{"id":5443,"date":"2003-04-30T20:30:56","date_gmt":"2003-04-30T18:30:56","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5443"},"modified":"2018-06-20T18:41:23","modified_gmt":"2018-06-20T16:41:23","slug":"informilo-2003-4","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2003-4\/","title":{"rendered":"Informilo 4\/ 2003"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 4\/2003<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Konkurso pri kongresoj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Datreveno de J.Ha\u0161ek<br \/>\nBondeziro<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Unui\u011danta E\u016dropo<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Reveno hejmen<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Dek du steloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Recepto<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Konkurso el historio de Esperanto<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kion scias niaj legantoj pri la unuaj Universalaj kongresoj de UEA? Nian konkurson partoprenis nur unu membro Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek. Li sendis ampleksan priskribon pri la unuaj dek kongresoj kaj la redakcio gratulas al li por perfekte ellaborita tasko. Atendas lin libra premio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>LA KONGRESOJ\u00a0 DE\u00a0 ESPERANTO<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Indas mencii, ke la\u00a0 komencon de la Universalaj Kongresoj signas la kongreso en <i>Galais<\/i>, havenurbo kaj banloko en Francujo, kiu okazis en la tagoj de la 7-a \u011dis la 11-a de a\u016dgusto 1904. La inviton akceptis pli ol 120 esperantistoj, precipe francoj kaj angloj. \u011ci estis eksperimento, \u0109u diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. La kongreso pridiskutis la demandojn pri la akcento tonika, pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomoj kaj pri E-signeto. \u0108ar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>1-a Kongreso en Boulogne-sur-Mer <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">(Francujo),de la 5-a \u011dis la 13-a de a\u016dgusto 1905. La kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton kaj unuanime konsentis kaj akceptis la \u201cDeklaracion pri Esperantismo\u201d kaj la allason de E-o por telegramoj. Okazis anka\u016d la ina\u016dguro de la E-standardo. D-ro Zamenhof ricevis la Krucon de la Honora Legio; \u0109eestis \u0109irka\u016d 800 personoj el 20 landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>2-a Kongreso en Gen\u010dve<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Svisujo),de la 27-a de a\u016dgusto \u011dis la 5-a de septembro 1906. La kongreso definitive elektis la Lingvan kaj Organizan Komitatojn kaj priparolis\u00a0 propagandajn aferojn; estis akceptita Deklaracio pri la ne\u016dtraleco de la kongresoj; krom la agadaj kunsidoj okazis fakaj kunvenoj kaj diservoj; partoprenis pli ol 1200 samideanoj el 30 landoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>3-a Kongreso en Cambridge <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">(Britujo),de la 12-a \u011dis la 17-a de a\u016dgusto 1907. La kongreso rekomendis fondi Esperantan Oficejon; Ren\u00e9 de Saussure proponis internacian helpan monsistemon , estis akceptita Kongresa Regularo; okazis multaj fakaj kunvenoj; la urbestraro kaj la univesitato helpis afable la kongreson; unu \u015dtato (Belgujo) sendis oficialan reprezentanton; la nombro de la vizitintoj superis 1300 el 35 landoj. D-ro Zamenhof kaj aliaj gekongresanoj estis akceptitaj en \u201cGuidhall\u201d en London.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 4-a Kongreso en Dresden <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">(Germanujo), de la 16-a \u011dis la 22-a de a\u016dgusto 1908. La re\u011do Frederiko A\u016dgusto estis protektanto de la kongreso; la urbo Dresden apogis la kongreson per monhelpo; la kongreso dankis la Lingvan Komitaton kaj la Akademion pro ilia fideleco al la Fundamento kaj rifuzis \u0109iujn proponojn pri lingvaj \u015dan\u011doj; oficiale estis reprezentataj 3 \u015dtatoj; partoprenis 1500 personoj el 40 nacioj; en la re\u011da operdomo, kiun afable disponigis la Saksa re\u011do, oni prezentis la verkon de Goethe \u201cIfigenio en Ta\u016drido\u201d; profesiaj aktoroj ludis sub la direktado de Emanuel Reicher. La kvara kongreso definitive starigis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kiu celas sole la praktikan aplikadon de Esperanto por bezonoj de \u0109iutaga vivo. Havante en \u0109iu lando delegitojn, \u011di donas per siaj sekcioj (konsula, turisma, komerca, industria, virina, koresponda k.c.) eblon uzi la servojn de fremdlandaj esperantistoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 5-a Kongreso en Barcelona<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Hispanujo), de la 5-a \u011dis la 11-a de septembro 1909. La hispana re\u011do estis protektanto; okazis fame konataj \u201cFloraj ludoj\u201d; oni priparolis la kreon de \u201cInternacia Konsilantaro\u201d; pli multaj \u015dtatoj sendis oficialajn reprezentantojn; fondi\u011dis Internacia Asocio de Esperantistoj Fervojistoj; oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj esperantistoj en 1910 en Parizo, estis fondata IKUE kaj la katolikaj kongresoj okazis regule \u0109iujare \u011dis la mondmilito. La nombro de la kongresanoj estis \u0109irka\u016d 1300 el 32 landoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 6-a Kongreso en Washington<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Usono), de la 14-a \u011dis la 20-a de a\u016dgusto 1910. 16 registaroj sendis oficialajn delegitojn; la kongreso varme rekomendis la abonon de la Oficiala Gazeto\u201d; \u201cInternacia Konsilantaro\u201d estis definitive kreita; \u0109eestis 357 esperantistoj el 20 landoj (el E\u016dropo<br \/>\n60 anoj).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 7-a Kongreso en Antverpen<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Belgujo), de la 20-a \u011dis la 27-a de a\u016dgusto 1911. \u0108eestis preska\u016d 1800 samideanoj el 42 landoj; multaj registaroj kaj famaj societoj sendis oficialajn delegitojn, Usono e\u0109 kelkajn; la hispana re\u011do nomis doktoron Zamenhof Oficiro de Izabela la Katolika; kunvenis la anoj de la Internacia Konsilantaro; oni akceptis regularon pri Rajtigitaj Delegitoj kaj elektis komisionon por studi la demandon pri internacia organizado de la Esperantistaro.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 8-a Kongreso en Krak\u00f3w<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Pollando); de la 11-a \u011dis la 18-a de a\u016dgusto 1912. \u0108eestis 1000 personoj el 28 landoj. La 25-jara jubileo de apero de la Unua Libro. Lasta kongresa parolado de Zamenhof, kiu i. a. diris: \u201cTiu kongreso estas la lasta, \u0109e kiu vi vidos min anta\u016d vi; poste, se mi povas veni al vi, vi \u0109iam vidos min inter vi.\u201d Kaj li klarigis la ka\u016dzon de tiu decido. La demando pri internacia organizado estis prokrastita. Oni ludis \u201cMazepa\u201d kaj \u201cHalka\u201d.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La a\u016dtoro de Esperanto, D-ro Zamenhof, partoprenis \u0109iujn tiujn kongresojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 9-a Kongreso en Bern<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Svislando); de la 24-a \u011dis 31-a de a\u016dgusto 1913, ali\u011dis 1015 kongresanoj el 30 landoj. La kongreso akceptis regularon por \u201cInternacia Unui\u011do de Esperantistaj Societoj\u201d, al kiu ali\u011dis diversaj naciaj societoj. Tamen pro eksplodo de la mondmilito en 1914 la IUES neniam aktive funkciis. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La 10-a Kongreso en Parizo<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (Francujo); \u011di estus devinta okazi en Parizo de la 2-a de a\u016dgusto 1914, ali\u011dis 3739 anoj el 50 landoj. UK ne okazis, kvankam tute estis organizita, pro la \u011denerala mobilizado okazinta la tagon, je kiu devis malfermi\u011di la kongreso.