{"id":5438,"date":"2003-11-30T20:30:52","date_gmt":"2003-11-30T18:30:52","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5438"},"modified":"2018-06-22T06:13:12","modified_gmt":"2018-06-22T04:13:12","slug":"informilo-10-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-10-2003\/","title":{"rendered":"Informilo 10\/2003"},"content":{"rendered":"<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 10\/2003<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span>Alfabeto por surdblinduloj<br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Letero el Most pri UK<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">LIBE<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ruprechtov<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">\u0108ijara RET en Nekvasovy<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Internacia Esperanto-Muzeo<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">XIV-a E-tago en Pardubice<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: large;\"><b>Alfabeto por surdblinduloj<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i><b>La jaro 2003 estas dedi\u0109ata al handikapitoj en E\u016dropo. Koincide, anta\u016d iom pli ol 100 jaroj, mortis Hieronymus Lorm, inventinto de palpalfabeto por surdblinduloj<\/b><\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>.<br \/>\n<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kiel16-jarulo Lorm perdis sian a\u016ddkapablon, kvar jarojn poste li blindi\u011dis. Sian handikapon li priskribis kiel \u201eduoblan \u0109inan muron\u201c, sed por venki sian embarason koncerne komunikadon, li evoluigis propran mansigno-lingvon. Per tiu \u0109i lingvo li povis interkompreni\u011di kun sia familio. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ne sciante Lorm-lingvon surdblinduloj ekzistus mizere, izole kaj apartigite en silenta kaj malluma mondo. En Germanio vivas \u0109irka\u016d 3000 surdblinduloj, kiuj tamen \u201ekonversacias\u201c, ofte kun sperta akompananto, per plievoluinta versio de la manpalpa alfabeto de Lorm.<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Blanka ganto <\/b><\/span><\/h2>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En Lorm-lingvo al \u0109iu litero de la alfabeto respondas tu\u015do sur specifa loko sur la mano. Por indiki vokalojn, ekzemple oni tu\u015detas la pintojn de la fingroj; konsonantoj havas siajn lokojn sur la manplato. Lerneblas Lorm-lingvo per surmeto de blanka ganto, sur kiu estas indikitaj la pozicioj de la literoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La filino de Lorm, Marie, priskribis la signo-lingvon de sia patro kaj publikigis \u011din iom post lia morto, kiam li a\u011dis 81 jarojn. Tial la Lorm-lingvo fari\u011dis grava komprenigilo por surdblinduloj. Malgra\u016d tio, tamen la germana \u015dtato \u011din ankora\u016d ne agnoskas.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Gert Heintze<\/i><\/span><\/p>\n<h3 class=\"western\"><\/h3>\n<h3 class=\"western\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Letero el Most pri UK<\/b><\/span><\/h3>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Karaj geamikoj,<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">partopreninte la \u0109ijaran Universalan kongreson de UEA en Gotenburgo, mi emas interdividi kun vi miajn impresojn.<br \/>\n<\/span> <span style=\"font-size: small;\">Mi veturis per karavano de KAVA-PECH. Nia grupo kolekti\u011dis sabate la 26-an de julio en la praga flughaveno. Inter ni estis anka\u016d kvar eksterlandanoj: du\u00a0 espe<\/span><span style=\"font-size: small;\">rantistoj el Slovakio kaj du el Germanio. Ni forflugis \u0109irka\u016d tagmezo el Prago kaj post iom pli ol unu horo ni alteri\u011dis en Kopenhago. De tie ni estis tuj forflugontaj al Gotenburgo. Sed \u0109ar la unua aviadilo malfrui\u011dis, en Kopenhago ni ne atingis nian duan aviadilon. Do ni veturis per moderna, pura skandinavia trajno el la flughavena komplekso \u011dis Gotenburgo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u011ci estis por mi interesa, \u0109ar la tutan voja\u011detapon ni veturis sur reloj, do ne per \u015dipo. Tamen post kelkaj minutoj ni subite trovi\u011dis en la sveda stacio Malm\u00f6. Ni veturis parte trans nova ponto kaj parte tra tunelo. Poste ni kelkfoje veturis la\u016d la marbordo. Ni vidis interesan pejza\u011don kaj multajn vento-elektrejojn. Fine ni feli\u0109e atingis Gotenburgon. Post nelonga piediro ni atingis la kongresejon proksimume je la na\u016da vespere. De tie gvidis nin de\u0135orantino al nia tranoktejo \u2013 studenta hejmo, kiu trovi\u011das en duonhora distanco de la kongresejo. Diman\u0109e la 27-an de julio ni sukcesis registri\u011di. La tempa plano de la kongreso estis iom \u015dan\u011dita, la ina\u016dguro okazis nur lunde je la deka. Poste ni partoprenis la buntan interesan kongresan programon. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Mi renkontis multajn miajn geamikojn. La merkredo estis \u2013 kiel kutime \u2013 la \u201eekskursa tago\u201c. Mi preferis ekskursi private: mi trarigardis la belan urbon Gotenburgon kun speciala intereso pri la maro kaj la haveno. Malanta\u016d la urbo mi trovis e\u0109 ta\u016dgan strandeton, kie mi ripozis kaj na\u011dis en la maro. La vetero da\u016dre estis suna kaj tro varma, la marakvo havis konvenan temperaturon por bani. \u011ci agrable refre\u015digis min.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Post la fino de la UK \u2013 sabate la 2-an de a\u016dgusto nia karavano veturis per taksioj al la Gotenburga flughaveno. De tie ni flugis al Danujo \u2013 en Kopenhagon. En tiu \u0109i metropolo ni restis tri tagojn. Gvidis nin ofte la lokaj esperantistoj. La loka E-klubo e\u0109 solene akceptis nin kaj regalis nin per vesperman\u011do en siaj ejoj. La\u00a0 \u0109i\u0109eronoj emis multon montri al ni, sed mi pro troa sunbrilado kaj varmego e\u0109 malsani\u011dis. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">\u0108ifoje mi menciu anka\u016d mian \u201eteknikan\u201c obstaklon dum la flugo Gotenburgo \u2013Kopenhago, kiam \u0109e mia problemo (kiu fini\u011dis bone) multe helpis al mi s-ano Petro Chrdle kun kelkaj s-anoj, al kiuj mi multe dankas.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En Kopenhago ni komune promenveturis boate tra kaj \u0109irka\u016d la urbo. Ni vidis tie i.a. la faman statuon de la Mara nimfo. Poste \u011duante iom da libera tempo mi piediris al tiu \u0109i loko. Oni povas tu\u015di la statuon nur starante en la maro. Rigardante la statuon mi rememoris la kortu\u015dan Andersen-fabelon.<br \/>\n<\/span>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En Danujo ni anka\u016d vizitis pitoreskan historian urbon Roskilde kun vikinga muzeo kaj maro.<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Ji\u0159\u00ed Rada<\/i><\/span><\/h4>\n<h3 class=\"western\" style=\"text-align: center;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>L I\u00a0 B\u00a0 E<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">(Ligo Internacia de blindaj esperantistoj)<\/span><\/h3>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tuj post la kongreso de UEA en sveda urbo Gotenburgo okazis la 69-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj (2.-6.8.2003). Entute partoprenis 50 esperantistoj el 12 landoj, el \u0108e\u0125a respubliko \u0109eestis kvar personoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kongresaj prelegoj temis \u0109efe pri la konati\u011do de partoprenantoj kun diversaj helpiloj:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-size: small;\">1) <\/span>komputila E-vo\u0109sintezilo por nevidantoj, kiun prezentis japanoj,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-size: small;\">2) <\/span>po\u015dtelefono kun vo\u0109sintezilo, al kiu eblas konekti brajlan linion (tia aparato kostas 4000 &#8211; 6000 e\u016drojn),<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-size: small;\">3) <\/span>komputila programo por skribado kaj transformado de muziknotoj, kiu estas anka\u016d prezentita,<\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 1.27cm; text-indent: -0.64cm;\"><span style=\"font-size: small;\">4) <\/span>komputila programo, kiu ebligas \u015dan\u011don de E-tekstoj al brajla skribo.