{"id":5441,"date":"2003-02-28T20:30:55","date_gmt":"2003-02-28T18:30:55","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5441"},"modified":"2018-06-22T05:55:48","modified_gmt":"2018-06-22T03:55:48","slug":"informilo-2-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-2-2003\/","title":{"rendered":"Informilo 2\/2003"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\">\u00a0<span style=\"font-size: xx-large;\"><b>Informilo 2\/2003<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>Nia voja\u011do al Skotlando kaj Anglujo<br \/>\n<\/span>La traviva\u0135oj de Verona<br \/>\nNova plej norda ZEO<br \/>\nNeforgesebla<br \/>\nlibertempo<br \/>\nLingva anguleto<\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\">Nia voja\u011do al Skotlando kaj Anglujo <\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiel anta\u016d kvin jaroj, anka\u016d nun preparis por ni precizan programon mia amikino Jenny Goddard el Painswick. Mi kun mia sepmembra grupeto da knabinoj, akompanata de gitaristo Pavel (mia frato) ekveturis en Pragon la 20-an de junio 2002 en granda varmo de 36\u00a0gradoj. Nia voja\u011do da\u016dris 16\u00a0horojn, ni uzis E\u016drotunelon. Ni e\u0109 ne rimarkis, ke ni estas sub maro. Post ses horoj de atendo en la stacidomo venis Brian &#8211; edzo de Jenny, kaj ilia filino Iva. Tuj post la vesperman\u011do ni devis rapidi en E-klubejon. Nia programo pla\u0109is al londonaj gesamideanoj, \u0109efe dancoj kaj kutimoj, same kiel poemo kun danco &#8220;Anta\u016dkristnaska tago&#8221;.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Sabate matene ni forveturis kun Jenny kaj Iva en Skotlandon. La vojo estis longa, sed agrabla. En Glasgow atendis nin mia amiko, pastro Charlie Dornan el Coatbridge, kiu veturigis nin en la lo\u011dlokon &#8211; estintan mona\u0125ejon de ksaveranoj. \u011ci situas du-tri kilometrojn de pre\u011dejo de Sankta Stefano, kie lo\u011das Charlie, kiu pli poste\u00a0 montris al ni Glasgowon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Diman\u0109e la sankta meso okazis je la 10-a kaj anka\u016d dum tagmezo. La pre\u011dejon ni atingis per a\u016dtomobiloj. Posttagmeze ni kun Charlie veturis per buseto al artefarita lago, kie ni piknikis. Ni tie vidis banlokon de romanaj soldatoj, kiu estas preska\u016d du mil jarojn malnova. Poste gvidis nin Charlie en amuzparkon, kie la knabinoj estis treege feli\u0109aj kaj provis e\u0109 dan\u011derajn atrakciojn. Ankora\u016d restis tempo por viziti pilgrimlokon &#8211; Skotan Lurdon. Tie ni a\u016ddis, ke iu pastro fondis la pilgrimlokon dum terura senlaboreco, por ke povu malri\u0109aj homoj gajni monon dum la konstruado de pre\u011dejo kaj anka\u016d por ke malri\u0109uloj havu pilgrimlokon en sia lando. Ni vidis krucon de irlandanoj konstruita okaze de la 15-a datreveno de la tempo, kiam venis en Skotlandon iliaj anta\u016duloj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Lunde ni iris en lernejon kun Charlie kaj prezentis nin tie. Charlie tradukis \u0109iam ion el la fabelo a\u016d el la kutimoj en anglan lingvon. Poste ni veturis al muzeo Summerlee. Tie ni e\u0109 veturis per malnova tramo. Al ni pla\u0109is strato kun malnovaj ministaj domoj, el kiuj \u0109iu devenis el alia jaro. La plej malnova estis el jaro 1840, la plej nova el jaro 1960. \u0108ie estis nomoj de veraj homoj, kiuj tie lo\u011dis, kaj la ekipa\u0135o de domo el la nomita jaro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Vespere okazis solena kunveno kun vesperman\u011do. \u0108arme dancis malgrandaj knabinoj el Coatbridge irlandajn dancojn kaj ludis sak\u015dalmisto, poste prezentis sin mia grupeto. Al la dancoj, kutimoj, poemo kaj pantomimo pri Bono kaj Malbono la\u016d la deziro de Charlie ili aldonis fabelon &#8220;Pri globkuketo&#8221;, \u0109ar similan fabelon oni havas