{"id":4489,"date":"2000-01-01T08:18:00","date_gmt":"2000-01-01T07:18:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/frantisek-vladimir-lorenc\/"},"modified":"2018-04-01T10:18:37","modified_gmt":"2018-04-01T08:18:37","slug":"francisco-valdomiro-lorenz","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/francisco-valdomiro-lorenz\/","title":{"rendered":"Francisco Valdomiro Lorenz"},"content":{"rendered":"<p align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Lorenz.jpg\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft wp-image-1725 size-full\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Lorenz.jpg\" alt=\"Lorenz\" width=\"250\" height=\"345\" srcset=\"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Lorenz.jpg 250w, https:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Lorenz-217x300.jpg 217w\" sizes=\"auto, (max-width: 250px) 100vw, 250px\" \/><\/a><\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Francisco Valdomiro Lorenz<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\u0108u eblas, ke unu homo povus dum sia vivo ellerni 80 \u011dis 104 fremdajn lingvojn kun diversaj idiomoj? \u0108u vi scias, ke en Brazilo estas tiu homo honorigata kiel la plej granda lingvista scienculo en la mondo?<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Se vi volas ekkoni pli pri lia studado, pri lia vivo kaj verkoj, legu plu:<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Francisco Valdomiro Lorenz (FVL) naski\u011dis en la familio de muelista laboristo en la \u0109e\u0125a vila\u011do Zbyslav proksime de la urbo \u0108\u00e1slav (Lia \u0109e\u0125a nomo sonas: Franti\u0161ek Vladim\u00edr Lorenc). Lia patro anka\u016d nomi\u011dis Franti\u0161ek, lia patrino Tereza, naskita V\u00edtkov\u00e1; en la familio estis kvar infanoj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Francisco scipovis legi kaj skribi jam en sia kvina jara\u011do. La knabo ekiris lernejon en la vila\u011do Trojovice, poste en Zbyslav kaj kiam li a\u011dis dek jarojn, li devis \u0109iutage iradi multajn kilometrojn por atingi urbanan lernejon en la urbo \u0108\u00e1slav. Dum sia \u0109iutaga \u201emar\u015dado\u201c li lernis fremdajn lingvojn. Poste li lernis en gimnazio en \u0108\u00e1slav kaj lastajn du klasojn en gimnazio en la urbo Kol\u00edn. Tie li \u0109e la fina ekzameno pruvis konojn de \u0109iuj slavaj lingvoj, anka\u016d greke, latine kaj \u0109ine. Por doni al si plezuron legi la Predikon sur Monto en la origina lingvo, li studis la aramean, kiun uzis Jesuo Kristo. Poste li lernis ciganan kaj tradukis el la hebrea.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Pluan studadon li devis nevolonte forlasi pro malsato kaj minaco de tuberkuloso, li ofte malsani\u011dis, sed avide lernadis. La malri\u0109a knabo devis akiri panon per hejma instruado de studentoj. Jam lo\u011danta en Kol\u00edn li komencis kontribui en la gazetojn, poste esti\u011dis \u0135urnalisto. Li translo\u011di\u011dis en Pragon, kie lo\u011dis kiel subluanto \u0109e sia konato. Sed li ofte malsatis, \u0109ar privata instruado kaj honorarioj por kontribuado en maldekstre-partiajn junularajn \u0135urnalojn ne sufi\u0109is al li por la vivo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1889, kiam li atingis 17 jarojn, estis Francisco jam filozofo kaj konis multajn modernajn kaj antikvajn lingvojn. Kiel \u0135urnalisto li anka\u016d pruvis sian kapablecon, anka\u016d kiel poeto de romantikaj \u011dis mistikaj versoj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En Prago Francisco vizitadis junularan klubejon, kie okazadis laboristaj kunvenoj. Tie li komencis instrui unu el projektoj de artaj lingvoj Volap\u00fck, sed tuj, kiam li estis informita pri plua projekto de internacia lingvo Esperanto, li tuj ekokupi\u011dis pri li. Nelonge da\u016dris kaj nia juna filozofo verkis sian Unuan lernolibron de Esperanto por \u0108e\u0125oj, kiun li eldonis proprakoste \u0109e la presisto Franti\u0161ek Hobl\u00edk en Pardubice en la jaro 1890.