<\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La partoprenintoj a\u016ddis interesan prelegon pri la situacio de la viddifektitoj en Svedio. Ilia nombro estas proksimume centmil, la plimulto de ili estis frapita per viddifekto en sufi\u0109e alta a\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kongresanoj ekskursis al insuleto proksime de Gotenburgo, kie trovi\u011dis feriejo por handikapuloj. Tie estas malpermesite uzi benzinajn ma\u015dinojn pro ekologiaj ka\u016dzoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\">jary<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Ruprechtov<br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Eta vila\u011do\u00a0 \u0109e la moravia urbo Vy\u0161kov estas jam bone konata por viddifektitaj esperantistoj de \u0108e\u0125a respubliko.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">SONS = Sjednocen\u00e1 organizace nevidom\u00fdch a slabozrak\u00fdch \u010cR (Unui\u011dinta organiza\u0135o de nevidantoj kaj malforte vidantaj de \u0108R) aran\u011das \u0109iujare resanigan restadon por siaj membroj kaj por esperantistoj. Litkapacito de la belega pensiono estas je unu triono pli malgranda ol en pensiono Espero en Skokovy, tamen la komforto estas kompletigata per bone ekipita kondi\u0109iga centro kun sa\u016dno kaj kun granda banujo por akvomasa\u011doj kaj \u0109efe per belega tegmentita na\u011dbaseno 10&#215;5 m kun agrabla 27 gradojn varma akvo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La partoprenintoj de 15 lokoj estis de Olomouc alveturigitaj \u011dis la pensiono per speciala buso. \u0108ar la nevidantojn akompanis parencoj a\u016d iliaj konatoj kun du gvidhundoj, nombro de esperantistoj estis nur 15, dividitaj en du kursojn de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Neesperantistaj partoprenintoj \u0109iutage lernis en la kurso pri spaca orienti\u011do kaj memstara movi\u011do. Amba\u016d instruistoj estis de mi ege admirataj, kiel fulmrapide ili scias ser\u0109i a\u016d sekvi vortojn en grandega libro (vortaro) skribita per brajla skribo. Neniu el ni, vidantoj, povus kun ili konkursi. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La belega semajno tre rapide forpasis. Komforta lo\u011dado, bonega man\u011dado, agrabla kolektivo kaj eminenta vetero \u2013 kion deziri plu? Por mi la restado estis tre instrua, \u0109ar praktike mi povis pli bone konati\u011di kun la problemoj de nevidantoj.<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/h4>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108ijara RET en Nekvasovy<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">En la tagoj 17. \u2013 27.8.2003 okazis, same kiel en la pasintaj jaroj, en malgranda vila\u011do Nekvasovy, proksime al Nepomuk, la RET (Refre\u015di\u011da Esperanto-tendaro). Malgra\u016d tio, ke al ni \u0109iuj mankis la mortinta klubprezidanto s-ano Vom\u00e1\u010dka, la tuta aran\u011do sukcesis. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La \u0109eestantoj estis kontentaj pri la kuiristino Sv. Du\u0161kov\u00e1, kiu nin modeste nutris. St. Pech, kiel \u0109iam, tre ofereme veturigis nin per sia a\u016dtomobilo. Anka\u016d partoprenis, jam la sesan fojon, nia gasto el Francio Claude Martens.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ni \u011duis vesperajn prelegojn: Cl. Martens rakontis pri Francio, M. Ascherov\u00e1 pri Islando, K. Hochmanov\u00e1 parolis pri la kuracherboj, M. Turkov\u00e1 referis pri la OSIEK-konferenco kaj V.Sl\u00e1de\u010dek projekciis diapozitivojn pri diversaj E-aran\u011doj.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kompreneble ne mankis regula matena gimnastiko, posttagmeza na\u011dado kaj adia\u016da tendarfajro. S-anino Turkov\u00e1 re\u011disoris la sabatan amuzan programon.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Ni \u0109iuj esperas venontjare denove renkonti\u011di!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><i>Sl\u00e1vka Hamajdov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Internacia Esperanto-Muzeo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">Spite gazetajn raportojn pri la malo, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno fartas bone kaj kreskas. \u0108iujare la muzeo plenumas informpetojn de 2.000 personoj el la tuta mondo. Jam \u0109iuj libroj de la muzeo estas enkomputiligitaj kaj troveblaj en la datenbanko Trovanto. Nun oni enkomputiligas la gazetojn. Post kelkaj jaroj la muzeo anka\u016d ricevos novan oportunan ejon.