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Prilaboris Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/i><\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\" style=\"text-align: center;\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La centdudeka datreveno de Jaroslav Ha\u0161ek<\/span><\/h3>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\"><b>1883 &#8211; 1923 <\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: small;\">Li naski\u011dis la 30-an de aprilo 1883 en \u0108e\u0125io kaj \u0109e UNESCO li estis enregistrita en \u011dian kulturan kalendaron. Kaj prave: lia verko <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La brava soldato \u015cvejk en la mondmilito <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">aperis jam en 70 lingvoj, inkluzive Esperanton. La Esperantan tradukon de tiu mondfama libro eldonis en la 30-aj jaroj Moraviaj Esperanto-Pioniroj. \u0108i-jare \u011di aperos en la traduko de Vladim\u00edr V\u00e1\u0148a.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Jaroslav Ha\u0161ek apartenas al tiu kategorio de a\u016dtoroj, kiuj mondfami\u011dis ne nur per siaj literaturaj verkoj, sed anka\u016d per sia vivmaniero. Li vivis nelonge (1883 &#8211; 1923), sed tre intense. Li estis vagabondo, \u0135urnalisto &#8211; kaj revoluciulo. Li tramigris duonon de E\u016dropo kaj de Azio. Lia postlasita verko vere abundas. Pli ol 1000 humuraj kaj satiraj verkoj, precipe rakontoj, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Historio de la partio por modera progreso en la limoj de la le\u011do, <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">kaj \u0109efe <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Aventuroj de brava soldato \u015cvejk en la mondmilito, <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">tio estas lia postlasa\u0135o por la fonduso de la mondliteraturo. Karel \u010capek proklamis pri li: \u201cHa\u0161ek estis la homo, kiu atente observis la mondon. Aliaj nur priskribas \u011din.\u201d<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Li havis nek deziron nek ambicion imiti en la literaturo la manierojn de \u201cjunaj dekadencaj tendencoj\u201d. Lin obsedis la aspiro esti\u011di aktiva homo. Aliuloj timis esti e\u0109 nuraj literaturistoj, sed li aktivis literature pli intense ol la aliaj, li, la\u016dborte, \u201cvivis per literaturo\u201d. Tio plene formis lian vivkarieron kaj destinon. Finstudinte la komercan akademion, li ne trovis konvenan ekzistoformon. Li voja\u011dis tra Slovakio, Hungario kaj Balkanio, forlasinte sian postenon kaj profesion. Li fari\u011dis mond-vagabondo. Lin ravis la regionoj inter la riveroj Mura kaj Drava. Li vagis tra la densaj arbaroj en Bukovino, li admiris la simplan vivstilon de la bavaraj kamparanoj. Reveninte Pragon, li sencele vagadis tra la gastejoj, luktis kontra\u016d la polico kaj ekscentre provokis la publikan opinion. Li profitis el la famo de granda mistifikanto, por kiu nenio estas sankta kaj netu\u015debla.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ha\u0161ek kolektis pere de sia observokapabla talento amason da faktoj kaj detaloj, kiujn li kapablis vidi-sur-baze de sia preska\u016d enciklopedia scio &#8211; en novaj, poezie surprizaj kaj eminentaj kuntekstoj, plenaj de groteskaj parolturnoj, plenaj de kontrastaj satira\u0135oj. El skorio de banala\u0135oj de normala vivo li kapablis profiti la perlojn de humuro kaj de la groteska komikeco. Kiel natura oratoro li partoprenadis la kunvenojn de tiamaj politikaj partioj kaj tieloke li agitis, \u0135onglante per vortoj kaj per iliaj signifoj, li fakte influis la publikon pere de siaj gestoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La mondmilito lin igis endan\u011derigi la vivon sur batalkampoj de tiama galicia fronto. Li travivis persone la apokalipson de militkaptitejo. De tie li sukcesis transiri en la \u011duste formi\u011dantan \u0108e\u0125oslovakan legion, kiu batalis kontra\u016d A\u016dstri-Hungario. Sed li ne konsentis kun la politiko de la Legio kaj li transiris al la komunisma Ru\u011da Armeo. Tie li atingis altan postenon, sed tamen post la mondmilito li revenis hejmen, en \u0108e\u0125oslovakion.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed li balda\u016d seniluzii\u011dis, \u0109ar lin tute ne kontentigis la politiko kaj la vivmaniero de la \u0109e\u0125a etbur\u011daro. Surrande de financa mizero kaj profundo de sia persona tragedio li ser\u0109is azilon en preska\u016d forlasita urbeto kun romantikaj ruinoj de burgo surpinte, kaj fermis sin en sian mokan ironion, komunikante nur kun kelkaj al li similaj kamaradoj. Li komencis krei sian \u0109efverkon &#8211; \u201c La aventuroj de brava soldato \u015cvejk en la mondmilito\u201d. Mistifikoplenaj gestoj \u015dan\u011di\u011dis al la profunde konceptita satiro de historie elstara karaktero.