anka\u016d en Skotlando. Nin \u011dojigis anka\u016d tio, ke Charlie komencis instrui kelkajn knabinojn pri Esperanto kaj ni a\u016ddis de ili E-vortojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Pluan tagon akompanis nin Charlie al la maro en la urbon Ayr. Tie ni vizitis muzeon de verkisto Robert Burns, anka\u016d la ponton, pri kiu li skribis, kaj turon en belega \u011dardeno konstruitan por lia honoro. La maro al la knabinoj tre pla\u0109is, kvankam ne estis eble bani sin. Poste ni ankora\u016d trarigardis la urbon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Merkrede dum voja\u011do tra Londono al la lo\u011dloko de nia gvidantino okazis problemoj, \u0109ar parto de nia grupo perdi\u011dis kaj elvagoni\u011dis en alia stacio. Anka\u016d pro plimalboni\u011danta malsano de la gvidantino nia grupo ne povis lo\u011di \u0109e \u015di, sed helpis \u015din alia esperantistino en la apuda vila\u011do kun anglikana pastro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u0134a\u016dde matene ni veturis kun Elizabeth en elementan lernejon en Gloucester. La lernejo estis por ni treege interesa. Malgrandajn gelernantojn tien gvidis panjoj en la sarioj el Hindio, kun ka\u015ditaj viza\u011doj la\u016d Arabio kaj anka\u016d nigrulinoj. Sur la lerneja pordo estis trilingvaj surskriboj: angla, araba kaj hinda. En la lernejo ni trovis anka\u016d knabinon, kiu parolis \u0109e\u0125e. Ni prezentis por la gelernantoj fabelojn, dancojn kaj kutimojn, \u0109iam al ni helpis Elizabeth, kiu por infanoj \u0109ion klarigis. La infanoj estis tre atentemaj. En Stroud Ta\u015da kaj Iva gvidis nin en la elementan lernejon, kie ni anka\u016d prezentis nin en la gimnastikejo. La infanoj denove vidis fabelojn, dancojn kaj kutimojn, kaj a\u016ddis kantojn de Pavel. Tiuj al ili tre pla\u0109is, ili apla\u016ddis kaj movi\u011dis en la ritmo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La sekvintan tagon ni veturis denove por prezenti nin en alian lernejon, nun en Sir Thomas Rich&#8217;s school, kie instruas Elizabeth. La lernejo posedas grandan salonon kun teatra podio. Kunvenis \u0109i tie gelernantoj el tri diversaj lernejoj. Ni montris nian kutiman programon, denove kun helpo de Elizabeth. Por la lernejoj ni alportis diversajn suvenirojn, anka\u016d ni ricevis kelkajn, ekzemple verdajn \u0109apojn. Anka\u016d venis redaktoro el gazeto por foti nian grupon kun infanoj el la lernejoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Vespere ni vizitis la katolikan pre\u011dejon en Gloucester.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Sabate okazis tuttaga ekskurso en Bowood House. Kun ni veturis esperantistoj kaj familioj kun infanoj lernantaj Esperanton el Painswick kaj \u0109irka\u016da\u0135o.\u00a0 En unu domo lo\u011das familio, kiu proponas trarigardi kolektojn en parto de la domo: interesajn ludilojn por diversa\u011daj infanoj: balanciilojn, \u015dipon, trabojn, saltejojn, ktp.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Diman\u0109e, la 30-a de junio 2002 ni forveturis en Oksfordon kaj adia\u016dis kun la konatoj. En Oksfordo ni kunvenis kun doktorino Katalino Hall, \u015di bone konas la urbon kaj gvidis nin, rakontante pri \u011diaj interesa\u0135oj. Ni vizitis anka\u016d la muzeon de natursciencoj kiu al la knabinoj tre pla\u0109is. Poste ni jam rapidis al doktorino Marjorie Boulton, kiu krom tio, ke \u015di \u015datas katojn kaj skribas poemojn, anka\u016d \u015di \u015datas kuiri. \u015ci preparis por ni ri\u0109an vesperman\u011don kun multaj bongustaj man\u011da\u0135oj kaj kun dol\u0109a\u0135oj, kiel verda E-stelo kaj oran\u011da kato. La tempo tre rapidis, ni devis kapti trajnon en Londonon kun niaj pezaj valizoj. Ni feli\u0109e alveturis en Londonon kaj atingis la junularan gastejon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Dum la lasta tago nia grupo volis viziti Buckingham-palacon kaj vidi la \u015dan\u011don de gardistoj, sed pro manko de tempo \u011di ne eblis. La sonorilejon Big Ben ni fotis poste nur el buso.