{"id":4506,"date":"2000-01-01T00:46:00","date_gmt":"1999-12-31T23:46:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?page_id=4506"},"modified":"2021-05-15T07:33:36","modified_gmt":"2021-05-15T06:33:36","slug":"komenio-angelo-de-la-paco","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/komenio-angelo-de-la-paco\/","title":{"rendered":"Komenio: An\u011delo de la paco"},"content":{"rendered":"<p align=\"CENTER\"><strong>Komenio \u2013 an\u011delo de la paco<\/strong><\/p>\n<p align=\"CENTER\">Jaroslav Mr\u00e1z<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Anta\u016d 410 jaroj, la 28<sup>an<\/sup> de marto 1592, naski\u011dis en suda Moravio la plej granda pedagogo de la tuta mondo, <i> Jan \u00c1mos Komensk\u00fd<\/i> (<i>Komenio<\/i>, latinigite <i>Comenius<\/i>). Ankora\u016d dum lia vivo li estis nomata <i>instruisto de nacioj<\/i>. La angla parlamento, la sveda kanceliero kaj la franca \u0109efministro invitis lin por reformi la lernejan sistemon de koncernaj landoj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Balda\u016d li orfi\u011dis kaj estis edukata de sia onklino. En la jaro 1608 li komencis studi en latina lernejo en la urbo P\u0159erov. Sekvis la studado en Herborn kaj Heidelberg. En la jaro 1614 li revenis en la lernejon en P\u0159erov, kie li fari\u011dis instruisto. Post du jaroj li estis ordinita pastro de la eklezio nomata <i>\u0108e\u0125aj fratoj<\/i>. Tiu \u0109i eklezio bazi\u011dis en la originaj principoj de la kristanismo. Post unu jaro li fari\u011dis administranto de la lernejo kaj de la frata eklezianaro en la urbo Fulnek.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1618 li edzi\u011dis al Magdalena Vizovsk\u00e1 el Z\u00e1b\u0159eh. Li deziris travivi longan kaj feli\u0109an vivon kun sia edzino, sed balda\u016d montri\u011dis, kiel profunde li eraris.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Jam dum la studado Komenio ekhavis literaturajn planojn, al kiuj li dedi\u0109is tutan sian vivon. Li klopodis skribi la verkojn enhavantajn la tutan sumon de la fundamentaj konoj de \u0109iuj sciencoj. Tial li komencis labori pri la granda vortaro de la \u0109e\u0125a lingvo nomata <i>Trezoro de la \u0109e\u0125a lingvo<\/i> (latina titolo <i>Linguae bohemicae thesaurus<\/i>). Sed anta\u016d sia fini\u011do la manuskripto forbrulis en la pola urbo Le\u015dno en la jaro 1656.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La alia verko, kiun li komencis prilaboradi, estis enciklopedia verko en kvar partoj <i>Teatro de \u0109iuj aferoj<\/i> (latine <i>Theatrum universitatis rerum<\/i>). \u011cia tasko estis instrui la legantojn pri la \u011denerala imago de la tuta mondo kaj de la homa agado. Tia estis la komenco de lia scienca laboro. Krom la verkado li estis kolektanta la \u0109e\u0125ajn proverbojn kaj preparis mapon de Moravio, kiu estis presita nur en la jaro 1627 en Amsterdamo. La unuaj verkoj de Komenio havis patriosciencan kaj enciklopedian karakteron.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Sed venis la jaro 1620 kaj la batalo sur Blanka monto apud Prago, en kiu estis venkita la armeo de la kontra\u016dhabsburga protestanta \u0109e\u0125a nobelaro, kiu elektis Frederikon la Palatinatan \u0109e\u0125a re\u011do. En la \u0109e\u0125a regno venkis la kruela katolika kontra\u016dreformacio. Komenio devis sekrete fu\u011di el Fulnek kaj de tiu tempo li estis ka\u015danta sin \u0109e la \u0109e\u0125aj nobeloj \u017derot\u00edn kaj S\u00e1dovsk\u00fd. En tiu \u0109i hejma ekzilo li eksciis, ke lia edzino kun du infanoj mortis pro pesto.