{"id":5429,"date":"2002-12-30T20:30:24","date_gmt":"2002-12-30T18:30:24","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=5429"},"modified":"2018-06-28T18:07:33","modified_gmt":"2018-06-28T16:07:33","slug":"informilo-12-2002","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/informilo-12-2002\/","title":{"rendered":"Informilo 12\/2002"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: xx-large;\">Informilo 12\/2002<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">Post dek jaroj denove en Verona<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">Kristnaskaj kutimoj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">K<\/span><span style=\"font-size: small;\">omerca akademio por handikapuloj<br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\">V<\/span><span style=\"font-size: small;\">ane atendata donaco Atentigo<br \/>\nInvito<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Kristnasko kaj Novjaro estas tempo, kiam oni festas kaj pensas pri amikoj proksimaj kaj foraj, pri renkonti\u011doj karmemoraj, pri Esperanto kaj espero kaj \u0109io bela sur la tero. <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Anka\u016d la redakcio de via gazeto pensas pri vi, karaj geamikoj kaj membroj, kaj al vi \u0109iuj elkore deziras kontentajn tagojn de la jarfino en bona sano kaj bonhumoro.<\/span><\/p>\n<h1 align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Post dek jaroj denove en Verono<\/span><\/h1>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la E\u016dropa unio teorie validas la principo, ke \u0109iuj oficialaj lingvoj de la Unio estas samrajtaj, sed la praktiko instruas, ke en multaj realaj situacioj la parolantoj de iuj lingvoj havas privilegian pozicion kompare kun la parolantoj de la ceteraj lingvoj. Tio estas konsekvenco de la fakto, ke estas tre malfacile kaj multekoste labori per multaj lingvoj. La uzado de komuna ne\u016dtrala laborlingvo, kiu al neniu donu privilegion, povos alprosimigi la E\u016dropanojn al situacio de efektiva lingva egalrajteco. Tio \u0109i estas \u011duste la temo de la 5-a E\u016drop-unia Esperanto-Kongreso okazinta en Verono (Italio) de la 23-a \u011dis la 28-a de a\u016dgusto 2002: &#8220;Efektiva lingva egaleco: rajto de la E\u016dropanoj&#8221;.\u00a0 Tiun \u0109i kongreson partoprenis 90 homoj el 22 e\u016dropaj landoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Jam en 1992, \u011duste dek jarojn anta\u016de, Verono gastigis E\u016dropan Esperanto-Kongreson, kiu estis fakte kongreso de esperantistoj de la landoj apartenantaj al la E\u016dropa Komunumaro. Sekvis aliaj kongresoj, je du- a\u016d trijaraj intervaloj, organizitaj sur la sama geografi-politika bazo kaj intertempe la E\u016dropa Komunumaro fari\u011dis E\u016dropa Unio; do tiuj kongresoj alprenis pli \u011dustan nomon &#8220;E\u016drop-Uniaj Esperanto-Kongresoj&#8221;. Post la unua en Verono en 1992 okazis la dua en Parizo (Francio) en 1995, la tria en Stutgarto (Germanio) en 1997, la kvara en Ostendo (Belgio) en 2000 kaj nun la kvina revenis al Verono en la jaro 2002.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tiuj kongresoj estas organizitaj de lokaj komitatoj sub la a\u016dspicioj de E\u016dropa Esperanto-Unio, la kupola organiza\u0135o, kiu kunligas la landajn Esperanto-asociojn de la landoj de E\u016dropa unio por komuna agado rilate al la instancoj de E. U.. Okazadas altnivelaj prelegoj kaj debatoj pri la kongresa temo, sed ne mankas anka\u016d alitemaj prelegoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">La Komitato de E\u016dropa Esperanto-Unio kunvenas labore kaj landaj Esperanto-asocioj povas havi siajn apartajn kunvenojn.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>El diversaj fontoj kompilis Blanka Zubov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kristnaskaj kutimoj en kelkaj landoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>\u00a0<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">POLLANDO<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En Pollando sur la Anta\u016dkristnaska tablo la 24-an de decembro ne mankas fi\u015do same kiel en \u0108e\u0125a respubliko, sed la\u016d la tradicio tie devas aperi anka\u016d supo el rapo kaj nudeloj kun papavo. Krome la infanoj \u011dojas, ke vespere \u201cPatrino Stelo\u201d alportas donacetojn.