{"id":4816,"date":"2018-03-31T15:22:10","date_gmt":"2018-03-31T13:22:10","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=4816"},"modified":"2018-03-31T20:38:05","modified_gmt":"2018-03-31T18:38:05","slug":"malfacila-sorto-de-la-unua-e-monumento-en-la-urbo-frantiskovy-lazne","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/malfacila-sorto-de-la-unua-e-monumento-en-la-urbo-frantiskovy-lazne\/","title":{"rendered":"Malfacila sorto de la unua E-monumento en la urbo Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b"},"content":{"rendered":"<h3><strong>Malfacila sorto de la unua E-monumento en la urbo Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b<\/strong><\/h3>\n<p>En julio 1887 aperis en Varsovio rusa lernolibro de nova universala komunikilo sub la nomo Internacia lingvo. La a\u016dtoro, kiu subskribis sin Doktoro Esperanto, estis ruse-pole-juda okulkuracisto Ludoviko Lazar Zamenhof. La uzita pseu-donimo donis nomon al la jam kreita artefarita lingvo Esperanto. Tial la jaro 1887 estis deklarita kiel komenco de la Esperanto-movado.<\/p>\n<p>Jam post du jaroj havas tiu \u0109i nova lingvo pli ol unu mil da favorantoj, en grandaj e\u016dropaj urboj fondi\u011das Esperanto-kluboj kaj i\u011das novaj E-naciaj asocioj. En la jaro 1905 okazis en Francio la unua mondkongreso de esperantistoj, kiun partoprenis proksimume 700 membroj el 20 landoj.<\/p>\n<p>La unua societo de a\u016dstriaj esperantistoj estis fondita en la jaro 1901 en Brno kaj \u0109iujare organizitaj kongresoj estis konfirmoj de sukcesa disvasti\u011do de la lingvo, kiu estis al \u0109iuj komprenebla. En la E-renkonti\u011do de \u0160t\u00fdrsk\u00fd Hradec (Graz) en la jaro 1913 akiris konsenton la prezidanto de E-klubo s-ano Jacob Hechtl, ke la Kvara tuta\u016dstria kongreso okazu en la urbo Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b (Franzensbad). Li anka\u016d i\u011dis \u0109efiniciatoro de la konstrui\u011do de E-monumento en \u0109i-urbo oma\u011de al Esperanto-movado kaj \u011dia fondinto MUDr-o L.L.Zamenhof.<\/p>\n<p>Komence de marto 1914 estis en ateliero de la skulptisto Karel Wilfert en Cheb prezentita modelo de la monumento. La skulptisto Wilfert estis en tiu tempo jam sukcese agnoskita artisto pro \u011diaj du instalitaj monumentoj: de la imperiestrino Al\u017eb\u011bta (Elisabet, nom. Sisi 1905) kaj la fontano kun plastiko de la poeto Johano Wolfgang Goethe (1906). Lia la\u016dforme nova monumento kaj tute alia prilaborado de la temo elvokis grandan miron.<a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Origina-monumento.jpg\" target=\"_blank\" rel=\"attachment noopener wp-att-2284\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft wp-image-2284\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Origina-monumento-150x150.jpg\" alt=\"\" width=\"156\" height=\"156\" \/><\/a><\/p>\n<p>La monumenton kreis kvin virinaj figuroj, kiuj kiel simboloj de la mondpartoj \u0109irka\u016dligis globon per floraj girlandoj. Sur granda bazo de soklo, (tri metrojn en la diametro), li kreis kvar metrojn altaj e\u011dohavaj kolonoj interspacon por loki\u011do de diskoj. En supra parto de la soklo estis sur \u0109iu flanko lokita kvinpinta verda stelo, kiu i\u011dis en la jaro 1905 oficiala emblemo de la Esperanta movado. Sur la frunta parto estis bronza disko kun reliefo de la fondinto de Esperanto, sur la malanta\u016da estis diskoj kun la nomoj de donacintoj, kiuj kontribuis por la monumento per pli granda sumo ol 100 kronoj.<\/p>\n<p>Kiam la urba konsilantaro decidis pri la mono por la monumento, a\u016ddi\u011dis vo\u0109oj, se Esperanto malaperos, ke ne estas necese konstrui la monumenton k.s. Aliaj vo\u0109oj kontra\u016dstaris pro tio, ke la monumento ne estos germana, sed internacia. La plimulto de funkciuloj fine decidis, ke la urbo Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b apartenas jam al la urboj de e\u016dropa formato kaj liberala mondo.<br \/>\nLa nova monumento, el\u0109izita el 50 kalk\u015dtonaj blokoj do povis esti finita \u011dis duono de la monato majo.<\/p>\n<p>Dum la bela Pentekosta vetero okazis sukcesa tritaga kongreso en Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b; \u011dia pinto estis senvuali\u011do de la monumento \u0109e la lageto en kuracparko diman\u0109e la 31-an de majo 1914.