{"id":5436,"date":"2002-09-30T20:30:50","date_gmt":"2002-09-30T18:30:50","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5436"},"modified":"2018-06-23T07:04:36","modified_gmt":"2018-06-23T05:04:36","slug":"informilo-89-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-89-2002\/","title":{"rendered":"informilo 8+9\/2002"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo\u00a0 <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: xx-large;\">8+9\/2002<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Enhavo:<br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Historia evoluo de la E\u016dropa Unio<br \/>\n<\/span><\/span>Turista renkonti\u011do en urbeto Plasy<br \/>\nEsperanto en E\u016dropa parlamento<br \/>\nAntoni Gaud\u00ed<br \/>\nAlia vojo<br \/>\n\u0108apitretoj el la \u0109e\u0125a literaturo<br \/>\nEl la kluboj<br \/>\nGaja historio pri urso<br \/>\nKatolikoj kongresis<br \/>\nInvitilo SET<br \/>\nLan\u0109ov 50-jara<br \/>\nLingva anguleto<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Historia evoluo de la E\u016dropa Unio<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa libervola unui\u011do de la e\u016dropaj \u015dtatoj al la nuna, ankora\u016d kreskanta E\u016dropa Unio komenci\u011dis jam 1920, kiam Luksemburgio kaj Belgio starigis ekonomian union; la belga mono estis tiam akceptata anka\u016d en Luksemburgio, kies monunuo, la franko, valoris tiom kiom la belga franko. Per protokolo de la 14-a de marto 1947 (kiu ekvalidis de la j. 1948) inter BElgio, NEderlando kaj LUKSemburgio la unio estis plilar\u011digita al BENELUKSo; en \u0109i tiu dogana unio Nederlando konservis pli da ekonomia memstareco ol Luksemburgio kaj Belgio, i. a. propran monsistemon. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.4cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">En 1951 ekestis en Parizo kontrakto pri &#8220;E\u016dropa Komunumo por Karbo kaj \u015dtalo&#8221; (EKKS), kiu submetis la produktadon de karbo kaj \u015dtalo en beneluksaj \u015dtatoj same kiel en Francio, Germanio kaj Italio sub komunan Altan Oficon, kies sidejo fari\u011dis Luksemburgo, kaj por kies demokrata kontrolo &#8220;Komuna Asembleo&#8221; de delegitoj de la ses \u015dtatoj la unuan fojon kunvenis dum la j. 1952 en Strasburgo.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.4cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Plian ekonomian unui\u011don la samaj ses e\u016dropaj \u015dtatoj decidis en 1957 per kontrakto subskribita en Romo: ili aligis al EKKS la E\u016dropan Ekonomian Komuna\u0135on (EEK), t. e. la &#8220;komunan merkaton&#8221;, kaj la E\u016dropan Komuna\u0135on Atomenergian (EKA). La\u016d propono de la &#8220;Komuna Asembleo&#8221; \u0109i tiu plilar\u011di\u011dis al &#8220;ununura asembleo&#8221; por parlamente kontroli la tri &#8220;E\u016dropajn Komuna\u0135ojn&#8221; (EK), kunvenis tiel la unuan fojon 1958-03-19 kaj eknomi\u011dis du tagojn poste &#8220;E\u016dropa Parlamento&#8221;. La ses jam partoprenintaj \u015dtatoj unuigis en 1967 anka\u016d la Altan Oficon kun la komisionoj por la du pli novaj komuna\u0135oj same kiel la tri konsilantarojn, kiuj ekzistis \u011dis tiam disaj. Ekde julio 1967 el la &#8220;E\u016dropaj komuna\u0135oj&#8221; tiel fari\u011dis la &#8220;E\u016dropa komunumo&#8221; (EK).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.4cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">En januaro 1972 estis subskribita kontrakto pri eventuala eniro de Danlando, Irlando, Norvegio kaj Britio en EK post akcepto per popola balotado. En j. 1973 Danlando, Irlando kaj Britio fakte eniris la E\u016dropan komunumon; la norvega popolo estis rifuzinta la ali\u011don. La E\u016dropa Parlamento tiam havis 198 parlamentanojn. Komence la ses, poste la na\u016d \u015dtataj parlamentoj sendadis siajn delegitojn en la E\u016dropan Parlamenton. En junio 1979 la unuan fojon la parlamentanoj estis balote elektataj senpere de la popoloj de la na\u016d \u015dtatoj starigintaj la tiaman E\u016dropan Union.