{"id":5440,"date":"2003-12-30T20:30:54","date_gmt":"2003-12-30T18:30:54","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5440"},"modified":"2018-06-17T18:29:42","modified_gmt":"2018-06-17T16:29:42","slug":"informilo_2003_12","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo_2003_12\/","title":{"rendered":"Informilo 12\/2003"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 12\/2003<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b>La plej fama kristnaska kanto<br \/>\nBondeziro al Mirek Malovec<br \/>\nMiraklo, kiu nomi\u011das Mogui Marbles<br \/>\nFari\u011du detektivo<br \/>\nBone ni fartis en \u0108e\u0125a paradizo<br \/>\nKonferenco de \u0108EA en Litomy\u0161l<br \/>\nDrahom\u00edr Ko\u010dvara<\/span><\/p>\n<h1 lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La plej fama kristnaska kanto <\/span><\/h1>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tuj anta\u016d la Kristnaska festo en la jaro 1818 difekti\u011dis la malnova orgeno de la pre\u011dejo Sankta Nikolao en Obendorf\/Salzach (A\u016dstrio). Malfeli\u0109e riparado de la orgeno ne plu povis okazi anta\u016d la festo. En tiu \u0109i dilemo proponis la helppastro Josef Mohr (1792-1848) al la organisto Franz Xaver Gruber komune verki ion por la venonta festo. Matene la 24-an de decembro Josef Mohr transdonis al sia amiko la tekston de la kanto \u201cStille Nacht, heilige Nacht\u201d (Paca nokt\u2019, sankta nokt\u2019), por ke tiu verku muzikon por gitara akompanado. Jam vespere Gruber prezentis la kreitan melodion al Mohr. La ina\u016dguro okazis per la du verkistoj dum la meznokta meso en la pre\u011dejo Sankta Nikolao kun granda sukceso. <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Paca Nokt\u2019, sankta nokt\u2019, <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0109io en dorm\u2019, sole nur <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">ne la kara, sanktega par\u2019. <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">\u0108arma knabeto kun bukla harar\u2019 <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">dormu en paca kviet\u2019.\u00a0 (dufoje) <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\">\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Paca Nokt\u2019, sankta nokt\u2019, <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">an\u011del\u0125or vekas nun <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">pa\u015dtistaron solene per kant\u2019. <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La\u016dte gloras \u0109iu a\u016ddant: <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jen la savanto, Jesu\u2019!\u00a0 (dufoje) <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\">\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Paca Nokt\u2019, sankta nokt\u2019! <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Dia fil\u2019, kiel vi\u00a0 <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">kore ridas, montrante al ni, <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">ke la savo ekvenis kun vi, <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">venis per via naski\u011d\u2019.\u00a0 (dufoje) <\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><span style=\"font-size: x-large;\"><span lang=\"et-EE\">Bondeziro al<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-size: 300%;\"><span lang=\"et-EE\">50<\/span><\/span><\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">La redakcio de AEH \u011dojas, ke \u011di povas bone kunlabori kun \u0108EA kaj kun la redakcio de Starto. \u0108ar proksimi\u011das ronda jubileo de la \u0109efredaktoro de Starto, ni devas almena\u016d iom skribi pri liaj grandaj meritoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><span lang=\"et-EE\"><b>Miroslav Malovec (1953)<\/b><\/span><\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform1.gif\" width=\"196\" height=\"261\" name=\"Obr\u00e1zek1\" align=\"left\" border=\"0\" \/><span lang=\"et-EE\"><br \/>\nestas redaktoro de Starto, organo de \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio. Sian poresperantan laboron li komencis per instruado en SET Lan\u010dov, lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono de \u0108EA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Gramatikon de Esperanto <\/i><\/span><span lang=\"et-EE\">(1988). Kun Zden\u011bk Rus\u00edn li tradukis romanon de F.Ko\u017e\u00edk pri Komenio <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Lumo en tenebroj <\/i><\/span><span lang=\"et-EE\">(1992), kun JI\u0159\u00ed Patera rakontojn de J. Ha\u0161ek <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Ne nur soldato \u0160vejk <\/i><\/span><span lang=\"et-EE\">(1994), kunlaboris \u0109e novaj vortaroj por la publiko (Kraft-Malovec: Esperanta-\u0109e\u0125a vortaro, 1955, Kraft: \u0108e\u0125a-esperanta vortaro, 1998) kaj \u0109e bro\u015duro de fundamentoj de la \u0109e\u0125a lingvo por eksterlandaj esperantistoj (Chrdlov\u00e1-Malovec: Baza \u0109e\u0125a konversacio,1996), kiu estis tradukita anka\u016d en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la \u0109e\u0125an li tradukis kun V\u00e1clav Pec\u00e1k filozofian verkon de Bruno Volgemann <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Nova realismo <\/i><\/span><span lang=\"et-EE\">(1996). La menciitajn publika\u0135ojn eldonis la firmao KAVA-PECH en Dob\u0159ichovice, kun kiu M. Malovec kunlaboras redaktore anka\u016d \u0109e preparo de publika\u0135oj de aliaj a\u016dtoroj kaj tradukistoj, ekz. <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Milito kontra\u016d Salamandroj<\/i><\/span> <span lang=\"et-EE\">de Karel \u010capek (1994), <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Propra biografio de Karolo IV-a <\/i><\/span><span lang=\"et-EE\">(1994), <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>A\u016ddienco<\/i><\/span> <span lang=\"et-EE\">de V\u00e1clav Havel (1996), <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Bandenlanda legendaro<\/i><\/span> <span lang=\"et-EE\">de B. Philippe (1998) kaj <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>La Besto de Vokaresto<\/i><\/span> <span lang=\"et-EE\">de J. d\u2019Arbaud (1998). Kune kun Jaroslav Mr\u00e1z li tradukis kaj redaktis libron de V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1 <\/span><span lang=\"et-EE\"><i>Eka\u016ddi la animon <\/i><\/span><span lang=\"et-EE\">(1998), preparis por publikigo aliajn tradukojn de Jaroslav Mr\u00e1z (el V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1, Zdena Bergrov\u00e1 kaj Ji\u0159\u00ed Karen). Nun li preparas sian \u0109e\u0125lingvan tradukon el Esperanto de Detlev Blanke pri interlingvistiko. Gravan parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj, postlasitaj de forpasintaj esperantistoj. Sisteme li enkomputiligis la verkojn de Josef Vondrou\u0161ek kaj Milo\u0161 Luk\u00e1\u0161 kaj unuopajn verkojn de aliaj esperantistoj, interalie teknikan vortaron de iama scienc-teknika sekcio. Por arkivaj celoj anka\u016d malnovajn esperantlingvajn publika\u0135ojn, kiuj restis nur en kelkaj ekzempleroj. En interreto li kotribuas al enciklopedio Vikipedio, preparis pa\u011dojn por Starto kaj Dio Benu, pa\u011don de \u0109e\u0125aj Esperanto-verkistoj kaj de faka literaturo. Plie li laboras en la kluba komitato de Brno (biblioteko, bulteno), en la pedagogia kaj ekzamena komisionoj, en la sekcio de informatiko. <\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">Miroslav Malovec, mezlerneja abituriento, en civila vivo laboris dudek jarojn kiel teknika normigisto en konstruktejo de komputila tekniko, nun vendisto de elektronikaj partoj por radioamatoroj, vivas en Brno. <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\"><i>\u015cajnas, ke por liaj meritoj ne sufi\u0109us la tuta nia gazeteto. Tamen ankora\u016d necesas mencii pri lia plua grandega laboro. En la interreto estas de li tradukita brazila kurso de Esperanto, li transskribis multajn literaturajn verkojn en komputilon. Dank\u2019 al M. Malovec estas en interreto anka\u016d la \u0109e\u0125a versio de Vikipedio &#8211; Enciklopedio de Esperanto inter pli ol 30 lingvoj. <\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\"><i>Kara Mirek, kion bondeziri al Vi? Multe da elano por pluaj laboroj, multe da sukcesoj kaj \u0109efe sanon por pluaj jaroj deziras al Vi<br \/>\n<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Estraro