{"id":5444,"date":"2003-05-30T20:30:57","date_gmt":"2003-05-30T18:30:57","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5444"},"modified":"2018-06-20T18:32:17","modified_gmt":"2018-06-20T16:32:17","slug":"informilo-5-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-5-2003\/","title":{"rendered":"Informilo 5\/2003"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 5\/2003<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">\u0108efurbo de E\u016dropo<br \/>\nRapida divorco<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La ovo de Kolumbo<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Sendu \u011din pluen<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">El la redakcio<br \/>\nInvito<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Nova hejmo por retaj informiloj<br \/>\nPolicistoj kaj Esperanto<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kiu povas helpi<br \/>\nPri nuksoj\u00a0<\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108efurbo de E\u016dropo<\/span><\/h1>\n<p style=\"text-indent: 0.8cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Oni diras, ke Bruselo estas griza kaj enuiga. \u0124aose aspektanta \u0109efurbo sub griza \u0109ielo, el kiu sen\u0109ese pluvas. Sed la realo estas alia. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Bruselo estas urbo, en kiu prosperas bazaroj, \u0109efe arabaj, kun antikva\u0135oj a\u016d frukto kaj legomo. Vi trovos \u0109i tie malgrandajn parkojn, famajn diskotekojn, altkvalitan operon, oni aran\u011das \u0109i tie multe da filmaj, dancaj kaj muzikaj festivaloj. Sed Bruselo estas anka\u016d rezidejo de E\u016dropa unio. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jam longajn kvindek jarojn ekzistas e\u016dropaj institucioj kaj Bruselo praktike provas multlingvan kunvivadon de la homoj. Do neforgesu, ke krom tio Bruselo estas dulingva urbo, kie \u0109ion oni vendas, anoncas, klarigas, plenumas en tiel diferencaj lingvoj, kiel estas flandra kaj franca. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Pro tio je la oka matene vi ricevas en kioskoj gravajn e\u016dropajn \u0135urnalojn kaj en granda\u0109etejoj vi a\u016ddas anglan, germanan, nederlandan, italan, araban lingvojn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bruselo havas preska\u016d milionon da lo\u011dantoj, el kiuj estas tri cent mil\u00a0 eksterlandanoj. \u0108irka\u016d kvindek ok mil\u00a0 \u201cblankaj kolumetoj\u201d laboras senpere a\u016d ne senpere por la institucioj de E\u016dropa unio. Nuntempe Bruselo estas rezidejo de institucioj de dek kvin\u00a0 membrolandoj, sed ekde la jaro 2004 ilia nombro plialti\u011dos kaj \u0109iuj konferencoj efektivi\u011dos nur en Bruselo. Post la disvasti\u011do de EU Bruselo fari\u011dos la plej grava \u0109efurbo de E\u016dropo. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bruselo estas anka\u016d \u0109efurbo de diferencaj interesgrupoj, kiuj celas al la influado sur decidadon de E\u016dropaj institucioj. Ilia aktiveco estas komprenebla afero, sed kompare al la niaj ili preferas klarecon dum la traktadoj. Alia speciala\u0135o estas tri bruselaj sidejoj de tiel nomata E\u016dropa lernejo. Tiu \u0109i kleriga institucio financata de Unio akceptas plejparte infanojn de funkciuloj kaj kiel ununura rajtas prezentadi la\u00a0 diplomojn de e\u016dropa\u00a0 maturecekzameno. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La lernejo emfazas kernan ideon, kiu ku\u015das en la kunvivado de la e\u016dropanoj, la fino de\u00a0 militoj inter ili, la interkompreni\u011do kaj la toleremeco. De infana\u011do formi\u011das \u0109i tie estontaj \u0109efoj de Malnova Mondo. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Plua speciala\u0135o estas movregulo.La personaro de EU ne plenumas sian funkcion longtempe. Simila regulo validas anka\u016d por la komercistoj. Centoj da mana\u011deroj surteri\u011das en aerodromo Zaventem, dum la tago ili prizorgas siajn komercajn aferojn kaj la saman vesperon ili revenas hejmen. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ekzistas du\u00a0 Bruseloj, oni diras:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">unu Bruselo estas grava e\u016dropa urbo, en kiu \u0109iutage oni decidas pri la politika kaj ekonomia estonteco de kontinento. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La alia Bruselo estas\u00a0\u00a0 &#8211;\u00a0 tradicia.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>El \u0109e\u0125a \u0135urnalo esperantigis Ant. Ju\u0159ica. <\/i><\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Rapida divorco <\/b><\/span><\/h3>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La divorco estas amba\u016dflanke malagrabla. Tamen dum ju\u011da traktado povas okazi neatenditaj komikaj situacioj. Por kompreni la aferon necesas klarigi, ke \u011di okazis en tiama \u0108e\u0125oslovakio en la jaro 1975 dum komunisma epoko. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En nia familio ni ne vivis harmonie. Pro tio mia edzino proponis eksedzi\u011don. Mi konsentis, sed bonan impreson mi ne havis, timante, ke la ju\u011da proceso da\u016dros tro longe. Se nia disiro devus okazi, \u011di estu plej rapida. Sed kiel atingi tion? Havante du infanojn, la tribunalo ne tre rapide decidos, e\u0109 se ni jam interkonsentis pri ilia edukado. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kiam la mizero estas plej granda, helpo de amikoj estas plej utila. Tiutempe mia ateliero trovi\u011dis apud jura fakultato kaj en proksima restoracio mi de tempo al tempo renkonti\u011dis kun spertaj advokatoj. Babilante \u0109e vino, mi plendis pri miaj problemoj. Ili sa\u011de kapskuis kaj diris: \u201eKara knabo, la proceso da\u016dros longe. Tamen ekzistas unu ebleco, sed \u011di postulas necesan arogantecon.\u201c Mi jesis kaj akceptis ilian konsilon. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En destinita tago ni eniris la ju\u011dejon. La nubmiena \u201ekamaradino ju\u011distino\u201c post necesaj formala\u0135oj invitis la advokatinon de mia edzino por paroli kaj \u015di komencis: La kontrau\u016dlo ne havas regulan mongajnon, li fumas, tiamaniere li malboninfluas infanojn &#8230;\u201c <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u011cis nun mi ne sciis, kiom da malvirtoj mi havas. Malkviete mi sidis, kolektante kura\u011don. Mia momento venis, kiam\u00a0 la ju\u011distino alvokis min, ke mi esprimu mian opinon. Mi ekstaris kaj diris la frazon, kiu \u015dokis \u0109iujn: \u201eMi konsentas pri la divorco, \u0109ar mi rifuzas plue vivi en komuna hejmo kun persono, kiu jam ses jarojn malhelpas al mi ali\u011di al komunista partio.\u201c Por momento ekregis profunda silento. Poste eksaltis la advokatino de mia edzino kaj ekkvikis: \u201eDio mia, tion vi ja entute ne diris al mi.\u201c <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Hodia\u016d \u0109i tiu historieto \u015dajnas nekredebla, sed dum dek minutoj ni estis divorcitaj. <\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Vlado Sl\u00e1de\u010dek <\/span><\/h4>\n<h3 class=\"western\" style=\"font-variant: normal; font-style: normal;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La ovo de Kolumbo <\/b><\/span><\/h3>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Per tiuj \u0109i vortoj oni aforismas pri eltrova\u0135o, kiu \u015dajnas simpla post \u011dia eltrovi\u011do. La skriba mencio pri la ovo de Kolumbo aperas en la verko de Voltero \u201eTraktato pri \u011denerala\u00a0 historio kaj moroj kaj pri intelekto de la nacioj\u201c el la jaro 1759. \u011ci rakontas preska\u016d anekdotan okaza\u0135on, okazinta la\u016ddire en Hispanujo post la reveno de Kristoforo Kolumbo el lia navigvoja\u011do. Li estis nomita admiralo kaj dum la festeno oma\u011de al li iu \u0135aluza membro de la re\u011da familio proklamis, ke la navigvojo de Kolumbo envere ne estis tiom malfacila. Kristoforo Kolumbo prenis malmole kuiritan ovon kaj petis tiun sinjoron, ke li starigu \u011din sur \u011dia pinto. Sed nek li, nek aliaj partoprenantoj en la festeno sukcesis fari tion. Kristoforo Kolumbo poste batfrapigis pinton de la ovo kaj sen problemo starigis \u011din kun noto, ke se oni scias, kiamaniere agi, la tasko fari\u011das vere facila. Kaj ekde tiam la dira\u0135o \u201ela ovo de Kolumbo\u201c estas uzata \u011dis nuntempe.