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Marde la 2-an de julio 2002 ni estis en Prago kaj en ordo ni atingis nian hejmon. Ni estas tre dankemaj al \u0109iuj, kiuj helpis al mi dum nia neforgesebla voja\u011do tra Anglio kaj Skotlando.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Zdena Novotn\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La traviva\u0135oj de Verona <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Post diligentaj preparoj ekveturis kvar virinoj el kvar diversaj urboj de Bohemio, membrinoj de AEH kaj frontis multajn aventurojn. La celo estis partopreni la 5-an kongreson de esperantistoj de E\u016dropa Unio en itala urbo Verona, okazinta la 23.-28.8.2002. La temo de la kongreso estis: EFEKTIVA LINGVA EGALECO.\u00a0 Iuj malfacila\u0135oj aperis jam dum la preparoj por ekscii la lokon de nia pagita lo\u011dado. Anta\u016d nia forveturo okazis inunda katastrofo sur la riveroj Vltava kaj Labe, tamen tio ne haltigis nin kaj ni per buso kun du \u015doforoj \u2013 itala kaj \u0109e\u0125a \u2013 atingis Verona-n unu tagon anta\u016d la kongreso. Kaj ni estis la unuaj, kiuj envenis la kongresejon en la universitato.\u00a0 \u015cajnis al ni, ke la organizado de la kongreso ne estis plene perfekta, sed la enhavo faka e\u0109 akompana estis bona kaj plene kontentigis nin. La rezolucio al parlamentanoj de EU anta\u016d \u0109io atentigas pri nacia lingvo kiel portanto de nacia kulturo kaj malebleco uzi \u011din por demokrata dialogo. Plu vi povas trovi en interreto sur la adreso\u00a0 <a href=\"http:\/\/www.lingvo.org\/\">www.lingvo.org<\/a> a\u016d demandi al adreso <\/span><a href=\"mailto:info@lingvo.org\"><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">info@lingvo.org<\/span><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">. Estis elektita nova prezidanto, anstata\u016d Umberto Broccatelli, kiu restis honora prezidanto, irlanda diplomato Se\u00e1n O\u00b4 Riain.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La venonta kongreso okazos en hispana Bilbao en la jaro 2004. Dum la voja\u011do tra Italujo ni ne trovis reklamojn, ni ne vidis okulfrapajn afi\u015dojn de Mac Donald.\u00a0 Verona estas pura bela antikva urbo sur rivero Adi\u011do. Volontaj taksiistoj veturigis nin favorpreze kaj sekure al nia lo\u011dejo en porjunularan hejmon, kie ni \u011duis plenekipitan kuirejon kaj lavejon. La plej impresa rememoro certe restos\u00a0opero Nabuco en Areno \u2013 roma amfiteatro. Problemetoj komence estis trairado surstrate, \u0109ar italoj stiras siajn motorciklojn kaj a\u016dtomobilojn tre rapide kaj pasantoj neglektas verdan semaforon, sed \u0109iam iras, kiam la a\u016dtomobiloj havas ru\u011dan lumon. Tamen ni neniam a\u016ddis grincadon de bremso, neniam ni vidis problemon de pasanto. Trairante kelkfoje nokte (nia domzorgisto donis al ni \u015dlosilon de la kolegio), ni vidis nur trankvile sidantajn homojn \u0109e la gastejetoj kaj renkontis neniun ebria. Feli\u0109e nirenkontis \u0109iujn niajn geamikojn kaj trovis anka\u016d novajn. En la kongresejo akceptadis nin kiel e\u016dropanojn, ni tute ne sentis nin kiel \u2013 ekster-EU-anoj. Male, la vorto \u0109e\u0125o sonis bone de la flanko de la esperantistoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>M. Bla\u017ekov\u00e1, J. Drahotov\u00e1, J. Mat\u011bjkov\u00e1, B. Zubov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Nova plej norda ZEO <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>Kara amiko mia Hugo R\u00f6llinger notis en <\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Monumente pri Esperanto<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>, \u0109e