{"id":4502,"date":"1998-01-20T21:04:00","date_gmt":"1998-01-20T20:04:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?page_id=4502"},"modified":"2018-04-01T10:46:12","modified_gmt":"2018-04-01T08:46:12","slug":"csjosef-vanecekeojosefo-vanecek","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/csjosef-vanecekeojosefo-vanecek\/","title":{"rendered":"Josef Van\u011b\u010dek"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: justify;\"><strong>Josef VAN\u011a\u010cEK<\/strong><\/h3>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong> estis \u0109e\u0125a esperantisto, fondinto, prezidanto kaj honora prezidanto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Li naski\u011dis la 7-an de januaro 1923 en D\u011bv\u00edn apud Bratislava &#8211; mortis la 8-an de januaro 1998 en Pardubice.<\/strong><\/p>\n<figure id=\"attachment_2607\" aria-describedby=\"caption-attachment-2607\" style=\"width: 150px\" class=\"wp-caption alignright\"><a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/033-Frant-L\u00e1zn\u011b-fondinto-de-AEH-J-Van\u011b\u010dek-cxe-memorsxtono-1991.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"size-thumbnail wp-image-2607\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/033-Frant-L\u00e1zn\u011b-fondinto-de-AEH-J-Van\u011b\u010dek-cxe-memorsxtono-1991-150x150.jpg\" alt=\"Josef Van\u011b\u010dek\" width=\"150\" height=\"150\" \/><\/a><figcaption id=\"caption-attachment-2607\" class=\"wp-caption-text\">Josef Van\u011b\u010dek<\/figcaption><\/figure>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Post la baz-lernejo en Trnava, li finstudis la real-gimnasion en Brno-\u017dabov\u0159esky, kurson de elektrotekniko en teknika fakultato en Brno kaj tuj post l<\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>a dua mondmilito, li soldati\u011dis. Post plua studado en armea lernejo li i\u011dis oficiro, \u011dis la fino de sia kariero li atingis la rangon de kolonelo. Post geedzi\u011do en la jaro 1950 lia edzino naskis infanojn Josef, Jan kaj Eva, pri kiuj ili eminente zorgis, sed beda\u016drinde en j.1967 \u015di mortis. <\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Estis necese zorgi pri infanoj, do Josef denove edzi\u011dis, sed lia vivo jam ne estis kontenta kaj anka\u016d infanoj post maturi\u011do tuj foriris el la hejmo por fondi proprajn familiojn.. \u0108ar de la jaro 1961 Josef Van\u011b\u010dek suferis grandan vundon de la kruro post motorcikla akcidento kaj lia sanstato estis sen\u0109ese malboni\u011danta, li devis elteni dek operaciojn. Post nekonvena kuracado kaj post multaj streptonicinoj li subite dum du tagoj ankora\u016d en la malsanulejo tute surdi\u011dis. Kiam li revenis hejmen el la malsanulejo, lia edzino rifuzis vivi kun tia kriplulo. Kvankam li finkonstruis novan domon, li cxion forlasis kaj translo\u011dis al hejmoj de siaj infanoj, kie li alterne lo\u011dis. <\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Ne \u0109iu scipovas kompreni la tragedion, kiam homo, kies sensoj normale funkciis, subite estas \u0109irka\u016dita per totala silento. Li vidas, ke la homoj ion sciigas al li, ke ili volas ion demandi, sed li nenion a\u016ddas, nek komprenas. Josef Van\u011b\u010dek ne kutimis rezigni, li lernis solvi \u0109iujn problemojn, batali kontra\u016d la malfavora sorto kaj trovi en si sufi\u0109ajn fortojn por venki. Li komencis lerni Esperanton per koresponda kurso kaj trovis en \u011di sencon de sia vivo. Lia kursgvidanto doktoro Josef Hradil vidis en li ege talentan homon, kiu en tre mallonga tempo regis la lerna\u0135on kaj sugestis al li ideon helpi same al handikapitaj homoj. <\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>En la jaro 1985 dum resaniga restado en Hrabyn\u011b Van\u011b\u010dek fondis kune kun dudek interesatoj Esperanto-grupon, kiu poste i\u011dis bazo de sekcio de invalidoj kadre de \u0108EA. Dum pliaj kvin jaroj la sekcio atingis nombron de 800 anoj inkluzive multaj E-favorantoj. Li poste translo\u011dis al sia lernantino Jana Mal\u00ednsk\u00e1 en la urbon Slan\u00fd. Beda\u016drinde \u015di mortis en la jaro 1991. <\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><strong>Dank\u2018 al kromordinara klopodo de Josef Van\u011b\u010dek en la j. 1992 esti\u011dis memstara Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj (AEH), kiun anka\u016d UEA agnoskis kiel fakan asocion. Li sukcesis aran\u011di tri internaciajn kongresojn de AEH, instali memortabulon oma\u011de al L. L. Zamenhof en Franti\u0161kovy L\u00e1zn\u011b, regule eldonadi bultenojn Informilo kaj Anta\u016den, lernotekstojn, bildvortarojn, kolekton de ludoj en Esperanto k.s. Dum lastaj kvar jaroj li kunlaboris kun sia amikino kaj poste edzino Jarmila R\u00fdznarov\u00e1.<\/strong><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Josef VAN\u011a\u010cEK estis \u0109e\u0125a esperantisto, fondinto, prezidanto kaj honora prezidanto de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Li naski\u011dis la 7-an de januaro 1923 en D\u011bv\u00edn apud Bratislava &#8211; mortis la 8-an de januaro 1998 en Pardubice. Post la baz-lernejo en Trnava, li finstudis la real-gimnasion en Brno-\u017dabov\u0159esky, kurson de elektrotekniko en teknika fakultato en Brno kaj tuj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":5095,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[60],"tags":[],"class_list":["post-4502","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-gravaj-personoj-de-esperanto","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4502","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4502"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4502\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5098,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4502\/revisions\/5098"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media\/5095"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4502"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4502"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4502"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}