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.4cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Dum 1979 estis subskribita la kontrakto pri eventuala eniro de Grekio en EK post akcepto fare de la popolo. La eniro efektivi\u00f8is en januaro 1981. Portugalio kaj Hispanio sekvis pro kontrakto subskribita en 1985, kiu efektivi\u00f8is de januaro 1986.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p>1990-10-03 unui\u011dis Germanio kaj per tio konsiderinde pligrandigis la areon kaj lo\u011dantaron de EK. Jam 1987 estis petintaj pri aligo Turkio, 1990 Cipro kaj Malto; ankora\u016d ne estas subskribitaj koncernaj kontraktoj kun tiuj \u0109i &#8220;atendolandoj&#8221;.<\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">1992-02-07 okazis subskribo de la kontrakto de Maastricht, kiu i. a. \u015dan\u011dis la nomon &#8220;E\u016dropa komunumo&#8221; (EK) al la nuna oficiala &#8220;E\u016dropa Unio&#8221; (EU) kaj anta\u016dvidis komunan e\u016dropan monsistemon kun e\u016dropa mono &#8220;e\u016droo&#8221; ekde 1999.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Fakte 2002-01-01 komencis lo\u011dantaro en 12 \u015dtatoj pagi per komuna valuto: &#8220;e\u016drooj&#8221; kaj &#8220;centoj&#8221;. De tiam fini\u011dis la epoko de &#8220;propraj \u015dtataj valutoj&#8221; en A\u016dstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Portugalio. En Britio, Danlando kaj Svedio oni ankora\u016d uzas \u00f8isnunajn valutojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">En 1994 estis subskribitaj kontraktoj pri eventuala eniro de A\u016dstrio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio en la EU. En 1995 A\u016dstrio, Finnlando kaj Svedio eniris\u00a0 en EU; la norvega popolo tion estis rifuzinta la duan fojon. En la E\u016dropa Parlamento estas nun reprezentataj la 15 e\u016dropaj \u015dtatoj per entute 626 se\u011doj: 99 por Germanio, po 87 por Britio, Francio kaj Italio, 64 por Hispanio, 31 por Nederlando, po 25 por Belgio, Portugalio kaj Grekio, 22 por Svedio, 21 por A\u016dstrio, po 16 por Finnlando kaj Danlando, 15 por Irlando, 6 por Luksemburgio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Al la \u011disnunaj atentolandoj nove ali\u011dis: en la j. 1994 Hungario kaj Pollando, 1995 Rumanio, Slovakio, Latvio, Estonio, Litovio kaj Bulgario, 1996 \u0108e\u0125io kaj Slovenio. \u0108iuj tiuj \u015dtatoj (kaj pluraj aliaj landoj inkluzive Islandon, Li\u0125ten\u015dtejnon, Norvegion, Sanmarinon, Svision kaj ekde 1996 e\u0109 Rusion) jam apartenas al la t. n. E\u016dropa Konsilantaro (sidejo: Strasburgo), malfirma ligo fondita jam 1948 de na\u016d de la nunaj 15 landoj de EU (i.a. sen Germanio) kune kun Norvegio.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">La plej grava atinga\u0135o de tiu grupi\u011do estas la 18 artikoloj de la E\u016dropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Bazaj Liberecoj, subskribitaj en Romo en la j. 1950 kun aldono akceptita en la j. 1952. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 0.5cm; text-indent: 0.5cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>Transprenita kaj mallongigita el la gazeto Monato<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Turista renkonti\u011do en urbeto Plasy<\/b><\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">En la tagoj 14. \u2013 16. 6. 2002 okazis la unuan fojon renkonti\u011do en rekrea loko meze de \u0109arma naturo en proksimeco de konata urbo Plze\u0148. En bunta programo estis interalie inter\u015dan\u011do de spertoj en agado de unuopaj\u00a0 E-kluboj inkluzive de malfacila\u0135oj \u0109e propagando de Esperanto kaj \u0109e reali\u011do de la ideoj de unueca lingvo por la tuta mondo. <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">La partoprenantoj rigardis videofilmon pri vidinda\u0135oj de la loka regiono, kiom da naturbelecoj \u011di enhavas. Dum busa ekskurso ni vidis vastan ekspozicion de la muzeo en Mari\u00e1nsk\u00fd T\u00fdnec, \u0109efe modelojn de biendomoj, historion de po\u015dta fako, originan fornon el iama gisejo, plafonajn pentra\u0135ojn, ktp. Dum alia ekskurso ni vizitis proksiman akvovalbara\u0135on, post la promeno apud la rivero ni trarigardis imponan mona\u0125ejon.\u00a0 Esperantistoj el la loka klubo en Plze\u0148 kun gvidado de M. Z\u00fdkov\u00e1 klopodis, ke ni \u0109iuj estu tre kontentaj kiel pri bona tranoktado, man\u011dado kaj sinoferemo. Ni \u0109iuj \u011dojas je venonta junia renkonti\u011do.