\u00a0\u00a0 <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">Nia pozicio en la Nacia Biblioteko estas forta. Internacia Esperanto-Muzeo neniam anta\u016de tiom bone fartis. Ni plene povas plenumi \u0109iujn niajn taskojn bibliotekajn, kaj krome pere de la Muzeo informas en unu jaro proksimume 2.000 personojn el la tuta mondo en tre detala maniero pri Esperanto, farante tiel grandan servon al la Esperanto-movado,&#8221; diras la direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno Herbert Mayer. Li refutas raportojn aperintajn anta\u016d la somero en la Esperanto-gazetaro, ke la muzeo estus endan\u011derigita. En la julia statistiko pri la specialaj interretaj ser\u0109iloj de la A\u016dstria Nacia Biblioteko, Trovanto estis je la unua fojo en la unua loko, konsultita 1078-foje. En junio Trovanto estis la plej uzata de la kvar retser\u0109iloj. La kresko povas esti rezulto de alvoko lan\u0109ita de la muzeo. IEM havas plian bonan nova\u0135on:\u00a0 \u201eEstas nun definitive decidite, ke Internacia Esperanto-Muzeo transloki\u011dos. Tio okazos ver\u015dajne en 2006 a\u016d 2007\u201c, diras Mayer. \u201eNi ne plu sidos en la ka\u015dita netrovebla grimpiga subtegmentejo, sed tereta\u011de en Herrengasse, apud la Ministerio por Internaj Aferoj, do nur 200 metrojn for de la nuna loko. Dank&#8217; al la transloki\u011do la instituto balda\u016d staros sur pli firmaj piedoj. Post la gajno de tria laborposteno\u201c, \u011dis 1995 laboris nur du en la Muzeo, \u201enun anka\u016d la eksteraj cirkonstancoj definitive pliboni\u011das je nivelo de moderna muzea teknologio. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u201e<span style=\"font-size: small;\">La ejoj ne estos grandaj, sed \u011duste novaj rimedoj ebligos al ni transdoni nian mesa\u011don al la publiko multe pli adekvate ol nun en la malnovaj ejoj. Kaj kompreneble anka\u016d estos tute nova muzeo-koncepto\u201c, \u011dojas Mayer. En sia pli ol 70-jara ekzisto la biblioteko de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) en Vieno da\u016dre ampleksi\u011dis kaj estas hodia\u016d la plej granda kolekta\u0135o pri Esperanto kaj interlingvistiko. \u011ci anka\u016d travivis la plej teruran periodon por Esperanto &#8211; la hitlerismon. Fondita en 1927 de Hugo Steiner, la kolekto por planlingvoj fari\u011dis parto de la A\u016dstria Nacia Biblioteko en 1929. Pro spacbezono la tuta muzeo denove transloki\u011dis en 1930 el \u0109eval-stalo kaj monak-\u0109elo en la imperia palaco rekte en grandan salonegon de Hofburg. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La enmar\u015do de Hitler en A\u016dstrion havis terurajn konsekvencojn por IEM. Esperanto i\u011dis malpermesita lingvo. Post trimonata aresto la fondinto de IEM Hugo Steiner liberi\u011dis kaj \u011dustatempe sukcesis persvadi la koncernajn instancojn ne detrui la materialon de IEM, sed nur forpaki kaj meti \u011din en kelon. Speciale kruelan sorton suferis unu el la laborantoj en IEM: Gustav Weber estis mortturmentita en koncentrejo kelkajn tagojn anta\u016d la liberigo de A\u016dstrio en 1945.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Hodia\u016d la Internacia Esperanto-Muzeo posedas 25.000 volumojn, 2.000 muzeajn objektojn, 2.000 a\u016dtografojn kaj manuskriptojn, 13.000 fotojn, 1.100 afi\u015dojn kaj 40.000 flugfoliojn. Ili plejparte estas interrete troveblaj dank&#8217; al la programo Trovanto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">&#8220;Planlingvoj estas grava elemento kadre de la lingva kreivo de homoj. Ilin priskribas tiu sciencobran\u0109o, kiun ekde la unua duono de la 20-a jarcento oni nomas interlingvistiko. Post la unuaj provoj mezepokaj nur ekde la 16-a jarcento aperas la unuaj ellaboritaj planlingvoj. Ilia celo estis roli kiel instrumento de logika kaj filozofia pensado. Multaj gravaj personoj de la E\u016dropa intelektularo okupi\u011dis pri la temo, i.a. Francis Bacon, Komenio (Jan A. Komensk\u00fd, alinome Comenius), Kartezio (Ren? Descartes) kaj Lejbnico (Gottfried W. Leibniz).&#8221;<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">&#8220;IEM rolas kiel muzeo, biblioteko, arkivejo, kaj estas la plej granda lingvistika libraro pri planlingvoj,&#8221; klarigas la respondeculoj Christian Cimpa, Helga Farukuoye kaj Herbert Mayer. La instituto kolektas anka\u016d materialojn pri tute nekonvenciaj provoj solvi la lingvoproblemon, ekzemple per revivigo de klasikaj lingvoj. &#8220;La modernaj komunikaj teknologioj proponas anka\u016d al malgrandaj lingvokomunumoj novajn eblojn: la latina fari\u011dis en interreto denove tute vivoplena lingvo, same kiel anka\u016d la antikva greka, kiu neniam \u0109esis roli kiel literatura lingvo tra la jarmiloj.