{"id":4598,"date":"2000-01-01T09:49:00","date_gmt":"2000-01-01T08:49:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?page_id=4598"},"modified":"2018-04-01T10:26:03","modified_gmt":"2018-04-01T08:26:03","slug":"stanislav-schulhof","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/stanislav-schulhof\/","title":{"rendered":"Esperanta poeto MUD-ro Stanislav Schulhof"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>\u0108e\u0125a poeto MUD-ro Stanislav Schulhof<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"CENTER\"><b>(fondinto de Esperanta origina poezio)<\/b><\/p>\n<p align=\"CENTER\"><a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Schulhof01.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"size-full wp-image-1722 alignleft\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Schulhof01.jpg\" alt=\"Schulhof\" width=\"177\" height=\"266\" \/><\/a><\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Post pli longa tempo mi staris \u0109e la tombo de la doktoro Stanislav Schulhof sur juda tombejo en Pardubice. Mi iomete purigis la tomban tabulon kaj denove legis la surskribojn pri li kaj pri lia familio. Lia edzino kaj la filo forpasis en nacistaj koncentrejoj de la dua mondmilito.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Kia doma\u011do, ke restis post la forpaso de la fondinto de nia Esperanto-klubo en Pardubice nur tri etaj originaj poemkolektoj. Ja liaj poemoj estas tiom belaj, kun agrablaj simplaj rimoj kaj belsonas anka\u016d por recitado, kiun mi tiel \u015datas.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Mi ekremoris je la tempo anta\u016d preska\u016d 40 jaroj, kiam mi ser\u0109is en diversaj \u015dtataj arkivoj kaj \u0109e konataj privatuloj, kiuj tiam memoris persone la doktoron Schulhof, \u0109u ili ne ricevis de li iajn pluajn poemojn. Tiam mi promesis al s-ano prof. Novobilsk\u00fd kompili la detala\u0135ojn de la vivo kaj kolekti verkojn de d-ro Schulhof, \u0109ar en E-lernolibroj estis skribitaj pri li nur kelkaj linioj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Mi sukcesis nur ete dank\u00b4 al unu parenco, \u0109e kiu estis trovita malgranda notlibreto de manskribitaj \u0109e\u0125aj poemoj, kiuj neniam estis oficiale eldonitaj. Nia E-klubo sukcesis ilin komputile skribi kaj almena\u016d sur asocia kopi-ma\u015dino fari kelkajn kopia\u0135ojn.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Kia estis mia surprizo, kiam anta\u016d tempo nia Esperanto-klubo ricevis donace grandan paketon da libroj de Brazila Lorenz-eldonejo. Inter la libroj mi trovis la libreton \u201eVo\u0109oj de poetoj el la spirita mondo\u201c kaj tie 26 poemojn de nia doktoro Stanislav Schulhof. Mia \u011dojo estas granda. Venontjare nia Esperanto-klubo de doktoro Schulhof festos centan datrevenon de sia fondi\u011do kaj ni klopodos prepari oma\u011de de li rememoron pere de kelkaj novaj poemoj el la ricevita libreto.<\/p>\n<p>Sed almena\u016d mallonge pri lia vivo:<\/p>\n<p>La 12-an de novembro 1864 naski\u011dis en malgranda vila\u011do Lipka \u0109e Trhov\u00e1 Kamenice en familio de Franti\u0161ka kaj Abraham Schulhof la dua filo Stanislav. La patro estis vendisto de harretetoj, kiujn li eksportis \u0109efe en Usonon.Tiu \u0109i familio estis vere multnombra; post naski\u011do de Stanislav naski\u011dis ankora\u016d pluaj 8 infanoj, kun kiuj fine la gepatroj translo\u011di\u011dis en Usonon, lasinte \u0109i tie filojn Leopold kaj Stanislav.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La plej a\u011da filo Leopold ebligis al sia frato Stanislav studi altlernejon, nome \u011deneralan medicinon. Post du jaroj de kuracado en urboj Dobru\u0161ka, \u010cesk\u00e1 Ka-menice kaj Vratislav finstudis Stanislav dentistan fakon kaj al Pardubice li venis kiel dentkuracisto. Edzi\u011dinte kun Herm\u00edna, li havis tri infanojn: adoptitinon, filon kaj filinon, kiujn li super \u0109io amis.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Doktoro Schulhof estis tre talentita homo, escepte ambicia, kuracisto f\u00edlantropo kaj patrioto. Li apartenis al triopo de eminentaj pardubicaj hebreoj, kuracistoj, kiuj ali\u011dis al \u0109e\u0125a nacieco: doktoro Vohryzek, doktoro Thein kaj doktoro Schulhof.