pa\u011do 89, la plej nordan ZEO-n en Narvik (Norvegio). <\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tiu \u0109i urbo ku\u015das 200 km norde de la Polusa Cirklo. Temas pri E-monumento ina\u016dgurita la 16-an de a\u016dgusto 1934, fare de intendanto-generalo Louis Bastien, post la 26-a UK en Stokholmo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Post longa traser\u0109o kaj pluraj leteroj al la koncernata norvega administrado tiu rekordo falis! Sed \u011di restas norvega! Temas pri <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Esperantoneset<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"> en la insulo Spicberko de la Svalbarda arkipelago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La fina\u0135o <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>neset<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"> traduki\u011das <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>La terpinto<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">. Tiu fina\u0135o estas uzata nur por la terpintoj, kiuj eniras \u0109u lagon, \u0109u fjordon. Terpinto Esperanto situas \u0109e la orienta bordo de Dicksonfjord, inter Lyckholm-valo kaj &#8230; Ido-valo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Jes ja, vi bone legis: &#8220;Ido-valo&#8221;! En la raporto pri la oficiala nomigo <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Esperantoneset<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"> estas tiu precizigo: <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Ido derivitas de Esperanto, internacia helplingvo<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">. Anka\u016d la iniciatinto estas konata: Johs. Lid, kaj la iniciato datumas de 1924, a\u016d 1929, \u0109ar la lasta cifero ne estas bone legebla sur la dokumento.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u0108iel ajn. Terpinto Esperanto anta\u016das la narvikan ZEO-n de pluraj jaroj. La geografia pozicio de Terpinto Esperanto sur la mapoj de ni ricevitaj estas proksimume por la longitudo \u00b1 15 gradoj kaj 22 minutoj, kaj por la norda latitudo (anka\u016d proksimume) 78 gradoj kaj 37 minutoj, t.e. 1250 km for de la Norda Poluso. \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Do, inter la du norvegaj ZEO-j estas distanco de 12 gradoj kaj 19 minutoj. Sciante, ke latituda grado valoras \u0109.110 km, Terpinto Esperanto situas je 1350 km pli norde ol la narvika E-monumento.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tutcerte aliaj malnovaj ZEO-j estas ankora\u016d nekonataj. Kiu estos la venonta malkovrita ZEO?<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Raymond Bor\u00e9, 481 Square Zamenhof, FR-73000\u00a0 CHAMBERY, Francio<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>(UEA-komisiito pri ZEO-j)<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Transprenita el Heroldo de Esperanto<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Neforgesebla libertempo <\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Anta\u016dparolo de Liba Filipov\u00e1: <i>Voja\u011di estas por multaj facila kaj tute ordinara afero, sed por G\u00e9rard kaj Jeannine \u011di estis la\u016d mi stre\u0109a kaj certe neforgesebla. Imagu, handikapita viro sur \u0109areto kaj lia edzino, kiu helpis lin. Mi admiris ilin. G\u00e9rard perfekte \u015doforis tra Francio, Germanio, \u0108e\u0125io kaj Pollando en a\u016dtomobilo speciale adaptita por handikapuloj.