{"id":5437,"date":"2003-01-30T20:30:51","date_gmt":"2003-01-30T18:30:51","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5437"},"modified":"2018-06-23T06:44:40","modified_gmt":"2018-06-23T04:44:40","slug":"informilo-1-2003","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-1-2003\/","title":{"rendered":"informilo 1\/2003"},"content":{"rendered":"<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 1\/2003<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">La Nova jaro el rigardo<br \/>\n<\/span><\/span>El la redakcio<br \/>\nGazeto &#8220;Verda familio&#8221;<br \/>\nNova komitato de AEH<br \/>\nKiel mi fartas?<br \/>\nParalizi\u011dinta biciklisto ekveturis .<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<h2 class=\"western\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">La nova jaro el rigardo de la prezidantino de AEH<\/span><\/h2>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nEstimataj legantoj, karaj geamikoj,mi esperas, ke vi \u0109iuj feli\u0109e enpa\u015dis en la novan jaron 2003 kaj jam bilancis la malnovan\u00a0 jaron. Anka\u016d ni devas rememori, kion ni faris bone, kion nesukcese, \u0109u ni ion ne forgesis anonci al vi, sed unue mi volus danki al \u0109iuj, kiuj bone kunlaboris en la preparoj de \u0109iumonata eldono de la gazeto, kiuj sendis interesajn traviva\u0135ojn de E-aran\u011doj kaj \u0109efe al tiuj, kiuj multe helpis al mi dum tiel longe preparata kongreso en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Anka\u016d mi volus ege danki por viaj kristnaskaj kaj novjaraj gratuloj, da kiuj venis nur en la monato decembro 128 pecoj kiel por la tuta redakcio, tiel al mia nomo. Tiun multon mi ne kapablus respond-bondeziri. Multaj el vi alskribis, ke bone pla\u010das al vi nia eta gazeto, a\u016d kiuj konkretaj artikoloj pla\u010das al vi, a\u016d vi rememoris pri la bela restado en Jan. L\u00e1zn\u011b. Kelkaj el vi e\u0109 rememoris niajn pasintajn busekskursojn al Montpellier a\u016d Zagrebo kaj tiuj notoj karesas mian koron. Vi anka\u016d demandis, \u0109u mi denove organizos busvoja\u011don al la mondkongreso en Goteburgon. Beda\u016drinde ne \u2013 pro miaj sanproblemoj. Sed la firmao Kava-pech aran\u011das tien aviadilan ekskurson, anka\u016d estas eble veturi private per bustrafiko, kiu estas pli malmultekosta ol trajno. Kiu volos private veturi per a\u016dto kaj havos du liberajn lokojn, niaj membrinoj el Pelh\u0159imov dezirus kunveturi.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nPri niaj mankoj mi anka\u016d scias. Ekzemple en nia eta gazeto \u011dis nun ne estis libera loko por konatigi vin kun la nova komitato de AEH-IKEH, kvankam \u011di estas el nepra plimulto malnov-nova. \u0108ar en nia komitato estas anka\u016d membroj el Germanio kaj nun anka\u016d el Slovakio, ne eblas tro ofte renkonti\u011di, pro tio la taskojn ni devas solvadi skribforme.Nun pli ol duono uzas ret-po\u015dton, do proponoj, respondoj a\u016d konsentoj povos esti pli\u00a0 rapide solvitaj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa gazeto Informilo estas eldonata \u0109iumonate. La suplementon Anta\u016den ni pli frue eldonadis kvaronjare (8 pa\u011doj), pli poste ni dividis \u011din pro \u015dparo de po\u015dtelspezoj, ke la pezo de la gazeto ne superu 20 gramojn, ke ni povu ne altigi la abonon de la gazeto \u2013 do ni \u015dparas la po\u015don de nia leganto. La kotizo estas libervola kaj ni \u011dojas, ke sufi\u0109e da membroj sendadas pli altan sumon la\u016d siaj eblecoj. E\u0109 estas kelkaj, kiuj sendas por nia asocio mondonacon de 1000 K\u0109. Ni tre dankemas al ili.