{"id":5433,"date":"2002-05-30T20:30:27","date_gmt":"2002-05-30T18:30:27","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5433"},"modified":"2018-06-26T07:05:37","modified_gmt":"2018-06-26T05:05:37","slug":"informilo-5-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-5-2002\/","title":{"rendered":"Informilo 5\/2002"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 5\/2002<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"color: #000000;\"><b>Enhavo:<\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">Unu e\u016dro &#8211; cent prononcoj<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">\u015can\u011do de la dato de \u0108EA-kongreso<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">La vivo kun blanka bastono<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">Rezulto de la traduka konkurso<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">Skokovy 2002<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">La IV-a kongreso de AEH proksimi\u011das<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">\u0108io malbona estas por io bona<\/span><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"color: #000000;\">Kurac-herba bano<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Unu e\u016dro &#8211; cent prononcoj<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">\u0108u en la nova jaro vi jam voja\u011dis en e\u016dropa eksterlando, ekzemple kiel germano en Francio, kaj demandis pri prezo? Se ne, tiun aventuron vi certe iam spertos.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kiel konate, nun validas nova valuto en 12 e\u016dropaj landoj, unu por ili \u0109iuj. Oficiale \u011di nomi\u011das, kiel oni povas legi sur biletoj kaj moneroj, E\u016cRO kaj CENT; en Esperanto estas &#8220;e\u016dro&#8221; kaj &#8220;cendo&#8221; (por centono de e\u016dro). Bonega afero por voja\u011dantoj, kiuj en aliaj landoj ne plu havas problemojn pro fremdaj valutoj: \u0109ie oni povas pagi nun per sama, unueca mono.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">\u0108u vere senprobleme? Supre menciita germano en Francio kaj franclingva Belgio a\u016ddos vendistojn diri ion similan al &#8220;tiom da ero&#8221; (kun akcento sur o) kaj eble ne komprenos, \u0109ar la burokratoj de E\u016dropa Centra Banko ja fiksis nomojn de la komuna, unueca valuto, sed forgesis fiksi anka\u016d unuecan prononcon. Tial por bu\u015doj kaj oreloj ne \u0109ie temas pri sama valuto, ni havas la konatan babelan lingvoka\u0109on.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Por helpi vin, ni kolektis prononcojn de diversaj lingvoj. Jen do (nekompleta) listo de la diversaj e\u016droj kaj cendoj:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Angla: juro\/sent\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Bulgara: evro\/cent<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Dana: e\u016dro a\u016d\u00a0 \u00f6\u016dro (kiel en la germana h\u00f6ren (a\u016ddi))\/ sent<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Estona: e\u016dro\/sent\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Finna: e\u016dro\/sentti<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Franca: \u00f6ro (kiel en la germana h\u00f6ren (a\u016ddi), akcento sur o)\/sent<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Germana: ojro\/cent\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Greka: evro\/lepto (kun akcento sur o)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Hispana: e\u016dro\/sjen\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Hungara: e\u016dro\/cent<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Itala: e\u016dro\/\u0109entesimo\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kataluna: e\u016dru\/sen (barcelonaj prononcoj)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Nederlanda: \u00f6ro (kiel en la germana h\u00f6ren (a\u016ddi), sed iomete malpli longe\/sent<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Pola: e\u016dro\/cent\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Portugala: e\u016dro (kun fermita vokalo &#8211; paroksitona vorto)\/sen\u0109imu (proparoksitona vorto)\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Rusa: jevro\/cent<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Konsole estas, ke Esperanto-parolantoj ne havos problemojn kompreni &#8220;e\u016dro&#8221; en Danio, Finnlando, Hispanio (escepte de Katalunio), Italio kaj Portugalio (kiuj uzas la novan valuton) kaj en Estonio, Hungario kaj Pollando (kie \u011di ne jam validas). La plej radikala devio sendube estas en la angla lingvo &#8211; sed bon\u015dance ja Britio rifuzas enkonduki &#8220;jurojn&#8221; kaj &#8220;sentojn&#8221; &#8230; Tamen nepre memoru tiujn \u0109i prononcojn, \u0109ar ilin vi a\u016ddos \u0109ie, kie oni uzas la internacian usonanglan slangon: en flughavenoj, luksaj hoteloj, turistinformejoj k. s. Bonan e\u016drovoja\u011don!