\u00a0 Ili trapasis 5.192 km. G\u00e9rard pri la voja\u011do skribas: <\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Nian \u0109e\u0125an amikinon Jarmila R\u00fdznarov\u00e1 ni ekkonis dum la kongreso en Montpellier en la jaro 1998. Tiam ni ali\u011dis al AEH kaj abonis la gazeton Informilo, kies \u0109efredaktorino \u015di estas. Ni renkontis \u015din kaj \u015dian filinon Lenka kun la edzo Kiril en Saint Avertin, kie ili libertempis \u0109e nia amiko Andr\u00e9 Aude, dum ilia voja\u011do tra Francio. \u015ci multe helpis al ni, kvankam \u015di samtempe preparis la kongreson de la Asocio de handikapitaj esperantistoj en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Nia voja\u011do komenci\u011dis en Tours. Ni voja\u011dis 590 km direkten al Metz. Ni promenis en la urbo kaj poste ni da\u016drigis tra N\u00fcrnberg, Mari\u00e1nsk\u00e9 L\u00e1zn\u011b kaj Plze\u0148. Survoje al Plze\u0148, kie atendis nin nia amikino Marie Z\u00fdkov\u00e1, ni veturis al Mari\u00e1nsk\u00e9 L\u00e1zn\u011b, \u0109ar Jarmila diris al ni: kiu ne vizitis banlokojn en \u0108e\u0125io, tiu ne vizitis la landon. Ni admiris la pavilonon por akcepti malsanulojn kaj handikapulojn, anka\u016d ni gustumis la akvon, kiun vendadis mona\u0125oj al la ri\u0109uloj el bohemiaj urboj. La urbon vizitis multaj famaj personoj. En \u011di trovi\u011das 140 fontoj, sed nur 39 estas konvenaj por kuracado.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Veninte al Plze\u0148 ni rendevuis kun Marie en parkejo fronte de la a\u016dtomobilfabriko \u0160koda. Ni facile rekonis unu la alian. Marie proponis al ni viziti iomete la urbocentron anta\u016d la vojo al \u015dia hejmo. Ni estis tute bonkore kaj tre bone akceptitaj en \u015dia privata domo, kie \u015di lo\u011das kun sia filo kaj lia familio. Kune kun \u015di ni vizitis du kastelojn proksime de la urbo, Kozel kaj Nebilovy. Post nia vizito \u0109e Marie ni retrovis Jarmilan en la stacidomo de Karl\u0161tejn. Ni dormis du noktojn \u0109e esperantistaj geamikoj de Jarmila en la familio de Maudr en tute simpla dometo kun agrabla korto, kie ni vespere fritis kolbasojn pere de bastonetoj tenataj \u0109e la fajro.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Poste ni voja\u011dis en Pragon, kie nin atendis Lenka, la filino de Jarmila, kiu unue gvidis nin al simpla malmultekosta hotelo kaj poste ni admiris kun \u015di la \u0109efurbon de \u0108e\u0125io. Neforgeseblaj por ni estis la momentoj, kiam ni vidis la urban kastelon, trairis la Oran strateton, vizitis la katedralon, la sonorilturon, la ponton de Karolo la IV-a, la pre\u011dejon de Sankta Nikolao, la insulon Kampa, Nacian teatron, ni admiris Malnovurban placon kun astronomia horlo\u011do, imponan monumenton de Prago &#8220;La komunuma domo&#8221; kaj Venceslaan placon. Nokte ni iris kun Lenka al la turo por vidi la urbon prilumita. Ni vizitis anka\u016d la judan kvartalon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Poste ni da\u016drigis al urbo Kutn\u00e1 Hora, kie ni vizitis katedralon de Sankta Barbara, kiu estas monumento de UNESKO. Sekvis stranga ostarejo de la pre\u011dejo en Sedlec. Finfine ni atingis la urbon Pardubice.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Jarmila kun sia filino Mirka atendis nin. La viroj kunportis nin kun la \u0109areto supren al \u015dia lo\u011dejo, \u0109ar ekstere pluvis. Ni povis gustumi kukojn bakitajn de Mirka. En la urbo ni admiris la urbodoman placon, ni vidis montrofenestron kun esperanta\u0135oj, kiuj trovi\u011das en vendeja galerio. Ni vizitis la kuraclokon Bohdane\u010d kaj anta\u016dvespere ni piknikis en la \u011dardeno de Jarmila kun la esperantistoj el Pardubice.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Nia sekvanta vizito estis P\u0159elou\u010d, kie okazadis lingvaj seminarioj kaj poste ni forveturis al Skokovy en la pensionon Espero. Survoje ni haltis en Hradec Kr\u00e1lov\u00e9 kaj en la kastelo Kuks. En Mlad\u00e1 Boleslav ni vizitis la muzeon de fabriko \u0160koda kaj la pre\u011dejon Loreta. Posttagmeze ni voja\u011dis al Doksy kaj la sekvantan tagon ni vizitis la muzeon en Turnov. Ni grimpis per a\u016dto sur la monton Je\u0161t\u011bd \u0109e la urbo Liberec. Ni admiris anka\u016d la regionon nomitan &#8220;\u0108e\u0125a Paradizo&#8221; kun la turoj de la ruino Trosky.