{"id":5431,"date":"2002-03-30T20:30:26","date_gmt":"2002-03-30T18:30:26","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5431"},"modified":"2018-06-27T06:54:22","modified_gmt":"2018-06-27T04:54:22","slug":"informilo-3-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-3-2002\/","title":{"rendered":"Informilo  3\/2002"},"content":{"rendered":"<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo\u00a0 <\/span><span style=\"font-size: xx-large;\">3\/2002<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"left\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>Enhavo:<\/b>Kiu estis Louis Braille?<br \/>\n<\/span>Esperanto anta\u016dis multajn lingvojn<br \/>\nProksimi\u011das printempo<br \/>\nT. G. Masaryk<br \/>\nAprile ek al Skokovy!<br \/>\nJe defendo de liplegado<br \/>\nInvito al Plasy<br \/>\nStranga parencaro<\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Kiu estis Louis Braille?<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Malfacilan vivon havas nevidantoj kaj malforte vidantoj. Al la leganto J.P. malpliboni\u011das lia vidkapablo, tamen li esperas, ke li ne blindi\u011dos tute. Interesas lin, kiu eltrovis la skribmanieron por nevidantoj, kiu plifaciligas eblecojn por tiamaniere handikapitaj.<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Malgranda knabo Louis Braille (li naski\u011dis en malgranda urbo proksime al Parizo en la jaro 1809) \u015datis la metiejon de sia patro, kie li observis, kiel la patro produktas la \u015duojn. Scivoleme li decidis anka\u016d provi tion, li levis akran alenon kaj vundis sian okulon. Pli poste infekti\u011dis anka\u016d lia dua okulo. Li blindi\u011dis kiel kvarjara. Malgra\u016d la perdo de la vidpovo li vizitadis lokan lernejon dum du jaroj kune kun vidantaj samlernejanoj. Li ne povis legi kaj skribi, pro tio estis dan\u011dere, ke li fini\u011dos sur la strato, kiel multaj similaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiel dekjara li estis sendita kiel unu el la unuaj en la lernejon por blindaj knaboj en Parizo. La kondi\u0109oj tie estis tre krudaj. La domo estis humida, malsalubra kaj la disciplino estis severa. La lernantoj, kiuj kondutis malbone, estis batataj kaj arestataj ricevante nur malmolan panon kaj akvon. La vivo estis malfacila por vidantaj infanoj, sed tiom pli multe por la blindaj. Ili forlasadis tiun lernejon en siaj dek du jaroj kaj eklaboris en fabrikoj a\u016d en minejoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la lernejo la infanoj lernis legi, sed ne skribi. Ili legis, kiam la skribo estis reliefa, palpsente per fina\u0135oj de fingroj. Unu tago \u015dan\u011dis la vivon de handikapuloj. En la jaro 1821 vizitis la lernejon la soldato Charles Barbier kun la invento nomita nokta skribado, kiu estis eltrovita por senvo\u0109a komunikado en armeo kaj kiu konsistis el dek du plialtigitaj punktoj, kies kombino de la pozicioj signifis apartajn literojn. Por la armeo la eltrovo montri\u011dis kiel tro komplika.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Juna knabo Braille rapide plifaciligis la sistemon. Dum kelkmonata eksperimentado li trovis idealan kombinon de 6 punktoj (en du kolonoj kaj tri vicoj en reliefa preso) kaj post kelkaj jaroj li evoluis e\u0109 la kodojn por matematiko kaj muziko. En la jaro 1827 aperis la unua libro presita per braila skribo.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Louis estis respektata kaj komencis instrui en la lernejo, kie li pli frue studis. Tamen li ne \u011disvivis disvastigon de la sistemo, li estis grave malsana kaj mortis en la jaro 1852 kiel 43-jara pro tuberkulozo. Lian ideon realigis teamo de kvar blinduloj sub la gvido de d-ro Thomas Armitage.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la jaro 1990 estis la brajlo disvastigita preska\u016d en \u0109iuj landoj de la mondo kaj adaptita por \u0109iuj konataj lingvoj de la albanlingvo \u011dis la zululingvo. Louis Braille estis agnoskita en Francio kiel nacia heroo nur en la jaro 1952, tiam estis liaj resta\u0135oj transportitaj kaj entombigitaj en la honesta loko en Parizo &#8211; en Panteono.