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Lorenz fari\u011dis neoficiala redaktoro de la gazeto \u201eOmladina\u201c (Junularo) kaj pro siaj konfliktetoj kun socialdemokrataj funkciuloj en Prago la redakcio transiris al Kladno, kie Lorenz fari\u011dis oficiala redaktoro. Konfliktoj da\u016drigis, Lorenz translo\u011di\u011dis al Mlad\u00e1 Boleslav, ke li povu eldonadi revuon \u201eProgreso\u201c, sed pro sia inklino al anar\u0125ismo Lorenz estis senigita de sia posteno. En 1893 dum sia \u0109eesto en demonstracio li estis arestita, enketita na\u016d semajnojn en malliberejo kaj komdamnita al dektaga mallibero inter krimulojn. Fine efektivi\u011dis arte-konstruita proceso kontra\u016d Omladina, fikcie kulpa pro ia kontra\u016d-imperia konspiro. Inter la komdamnitoj estis anka\u016d la juna \u0109e\u0125a poeto Stanislav Kostka Neuman, la posta kunfondinto kaj komitatano de Esperantista Klubo en Prago (9.12.1902)<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Francisco Lorenz ricevis rekrutigan ordonon por trijara soldatservo en la a\u016dstria armeo kaj tiu aferstato igis lin fu\u011di eksterlanden. Ega hazardo helpis al li: \u0109e\u0125a metiista grupo estis preparita elmigri Brazilon je kosto de la brazila \u015dtato por tie fondi labor-kolonion. Nia junulo ricevis personajn dokumentojn de juna metiisto, kiu lastmomente decidi\u011dis resti \u0109e sia amatino. Kaj tiel Lorenz ka\u015de forlasis por \u0109iam, sentante abomenon kontra\u016d militismo, la damnantan A\u016dstri-Hungaran regnon, per la \u015dipo el Hamburgo, la 13-an de septembro 1893. Adia\u016d por \u0109iam, patrujo mia! El Lisbono li sendis po\u015dtkarton al la gepatroj: La destino portas min trans la maron. Adia\u016d! Nenion plu, por ne ka\u016dzi oficialan \u011denon al ili. Kaj neniam plu revidis unu la alian.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Francisco kun sia grupo el\u015dipi\u011dis la 9.10.1893 en Rio de \u0134aneiro. Sed tiam en Brazilo okazis revolucio kaj la planoj de la \u0109e\u0125a grupo disfalis. \u0108iuj disiris klopodante iel ajn vivteni sin. La unuaj jaroj en Brazilo estis por FVL tempo de peza sorto de elpelito. Li laboris \u0109e masonistoj, kiel \u015dip-\u015dar\u011disto, ministo, en butiko kun sekigita viando, kiel kamplaboristo, po\u015dtisto e\u0109 instruanto. Vane atendante je registara transporto en la kolonion, Lorenz kun granda turmento \u2013 ankora\u016d kun sia kamarado &#8211; venis en la vila\u011don Sao Feliciano, kie ili konstruis lo\u011dkabanon el argilo. Francisco ricevis grundon 250x1000m por kvin jaroj en la parto de vila\u011do Linha Apolinario. Li devis faligi arbojn en arbaro kun helpo de germanaj, polaj, brazilaj kaj latvaj najbaroj.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Post ia tempo Francisco transloki\u011dis en Porte Alegre, en la \u0109efurbon de la \u015dtato Rio Grande do Sul, kie li ricevis okupon kaj esti\u011dis interpretisto kaj kontroloro \u0109e enmigrula instanco, kiam li pruvis siajn sciojn el 12 lingvoj. Li fari\u011dis registara interpretisto anka\u016d el la \u0109e\u0125a lingvo. Tamen post ses monatoj li forlasis la postenon pro gravi\u011do de la minaco de sia pulmo-malsano kaj revenis kamparen en Sao Feliciano, kie li vivis simplan vivon, jam kun sia edzino<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">( 17j. virino el Prusujo, Ida Kraszewska (legu Kra\u015devska).<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1896 li konstruis kabanon el argilo kaj pajlo, por servi kiel lia privata lernejo. Tie li instruadis lingvojn portugale, germane kaj pole por infanoj de kolonianoj. Matene li instruis, posttagmeze kultivis la grundon de sia parcelo \u0109e Linha Apolinario, en la loko de naski\u011danta vila\u011do. FVL anka\u016d estis elser\u0109ata kiel popola kuracisto studinta magnetismon, sugestion, homeopation kaj medicinajn herbojn, sed li anka\u016d okupis sin krom instruista profesio per okultismo, spiritismo, kiromancio, lingvistiko, Esperanto, kiun li majstris, plu pri kelkaj aliaj planlingvoj, astronomio, apologio, rakontoj, poezio k.a.