<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nCerte vi konstatis, ke anka\u016d en nia asocia oficejo ni \u015dparas. Paketojn de la papero ni a\u0109etadas en supermarktoj, kiam estas anoncitaj rabatoj. Kovertoj \u2013 \u0109efe por enlandanoj estas ellaboritaj propramane \u2013 de jam granda spertulo M. Filip. La paperojn por la kovertoj li uzas malnovajn el la provizo de AEH anta\u016d jaroj bezonataj por malnovaj multobligiloj, kiujn nun oni ne rekomendas uzadi por modernaj kopiaparatoj. Malavanta\u011do estas, ke \u0109iun koverton ni devas alglui. Anka\u016d por la adresoj ni uzas pli malmultekostan manieron (kvankam pli penigan), \u0109ar la memglumarkoj estas tre multekostaj. La Informilon destinitan por membroj en kelkaj pli grandaj urboj ni klopodas sendadi amase al unu membro kun la peto pri persona disdono je konataj adresoj. \u011ci anka\u016d \u015dparas la po\u015dtelspezojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nAnta\u016d la fino de miaj novjaraj linioj mi volus peti vin \u0109iujn por almena\u016d eta rememoro je la fondinto de AEH nia karega Josefo Van\u011b\u010dek. La 8-an de januaro pasis jam nekredeblaj kvin jaroj de lia foriro. Kiu \u015datis lin, rememoru.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Mi kredas, ke tiu \u0109i nova jaro 2003 alportos al vi kaj al ni \u0109iuj pli multajn sunplenajn tagojn, multe da sukcesoj en via persona vivo kaj \u0109efe sanon kaj pli da optimismo en pli kontentan pacan venontecon sen timo pro plua mondmilito.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>Via Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b><span style=\"font-size: x-large;\">Nova komitato\u00a0 de AEH-IKEH<br \/>\n<\/span>+ redakta konsilio kaj revizia komisio: dividi\u011do de la funkcioj<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>R\u00fdznarov\u00e1 Jarmila<\/b> \u2013 prezidantino, prizorgas asocian agendon kaj redaktorajn laborojn.<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Na Okrouhl\u00edku 953\/21,<br \/>\n53003 Pardubice<\/b>,<br \/>\ntel. 466611941<br \/>\ne-mail:<a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\"><span style=\"color: #000000;\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Srbov\u00e1 Ludmila<\/b><\/span> \u2013 <span style=\"font-size: small;\">sekretariino, helpo al kasisto kaj transkribado de artikoloj komputile por Informilo kaj Anta\u016den<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Prodlou\u017een\u00e1 264.<br \/>\n530 09 Pardubice,<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">tel.:466642592<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>In\u011d. Josef Hron<\/b> \u2013 I-a vicprezidanto de AEH, financa mastrumado (kasisto)<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Bohdane\u010dsk\u00e1 68,<br \/>\n530 09 Pardubice,<br \/>\n<\/b>tel.:466401942<br \/>\ne-mail:<a href=\"mailto:josef.hron@vakpce.cz\">\u00a0josef.hron@vakpce.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>In\u011d. Josef Krob<\/b>\u00a0 &#8211; II-a vicprezidanto, fakulo pri komputiloj kaj interreto. <\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Arbesova 2630,<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>272 01 Kladno-Kro\u010dehlavy<\/b>,<br \/>\ntel.312247201<br \/>\ne-mail: <a href=\"mailto:krob.j@zenitel.colsys.cz\">krob.j@zenitel.colsys.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Prof. Jaroslav Mr\u00e1z <\/b>\u2013 instruisto de skribaj kursoj por membroj de AEH kaj korektisto de \u0109iuj artikoloj.<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>J.Knihy 206\/I,<br \/>\n337 01\u00a0 Rokycany,<\/b><br \/>\ntel.: 371722168<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>M\u00ed\u0161a Filip<\/b> \u2013 vicprezidanto de la redakta konsilio, aran\u011daj kaj ilustraj komputilaj laboroj por Informilo kaj Anta\u016den, helpo en kopiado kaj ekspedo de la gazetoj.