{"id":4809,"date":"2015-09-22T15:17:52","date_gmt":"2015-09-22T13:17:52","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=4809"},"modified":"2018-04-01T15:43:31","modified_gmt":"2018-04-01T13:43:31","slug":"100-a-universala-kongreso-en-lillo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/100-a-universala-kongreso-en-lillo\/","title":{"rendered":"100-a Universala Kongreso en Lillo"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\"><b>100-a Universala Kongreso en Lillo<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"center\"><span style=\"font-size: large;\">(skribas la gvidantino de la busvoja\u011do Lenka Angelov\u00e1):<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Post la fino de \u0109iuj organizaj taskoj<br \/>\nanta\u016d la forveturo, inkluzive de la ser\u0109o de kelkaj anstata\u016dantoj,<br \/>\nni forveturis el Pardubice en la planita horo kaj en bona harmonio.<br \/>\nEn la aliaj haltejoj albusi\u011dis pluaj \u0109eestontoj de la UK.<br \/>\nBeda\u016drinde la \u0109e\u0125a amiko s-ano V\u00e1clav Kapr\u00e1l ne povis kunvoja\u011di,<br \/>\n\u0109ar li \u0135us devis esti forveturigita en malsanulejon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">En la germana urbo Dresden venis al ni<br \/>\nla lastaj partoprenontoj kaj en la plena buso ni rapidegis renkonte<br \/>\nal la franca urbo Lillo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Sed la matena Bruselo, kiun ni volis<br \/>\ntrarigardi survoje, ne bonvenigis nin agrable. Kiam ni fine trovis<br \/>\nliberan lokon por parki la buson, la vetero ekpelis nin reen en la<br \/>\nbuson. Torenta pluvo kun \u015dtormo \u2013 kion fari? Ni fotis dum la pluvo<br \/>\nnur ATOMIUM kaj da\u016drigis al Lillo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">En la kongresejo ni registris nin,<br \/>\ndemetis la objektojn por la vespera foiro kaj forveturis al nia<br \/>\nhotelo. Sed tien ni alvenis tro frue kaj la \u0109ambroj ankora\u016d ne<br \/>\nestis preparitaj. Pagado kaj preparo de la \u0109ambroj da\u016dris longe (\u011di<br \/>\nreali\u011dis nur danke al perfekta scio de la franca lingvo, kiun regas<br \/>\nJarka Mal\u00e1), do la plimulto de la \u0109eestantoj esploris nian estontan<br \/>\n\u0109iutagan traceon al la kongresejo. \u011ci postulis 20-30 minutojn da<br \/>\npiediro, sed \u0109iuj tion bone kapablis a\u016d ili elektis taksion. La<br \/>\nurban trafikon ni ne povis uzi pro la malproksimeco de la haltejoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><b>La Movada Foiro<\/b> estis por<br \/>\nprezento de unuopaj asocioj, ke oni povu montri gazetojn, bro\u015durojn<br \/>\na\u016d verketojn. Ali\u011dis 130 fakaj a\u016d landaj asocioj, \u0109iu sidis \u0109e<br \/>\nsia tablo (80x50cm). La tabloj ne estis preparitaj kaj ni devis ser\u0109i<br \/>\nnian tablon kun la numero 115. Kiam \u011di ne estis trovita, ni prenis<br \/>\nunu alian kaj jam kuris kun \u011di al la certa loko por prepari \u011din por<br \/>\nnia prezentado. Ankora\u016d hejme ni skribe demandis UEA, \u0109u malanta\u016d<br \/>\nla tablo estos ia muro, sur kiu ni povos alglui nian logoon kun la<br \/>\nnomo de nia organiza\u0135o, a\u016d \u0109u sur la tabloj estos iaj tukoj, sur<br \/>\nkiuj ni povus pendigi nian logoon \u2013 la oficistino nenion sciis. Do<br \/>\nel nia hejmo ni kunprenis 2 stangojn, la logoon kun la nomo AEH ni<br \/>\npreparis \u2013 presis sur la tolo kaj tiu estis pendigita sur la<br \/>\nstangojn, kiuj estis alfiksitaj al la piedoj de la tablo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Kaj sciu, nia tablo pla\u0109is al \u0109iuj,<br \/>\nni estis bone videblaj kaj \u0109efe, sur la tablo estis anka\u016d franda\u0135oj<br \/>\npor senpage gustumi!! (La magistrato en Pardubice donacis al ni<br \/>\npreska\u016d kilogramon da mielkukaj dol\u0109a\u0135oj). \u0108e nia tablo haltadis<br \/>\nmultaj homoj, kiujn ni informis pri nia asocio AEH, pri la urbo<br \/>\nPardubice, kiu subtenis nian voja\u011don kaj pri la bela\u0135oj kaj<br \/>\ninteresa\u0135oj de la Bohemia-moravia regiono.