<\/span><\/span><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\" align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>V. Kapr\u00e1l, Kazn\u011bjov <\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\"><b>En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dedi\u0109as la jaron al la memoro de Antoni Gaud\u00ed i Cornet &#8211; unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Gaudi estas figuro universala, plej renoma en la kataluna arkitektura arto pro sia kapablo sintezi tradiciojn de la lando kaj pro la originaleco kaj a\u016ddaco de la teknikaj solvoj, kiujn li integras en brilegajn ornama\u0135ojn. Pro lia presti\u011do, konstante kreskanta dum jaroj, lia verkaro, \u011dis anta\u016d nelonge\u00a0 malbone konata, estas nuntempe universale agnoskata.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Naskita en Reus, li diplomiti\u011dis en 1878 en Barcelono, kie li komencis sian artan agadon en ideala momento por sia personeco: meze de la kultura kaj politika <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Renaixen\u00e7a <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">(renaski\u011do), en la momento de ekonomia prospero kaj kreskado de urboj. Li ricevis helpon de tiutempaj ri\u0109uloj, kiuj volis sekvi la kulturajn e\u016dropajn tendencojn kaj stilojn de tiu tempo. Lin multe influis la teorioj de E. Viollet-le Duc<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\">1<\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">, J. Ruskin<\/span><sup><span style=\"font-size: small;\">2<\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\"> kaj la pensmaniero de la secesia generacio, kunigita \u0109irka\u016d la Universala Ekspozicio en 1888.<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Tro frue, tamen, li forlasis la historiajn stilojn, regantajn en la eklektikismo de la 19-a jarcento, kaj formulis personan estetikon, kiu faras lian stilon perfekte indentigebla, sed samtempe estas ege malfacile klasifikebla en iu konkreta tendeco.<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Grava biografia mejlo\u015dtono estas liaj rilatoj kun la industria familio G\u00fcell (g\u016dej), kiu mendis de li sufi\u0109e multajn verkojn. \u0108i tiuj verkoj kreskigis lian famon en la barcelona regiono. Li, ekde tre juna a\u011do, partoprenis en la konstruado de la baziliko <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Sagrada Familia<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (sankta familio) (sur la bildo), kio profundigis lian religian senton, kaj la ekskluzivan sindedi\u0109on al la problemaro, devenanta de la realigado de sia orginala arkitekturo.<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Aliaj verkoj, sufi\u0109e konataj kaj esplorataj, estas <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La klostro de la terezaninoj<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Vilao Bellesguard<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (bejesg\u016d\u00e1r), la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Domo Batll\u00f3<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (bajj\u00f3), <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Palaco G\u00fcell<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">, <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>La Pedrera<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"> (la \u015dtonminejo) (\u0109iuj en Barcelono), la konstrua\u0135oj, faritaj en la nord-hispanaj urboj Comillas, Astorga kaj Leono, la interna reformado de la katedralo de Majorko kaj multaj aliaj.<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internoj permesis al li projektadi, en da\u016dra kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko; \u0109iujn erojn, kiuj konsistigas la arkitektan spacon &#8211; fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp, komencante \u0109e organika koncepto de la tuta aran\u011dado, kaj de la integri\u011do de \u0109i tiuj elementoj en sian strukturon.