<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Stefan Maul, transprenita el gazeto MONATO<\/i><\/span> <span style=\"font-size: small;\">el la rubriko &#8221; \u015derco kaj satiro &#8220;.<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u015can\u011do de la dato de \u0108EA-kongreso<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\">\u00a0\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Beda\u016drinde nur post la publikigo de la dato ni eksciis, ke la 21-an kaj la 22-an de novembro 2002 okazos en Prago la plej alta kunveno (summit) de NATO kaj ke jam nun estas preparataj kaj grandaj planoj de ties defendo unuflanke, kaj de internaciaj protest-aran\u011doj aliflanke. Kiu travivis en Prago la konferencon de la Monda banko, ne miros, ke ni, esperantistoj, respektante nian malfortecon kompare kun NATO, cedis.<\/span><\/p>\n<p align=\"left\"><span style=\"color: #000000;\">\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">La nova dato de la 10-a kongreso de \u0108e\u0125a Esperanto Asocio en Prago kunigita kun la solena\u0135o de la 100-a datreveno de Praga\u00a0 E-klubo okazos\u00a0 de la 15-a \u011dis \u00a0<\/span> <span style=\"font-size: small;\">la 17-a novembro 2002. Pli precizajn informojn kaj ali\u011dilojn vi povos balda\u016d trovi en la TTT-pa\u011do de \u0108EA (<\/span><a href=\"http:\/\/www.kuk.cz\/cea\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>www.kuk.cz\/cea<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">) a\u016d de Starto (<\/span><a href=\"http:\/\/www.clavis.cz\/starto\"><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\"><b>www.clavis.cz\/starto<\/b><\/span><\/a><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">).<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La vivo kun blanka bastono<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ankora\u016d proksimume anta\u016d 50 jaroj estis ununuraj helpiloj por nevidantoj blanka bastono, metala tabuleto kaj pikilo por piki brajlan skribon, skribma\u015dino de Picht por skribi brajlan skribon kaj kelke da plej simplaj helpiloj &#8211; ekzemple tajlora mezurrubando kaj ligna faldmezurilo, sur kiuj estas palpe signitaj centimetroj kaj decimetroj. Brajla skribo, kiu konsistas el kombino de ses punktoj, estas la invento de franca blinda instruisto Louis Braille kaj \u011di estas uzata de la jaro 1825. La skribma\u015dinon por brajlo konstruis en la fino de la 19-a jarcento germana instruisto Oskar Picht.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Feli\u0109e dum la lasta duonjarcento trovi\u011dis teknike talentaj kaj cerbumantaj homoj, kiujn interesas la problemoj de la nevidantoj. Tial estis konstruitaj helpiloj de simplaj, sed bezonaj, \u011dis teknike tre perfektaj kaj pretendaj. \u0108iuj eluzas sonon, tiun plej perfektan homan vo\u0109on.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\">\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Al la tute kutimaj helpiloj apartenas ekz. indikilo de la akvonivelo, kiu sciigas, ke la ujo kun fluida\u0135o estas plena, a\u016d parolantaj manhorlo\u011doj, anka\u016d vekhorlo\u011doj, termometro kaj korptermometro, kuirejpesilo kaj personpesilo. La manhorlo\u011doj estas \u011dis nun fabrikataj en tri variantoj &#8211; ili parolas a\u016d angle, a\u016d germane, a\u016d pole, \u0109e vekhorlo\u011doj oni povas elekti anka\u016d \u0109e\u0125an lingvon.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La lernantoj kaj studentoj eble jam ne povas imagi la studadon sen di\u011dita legekipo (sonigita komputilo). Tiun \u0109i ekipa\u0135on kompreneble povas akiri anka\u016d nevidanta plenkreskulo, \u0109ar helpe de skanilo li povas legi librojn, \u0135urnalojn kaj simile.