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Krom Esperanto li scipovis francan kaj \u0109inan lingvojn. En siaj 45 jaroj li mem eklernis anglan lingvon kaj post unu nura jaro li tradukadis el tiu \u0109i lingvo en Esperanton. Dum la I-a mondmilito li komencis lerni e\u0109 turkan lingvon, \u0109ar inter liaj pacientoj estis multaj turkoj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/www.hary.cz\/AEH-1\/Schulhof-E_html_m76f8830e.jpg\" alt=\"\" width=\"269\" height=\"378\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>Li estis aganta anka\u016d en aliaj fakoj, ekzemple kiel \u0135urnalisto, redaktoro, <span style=\"font-family: Courier New,monospace;\"><span style=\"font-size: small;\">teatra artisto, <\/span><\/span>verkisto, poeto. En junio 1903 estis prezentita lia \u0109e\u0125lingva teatra\u0135o &#8220;Doto&#8221; kun ega sukceso. Beda\u016drinde la verko estis nenie trovita, e\u0109 ne \u011dia manuskripto.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En tiu tempo ne estis \u0109e ni pli granda sciencisto kaj pli entuziasma propagandisto de Esperanto ol MUDr-o Stanislav Schulhof. Hodia\u016d jam neniu elnombros, en kiom da niaj kaj eksterlandaj \u0135urnaloj, gazetoj kaj bultenoj li skribis en kaj pri Esperanto, kiom da horoj li travivis dum gvidado de tiu \u0109i lingvo \u2013 ja en Pardubice li komencis instrui Esperanton jam en la jaro 1909 \u2013 kaj kiom da tempo li uzis por diversaj prelegoj pri Esperanto.<\/p>\n<p>Je lia oma\u011do estas en Pardubice nomita unu ne tro longa strato, kiu nomi\u011das \u201eSchulhofova\u201c. \u011ci trovi\u011das inter la stratoj \u201eNa Okrouhl\u00edku\u201c kaj \u201eOkru\u017en\u00ed\u201c. La urbo Pardubice tiamaniere honorigis en tridekaj jaroj de pasinta jarcento memoron de sia meritplena civitano.<\/p>\n<p>La familio de doktoro Schulhof estis dum la dua mondmilito persekutita. Ilian domon, kie estis ka\u015dita lia literatura resta\u0135o, detruis la bombo kaj tiel pluaj liaj verkoj estas jam netroveblaj. Sed tiuj, kiuj trovitaj estas, vere meritas publikigon.<\/p>\n<p>La tuta familio lernis Esperanton de sia patro. La plej a\u011da filino Jarmila &#8211; dentteknikistino &#8211; plurfoje deklamis Esperante poemojn, la dua filino Zdena volonte partoprenadis E-renkonti\u011dojn.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Lia filo Jaroslav (dentkuracisto) estis tre talentita muzikisto &#8211; sed beda\u016drinde li estis en majo 1942 mort-torturita en koncentrejo. La saman sorton travivis anka\u016d la edzino de doktoro Schulhof sinjorino Herm\u00edna, kiu de la jaro 1942 \u011dis 1944 estis arestita en getto.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La doktoro Schulhof eldonis en la jaro 1910 la unuan poemaron de originaj poemoj sub la nomo \u201ePer espero al despero\u201c. Plua kolekto nomi\u011das \u201eKion la vivo alportis\u201c kaj la tria poemaro estis eldonita en la jaro 1912 sub la nomo \u201eA\u016dtunaj floroj\u201c.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Alia eta libreto de d-ro Schulhof \u201eBohemaj grenatoj\u201c estis eldonita post lia morto. Lia edzino Herm\u00edna dedi\u0109is la poemojn al esperantistaro. Ili ne estas originaj, sed en E-tradukoj de plej bonaj \u0109e\u0125aj poetoj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 2009 (18.08.1919) pasos 90 jaroj, de kiam la doktoro Schulhof forlasis \u0109ion, kion li tiel \u015datis.<\/p>\n<p>Sed lia verko rememorigas lin. Same kiel li ni kredas, ke verda steleto e\u0109 spite barojn pluen mar\u015dos tra la mondo kaj ser\u0109os pluajn geamikojn kaj praktike pruvos, ke devizo &#8220;Per Esperanto al paco kaj amikeco inter \u0109iuj nacioj&#8221; ne estas utopio.<\/p>\n<p>Jarmila R\u00fdznarov\u00e1, Klubo de esperantistoj de doktoro Schulhof<br \/>\nen Pardubice, \u0108e\u0125io<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; \u0108e\u0125a poeto MUD-ro Stanislav Schulhof (fondinto de Esperanta origina poezio) Post pli longa tempo mi staris \u0109e la tombo de la doktoro Stanislav Schulhof sur juda tombejo en Pardubice. Mi iomete purigis la tomban tabulon kaj denove legis la surskribojn pri li kaj pri lia familio. Lia edzino kaj la filo forpasis en nacistaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":1722,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[60],"tags":[],"class_list":["post-4598","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-gravaj-personoj-de-esperanto","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4598","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4598"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4598\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5086,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4598\/revisions\/5086"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media\/1722"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4598"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4598"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4598"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}