<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">La arkitekto, admirata kaj pridiskutata pro la a\u016ddaco kaj originaleco de liaj kura\u011daj ideoj jam en sia tempo, post perido de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe \u011duas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia<\/span> <span style=\"font-size: small;\">a\u016dtoritato vere pliforti\u011dis en diversaj rondoj, ne nur fakaj; do ne vane 2002 estis proklamita kiel la &#8220;internacia jaro de Gaud\u00ed&#8221;. Pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaud\u00ed nuntempe estas en la proceso de beatigo \u0109e Vatikano.<\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Por pliaj informoj oni povas viziti, inter multaj aliaj, la pa\u011daron<\/span><a href=\"http:\/\/www.gaudi2002.bcn.es\/\"><span style=\"font-size: small;\"><b>\u00a0www.gaudi2002.bcn.es<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Augusto Casquero &#8211; Transprenita el &#8220;Monato&#8221;<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><sup><span style=\"font-size: small;\">1<\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">Eug\u00e9ne Viollet-le-Duc (ej\u00e9n vjol\u00e9 le dik) (1814 &#8211; 1879), franca arkitekto, historiisto kaj teoriisto de arkitekturo, resta\u016drinto de gotikaj katedraloj kaj palacoj. <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><sup><span style=\"font-size: small;\">2<\/span><\/sup><span style=\"font-size: small;\">John Ruskin(1819 &#8211; 1900), angla verkisto, teoriisto de arto, ideologo de la <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>anta\u016drafaela epoko<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">. Strebis revivigi la mezepokajn kreajn metiojn<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Esperanto en E\u016dropa Parlamento<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Esperanto \u011denas mo\u015dtulojn. Kaj kvankam nia internacia lingvo anka\u016d suferas de malbona publika bildo \u0109e e\u016dropaj mo\u015dtuloj en Bruselo, Esperanto ne malaperas el parlamentanaj mensoj. En septembro svedino Cecilia Malmstr\u00f6m faris oficialan demandon al la E\u016dropa Komisiono por ekscii, kial \u011di financis neniun Esperanto-projekton dum E\u016dropa Jaro de lingvoj. En januaro 2000 angla socialisto Richard Corbett volis scii, \u0109u E\u016dropa Komisiono esploras la eblojn de Esperanto por la tradukservoj de E\u016dropa Unio, kiam \u011di havos pli ol 20 oficialajn lingvojn. La\u016d\u00a0 Corbett Esperanto povus esti solvo, \u0109ar nia internacia lingvo estas ne\u016dtrala, regula kaj rapide lernebla. Anka\u016d tiu demando de Corbett \u011denis E\u016dropan Komisionon. Pro tio brita ano de E\u016dropa Komisiono Neil Kinnock flanken\u015dovis la demandon al nebula &#8220;komitato&#8221; por tielnomata &#8220;pritraktado&#8221;. Intertempe kimro Kinnock favoras alian solvon de la lingva problemo \u0109e E\u016dropa Komisiono: enkonduki la anglan kiel nura laborlingva.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Strange la demando pri uzado de Esperanto per e\u016dropaj tradukservoj ne perdi\u011dis dum &#8220;pritraktado&#8221; far de la komitato. Kaj dum E\u016dropa Jaro de Lingvoj, \u011duste tiu homo taskita de E\u016dropa Komisiono por &#8220;pritrakti&#8221; la rolon de Esperanto preska\u016d lasis fali \u015dampanjglason pro \u015doko. La homo, \u0109efo de la Komisiona tradukservo, \u015doki\u011dis \u0109e eleganta e\u016dropa evento vidante anon de Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo. Ekde jaroj de Brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo proponas, ke la tradukservo de E\u016dropa Komisiono esploru la uzadon de tielnomataj &#8220;planlingvoj&#8221; &#8211; inter ili Esperanto. Kaj nun la Komisiono ankora\u016dfoje devos &#8220;serioze&#8221; pritrakti la uzadon de Esperanto per la e\u016dropaj tradukservoj pro nova parlamenta demando, farita la 14-an de januaro 2002. Maurizio Turco, itala membro de Internacia Radikala Partio en E\u016dropa Parlamento, estas suspektema pri la &#8220;komitato&#8221;, kiu devas &#8220;pritrakti&#8221; la uzadon de Esperanto. \u0108u \u011di vere ekzistas? Kiu membras en \u011di?