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">HUNGARIO<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En Hungario devas esti sur solena Anta\u016dkristnaska tablo krom la alia anka\u016d pajlo kaj moneroj. Amba\u016d pro tio, ke en la domo estu mono kaj bona sano. Resta\u0135o de la vesperman\u011do restas sur la tablo \u011dis venonta tago kaj tablotukon oni povas demeti nur dum Silvestra tago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">FRANCIO<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kristnasko en Francio estas gaja kaj memorigas fakte preska\u016d \u0109e\u0125an Silvestron. Dum Sankta vespero la infanoj devas esti obeemaj kaj balda\u016d enliti\u011di, alie No\u00ebl tre cerbumus kaj eble ne volus ilin pridonaci. Sed la gepatroj estas gajaj en la rondo de la konatoj kaj geamikoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">HISPANIO<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u0108e hispanaj familioj dum Sankta tago estas trankvilo. La infanoj ricevos siajn donacetojn nur en anta\u016dvespero de Tri Magoj, do la kvinan de januaro. Kaj ilin \u0109i tie pridonacas tuta vico da fabelaj esta\u0135oj kaj infanoj devas akiri iliajn simpatiojn jam pli frue, \u0109ar ne estas certe, \u0109u tiu a\u016d alia donacanto havos bonhumoron donaci la elektitan ludilon al la infanoj.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">SVISIO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Oni diras, ke en E\u016dropo estas la plej belaj Kristnaskfestoj en Svislando. Ili estas anka\u016d festoj de pureco kaj ordo. Pro tio devas svisaj domoj kaj stratoj brili per pureco, ke povu al infanoj veni \u201cMonsieur Chalendre\u201d &#8211; sinjoro \u015calendro, kiu aspektas kvaza\u016d maljunulo kun granda sako, kiu estas plena de dol\u0109a\u0135oj por etaj franduloj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">NORVEGIO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Barbaj nanoj havas multe da laboro pro Kristnaskdonacoj en Norvegio, do ni ne miru, ke estas multe da ili. La infanoj \u011dojas je Kristnasko ne nur pro donacetoj, sed anka\u016d pro tio, ke ili povas frandi \u201cj\u00fale kchakche\u201d &#8211; plektitajn kukojn.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">SVEDIO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Anka\u016d en Svedio havas supervidon pri Kristnasko eta figureto de nano Julkomen. Anka\u016d li havas siajn malgrandajn helpantojn kaj pro tio svedaj infanoj ornamas la lo\u011dejon per kristnaskaj steloj kaj per figuretoj el plektita pajlo. El la bestoj ili plej ofte bildigas kaprinojn.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">DANLANDO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Danaj infanoj ne tro frandas dum la Sankta tago. \u0108u vi scias kial? Vespere ili ricevos dol\u0109an rizan ka\u0109on, en kiu estas ka\u015dita unu sola migdalo. Tiu, kiu trovos \u011din, havos dum la tuta venonta jaro ne nur plej multe da feli\u0109o, sed anka\u016d ricevos unu donacon pli ol la ceteraj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">GERMANIO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Dum Kristnaska tago la 24-an de decembro oni tagman\u011das karpon a\u016d anseran viandon, vespere kolbasojn kun terpomsalato. La teleroj estas plenaj de spickukoj kaj kristnaskkukoj. En familioj, \u0109efe kie estas infanoj, oni metas sub ornamitan kaj lumigitan arbon donacojn. La religiuloj iradas noktomeze al diservo, sed lastatempe la junuloj preferas iri danci.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">URUGVAJO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Tie oni kopias precipe hispanajn kutimojn. La 24-an de decembro la homoj bone man\u011das \u0109e artefarita kristnaskarbo, nokte iradas al diservo, sed la donacoj estas disdonataj nur la 6-an de januaro, kiam okazas la festo de tri magoj, kiuj alportis la donacojn al Jesuo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">NEDERLANDO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Unue pri Sankta Nikolao: li venas en Nederlandon jam novembre per boato kun sia \u0109evalo kaj kun Nigra Petro kaj aliaj servistoj. Li a\u0109etas donacojn por infanoj. La infanoj metas \u015duon kaj karotojn kun akvo por \u0109evalo apud hejtigilo kaj nokte la 5-an de decembro Sankta Nikolao metas la donacojn en la \u015duojn de la infanoj. Anta\u016de li promenas tra la urbo sur la \u0109evalo, kiun gvidas Nigra Petro, kaj post ili iras la tuta festa procesio.