{"id":5439,"date":"2003-11-30T20:30:53","date_gmt":"2003-11-30T18:30:53","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5439"},"modified":"2018-06-22T06:03:33","modified_gmt":"2018-06-22T04:03:33","slug":"informilo-11-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-11-2003\/","title":{"rendered":"Informilo 11\/2003"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 11\/2003<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b><b><br \/>\n<\/b>En 2004 E\u016dropo necesas agi<br \/>\n\u0108u novaj malkovroj pri Josef Dobrovsk\u00fd<br \/>\nEl la leteroj<br \/>\nUK en Svedio \u2013 rememoro<br \/>\nProjekto ITV<br \/>\nLa 6-a internacia abilimpiada konkurso<br \/>\nVizitu SET Lan\u0109ov<\/span><\/p>\n<h1><\/h1>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>En 2004 E\u016dropo necesas agi<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Dum 2004 E\u016dropa Unio pligrandi\u011dos kaj anka\u016d okazos e\u016dropaj balotoj. Tamen la lingva problemo ankora\u016d nek solvi\u011dis nek solvi\u011das, kaj tiel neagante, ni eble direkti\u011das dan\u011dere al lingva unikeco (ka\u015dita per preteksta pse\u016ddo-multlingvismo), kiu endan\u011derigas la lingvan kaj kulturan diversecon de E\u016dropo. Tial interalie esperantistoj proponas komunan (kaj ne unikan) lingvon, kiu ebligus egalecan respekton de \u0109iuj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tiucele ekorganizi\u011das e\u016drop-skala manifestacio por lingva demokratio en E\u016dropo. La \u0109efa celo de tiu agado estos paroligi plej vaste kiel eble (i.a. tra la amaskomunikiloj) pri la lingvaj aspektoj de E\u016dropo kaj tiel konsciigi la publikon pri tiu problemo &#8230;kaj fine eble iel movemigi la politikistoj pri tiu temo. Sed por trafi tiun celon ni devas esti sufi\u0109e multnombraj por havi veran efikon Por tiu agado ni do devas unuflanke arigi plej multajn esperantistojn (ne nur esperanto-parolantojn, sed anka\u016d esperanto-amikojn) el E\u016dropo, kaj aliflanke arigi multajn aliajn asociojn favorajn al lingvo-protektado (kiuj defendas \u0109u regionajn, \u0109u naciajn, \u0109u \u0109iajn lingvojn \u011denerale).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tiamaniere tiu manifestacio arigos \u0109iujn homojn koncernatajn, konsciajn kaj interesatajn pri tiu lingva aspekto de E\u016dropo. \u011ci okazos \u0109e la Ponto de E\u016dropo en Strasburgo (Francio) la 9-an de majo 2004, dum la Tago de E\u016dropo kaj unu monaton anta\u016d la e\u016dropaj balotoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Esperantistoj estos iniciatintoj de tiu manifestacio. Do \u0109iuj Esperanto-asocioj el E\u016dropo informu siajn samlandanojn pri tiu agado kaj kontaktu sialandajn a\u016d siaregionajn asociojn pri lingvo-defendado. Se tia organizado bone funkcias, la manifestacio povus esti tre multnombra kaj efika.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Se vi estas interesata por kunorganizi tiun agadon, vi povas ali\u011di la organizadan diskutiston sendante malplenan mesa\u011don al la jena adreso: <\/span><a href=\"mailto:europa-2004-subscribe@yahoogroupes.fr\"><span style=\"font-size: small;\"><b>europa-2004-subscribe@yahoogroupes.fr\u00a0<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">Necesas agi rapide ekde nun, \u0109ar majo 2004 alvenos tre balda\u016d!