{"id":5432,"date":"2002-04-30T20:30:26","date_gmt":"2002-04-30T18:30:26","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5432"},"modified":"2018-06-27T07:03:45","modified_gmt":"2018-06-27T05:03:45","slug":"informilo-4-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-4-2002\/","title":{"rendered":"Informilo 4\/2002"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo\u00a0<\/span><\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: xx-large;\">4\/2002<\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><b>Enhavo:<\/b>Leteroj de L.L.Zamenhof<br \/>\nHelpantoj<br \/>\nH. Tonkin inter ni!<br \/>\nRenkonti\u011do sub Liliodendron tulipifera<br \/>\nEkonomia bilanco de AEH 2001<br \/>\nEKOTUR kaj jaro de ekoturismo<br \/>\nMobilizi la fortojn!<br \/>\nGrava atentigo<br \/>\nPrintempa promeno<br \/>\nNi invitas<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>El la leteroj de L. L. Zamenhof<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa 19-jarcento fini\u011dis per kolosa fajra\u0135o, la Universala ekspozicio en Parizo. Sur la sojlo de la &#8220;Granda Palaco&#8221;, la Urbo-Lumo \u015dajnis saluti la novan jarcenton kiel eraon de la paco kaj de la progreso. La feli\u0109o estis \u015dvebanta super la okcidento&#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis trankvila. De tridek jaroj E\u016dropo \u011duis kvieton; la du plej grandaj despotoj, Nikolao la II-a, la caro de \u0109iuj rusaj landoj kaj Vilhelmo la II-a, la imperiestro de Germanio, kunvokis en Hago la Konferencon pri paco, kaj starigis la Konstantan arbitracian kortumon&#8230; La eltrovinto de la dinamito, terurita de la detrupovo de sia eta eksploda\u0135o, pente testamentis sian kapitalon por rekompenci la plej grandajn bonfarontojn de la homaro &#8211; per la Nobel-premioj &#8230;\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis facila. Kvindek jaroj de kapitalisma libereco tiel ri\u0109igis la mondon, ke e\u0109 du kvarjaraj mondmilitoj ne povis komplete ruinigi ties hereda\u0135on. De 1830 \u011dis 1900 la a\u0109etpovo de \u0109iu laborista salajro duobli\u011dis. El miaj du avoj la unua, simpla \u0109arpentisto, konstruis mem al si malgrandan unueta\u0135an domon en la \u0109irka\u016durbo de Douai; la alia, marmorsegisto, a\u0109etis la sian, komune kun sia frato, en vila\u011do apud Bavay. \u0134urnalo kostis 0,05\u00a0 fr., bierglaso 0,10 fr., litro da Bordoza vino 0,45fr., kilogramo da pano 0,40fr.. En la urboj la ordinaraj hoteloj prezentis tagman\u011don por 2 fr., vesperman\u011don por 3 fr., kaj \u0109ambron por 2,50 fr. La parizaj laboristoj gajnis tage inter 4 fr. (novico) kaj 10 fr. (spertulo); la jarsalajro de agregacia licea profesoro estis de 3200 fr. \u011dis 8500 fr., la\u016d la servoda\u016dro. De pli ol unu jarcento la mono estis stabila; oro ne estis mito, oni povis \u011din palpi kaj inter\u015dan\u011di libere. Mia avo, la \u0109arpentisto forkurante anta\u016d la germania invado de 1914, ka\u015dis po kvin luidoroj , sub siaj piedfingroj, en \u0109iu \u015duo &#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis libera. En la tuta okcidenta E\u016dropo la laboristoj estis konkerintaj la rajtojn pri sindikatismo, kaj pri striko; la labortago redukti\u011dis al dekdu, poste al dek horoj; sociala le\u011daro jam establi\u011dis; e\u0109 papo zorgis pri la interesoj de la laborista klaso, en la fama encikliko &#8220;Rerum Novarum&#8221;. Torturo estis de longe forgesita monstra\u0135o. La rusa &#8220;O\u0125rana&#8221; \u015dajnis barbara anakronismo, balda\u016d malaperonta. Tra \u0109iuj civilizitaj landoj oni povis jam voja\u011di sen alia pasporto, ol vizitkarto &#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis simpla. La franca popolo pasii\u011dis dum jardeko pri la demando, \u0109u justa a\u016d ne justa estas la kondamno de unu judo, Alfred Dreyfus. La franca parlamento havis tiom malmulte da okupoj, ke \u011di povis dedi\u0109i kvar jarojn al la diskuto pri proporcia reprezentado de la elektantoj &#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis malrapida. Nek subtera fervojo, nek a\u016dtomobiloj, nek aeroplanoj. La omnibusojn tiris \u0109evaloj kaj krom \u0109e kelkaj trafikcentroj oni povis transiri la straton legante sian gazeton. Jules Verne &#8211; a\u016d lia heroo &#8211; uzis ankora\u016d 80 tagojn por \u0109irka\u016dveturi la teron. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis naiva. Oni konis nek kinematografon, nek radiofonion. La teatrojn vizitis nur malgranda nombro da distri\u011demuloj. La aliaj a\u0109etadis librojn, ilin e\u0109 legadis, a\u016d kolekti\u011dadis \u0109e la prelegoj de la &#8220;Popol-Universitatoj&#8221; &#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa vivo estis sekura. La scienco ku\u015dis firme sur la ne\u015dancelebla bazo de la Kartezia kaj Ne\u016dtona logiko. La universo kontentigis sin je tri banalaj dimensioj. La atomo, konforme al sia etimologio, obstine rifuzis lasi sin dividi. La steloj briladis en sufi\u0109e modesta nombro, por ke oni povu kun iom da pacienco kaj metodo kalkuli ilin senmanke. Kaj oni ne malesperis malkovri la sekreton de la kreado &#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<i>(La 14-an de aprilo 1917 mortis Ludoviko Lazaro Zamenhof.)<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Helpantoj<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Dum mia kuracado mi vizitis konatinon, kiu lo\u011das en proksima urbo. Surprizis min multaj interesaj objektoj. Kiam \u015di ver\u015dis teon en la tasojn, indikilo de la nivelo fajfis, ke la taso estas jam plena. En malvarma oktobra vetero mi sentis, ke mia bonfarto malproksimi\u011das kaj ia gripo volas viziti min. Sed kuractermometro de mia amikino per agrabla vo\u0109o informis, ke mia korptemperaturo estas normala. Persona pesilo anka\u016d vo\u0109e komunikis, ke kuracman\u011dado ne influos mian korpmason. La termometro por momento elpu\u015dita el la fenestro male la\u016dtvo\u0109e anoncis al mi, ke ekstere tre malvarmi\u011dis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nEn la lo\u011dejo estas multaj tiaj mirakloj, kiuj vo\u0109e diras al sia posedantino bezonajn informojn. Manhorlo\u011do, vekhorlo\u011do, kuirejpesilo &#8230; Surprizis min tajpma\u015dino, kiu havas nur ses klavojn por skribi kian ajn tekston. Granda helpanto estas digita vo\u0109a legekipo, kiu bele klare tralegas presitan tekston enmetitan en la skanilon kaj anka\u016d \u0109e propra skribo anoncas \u0109iun skribitan literon; \u011di pruvas helpe de skanilo enskani tutajn librojn kaj poste la\u016d bezonoj de la posedantino la\u016dte legi la librojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u0108u vi envias al mia konatino tiujn \u0109i malgrandajn teknikajn miraklojn? Mi forgesis enkonduke anonci al vi, ke mia konatino estas praktike nevidanta kaj tiuj \u0109i helpantoj ebligas al \u015di esti sendependa kaj povi vivi per plenvalora vivo. Do, bonvolu ne envii al \u015di tiujn helpantojn kaj estimu tion, ke vi povas \u0109ion vidi per propraj okuloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>H. Proskov\u00e1, el\u0109e\u0125igis Jary<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Humphrey Tonkin inter ni<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nProf. Humphrey Tonkin el Usono, vicprezidanto kaj eksprezidanto de UEA, estos meze de aprilo pro oficaj aferoj en Prago. Malgra\u016d sia plen\u015dtopita programo li afable pretas veni inter nin por povi konati\u011di kaj diskuti kun la \u0109e\u0125a esperantistaro.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa diskuto okazos marde la 16-an de aprilo, je la 17-a\u00a0 horo en la klubejo de la nova hotelo Mucha apud la metroostacio Sokolovsk\u00e1 (proks. 