\u00a0 <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Estis sendita oficiala demandletero de EEU al E\u016dropa Komisiono &#8230;<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Dafydd (transprenita el gazeto Eventoj)<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108apitretoj el la \u0109e\u0125a literaturo<\/b><\/span><\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Iuj verkoj lime de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj estas lingve kaj literature altnivelaj; Tial oni ju\u011das, ke temas ne pri la unuaj \u0109e\u0125lingvaj provoj, precipe en la legendoverkado.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La plej valora el \u0109iuj legendoj de tiu tempo estas <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>apokrifo pri Judaso.<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> Temas pri unu el la apostoloj, kiu estis, kiel eta infano, forlasita de sia patrino sekve de \u015dia son\u011do pri beda\u016drinda sorto de \u015dia filo. Adoptis lin la re\u011dino de la insulo Iskarioto, sed Judaso mortigis \u015dian filon, pli poste li fari\u011dis e\u0109 patromurdinto, nekonscie li edzi\u011dis al sia propra patrino kaj post la malka\u015do de lia faro li foriris al Kristo por seni\u011di de siaj pekoj. Por suba\u0109eta\u0135o li perfidis Kriston kaj poste li pendumis sin.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La temo, memoriganta la antikvan miton pri Edipo (Oidipus) kaj kies elementoj estas troveblaj en \u0109e\u0125a fabelo kaj en la mito pri Moseo, estas prilaborita tiel, ke \u011di estas ligita kun la situacio en \u0108e\u0125a regno alude al la mortigo de la lasta re\u011do el la dinastio de P\u0159emysl-idoj en la jaro 1306 &#8211; Venceslao la III-a. Priskribinte la murdon de la filo de la re\u011dino fare de Judaso, la a\u016dtoro prezentas kiel pruvon de la homa perfidemo parabolon (\u0109e\u0125e podobenstv\u00ed) pri serpento, kiu, savita de frosto fare de homo, sufokis la infanojn de la savinto. Poste li transiras al konkreta ekzemplo el la internaj &#8211; \u0109e\u0125aj eventoj. La kompona\u0135o memorigas la signifon de la regado de la lastaj P\u0159emysl-idoj, precipe de Venceslao la II-a, kiam \u0108e\u0125a regno fari\u011dis potenca politika kaj kultura parto de meza E\u016dropo. La politiko de la lastaj P\u0159emysl-idoj atingis E\u016dropajn dimensiojn.\u00a0 <\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">J. Mr\u00e1z<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>Alia vojo<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\nla artikolo &#8220;Truko por plivastigi la movadon&#8221; (Eventoj n-ro 219 p.8.) s-ro Gbelo Koffi proponas, ke ni &#8220;faru&#8221; almena\u016d unu infanon, kiu estu esperantisto. Dum UK-o en Zagrebo s-ro Renato Corsetti alvokis, ke ni produktu esperantistojn. En revuo &#8220;Heroldo de Esperanto&#8221;\u00a0 s-ro Walter Zelazny vokas, ke ni kreu la Esperantan civiton. Mi miras, ke \u011dis nun neniu ideano proponis, ke ni enmigru ekzemple Antarkton. Kaj tie ni kreu la novan \u015dtaton &#8220;Esperantion&#8221;. La\u016d la ekzemplo de hebreoj tiu \u015dtato eblas.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La hebrea nacio kreis a\u016d renovigis la hebrean lingvon, kreis novan \u015dtaton. Beda\u016drinde la \u015dtato nun havas problemon kun anta\u016de vivanta tie palestina nacio. <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Ni, esperantistoj vivante sur la sesa kontinento havos problemojn nur kun frosto kaj pingvenoj. \u0108u ne? Sed koroj niaj estas varmaj!!<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">De la tri supraj ideoj al mi tre pla\u0109as la ideo de Gbelo Koffi. Produkti idojn de esperantistoj estas \u0109iam tre agrabla laboro. Mi kiel 52-jara\u011da viro estas \u0109iam preta plenumi dezirojn de bonkoraj esperantistinoj tiucele. Sed mi dubas, \u0109u mia sindonemo plivastigos la movadon, \u0109ar produktado de esperantistoj estas pli komplika ol mi supozas. Por ke idoj de geesperantistoj estu anka\u016d esperantistoj, bezonata estas \u011dusta edukprocezo, kiu estas longda\u016dra kaj ne \u0109iam suksesa.