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nur malmultaj verkoj en la \u0109e\u0125a literaturo havas tiom klare popularan karakteron kiel \u015cvejk. Ha\u0161ek surscenigis en tiu \u0109i verko la reziston de la \u0109e\u0125a nacio kontra\u016d la milito kaj kontra\u016d la a\u016dtoritato de la \u015dtata potenco. Li atribuis al \u015cvejk la konatajn tipajn karaktera\u0135ojn: korecon, mildecon, komunikecon, lojalan honestecon &#8211; do la karaktertrajtoj de normala surstrata homo en Prago. Finfine \u015cvejk fari\u011dis simbolo de la psiko kaj pensostato de la \u0109e\u0125a nacio. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u015cvejk estas unu el la literaturaj figuroj, kiuj defendas la homecon, la humanecon kontra\u016d la asimili\u011do al \u0109io malbona. En tio \u0109i reliefi\u011das anka\u016d lia aktuala signifo kaj graveco. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La finon de sia vivo li travivis en sia dometo en la urbeto Lipnice nad S\u00e1zavou, kie hodia\u016d trovi\u011das lia muzeo. (En la sama regiono naski\u011dis la fame konata komponisto Gustav Mahler.) <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>La\u016d gazetartikolo aperinta en 1983, kompilis Adolf Vesel<\/i><\/span><span style=\"font-size: large;\"><i>\u00fd<\/i><\/span><\/p>\n<h6 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">B O N D E Z\u00a0I R O<\/span><\/h6>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Al kiu apartenas tiu \u0109i bukedo da floroj?\u00a0 Al nia kara profesoro, kiu zorgeme kontrolas kaj korektas \u0109iujn artikolojn de niaj Informiloj kaj Anta\u016den. Multfoje li ricevas mian leteron kun la noto: Mi petas Vin pri rapida korekto de tiu a\u016d tiu artikolo. Li neniam rifuzas, neniam skribas \u201eMi ne havas tempon\u201c. Sed la korektoj ne estas lia sola laboro en la komitato de AEH, kvankam li kiel pensiulo anka\u016d \u015datus havi pli multe da libera tempo. Li dedi\u0109as sin al prelega agado, al gvidado de skribaj kursoj, li tradukis multajn \u0109e\u0125ajn poemkolektojn, ekzemple de K.H.Borovsk\u00fd, S.K. Neumann, J.Neruda, K.Toman, Fr.Hrub\u00edn, anka\u016d li tradukis oper-ariojn kaj popolajn kantojn. Li kunlaboris \u0109e la \u0108e\u0125a E-vortaro kaj\u00a0 la\u00a0 Nova PIV. Al liaj lastaj laboroj apartenas traduko de la poemaro de d-rino Zd.Bergrov\u00e1 Vortoj de la nokto, de V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 poemaro \u201cEka\u016ddi la animon\u201c kaj de Ji\u0159\u00ed Karen \u201eMondo afabla ne nur al vortoj\u201c korekto de la traduko de la libro \u201eAventuroj de la brava soldato \u015cvejk\u201c enhavanta 650 pa\u011dojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Mi opinias, ke mi povas el la tuta koro bondeziri \u2013 anka\u016d en la nomo de \u0109iuj niaj legantoj al nia \u015datata\u00a0 <b>Jaroslav Mr\u00e1z\u00a0 &#8211;<\/b> multe da\u00a0 sano, kontento, bonhumuro kaj vivelano. Nia jubilanto naski\u011dis en la sama dato kiel Jaroslav Ha\u0161ek \u2013 nur je 50 jaroj pli malfrue.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Sincere Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108e\u0125an konkurson je la temo \u201cEstonteco de E\u016dropo\u201d partoprenis membro de AEH el Ji\u010d\u00edn. \u011cin aran\u011dis la magistrato de \u0109e\u0125a \u0109efurbo Prago, kiel parton de la internacia projekto de E\u016dropa unio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jen E-traduko:<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Unui\u011danta E\u016dropo &#8211; Unueca monsistemo (E\u016dro) &#8211; Esperantaj esperantistoj<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nuntempa E\u016dropo similas al Babilona turo post konfuzo de la lingvoj fare de Dio. Intence! Pro lia timo, ke tiu homa\u0109a gento ne konstruu \u0109i tiun turon \u011dis la \u0109ielo, \u0109ar \u0109i tio estus miraklo kaj la miraklojn povas krei nur Li!