de AEH-IKEH <\/i><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: x-large;\"><b>Miraklo, kiu nomi<\/b><\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><span lang=\"et-EE\"><b>\u011das Mogui Marbles <\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\" style=\"text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>(Alivorte Vivantaj energi-donaj \u015dtonoj)<br \/>\n<\/i><\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform2.jpg\" width=\"139\" height=\"180\" name=\"Obr\u00e1zek2\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la lingvo de gento de indianoj Hopi la vorto \u201cmogui\u201d signifas fidela, kara. La indianoj el usona \u015dtato Utah konas \u0109i tiujn \u015dtonojn jam multe da jarcentoj pro ilia forta energio. Ili diris pri \u0109i tiuj \u015dtonoj, ke ili naski\u011dis en la koro de nia Tero. \u0108i tiuj plejparte globformaj ferohavaj kvarcoj havas interne nukleon el sablo\u015dtono, kiu estas \u0109irka\u016data per tega\u0135o el hematito. Ili anka\u016d enhavas magnezion, kalcion, manganon, paladion kaj elsendas tiom da energio, ke ili estas komparataj nur kun meteoritoj, kvankam ili devenas el la profundo de nia Tero. La \u015dtonoj distingi\u011das de ceteraj kuracaj \u015dtonoj pere de sia vivanteco. Ni dividas tiujn \u015dtonojn, je viraj kaj virinaj. Viraj \u015dtonoj estas pli grandaj kaj malpli glataj. Virinaj \u015dtonoj estas malpli grandaj kaj ilia supra\u0135o estas pli velura. La \u015dtonoj pruntas al \u0109iuj &#8211; al homoj, al bestoj, al vegeta\u0135oj, sed anka\u016d al aliaj \u015dtonoj &#8211; bonfaran energion kaj oni esperas, ke ni liberigos ilin el dormo per nia amo kaj tu\u015do.<\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\"><b>La kuraca forto: <\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">Ni tenas la \u015dtonojn en fermitaj manoj. (Virinoj tenas en la dekstra mano viran \u015dtonon kaj viroj la virinan.) Dum 10 -15 minutoj oni sentas agrablan varmon, pulsadon a\u016d mildan rigidi\u011don. La varmo poste trairas al la tuta korpo. La <\/span><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">homoj povas senti bonfaran influon anka<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">\u016d en sia animo. Mi mem havas paron da tiuj \u015dtonoj kaj ilian influon mi jam parte ekkonis, sed mi bone scias, ke mirakloj ne alvenas tuj, \u0109ar \u0109io bezonas tempon. <\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Pavla Zemanov\u00e1 <\/span><\/p>\n<p lang=\"et-EE\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Fari\u011du detektivo &#8230; <\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">Kiu el niaj \u0109e\u0125aj legantoj helpos trovi, en kiu urbo estas tiu\u00a0 \u0109i monumento de Francisco Ferrer, la kreinto de liberpensa pedagogia sistemo \u201clibera lernejo\u201d (Escuela moderna). Li estis false akuzita kiel iniciatinto de revoluciaj ekscesoj en Hispanio kaj en oktobro 1909 ekzekutita. Post tri jaroj li estis plene rehabilitita. En 1909 aperis en Esperanto bro\u015duro \u201cLa pledo por Ferrer\u201d, klariganta lian kazon. Esperanto tiam ludis rolon de rapida informilo pri aktualaj problemoj, simile kiel ekz. pri subpremado de slovakoj en Hungario. Kataluna instruisto F. Ferrer naski\u011dis en la j. 1859.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">Demandu en \u015ctata arkivo, en Regiona bibloteko, en admistraro de urbaj tombejoj. Se vi sukcesos, bonvolu skribi al <\/span><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\"><b>mgr. Zden\u011bk Hr\u0161el, Rudn\u00e1, Brn\u011bnec<\/b><\/span><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><span lang=\"et-EE\">. Li tre damkemos al vi.<br \/>\n<\/span><\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\" lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">J. R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/h3>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bone ni fartis en \u0108e\u0125a paradizo<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jam deksepfoje okazis semajna lingva seminario en vila\u011do Skokovy en \u0109arma naturo de \u0108e\u0125a paradizo. 