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kristnaskon la nederlandanoj festas anka\u016d \u0109e ornamita pinarbo kun etaj lumetoj, sub kiuj ku\u015das donacoj por familianoj. (Nur ni ne estis informitaj pri tradicia kristnaskman\u011dado.)<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">\u0108E\u0124IO<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En multaj regionoj de \u0108e\u0125a respubliko estas uzataj diversaj kutimoj. Mi rakontos al vi, kiel Kristnaska donacema vespero aspektas en mia familio.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Anta\u016d la komenco de la vesperman\u011do \u0109e la bele ornamita tablo ni tu\u015dtintigas la glasojn da aperitivo dezirante denove same tiel \u0109i renkonti nin en plua jaro. Sub \u0109iuj ok teleroj estas ka\u015dita po unu karpskvamo, kiun ni pli poste ka\u015dos en niaj monujoj (por ke ili \u0109iam estu plenaj de mono\/tamen neniam mi ian sumon gajnis\/).<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Post fi\u015dsupo sekvas fritita karpo a\u016d porktran\u0109a\u0135o kun terpoma salato ornamita per pluraj specoj de legomo. Sur la pladoj estas aran\u011ditaj diversaj kristnaskaj sukera\u0135oj, pomrula\u0135o ktp., \u0109io hejme bakita.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Kvankam en mia familio ne plu estas malgrandaj infanoj, tamen ni \u0109iuj post la vesperman\u011do atendas, kiam la sonorileto en ies mano (sub la tablo) eksonoros, kio signifas, ke Jesueto (\u0109e\u0125e Je\u017e\u00ed\u0161ek) venis. Do ni venas en apudan \u0109ambron, kie staras bele ornamita Kristnaskarbo kun brilantaj kandeletoj kaj sub \u011di ku\u015das donacetoj por \u0109iu familiano. Pli frue, ol nia familio ekdispakos la paketojn, eksonas muziko de kristnaskaj kantoj \u201ckoledoj\u201d kaj ni kelkajn komune kantas.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Dum la infana\u011do de miaj filinoj a\u016d genepoj ni gisis varmegan plumbon en la ujon kun la akvo por diveni diversajn figuretojn la\u016d nia fantazio. A\u016d \u0109iu familiano metis \u015dipeton el duono de nukso kun eta kandeleto sur la akvon kaj provis diveni sian futuron la\u016d tio, kien la \u015dipeto flosis &#8211; helpe de nia ka\u015da blovo. Anka\u016d ni \u0135etadis pantoflon post nin kaj scivolemis, \u0109u \u011di turni\u011dos per pinto direkte al la pordo. Tio montras, \u0109u ni ien forveturos a\u016d restos hejme. Anka\u016d ni duontran\u0109is pomon rigardante, \u0109u en kernujo aperos steleto.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En la sankta nokto multaj pli junaj post la ri\u0109a man\u011do kaj gustumo de multaj franda\u0135oj iras en pre\u011dejon al sankta solena meso, ni pli a\u011daj pli volonte elektas ripozon kun la \u011dojo en la koro pri agrable travivita kristnaska vespero en familia rondo.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Kompilis Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\">Komerca akademio por handikapuloj<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La komerca akademio en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b, kiel estas videble el la nomo, proponas tri specojn de studado. Temas pri lernejo speciala, \u0109ar \u0109i tie studas plejparte junaj homoj kun san- kaj mov-problemoj. Por la studado oni povas akcepti anka\u016d studentojn sen iu handikapo. Parto de la lernejo estas gimnastikejo, baseno, lerneja man\u011dejo kaj hejmo por junularo. La lernejo estas per koridoroj kunigita kun tri lo\u011ddomoj. En \u0109iu el ili trovi\u011das dek du dulitaj kaj trilitaj \u0109ambroj kun necesa ekipa\u0135o. Por dispono al la studentoj estas senpage \u0109ambroj kun komputiloj kaj interreto.