100 m la\u016dlonge de la Sokolovsk\u00e1 strato direkte al Karl\u00edn). Pro bonaj rilatoj kun la posedanto de la hotelo ni ne bezonos pagi la luprezon de la salono kaj malgra\u016d kvarstela nivelo ni povas ricevi anka\u016d speciale favorpreze simplan vesperman\u011don &#8211; sed necesas scii, kiom da personoj proksimume venos kaj kiom da ili deziros tie anka\u016d vesperman\u011di. Estos nenia kotizo, \u0109iu pagos nur la menditan man\u011da\u0135on.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nVian intereson partopreni la kunvenon kun H. Tonkin bv. sendi al <a href=\"mailto:chrdle@kava-pech.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><b>chrdle@kava-pech.cz<\/b><\/span><\/a> kaj vi ricevos sekve pli proksimajn informojn, memkomprene anka\u016d, se okazos eventualaj \u015dan\u011doj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>Petr Chrdle<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Renkonti\u011do sub Liliodendron tulipifera<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nOkaze de la 5-a Kongreso de \u0109e\u0125oslovakaj esperantistoj estis la 15-an de majo 1932 plantita en la parko de Smetana Esperanto-arbo kaj anta\u016d \u011di estis lokigita granita memor\u015dtono, kie estas notite, kiam kaj \u0109e kiu okazo la enplanto efektivi\u011dis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nNi kore invitas vin al solena kunveno, kiu okazos la 18-an de majo 2002.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa prezentado okazos inter la 10-a kaj la 11-a horoj \u0109e la turholo\u011do de la urbo Olomouc. La revidon kun vi anta\u016d\u0159ojas\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n<i>Komitato de Esperanto-klubo Olomouc<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>EKOTUR kaj jaro de ekoturismo<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nUnui\u011dintaj Nacioj deklaris la jaron 2002 &#8220;Jaro de ekoturismo&#8221;. Tio inspiris min al nova (sed espereble ekde nun tradicia?) aran\u011do por esperantistoj, kiu havu ligon al ekoturismo, do al edukado pri neceso protekti la naturon kaj ekkono de la plej valoraj naturaj juveloj (kutime Naciaj parkoj) per tiaj specoj de turismo, kiuj ne postlasas detruajn spurojn en la naturo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nTiel do naski\u011dis Ekotur, Ekoturisma renkonti\u011do, kiu okazos de la 11-a \u011dis la 16-a de junio 2002\u00a0 en Kvilda (\u015cumava). Jam ali\u011dis esperantistoj de Germanio kaj Belgio, do certe regos tie internacia etoso.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nMultaj eble ne scias, pri kia natura trezoro temas: \u015cumava-montaro, trovi\u011danta en teritorioj de \u0108e\u0125io, Germanujo kaj A\u016dstrio, estis deklarita E\u016dropa regiono de la jaro 1999\/2000 pro sia bone konservita naturo. La nacia parko \u015cumava ampleksas 69 030 hektarojn kaj per tio \u011di estas la plej vasta nacia parko en la meza E\u016dropo. \u011ci najbaras per la landlimo kun la nacia parko &#8220;Bavaria arbaro&#8221;, ampleksanta 23 000 hektarojn. La tuto konsistanta el amba\u016d naciaj parkoj estis deklarita per Unesko &#8220;biosfera rezervejo&#8221;, kiu kreas tiel nomatan &#8220;Verdan tegmenton de E\u016dropo&#8221;. Efektive temas pri la pinto de la e\u016dropa akvotegmento, \u0109ar \u0109i tie disvoji\u011das la akvofluoj inter la maroj Norda pere de Labe (Elbe) rivero kaj la suda Nigra (pere de Danubo). <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa partoprenantoj lo\u011dos en unu el la plej belaj turismaj centroj Kvilda meze de la nacia parko kaj ekkonos dum gvidataj promenoj la plej valorajn naturajn juvelojn, inkluzive la praarbaron Boub\u00edn, fonton de la rivero Vltava\/Molda\u016d, kiun famigis la \u0109e\u0125a komponisto Bed\u0159ich Smetana, kaj profundajn torfmar\u0109ejojn kun