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>N\u00e1dra\u017en\u00ed 146,<br \/>\n76811\u00a0 Chropyn\u011b<\/b>,<br \/>\ntel.: 573356456<br \/>\ne-mail:\u00a0 <a href=\"mailto:misa.fil@tiscali.cz\">misa.fil@tiscali.cz<\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Kosnarov\u00e1 Mirka<\/b> \u2013 prizorgado de elektronika po\u015dto, helpado \u0109e pretigado kaj ekspedo de la gazetoj.<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Na Okrouhl\u00edku\u00a0 953\/21,<br \/>\n530 03 Pardubice,<\/b><br \/>\ntel.: 466611941<br \/>\ne-mail: <a href=\"mailto:mirkakosnarova@volny.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u>mirkakosnarova@volny.cz<\/u><\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Zdenka Novotn\u00e1 <\/b>\u2013 tradukado de Informilo en la \u0109e\u0125an lingvon por komencantoj, zorgo pri la asocia kroniko.<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Na strouze\u00a0 1720,<br \/>\n560 02 \u010ces. T\u0159ebov\u00e1,<\/b><br \/>\ntel.: 465534237<br \/>\ne-mail:\u00a0 <a href=\"mailto:zdenka-novotna@quick.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u>zdenka-novotna@quick.cz<\/u><\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Jindra Drahotov\u00e1<\/b> \u2013organizas semajnajn seminariojn en Skokovy.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Sadov\u00e1 745\/36,<br \/>\n293 07\u00a0 Ml. Boleslav,<\/b><br \/>\ntel.: 326731845<br \/>\ne-mail: <a href=\"mailto:drahotovaesperanto@seznam.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u>drahotovaesperanto@seznam.cz<\/u><\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Hrickov\u00e1 Dana<\/b> \u2013 helpo prizorgi financajn aferojn en Skokovy.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>R\u016f\u017eov\u00e1 2123,<br \/>\n288 02\u00a0 Nymburk<\/b>,<br \/>\ntel.:\u00a0 325531905<br \/>\ne-mail:<a href=\"mailto:danuska.hrickova@centrum.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u>\u00a0danuska.hrickova@centrum.cz<\/u><\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Ju\u0159ica Anton\u00edn <\/b>\u2013 helpo en ser\u0109ado de ta\u016dgaj artikoloj por la gazeto.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Seninka 61,<br \/>\n756 11 Vala\u0161sk\u00e1 Polanka<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b><br \/>\nVesel\u00fd Adolf <\/b>\u2013 propagando de AEH en preso, helpo en tradukoj a\u016d proponoj.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>P.O.Box 77,<br \/>\n623 00\u00a0 Brno,<\/b><br \/>\ntel.:\u00a0 547220944<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Internacia klubo de EH nun funkcias kiel sekcio de AEH, do ne necesas esti speciala statuto por IK, registrita \u0109e la ministerio. \u011ci zorgas pri la disvastigo kaj la propagando de la Asocio eksterlande en kunlaboro kun \u011di, proponas ta\u016dgan agadon a\u016d eldonadon de afi\u015detoj .<\/span><\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Delia Pick<\/b> (Germanio) \u2013 prezidantino de IKEH kun du konsilantoj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Schedestr. 24B<br \/>\nDE \u2013 20251 Hamburg<br \/>\n<\/b>e-mail: <a href=\"mailto:deliapick@compuserve.de\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u>deliapick@compuserve.de<\/u><\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Rudi Haberland<\/b> (Germanio)<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Tanndorferstrand 3,<br \/>\nDE \u2013 22045 Hamburg\u00a0\u00a0 \u00a0<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Pavol Petr\u00edk<\/b><br \/>\n(Slovakio) \u2013 nia plej juna membro, traduko de la angla en kazo de bezono.