<\/span><\/p>\n<h5 class=\"western\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Esperantigis Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/i><\/span><\/h5>\n<h5 class=\"western\" align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: large;\"><b>Sendu \u011din pluen <\/b><\/span><\/h5>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En tiuj \u0109i tagoj estas okazanta en Industria palaco en Prago grandioza librofoiro \u201cLa mondo de la libro\u201d. Merite de \u0109e\u0125a poetino kaj eldonistino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 estis tie aran\u011dita anka\u016d ekspozicio de la Esperantaj libroj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Okaze de tiu \u0109i ekspozicio sinjorino Lud\u00edkov\u00e1 organizis belegan posttagmezon, konsistantan el du partoj. Je la 15-a horo okazis programo, akompananta la Esperantan ekspozicion. La programon malfermis s-ano Ji\u0159\u00ed Patera. Siajn kontribua\u0135ojn prezentis dr. Petr Chrdle (pri Esperanto \u011denerale), Ji\u0159\u00ed Patera (pri la spirita proklamo de la poetino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 \u201cSendu \u011din pluen\u201d en la \u0109e\u0125a lingvo kaj en Esperanto) kaj Miroslav Moravec (Esperanto en interreto). Fragmentojn el la proklamo de V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 Sendu \u011din pluen \u0109e\u0125lingve kaj en Esperanto kaj poemojn de Eli Urbanov\u00e1, \u0108estm\u00edr Vidman, jam forpasinta Ji\u0159\u00ed Karen kaj Zdenka Bergrov\u00e1 deklamis Miroslav Smy\u0109ka kaj Josef V\u00edch, kiuj prezentis anka\u016d kantajn programerojn. Akordionlude akompanis Josef V\u00edch. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La unuan parton de la programo fermis Ji\u0159\u00ed Patera, kiu invitis la \u0109eestantojn al la vizito de la ekspozicio. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tuj poste komenci\u011dis la dua parto de la programo &#8211; a\u016dtora legado el la libro de V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 Sendu \u011din pluen. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiam anta\u016d iu tempo mi estis tradukanta tiun \u0109i mesa\u011don, mi tute ne supozis, kia estos la rezulto de tiu \u0109i proklamo, nome belega libro, 192-pa\u011da kun multaj ilustra\u0135oj. La mesa\u011do aperis \u0109e\u0125lingve kaj en dek tradukoj, inter ili anka\u016d en la Esperanta. Krom tio tre multaj aliaj a\u016dtoroj kontribuis al la libro per siaj propraj \u201cmesa\u011doj al la homoj kaj al la universo\u201d (el la subtitolo de la libro), entute\u00a0 83 (inkluzive de la ilustrintoj). Jam la\u016d tiu \u0109i nombro estas evidente, ke temas pri respektinda libro , akompanata per belegaj ilustra\u0135oj de Zden\u011bk Hajn\u00fd (posedanto de grava praga galerio), Jan Kristofori, V\u011broslav Bergr kaj multaj aliaj. La libron estas rekomendinde ne nur tralegi, sed anka\u016d trastudi, \u0109ar la pritrakto de la temo diferencas de a\u016dtoro al a\u016dtoro. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la programo prezenti\u011dis multaj el la a\u016dtoroj. \u0108iuj programeroj havis komunan trajton: sopiron pri la paco kaj la amon al la homoj. El la poetoj, konataj al niaj esperantistoj, \u0109eestis Zdenka Bergrov\u00e1, V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1, Eli Urbanov\u00e1 kaj \u0108estm\u00edr Vidman. Beda\u016drinde por \u0109iam mankas inter ili Ji\u0159\u00ed Karen. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La programerojn estis enkondukanta Jarom\u00edr Hus\u00e1k. Anka\u016d tiu \u0109i parto de la programo estis plena de muziko: harpludis Ji\u0159\u00ed Vy\u0161ata, kantis Renata Jandov\u00e1, Miroslav Smy\u0109ka kaj Josef V\u00edch. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La mirinda posttagmezo fini\u011dis je la 17-a horo. Pri la tuta arta programo plej multe meritis V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1, favorantino al Esperanto. Precipe estas necese aprezi \u015dian grandan laboron kaj klopodon \u0109e la prilaborado de la komplika libro, la organizo de la Esperanta ekspozicio kaj de la tuta programo, kiu estis en plena akordo kun la \u0109efa tasko kaj misio de Esperanto. \u0108iuj partoprenintoj foriris ege kontentaj pri la belega posttagmezo. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jaroslav Mr\u00e1z<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la redakcio <\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nPor la gazeto Informilo ni ofte uzadis interesajn artikolojn el la hungara gazeto Eventoj. Kvankam ni anta\u016d la jarfino denove abonpagis \u011din, la redakcio \u011din \u0109esis eldoni kaj ni ricevadas e\u0109 ne kompensan \u201eRET-INFOn\u201c. Peranto por \u0108e\u0125a respubliko dume ne funkcias, \u0108EA ver\u015dajne devos trovi alian peranton. Do ni pardonpetas, ke tiu \u0109i tempe ni ne havas pli multe da interesaj nova\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nInteresuloj por la sekvantaj E-aran\u011doj notu la datojn: <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.7cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">a) IKUE-renkonti\u011do en Kocl\u00ed\u0159ov okazos en la tagoj 19.\u2013 23. 6. 2003. Kontaktu s-ron <b>Mil. \u0160v\u00e1\u010dek, Tr\u0161ick\u00e1 6, 751 27 Pen\u010dice. <\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.7cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">b) Ekoturisma renkonti\u011do en Karl\u0161tejn kun migrado tra Bohemia Karsto okazos en la tagoj 12.\u201318. 7. 2003. Kontaktu <b>KAVA-PECH, Anglick\u00e1 878, 252 29 Dob\u0159ichovice<\/b>. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.7cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">c) Internacia Esperanto-konferenco de OSIEK pri la temo \u201eIntimaj temoj en E-beletro\u201c okazos 18.\u201325. 7. 2003 \u2013 kontaktu anka\u016d KAVA-PECH. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nKorektoj: En la pasinta numero de \u201eAnta\u016den\u201c (3\/11 &#8211; aprilo 2003) okazis du preseraroj: Sur la pa\u011do 2, la lasta alineo \u0109e la fino de la sesa linio bonvolu korekti literon &#8211;<b>l<\/b>&#8211; al &#8211;<b>d<\/b>&#8211; (amaso <b>da<\/b> salika vergaro). Sur la pa\u011do 3 en anta\u016dlasta alineo bonvolu korekti anta\u016d la fino de la sepa linio la vorton \u201emordado\u201c al \u201em<b>u<\/b>rdado\u201c. Dankon. <\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>Nova hejmo por retaj informiloj <\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.8cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">En la pasintjara julio estis malfermita por prova uzado retejo<\/span><a href=\"http:\/\/www.abonu.com\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0www.abonu.com<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">, preparita de UEA, kiu servos kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj gazetaraj konunikoj, nova\u0135oj de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikiga\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La \u0109efaj avanta\u011doj de <b>Abonu.com: <\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">l La retejo estas 100%-e esperantigita versio de profesia rusia reta servo, uzata de pli ol unu miliono da personoj. Nur la programa kaj informa partoj de la retejo konsistas el \u0109. 500 pa\u011doj \u2013 kaj \u0109io, \u011dis la plej eta mesa\u011do estas en Esperanto! <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">l <b>Abonu.com<\/b> estas speciale adaptita por E-lingvanoj: \u011di subtenas kodigojn UTF-8, Latin-3, surogatojn kun iksoj kaj kontrolsignoj (^). <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">l Abonante kion ajn en <b>Abonu.com<\/b> oni mem elektas, en kiu formato kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. Oni povas anka\u016d agordi formatojn por PDA, po\u0161telefonoj (SMS) kaj pej\u011diloj. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Por krei retlistojn unuavice estas invitataj: <\/span><span style=\"font-size: small;\">redaktoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la<br \/>\nreta abonantaro;\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">kreintoj de E-ttt-ejoj, kiuj deziras regule informi la vizitantojn<br \/>\npri la evoluoj en siaj reteloj;\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">a\u016dtoroj de diverstemaj retaj kursoj, kiuj \u015datus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj;\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">E-organizoj, dezirantaj informi la E-mondon pri siaj nova\u0135oj kaj agadoj; <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">m tiuj, kiuj povus kaj \u015datus regule dissendadi informojn pri nova\u0135oj de propraj landoj,regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj;\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">m kaj \u0109iuj aliaj, kiuj trovos la servon utila.