45 geesperantistoj el 30 diversaj lokoj de \u0108e\u0125a respubliko kaj sola juna germana komencanto \u011duis belan veteron de 22.-29. 10. 2003 kaj kiel \u0109iam \u2013 varman etoson. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La partoprenintoj estis dividitaj en 5 grupetojn, kie ili lernis Esperanton \u0109iun anta\u016dtagmezon la\u016d siaj lingvoniveloj, posttagmeze ili promenis, iom ekskursis, amuzi\u011dis, ekkonis kelkajn novajn videofilmojn. Pri gimnastiko zorgis kiel \u0109iam s-anino Str\u00fdhalov\u00e1, pri\u00a0 manlaboroj instruis s-ino P\u00e1nkov\u00e1. El prelegoj estis certe la plej interesa kaj eduka tiu de nevidanta s-ano Jan P\u0159\u00edborsk\u00fd, prelego pri juvel\u015dtonoj de Margit Turkov\u00e1 kaj \u201emiela rakonto\u201c de abelisto s-ano Myslivec. Post persona vizito de \u0135urnalisto aperis de li artikolo en la loka \u0135urnalo lastan tagon de la seminario. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La naturo de tiu regiono estas fabela kun belaj rokoj, trankvila sen brua trafiko kaj saniga, pro tio niaj handikapuloj kaj pluaj membroj de E-kluboj \u015datas vizitadi \u201enian\u201c pensionon en Skokovy. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Do, skribu en la kalendaron venontan daton: de la 14-a\u00a0 \u011dis la 20-a de aprilo 2004 ! <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">J. Drahotov\u00e1 + J. R\u00fdznarov\u00e1 <\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Konferenco de \u0108EA\u00a0 en Litomy\u0161l <\/span><\/h4>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En bela\u00a0 historia urbo de Orienta Bohemio, kie naski\u011dis \u0109e\u0125a nacia kaj fama komponisto Bed\u0159ich Smetana, kaj anka\u016d tri konataj E-verkistoj St. Buben\u00ed\u010dek, J. Karen kaj K. P\u00ed\u010d, okazis jam la 9-a konferenco de \u0108e\u0125a E-Asocio en la tagoj\u00a0 17. -19. 10. 2003. Partoprenis entute 100 esperantistoj, inter ili multaj membroj de AEH. Ni \u0109iuj estis surprizitaj pro bela granda bildkalendaro, kiun ni trovis inter la konferencaj materialoj. La jarkunveno\u00a0 okazis en granda urba hotelo, kie ni trovis bonan tranoktadon kaj man\u011don. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Interesa estis raporto pri la agado, \u0109ar ni estis informitaj pri multaj nova\u0135oj, kiuj okazas en lasta tempo en interreto. Tie estas jam tri kursoj de Esperanto por \u0109e\u0125oj (en la tradukoj de M. Malovec, D. Chv\u00e1talov\u00e1, P. Mar\u0161\u00edk + M.Smy\u010dka),\u00a0 en preparo estas kelkaj fakaj terminaroj (pri pelt-industriaj procedoj, zoogeografia partigo de la firmtero, pri betono kaj betonistaj laboroj (L. St\u0159eda, J. Werner). Estas prilaborata granda elektronika vortaro E-\u0109e\u0125a, kiu havas jam pli ol centmil esprimojn (J. Hron). <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tradukojn de artliteraturo prilaboras J. Mr\u00e1z kaj J. Patera, kaj M. Malovec tajpas literaturon en komputilon, kie estas jam multaj verkoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En interreto estas jam regule publikigitaj tri niaj E-gazetoj &#8211; Starto, Dio benu kaj Informilo de AEH. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonejo KAVA-PECH eldonis Matematikan vortaron, libron pri alternativa medicino kaj psi\u0125oanalizo, pri interlingvistiko kaj aliajn. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La \u0109eestantoj de la konferenco vizitis faman Rozan herbejeton, kie adia\u016dis patrujon \u0108e\u0125aj fratoj en la 17-a jarcento, sed grandan areon de diversspecaj rozoj, kiuj la\u016ddire ne kreskas en aliaj lokoj, ni trovis en ne tro ordigita stato (kompreneble estas jam malvarma a\u016dtuno). Anka\u00fa ni vizitis tombejon, kie ni metis florojn sur la tombon de la verkisto K. P\u00ed\u010d en \u0109eesto de lia edzino, kiu akompanis nin.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Al la organizantoj de la tuta aran\u011do apartenas sinceraj dankoj.