aparte interesaj kaj unikaj fla\u016dro kaj fa\u016dno kaj vizitos kelkajn prinaturajn sub\u0109ielajn informejojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa \u0109iutagaj pieditineroj por la partoprenantoj estas elektitaj tiel, ke ili kontentigu kaj verajn turistojn-sportemulojn, kaj ripozemulojn ne tro sportemajn. Tial \u0109iutage eliros du grupoj, la unua ekvidos pli, sed anka\u016d elspezos pli da korpa energio, la dua promenos pli mallonge kaj e\u0109 al tiuj, kiuj entute rezignos pri piedturismo kaj individue \u011duos la \u0109irka\u016da\u0135on de la renkonti\u011dejo eblas promesi neforgeseblan \u011duon de la belega naturo. \u0108iutage vespere estas planataj prelegoj kaj diskutado pri ekologiaj temoj, krom la lasta vespero, kiu estos pli distra.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nBv. ne heziti inviti anka\u016d viajn neesperantistajn amikojn: \u0109iuvespere, paralele kun la programo por esperantistoj, sperta kursgvidantino V\u011bra Podhradsk\u00e1 gvidos bazan enkondukon al Esperanto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa prezoj estas moderaj kaj dependas de tio, \u0109u oni deziras lo\u011di en la hotelo, kie okazos anka\u016d la vesperaj programoj, a\u016d en simpla tranoktejo kun komunaj du\u015dejo kaj necesejo. Por la interesantoj estos organizita komuna voja\u011do jam el Prago.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nPli da informoj kaj ali\u011dilojn vi povas ricevi \u0109e mia adreso: <b>Petr Chrdle, Anglick\u00e1 878, 252 28 Dob\u0159ichovice<\/b>, rete\u00a0 <a href=\"mailto:chrdle@kava-pech.cz\"><b>mailto:chrdle@kava-pech.cz<\/b><\/a> a\u016d rigardi \u0109e <a href=\"http:\/\/www.kava-pech.cz\/ekotur\"><b>http:\/\/www.kava-pech.cz\/ekotur<\/b><\/a><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mobilizi la fortojn!<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Miaj spertoj pri malfacila sorto &#8211; invalidi\u011di<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nSubite invalidi\u011dinta homo \u0109iam travivas certan \u015dokon, egale \u0109u temas pri grava a\u016d malpli grava invalideco. Tiun staton spertas ne nur la trafita homo, sed ofte anka\u016d lia plej proksima familio. Mi ne intencas disvolvi teoriajn konsiderojn pri tiu temo, mi preferos priskribi miajn spertojn rilate la propran invalidecon kaj la spertojn gajnitajn dum miaj longaj kaj kelkfoje ripetitaj restadoj en diversaj hospitaIoj kun multaj samsortuloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u0108iu subite invalidi\u011dinta individuo kviti\u011das kun sia sorto alimaniere. Multo dependas de tio, kia estas lia psika stato anta\u016d la invaliditeco, kiaj estis liaj rilatoj al la plej proksimaj personoj kaj grave rolas lia propra volo kaj ties forto (firmeco de karaktero).<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nTre delikata estas la problemo, kiom multe sciigas la flegpersonaro al la trafita pri ties vera sanstato kaj eblaj perspektivoj. Ofte oni diras pli multe kaj pli detale al liaj familianoj ol al li mem. Kaj poste okazas, ke Ia familianoj senvole aludos al la trafita iomete pri lia malfavora sorto kaj tragedio staras sur la sojlo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nIufoje mi kunlo\u011dis en hospitala \u0109ambro kun pli juna viro ol rni mem, kiu estis operaciita je kancero de stomako. Neniu malka\u015dis al li lian perspektivon, sed ver\u015dajne oni diris tion al lia edzino. Kaj okazis post iu sabata vizito de lia edzino, ke tiu viro ege mal\u011doji\u011dis, la tutan vesperon kun neniu parolis kaj ku\u015dis en\u00a0 sia lito kun ferrnitaj okuloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nKaj frumatene oni trovis lin en necesejo kun tratran\u0109itaj vejnoj. Kompreneble, ke \u0109iu invalidi\u011dinto multe cerbumas pri sia plua ekzistado, familia vivo, laboro, sano, okupi\u011do &#8211; ju pli grava estas la speco de lia invalideco, des pli oftaj kaj koncentri\u011dintaj estas liaj pensoj, per kiuj li provas solvi a\u016d ser\u0109as solvon de sia estonteco. Kaj multo dependas de tio, kiamaniere \u011duste en tiu tempo kapablas lin apogi lia plej proksima \u0109irka\u016da\u0135o. Sed ofte okazas e\u0109 malo de la plej proksimaj. \u011custe Ia lasta kazo okazis aI mi mem.