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Gravaj helpiloj por la orienti\u011do en la spaco estas sonigitaj zebrostriaj pasejoj por piedirantoj. Tiel nomataj lumturniloj, kiuj jam estas instalitaj en kelkaj urboj, plifaciligas la movon en publikaj konstrua\u0135oj (stacidomoj, metroo, burooj), ili informas pri la numero de urba trafikilo kaj signalas al stiristo, ke enbusi\u011das nevidanto. Interalie &#8211; tiu \u0109i ekipa\u0135o estis evoluita en \u0108e\u0125a respubliko kaj anka\u016d \u011dis nun nur \u0109e ni estas uzata. Por ebleco eluzi tiujn ekipa\u0135ojn estas miniaturaj dissendiloj jam instalitaj anka\u016d en la bastonoj por nevidantoj.\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Malgra\u016d granda perfekteco de \u0109iuj \u0109i teknikaj mirakloj tamen la plej granda miraklo kaj trezoro estas la propra vidkapablo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Pavla Bradov\u00e1 &#8211; tradukis L. Srbov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Rezulto de la traduka konkurso<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">En la unua numero de tiu \u0109i gazeto ni publikigis konkurson pri la plej bona traduko en Esperanton &#8211; fragmenton el la verko de la \u0109e\u0125a verkisto Karolo \u010capek &#8220;\u011cardenista marto&#8221;. En la artikolo estas pli ol 40 verboj, kelkaj speciale \u011dardenistfakaj. Por niaj \u0109e\u0125aj legantoj certe estos interese scii, \u0109u eksterlandaj membroj bone komprenos kelkajn verbojn, kiuj e\u0109 ne facile estis trovitaj en la vortaroj. La redakcio instigas ilin al la reago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Por ke \u0109iuj legantoj povu kompari la \u011dustecon de la traduko kaj por ke la eksterlandaj membroj komprenu, jen \u011dusta traduko (la vortojn en la krampoj oni eblas anka\u016d uzi):<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">\u011cardenista marto<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">\u011cardenisto pasie kaj klopode (pene) volas, memkompreneble, li volas nur depreni (forpreni, demeti, forigi) pinglobran\u0109ojn kaj malkovri florojn, \u015dpati, streki, sulkigi (fari akvokanaletojn, akvofosa\u0135ojn), fosi, re\u015dpati, \u015dvelmoligi, rasti, ebenigi, ver\u015dakvumi, multobligi (multigi), fari grefta\u0135ojn (prepari stika\u0135ojn), fortran\u0109adi, planti, prikli (transplantadi), alligadi (alligi), aspergi, alsterkadi (aldoni sterkon), sarki, kompletigi, semi, purigi, pritondi (\u0109irka\u016dtondi), forpeladi paserojn kaj merlojn, flari la grundon, per fingro elfosadi (elterigi) la \u011dermojn, \u011dojkrii super (\u011dojegi pro) florantaj galantoj, forvi\u015di \u015dviton, rektigi la dorson (spinon), man\u011di kiel lupo, trinki kiel pulpo (spongo, \u0109ielarko), enliti\u011di kun \u015dpato (fosilo) kaj elliti\u011di (veki\u011di) kun ala\u016ddeto, la\u016ddegi (adorante) la sunon, kaj la \u0109ielan malseketa\u0135on (roson, pluva\u0135on), \u0109irka\u016dpalpi (palpesplori, pripalpi, tu\u015dadi) malmolajn (durajn) bur\u011donojn, kulturi siajn unuajn printempajn kalojn kaj blazojn (ha\u016dtvezikojn) kaj \u011denerale vaste (entute) printempe kaj \u015dvelmole \u011dardeniste vivi (vivi la\u016d \u011dardenista maniero).<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Ni scias, ke la traduko estis tre malfacila, anka\u016d pro tio nur 5 membroj partoprenis la konkurson. Ili estis el Plze\u0148, Uh\u0159\u00edn\u011bves, Pust\u011bjov, Ji\u010d\u00edn kaj Pardubice. \u0108iuj kura\u011duloj ricevos libran premion. La a\u016dtoro de la plej bona traduko estas Pavel Nechv\u00edle, la redakcio bondeziras al li.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Granda dankesprimo apartenas al profesoro Jaroslav Mr\u00e1z, kiu korektis la konkursajn tradukojn kaj sendis tiujn \u0109i rimarkojn: Multaj esprimoj estas sinonimaj. \u0108iuj konkursantoj cerbumis, \u0109u ili povas uzi la vorton <\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>\u011dardenisto<\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\">,se la verkisto skribas pri amatoro, pri \u011dardenamanto. Sed la\u016d la vortaro PIV \u0109e la sufikso -ist- trovi\u011das tiu \u0109i difino: \u011di esprimas personon, kiu profesie, da\u016dre, prefere a\u016d ofte sin okupas pri la afero difinita de la radiko. Anka\u016d la konkursantoj havis problemon, \u0109u ili povas uzi frazan komparon la\u016d \u0109e\u0125a maniero: &#8220;trinki kiel \u0109ielarko&#8221; a\u016d kiel spongo a\u016d kiel pulpo. Ni opinias, ke ili estas e\u0109 internacie komprenebla komparo.