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Mi pensas, ke ni devas plivastigi la movadon alimaniere. Post kursoj de la internacia lingvo restas (la\u016d miaj spertoj) en la movado nur 10 &#8211; 15% de kursanoj. Do ni perdas 85 &#8211; 90%\u00a0 da kursanoj, al kiuj la movado ne estas sufi\u0109e alloga.\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Eble tiun problemon ni devas komenci esplori, poste solvi kaj sekve proponi al la homaro ne nur internan ideon, sed anka\u016d aliajn varojn de nia monda kaj esperanta kulturo.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Aleksander Zdechlik &#8211; Transprenita el &#8220;Eventoj&#8221;<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la kluboj:<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<b>El Bielsko-Biala <\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">ni ricevis interesan informon kun foto de geklubanoj:<\/span> <span style=\"font-size: small;\">Komence de marto festis longjara klubanino 100-jaran datrevenon. Anka\u016d nia redakcio deziras al s-ino Pelagia Kwiatkowska pluajn jarojn en bona sano. S-anino J. Sidorak en sia letero anka\u016d rememoras sian unuan E-instruiston el la jaro 1955 s-anon Franciszek Walas, kiu beda\u016drinde forpasis komence de la jaro 2002.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<b>Ostrava:<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">La jaro pasis kaj denove renkonti\u011dis sur la monto \u0108antorio \u0109e\u0125aj, polaj kaj slovakaj esperantistoj. Ili jam tradicie kunvenadas de la jaro 1925. Nunjara serena tago allogis preska\u016d kvardekon da partoprenantoj. Polaj klubestroj el ses kluboj informis \u0109iujn pri fre\u015daj aktuala\u0135oj, oni diskutis pri plua \u0109elima kunlaboro, kun Vlado Sl\u00e1de\u010dek kaj lia magnetofono \u0109iuj kantis specialan \u0109antorian himnon kaj rememoris tempon, kiam estis tiuj \u0109i renkonti\u011doj malpermesataj kaj pro kio kelkaj kura\u011duloj, kiuj neglektis tion, estis karcerigitaj. Anta\u016d adia\u016do sonis la promeso reveni venontjare ankora\u016d pli multnombre.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<b>Pardubice:<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u eblas propagandi Esperanton anka\u016d \u0109e abiturienta ekzameno? Jes!<\/span> <span style=\"font-size: small;\">Kl\u00e1rka Angelov\u00e1 elektis kiel temon por abiturienta ekzameno de hotela mezlernejo bankedon de mondkongreso de esperantistoj kun montra\u0135oj, reprezentantaj kelkajn naciojn, inkluzive de nomslipoj, flagetoj, torto kun E-signo kaj foto de Zamenhof, per kio \u015di vekis grandan intereson de la ekzamena \u0135urio, e\u0109 de la studentoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Atentigo:<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Post somera libertempo ni renkonti\u011dos por la tuta semajno anstata\u016d en Skokovy \u0109e la IV-a kongreso de AEH-IKEH en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b, de 14.-21.9.2002. En oktobro 2002 okazos sabata seminario en Prago, strato Ve Sme\u010dk\u00e1ch, kiel \u0109iam de la 9-a horo, sed la 19-an de oktobro 2002. Solena\u0135o de centjara Praga E-klubo okazos la 15-an &#8211; 17-an de novembro 2002 en Prago 4, Kultura centro \u201cZahrada\u201d, al kiu vi alveturos per metroo \u201cC\u201d al la stacio Chodov. Venonte ni havos pli detalajn informojn.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Gaja historio pri urso<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Entreprena socio de \u0109asistoj bezonis plibonigi sian financan situacion. Pro tio ili a\u0109etis maljunan urson el cirko kaj invitis ri\u0109ajn eksterlandajn kolegojn por \u0109asi \u011din en libera naturo, sen scio de \u011dia origino. La \u0109asistoj kunveturis por tiu rara okaza\u0135o kaj preparis sin por pafado. Dum tiu preparo eksonis neatendite pafo de unu el la partoprenintoj &#8211; jam proksime ka\u015dita urso ektimegis kaj dum sia rapida forkuro ekkaptis la biciklon de la loka \u0109asisto kaj je mirego de \u0109eestantaj \u0109asistoj rapide forbiciklis. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>El la rakontoj de la kantanta advokato D-ro Jahelka tradukis D-ro J. Hradil<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Katolikoj kongresis<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La historia urbo Krom\u011b\u0159\u00ed\u017e estis loko de la 55-a kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unui\u011do Esperantista) en la tagoj 20. &#8211; 27. 