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La nacia malfeli\u0109o kaj la persekuto pro la religia konvinko \u015dan\u011dis la planojn de Komenio. En la sekvintaj jaroj li skribis religie konsolajn kaj meditajn verkojn, precipe <i>Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro<\/i> (\u0109e\u0125e <i> Labyrint sv\u011bta a r\u00e1j srdce<\/i>), <i>Centro de sekureco<\/i> (latine <i>Centrum securitatis<\/i>) kaj <i>Afliktita<\/i> (\u0109e\u0125e <i>Truchliv\u00fd<\/i>). El ili precipe <i>Labirinto<\/i>, nobla alegorio, granda verko, apartenas al la valora\u0135oj de ne nur \u0109e\u0125a, sed anka\u016d tutmonda literaturo. \u011ci fari\u011dis valora hereda\u0135o por la \u0108e\u0125aj fratoj. La \u0109efa heroo estas <i>Migranto<\/i> kun a\u016dtobiografiaj trajtoj. La mondo estas prezentata kiel urbo, kiun trairas la <i>Migranto<\/i>, akompanata de <i>Scivolemo \u0108ienpentranto<\/i> kaj <i>Iluzio<\/i>. La unua personigas la klopodon traesplori la mondon, la alia la ecojn de homo oportuna, kiu alkutimi\u011das al la mankoj de la mondo. <i>Migranto<\/i> observas diversajn profesiojn, sed nenie li trovas kontentigan situacion, neesceptante la kastelon de re\u011dino <i>Sa\u011deco<\/i>. Lin konsternas la maljusta\u0135oj kaj malbona\u0135oj de la vivo. La rifu\u011dejon li trovas en la paradizo de la koro &#8211; en sia propra animo, kie li trovas Dion kaj kun \u011di anka\u016d sian trankvilon.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1624 Komenio duafoje edzi\u011dis \u2013 lia edzino fari\u011dis Marie Dorota Cyrillov\u00e1, la filino de la senioro en la Betlehema kapelo en Prago, kiu siatempe kronis la \u0109e\u0125an re\u011don Frederikon la Palatinatan, devintan fu\u011di el Bohemio post la malvenko sur Blanka monto apud Prago. Tial do anka\u016d la bopatro de Komenio estis persekutata kaj ne povis partopreni la geedzi\u011dfeston. La geedzoj vivis kune 24 jarojn, havis kvar infanojn. Dum la restado \u0109e sinjoro \u017derot\u00edn kaj pli poste \u0109e sinjoro S\u00e1dovsk\u00fd en norda Bohemio li entreprenis kelkajn voja\u011dojn en eksterlandon, precipe en Hagon al Frederiko la Palatinata kaj en polan urbon Le\u015dno por pritrakti tie la restadon de \u0109e\u0125aj ekziluloj. La sinjoroj \u017derot\u0102\u00adn kaj S\u00e1dovsk\u00fd ne povis plu sekurigi por li sendan\u011deran restadon en Bohemio. En la jaro 1628 Komenio devis forlasi la patrion, nesciante, ke li neniam povos reveni. Kun la familio li foriris en la urbon Le\u015dno. Sian organizan kaj pedagogian laboron li komencis kiel vicrektoro de gimnazio. Li konceptis planon de ampleksa verko, kvaza\u016d pedagogia enciklopedio. La frukto de lia laboro fari\u011dis pli malfrue <i>Granda didaktiko<\/i> (latine <i>Didactica magna<\/i>), eldonita kiel parto de <i>La tuta verkaro didaktika<\/i> (latine <i>Opera didactica omnia<\/i>) en la jaro 1657 en Nederlando. En Le\u015dno li verkis pluan pedagogian verkon, <i>Informaron de la patrina lernejo<\/i> (\u0109e\u0125e <i>Informatorium \u0161koly mate\u0159sk\u00e9<\/i>). Li parolas tie pri la edukado de la infanoj de la su\u0109infana a\u011do \u011dis la anta\u016dlerneja a\u011do. \u011ci estis skribita \u0109e\u0125e kaj dum la vivo de Komenio \u011di aperis en la tradukoj latina, pola kaj germana. (La \u0109e\u0125a manuskripto estis malkovrita en Le\u015dno en la jaro 1856.)