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nPost jam Ia deka operacio sekve de uzado de malta\u016dga antibiotiko \u0109e postoperacia kuracado mi surdi\u011dis. Sed tio ankora\u016d ne sufi\u0109is. Oni diris aI mi, ke estos necese amputi mian dekstran kruron. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nMi trafalis \u011disfunde de miaj psikaj fortoj. Mi ne trovis afablan kaj helpeman apogon \u0109e tiuj, al kiuj ni kutimas diri ,,Ia plej proksimaj\u201d. Mi ne parolos pri detala\u0135oj. Sed nur dank&#8217; al tio, ke mi en la tuta mia pasinta vivo alkutimi\u011dis apogi min je propraj fortoj, neniam rezigni, \u0109iam ser\u0109i ta\u016dgan solvon &#8211; \u0109i \u0109io helpis min balda\u016d forpu\u015di\u011di de la fundo de senespereco kaj trovi mian novan lokon en la socio. Ne estis tio facila afero, sed \u0109iutaga batalo kun mi mem. Mi devas konfesi, ke certan rolon ludis \u0109e tio anka\u016d Esperanto, kiun mi ellernis nur kiel surda homo. Sed multaj samsortuloj, kiuj ne trovis sufi\u0109e da psikaj fortoj por venki sian malfavoran sorton en si mem kaj kies proksimuloj ne kapablis apogi ilin, vivetadas psike flanke de la socio, ofte kiel &#8220;viva <\/span><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">balasto&#8221; por la tuta familio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u0108ies sorto estas alia, ne eblas \u011deneraligi, sed anta\u016d \u0109io devas \u0109iu batali kun si mem kaj mobilizi proprajn psikajn fortojn por venki sian invalidecon.<br \/>\n<i>Trovita en arkivo de Josef Van\u011b\u010dek<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Grava atentigo<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nAtentu, ke la\u016d la novaj \u0109e\u0125aj le\u011doj (validaj de 2002) ne nur la civitanoj de \u0108e\u0125io, sed anka\u016d \u0109iu eksterlandano venanta en \u0108e\u0125ion devas esti asekurita por kovro de kuracprizorgado kaze de malsano. La limgardistoj rajtas kontroli tion kaj malpermesi eniri en la landon al la voja\u011dantoj, kiuj ne estas asekuritaj!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nAtentu anka\u016d: La partoprenantoj el la landoj, kiuj bezonas la invitleteron por ricevi la \u0109e\u0125an vizon komprenu, ke ni sendos la invitleteron nur al tiuj, kiuj anticipe pagos la kotizon kaj ni neniukaze la\u016dpete mensogos (pri la datoj, pagitaj servoj ktp.), do ni indikos en la invitletero precize tion, kio vere estos tiutempe anta\u016dpagita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nPor la partoprenantoj, en kies landoj estas malfacile prizorgi asekuron validan por \u0108e\u0125io ni povas peri \u011din \u0109e \u0109e\u0125a asekurkompanio, sed tiukaze bv. demandi pri la kondi\u0109oj se eble balda\u016d, \u0109ar ne forgesu la tempon, kiun bezonas la po\u015dto por liveri al vi la asekurlegitimilon anta\u016d via forvoja\u011do (la asekuro validas anka\u016d por \u0109iuj rektaj transitlandoj krom via propra).<br \/>\n<i>Red.<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Printempa promeno<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nEsperantistoj el Bene\u0161ov u Prahy aran\u011das turisman ekskurson sabate la 13-an de aprilo 2002. La ekskurso gvidos nin al\u00a0\u00a0 Zru\u010d nad S\u00e1zavou kaj \u011dia gvidantino estos membrino de nia klubo s-ino Hamajdov\u00e1.