<a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Franzensbad-1914.jpg\" target=\"_blank\" rel=\"attachment noopener wp-att-2282\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright wp-image-2282 size-thumbnail\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Franzensbad-1914-150x150.jpg\" alt=\"\" width=\"150\" height=\"150\" \/><\/a> Jam a\u016dtune regis \u0109e la urbaj funkciuloj kontento, \u0109ar dank\u00b4al la monumento la nomo de la kurac-urbo aperis en \u0109iuj signifaj \u0135urnaloj. Oni diris, ke tiel bonan kaj efikan reklamon ankora\u016d neniu pruvis fari. Oni anka\u016d diris, ke en Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b bone kaj konkorde vivas kaj unu al la alia bone komprenas \u0109e\u0125oj kaj germanoj.<\/p>\n<p>Tiu \u0109i per generacioj konstruita pozitiva bildo de la kurac-urbo brutale fini\u011dis per okupacio de nacisma Germanio kaj kiel la unua el multaj destrukcioj de civitana mondo estis ruinigita la monumento de Esperanto. En la lasta spuro el oktobro 1939 oni skribis, ke la urbo fordonas por armilaj rezervoj bronzajn reliefojn kaj du bronzajn tabulojn, kiuj pezis 19,80 kilogramojn el la demolita Esperanto-monumento.<\/p>\n<p>Post 52 jaroj, en la jaro 1991 instalis Josefo Van\u011b\u010dek, sekretario de E-handikapuloj, sur la loko de likvidita monumento, la novan memor\u015dtonon oma\u011de de la fondinto de Esperanto MUDr-o L. L. Zamenhof. \u0108e la unua Internacia kongreso de AEH en julio 1992 la memor\u015dtono estis oficiale senvualigita.<a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Frantovy-1991A1.jpg\" target=\"_blank\" rel=\"attachment noopener wp-att-2281\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft wp-image-2281 size-thumbnail\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Frantovy-1991A1-150x150.jpg\" alt=\"\" width=\"150\" height=\"150\" \/><\/a><\/p>\n<p>La \u011dojo pri la anstata\u016da monumento ne da\u016dris longe. En la jaro 1994 juna ebria vandalo rompis la tabulon. \u0108e la dua E-kongreso de AEH en Kladno 1994 dum la ekskurso al Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b estis instalita nova tabulo helpe de Asocio de esperantistaj handikapuloj, \u0108EA kaj eksterlandaj sponzoroj. En plua jaro estis la tabulo el la memor\u015dtono \u0135etita en proksiman lageton, sed ne estis rompita kaj tiel povis esti alfiksita sur la \u015dtonon prizorge de la Urba oficejo.<\/p>\n<figure id=\"attachment_2285\" aria-describedby=\"caption-attachment-2285\" style=\"width: 150px\" class=\"wp-caption alignright\"><a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Pam\u011btn\u00ed-deska.jpg\" target=\"_blank\" rel=\"attachment noopener wp-att-2285\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"wp-image-2285 size-thumbnail\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Pam\u011btn\u00ed-deska-150x150.jpg\" alt=\"\" width=\"150\" height=\"150\" \/><\/a><figcaption id=\"caption-attachment-2285\" class=\"wp-caption-text\">Pam\u011btn\u00ed deska<\/figcaption><\/figure>\n<p>En tiu tempo estis la tabulo skribita nur en Esperanto kaj ni estis informitaj, ke kuracgastoj, kiuj ofte haltadis anta\u016d la memor\u015dtono, ili cerbumis, en kiu lingvo estas la teksto skribita. Kaj tiel la \u015dtono ricevis ankora\u016d pluan tabulon \u2013 pli malgrandan, (1999), kie en la \u0109e\u0125a lingvo estas \u0109io klarigita<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Malfacila sorto de la unua E-monumento en la urbo Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b En julio 1887 aperis en Varsovio rusa lernolibro de nova universala komunikilo sub la nomo Internacia lingvo. La a\u016dtoro, kiu subskribis sin Doktoro Esperanto, estis ruse-pole-juda okulkuracisto Ludoviko Lazar Zamenhof. La uzita pseu-donimo donis nomon al la jam kreita artefarita lingvo Esperanto. Tial la [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":2285,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[49],"tags":[],"class_list":["post-4816","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-e-monumentoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4816","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4816"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4816\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5016,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4816\/revisions\/5016"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media\/2285"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4816"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4816"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4816"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}