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">J.R\u00fdznarov\u00e1 <\/span><\/h3>\n<p lang=\"et-EE\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 15-an de decembro 1859 naski\u011dis la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Ni rememoru lin! <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Upozorn\u011bn\u00ed:\u00a0 <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Minul\u00fd m\u011bs\u00edc se do redakce vr\u00e1tily dv\u011b ob\u00e1lky s Informilem, proto\u017ee se z\u00a0nich odlepily adresy. Pros\u00edme ty \u010dten\u00e1\u0159e, kte\u0159\u00ed nedostali v\u00a0listopadu sv\u016fj \u010dasopis, aby se p\u0159ihl\u00e1sili, my na opl\u00e1tku slibujeme, \u017ee si d\u00e1me lep\u0161\u00ed pozor na kvalitu lepidla i sv\u00e9 pr\u00e1ce.<br \/>\nred. <\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">(forgluitaj adresoj de la kovertoj) <\/span><\/h2>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Drahom\u00edr KO\u010cVARA<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>(1929 &#8211; 2003)<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>Li foriris sen diri \u201e adia\u016d\u201c.\u00a0<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la tuta respubliko eble ne ekzistis esperantisto, kiu ne konus la grandan propagandiston de Esperanto, bonegan preleganton kun klara kaj la\u016dta vo\u0109o, kiu preska\u016d sen\u0109ese ridetis. Jes, nia bonkora 74-jara amiko Drahom\u00edr Ko\u010dvara forlasis nin post grava malsano la 20-an de novembro 2003. Li ofte partoprenis multajn E-aran\u011dojn. Ni rememoras liajn oftajn scenetojn \u0109e bivakfajroj en la Somera tendaro en Lan\u0109ov. Ja, li anka\u016d apartenis al la fondintoj de AEH.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kara Draho\u0161, ni ne forgesos Vin! J.R\u00fdznarov\u00e1 kun la tuta redakcio. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/inform3.jpg\" width=\"121\" height=\"134\" name=\"Obr\u00e1zek3\" align=\"left\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Drahom\u00edr naski\u011dis la 29-an de januaro 1929 en Dobr\u00e1 apud Fr\u00fddek-M\u00edstek. Frekventinte superan popolan lernejon en Vratimov li poste lernis metion de a\u016dtomekanikisto. En la jaroj 1947-1949 li studis \u0109e dujara majstra teknikumo en Ostrava, poste li ricevis laboron en Moravia-Silezia Armaturfabriko en V\u00edtkovice. Laborante li samtempe altigis sian kvalifikon per studado \u0109e Supera Teknikumo en Ostrava-V\u00edtkovice. Post la baza soldata servo li dungi\u011dis kiel majstro de produkta ekzercado \u0109e la tiama \u015ctataj Laboraj Rezervoj, kiu post kelka tempo \u015dan\u011di\u011dis je Faka metilernejo de V\u017dKG (Ferfabriko Klement Gotwald), kie li laboris en diversaj funkcioj \u011dis emeriti\u011do. \u00a0\u00a0Esperanton li renkontis hazarde en 1947 kaj tuj ali\u011dis al la kurso de V. Slan\u00fd en Ostrava. Fininte \u011din, li fari\u011dis membro de unu el la kluboj en Ostrava (en hotelo Imperi\u00e1l). Poste kreis kun aliaj junaj klubanoj (L. Klegov\u00e1, L. Kysel\u00fd k.a.) junul\u00adaran grupon, kiu memstari\u011dis kiel &#8220;Junularo Ostrava&#8221; kaj poste kiel klubo en V\u00edtkovice, en kiu li laboris en gvidaj funkcioj \u011dis la \u0109ijara malsani\u011do. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En 1949 li partoprenis en Liberec sian unuan asocian kongreson kaj en Ro\u017enov pod Radho\u0161t\u011bm Someran Esperanto-Lernejon. Venontjare li jam apartenis al la preparkomitato kun M. Ska\u0159upov\u00e1 kaj V. Slan\u00fd. Dum la soldatservo (1951-1953) li laboris en la Esperanto-klubo P\u0159erov, por kiu li akiris junajn membrojn kaj gvidis tie kursojn. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Post malfondo de la \u0108e\u0125oslovaka esperantista asocio (1952) trans\u00adprenis aktivecon junularaj grupoj de kluboj en Ostrava, Opava, Prago, Lan\u0161kroun k.a. Esti\u011dis \u0109e\u0125oslovaka Esperanto-junularo, firma organizo kun regionaj komisiitoj. Drahom\u00edr i\u011dis membro de la gvidantaro. Li partoprenis organizadon de konfe\u00adrencoj, eldonadon de la junulara bulteno <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Tagi\u011do<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, poste <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Junularo agu<\/i><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">, instruis\u00a0 Esperanton en lernejoj