<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Sebastien Erhard (el Esperanto-Bretonio)<br \/>\n<\/i><\/span><a href=\"http:\/\/esperanto.bretonio.free.fr\/europo.htm\"><span style=\"font-size: small;\"><i>http:\/\/esperanto.bretonio.free.fr\/europo.htm<\/i><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>El nia po\u015dtkesto:<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\"><i>S-ro Ji\u0159\u00ed Patera, rilate al nia informo pri la nova PM, sendis al ni interesan artikolon pri Dobrovsk\u00fd:<\/i><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108u novaj malkovroj pri Josef Dobrovsk\u00fd<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108i-jare pasis la 250-a datreveno de la naski\u011do de la elstara \u0109e\u0125a lingvisto, slavisto kaj historiisto Josef Dobrovsk\u00fd. Liaj germanlingvaj verkoj pri la historio de la \u0109e\u0125aj lingvo kaj literaturo kaj lia gramatiko de la \u0109e\u0125a lingvo kontribuis al la nacia reveki\u011do. Dank\u00b4 al li jam preska\u016d mortinta \u0109e\u0125a lingvokiel la mita Fenikso renaski\u011dis kaj la \u0109e\u0125a nacio kaj ties lingvo\u00a0 plu evoluis kaj disvolvi\u011dis . Tio estas granda merito de la granda eminentulo Josef Dobrovsk\u00fd.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la \u0135us aperinta 5-a numero de la \u0109e\u0125a kultur-historia revuo D\u011bjiny a sou\u010dasnost (La historio kaj la nuntempo) aperis interesa artikolo dedi\u0109ita al Josef Dobrovsk\u00fd, plume de usona historiisto kaj lingvisto Edward L. Keenan, profesoro de Harvard-universitato kaj a\u016dtoro de vico da studoj pri la rusa kulturo kaj politika mitologio. Prof. Keenan konstatas, ke Dobrovsk\u00fd estis eminenta slavisto, fakulo pri la slavaj lingvoj kaj literaturoj, kiu la\u016d lingvistika vidpunkto studis la oldan testamenton kaj diversajn malnovajn slavajn tekstojn. En la jaroj 1792 kaj 1793 li estis en Peterburgo kaj en Moskvo, kie li studis malnovajn ruslingvajn manuskriptojn. Post kiam li forveturis el Rusio, oni malkovris\u00a0 &#8211; en oktobro 1797 &#8211; inter la malnovaj manuskriptoj fragmentojn de malnova manuskripto el la 12-a jarcento, kiun oni komencis nomi \u201eVortoj pri la regimento de Igoro\u201c. Tiu \u0109i manuskripto estis eldonita prese en la j. 1800, sed beda\u016drinde dum la sie\u011dado de Moskvo fare de la Napoleona armeo en la j. 1812 la manuskripto forbrulis kaj nun \u011di ne plu estas disponebla por fakaj studoj kaj esploroj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La enhavo de la \u201eVortoj pri la regimento de Igoro\u201c iom similas al alia rusa verko \u201eZadon\u015d\u0109ina\u201c el la 15-a jc. kaj oni supozis, ke la a\u016dtoro de Zadon\u015d\u0109ina \u0109erpis eble el la \u201eVortoj&#8230;\u201c. Sed balda\u016d aperis duboj kaj iuj slavistoj kaj fakuloj pri la rusa lingvo esprimis sian skeptikecon pri la a\u016dtentikeco de la manuskripto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Dobrovsk\u00fd eksciinte pri la malkovro de la manuskripto de \u201eVortoj &#8230;\u201c tre ek\u011dojis kaj tradukis \u011din en la \u0109e\u0125an sub la titolo \u201eSlovo o pluku Igorov\u011b\u201c. La usona fakulo Keenan esprimas sian konvinkon, ke la \u201eVortoj pri la regimento de Igoro\u201c estas vera falsa\u0135o kaj ke ilia a\u016dtoro estas \u011duste Josef Dobrovsk\u00fd. Li opinias, ke Dobrovsk\u00fd \u0109erpis el la a\u016dtenta 15-jarcenta verko \u201eZandon\u015d\u0109ina\u201c kaj \u015dajnigis, ke la \u201eVortoj &#8230;\u201c estas pli malnovaj, 12-jarcentaj. Sed fakuloj trovis en la \u201eVortoj &#8230;\u201c enhavajn nekonforma\u0135ojn kaj lingvajn mal\u011dusta\u0135ojn, kio elvokis iliajn dubojn. E. L. Keenan preparas pri tio verkon: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Joseph Dobrovsky and the Origins of the \u201eIgor Tale\u201c.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Estas interesa, ke post kiam estis en Bohemio trovitaj la \u201emalnovaj\u201c manuskriptoj, kaj nome en la j. 1817 la manuskripto de Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 kaj en 1818 la manuskripto de Zelen\u00e1 Hora, esti\u011dis grandaj disputoj pri la a\u016dtentikeco de tiuj \u0109e\u0125aj manuskriptoj, kiuj fini\u011dis per la konstato, ke temas pri falsa\u0135oj. (Kaj la modernaj laseraj esploroj en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento pruvis ilian falsecon.) Sed siatempe Dobrovsk\u00fd, kiel vera fakulo kaj erudiciulo, akre kritikis la trovitajn manuskriptojn kiel sendubajn falsa\u0135ojn. \u0108u eble pro tio, ke li jam havis sper-tojn pri falsado?