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Nia vizito \u0109e Jarmila fini\u011dis per solena\u0135o de la naski\u011dtago de la filino Lenka. Jarmila poste akompanis nin al Litomy\u0161l kaj post la trarigardo de la urbo ni da\u016drigis nian voja\u011don al Chropyn\u011b.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Survoje al Chropyn\u011b, kie atendis nin sekvantaj gastigantoj Liba kaj M\u00ed\u0161a Filip, ni haltis en Olomouc. Feli\u0109e, \u0109ar kiam ni revenis tien kun M\u00ed\u0161a, pluvegis tiom, ke ni ne povis forlasi la a\u016dtomobilon. Liba kaj M\u00ed\u0161a akceptis nin tre bone. Ili amba\u016d multe helpas al Jarmila \u0109e la eldonado de la gazeto Informilo. Kune kun ili ni vizitis la naturmuzeon en Str\u00e1\u017enice, la vinkelojn en Petrov kaj la urbon Krom\u011b\u0159\u00ed\u017e. Poste\u00a0 nia restado en \u0108e\u0125io fini\u011dis kaj ni da\u016drigis nian voja\u011don en Pollandon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En Pollando ni veturis al urbo Bielsko-Biala, kie atendis nin Elizabeta kaj \u0108eslavo. Ni renkontis multajn iliajn geamikojn kaj \u0109iam ni spertis tre varman etoson.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Survoje hejmen ni haltis en Germanio por saluti niajn geamikojn kaj revenis al Tours. \u0108ie, en \u0108e\u0125io, Pollando kaj Germanio ni renkontis tre afablajn homojn. En multaj lokoj ili afable kaj spontane helpis al G\u00e9rard ascendi la deklivojn a\u016d \u015dtuparojn, e\u0109 sen unu vorto. Ni multe dankas al \u0109iuj niaj geamikoj kaj helpantoj por nia neforgesebla libertempo.<\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Jeannine kaj G\u00e9rard Layseman &#8211; Francio<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Lingva anguleto <\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Esperanto &#8211; s mal\u00fdm \u010di velk\u00fdm p\u00edsmenem? <\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">V \u010desk\u00e9m jazyce p\u00ed\u0161eme \u201eesperanto\u201c v\u017edy s mal\u00fdm p\u00edsmenem, t\u00e9\u017e \u201eesperantista\u201c, \u201eesperantsk\u00fd, \u201eesperantsky\u201c. Ale pro\u010d se setk\u00e1v\u00e1me s chybami v n\u00e1zvu \u201eEsperanto\u201c a odvozen\u00fdch slovech dokonce i v ofici\u00e1ln\u00edch esperantsk\u00fdch textech? Ka\u017ed\u00fd esperantista v\u00ed, \u017ee tento n\u00e1zev je odvozen od slova \u201eesperi\u201c a \u017ee n\u00e1zev \u201eEsperanto\u201c poch\u00e1z\u00ed od samotn\u00e9ho L.L.Zamenhofa, kter\u00fd si zvolil jm\u00e9no \u201eD-ro Esperanto\u201c za sv\u016fj pseudonym.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">V esperantsk\u00fdch textech p\u00ed\u0161eme ve slovech \u201eEsperanto\u201c a od n\u011bho odvozen\u00fdch slovech velk\u00e9 p\u00edsmeno pouze tam, kde by mohly nastat pochybnosti, zda slovo nen\u00ed tvarem slovesa \u201eesperi\u201c. Sem pat\u0159\u00ed samotn\u00fd n\u00e1zev jazyka: tedy \u201eEsperanto\u201c (\u201eesperanto\u201c je podstatn\u00e9 jm\u00e9no slovesn\u00e9 = n\u011bkdo doufaj\u00edc\u00ed), d\u00e1le \u201eEsperante\u201c (\u201eesperante\u201c je p\u0159echodn\u00edk p\u0159\u00edtomn\u00fd = doufaje, doufaj\u00edc, doufaj\u00edce), \u201eEsperanta\u201c (\u201eesperanta\u201c je p\u0159\u00eddavn\u00e9 jm\u00e9no slovesn\u00e9 = doufaj\u00edc\u00ed); rovn\u011b\u017e ve slov\u011b \u201eEsperantujo\u201c, kter\u00e9 sice nem\u016f\u017ee b\u00fdt tvarem slovesa \u201eesperi\u201c, ale je to n\u00e1zev zem\u011b, i kdy\u017e pomysln\u00e9.