7. 2002.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La kongresa devizo &#8220;Malfermu la pordon al Kristo&#8221; estis por 170 partoprenantoj el 12 landoj la \u0109efa temo. La solenan ina\u016dguron de la kongreso en Deputitara salonego de \u0108efepiskopa kastelo partoprenis la prezidantino kaj la sekretario de \u0108EA, reprezentantoj de la urbo Krom\u011b\u0159\u00ed\u017e, de KELI (Kristana Esperanto-Ligo) kaj de Radio Vatikano.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Krom la religia programo havis la partoprenantoj eblon ekkoni historiajn vidinda\u0135ojn de la urbo kaj \u011dia \u0109irka\u016da\u0135o. Okazis du ekskursoj &#8211; la unua al la pilgrimloko Sankta Host\u00fdn kaj la alia al la abismo Macocha kaj Punkva-grotaro. La vesperaj programoj konsistis el diversaj prelegoj a\u016d koncertoj (ensemblo Lipina, Mir. Smy\u010dka, Anjo Amika &#8230; ).<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La tutan kongreson akompanis bela vetero, kaj \u0109iuj partoprenantoj estis kontentaj pri ege sperta kaj perfekta organizado de la prezidanto de \u0109e\u0125a IKUE-sekcio Milo\u0161 \u0160v\u00e1\u010dek.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Liba Filipov\u00e1<\/i><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<span style=\"font-size: x-large;\"><b>Invitilo<\/b><\/span><b>\u00a0<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Esperanto-klubo en \u00dast\u00ed nad Labem (\u0108e\u0125io) aran\u011das la 15-an Internacian Kulturan Festivalon semajnfine de la 4-a \u011dis la 6-a de oktobro 2002. \u011ci estos dedi\u0109ata jam tradicie al la rememoro de elstaraj \u0109e\u0125aj Esperantaj verkistoj s-roj Ji\u0159\u00ed Ko\u0159\u00ednek el \u00dast\u00ed n. L. kaj d-ro Tom\u00e1\u0161 Pumpr el Prago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Programo estos distra: vendrede &#8211; interkona vespero, sabate &#8211; prelega matineo, vespere &#8211; koncerto de oper- kaj operetarioj kaj klasikaj kantoj (prezentos artistoj el \u00dast\u00ed n. L kaj el Prago) diman\u0109e &#8211; ekskurso al la kastelo Velk\u00e9 B\u0159ezno.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>Plej malmultekosta E-aran\u011do en E\u016dropo !<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Detalajn informojn petu je la adreso:<br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">S-ro <b>Miroslav Smy\u010dka, Kojetick\u00e1 str. 90, CZ-400 03 \u00dast\u00ed nad Labem (\u0108e\u0125io), <\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">a\u016d pere de telefono &#8211; por enlandanoj: <b>047-553 24 17<\/b>, por eksterlandanoj: <b>420-47-553 24 17<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>SET Lan\u0109ov 50-jara<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm; margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">La gvidantaro de SET (Somera Esperanto-Tendaro) en Lan\u0109ov aran\u011dis dum semajnfino la 10-an kaj la 11-an de a\u016dgusto solenan renkonti\u011don de la tendaraj fideluloj, kiun partoprenis \u0109irka\u016d cent iamaj tendaranoj. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa solena vici\u011do de la partoprenantoj sabate je la 15-a horo komenci\u011dis per surprizo &#8211; per hisado de tute novaj flagoj, kiuj kudrigis kaj donacis al la tendaro pragaj esperantistoj. Poste unu el la \u0109efaj fondintoj de la tendaro Pavel Sittauer prezentis koncize \u011dian ri\u0109an historion. Post la vici\u011do sekvis eble la plej interesa parto de la programo &#8211; libera babilado, dum kiu oni havis okazon kalkuli jarojn, diskuti kaj rememori kun la malnovaj kaj novaj geamikoj. Anka\u016d ili trarigardis ekspozicion de la bildoj, kiujn pentris anka\u016d iamaj tendaranoj. La loko por \u011di, lan\u0109ova Loka Oficejo, certe estas digna. La tago fini\u011dis per tendarfajro, kiu brulis \u011dis profunda nokto. <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nDiman\u0109o restis por la adia\u016do kaj forveturo hejmen. \u0108iuj promesis unu al la alia, ke se estos eble, venontjare ili denove revenos.