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Sed, karaj homoj, neniujn timegojn! \u0108ar jam en la jaro 1887 iu L. L. Zamenhof prezentis al la mondo novan lingvon, facile lerneblan, \u0109ar \u011di estas konsistigita el jam tutmonde konataj \u201cnajbaraj\u201d vortoj, uzataj de la homaro, sen esceptoj &#8211; \u201ckiel skribita, tiel parolata\u201d &#8211; facila gramatiko, kaj li &#8211; Zamenhof &#8211; baptis \u011din ESPERANTO.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Li kreis \u011din, \u0109ar li naski\u011dis en la urbo Bjalistok, kie vivis kvar nacioj sen\u0109ese kverelantaj kaj li &#8211; Zamenhof &#8211; esperis, ke se tiuj kvar nacioj estos parolantaj unulingve, ili \u0109iujn problemojn facile solvos, klarigante reciproke ilin &#8211; kaj ekregos paco &#8211; cerbumis li.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post unu jarcento Esperanto disvasti\u011dis tutmonde en \u0109iujn \u015dtatojn, regionojn kaj nuntempe jam ekzistas \u0109ie esperantistaj: rondoj, centraj asocioj, jam estis eldonitaj lernolibroj, Esperantaj literaturoj, tradukitaj \u0109efaj mondsignifaj verkoj &#8211; e\u0109 Biblio &#8211; \u0135urnaloj ktp.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Do \u0109io estas jam preparita, estas facile komenci lerni al la E\u016dropanoj Esperanton. Kompreneble la\u016d planoj de fakuloj. Mi petas, ke vi petu konsilon de Universala Esperanto Asocio en Rotterdam.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Nur pripensu: kiamaniere la tuta E\u016dropo estus intertraktanta kun kiu ajn, se estus en EU dek kvin \u011dis dudek landoj kaj en \u0109iu la civitanoj parolus diverslingve.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la libro \u201cLa mondo sen interpretistoj\u201d la a\u016dtoro O. Kn\u00edchal skribas: \u201cUnu kvaronon de bu\u011deto de \u201cKonsilio pri Sekureco de Unui\u011dintaj Nacioj\u201d k. a. oni devas dedi\u0109i por tradukado de \u0109iuj paroladoj, rezolucioj k.t.p.\u201d Bonvolu legi!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La afero, kompreneble, postulas kaj tempon kaj \u0109efe monon! Kie la monon trovi? Mi konsilas vin! A\u016dskultu! Haltigu konstruon de Universa plur\u015dtupa raketo, kiun planas E\u016dropo sendi al planedo Marso (kie jam longe esploras la usonanoj) kaj \u0109i tiujn miliardojn de E\u016droj apliku por ellernado de Esperanto en la tuta E\u016dropo!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Anta\u016d ol oni konstruus raketon, anta\u016d ol \u011di alflugas al Marso, pli frue ol \u011di resendus la esplorrezultojn al Terglogo (sed tio ne estas certa), dum tiu \u0109i tempo (de du \u011dis kvar jaroj), ni e\u016dropanoj povus interkompreni\u011di pere de Esperanto! Tutcerte \u0109i tio estus pli valora, ol la raporto de la Marso, ke \u201csur la Marso ne ekzistas vivo!\u201d (\u0108i tion ni ja jam scias!)<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tre valore, \u011doje, gaje, bele estos sonanta sciigo: \u201cLa unui\u011danta E\u016dropo uzis sian influon kaj klerigis siajn anojn instruante al ili Esperanton.\u201d<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">Mil. Pokorn\u00fd, Ji\u010d\u00edn<\/span><\/h4>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Reveno hejmen<\/b><\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Regulaj legantoj de nia gazeto jam dufoje legis pri niaj geamikoj Gudule kaj Laurent Cuenot el Francio, kiuj migris \u0109irka\u016d E\u016dropo kun \u0109evalo kaj ruldomo. Iliaj regulaj informoj, kiujn ricevadis multaj iliaj geamikoj, tre bone kaj interese informis pri iliaj pluaj aventuroj. Nun ni ricevis la lastan informon pri ilia reveno hejmen al Le Haut Tregonneau en Bretonio. Fakte la voja\u011do fini\u011dis. Tamen la inter\u015dan\u011doj da\u016dras, konkrete per la organizo de somera festo. La agadoj, dum la jaro 2003 konsistos el prezentado de lumbildaro organizado de la festo kaj ser\u0109ado de financaj subtenoj por helpi al malpli ri\u0109aj lo\u011dantoj por voja\u011di al Francio, kaj poste por skribado de la bulteno.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">Fili<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-size: large;\">Informo<\/span><\/h2>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto klubo en P\u0159erov festos la 80-an datrevenon de sia fondi\u011do. La klubo aran\u011dos la 24-an de majo solenan programon. Detalajn informojn petu \u0109e <b>Ludv\u00edk Chytil, Dr\u00e1\u017en\u00ed 60, 750 01 P\u0159erov, tel. 581 209 858.