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Na Dujave 3,<br \/>\nSK \u2013 08256\u00a0 Pe\u010dovsk\u00e1 Nov\u00e1 Ves<br \/>\n<\/b>e-mail:<a href=\"mailto:petrikp@po.psg.sk\"><span style=\"color: #0000ff;\"><u>\u00a0petrikp@po.psg.sk<\/u><\/span><\/a><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Membroj de la revizia komisio :<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>\u010cervenka Karel<br \/>\nHavl\u00ed\u010dkova\u00a0 765,<br \/>\n267 51 Zdice, <\/b><br \/>\ntel.:723361157<br \/>\n<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Lorencov\u00e1 Bo\u017eena<br \/>\nLegerova 37,<br \/>\n120 00 Praha\u00a0 2<\/b>,<br \/>\ntel.: 224266684<br \/>\n<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>\u0160tefan Stanislav<br \/>\nV\u00edt\u011bzn\u00e1 2955,\u00a0 1.V.D.<br \/>\n272 04\u00a0 Kladno,<\/b><br \/>\ntel.: 312633945<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Gazeto Verda familio<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Esperanto-Muzeo en Vieno petis s-inon J. Drahotov\u00e1 helpi pri kompletigo de la gazeto \u201cVerda Familio\u201d, redaktita de Dr. Josef Hradil. \u0108ar li jam posedas neniun numeron, ni alvokas legantojn ser\u0109i mankantajn numerojn:<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108iuj numeroj anta\u016d la jaro 1984,<\/span><\/span><\/p>\n<p>1984 numero 1 kaj 2,<\/p>\n<p>1986 numero 4,<\/p>\n<p>1987 numeroj 1, 2 kaj 4,<\/p>\n<p>1988 numeroj 1, 2 kaj 3,<\/p>\n<p>1989 numeroj 2, 3 kaj 4,<\/p>\n<p>1990 &#8211; \u0109iuj numeroj,<\/p>\n<p>1995 &#8211; numero 3,<\/p>\n<p>1996 &#8211; numero 2,<\/p>\n<p>1997 &#8211; \u0109iuj numeroj kaj pluaj.<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Kiu havas tiujn numerojn kaj volas helpi, bonvolu sendi ilin al: <b>Jind\u0159i\u0161ka Drahotov\u00e1, Sadov\u00e1 745\/36, 293 01\u00a0 Mlad\u00e1 Boleslav.<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Paralizi\u011dinta biciklisto ekveturis<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: large;\"><b>el Zl\u00edn voja\u011di tra E\u016dropo<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nSportisto per forta volo rompas liniojn de siaj \u00feancoj dum biciklistaj maratonoj, kvankam la sorto stigmatizis lin eterne per paralizi\u00f8inta dekstra kruro. Kvardeksesjara Valeri Calcev, civitano de Moldavio, kiu gajnis \u00e6efan lo\u00f8lokon en urbo Zl\u00edn, decidi\u00f8is helpi al handikapuloj per siaj kapabloj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nEn \u00c6e\u00f0ion li alveturis anta\u00fd tri jaroj kaj sinforgese li devis dokumenti al \u00e6e\u00f0aj oficoj, ke li meritas permeson por \u00e6efa lo\u00f8loko. Li volas realigi sian revon kaj per siaj sportaj rezultoj gajni monon por handikapitaj sportistoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u201cLa familion mi lasis en Moldavio kaj tri jarojn mi ne vidis \u00f8in. Se mi sukcesos realigi mian projekton, mi eble povos pagi \u00e6iujn elspezojn kaj inviti mian familion en \u00c6e\u00f0ion. En Moldavio atendas la edzino kaj du infanoj por tio. Hejme mi neniam povus ion similan efektivigi, \u00f8i estas malri\u00e6a lando,\u201d klarigas Calcev.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u201cDum du maratonoj, kiujn mi jam efektivigis en \u00c6e\u00f0io, mi transdonis leterojn al urbestroj kaj mi petis ilian helpon fondante la fonduson Koro kiel donaco, kiu helpus al handikapitaj sportistoj,\u201d klarigis Calcev. Li intencas voja\u00f8i en e\u00fdropaj \u00fetatoj, en kiuj urbo Zl\u00edn havas siajn partnerajn urbojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u201cTie mi volus renkonti\u00f8i kun reprezentantoj de senprofitaj organizoj, urbestroj kaj entreprenistoj por gajni subtenon de la fonduso,\u201d kompletis Calcev.