<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Grandan intereson vekis la lernolibro de la latina lingvo <i>Pordo de lingvoj malfermita<\/i> (\u0109e\u0125e <i>Br\u00e1na jazyk\u016f otev\u0159en\u00e1<\/i>, latine <i>Ianua linguarum reserata<\/i>). Tiu \u0109i libro estas unusola, kiun Komenio presigis \u0109e\u0125lingve. \u011ci estis tradukita en dek ses lingvojn. \u011ci servis do kiel lernolibro de koncernaj lingvoj. Krom Biblio ne ekzistis tiam pli disvasti\u011dinta libro. \u011ci estis uzata kiel lernolibro \u011dis la 19<sup>a<\/sup> jarcento.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1631 eklumis fajrero de espero por la \u0109e\u0125aj ekziluloj. Tiam la luterana saksa princo-elektisto venkis la armeon de Ferdinando la II<sup>a<\/sup> (al ties imperio tiam apartenis anka\u016d Bohemio, Moravio kaj Silezio). La ekziluloj el Le\u015dno preparis sin por reveni, sed la a\u016dstria armeestro Albre\u0125t de Vald\u015dtejn (germane Wallenstein) elpelis saksojn el Bohemio. La malespero de la \u0108e\u0125aj fratoj kulminis en la jaro 1632, kiam mortis Frederiko la Palatinata, ver\u015dajne inside venenita.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Komenio estis preparanta grandiozan projekton en kelkaj partoj. La\u016d lia imago \u011di devis esti sumo de la tuta scienco aran\u011dita kiel harmonia tuta\u0135o. Sed tiun \u0109i laboron interrompis la invito en Anglion. La invito venis de la angla parlamento,kiu deziris de Komenio reformi la lernejan sistemon. Komenio alveturis en Londonon en septembro 1641. Sed la angla politika sceno estis malkvieta. En la jaro 1642 komenci\u011dis la revolucio, kiu da\u016dris dudek jarojn. En tia \u0109i situacio Komenio kreis nur la verkon <i>Vojo de lumo<\/i> (latine <i>Via lucis<\/i>), enhavanta la vizion, kiel reformi la socion. (\u011ci aperis nur en la jaro 1668 en Amsterdamo.)<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En tiu tempo li ricevis inviton en Francion por reformi francan lernejan sistemon. La invitinto estis la plej potenca viro de Francio \u2013 kardinalo Richelieu. Interese estas, ke la potenca reprezentanto de la katolika eklezio invitis reprezentanton de protestanta eklezio. La invito enhavis anka\u016d grandanimajn promesojn. Ver\u015dajne li povis helpi la politikajn klopodojn de Komenio, t.e. helpi renovigi la \u0109e\u0125an \u015dtaton. Sed Richelieu balda\u016d mortis, en la jaro 1642.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Post na\u016dmonata restado en Anglio Komenio forvoja\u011dis en Hagon. En Lejdeno li akceptis \u011dojigan sciigon: lia <i>Pordo de lingvoj<\/i> estas tradukata en orientajn lingvojn \u2013 en la araban, la turkan, la persan kaj la mongolan, sed la lasta estas ver\u015dajne la hinda \u2013 Hindujon tiam regis mongola dinastio \u00e2\u20ac\u201c Mogoloj, pli \u011duste Manguloj. En Nederlando li renkonti\u011dis kun Kartezio (Ren\u00e9 Descartes). Ilia diskurso estis fruktodona, kvankam iliaj starpunktoj ne alproksimi\u011dis unu al la alia. Temis pri la rilato de teologio kaj filozofio \u2013 Kartezio rifuzis la interligi\u011don inter ili. Tamen Komenio en siaj pansofiaj verkoj uzis kelkajn opiniojn de Kartezio.