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la lernejo trovi\u011das speciala pedagogia centro. \u011ci certigas al gelernantoj kaj al iliaj familioj kontakton kun specialistoj-kuracistoj, social-laborantoj, pedagogoj kaj psikologoj. La sistemo de la lernado estas helpo al familioj kun handikapitaj infanoj, plejparte el la regiono de Krkono\u0161e. La lernejo mem akceptas gelernantojn el la tuta respubliko, ekde la jaro 1998 \u011di estas anka\u016d sportcentro de handikapuloj. La celo de \u011diaj sporttrejnistoj estas elekti sportojn konvenajn por handikapuloj, ekz. na\u011dado, danco, pilkaj ludoj kaj skiado.La studado da\u016dras 4 &#8211; 5 jarojn. Tiu \u0109i tempo ebligas al gestudentoj samtempe lernadon kaj rehabilitadon. \u011ci estas anka\u016d avanta\u011do por tiuj, kiuj bezonas pli da tempo por movado, \u0109iutagaj aktivadoj kaj preparo por la studado.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La studado en la komerclernejo da\u016dras tri jarojn, sed sukcesaj studentoj povas da\u016drigi la studadon en abiturienta kurso a\u016d da\u016drigi du- kaj trijarajn aldonstudjarojn, finitajn per abiturienta ekzameno. En la praktika lernejo oni studas tri jarojn. En \u011di studas pleparte tiuj gelernantoj, kiuj pro malsano a\u016d handikapo ne finis la bazlernejon. \u011cin povas studi gejunuloj, kiuj bezonas specialan koncentri\u011don kaj prizorgon. La \u0109efa avanta\u011do de la lernejo ne estas en \u011diaj programoj, sed en tiu fakto, ke \u011di estas plene senbariera por ebligi la studadon al handikapuloj. Speciale oni akcentigas la studadon de fremdaj lingvoj, la studadon de komputiloj kaj la eblecojn de konvenaj profesioj por la handikapuloj. La studobjektoj, kiuj estas elekteblaj kaj la lernejaj aktivadoj celas al memstareco.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">En la lernejo trovi\u011das rehabilita centro kun specialistoj, kiuj certigas servon al la studentoj la\u016d la konsiloj de kuracisto. La lo\u011ddomoj ebligas lo\u011dadon ne nur al studentoj, sed anka\u016d al la flegistinoj, kiuj kunlaboras kun la kuracistoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">Por akcepti studenton estas necesa konsulto en speciala centro. Por akcepti studenton al komerca studado estas necesa a\u016d akceptekzameno a\u016d bona atesto de la studento.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: small;\">La studado en la lernejo estas senpaga, \u0109ar la lernejo estas \u015dtata. La studentoj pagas nur la lo\u011dadon kaj man\u011don. Nur por imago: unu studento pagas por lito en dulita \u0109ambro 1050 K\u0109 monate kaj por man\u011do 66 K\u0109 tage. Parto de la studentoj ricevadas financan subtenon de diversaj donacioj a\u016d de sponsoroj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Demandoj:<\/i><\/span><a href=\"mailto:info@oajl.cz\"><span style=\"font-size: small;\"><i><b>\u00a0info@oajl.cz<\/b><\/i><\/span><\/a><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><br \/>\n<\/span><span style=\"font-size: small;\"><i>Informoj:<\/i><\/span><a href=\"http:\/\/www.oajl.cz\/\"><span style=\"font-size: small;\"><i><b>\u00a0http:\/\/www.oajl.cz<\/b><\/i><\/span><\/a><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Tradukis L. Filipov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Vane atendata donaco<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Vera historieto el la jaro 1972 el tiama \u0108e\u0125oslovakio<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Manjon plej multe kolerigis, ke Pe\u0109jo kaj Al\u0109jo neniam volis bone lavi siajn orelojn kaj kolojn. Multfoje \u015di tion klarigis al ili. \u015ci sentis sin, kiel la plej a\u011da, respond\u00adeca pri ili, sed kun ili ne eblis prudente diskuti. Pe\u0109jo, triaklasano, rifuzis obei dekdu\u00adjaran fratinon kaj Al\u0109jo faris \u0109iam \u0109ion la\u016d li. Nur la unuan jaron, kiam estis \u0109iuj tri hejme \u0109e la patro, estis tio iom akceptebla. La patro \u0109iam klarigis al ili, ke Manjo nun estas kiel ilia patrino, kiam \u015di por ili kuiras kaj faras \u0109iujn domlaborojn. Sed poste \u015di malsani\u011dis kaj li mem ekkonis, ke tiamaniere la afero ne plu eblas kontinui. Li pro sia profe\u00adsia laboro ne povis hejme mastrumi kaj \u015di pro lerneja laboro tiom pli ne. Dum tiu tem\u00adpo tiel plimalboni\u011dis \u015dia lernado, ke \u015di hontis anta\u016d siaj samklasanoj.