\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Kompreneble, estas invitataj anka\u016d la legantoj! <\/span><\/p>\n<h6 class=\"western\" align=\"right\"><a href=\"mailto:andreo@abonu.com\"><span style=\"font-size: small;\"><i>andreo@abonu.com<\/i><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/h6>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>INVITO <\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><i>al la XIV-a Esperanto-Tago, <\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">kiun denove post tri jaroj aran\u011das Klubo de esperantistoj de d-ro Schulhof kunlabore kun Asocio de E-handikapuloj en Pardubice\u00a0<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nsabate la 20-an de septembro 2003 en Kultura domo Dubina<\/span> <span style=\"font-size: small;\">de la 10-a \u011dis la 17-a horo<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">El kadra programo: <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.8cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">videofilmo<br \/>\npri la kongreso AEH en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b kun vorta akompano en<br \/>\nEsperanto<br \/>\nprelego kun videofilmo pri E-vortarkreado,<br \/>\nposttagmeze<br \/>\nkultura programo kaj E-nova\u0135oj <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Interesuloj pri tagmezaj kolbasetoj ali\u011du \u011dis la 10.9. skribe, telefone a\u016d rete al la adreso de redakcio <\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\">Elkore invitas vin la organizantoj<\/span><\/p>\n<h1><\/h1>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kiu povas helpi a\u016d almena\u016d konsili? <\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Dum novembra Esperanto-ekspozicio en Pardubice montris grandan intereson pri Esperanto iu praga juristo &#8211; neesperantisto, kiu skribis al la organizantoj de la ekspozicio multajn demandojn. Ne nur pri multaj bazaj demandoj kaj \u0109u ekzistas E-lernolibro sur kontaktdisko, sed anka\u016d pri strukturoj kaj celoj de Internaciaj akademioj de scienco en San Marino kaj scienc-akademio Komenio en Kopenhago. Ne estis facile \u0109iujn demandojn respondadi, \u0109ar informoj en la jarlibro de UEA a\u016d el ordinaraj E-lernolibroj kaj multaj pluaj materialoj ne estis sufi\u0109aj. La leteroj kun peto pri statutoj kaj celoj disflugis anka\u016d al Germanio kaj Francio. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Tiu \u0109i sinjoro estas kunlaboranto de Instituto por intergrado de \u0108e\u0125a respubliko en E\u016dropan Union (IPICEREU), kiu estas sendependa neregistara kaj superpartia organiza\u0135o, ilia parto estas klerig-aktiva\u0135oj. Unu el la aktiva\u0135oj estas interreta instruado de lingvoj. Por \u0109iu lingvo estas necese difini lingvan fakulon, garantianton, sponsorojn ktp. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kaj tiu \u0109i \u011dis nun neesperantisto proponis kaj interkonsentis, ke sur \u201c<a href=\"http:\/\/www.euroserver.cz\/\">www.euroserver.cz<\/a>\u201d en lingvaj sekcioj eblos loki interretan instruadon de Esperanto, kiam E-fakulo proponos, kiu el lerno-programoj estos la plej ta\u016dga, kiam estos ellaborita ta\u016dga enkonduko en Esperanton rilate al E\u016dropa Unio kaj mondo, kiam esperantistoj helpos trovi iun politikan garanton, kiu povus esti alparolita kaj proponita por tiu projekto. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj tiel la prezidantino de AEH skribis al 30 la plej konataj \/aktivaj\/ esperantistoj en \u0108R, esperante, ke tian okazon ni ne perdu. Parto de ili jam respondis, pluraj proponoj estas atendataj. La tuta afero ur\u011das. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Oni supozas, ke IPICEREU estos parto de la \u201cInstitucio por meze\u016dropa integro en EU\u201d inkluzivanta \u015dtatojn de meza kaj orienta E\u016dropo, kie Esperanto povus trovi sian lokon kaj disvolvi\u011di kune kun la naciaj lingvoj. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">Jarmila R\u00fdznarov\u00e1 <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Policistoj kaj Esperanto<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108u vi scias, ke pli ol 50 jarojn policistoj estas ligitaj \u201evole-nevole\u201c kun Esperanto? Slogano de la Internacia Polica Asocio (International Police Association) fondita la 1-an de januaro 1950 de la angla policisto (esperantisto) Arthur Troop estas: \u201eServo per amikeco\u201c. La surskribo trovi\u011das sur \u0109iuj emblemoj kaj legitimiloj de la anoj de IPA en la mondo. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi proponas demandi viajn konatajn policistojn, \u0109u ili scias, kio estas skribita sur iliaj emblemoj. Mi proponas trarigardi la nacilingvajn pa\u011dojn de IPA kaj saluti, reagi, enskribi\u011di en la gastlibrojn. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Stanislavo Mandrak,<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><a href=\"mailto:europa-esperanto-unio@yahoogroups.com\">europa-esperanto-unio@yahoogroups.com<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>Pri nuksoj <\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Estas homoj, kiuj ne man\u011das viandon, estas homoj kiuj mal\u015datas lakton, aliaj ne man\u011das dol\u0109a\u0135ojn. Sed apena\u016d trovi\u011das homo, kiu ne \u015datas nuksojn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Koncerne la enhavon okupas nuksoj gravan pozicion inter la fruktoj. Ili entenas preska\u016d \u0109iujn por la homa nutrado necesajn elementojn. Proteinojn \u0109irka\u00fd 30 %, tre facile asimileblajn grasa\u0135ojn &#8211; 50 &#8211; 57 %, karbonhidratojn, amelon kaj diversspecajn sukerojn &#8211; 15 %, mineralojn, salojn kaj gravajn vitaminojn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ne hazarde la malgranda nacio de Hunzoj, \u0109e kiuj la nutrado estas enkondukita kiel religio, jam multajn jarcentojn man\u011das \u0109efe nuksojn, plej ofte kun lakto kaj abrikotoj, vintre sekigitajn. Kaj la rezultoj estas videblaj. La kuracisto, unusola por la du montaj himalajaj valoj, kiu tie vivis \u0109e Hunzoj dum multaj jaroj, praktikante sian kuracprofesion, ne havis e\u0109 unusolan okazon de kia ajn serioza malsano. Preska\u016d nehavante eblecon praktikadi sian profesion, li decidis dedi\u0109i sin al esplorado de la vivmaniero kaj speciale al la nutrad-kutimoj de tiu popolo. Li rimarkis du interesajn faktojn: unue, ke la maksimuma vivo-da\u016dro de la homoj el tiuj du valoj estas je 20 jaroj pli longa ol la proksime de tie vivantaj Hindoj, kaj due: dum tri vintraj monatoj de \u0109iu jaro \u0109iuj lo\u011dantoj travivas &#8220;sezonon&#8221; de fastado (malsatado), kio estas vere kuracefika. <\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\"><i>El la distrikta \u0135urnalo tradukis D. M. el Sofio <\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\nEldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\ntel:466 611 941,<br \/>\ne-mail:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a>,<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<br \/>\n<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 5\/2003 Enhavo: \u0108efurbo de E\u016dropo Rapida divorco La ovo de Kolumbo Sendu \u011din pluen El la redakcio Invito Nova hejmo por retaj informiloj Policistoj kaj Esperanto Kiu povas helpi Pri nuksoj\u00a0 \u0108efurbo de E\u016dropo Oni diras, ke Bruselo estas griza kaj enuiga. \u0124aose aspektanta \u0109efurbo sub griza \u0109ielo, el kiu sen\u0109ese pluvas. Sed la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5444","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5444","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5444"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5444\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5749,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5444\/revisions\/5749"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5444"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5444"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5444"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}