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Redakcio<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Skokovy 2002<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">En la 15-a Esperanta seminario en Skokovy okazis anka\u016d interesaj prelegoj. En ili ni a\u016ddis kaj lernis novajn kaj ne ofte uzatajn terminojn. Mi volas mencii la prelegon de Ing. Jan Werner pri influo de konstrua\u0135oj, iliaj lokoj kaj materialoj, al la vivkondi\u0109oj de la lo\u011dantoj. La eminente preparita prelego, malgra\u016d la nefacila faka enhavo, elvokis grandan atentemon de la a\u016dskultantoj kaj proksimigis al ni la terminojn, kiujn ni nefakuloj nur malofte a\u016ddas. Anka\u016d interesa estis faka prelego de Ing. Margit Turkov\u00e1 pri kuirado. Dankon pro tio al amba\u016d.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Milan Neuwirth\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Desegnis Blanka Zubov\u00e1<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"color: #000000;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La IV-a kongreso de AEH proksimi\u011das<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Al la kongreso ali\u011dis jam 72 personoj, de tio estas 22 eksterlandanoj el 8 landoj. Kapacito de la pensiono estas 60, pluaj partoprenantoj tranoktados en proksima pensiono.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Kadra programo:<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>14.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">alveno, la unua man\u011do estos vesperman\u011do, transdono de kongres- materialoj, lo\u011digo, elekto de ekskursoj, restadpago. Vespere informo pri\u00a0 detala programo de la kongreso a\u016d pri eventualaj \u015dan\u011doj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>15.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">solena ina\u016dguro, bonvenigo kaj prezento de oficialaj gastoj, salutparoloj, posttagmeze promeno tra la urbo, prelego kun diapozitivoj pri Nacia parko de Krkono\u0161e, vespere interkonati\u011da vespero.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>16.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">plenkunsido, balotoj, prelego, preparo de rezolucio, posttagmeze ekskurso per telfero al monto \u010cern\u00e1 hora kaj reen, vespere koncerto de nevidantaj muzikinstruistoj en evangelia pre\u011dejeto.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>17.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">anta\u016dtagmezo de la prelegoj (J. Mr\u00e1z pri la 410-a datreveno de J. A. Komenio, A. Lewanderska pri handikapuloj, J. Krob pri historio de nia kalendaro, J. Kajzrl\u00edk pri abilimpiado. Posttagmeze ekskurso per buso al baroka kastelo Kuks kun statuoj de Braun kaj al \u015dtona Betlehemo, vespere kantado \u0109e akordeono.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>18.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">vizito de ekonomia lernejo por handikapuloj kaj trarigardo de kuracareo, posttagmeze per buso al Adr\u015dpa\u0125-rokoj, vespere diapozitivoj, videofilmoj.\u00a0<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>19.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">tuttaga ekskurso per buso al Pec, telfere al Sn\u011b\u017eka kaj plu la\u016d 3 grupoj:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">1) la bonaj irantoj piediros de Sn\u011b\u017eka al Pomezn\u00ed boudy<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">2) de Sn\u011b\u017eka telfere al R\u016f\u017eov\u00e1 hora kaj perpiede al Velk\u00e1 \u00dapa<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">3) de Sn\u011b\u017eka reen telfere al Pec, buse tra Velk\u00e1 \u00dapa, Pomezn\u00ed boudy kaj \u0109iuj reen al Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Vespere libera tribuno.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>20.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">oficiala fermo de la kongreso, aprezo kaj rezolucio de la kongreso, post \u00a0 libera posttagmezo vespere adia\u016da vespero kun tombolo.