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Vane \u015di klopodis rememori, kiel \u0109i \u0109ion sukcesis fari la patrino, sed \u015di ne frekventis lernejon kiel Manjo. \u015ci e\u0109 ne profesiis, \u0109ar la patro diris, ke li prefere laboros kiel du, sed infanojn kaj lo\u011dejon li volas havi en ordo. Al la patrino tio ne pla\u0109is, \u015di asert\u00adis, ke tio estas enuo kaj ke \u015di ne studis por poste resti hej\u00adme kun tri infana\u0109oj. Tamen \u015di ne ser\u0109is okupon. Nur \u015di persvadis patron, ke \u015di povu somere voja\u011di al ma\u00adro. \u015ci volis voja\u011di sola, por ke \u015di ripozu, sed al neniu \u015di diris, ke kunvoja\u011dos anka\u016d sinjoro Suk el la najbara domo. Tion ili eksciis nur el la letero, kiun \u015di sendis el eksterlando. \u015ci skribis en \u011di tiajn stranga\u0135ojn, kvaza\u016d \u0109io pasinta estis eraro kaj ke \u015di ne revenos. Sin\u00adjoro Suk la\u016ddire tie havas ri\u0109an onklinon kaj la patrino restos kun li en \u015dia domo. La infanoj estas jam sufi\u0109e a\u011daj kaj iel solvos la aferon.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Longe ili tion ne volis kredi. Kiam somere faladis steloj el \u0109ielo, diradis Manjo kun la knaboj sopire : \u201eRevenu panjo!\u201c Infanoj en la lernejo ja asertis, ke reali\u011dos \u0109iu de\u00adziro. Sed \u0109i-okaze kredeble e\u0109 la steloj ne sufi\u0109is.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Nur kiam Manjo kun Pe\u0109jo kaj Al\u0109jo venis en infanhejmon, ili eksciis, ke ili fakte estas feli\u0109aj. Ili estis tri kaj en liberaj tagoj povis viziti sian patron. Sed pripensu ekzem\u00adple Johanon, kiun la gepatroj lasis \u0109e la avino kaj restis \u0109e la onklino en Italio! Komence ili de tempo al tempo sendadis al li almena\u016d belan bildkarton kun kolora po\u015dtmarko. Poste ili forveturis en Kanadon kaj bildkartoj venadis malofte, \u011dis ili \u0109esis veni. Tio estis \u011duste en la tempo, kiam la avino mortis kaj neniu sciis, kien skribi al ili, ke sepjara Jo\u0109jo tie \u0109i restis tute sola. En la instituto ja mankis al li nek man\u011da\u0135o, nek ludiloj, nur patrina kareso kaj patra iutempa dorsofrapeto. Post kvaronjaro diris sinjorino instruistino, ke \u015di skribos en lian ateston grandan unuon, sed lin tio e\u0109 ne \u011dojigis. Anta\u016d kiu li fieros pri \u011di ?<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">En infanhejmoj estas dekoj e\u0109 centoj da ili, pluaj vivas \u0109e parencoj. Kristnask\u00adtempe ili sopire atendas almena\u016d salutojn de la gepatroj. Pe\u0109jo kaj Al\u0109jo e\u0109 sen kontra\u016d\u00addiroj frotpurigas siajn orelojn kaj kolojn, \u0109ar ili skribis al Jezueto, ke li redonu al ili panjon, kaj nun jam kelkajn tagojn anta\u016de sopire gardas \u0109e la fenestro, \u0109u \u015di eble aperos pli frue. Kaj Manjo, vidante ilin, emas plori. Sed \u015di \u0109iam venkis sin, \u0109ar \u015di ja estas dekdujara, do \u015di la\u016ddire estas jam preska\u016d plena\u011da. Almena\u016d tion asertas la patro,\u00a0 kiu\u00a0 fidas\u00a0 \u015din.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Anta\u016dtage de Kristnasko, kiam eksonos kristnaskkantoj, patroj kaj patrinoj de forlasitaj infanoj eble bani\u011dos en la maro, amuzi\u011dos kune kun novaj amikoj kaj kantos en fremda lingvo. En iliajn kapojn e\u0109 ne venos, ke en la patrujo aten\u00addas sopire iliaj propraj infanoj, kiam eksonos sonorilo invitanta al kristnaska arbo. La infanoj kredas, ke anstata\u016d pupoj, pilkoj kaj aliaj donacoj ili tie trovos siajn patrojn kaj patrinojn, ke anstata\u016d dol\u0109aj sukera\u0135oj ili ricevos multe pli dol\u0109an gepatran kison. Sed apena\u016d iu ne aten\u00addos vane. La gepatroj grandparte jam anta\u016dlonge forgesis ilin. Kaj nur la edukistinoj ilin ku\u015digos en litojn e\u0109 dum tiu rava vespero, kiam la familioj devus esti kune<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><i>Verkis Sylva Groszov\u00e1, esperantigis Lubom\u00edr St\u0159eda\u00a0<\/i><\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Invito<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Esperanto-klubo en \u010cesk\u00e1 T\u0159ebov\u00e1 invitas vin al tradicia Esperanto-Silvestro sabate la 28-an de decembro 2002, temo de la vespero: &#8220;Esperanto en paradizo de \u011dangalo&#8221;.