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En a\u016dgusto li forvoja\u011dis en Svedion. En Svedio li renkonti\u011dis kun la deksesjara re\u011dino Kristina kaj kun la kanceliero Oxenstierna. Li eklo\u011dis en Elbl\u0105g en Pollando, kiu tiam apartenis al Svedio. El Le\u015dno venis lia familio. Li komencis labori pri <i>\u011cenerala konsulto pri la rebonigo de homaj aferoj<\/i> (latine <i>De rerum humanarum emendatione consultatio catholica<\/i>). En Elbl\u0105g li verkis lernolibrojn por la svedaj lernejoj. Tiam li anka\u016d verkis ampleksan libron <i>La plej nova metodo de lingvoj<\/i> (latine <i>Methodus linguarum novissima<\/i>). La komisiono, destinita por esplori valoron de la verko, aprezis \u011din kiel elstaran pedagogian verkon.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Anta\u016d la fino de la tridekjara milito Komenio turnis sin al la kanceliero Oxenstierna por rememorigi al li lian promeson defendi la revenon al la situacio en la jaro 1618, ke estu renovigita la \u0109e\u0125a \u015dtato. En la jaro 1647 Komenio estis elektita episkopo de Frata Unui\u011do, eklezio de \u0108e\u0125aj fratoj. Le\u015dno estis la centro de la Unui\u011do, tial Komenio revenis tien kun sia familio. Tuj post la reveno mortis lia edzino.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1648 la militantaj \u015dtatoj interkonsentis t.n. vestfalian pacon. La rajtoj de la \u0109e\u0125aj landoj tute ne estis menciitaj en la pacaj dokumentoj. Post tio Komenio malsani\u011dis. Resani\u011dinte li triafoje edzi\u011dis. Lia edzino estis filino de \u0109e\u0125a paro\u0125estro, kiu trovis rifu\u011dejon en Nederlando. \u015cia nomo estis Jana Gajusov\u00e1. La sentojn de trompi\u011do pro la malfavora evoluo Komenio esprimis en la verko <i>Testamanto de la mortanta patrino Frata Unui\u011do<\/i> (\u0109e\u0125e <i>K\u0161aft um\u00edraj\u00edc\u00ed matky Jednoty bratrsk\u00e9<\/i>). Sed li esprimas tie la esperon pri la plenumi\u011do de klopodoj por restarigo de la \u0109e\u0125a \u015dtato. Tiu \u0109i lia sopiro plenumi\u011dis nur post tri jarcentoj, en la jaro 1918.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La ekziluloj, trompitaj de svedoj, turnis sin al nordorienta E\u016dropo. Komenio akceptis la inviton de la princo Sigmundo R\u00e1koczi por la konsultoj pri la lernejaj aferoj. Li restis en S\u00e1rospatak kvar jarojn. Li tie fari\u011dis direktoro de lernejo. El la verkoj tie kreitaj la plej fama estas <i>Mondo en bildoj<\/i> (latine <i>Orbis pictus<\/i>). Tiu \u0109i unika lernolibro estis eldonita en la jaro 1658 en Nurenbergo. \u011ci estis tradukita en \u0109iujn e\u016dropajn lingvojn, anka\u016d en la persan kaj la japanan. En Moskvo \u011di estis eldonita dufoje ankora\u016d en la 18<sup>a<\/sup> jarcento. En Ruslando \u011di estis uzata kiel lernolibro ankora\u016d en la 19<sup>a<\/sup> jarcento. Komenio reverkis la lernolibron je scenejaj dialogoj kun la titolo <i>Lernejo sur scenejo<\/i> (latine <i>Schola ludus<\/i>).<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Li sentis sin tie sola kaj tial en la jaro 1654 li revenis en Le\u015dno<sup>n<\/sup>. Li volis tie travivi la maljuna\u011don, sed en la jaro 1656 svedoj atakis Pollandon. La nova sveda re\u011do invitis lin en sian kampan tendaron, sed Komenio ne volis forlasi la urbon. Li kredis la paci\u011don de amba\u016d armeoj. Sed la svedaj trupoj atakis Le\u015dno<sup>n<\/sup> kaj bruldetruis \u011din. Komenio kun la familio devis fu\u011di, sed lia tuta hava\u0135o estis detruita, inkluzive preska\u016d pretan <i>Trezoron de la \u0109e\u0125a lingvo<\/i>.