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Nuntempe povas blindulo legi kaj komuniki helpe de komputilo per du eblecoj: a\u016d per vo\u0109a eliro &#8211; speciala komputila programo, kiu eluzas vo\u0109an sintezon kaj tradukas la tekston sur la ekrano en la parolon, a\u016d per palpa eliro &#8211; minikamero skenas la tekston kaj konvertas \u011din en la brajlon helpe de proksimume cento da vibrantaj pingletoj. Kontakton kun la mondo de komputiloj kaj de interreto certigas por okul-handikapitaj en \u0108e\u0125a respubliko projekto Interreto por blinduloj, kiun partoprenas Fonduso de blinduloj kaj asocio Brailcom, o.p.s. (pli da informoj estas \u0109e\u0125e en interreta adreso: <a href=\"http:\/\/www.brailcom.cz\/\">www.brailcom.cz<\/a>).<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>El &#8220;Pardubick\u00e9 noviny&#8221; tradukis L. Srbov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Esperanto anta\u016dis multajn lingvojn!<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la plej parolataj lingvoj, angla, hispana, franca, germana jam de kelkaj jaroj ekzistas perinterretaj, rektaj tradukiloj, kiuj ebligas al la uzantoj traduki retpa\u011dojn a\u016d tekstojn de nekomprenata, fremda lingvo al alia lingvo. Tiuj tradukoj faritaj de komputilo memkompreneble ne estas kompletaj, tamen ili sufi\u0109e bone uzeblas kaj estas de tempo al tempo pli kaj pli popularaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Danke al \u201ctraduku.net\u201d kaj al \u011dia serviloprogramo \u201cEltirad\u201d Esperanto estas la unua planlingvo kaj inter la plej unuaj, malgrandaj lingvoj, en kiuj funkcias perinterreta traduka servo.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La servo anstata\u016digas anglalingvajn vortojn kaj frazojn per samsignifaj vortoj kaj frazoj esperantlingvaj. Sekve, la rezulto\u00a0 ne estas vera traduko en norma Esperanto, sed nur la angla en aliaj vortoj, kiun ni nomas \u201canta\u016dtraduko\u201d. Mankas akuzativoj, pluralaj adjektivoj, kaj la verboj plejparte montri\u011das kiel radikoj (vid-, dir-, ven, ktp.) sen la kutimaj fina\u0135oj. \u201c<\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>La rezulto estas Esperanto,\u00a0 sed ne kiel ni amas \u011din<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u201d.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kaj tamen, la \u201canta\u016dtradukoj\u201d estas sufi\u0109e kompreneblaj kaj jam utilas al la esperantistaro. Dum oni atendas perfektan tradukilon, oni proponas \u0109i tiun servon, promesante, ke oni da\u016dre plibonigos \u011din. Gravaj informoj pri \u015dan\u011doj, plibonigoj estas anoncitaj en diskutlistoj<br \/>\n\u201csoc.culture.esperanto\u201d kaj \u201ctraduko_net\u201d \u0109e \u201cyahoogroups\u201d kaj certe aperos en la pa\u011doj de Eventoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\">\u201c<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Eltirad\u201d povas remontri anglalingvajn retpa\u011dojn en Esperanto kun la originalaj aspektoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiel la jamaj tradukiloj en aliaj lingvoj, oni povas kaj tajpi, a\u016d almeti anglalingvajn vorton, frazon a\u016d alineojn al Elitrad por tuja traduko, kaj almeti la retadreson (URL) de iu anglalingva retpa\u011do al Elitrad por vidi kompletan kopion de la pa\u011do en \u201c<\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>anta\u016dtraduka<\/i><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u201d Esperanto.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Elitrad montras siajn anta\u016dtradukojn la\u016d diversaj manieroj. Kelkaj ekzemploj:<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Unu traduko por \u0109iu vorto a\u016d frazo;<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Parta traduko. Same, sed<br \/>\nkun supersignaj numeroj. Metante la kursoron sur numeron, oni legas<br \/>\nmalsupre de la ekrano alternativajn tradukojn de la koncerna vorto a\u016d<br \/>\nfrazo;<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Plena traduko. Tuj montras \u0109iujn alternativajn tradukojn de \u0109iuj vortoj a\u016d frazoj. Utilas, se oni volas redakti la tekston en norman Esperanton. Elitrad estas kunlabora projekto realigata tute per interreto, fare de Aaron Irvine (programado) el Carrickfergus, Norda Irlando kaj Mike Leon (vortprovizo) el Lower Hutt, Nov-Zelando.