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>M\u00ed\u0161a Filip<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\">Lingva anguleto<\/span><span style=\"font-size: small;\"><br \/>\npor \u0109e\u0125oj<\/span>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"text-indent: 0.5cm; font-weight: normal;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Mnoz\u00ed esperantist\u00e9 pou\u017e\u00edvaj\u00ed ve sv\u00fdch esperantsk\u00fdch p\u00edsemn\u00fdch projevech nespr\u00e1vn\u00fdch tvar\u016f slov. Jde p\u0159edev\u0161\u00edm o ciz\u00ed slova, p\u0159ejat\u00e1 do \u010de\u0161tiny, kter\u00fdch v\u0161ak nelze mechanicky pou\u017e\u00edvat v esperantu pouh\u00fdm p\u0159ipojen\u00edm koncovky -o nebo -a a j. Tak nap\u0159\u00edklad slovo \u201cteoretik\u201d nelze pou\u017e\u00edt v esperantu pomoc\u00ed koncovky -o. Spr\u00e1vn\u00fd tvar je \u201cteoriulo\u201d. \u201cDefinovat\u201d je spr\u00e1vn\u011b \u201cdifini\u201d. V esperantu neexistuje slovo \u201cIluziva\u201d &#8211; spr\u00e1vn\u011b \u201ciluzia\u201d. P\u0159\u00eddavn\u00e9 slovo \u201cpsikologa\u201d se vztahuje ke slovu \u201cpsikologo\u201d, \u201cpsychologick\u00fd\u201d je spr\u00e1vn\u011b \u201cpsikologia\u201d.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">T\u00e9m\u011b\u0159 v\u0161echna slova v \u010de\u0161tin\u011b maj\u00ed n\u011bkolik v\u00fdznam\u016f. P\u0159i p\u0159ekladu mus\u00edme db\u00e1t na spr\u00e1vn\u00fd v\u00fdb\u011br v\u00fdrazu. Nap\u0159. \u201c&#8230; <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>pri<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> tiu problemo komencis okupi\u011di (nikoliv \u201ckun\u201d). \u201cUnuaecon en la solvo de tiu \u0109i problemo oni <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>alju\u011das <\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\">al fama scienculo &#8230;\u201d (nikoli \u201cpriskribas\u201d ve v\u00fdznamu \u201cp\u0159ipisuje se\u201d). Ka\u017ed\u00fd esperantista m\u00e1 \u010desko-esperantsk\u00fd slovn\u00edk. Mnoz\u00ed maj\u00ed i PIV. U\u017e\u00edvejme jich co nejv\u00edce. T\u00edm se mnoh\u00e9mu nau\u010d\u00edme.<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">Jak p\u0159elo\u017eit nap\u0159. \u201cjeho nejtypi\u010dt\u011bj\u0161\u00ed forma\u201d? Ve 3. stupni p\u0159\u00eddavn\u00fdch jmen se u\u017e\u00edv\u00e1 v\u017edy \u010dlenu \u201cla\u201d (nejde-li o absolutn\u00ed v\u00fdznam 3. stupn\u011b &#8211; plej bela = velmi kr\u00e1sn\u00fd, nikoliv nejkr\u00e1sn\u011bj\u0161\u00ed); nezapom\u00ednejme v\u0161ak, \u017ee z\u00e1jmena <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>pln\u011b<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> nahrazuj\u00ed \u010dlen. V uveden\u00e9m v\u00fdrazu tedy <\/span><span style=\"font-size: small;\"><u>nesm\u00edme\u00a0<\/u><\/span><span style=\"font-size: small;\"> pou\u017e\u00edt \u201cla\u201d: \u201c&#8230;\u011dia plej tipa formo &#8230;\u201d.<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">J. Mr\u00e1z<\/span><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo\u00a0 8+9\/2002 \u00a0 Enhavo: Historia evoluo de la E\u016dropa Unio Turista renkonti\u011do en urbeto Plasy Esperanto en E\u016dropa parlamento Antoni Gaud\u00ed Alia vojo \u0108apitretoj el la \u0109e\u0125a literaturo El la kluboj Gaja historio pri urso Katolikoj kongresis Invitilo SET Lan\u0109ov 50-jara Lingva anguleto \u00a0 \u00a0 \u00a0 Historia evoluo de la E\u016dropa Unio La libervola unui\u011do [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5436","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5436","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5436"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5436\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5767,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5436\/revisions\/5767"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5436"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5436"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5436"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}