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>El la leteroj<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Pri gramatiko<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Mi cerbumas pri tiu \u0109i lingvistika problemo: En la komencaj tempoj de nia lingvo oni ne klare distingis la frazelementon \u201eobjekta (atribua) predikativo\u201c. Nuntempe oni devas tie uzi nominativon, dum en la \u201epraaj\u201c tempoj la uzo estis ambigua. E\u0109 Zamenhof iam uzis akuzativon, ekzemple \u011duste en la Andersena fabelo \u201eLa virineto de maro\u201c.\u00a0 Jen: &#8230;\u201c\u015di ekvidis siajn fratinojn levi\u011dantajn el la maro&#8230;\u201c Oni povas \u011din trovi i.a. en Fundamenta Krestomatio. Pri la sintaksa problemo vidu ekzemple en la \u201eGramatiko\u201c de M. Malovec, la 2-a eld., p\u011d.102.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\">\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ji\u0159\u00ed Rada<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Pri po\u015dtaj servoj<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La jaro de handikapuloj 2003 estas por nia organiza\u0135o grava kaj ni strebas por esperantistoj handikapuloj fari \u0109ion, kio eblas. Ni eldonas la monatan gazeton INFORMILO kaj la suplementon ANTA\u016cEN, ne nur por \u0109e\u0125oj, sed anka\u016d por eksterlandaj membroj. La lingvaj seminarioj allogas interesulojn, ne nur por plibonigi la lingvoscion, sed anka\u016d por renkonti unu la alian.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mi legis en la urba gazeto interesan informon, kiel al handikapuloj enmanigi paka\u0135ojn a\u016d monon pere de la po\u015dto. La\u016d la informo, la \u0109e\u0125a po\u015dto proponas kelkajn eblojn. Nun la plej rapida kaj la plej moderna sistemo, interreto estas por multaj multekosta kaj servas nur por komunikado kun ekstera mondo. Se iu handikapulo volas ekzemple ricevi sian pension, li devas plenumi specialan paperon, kun kiu fidinda persono povas iri al po\u015dto kaj ricevos vian pension senprobleme. Oni devas pagi por tiu servo 25 K\u0109. \u0108u vi opinias, ke tiu servo estas utila? Skribu al mi vian sperton. \u0108u vi atendas po\u015dtoficistinon a\u016d \u0109u vi iras al malproksima po\u015dto piede, trame, trajne a\u016d vi sendas anstata\u016d vi iun fidindan homon? Estas eble \u0109ion organizi pere de via persona konto, sed \u0109io kostas monon. Do, \u0109u la servo de la \u0108e\u0125a po\u015dto estas utila, mi ne scias.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Liba Filipov\u00e1, N\u00e1dra\u017en\u00ed 146, 768 11\u00a0 Chropyn\u011b<\/i><\/span><\/h4>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>UK en Svedio\u00a0 &#8211;\u00a0 rememoro<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La artikoloj pri la nunjara 88-a kongreso de UEA en Gotenburgo ankora\u016d venadas al la redakcio de AEH. En la pasinta monato ni publikigis du raportojn, do legu ankora\u016d la trian, el kiu ni elektas\u00a0 la plej interesajn\u00a0 partojn el la plumo de Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Se vi deziras rigardi nedetruitan naturon, vizitu Skandinavion. Urboj, e\u0109 naturo, estas puraj kaj tre prizorgataj. Ja Svedio de nordo \u011dis sudo mezuras 1600 kilometrojn, kie estas longaj vintroj, blankaj noktoj kaj miloj da lagoj en la lando. Certe niaj legantoj memoras historiajn svedajn titolojn: ABBA (muziko), G. Garbo (filmo), A. Nobel (dinamito) kaj A. Lindgren (Pipi\u00a0 \u015ctrumpolonga).