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Kun la teamo de civilaj asocioj Handikap Zl\u00edn kaj Aragonit Karlovy Vary, kiuj helpas sekurigi la projekton, Valeri traveturas perbicikle 150 km tage en Germanio, Nederlando kaj Belgio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u201cPer mia sporta rezulto mi volas kapti atenton de tiuj, kiuj povas helpi al handikapitaj. Dum revena voja\u00f8o mi \u00featus\u00a0 humiligi personan rekordon de senhalta biciklado. Mi volas veturi el Karlovy Vary \u00f8is Zl\u00edn. \u00d8i estus rezulto notinda en mondtabelojn,\u201d planas Calcev.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa unua cela urbo estas Limbach-Oberfrohna, kien Valeri ekvoja\u00f8is lunde la 14-an de oktobro 2002.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>El \u0135urnalo de Zl\u00edn esperantigis Anton\u00edn Ju<\/i><i>\u0159<\/i><i>ica<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kiel mi fartas?<\/b><\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nKiam iu demandas min &#8211; \u201eKiel mi fartas?\u201c &#8211; &#8230; mi afable respondas: \u201eDankon, mi fartas bone!\u201c Ne gravas, ke mi havas re\u016dmatismon, krom tio turmentas min astmo kaj iomete la koro; mia pulso estas malforta, kaj vi e\u0109 supozas, kiom da kolesterolo estas en mia sango &#8211; ho ve! Sed mi, virino de la tria a\u011do, fartas bone!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Ne \u0109iam mi povas longe mar\u015di &#8211; pro sendormeco, la noktaj horoj estas teruraj, sed kiam venas mateno &#8211; denove mi fartas bone! Sufi\u0109e ofte mi havas kapturni\u011don. De tempo al tempo mia memoro faras al mi petola\u0135on &#8211; diable, kie estas la okulvitroj?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Sed mi fartas bone, mi, virino de la tria a\u011do!<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nKiam venas maljuna\u0135o kaj malforto, estas pli bone konsenti kun tirita doloro de diversaj korpopartoj kaj kunpremante la dentojn akcepti tion sen protesto.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Ni diras &#8211; la maljuneco estas ora periodo &#8230; \u0109u vere?<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nKiam mi enliti\u011das, mi tuj komencas kalkuli, \u0109u mi jam demetis \u0109iujn artefaritajn korpopartojn &#8211; probable jes. La a\u016dskultiloj ku\u015das en la skatolo, la dentaron mi malvarmigas en akvujo, la okulvitroj trovi\u011das sur la nokta tableto &#8211; do ver\u015dajne \u0109io!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nDum la tempo de juneco &#8211; kiel facilaj estis vetkurado, gimnastiko a\u016d centfoja ka\u016dri\u011do.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nDum la dua periodo, en meza\u011do ankora\u016d restis forto por tutnoktaj dancoj sen sento de troa laci\u011do &#8230; kaj nun venis alia tempo-periodo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nFine mia konsilo por \u0109iuj, kiuj vole-nevole maljuni\u011dos: matene, elliti\u011dante kolektu viajn demetitajn organojn &#8211; poste legu la gazetan rubrikon de forpasintoj kaj se via nomo \u0109i tie ne figuras &#8211; ridu pro kontenti\u011do, \u0109ar tio signifas, ke vi fartas ne nur bone, sed bonege!<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>La\u016d la verko de Wieslava. Szymborska, nobelpremiita pola verkistino, esperantigis Ewa Bondar, Pollando.