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Komenio obeis la inviton en Nederlandon de La\u016drenco de Geer. Post la alveno en Nederlandon la urba konsilantaro de Amsterdamo donacis du milionojn da guldenoj al la \u0109e\u0125aj ekziluloj. Tio estis lia tria restado en Amsterdamo. Li venis kun la tuta familio. Li rifuzis ja la honoran profesorecon, sed akceptis la grandaniman proponon eldoni tie <i>La tutan pedagogian verkaron<\/i> (latine <i>Opera didactica omnia<\/i>) kaj la subtenon de tiu \u0109i grandioza projekto. Tiel esti\u011dis la fundamenta verko de la moderna pedagogia scienco.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En Amsterdamo li skribis dek verkojn \u2013 el ili la plej grava estas <i>Unu estas necesa<\/i> (latine <i>Unum necessarium<\/i>). \u201eTrovu la feli\u0109on en vi mem,\u201c konsilas li al la legantoj. En la lastaj jaroj li suferis pro kelkaj gravaj malsanoj, sed li ne \u0109esis zorgi pri la eldonado de siaj verkoj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Komenio forpasis la 15<sup>an<\/sup> de novembro 1670. Li estis entombigita en la valona pre\u011dejo en Naarden. En la jaro 1933 la nederlanda registaro dedi\u0109is \u011din al \u0108e\u0125oslovakio. La \u0109e\u0125oslovaka registaro konstruigis tie la monumenton de Komenio. Li travivis tie la lastajn dek kvar jarojn de sia vivo. Ni, la anoj de la \u0109e\u0125a nacio, estas dankemaj al Nederlando kaj precipe al la urbo Amsterdamo, ke \u011di proponis al Komenio la lastan rifu\u011dejon, al la homo, kiu por tuta sia vivo perdis sian patrion kaj tamen dedi\u0109is tutan sian vivon al la tuta homaro.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Por du jarcentoj la ideoj kaj la planoj de Komenio estis forgesitaj. Estis eldonataj nur <i>Mondo en bildoj<\/i> kaj <i>Pordo de lingvoj<\/i>, sed pri la a\u016dtoro mem nenio estis konate. La ceteraj verkoj estis elmergi\u011dantaj el la profundo de la tempo nur en la duono de la 19<sup>a<\/sup> jarcento.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Granda parto de la vivo de Komenio pasis dum la tridekjara milito, en la tempo tre malfavora por realigo de la humanismaj ideoj, kiujn Komenio \u0109iam propagandis. Lia vivo estis suferplena, sed li estis vera, evangelia kristano. Tial neniam forlasis lin optimismo. Li vidis, kiajn dama\u011dojn alportis la milito, ne nur materialajn, sed anka\u016d moralajn. Lia religio ne estis dogmo, sed religio konforma al la vivo kaj al la praktiko. Por li, same kiel por Frata Unui\u011do, la religio estas rimedo por bonmorigo kaj nobligo de la homa naturo kaj por justa ordigo de la mondo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Komenio postulas \u011deneralan klerigon por ri\u0109uloj kaj malri\u0109uloj, por nobelaj kaj simplaj homoj, por urbanoj kaj vila\u011danoj, por viroj kaj virinoj. La neceson de ilia klerigo li pritraktas en <i>Granda didaktiko<\/i> jene: \u201eKial la virina sekso de la arto kaj sa\u011deco forigata devus esti? \u0108ar ili egale homaj esta\u0135oj estas, egale por kompreno de sa\u011deco talentohavaj estas \u2026 oni uzas ilin por arto medicina kaj por helpado al homoj. Kial ni toleras al ili nur la alfabeton kaj poste kial ni devus ilin de la libroj forpeladi?