke iuj esperantistoj metas la akuzativan fina\u0135on post tiaj prepozicioj, kiel estas \u201ede\u201c, \u201epri\u201c, \u201ela\u016d\u201c kaj aliaj, kie oni <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>ne devas<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> uzi la akuzativan fina\u0135on. \u011cenerale validas, ke la prepozicioj en Esperanto neniam estu ligataj kun akuzativo. Sed iam ni trovas la fina\u0135on <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>\u2013n<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> e\u0109 post iuj prepozicioj. Bonvolu konscii\u011di, ke en tiu \u0109i kazo ne temas pri akuzativo, sed pri la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>esprimo de direkto<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">: mi iras en la lernejon, mi veturas en Pragon. En tiu \u0109i senco la fina\u0135o <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>\u2013n<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> povas renkonti\u011di anka\u016d \u0109e adverboj: mi iras hejmen. En tiuj \u0109i kazoj do ne temas pri la akuzativo.<\/span><\/p>\n<h6 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><b>P\u0159edlo\u017eky a akuzativ<\/b><\/span><\/h6>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mnoz\u00ed \u010dten\u00e1\u0159i si jist\u011b pomysl\u00ed, \u017ee se nejedn\u00e1 o \u017e\u00e1dn\u00fd probl\u00e9m. Ale setk\u00e1v\u00e1me se s p\u0159\u00edpady, \u017ee n\u011bkte\u0159\u00ed esperantist\u00e9 kladou koncovku 4. p\u00e1du (akuzativu) i po takov\u00fdch p\u0159edlo\u017ek\u00e1ch, jako jsou \u201ede\u201c, \u201epri\u201c, \u201ela\u016d\u201c a mnoh\u00fdch jin\u00fdch, po nich\u017e se nesm\u00ed kl\u00e1st koncovka 4. p\u00e1du. V\u0161eobecn\u011b plat\u00ed, \u017ee \u017e\u00e1dn\u00e1 p\u0159edlo\u017eka nesm\u00ed b\u00fdt spojov\u00e1na se 4. p\u00e1dem. N\u011bkdy v\u0161ak u\u017e\u00edv\u00e1me koncovku <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>\u2013n<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> po n\u011bkter\u00fdch p\u0159edlo\u017ek\u00e1ch. V tomto p\u0159\u00edpad\u011b se v\u0161ak nejedn\u00e1 o 4. p\u00e1d (akuzativ), ale o vyj\u00e1d\u0159en\u00ed sm\u011bru: jdu do \u0161koly, jedu do Prahy (kam?). V tomto smyslu se koncovky <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>\u2013n<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> pou\u017e\u00edv\u00e1 i u p\u0159\u00edslovc\u00ed: mi iras hejmen (jdu dom\u016f). V t\u011bchto p\u0159\u00edpadech se tedy nejedn\u00e1 o 4. p\u00e1d (akuzativ). <\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jaroslav Mr\u00e1z<\/i><\/span><\/h4>\n<p><span style=\"font-size: large;\"><b>Funebra sciigo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Nur la 9-an de julio atingis nin doloriga sciigo. La 26-an de junio 2003 post longa malsano forpasis la prezidanto de klubo en Plze\u0148 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>in\u011d. Ji\u0159\u00ed Vom\u00e1\u010dka<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"> en sia 51-a jaro. Lia morto estas granda perdo por la tuta esperantista klubo en Plze\u0148 kaj por \u0109iuj, kiuj konis tiun \u0109i modestan samideanon. Sub lia gvidado la klubo en Plze\u0148 komencis organizi sukcesajn \u0109iujarajn renkonti\u011dojn (inkluzive de kursoj) en Nekvasovy en okcidenta Bohemio. Ni dedi\u0109u al li nian rememoron.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1, J.Kosnar<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Tel. 466 611 941<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">e-mail:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a>.<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 7-8 \/2003 Enhavo: Deklaro Hamburgo preparas Nia vizito en vila\u011do Rat\u00ed\u0161kovice Parto de letero de la franca amiko Lingva diskriminacio 70 jaroj de E-o en Svitavy Mallonge Retmesa\u011daj trompopetoj Nova\u0135oj el blindulsekcio Ridu kun ni Deklaro okaze de la E\u016dropa jaro de\u00a0 handikapitaj personoj \u00a0\u00a0\u00a0 La jaro 2003-a estis deklarita E\u016dropa jaro de handikapitaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5446","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5446","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5446"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5446\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5745,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5446\/revisions\/5745"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5446"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5446"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5446"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}