\u00a0\u00a0 (Transprenita el la gazeto Sennaciulo)<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la redakcio<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211; <\/span><span style=\"font-size: small;\">La ricevitaj gazetoj en la jaro 2002:<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Eventoj, Starto, Juna amiko, La\u016dte, Monato (dank\u00b4 al s-ano Sl\u00e1de\u010dek), Praga bulteno, Dio benu, Slovaka esperantisto, Nova\u0135oj Tamtamas, Brazila esperantisto, norvega Bladet, SEI-brazila, La Informilo (franca), La domo (Tutmonda Asocio de E-konstruistoj), Finlandia, Migranto, Sud-Rejna Kuriero, La ondo de Esperanto, ICEM (Freinet-pedagogio), Le monde de l\u00b4Esperant, Zpravodaj abilympiady. <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 1cm; text-indent: -0.34cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Interesuloj povas al si la gazetojn prunti. <\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.66cm; text-indent: -0.66cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211; <\/span><span style=\"font-size: small;\">La redakcio ricevis leteron en braila skribo de nevidanta esperantisto el Brazilo, kiu volus korespondi perletere braile. Jen adreso: <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>F\u00e1bio Roberto Silva, Rua : 4, num.160, Colina\u00a0 Verde POUSO Alegre-MG-Brasil\u00a0 CEP : 37550-000.<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.66cm; text-indent: -0.66cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211;<\/span> <span style=\"font-size: small;\">Plua letero venis el Francio, kien la redakcio sendis saluton en la nomo de AEH. Jen ilia respondo: Vi sendis al ni po\u015dtkarton okaze de la festo de nia urbo. Dank\u00b4al Vi, ni ekspoziciis 164 mesa\u011dojn el 28 landoj. La temo \u201eChoisy-le-Roi en la mondo\u201d estis bone\u00a0\u00a0 elektita. La urbestranoj vizitis nian budon, ili estis mirigitaj kaj favore influataj al Esperanto. Nome de la komitato de la klubo 94 \u201c La verda stelo \u201c ni varme dankas Vin.<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Noto de la redakcio : \u0108u \u011di ne estas interesa motivo por aran\u011di ion similan ? <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.66cm; text-indent: -0.66cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211;<\/span><span style=\"font-size: small;\">Jen plua ZEO (Zamenhofaj E-objektoj). Foton kun la letero ni ricevis de la membro IKEH amiko Andr\u00e9 Wagner, kiu elkore salutas \u0109iujn konatojn. En la franca vila\u011do Champenoux inter la urboj Nancy kaj Dieuze lo\u011das paro da esperantistoj, kiuj sukcese ina\u016dguris \u201c Vojon de Dr. Zamenhof\u201d. Ili konati\u011dis dum internacia kongreso kaj uzas Esperanton en sia familio. Ilia knabineto (sur la foto) parolas Esperanton same bone kiel la francan. <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.66cm; text-indent: -0.66cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211; <\/span><span style=\"font-size: small;\">Redakcio de AEH ricevis la lastan numeron de la gazeto Eventoj, kiu post 10 jaroj de eldonado \u0109esas aperi. Kvanto da abonantoj variis inter 1000-1500 el 60-72 landoj. \u011ci <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">restos nur en elektronika versio. Sed eblas aboni \u201cRET-INFO\u201d , anka\u016d elektronika versio,\u00a0 kiu kostos por A-landanoj 19 e\u016drojn kaj por B-landanoj nur 10 e\u016drojn. <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.66cm; text-indent: -0.66cm;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">&#8211; <\/span>Gvidbro\u015dureto tra mona\u0125ejo Sankta Johano sub la roko (trovi\u011danta proksime de urbo Beroun) estis esperantigita pere de s-ano Pavel Nechv\u00edle el Pardubice kaj estis reviziita de prof. Jaroslav Mr\u00e1z. Dum ekskursoj tien ne forgesu peti E-tekston. \u011ci estas jam preparita anka\u016d por interreto. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">La redakcio anoncas etan\u00a0 <span style=\"font-size: large;\"><b>konkurson<\/b><\/span> el historio de Esperanto: Kion vi scias pri la unuaj 5 &#8211; 8 mondkongresoj de Esperanto?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>1\/<\/b> en kiuj precizaj datoj ili okazis?<br \/>\n<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>2\/<\/b> kiom da esperantistoj partoprenis kaj de kiom da \u015dtatoj ?<br \/>\n<\/span><br \/>\n<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>3\/<\/b> kio grava okazis en ili ?<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" style=\"margin-left: 0.66cm; text-indent: -0.66cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nTri la plej bonaj respondoj, kiuj venos al redakcio de AEH anta\u016d fino de februaro 2003 estos premiitaj per E-libroj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\">\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Ni anoncas al niaj legantoj, ke nin por \u0109iam forlasis tre aktiva esperantistino kaj sindonema Esperanto instruistino Alena Klementov\u00e1 el Karlovy Vary. \u015ci forpasis la 21-an de decembro 2002 en la a\u011do de 70 jaroj. Bonvolu dedi\u0109i al Alena Klementov\u00e1 amikan rememoron, kiun \u015di certe meritas.<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"color: #000000;\">Adreso de \u015dia filo estas <\/span><span style=\"color: #000000;\"><b>Jaroslav Krupka, Kpt. N\u00e1lepky 7, 360 04 Karlovy Vary.<\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\nKondolencon eblas sendi anka\u016d rete pere de la adreso<\/span><span style=\"color: #0000ff;\"><b><a href=\"mailto:bloudek@volny.cz\">\u00a0bloudek@volny.cz<\/a>.<br \/>\n<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Nia asocio preparas interretajn pa\u011dojn sub la adreso : <b><a href=\"http:\/\/www.volny.cz\/aeh-ikeh\">www.volny.cz\/aeh-ikeh<\/a><\/b><\/span><\/p>\n<p>INFORMILO &#8211; monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento <b>ANTA\u016cEN<br \/>\n<\/b>Eldonas AEH &#8211; Asocio de esperantistoj-handikapuloj<br \/>\nRedaktoroj: M. Filip, J. Mr\u00e1z, J. R\u00fdznarov\u00e1, L. Srbov\u00e1<br \/>\nAdreso: Na Okrouhl\u00edku 953\/21, 530 03 PARDUBICE, \u0108E\u0124IO<span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nTELEFON:466 611 941<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">e-mail:<b><a href=\"mailto:aeh-ikeh@volny.cz\">\u00a0aeh-ikeh@volny.cz<\/a><br \/>\n<\/b>Bankovn\u00ed spojen\u00ed: \u010ces. spo\u0159itelna a.s. Pardubice, \u010d. \u00fa\u010dtu 000000 &#8211; 1204917309\/0800<br \/>\nP\u0159i platb\u00e1ch uve\u010fte va\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (nad va\u0161\u00ed adresou) jako variabiln\u00ed symbol!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 1\/2003 \u00a0 Enhavo: La Nova jaro el rigardo El la redakcio Gazeto &#8220;Verda familio&#8221; Nova komitato de AEH Kiel mi fartas? Paralizi\u011dinta biciklisto ekveturis . \u00a0 La nova jaro el rigardo de la prezidantino de AEH \u00a0 Estimataj legantoj, karaj geamikoj,mi esperas, ke vi \u0109iuj feli\u0109e enpa\u015dis en la novan jaron 2003 kaj jam [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5437","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5437","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5437"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5437\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5764,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5437\/revisions\/5764"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5437"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5437"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5437"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}