\u201c<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">E\u0109 en la malfacilegaj tempoj Komenio konsideras la postulojn de klereco aktualaj por la tuta socio, ne nur por la propra nacio. Nur memkonscia, spirite libera popolo scipovas rompi la katenojn de la ekonomia kaj sociala jugo, ke \u011di kapablas forigi \u0109iujn privilegiojn kaj senjustecon kaj krei novan socian ordon, kiu bazi\u011das en la justeco, la rajto kaj la vero. La lernejo estas baza \u015dtono de la homa klereco. La infanoj naski\u011das ne por si mem, sed por Dio kaj la proksimuloj. Per sia laboro ili devas esti utilaj al la tuta\u0135o.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La celo de la edukado estas unuigi la homaron. Tial li turnas sin al \u0109iuj nacioj kaj \u015dtatoj, li atendas reagon kaj ser\u0109as helpon. La rimedo por atingi tiun \u0109i celon estas universalaj libroj, universalaj lernejoj kaj universala lingvo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Nin, la esperantistojn, certe interesos la ideoj de Komenio pri la universala lingvo. Kvankam li tre aprezis la konon de la latina lingvo kaj akcentis la studadon de la patrolingvo, tamen li konsideras tre grava krei novan universalan lingvon, kiu faciligus la interkompreni\u011don kaj reciprokan alproksimi\u011don de la nacioj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Por ni certe estas interese, ke la principoj de la universala lingvo de Komenio estas identaj kun tiuj, en kiuj bazi\u011das Esperanto. Ilin esprimas Komenio en la verko <i>Panglotio<\/i> (latine <i>Panglottia<\/i>), t.e. \u201euniversala lingvo\u201c; li montras la vojon al forigo de lingva \u0125aoso.<\/p>\n<hr \/>\n<p>El la sesa \u0109apitro:<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">1<sup>e<\/sup> E\u0109 se se oni sukcesos kiel eble plej multe faciligi la plurlingvan studadon, per tio oni ne helpos al la homa gento. \u0108ar e\u0109 se la lernado de lingvoj funkcius plej glate, tamen la okupi\u011do nur per lingvoj estos perdo de tempo (apartenanta al aferoj).<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">4<sup>e<\/sup> Sed kiu estos la lingvo, kiun ni bontrovos inda por rekomendi \u011din al \u0109iuj nacioj de la mondo? \u2026 Kaj ne estos facile decidi la disputon, \u0109ar \u0109iu el tiuj lingvoj rekomendas sin per iu avanta\u011do. La hebrea lingvo apelacios al la antikveco. La greka fieros pro la ri\u0109eco, la latina pro la precizeco, \u2026 la itala fanfaronos pro la facileco, la franca pro la \u0109armo, la hispana pro la majesteco, la germana pro la seriozeco, la araba kaj la slava pro la amplekso kaj la aliaj pro io alia. Kaj la \u0135aluzemo facile kondukos en \u0125aoson la tutan konsulton, tial ke \u011di ne kapablos progresi.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">15<sup>e<\/sup> Kion do fari? Neeviteble ni devas ser\u0109i lingvon novan, kiu havas la plej altan perfektecon sub la \u0109ielo, do tian, ke:<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">1<sup>e <\/sup> per sia ri\u0109eco \u011di devas respondi al la amplekso de aferoj kaj regi la plej eblan variecon de signoj;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">2<sup>e <\/sup> per kvalito de strukturoj \u011di respondu al la strukturoj de imagoj kaj tiel \u011di devas esti la plej ekzakta peranto de nocioj de menso al menso;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">3<sup>e <\/sup> sed samtempe \u011di devas esti per si mem tre facila; \u011di ja estas absolute regula, per neniuj neregula\u0135oj makulita kaj konfuzita.