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En majo 1903 estis Lorenz destinita de sekretario por internaj aferoj instrui na\u016dan klason de knaboj en la kolonio Sankta Feliciano kaj tiel lia privata lernejo esti\u011dis \u015dtata kaj li estis nomita fakta instruisto.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Anka\u016d li en la jaro 1912 ricevis licencon de praktika kuracisto, li estis tre sukcesa, kvankam lia salajro ne estis granda kaj kiam en la j. 1933 la \u015dtato likvidis la licencon, li kuracis senpage.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la j. 1929 estis F.V.Lorenz denove publike ekzamenita, unue el matematiko kaj estis admirita pro siaj konoj. \u0108e \u015dtataj ekzamenoj el la lingvoj li \u015dokis la \u0109eestantojn. Latina, greka, araba, franca kaj pluaj lingvoj neniam por li estis problemaj. La ekzamenatoro doktoro Cardoso demandis lin, \u0109u li parolas ankora\u016d alian lingvon. Lorenz modeste respondis, ke jes, ke ankora\u016d li konas 52 lingvojn kaj ke li klopodas perfekti\u011di en lingvoj de mayjoj, aztekoj kaj lingvoj de Norda Ameriko. Dr.Cardoso ankora\u016d demandis lin, se li parolas anka\u016d japane. Kiam Lorenz jesis, la doktoro alkondukis japanon kaj post eta konversacio la japano informis, ke fakte Lorenz parolas anka\u016d japane kaj e\u0109 li ekkonis, ke li ne parolas per idiomo tokia, sed per jokohama. En tiu momento okazis io, kio konsternis \u0109eestantojn. La doktoro ekstaris kaj la\u016dte diris. \u201eSinjorinoj kaj sinjoroj, mi invitas vin ekstari!\u201c Li venis al Lorenz kaj diris: \u201eMajstro, okupu la lokon, kiu senrajte okupas mi. \u011ci apartenas al Vi.\u201c Sekvis tondra apla\u016ddo.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">La ekzameno sukcese fini\u011dis kaj Lorenz elpetis permeson reveni hejmen al la aro da knabetoj en la lernejo, kiuj lin tie atendas. Ili \u015datis lin, \u0109ar li instruis ilin la\u016d la sperto kaj konsilo de la granda \u0109e\u0125a pedagogo J.A.Komenio \u201eSchola ludus\u201c. Lorenz anka\u016d \u011dentile malakceptis postan peton fari\u011di oficiala tradukisto de la \u015ctata sekretario de Interlando kaj justico.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la j. 1930 li esti\u011dis direktoro de la lernejo, kie li laboris \u011dis la jaro 1942, kiam li emeriti\u011dis (en siaj 70j.) Kvankam li estis invitita de la prezidanto de \u0109e\u0125a senato D-ro Fr. Soukup, ke li revenu en sian naski\u011dlandon, FVL rifuzis. De la jaroj 1936 kiam li fine trovis eldonanton de siaj verkoj, li komencis aktive dedi\u0109i sin al literaturo en Esperanto.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Pri la familio de Lorenz:<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Francisco Valdomiro Lorenz havis kun sia unua edzino Ida 13 proprajn infanojn kaj 13 infanojn ili adoptis. La duono de ili lo\u011dis \u0109e sia adopta patro, la pluaj venadis nur viziti a\u016d man\u011di kun ili. En la jaro 1944 mortis lia edzino Ida. Post 4 jaroj li edzi\u011dis kun la vidvino Francisca Schumann kaj ili vivis kontente, sed modeste. Tial Lorenz ne povis vizitadi mondajn kongresojn de Esperanto, kiuj de la jaro 1905 estis aran\u011dataj \u0109iujare en diversaj landoj. La \u201egefranciscoj\u201c vivis kune feli\u0109e en Dom Feliciano \u011dis 1952, poste en simpla dometo en Porto Alegre, strato Felicissimo de Azevedo n-ro 420, kvartalo Higien\u00f3poli. Tie, la 24-an de majo 1957, Francisco Valdomiro Lorenz, homo kun vivo ekster serio, mortis. F.V.Lorenz estis homo, kiu en sia vivo ne celis rekompenson. Pla\u0109is al li doni, doni senzorge.