<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mi tre miris pro informo, ke de la jaro 1966 \u0109iuj inter si diras \u201eci\u201c. Oni cias al ministroj, \u015dtelistoj, infanoj al instruistoj ktp., escepto validas nur por re\u011da familio.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Publike \u201edrinki\u201c oni permesas nur kelkfoje dum la jaro. Atendante en tramatendejoj vi povas rigardi ekranon kun informo, post kiom da minutoj alvenos \u201evia\u201c tramo por da\u016drigi la vojon. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La kongreson en Gotenburgo, en la plej granda\u00a0 \u015diphavena sveda urbo kun 800 miloj da lo\u011dantoj, partoprenis 1791 esperantistoj\u00a0 el 62 landoj. Afable salutis la kongreson 25 denaskaj\u00a0 esp. infanoj el 10 landoj. Ili kongresis \u0109e la lago nur 15 km de Gotenburgo. Estis tre interese a\u016dskulti\u00a0 iliajn informojn, per kiom da lingvoj ili parolas, \u0109ar \u0109iuj vivas \u0109e miksaj geedzoj\u00a0 kaj\u00a0\u00a0 en\u00a0 iliaj familioj estas unu el uzataj lingvoj Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La kongreson partoprenis e\u0109 nepo de L. L. Zamenhof, la a\u016dspicion de la kongreso akceptis sveda \u0109efministro Goran Persson. La unuan fojon funkciis la kongreso kiel virtuala, la esperantistaro povis reagi je la kongresa agado per elektronika po\u015dto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi scias, kion signifas \u201ejojkado\u201c? \u011ci estas aparta speco de senvorta kantado \u2013 tre interesa. Parton de la kongreso kreis ekskursoj. Ni vizitis laponan dometon, malnovan kamparan bienon, \u015dafan ekologian farmdomon, svedajn fjordojn. Ni gustumis 15 specojn de bongustegaj froma\u011doj kaj eminentajn fi\u015dojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Taksado de la kongreso estis bonega. Bona organizado, oftaj informoj en sveda gazetaro kaj televido.\u00a0 Svedoj reagis entuziasme, kelkaj e\u0109 ironie.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108eesto de nia kongreso fari\u011das \u0109iam granda manifestacio kaj montras, ke Esperanto, kvankam ignorata, plene kaj\u00a0 sen obstakloj funkcias en la tuta mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Babiladoj kun kolumbiano, nepallandano a\u016d meksikaninoj pliri\u0109igis miajn rememorojn same, kiel planita renkonti\u011do kun mia 80-jara japanino Sasaki, kiu\u00a0 estis neforgeseble emocia.\u00a0 Mi \u011dojas je pluaj\u00a0 kongresoj.<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" style=\"font-weight: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>J.K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1<\/i><\/span><\/h2>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Red.: La nomita Japanino Sasaki Yasuko jam fari\u011dis membrino de AEH. Ni \u0109iuj deziras al \u015dia 80-jari\u011do fortan sanon kaj kontenton.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: large;\"><b>Projekto ITV<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Jen nova etapo en la historio de nia lingvo, venis la tempo por ITV &#8211; Internacia Televido. Kun financa helpo de la tutmonda esperantistaro, la profesia teamo de Gxangalo balda\u016d lan\u0109os la unuan interretan telekvidkanalon tute en Esperanto. \u011ciaj programoj estos nepre profesiaj, bonege faritaj kaj filmitaj, tiel estos plezuro akompani seriojn a\u016d \u0109apitrojn de romano entelevidigitaj de ITV. \u0108iutage la noticoj de la mondo vin trafos per la televida \u0135urnalo de ITV, kiu, kune kun Gxangalo, montros al vi la mondon la\u016d esperantista vidpunkto. Programo por komencantoj anka\u016d estas ekde la komenco de la elsendado en niaj planoj. Speciala programo pri kluboj, asocioj kaj ligoj de Esperanto tra la mondo, same kiel televidaj intervjuoj kun niaj kantistoj, politikistoj kaj literaturistoj anka\u016d estos ordinaraj programeroj \u0109iutagaj. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Por la ekfunkciigo de \u0109i tiu mirinda interreta televidkanalo, la administracio de la Projekto ITV bezonas la apogon de \u0109iuj esperantistoj. Post akurataj kalkuloj, la teamo de profesiuloj de \u011cangalo konkludis, ke ja eblas lan\u0109i propran televidkanalon interretan, kun varia programaro, elsendata 24 horojn tage, 7 tagojn semajne, kontra\u016d 35.000 e\u016droj. \u015cajnas multe, sed oni memoru, ke nur UEA (Universala Esperanto-Asocio) havas pli ol 5 mil membrojn, se ne mencii SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), kaj la ceterajn organiza\u0135ojn de esperantistoj. Oni povas aserti eksterdube, ke la kapitalo necesa por ITV estas (kaj estos) atingebla. Sufi\u0109us, ke: <\/span><\/p>\n<ul>\n<li class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">\u00a01.400 homoj donacus 25 e\u016drojn, a\u016d<\/span><\/li>\n<li class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">700 homoj donacus 50 e\u016drojn, a\u016d<\/span><\/li>\n<li class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">350 homoj donacus 100 e\u016drojn, a\u016d<\/span><\/li>\n<li class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">140 homoj donacus 250 e\u016drojn. <\/span><\/li>\n<\/ul>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Facile videblas, ke la sumo, e\u0109 se iom alta, ne estas neatingebla. La vojo estas milmejla, sed ni, la esperantistoj, jam movas nin je la unuaj pa\u015doj. La administracio de la Projekto ITV certas, ke estas nur afero de tempo &#8230; kaj la tempo povas grandparte i\u011di pli mallonga, se anka\u016d vi kontribuos! \u011ciru sumon egalan a\u016d superan al la minimuma kontribuo (25 e\u016droj) en la UEA-konto de Gxangalo (GXAN-V), a\u016d kontaktu la administracion de la Projekto ITV por scii pri aliaj manieroj mone kontribui.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Helpu nin revolucii Esperantion per la establo de la unua interreta televidkanalo tute en la internacia lingvo. \u0108io dependas de la partopreno de esperantistoj de la tuta mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Por pliaj informoj pri la Projekto ITV, sendu mesa\u011don kun viaj duboj,<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">sugestoj, ideoj kaj kontribuoj al\u00a0 <\/span><a href=\"mailto:televido@%C4%9Dangalo.com\"><span style=\"font-size: small;\"><b>televido@\u011dangalo.com<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Flavio Rebelo<\/i><\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>\u0108efadministranto<\/i><\/span><\/h4>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Projekto ITV <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">(Transprenita el RET-INFO)<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La 6-a internacia abilimpiada konkurso <\/b><\/span><span style=\"font-size: x-large;\"><b>proksimi\u011das<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La 24-an de novembro 2003 en hinda metropolo Nova Dillio estos ina\u016dgurita plua internacia abilimpiado. Hindio esti\u011dos\u00a0 post Japanio, Kolumbio, Hongkongo, A\u016dstralio kaj la \u0108e\u0125a respubliko la plua lando, kiu bonvenigos la plej bonajn handikapulojn \u0109e sia pintnivela konkurso de laborkapabloj kaj rutinoj. La teamon de nia respubliko reprezentos 32 membra grupo, en kiu estos 17 konkursantoj, la reston kreos asistantoj de la konkursantoj kaj du reprezentantoj de la \u0108e\u0125a abilimp-asocio. Unuopaj konkursantoj partoprenos en 14 laborkampoj, ekz. en sukera\u0135ista lerto, ceramiko, kro\u0109etado, batiko, pentrado ktp.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La tuta abilimpiado okazos en moderna sporthalo de Indira G\u00e1ndhi. \u011cia kapacito estas 25 miloj da sidlokoj kaj estas unu el la plej grandaj tegmentitaj stadionoj en la mondo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En aglomera\u0135o de Dillio\u00a0 miksi\u011das vico de historiaj palacoj, citadeloj, moskeoj kun moderna arkitekturo\u00a0 kiel La\u00a0 Ru\u011da fortika\u0135o kun muroj longaj du kilometrojn. \u011ci estas unu el la plej grandiozaj palacoj en la mondo, kun kiu ligi\u011das\u00a0 hinda historio.