<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dekdu steloj sur flago de EU restos<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108u plinombri\u011dos steloj sur flago de E\u016dropa Unio, kiam ali\u011dos al \u011di pluaj \u015dtatoj? La respondo estas ne, la dekdu steloj ja neniam simboli\u011dis dekdu \u015dtatojn de EU. La flago de EU estis akceptita en la jaroj 1986 kaj la steloj havas sian originon en katolika religio, kiu en\u00a0 la \u015dtatoj de la Unio hegemonias.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La flagon iniciatis Arsen Heitz, konvinkita katoliko kaj anta\u016d sia morto li konfesis, ke inspiris lin bildo de Virgulino Maria Mirakla en la strato du Bac en Parizo. Interalie, anka\u016d la statuo de Virgulino Maria en la katedralo de Strasburgo estas kronita de la\u00a0 dekdu steloj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">Esperantigis Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">Ni funebras:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">La 25-an de februaro 2003 forlasis nin la membro de revizia komisiono de AEH Karel \u010cervenka el urbo Zdice. Mi konis s-anon \u010cervenka (skribas J.Mr\u00e1z) de\u00a0 la jaro 1992. En la lastaj jaroj mi renkontadis lin en trajnoj de la fervojlinio Praha-Plze\u0148 dum miaj voja\u011doj en la urbon Plze\u0148. Li laboris sur tiu \u0109i fervojlinio kiel konduktoro. Mi konis lin kiel fervoran esperantiston. Ni interparoladis pri ordinaraj problemoj de Esperanto-movado. Li portadis E-insignon sur la jako de sia uniformo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\">La redakcio kondolencis al lia familio.\u00a0 Honoron al lia memoro.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Ajlo kontra\u016d sklerozo<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">30 sen\u015deligitajn gu\u015dojn da ajlo kaj 3 distran\u0109itajn citronojn muelu en &#8220;vianda&#8221; muelilo. \u0108ion metu en litron da akvo kaj lasu iomete boli. Post malvarmi\u011do la miksa\u0135on trafiltru kaj metu en botelon.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Uzado: \u0109iutage trinku likvoran glaseton da miksa\u0135o, du horojn anta\u016d la \u0109efa man\u011dado a\u016d du horojn post la man\u011dado. La medikamenton oni povas dol\u0109igi nur per mielo kaj \u0109iam nur la kvanton, kiun oni volas trinki.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tri-semajna uzado de tiu \u0109i kuracilo havas prosperigan efikon por renovigo de la homa organismo. Cedas sklerozi\u011do de angioj. Post tri-semajna uzado de la miksa\u0135o interrompu la kuracadon por unu semajno. Tiun efikan kaj nemultekostan kuracilon oni rekomendas ripeti \u0109iun duonjaron.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0160L.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Belan printempon kaj agrablan travivon de Paskofestoj en plena sano el kore dezira via redakcioo<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> <span style=\"font-size: small;\">&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1, J.Kosnar<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">telefon:\u00a0 466 611 941<br \/>\ne-mail:<\/span><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 4\/2003 Enhavo: Konkurso pri kongresoj Datreveno de J.Ha\u0161ek Bondeziro Unui\u011danta E\u016dropo Reveno hejmen Dek du steloj Recepto Konkurso el historio de Esperanto Kion scias niaj legantoj pri la unuaj Universalaj kongresoj de UEA? Nian konkurson partoprenis nur unu membro Jind\u0159ich Tom\u00ed\u0161ek. Li sendis ampleksan priskribon pri la unuaj dek kongresoj kaj la redakcio gratulas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5443","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5443","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5443"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5443\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5752,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5443\/revisions\/5752"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5443"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5443"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5443"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}