&#8221;<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d sur la tereno de la biblioteko la laboro progresas. Post la enkomputiligo de \u0109iuj libroj kaj bro\u015duroj nun sekvas la gazetoj. &#8220;Nia katalogo en interreto, Trovanto, da\u016dre kreskas kaj enhave kaj la\u016d teknologio.&#8221; Proksimume fine de la jaro Trovanto bazi\u011dos sur nova biblioteka sistemo, kiu estas tiu de la A\u016dstriaj sciencaj bibliotekoj. &#8220;Ni, laborantoj en IEM, speciale \u011dojas pro la fakto, ke en tempo, kiun multaj nomas kriza, nia instituto sukcesas kreski kaj fari\u011di pli forta. Ne estante movada, IEM pere de sia informa laboro tamen da\u016dre helpos kaj subtenos la movadon.&#8221;<br \/>\n<\/span><\/p>\n<h1 style=\"font-weight: normal;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Dafydd ap Fergus <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>fonto: ret-info<br \/>\n<\/i><\/span><i><b><\/b><\/i><a href=\"http:\/\/www.eventoj.hu\/\"><span style=\"text-decoration: none;\"><span style=\"font-size: small;\"><i><b>http:\/\/www.eventoj.hu<\/b><\/i><\/span><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\"><i><b><br \/>\n<\/b><\/i><\/span><\/h1>\n<p><span style=\"font-size: medium;\">PS La redakcio ricevis jenan leteron:<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Estimataj,<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">mia nomo estas Christian Cimpa, mia tasko estas la kolektado de Esperanto-revuoj por la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. \u011cis 1991 ni regule ricevis vian Informilon por E-handikapuloj, sed post la n-ro 76 via alsendado \u0109esis. Mi beda\u016dris jam la malaperon de via bulteno, sed feli\u0109e min atingis n-ro 7 kaj 8\/9 el 2002, kiu montras, ke via organo forte vivas. <\/span><span lang=\"de-DE\">Unue mi gratulas al vi pro via senlaca kaj bona laboro. Due mi petas pri la komplezo denove alsendadi vian informilon al nia biblioteko, por ke ni havu \u011din kompleta. Por niaj legantoj, por ni mem kaj por vi, \u0109ar vi povas esti certaj, ke via bulteno estas profesie konservata en nia kolekto por la nuno kaj por la estonto.<\/span><\/p>\n<p style=\"border: none; padding: 0cm;\"><span style=\"font-size: small;\">Via Informilo mankas \u0109e ni depost la n-ro 76\/1991. Tio estas granda truo. Mi anka\u016d petas pri la alsendo de tiuj malnovaj n-roj, kvankam mi scias, ke la klopodoj por vi estas grandaj. Sed ver\u015dajne vi komprenas mian peton, kiu celas plej eble kompletan Esperanto-bibliotekon por \u0109iuj esperantistoj, esperantologoj kaj tiuj, kiuj iel interesi\u011das pri nia bona lingvo.<\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Estime salutas vin Christian Cimpa<\/i><\/span><\/h4>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Red.: Tia letero \u011dojigas nin, \u0109u ne? Feli\u0109e ni trovis \u0109iujn malnovajn numerojn kaj\u00a0 sinsekve ni devos ilin kopii kaj prepari por forsendi.<\/i><\/span><\/p>\n<h1><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Esperanto-tago en Pardubice<\/b><\/span><\/h1>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La XIV-an Esperanto-tagon en Pardubice partoprenis 56 personoj el 24 lokoj. La renkonti\u011do okazis post 3 jaroj en granda salono de Kultura domo Dubina. La anta\u016dtagmeza programo konsistis el videofilmo pri la IV-a Internacia Kongreso de AEH en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b (2002) kun vorta akompano en Esperanto. Poste s-ano Josef Hron konatigis la \u0109eestantojn kun preparo de granda elektronika E-vortaro. La programo estis kompletigita per plua videofilmo \u2013 a\u0109etita el Germanio &#8211; pri profesoro Selten, kiu ricevis Nobelpremion por ludoteorio en ekonomio. En la filmo li klarigas, por kio \u011di uzeblas, kaj anka\u016d li interese parolas pri sia esperantisti\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Post la tagmeza pa\u016dzo prezentis sin juna dancparo per kvin latinamerikaj dancoj. S-anino Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1 rakontis en la \u0109e\u0125a lingvo pri siaj traviva\u0135oj en la UEA kongreso en la sveda Gotenburgo kaj poste sekvis informoj el diversaj kluboj. La \u0109eestantojn salutis la prezidantino de \u0108EA V\u011bra Podhradsk\u00e1 kaj poste rakontis pri sia esperantisti\u011do anta\u016d 75 jaroj la plej a\u011da partoprenanto s-ano Franti\u0161ek Man\u010d\u00edk el Slavkov, kiu anta\u016d nelonge festis sian na\u016ddekjari\u011don.