\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Sur la foto estas plua arkitektura juvelo Lotusa katedralo el marmoro, aspektanta kvaza\u016d duone malfermita lotusa floro. \u011ci\u00a0 utilas por\u00a0 membroj de \u0109iuj religioj, por meditado kaj atingo de interna spirita paco.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ni deziras al la \u0109e\u0125a teamo multajn sukcesojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-align: right;\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Transprenita el abilimp-bulteno kaj mallongigita de J.R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Vizitu SET en Lan\u010dov, \u0108e\u0125io<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 0.6cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Se vi dezirus reveni al viaj skoltaj tempoj kaj \u011dui atmosferon de somera tendaro, nepre vizitu la Someran E-Tendaron en Lan\u010dov, situanta en la suda Moravio. Ne estas facile trovi \u011din, ka\u015ditan en arbaro \u0109e la a\u016dstra limo, apud granda lago de la valbara\u0135o Vranov. Bona Dio starigis sur nian vojon la \u0109e\u0125an E-familion Filip. La\u016d interreta interkonsento Libu\u0161e kaj M\u00ed\u0161a enbusi\u011dis survoje apud ilia domo, partoprenis kun ni la programon en la tendaro, e\u0109 instruis E-on al parto de nia grupo, kaj same revenis hejmen al Chropyn\u011b. Dum la reenvoja\u011do ili montris al ni belegan urbon Krom\u011b\u0159\u00ed\u017e, kie en la pasinta jaro okazis la kongreso de IKUE. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Sen navigado de M\u00ed\u0161a ni probable ser\u0109us \u011dis hodia\u016d vojon por nia a\u016dtobusego. Apud la tendaro, kiam la arbara vojo fari\u011dis nekredeble mallar\u011da, ni ekvidis novan baron: malgrandan ponteton trans rivereto. Mi fermis la okulojn kaj murmuris: \u201ePatro nia&#8230;\u201d Feli\u0109e la \u015doforo trankviligita de M\u00ed\u0161a transpasis \u011din senprobleme. Probable same timis la aliaj, \u0109ar \u0109iutage, post la transpa\u015do de la ponteto, grupanoj la\u016dte apla\u016ddis. La tendaro dank\u2019 al V\u011bra Podhradsk\u00e1 kaj Pavel Sittauer funkcias jam 51 jarojn. Lignaj kabanoj sur arbara herbejo \u0109irka\u016das la maston kun la Esperanta kaj \u0109e\u0125a flagoj. Longaj lignaj tabloj sub \u0109ielo servas por man\u011dantoj. Se pluvus, oni povus aran\u011di \u0109ion en \u0109ambrego apud la kuirejo. Anstata\u016d vekhorlo\u011do matene tra la tendaro iradas estraranoj kun gitaro, kantante \u201eVeki\u011du, ho dormantoj, jam vokas la kukol\u2019&#8230;\u201d Anta\u016dtagmeze okazadas grupa instruado de diversaj lingvoj, \u0109ar fakte la klubo en T\u0159eb\u00ed\u010d okupi\u011das ne nur pri Esperanto. Poste poloj gimnastikadis la\u016d la \u0109ina maniero kaj lernis E-kantojn. En \u0109iu posttagmezo ni ekskursis: al la valbara\u0135o kaj la kasteloj Vranov, B\u00edtov, pitoreskaj urboj Tel\u010d kaj Znojmo. Unu tagon ni pasigis en proksima Vieno. Akompanis nin \u0109e\u0125a longpieda barbulo Vratislav Hir\u0161, sen kiu \u0109io ne povus okazi tiom facile. Vespere vici\u011do apud la masto, komuna kanto por adia\u016di la pasintan tagon kaj malhiso de la flagoj. Intertempe na\u011dado, promenado&#8230; Ne estis te mpo por enuo. Ankora\u016d tendarfajro, konkurso pri Esperanto, kaliko davino en proksima kafejeto&#8230; Nokte, la\u016d skolta maniero, de\u0135orantoj gardis nian tendaron. Kiel amuze estis sidi kun novaj kaj malnovaj geamikoj \u011dis la noktomezo sur la benko apud la kabano kaj babili esperante. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vi kredas, ke la kuiristino nutris nin kiel infanojn kvinfoje tage? Tiel bongustan panon kun porka graso miksita kun kuracaj herboj kaj cepo oni povas gustumi \u0109e ni nur en iu malnova gastejo. \u0108e\u0125aj kaj polaj pladoj \u011denerale diferencas, sed neniu plendis pro menuo. \u0108e\u0125a lingvo similas al la pola, sed ili havas tute alian prononcon. Similaj vortoj ne \u0109iam havas la saman signifon, kio ofte tre ridigis nin. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: small;\">V\u011bra kaj Pavel estis kiel gepatroj paciencaj pro infanaj kapricoj de \u0109iuj, kiuj venis. Neeblajn aferojn ili solvis tuj, je mirakloj ni devis atendi momenton. \u0108iam ridemaj kaj plenaj de bona volo tamen ili bezonas helpon de la monda esperantistaro. Jaron post jaro malkreskas la nombro de E-partoprenantoj de SET. La monsumo, kiun ili postulas por unutaga restado, estas vere simbola. Do ili \u0109iam ser\u0109as sponsorojn por resta\u016dri ion a\u016d plibonigi la kondi\u0109ojn de la restado. Nia grupo akceptis varme \u0109ion krom kondi\u0109oj de la lavado. La pavilono kun fluanta akvo kaj du du\u015doj estas simple modesta por infanoj, sed plenkreskaj virinoj atendis iomete pli. Tamen anka\u016d bjalistoka instruistino, kiu en la jaro 1972 partoprenis SET en Lan\u010dov kun infanoj, \u011dis hodia\u016d varme kaj e\u016dforie rememoradas la restadon en la tendaro. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: small;\">La cirklo fermi\u011das! Se esperantistoj ne venos \u2013 la organizantoj ne havos monon por resta\u016dri a\u016d modernigi ion. Gloro al ili, ke ili sukcesis gvidi la tendaron en la malbona tempo de baroj kaj ordonoj. Se vi venos \u2013 admiru belegajn memorlibrojn el la pasintaj jaroj kaj ser\u0109u nian pa\u011don. Ni venis \u2013 partoprenis kaj ni iam revenos por partopreni denove, \u0109ar al ni la restado vere pla\u0109is.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">Ekkura\u011fu kaj vizitu SET-on en Lan\u010dov en suda Moravio: valoras!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Bjalistoko,\u00a0 la 1-an de\u00a0a\u016dgusto 2003<br \/>\n<\/span>\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Nome de la pola grupo<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>: Ela Karczewska kaj Nina Pietuchowska<br \/>\n<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Bjalistoka Esperanto-Societo, Pollando<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"right\">\n<p align=\"right\">\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span>&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1, J. Kosnar<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Tel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto:<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 11\/2003 Enhavo: En 2004 E\u016dropo necesas agi \u0108u novaj malkovroj pri Josef Dobrovsk\u00fd El la leteroj UK en Svedio \u2013 rememoro Projekto ITV La 6-a internacia abilimpiada konkurso Vizitu SET Lan\u0109ov En 2004 E\u016dropo necesas agi \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Dum 2004 E\u016dropa Unio pligrandi\u011dos kaj anka\u016d okazos e\u016dropaj balotoj. Tamen la lingva problemo ankora\u016d nek solvi\u011dis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5439","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5439","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5439"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5439\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5760,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5439\/revisions\/5760"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5439"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5439"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5439"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}