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La servo Eltirad troveblas \u0109e:\u00a0 <a href=\"http:\/\/www.traduku.net\/\">http:\/\/www.traduku.net<\/a><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La projekto \u201ctraduku.net\u201d estas vere unika, instiga kaj ekzemplodona por multaj naciaj lingvoj, t.e. landoj. Oni nepre eluzu la atinga\u0135on por famigi Esperanton en naciaj gazetoj kaj aliaj diskutforumoj montrante, ke ekzistas faka uzado, kie la stato de Esperanto e\u0109 anta\u016das la staton de multaj naciaj lingvoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>La\u016d Aaron Irvine kaj Mike Leon (transprenita el Eventoj)<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Proksimi\u011das printempo<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>kaj la suno allogas nin al mallongaj ekskursoj. En la kazo, ke niaj legantoj vizitos orientan Bohemion, proponas membro de AEH Josef Petera siajn \u0109i\u0109eronajn servojn tra la urbo Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 n.L. anka\u016d tra ZOO-Safari-parko.<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La urbo Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 estis konstruita \u0109e la rivero Elbo kaj situas sub Gigantmontaro &#8220;Krkono\u0161e&#8221;. La plej proksima estas turistcentro Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b &#8211; \u010cern\u00e1 hora (35 km).<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Inter la urboj Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 kaj B\u00edl\u00e1 T\u0159eme\u0161n\u00e1 situas konata ZOO kaj SAFARI parko. \u0108e la fino de la jaro 2000 ZOO-SAFARI havis 1201 bestidetojn kaj 2670 breditajn bestojn. Entute 3871 bestoj. Tio signifas, ke en Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 estas la plej granda kolekto de afrikaj bestoj en E\u016dropo. En ZOO oni trovos tropikajn pavilonojn, nomatajn &#8220;Birda mondo&#8221; kaj &#8220;Akvaj mondoj&#8221;, pavilonojn de rabobestoj, antropoidoj, elefantoj kaj noktaj bestoj, Galerion de bildoj &#8220;Pratempo per okuloj de la pentristo Zden\u011bk Burian&#8221;. Pera\u016dtobusa voja\u011do tra SAFARI-parko (majo-septembro). Por la venontaj jaroj estas preparata &#8220;Kontinenta Oceano&#8221; &#8211; fi\u015doj el \u0109iuj oceanoj, maroj, insuloj, ktp. kun la ebleco na\u011di. Por la gastoj de la nova hotelo SAFARI, al kiu apartenas restoracio U LEMURA, estas parkumado senpaga.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Sub ZOO trovi\u011das la restoracio RIVIERA kun VETERANCAR MUSEO, kie estas anka\u016d ekspozicio pri la fondinto de SAFARI-parko In\u011d. Josef V\u00e1gner.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la urbo oni povas vidi turon de pre\u011dejo de Johano la Baptisto. Belvidejo kun la loko, kie V\u00e1clav Hanka &#8220;trovis&#8221; la falsan manuskripton de Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9. Proksime al la pre\u011dejo estas objekto, nun nomata Kohout\u016fv dv\u016fr (korto de Kohout). Sur la loko de iama fortika\u0135o staras kastelo kun rikolta\u0135tenejo. Dum kelkaj jarcentoj \u0109i tie rezidis la administrejo de la aferoj de \u0109e\u0125aj re\u011dinoj. Kaj \u011duste la\u016d tiu \u0109i loko la tuta urbo havas sian nomon: Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 nad Labem.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la \u0109irka\u016da\u0135o oni povas vidi: valbara\u0135on Les Kr\u00e1lovstv\u00ed (Arbaro Regno), \u0109e la vila\u011do \u017d\u00edre\u010d naturan Betlehemon de Braun, hospitalon Kuks kun skulpta\u0135oj de Braun VIRTOJ kaj MALVIRTOJ, monton Zvi\u0109ina (650 m super la marnivelo), Valon de avineto (B. N\u011bmcov\u00e1: Avino).<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiu volas vidi la tutan regionon aviadile, bonvolu uzi la aerodromon proksime al \u017d\u00edre\u010d (2 km).<br \/>\n<i>\u011cis revido!<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Josef Petera, E. Kr\u00e1snohorsk\u00e9 2334, 344 01 Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9 n. L.