<\/p>\n<hr \/>\n<p align=\"JUSTIFY\">Kvankam Komenio ne kreis universalan lingvon, tamen li prezentas konkretajn imagojn de multaj elementoj de \u011dia gramatiko kaj vortaro. Li konjektis, ke la kreo de la universala lingvo devas esti tasko por grupo de lingvistoj. Kiaj do devus esti iliaj taskoj?<\/p>\n<ul>\n<li>krei plenan kaj universalan vortaron,<\/li>\n<li>krei plenan kaj universalan gramatikon,<\/li>\n<li>krei plenan kaj universalan enciklopedion.<\/li>\n<\/ul>\n<p align=\"JUSTIFY\">La universala lingvo devas esti l<sup>e<\/sup> pli facila, kio ebligos lerni sen perdi la tempon; 2<sup>e<\/sup> pli agrabla, por ke estu pli \u011dojige lerni \u011din kaj ekkoni \u011din; 3<sup>e<\/sup> pli perfekta, por ke \u011di povu fari\u011di komuna por la tuta mondo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Iuj imagoj de Komenio estas ne\u011dustaj; ekzemple li rifuzas nomojn de neekzistantaj objektoj (ekz. anstata\u016d <i>Cerbero<\/i> oni diru <i>trikapa hundo<\/i>).<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Li akcentas la taskon de prefiksoj kaj sufiksoj \u2013 kial diri <i>caecus<\/i>, <i>surdus<\/i> (<i>blinda<\/i>, <i>surda<\/i>), se estas eble uzi la prefikson <i>in-<\/i> kaj diri <i>invidens<\/i>, <i>inaudiens<\/i> (<i>nevidanta<\/i>, <i>nea\u016ddanta<\/i>). Same estus eble fari \u0109e la adjektivoj kaj \u0109e la aktiva kaj \u0109e la pasiva vo\u0109oj; li rekomendas la kunmetadon de vortoj. Sed li rifuzas multsignifajn vortojn kaj sinonimojn \u2013 \u011duste ili sekurigas la simplecon kaj male ri\u0109econ ne nur de Esperanto, sed de \u0109iuj naciaj lingvoj koncerne la vortprovizon. Li proponas nur unu tipon de konjugacio. \u0108io estos tempo\u015dpara kaj facila; dum unu horo estos eble ellerni la sistemon de konjugacio kaj deklinacio, dum unu semajno ellerni teorie la lingvon, dum unu monato praktike.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La vortaro konsistos el tri partoj: l<sup>e<\/sup> alfabeta listo de la radikoj; 2<sup>e<\/sup> listo de afiksoj; 3<sup>e<\/sup> la maniero de kunmetado.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La lingvo ne havu subjunktivon \u2013 \u011di estas senbezona. Sufi\u0109as tri tempoj. Por formi personajn formojn sufi\u0109as nur fina\u0135oj kun la signifo de personaj pronomoj. Estas interese, ke Komenio enkondukas en la lingvon, pli precize en \u011dian gramatikon, la elementojn analogiajn al la Esperantaj sufiksoj <i>-ig-<\/i> kaj <i>-i\u011d-<\/i> .<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Estas evidente, ke preska\u016d \u0109iuj el tiuj \u0109i elementoj estis akceptitaj en Esperanto. Cetere \u2013 anta\u016d kelkaj jaroj la direktoro de la Komenia muzeo en P\u0159erov, d-ro H\u00fdbl, diris: \u201eKomenio estas la patro de la ideo de Esperanto.\u201c<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La pansofiaj klopodoj de Komenio vekis tutmondan intereson, sed nur inter kleraj unuopuloj de diversaj nacioj, kiuj havis nek forton nek povon efektivigi tiujn \u0109i ideojn.