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>21.9. <\/b><\/span><span style=\"color: #000000;\">post la matenman\u011do forveturo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">En julia Informilo ricevos la partoprenantoj trajnan kaj busan horaron, \u0109ar dum junio okazos \u015dan\u011doj en amba\u016d horaroj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jary<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-left: 2cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>\u0108io malbona estas por io bona<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\">\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d kvar jaroj estis \u0109e\u0125aj altlernejoj envicigitaj al t.n. lernejoj publike juraj. Kiam estis altigataj salajroj de \u015dtatokupitoj (inter ili de baz- kaj mezlernejaj instruistoj), altlernejaj instruistoj restis a\u016dtomate flanke de la proceso. Krom tio la rektoro de Masaryk-Universitato (MU) en Brno \u015dan\u011dis la \u011distiaman salajrosistemon kaj nuligis influon de da\u016dro de praktikado rilate al salajro\u015dtupoj. De tiam salajroj de altlernejaj instruistoj distingi\u011das nur la\u016d akademiaj titoloj, funkcioj kaj personaj alpagoj. Altlernejoj dum la lastaj jaroj ricevadis de la Ministerio de lernejoj proksimume la saman sumon senkonsidere al inflacio. Tial estis necese \u015dpari \u0109ie, kie tio estis ebla. Post limigo de elspezoj, kiuj ne estis nepre necesaj, ne restis mono ekzemple por voja\u011delspezoj kaj pasintjare ne restis financrimedoj e\u0109 por personaj alpagoj. Malgra\u016d tio en bu\u011detoj de kelkaj fakultatoj de MU, inter ili de la Pedagogia fakultato, mankis kelkaj milionoj da kronoj. Ioma savo venis en la formo de projektoj. Precipe la projektoj por &#8220;Subteno de disvolvo de instruaj edukaj programoj kaj de aliaj edukaj aktivecoj&#8221;, anta\u016dvidis gravan subtenon, \u0109ar pasintjare por \u0109i tiuj projektoj estis liverita la sumo 70 milionoj. En la unua etapo estis de la Ministerio aprobitaj projektoj proksimume por duono de \u0109i tiu sumo, en kiu MU partoprenis per projektoj por iom pli ol duono. Ceteraj fakultatoj ricevis entute unu sesonon kaj la reston la Pedagogia fakultato, kiu tiel savis sian bu\u011deton. El la monsumo la fakultato povis depreni 30 % por akcesoraj kostoj kaj parte por salajroj, plu povis esti pagataj la personaj alpagoj al komisiitoj pri koncernaj projektoj.\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">El la supre dirita informo fontas por ni la plej grava pozitiva rezulto: En la dua etapo estis aprobita mia projekto por kurso de Esperanto por studentoj de la dua kaj tria studjaroj, kiu estos envicigita en la instruprogramon de la a\u016dtuna semestro de la akademia jaro 2002\/2003. Krom tio mi havis aprobitan anka\u016d projekton por kurso de Esperanto por baz- kaj mezlernejaj instruistoj en la programo &#8220;Plua edukado de pedagogoj&#8221; (DVPP). Eble al la aprobo de la projektoj kontribuis anka\u016d la E\u016dropa Jaro de Lingvoj, kiun mi en la proponoj de la projektoj menciis. Por amba\u016d kursoj mi proponis instruadon la\u016d videokurso &#8220;Mazi en Gondolando&#8221;. En la mendilo de \u011di al ILEI unuafoje en la fakultato aperis pago en e\u016droj. La kurso por instruistoj okazas nun, partoprenas \u011din ses instruistinoj. Krome estis pluaj ok interesuloj, kiuj pro diversaj ka\u016dzoj ne povis partopreni. Por studentoj estas ankora\u016d planata da\u016drigo en la Somera Esperanto-Tendaro en Lan\u0109ov \u0109e la Vranova digolago. El la bu\u011detoj de la projektoj estis eble pagi librojn kaj aboni gazetojn por la Centra fakultata biblioteko. Plue mi kalkulas en la projektoj kun mia helpo por enkonduko de la kursoj en aliaj \u0109e\u0125aj universitatoj. Mi volas anka\u016d ligi kontaktojn kun eksterlandaj universitatoj &#8211; \u011dis nun mi sukcesis en Budape\u015dto en la universitato ELTE. Kiu instruas Esperanton, tiu bone scias, kiom helpas korespondado. Tial mi por kursanoj ser\u0109as korespondantojn. Korespondpetojn vi povas sendi al mia fakultata a\u016d elektronika adresoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"color: #000000;\">\u00a0<\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>Ing. Josef Voj\u00e1\u010dek, PhD, Pedagogia fakultato de MU, Po\u0159\u00ed\u010d\u00ed 31, CZ-603 00 BRNO <\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\"><b><a href=\"mailto:vojacek@jumbo.ped.muni.cz\">vojacek@jumbo.ped.muni.cz<\/a><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kurac-herba bano<\/b><\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-family: Bitstream Vera Sans;\">La kuracado la\u016d Kneipp ofte devis batali kontra\u016d anta\u016dju\u011doj. Onidire \u011di estas kuracado per malvarma akvo. Samtempe apartenas gloro al paro\u0125estro Kneipp, kiu enkondukis la kurac-herbajn banojn. Bankuvaj a\u016d parte prenitaj banoj kun tizano de pinglofoliaro, fojna foliaro (forfala\u0135o), ekvizeto, avenpajlo kun pluraj aliaj kurac-herboj, estis jam de komenco elementoj de lia kuracado. Per tio fari\u011dis la la\u016d-kneippa kuracado efika parto de &#8220;Ban-kuracado&#8221;.