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">La solena ina\u016dguro de la kongreso<br \/>\nestis kiel \u0109iam belega kaj kortu\u015da, la oper-kantistino Anja ravis<br \/>\nnin per sia belega vo\u0109o \u0109e la kultura almeta\u0135o. \u011cenis nin nur, ke<br \/>\nla plimulto de ni havis enirbiletojn por \u0109iuj plej gravaj<br \/>\nprogrameroj en la pli malgranda salono Lapenna, kie estis projekciita<br \/>\nrekta dissendo el la \u0109efa salono Zamenhof. Tie ne estis loko por la<br \/>\ntuta amaso de 2700 partoprenantoj, do ni estis dividitaj en tri<br \/>\nsalonoj. Ni spektis la programon sur la ekrano kiel en kinejo. Poste<br \/>\nnin vizitis persone s-ano Mark Fettes, la prezidanto de UEA, sed<br \/>\nbeda\u016drinde ni ne plene \u011duis tiun solenan atmosferon, kiu regis en<br \/>\nla \u0109efa salono. Tamen niaj apla\u016ddoj, kantadoj kaj \u011dojo aldoni\u011dis<br \/>\nkaj trapenetris en \u0109iujn spacojn de la domego. Tamen tio havis unu<br \/>\navanta\u011don. \u0108e la nacia vespero mi ka\u015de iris en la \u0109efan salonon,<br \/>\nke mi al\u0109erpu tiun etoson, sed poste mi \u015date revenis en la<br \/>\n&#8220;kinejon&#8221;, kie ni vidis anka\u016d gestajn esprimojn kaj la<br \/>\nviza\u011dojn de la artistoj, \u0109ar la kamerao ilin bele filmis kaj<br \/>\nprojekciis. En la \u0109efa salono de granda malproksimeco ili aspektis<br \/>\nsur la podio kiel formiketoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">En Lillo \u0109i\u0109eronis por ni la franca<br \/>\nesperantisto Daniel David, multjara amiko de mia panjo. Li gvidis nin<br \/>\ntra la plej bela malnova parto de la urbo kaj rakontis al ni \u011dian<br \/>\nhistorion. E\u0109 malfavora vetero ne deturnis nin kaj la trarigardo<br \/>\ndanke al la loka spertulo tre pla\u0109is al ni. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Daniel anka\u016d konsilis al ni la pluan<br \/>\ntemon de la ekskurso \u2013 la urbon Bru\u011do, Belgio kaj tie ni<br \/>\nanta\u016dtagmeze lunde en\u015dipi\u011dis en du \u015dipojn kaj ni navigis tra<br \/>\nkanaloj en Bru\u011do. La vetero por iom da tempo \u201esa\u011di\u011dis\u201c kaj ni<br \/>\nhavis belan vidon sur historiajn konstrua\u0135ojn de la urbo. Dum<br \/>\nmallonga pluvo ni ka\u015dis nin en la katedralo kaj poste ni plu povis<br \/>\nadmiri belecojn de Bru\u011do. Post la reveno ni denove a\u016dskultis<br \/>\ndiversajn prelegojn en la kongresejo la\u016d niaj emoj kaj interesoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Anta\u016dvespere kelkaj el ni partoprenis<br \/>\nla solenan bankedon, poste en la vespero la balon en la halo Michaux.<br \/>\nNi ne dancis niajn societ-kutimajn dancojn, sed ni lernis diversajn<br \/>\nkolektivajn dancpa\u015dojn kaj dancludojn \u0109e la akompano de muzik-grupo<br \/>\n&#8220;Kapriol&#8221;. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Mardan anta\u016dtagmezon ni promenis tra<br \/>\nla urbo Antverpeno. La urbo estas belega, en simila stilo kiel Bru\u011do,<br \/>\nsed tre granda, do iri de unu bela\u0135o al la alia postulis de ni pli<br \/>\nmulte da tempo kaj klopodo. La domo de Rubens kaj liaj pentra\u0135oj en<br \/>\nla katedralo estis por ni rekompenco. La vespera koncerto de la grupo<br \/>\nGetch Ga\u00ebtano, denove en la kongresejo, estis tre impresa.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">La merkredo estas \u0109iam kongresa<br \/>\npa\u016dzo, tial oni aran\u011das tuttagan ekskurson. Sed la nunjara centa<br \/>\ndatreveno de la kongreso estis kronita per solena akto en la loko de<br \/>\nla unua kongreso en la jaro 1905 en Boulog-ne-sur-Mer.