<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa interesantoj renkonti\u011dos en haltejo de \u0108D &#8220;Zru\u010d n. S\u00e1z. zast\u00e1vka&#8221; post alveturo de la trajno n-ro 9233 el Praha hl. n. je la 9.48 (forveruro el Praha 7.10 h.) <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">Programo: Trarigardo de la kastelo, komuna tagman\u011do, posttagmeze promeno 3 km la\u016d la rivero. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nAnta\u016dvidata forveturo je la 16.28 el &#8220;Zru\u010d n. S\u00e1z. zast\u00e1vka&#8221; denove per trajno al Praha hl.n. (alveturo tien je la 19.15).<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><i>Kore invitas geesperantistoj el Bene\u0161ov<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Ni invitas<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Somera Esperanto-Tendaro en Lan\u0109ov jam la 50-an fojon!<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\n\u0108ijare jam la 50-an fojon en la sama loko (en sudmoravia vila\u011do Lan\u0109ov, 5 km de Vranov nad Dyj\u00ed) okazos someraj kursoj de Esperanto kaj aliaj lingvoj. La unua etapo okazos 30.6 &#8211; 13.7. 2002, la dua 14.7. &#8211; 27.7.2002, kaj la tria 28.7. &#8211; 10.8.2002. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa instruado okazas \u0109iutage de la 8-a \u011dis la 12-a horo en la kursoj por komencantoj, por progresintoj kaj en la konversacia. Posttagmeza programo estas libera, oni povas na\u011di, sportadi, promeni en bela \u0109irka\u016da\u0135o, vespere okazos tendarfajroj kun kantado&#8230; <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nLa kotizo de 3000 K\u010d inkluzivas la lo\u011dadon en kvar- kaj kvinlitaj kabanoj, man\u011dojn kvinfoje tage kaj instruadon. Studantoj de Esperanto \u011duos rabaton. Vi povas ali\u011di \u0109e<br \/>\n<b>Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj,<br \/>\nCZ &#8211; 574 01<br \/>\nT\u0158EB\u00cd\u010c,<br \/>\n\u0108e\u0125a respubliko<\/b>,<br \/>\ntelefone <b>++618\/851 196<\/b><br \/>\nrete <a href=\"mailto:podhradska@volny.cz\"><span style=\"color: #0000ff;\"><b>podhradska@volny.cz<\/b><\/span><\/a> <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><br \/>\nEn la tagoj 9. &#8211; 11.8.2002 okazos en la sama loko renkonti\u011do de la veteranoj de SET. Venu kun ni soleni la 50-an datrevenon de la tendaro!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm; text-align: left;\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New,Courier,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Bankovn\u00ed spojen\u00ed<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">: \u010ces.spo\u0159itelna a.s. Pardubice<br \/>\n\u010d.\u00fa\u010dtu: 000000-1204917309 \/ 0800<br \/>\nVa\u0161e \u010dlensk\u00e9 \u010d\u00edslo (v\u017edy nad va\u0161\u00ed adresou) uve\u010fte jako <\/span><span style=\"font-size: small;\"><b>variabiln\u00ed symbol ! ! !<\/b><\/span>\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo\u00a04\/2002 &nbsp; Enhavo:Leteroj de L.L.Zamenhof Helpantoj H. Tonkin inter ni! Renkonti\u011do sub Liliodendron tulipifera Ekonomia bilanco de AEH 2001 EKOTUR kaj jaro de ekoturismo Mobilizi la fortojn! Grava atentigo Printempa promeno Ni invitas &nbsp; El la leteroj de L. L. Zamenhof &nbsp; La 19-jarcento fini\u011dis per kolosa fajra\u0135o, la Universala ekspozicio en Parizo. Sur la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5432","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5432","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5432"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5432\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5780,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5432\/revisions\/5780"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5432"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5432"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5432"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}