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">En hejma zorgado pri la sano estas rekomendinde preni unufoje dum semajno kurac-herban banon. Sendepende, rilate la aldona\u0135on, havas varmaj banoj \u011denerale mildigan kaj kvietigan efikon. En varmaj banejoj \u011dis 38\u00b0C kaj \u0109e la certa tempo de banado (15-20 minutoj) la sangocirkulado ne estas \u015dar\u011data, la ha\u016dto estas sangri\u0109igita, la muskularo vigligita kaj mildigita. Tiu, kies koro estas dum la tuta bano \u015dar\u011data, povas sidi en la bankuvo plenigita \u011dis duono de la korpo. Oni povas preni t.n. trikvaronan banon, \u0109e kiu la brustkorbo estas ekster la bano kaj \u0109i-kaze \u015dar\u011digo de la korpo estas minimuma. \u011cenerale estas konate, ke varmajn banojn oni ne devas preni frumatene je malsata stomako, sed anka\u016d ne tuj post la tagman\u011do a\u016d la vesperman\u011do.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">La la\u016d-Kneippa kuracado finas varmajn banojn preska\u016d \u0109iam kun uzo de malvarma akvo. Forte sangri\u0109igita ha\u016dto reagas precipe je unu mallonga ekscito. Tiamaniere oni malebligas impreson de malvigleco kaj samtempe anka\u016d malvarmigon de la korpo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">\u0108e tiu kuracado estas grave ripozi en la lito almena\u016d duon-horon. Oni rajtas bani nur tiam, kiam oni tiucele disponas je bezonata tempo. Rilate la baningrediencojn oni ofertas en vendejoj multajn specojn. Estas certe, ke malmultekostaj \u015da\u016dmbanoj havas beda\u016drinde nur kosmetikan efikon. Fame konataj produktistoj ofertas kiel baningrediencojn precipe du produktojn: ekstrakton de la tuta kuracherbo kaj anka\u016d distila\u0135ojn, kiuj enhavas efikajn eterajn oleojn. Krom tio oni ofertas anka\u016d diversajn bansalojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #000000;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Por hejma saniga bano pruvi\u011dis precipe jenaj baningrediencoj: Bano kun tizano de pinglofoliaro. \u0108e temperaturo de proksimume 35 &#8211; 37\u00b0C oni sentas agrablan refre\u015digon kaj revigligon. Banoj, preparitaj el fojnofoliaro \u0109e temperaturo 38\u00b0C, mildigas facilajn re\u016dmatismajn dolorojn. Rosmarenaj banoj efikas rimarkinde, ili stimulas la sangocirkuladon, precipe se oni dum la banado brosas la korpon. La bano selakta efikas je homa ha\u016dto tre utile.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>El &#8220;Kneipp-Bl\u00e4tter&#8221; de Erich Weiss <\/i><\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>tradukis Z\u00e1vodsk\u00fd Milosl., Slovakio<\/i><\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: large;\">Ni gratulas!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Ni sciigas al niaj legantoj, ke s-ino Kate\u0159ina Pilzov\u00e1 el Prago tre sukcese finis la bazan korespondan kurson de Esperanto. Samtempe ni sciigas, ke en februaro naski\u011dis al \u015di filineto. Okaze de amba\u016d \u011dojigaj okaza\u0135oj ni elkore gratulas al \u015di<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Red.<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo 5\/2002 Enhavo: Unu e\u016dro &#8211; cent prononcoj \u015can\u011do de la dato de \u0108EA-kongreso La vivo kun blanka bastono Rezulto de la traduka konkurso Skokovy 2002 La IV-a kongreso de AEH proksimi\u011das \u0108io malbona estas por io bona Kurac-herba bano Unu e\u016dro &#8211; cent prononcoj \u0108u en la nova jaro vi jam voja\u011dis en e\u016dropa [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5433","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5433","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5433"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5433\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5776,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5433\/revisions\/5776"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5433"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5433"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5433"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}