kaj uzinaj kluboj. Post malapero de SEL en Ro\u017enov li organize kunlaboris \u0109e preparoj de Someraj Esperanto-tendaroj en Chvalatice, Lan\u010dov kaj aliaj kun diversaj funkcioj (instruisto, programestro, tendarestro ktp.). <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la jaroj 1959-1969 funkciis oficiala \u0108e\u0125oslovaka Esperanto-Komitato la\u016d direktivoj de la politika sistemo. Drahom\u00edr en \u011di laboris kiel reprezentanto de junularo en funkcio de vicprezidanto. En 1969 fondi\u011dis \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio kaj Drahom\u00edr fari\u011dis membro de la Centra Komitato en diversaj funk\u00adcioj, dum la unuaj dek jaroj kiel vicprezidanto, poste li aktivis \u0109efe en MEM (Mondpaca Esperanto-Movado), e\u0109 kiel \u011dia \u011denerala sekre\u00adtario. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la 90-aj jaroj entuziasma gvidanto de komisiono por informado, kolektanto de gazetaj eltond\u00ada\u0135oj pri Esperanto, kies kopiojn li dissendadis por plua utiligado en la klubojn. Unu el gravaj rezultoj de lia laboro estis bro\u015dureto pri E-monu\u00admentoj en \u0108e\u0125io. Li produktis anka\u016d vicon da insignoj kaj bildkartoj pri Esperanto. En 1989 dum festotagoj de la asocio en Hav\u00ed\u0159ov li ricevis titolon La honora membro. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni \u0109iuj lin memoras kiel \u0109iam ridet\u00adantan propagandiston kaj oratoron, kiu la\u016dtvo\u0109e kaj entuziasme prezentis siajn diskutajn kontri\u00adbuojn pri la laboro de siaj klubo kaj komisiono kaj pri Lan\u010dov. <\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\">\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Komitato de \u010cEA <\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><i>Mi dankas al \u0109iuj esperantistoj pro iliaj kondolencoj, partopreno \u0109e la sepulto kaj la flordonacoj kaj anka\u016d pro silenta teno de mia \u015datata edzo en viaj memoroj. <\/i><\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Kv\u011bta Ko\u010dvarov\u00e1 <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Ni beda\u016dras, ke ni devas en tiu \u0109i kristnaska numero de Informilo publikigi tiom da\u00a0 malgajaj sciigoj: <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 25-an de novembro 2003 forpasis en a\u011do de 90 jaroj s-ano <b>Joachim Giessner<\/b> (*1913) el Otterbach (Germanio), eksprezidanto kaj honara prezidanto de IFEF. Pro sia simpatieco li estis konata anka\u016d ekster la fervojistaj<br \/>\norganiza\u0135oj. <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">26-an de novembro 2003 por eterne ekdormis longjara ano de AEH kaj ofta partopreninto de seminarioj en Skokovy s-ano <b>Jan Toman<\/b> el Jarom\u011b\u0159, en a\u011do de 80 jaroj. <\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>INFORMILO<\/b><\/span> <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: M. Filip, J. Kosnar, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Tel.\u00a0 466 611 941<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">e-mail:<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800 P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 12\/2003 Enhavo: La plej fama kristnaska kanto Bondeziro al Mirek Malovec Miraklo, kiu nomi\u011das Mogui Marbles Fari\u011du detektivo Bone ni fartis en \u0108e\u0125a paradizo Konferenco de \u0108EA en Litomy\u0161l Drahom\u00edr Ko\u010dvara La plej fama kristnaska kanto Tuj anta\u016d la Kristnaska festo en la jaro 1818 difekti\u011dis la malnova orgeno de la pre\u011dejo Sankta Nikolao [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5440","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5440","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5440"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5440\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5723,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5440\/revisions\/5723"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5440"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5440"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5440"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}