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tam, kde nemohou nastat pochybnosti, zda jde o tvary slovesa \u201eesperi\u201c, p\u00ed\u0161eme v\u017edy v esperantu mal\u00e9 p\u00edsmeno. Jsou to slova \u201eesperanta\u0135o\u201c, \u201eesperantano\u201c (p\u0159\u00edvr\u017eenec esperanta, nikoli je\u0161t\u011b esperantista), \u201eesperantigi\u201c (maj\u00edc\u00ed dva v\u00fdznamy: 1\/ p\u0159elo\u017eit do esperanta, 2\/ u\u010dinit n\u011bkoho esperantistou), \u201eesperantisto\u201c, \u201eesperantismo\u201c, \u201eesperantistaro\u201c, \u201eesperantisteco\u201c, \u201eesperantologio\u201c a \u201eesperantologo\u201c.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Zapamatujme si tedy ona \u010dty\u0159i slova, v nich\u017e p\u00ed\u0161eme v esperantu velk\u00e9 p\u00edsmeno (viz druh\u00fd odstavec). Ve v\u0161ech ostatn\u00edch p\u00ed\u0161eme mal\u00e9 p\u00edsmeno.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tiu \u0109i lingva anguleto temas pri: <\/span><\/p>\n<p style=\"line-height: 150%;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">Esperanto \u2013 majuskle a\u016d minuskle? <\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En Esperantaj tekstoj ni skribas majusklon \u201eE\u201c nur en la vortoj, kie oni povus dubi, \u0109u temas pri \u201eEsperanto\u201c a\u016d \u0109u tiu vorto estas derivita de la verbo \u201eesperi\u201c. Do: Esperanto x esperanto = iu, kiu esperas; Esperante x esperante; Esperanta x esperanta; Esperantujo = nomo de lando, malgra\u016d nur imaga.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Minuskle oni skribas la vortojn : esperanta\u0135o, esperantano (adepto de Esperanto, ne ankora\u016d esperantisto), esperantigi, esperantisto, esperantismo, esperantistaro, esperantisteco, esperantologio kaj esperantologo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kelkaj ne\u0109e\u0125aj esperantistoj deziras, ke mi skribu la lingvan anguleton Esperante. Mi skribas \u011din precipe por \u0109e\u0125aj legantoj de Informilo, \u0109ar mi scias, la\u016d mia propra sperto, ke multaj esperantistoj parolas kaj skribas Esperante spontane sen koni la gramatikan terminaron, precipe tiuj, kiuj lernis Esperanton per \u0108e-metodo. La lingva anguleto estas destinita precipe al la esperantistoj-handikapuloj, kiuj komencis lerni Esperanton en relative pli alta a\u011do. Ofte mi komparas Esperantan fenomenon kun la analogia \u0109e\u0125a. Sed mi promesas, ke mi estos skribanta lingvajn anguletojn en Esperanto, se mi trovos por tio konvenan temon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Jaroslav Mr\u00e1z<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"> &#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><br \/>\nEldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<\/span><\/p>\n<p>telefon: 466 611 941<br \/>\ne-mail:<a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<br \/>\n<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u00a0Informilo 2\/2003 Enhavo: Nia voja\u011do al Skotlando kaj Anglujo La traviva\u0135oj de Verona Nova plej norda ZEO Neforgesebla libertempo Lingva anguleto Nia voja\u011do al Skotlando kaj Anglujo Kiel anta\u016d kvin jaroj, anka\u016d nun preparis por ni precizan programon mia amikino Jenny Goddard el Painswick. Mi kun mia sepmembra grupeto da knabinoj, akompanata de gitaristo Pavel [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5441","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5441","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5441"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5441\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5758,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5441\/revisions\/5758"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5441"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5441"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5441"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}