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Nia buso kun la \u0109i\u0109erono Daniel<br \/>\nalveturis en la malnovan parton de la urbo, kiu estis multe ornamita<br \/>\nper E-flagoj kaj standardoj kaj ni rapidis al la Placo Zamen-hof. Kaj<br \/>\njam venis kantanta parado florkronita per transparantoj kaj<br \/>\nflirt-rubandoj. Post solenaj paroloj kaj salutvortoj de gravaj<br \/>\npersonoj de la urbo kaj de UEA estis senvualigita nova monumento kun<br \/>\nla busto de LLZ kaj \u0109iuj partoprenantoj estis invititaj en la<br \/>\nurbodomon por plua solena akto. Tie ni \u0109iuj (post pluaj solenvortoj)<br \/>\ntostis per glaseto da \u015daumvino kaj gustumis la lokan speciala\u0135on<br \/>\n&#8220;tapasko&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Post la forveturo el Boulogne ni<br \/>\npromenis \u0109e la terkabo &#8220;Blanka Nazo&#8221;, sed pro malvarma<br \/>\nvento ni nur iom admiris la doverajn blankajn klifojn trans la Kanalo<br \/>\nLa Manche, iomete trempis niajn lacajn piedojn en la maro kaj volonte<br \/>\nsidi\u011dis en la buson por reveni al nia hotelo. Vespere ni jam povis<br \/>\nkanti \u0109e gitaro en la man\u011dejo de nia hotelo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">\u0134a\u016dde ni vizitis la belgan \u0109efurbon<br \/>\nBruselon, admirante la \u0109efan grandan placon kaj legende famajn<br \/>\npisantajn knabeton kaj knabineton kaj gustumis la belgajn vaflojn.<br \/>\nTie la vetero favoris al ni, sed male estis en la urbo Gento. Do ni<br \/>\natendis finon de la pluvo en belega katedralo kaj poste ni admiris<br \/>\n\u0109armajn urbanajn domojn sur la placo. Lacaj post la trarigardo de du<br \/>\nurboj ni ripozis dum la vesperaj koncertoj en la kongres-palaco.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Kiu ne volis la tutan vendredan tagon<br \/>\ntravivi en la kongresejo, memstare promenis tra la urbo Lillo a\u016d kun<br \/>\nnia grupeto vizitis la zoologian \u011dardenon, kie estas 400 bestoj kaj<br \/>\neniro senpaga. Blankajn rinocerojn en tiel granda libera spaco povus<br \/>\nenvii anka\u016d zoo en la urbo Dv\u016fr Kr\u00e1lov\u00e9.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">La plej granda salono Zamenhof dum la<br \/>\nInternacia artista vespero jam ne estis tiel plena, \u0109ar sufi\u0109e da<br \/>\nhomoj jam forveturis kaj ni povis elekti liberajn sidlokojn. La fino<br \/>\nde la vespero apartenis al la koncerto de \u0109ina esperantistino Eruda<br \/>\nLI, kiu estas fondinto kaj prezidanto de Hongkonga-E-Asocio. \u015ci<br \/>\nricevis por \u0109inaj popolkantoj en Esperanto grandegan apla\u016ddon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">Sabate atendis nin nur la solena fermo<br \/>\nde la kongreso, al kiu venis saluti infanoj el multaj landoj, kiuj<br \/>\nhavis sian &#8220;infanan kongreseton&#8221;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\">\u0108e la voja\u011do hejmen ni atendis<br \/>\nplenajn a\u016dtostradojn, pro tio niaj \u015doforoj multe rapidis kaj ni<br \/>\nvenis en Pragon en tro fruaj, preska\u016d noktaj horoj. La\u016d miaj<br \/>\ninformoj \u0109iuj partoprenintoj atingis sian hejmon en ordo kaj mi<br \/>\nesperas, ke belaj rememoroj de la tuta voja\u011do transkovros la malpli<br \/>\nfeli\u0109an finon de la voja\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0cm; line-height: 100%;\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Arial, sans-serif;\"><b>Lenka Angelov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; 100-a Universala Kongreso en Lillo (skribas la gvidantino de la busvoja\u011do Lenka Angelov\u00e1): &nbsp; Post la fino de \u0109iuj organizaj taskoj anta\u016d la forveturo, inkluzive de la ser\u0109o de kelkaj anstata\u016dantoj, ni forveturis el Pardubice en la planita horo kaj en bona harmonio. En la aliaj haltejoj albusi\u011dis pluaj \u0109eestontoj de la UK. Beda\u016drinde [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[43],"tags":[],"class_list":["post-4809","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-novajoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4809","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4809"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4809\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5185,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4809\/revisions\/5185"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4809"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4809"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4809"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}