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\">\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Atentu, la aran\u011do okazos en alia domo ol kutime, apud la kafejo Esperanto en Kultura centro. La redakcio rekomendas peti detalojn de s-ano <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>Sv. \u010cech, Javorka 980,\u00a0 560 02 \u010c. T\u0159ebov\u00e1<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">, tel. <\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>465 532 788<\/b><\/span><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">. Ali\u011dilojn li akceptas \u011dis la 10-a de decembro. Prezo kun vesperman\u011do estas 250 K\u010d.\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"center\"><span style=\"font-size: x-large;\">Atentigo<\/span><\/p>\n<p align=\"left\">\u00a0<span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Regulaj sabataj lingvaj seminarioj en venonta jaro 2003 okazos en tiuj \u0109i datoj:\u00a0 <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">25.1.2003 en Prago, klubejo en la strato &#8220;Ve Sme\u010dk\u00e1ch&#8221; (de la 9-a horo)<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">22.2.2003\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">22.3.2003\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">26.4.2003\u00a0 en Pardubice, klubejo de AEH en la strato &#8220;Na Okrouhl\u00edku&#8221;<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">12.-18.5.2003 semajna seminario en Skokovy (ali\u011dilon vi trovos en februara Informilo)<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">21.6.2003 en Prago<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Post somera ferio bonvenigos vin esperantistoj el Pardubice \u0109e sia 14-a Esperanto-Tago sabate la 20-an de septembro. Invitilojn vi trovos \u011dustatempe en Informilo.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">25.10 2003\u00a0 en Prago<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">22.11.2003 en Prago\u00a0 <\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Bonvolu noti tion en la kalendaron.<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Hled\u00e1m hodn\u00e9 lidi<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Jsem t\u011blesn\u011b posti\u017een\u00e1 &#8211; na voz\u00ed\u010dku. M\u00e1m malou hybnost i postavu, je mi 51 let. Cel\u00fd \u017eivot jsem bydlela s maminkou, kter\u00e1 mi vloni zem\u0159ela. Tou\u017e\u00edm naj\u00edt n\u011bkoho (rodinu, man\u017eelsk\u00fd p\u00e1r, osam\u011blou osobu), kdo by se m\u011b ujal a navz\u00e1jem bychom si obohatili \u017eivot. I kdy\u017e jsou m\u00e9 motorick\u00e9 schopnosti velmi omezen\u00e9, dok\u00e1\u017eu o berl\u00edch p\u0159ej\u00edt pokoj.\u00a0\u00a0<\/span><\/p>\n<p align=\"justify\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\">Cht\u011bla bych m\u00edt mo\u017enost d\u011blat to, co zvl\u00e1dnu, m\u00edt zase pocit smyslupln\u00e9ho \u017eivota. Dohovo\u0159\u00edm se esperantem, \u010dtu knihy r\u016fzn\u00fdch duchovn\u00edch sm\u011br\u016f, miluji p\u0159\u00edrodu. Douf\u00e1m st\u00e1le, \u017ee najdu bl\u00edzk\u00e9ho \u010dlov\u011bka.<\/span><\/p>\n<p align=\"right\"><span style=\"font-family: Courier New, Courier, monospace;\"><b>Ivana Drbohlavov\u00e1, \u00daSP Strozziho 1333,\u00a0 508 01 Ho\u0159ice.<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; Informilo 12\/2002 Enhavo: Post dek jaroj denove en Verona Kristnaskaj kutimoj Komerca akademio por handikapuloj Vane atendata donaco Atentigo Invito \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kristnasko kaj Novjaro estas tempo, kiam oni festas kaj pensas pri amikoj proksimaj kaj foraj, pri renkonti\u011doj karmemoraj, pri Esperanto kaj espero kaj \u0109io bela sur la tero. \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Anka\u016d la redakcio de [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[48,46],"tags":[],"class_list":["post-5429","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-informilo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5429","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5429"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5429\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5782,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/5429\/revisions\/5782"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5429"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=5429"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=5429"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}