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En <i>\u011cenerala veki\u011do<\/i> (latine <i>Panegersia<\/i>), en la diskurso al e\u016dropanoj Komenio postulas senperan kunlaboron kaj kontakton de \u0109iuj e\u016dropaj \u015dtatoj. Poste devus sekvi la amiki\u011do de \u0109iuj kontinentoj. Li proponas, ke neniu problemo estu solvata sen la partopreno de la \u015dtato, kiun \u011di koncernas. Li konsideras necesa, ke la diplomatiaj aferoj estus pritraktataj publike. Li kondamnas la sekretan diplomation, kiu vekas suspekton kaj malkonfidon. Li kredis, ke la bono inter la nacioj meze de ruini\u011do ankora\u016d ne malaperis kaj ke ekzistas homoj, kiuj sincere kredas la eblecojn de la rebonigo de la vivo kaj ser\u0109as \u201emedikamentojn por kuracado de malsano\u201c. Estas necese reformi la tutan strukturon de la tuta mondo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la traktato <i>An\u011delo de la paco<\/i> (latine <i>Angelus pacis<\/i>) por la internacia konferenco en Breda li prezentas sian proponon por sekurigi eternan pacon por nova, justa ordigo de la mondo. Tiu \u0109i kongreso finis multjaran surmaran rivalecon inter Anglio kaj Nederlando. <i>An\u011delo de la paco<\/i> estas alvoko al \u011denerala interpaci\u011do: la nacioj en la spirito de la vera kristanismo forlasu konfliktojn kaj militojn. La ideoj de Komenio anticipas la \u011deneralan deklaracion de la homaj rajtoj kaj la ideon de Unui\u011dintaj nacioj. Komenio mem prezentis al la konferenco siajn ideojn pri eterna paco, sed li \u015dajnis al la \u0109eestantoj kiel nepraktika revulo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Cetere la vo\u0109o de Komenio ne estis la unua paca vo\u0109o, kiu \u011dermis en Bohemio. La potenca \u0109e\u0125a re\u011do Georgo (1457 \u2013 1471) jam en la 15<sup>a<\/sup> jarcento klopodis krei tute\u016dropan pacan organizon de nacioj. Li estis sufi\u0109e potenca por realigi sian ideon, sed lian klopodon interrompis la morto. Kaj Komenio estis senforta por realigi siajn ideojn, kiuj restas vivecaj \u011dis hodia\u016d, kiel pruvas liaj vortoj en la verko <i>Unu estas necesa:<\/i> \u201eLa militon estas necese rifuzi kiel ion bestecan, \u0109ar por la homoj decas la humaneco kaj la konfliktoj povas esti solvitaj per ju\u011do la\u016dorde publika.\u201c<\/p>\n<hr \/>\n<p>A\u016dtoro: Jaroslav Mr\u00e1z Prelegita dum la IV<sup>a<\/sup> kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kaj Internacia klubo de Esperantistoj-Handikapuloj en Jansk\u00e9 L\u00e1zn\u011b (CZ) la 17<sup>an<\/sup> de septembro 2002.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Komenio \u2013 an\u011delo de la paco Jaroslav Mr\u00e1z Anta\u016d 410 jaroj, la 28an de marto 1592, naski\u011dis en suda Moravio la plej granda pedagogo de la tuta mondo, Jan \u00c1mos Komensk\u00fd (Komenio, latinigite Comenius). Ankora\u016d dum lia vivo li estis nomata instruisto de nacioj. La angla parlamento, la sveda kanceliero kaj la franca \u0109efministro invitis [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":2254,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[60],"tags":[],"class_list":["post-4506","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-gravaj-personoj-de-esperanto","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4506","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4506"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4506\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":7853,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4506\/revisions\/7853"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media\/2254"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4506"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4506"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4506"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}