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Nur la organizantoj vane \u011dojis la alvenon de \u201enederlanda \u0109e\u0125o\u201c s-ano in\u011d. Zd. Zeman, kiu en la lasta momento telefonis el Nederlando, ke li beda\u016drinde ne povos alveturi. Anta\u016d pli ol 35 jaroj li apartenis al membroj de E-klubo en Pardubice.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La \u0109eestantoj bone pritaksis la E-ekspozicion, anka\u016d eblecon a\u0109eti tradician\u00a0 pardubican spickukon kaj gustumi pomojn kaj pirojn el privata \u011dardeno. Membrinoj de E-klubo mem preparadis kafon kaj teon rekte en la salono, por ke \u011di estu pli malmultekosta ol en la bufedo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Estis agrable, ke tiel grandan kaj komfortan salonon ni povis uzi senpage dank\u2018 al vigla agado de AEH kaj E-klubo Pardubice.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jarmila R\u00fdznarov\u00e1.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Grava atentigo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\">por tiuj, kiuj partoprenos semajnan seminarion en Skokovy. La trajno el la \u010defstacidomo Prago forveturas je 11,33 h., do ok minutojn pli frue, ol ni skribis. La alveno al Loukov u Mnichova Hradi\u0161t\u011b je la 14.07 h. La redakcio dankas al s-ano Severa por la atentigo.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Ni gratulas<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la itala \u0109emara urbo Rimini, kie okazis en la tagoj 30.8. &#8211; 6.9.2003 la 16-a Ekumena E-Kongreso (la 56-a de IKUE kaj la 53-a de KELI) estis la \u011disnuna prezidanto de la \u0109e\u0125a sekcio de IKUE s-ano Miloslav \u0160v\u00e1\u010dek elektita prezidanto de la tuta IKUE. <\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Tiu \u0109i fakto prezentas bonan pritakson de lia longjara diligenta laboro.\u00a0 En la nomo de AEH + IKEH ni sincere gratulas al li kaj deziras al li nur sukcesojn en lia agado. <\/span><\/p>\n<h4 class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Redakcio de Informilo<\/i><\/span><\/h4>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-size: small;\"><b>INFORMILO <\/b><\/span>&#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b><span style=\"font-size: small;\">Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Redaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1, J.Kosnar<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Adreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03\u00a0 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Tel. 466 611 941<br \/>\ne-mail:\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">aeh-ikeh@volny.cz<\/a>,<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">interreto:<\/span><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/b><\/span><\/a><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">P\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 10\/2003 Enhavo: Alfabeto por surdblinduloj Letero el Most pri UK LIBE Ruprechtov \u0108ijara RET en Nekvasovy Internacia Esperanto-Muzeo XIV-a E-tago en Pardubice Alfabeto por surdblinduloj La jaro 2003 estas dedi\u0109ata al handikapitoj en E\u016dropo. Koincide, anta\u016d iom pli ol 100 jaroj, mortis Hieronymus Lorm, inventinto de palpalfabeto por surdblinduloj. \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kiel16-jarulo Lorm perdis sian [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5438","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5438","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5438"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5438\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5762,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5438\/revisions\/5762"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5438"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5438"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5438"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}