<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>T. G. Masaryk<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tom\u00e1\u015d Garrigue Masaryk (*7.3.1850-14.9.1937) estas la plej signifa novepoka \u0109e\u0125a politikisto kaj \u015dtatisto. Li estis universitata profesoro de filosofio kaj sociologio, redaktoro, publicisto kaj deputito en a\u016dstria regna konsilio. Fine de la jaro 1914 li foriris eksterlanden, kie li esti\u011dis la gvidpersoneco de \u0109e\u0125a eksterlanda kontra\u016da\u016dstria rezista movado, kies celo estis ekesto de memstara \u0108e\u0125oslovakio.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En Parizo li fondis en 1916 Nacian \u0109e\u0125oslovakan konsilion kaj de la sekvanta jaro li partoprenis la kreadon de \u0108S legio.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la jaroj 1918 &#8211; 1935 li plenumis la funkcion de la unua prezidento de \u0108ehoslovaka respubliko, meritante pri konstruado de ekonomie altnivela \u0108e\u0125oslovakio, fondita sur demokrataj principoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Lia portreto tial tutrajte aperas en multaj po\u015dtmarkoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Jary<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Aprile ek al Skokovy!<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">A\u016dtune 2001 mi vizitis la seminarion de AEH en Skokovy unuafoje. Mi estis kontenta pri la aran\u011do \u0109iuflanke: kolektivo de bonkoraj homoj, vera interesi\u011do pri la studata lingvo internacia, belega kaj saniga natura medio de la \u0108e\u0125a Paradizo, tre agrabla kaj hejmeca pensiona restado. Printempe 2002 mi tien venos denove.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Mi esperas, ke mi revidos la geamikojn el la a\u016dtuna aran\u011do kaj konati\u011dos kun la novaj gastoj. Se mi en Skokovy gvidos unu kurs-rondeton, mi provos prezenti studprogramon perfektigan, sed ne tro gramatikan, ne nur simple konversacian, sed programon gvidantan prefere al propra esprimado de sentoj, komunikado de impresoj kaj al profunda kompreno de mesa\u011doj skribaj kaj parolaj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Mi \u015datus partopreni unu semajnon kun vi, kiuj deziras adopti Esperanton kiel sian propran duan lingvon. \u011cis la revido la 22-an de aprilo 2002 en Skokovy.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>In\u011d. Jan Werner<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Je defendo de liplegado<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\">\u00a0<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Garbhan MacAoidh skribis artikolon en Monato (2000\/6, p. 14) pri la komunikado de surduloj. Anka\u016d mi volas helpi la surdulojn, kaj tial mi respondas amike al G. M. Li legis libron pri surduloj, sed mi ne scias, \u0109u li persone bone konas iun surdulon. Mi vivas en \u0109iutaga kontakto kun parolkapablaj kaj mutaj surduloj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Estas konate, ke surduloj inter si kapablas bone komuniki helpe de gestlingvo. Kun a\u016ddantoj komunikado tamen ne facilas, \u0109ar ili plej ofte ne volas a\u016d ne emas lerni la gestlingvon. Do surduloj, kiuj uzas nur gestojn, vivas en izolita mondeto. E\u0109 \u0135urnalojn ili ne povas legi, \u0109ar ili tre malbone konas la nacian lingvon. Iliaj gestoj montras ideon, ne literojn. Malmultaj konas la fingran ortografion.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Mia plej juna filino naski\u011dis surda. Ver\u015dajne pro malsano, kiun mi kaptis dum epidemio de iu grava gripo, kiam mi estis la kvaran monaton graveda. Neniu en Brazilo instruis min, kiel paroligi mian filineton, sed kiam \u015di estis kvarjara, ni subite translo\u011di\u011dis al Nederlando, kie ni lo\u011dis dum dek jaroj en Hago. La\u016d indiko de surdulkuracisto \u015di tuj iris al surdullernejo, kie \u015di lernis liplegadon, skribadon, legadon kaj anka\u016d lernis paroli en la nederlanda lingvo. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Per tiu instrubazo \u015di lernis poste en Brazilo kompreni kaj paroli la portugalan. Hejme \u015di neniam uzas gestojn. Tial \u015di povas labori kun a\u016ddantoj, parolante 95% normale. Kaj, por helpi multajn mutajn surdajn amikojn, nun \u015di anka\u016d lernis la gestojn, unue en S\u0103o Paulo, kaj poste, tute malsaman gestlingvon en Rio de Janeiro! \u015ci edzini\u011dis kun surdulo, kiu feli\u0109e anka\u016d lernis paroli, ne en Rio de Janeiro, sed en S\u0103o Paulo. Do anka\u016d en Brazilo estas kelkaj bonaj lernejoj.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiam aliaj surduloj, kiuj ne lernis paroli kaj liplegadon, volas \u0109eesti paroladon, la interpretisto ne &#8220;tradukas&#8221; al ili &#8220;la\u016dvorte&#8221;, montrante literojn per la fingroj, sed li montras la ideojn per grandaj gestoj. Tiel neniam eblas montri \u0109iujn detalojn de la parolado. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiel funkcias la instrumetodo?<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u0108ar preska\u016d \u0109iu surdulo havas sian &#8220;a\u016ddreston&#8221;, la lernejoj en Nederlando ordonas la uzon de a\u016ddiga aparato por pliampleksigi la malgrandan a\u016ddkapablon. La grandaj avanta\u0135oj de la nederlanda lingvo estas: 1) ke multaj vortoj estas unusilabaj, kaj 2) ke la ortografio estas 99% fonetika.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La unuaj instruendaj vortoj kaj frazoj devas signifi situaciojn, kiuj interesas la infanojn. Do: oni montras la signifon per objektoj kaj bildoj. La unua frazo kiun Marina, mia filino, lernis, estis: De aap zit in de boom. (La simio sidas en la arbo.) La zoologia \u011dardeno estis proksime al la lernejo. Do \u0109iuj infanoj konis kaj \u015datis simiojn. De \u0109iu vorto oni instruas la prononcon, fonemon post fonemo. Do unue: &#8220;aa&#8221;. La instruisto kaj la infano sidas kune anta\u016d spegulo sur la tablo, por bone vidi la bu\u015don sian kajunu de la alia. La lernanto devas imiti la movon de la bu\u015do de la instruisto. Anka\u016d li devas senti per la mano la vibradon de la gor\u011do de la instruisto kaj poste meti la manon sur sian gor\u011don dirante &#8220;aa&#8221;. Poste litero &#8220;p&#8221;. La gor\u011do ne vibras, sed kun la mano anta\u016d la bu\u015do li sentas la spiron. Fine li kunligas aa&#8230;p = &#8220;aap&#8221;. Tute kontenta la infano montras per sia fingro la simion sur la bildo, kaj diras &#8220;aap&#8221;! Nun li parolas. Oni instruas la aliajn vortojn de la frazo. Li prenas la kopion de la bildo hejmen por montri kaj klarigi \u011din parolante&#8230; Granda sukceso!<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Por klarigi la verbon &#8220;zit&#8221; (sidas), la instruisto devas unue stari, kaj poste sidi, dirante &#8220;ik zit&#8221; (mi sidas). Poste li staras kaj diras &#8220;ik sta&#8221; (mi staras). Li da\u016drigas &#8220;vi, li, \u015di&#8221; ktp. Por bone lerni \u0109iujn fonemojn, la infano devas anka\u016d scii, kion faras la lango ene de la bu\u015do. Tial oni devas montri desegnojn de la interno de la bu\u015do, bone montrante la pozicion de la lango. La infanoj e\u0109 \u015datas tiun amuzan bu\u015dgimnastikon.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Por plursilabaj vortoj ili devas scii, kiun silabon akcenti. Por tio ekzistas aparato, kiu montras la forton de la spiro. Parolado estas muziko kun &#8220;pp, ff, cresc., dim.&#8221; (Tiuj muzikaj indikoj estas alia internacia lingvo!) Tiel la melodio de \u0109iu frazo montras la signifon kaj la emocion. En la portugala lingvo la sintakso de la informaj kaj la demandaj frazoj estas egalaj. Nur la intonacio montras, \u0109u oni informas a\u016d demandas.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Do, kiel la surduloj lernas muzike paroli? Oni uzas la a\u016ddreston kaj la a\u016ddaparaton. En Nederlando oni instruas ludi bekfluton kaj la notojn de simplaj melodioj sen granda distanco inter alta kaj malalta tonoj. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Oni analizas la melodion de la frazo. La instruisto ludas \u011din. La lernanto legas la melodion, ludas \u011din, kaj kune kun la instruisto diras la frazon kun bona intonacio. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Hura, la admirinda surdulo parolis 95% egale al la a\u016ddantoj. \u0108u vi komprenas, ke mia patrina koro troplenas de dankemo? Mia filino vivas kaj laboras en la mondo de la a\u016ddantoj. Mi skribas \u0109i tion por helpi la familianojn, amikojn kaj instruistojn de surduloj en la tuta mondo, por ke ili helpu la surdulojn. Anka\u016d mia filino helpas multajn geamikojn inter parolantaj surduloj. Post bona ricevo transdono estas nia devo. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Por bone instrui observu unue viajn proprajn lipojn kaj langon. Anka\u016d via bebo devas observi vian bu\u015don. Do en la komenco movu vian bu\u015don iomete pli ol normale. Vi ne bezonas paroli la\u016dte. La instruo komenci\u011das en la lulilo. Kun via helpo la bebo poste ne estos kompatindulo. Li estos admirinda inteligentulo, kiu movi\u011dos en la a\u016ddanta mondo.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kiu volas scii pli da detaloj, povas peti multe pli da informoj al la &#8220;Instituut voor doven&#8221; en St.-Michielsgestel en Nederlando <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">transprenita el la gazeto Monato<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>May Buleveld<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Invito al Plasy<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Esperanto-klubo PLZE\u0147 organizas turistan renkonti\u011don en belega naturo en urbeto PLASY (25 km norde de Plze\u0148) en la ripozejo M\u00c1J de la 14-a de junio \u011dis la 16-a de junio 2002.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Dum la renkonti\u011do okazos busaj, trajnaj a\u016d piedaj ekskursoj en interesan \u0109irka\u016da\u0135on. Estas ebleco bani. Vespere oni povas amike amuzi\u011di kaj spekti videokasedojn pri la interesa\u0135oj de la regiono.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Lo\u011dado en kelklitaj \u0109ambroj, man\u011dado tri foje tage &#8211; prezo 250 K\u0109 por unu tago.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Pluajn informojn donos kaj ali\u011dilojn akceptas (kun adreso kaj naski\u011ddato) \u011dis la fino de majo\u00a0 <b>V\u00e1clav Kapr\u00e1l, 331 51 Kazn\u011bjov 252. <\/b>\u0108iuj estos bonvenaj!<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Stranga parencaro<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Mi edzi\u011dis al vidvino, kiu havis plenkreskan filinon. Mia patro vizitadis nin, kaj li enami\u011dis al mia vicfilino kaj edzinigis \u015din al si. Tiel mia filino i\u011dis mia patrino.<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Mia edzino naskis knabeton, kiu do estas mia onklo, \u0109ar li estis frato de mia patrino kaj bofrato de mia patro. Anka\u016d al mia filino naski\u011dis knabeto, kiu estas mia frato kaj samtempe mia nepo. <\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Mia edzino nun estas samtempe anka\u016d mia avino, \u0109ar \u015di estas la patrino de mia patrino. Do mi estas edzo de mia avino, kaj se mi estas la edzo de mia avino, mi estas avo de mi mem!!<\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>El Eventoj<\/i><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-top: 0.21cm; text-align: center;\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Agrablan Paskon deziras la redakcio!<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Informilo\u00a0 3\/2002 Enhavo:Kiu estis Louis Braille? Esperanto anta\u016dis multajn lingvojn Proksimi\u011das printempo T. G. Masaryk Aprile ek al Skokovy! Je defendo de liplegado Invito al Plasy Stranga parencaro Kiu estis Louis Braille? Malfacilan vivon havas nevidantoj kaj malforte vidantoj. Al la leganto J.P. malpliboni\u011das lia vidkapablo, tamen li esperas, ke li ne blindi\u011dos tute. Interesas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5431","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5431","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5431"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5431\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5778,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5431\/revisions\/5778"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5431"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5431"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5431"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}