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Kaj tiel modesta \u0109e\u0125o Franti\u0161ek Vladim\u00edr Lorenc (Francisco Valdomiro Lorenz), pri kiu oni ne tro konas en lia naski\u011d-patrujo, glori\u011dis en la tuta mondo kaj li estas agnoskata kiel la unua esperantisto de Brazilo kaj la unua a\u016dtoro de Esperanto-lernolibro por \u0109e\u0125oj.<\/p>\n<p>&#8211; xOx-<\/p>\n<p>Studoj de pluaj lingvoj kaj literaturo:<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la jaro 1937 FVL komparis studojn de la Evangelio en diversaj lingvoj kaj starigis gramatikajn regulojn de 24 lingvoj, anka\u016d en azteka, mayaja, kok\u0109ikela, zapoteka ktp. La deksesan paragrafon de la Evangelio de sankta Johano li tradukis en centon da lingvoj kaj publikigis en 70 lingvoj. La nomon DIO li esprimis en 365 lingvoj po unu por \u0109iu tago. La \u0109e\u0125an \u015dtatan himnon \u201eKie patruj,\u00b4 mia patruj\u00b4\u201c, tradukis Esperanten FVL. Nur la duan tradukon faris la universitata profesoro Milo\u0161 Luk\u00e1\u0161.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Malmulte da homoj estas informitaj, ke anta\u016d Esperanto estis kreitaj pli ol 200 projektoj de artefarita internacia lingvo. Plimulton da ili, ekzemple Volap\u00fck, Ido, Mundial, Occidental, Bluan lingvon, NovEsperanton ktp. Lorenz trastudis, sed fine revenis al Esperanto, kiel al la plej bona solvo de la internacia lingvo, agnoskante lian eminentan a\u016dtoron doktoron L.L.Zamenhof.<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">En la j. 1941 Lorenz eldonis la libreton \u201eDiverskolora bukedeto\u201c, kie estas la poemoj tradu-kitaj el 40 lingvoj, el la lingvoj \u0109e\u0125a al portugala li tradukis faman verkon de J.A.Komenio \u201eLabirinto de la mondo kaj paradizo de la koro\u201c. Inter liaj verkoj elstaras plu lia mirinda esperantigo de la hindia eposo Bhagavad Gita, lia plua verko nomi\u011das \u201eVo\u0109oj de poetoj el la spirita mondo\u201c, \u201eVizio de l\u00b4 estonteco\u201c kaj ekzemple \u201eBrazila poema antologio.\u201c<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">Lorenz verkis 85 volumojn de originalaj labora\u0135oj kaj de tradukoj, kies titoloj estas konataj. 33 manuskriptoj restis neeldonitaj, restas sen perditaj titolpa\u011doj (la\u016d lia filo Waldemaro).<\/p>\n<p>En la mondo estis Lorenz konsiderata kiel la plej granda lingva genio, \u0109ar neniu \u011dis tiu tem-po sciis pri ia homo, kiu scius pli ol cent lingvojn kaj idiomojn.<\/p>\n<p>-xOx-<\/p>\n<p>P.S. El diversaj fontoj kompilis kaj mallongigis Jarmila R\u00fdznarov\u00e1.<\/p>\n<p>En Pardubice 14. 8. 2008<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Francisco Valdomiro Lorenz \u0108u eblas, ke unu homo povus dum sia vivo ellerni 80 \u011dis 104 fremdajn lingvojn kun diversaj idiomoj? \u0108u vi scias, ke en Brazilo estas tiu homo honorigata kiel la plej granda lingvista scienculo en la mondo? Se vi volas ekkoni pli pri lia studado, pri lia vivo kaj verkoj, legu plu: [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":1725,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[60],"tags":[],"class_list":["post-4489","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-gravaj-personoj-de-esperanto","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4489","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4489"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4489\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":5085,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4489\/revisions\/5085"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media\/1725"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4489"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4489"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4489"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}