{"id":4177,"date":"2017-07-26T15:16:42","date_gmt":"2017-07-26T13:16:42","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/?p=4177"},"modified":"2018-03-31T16:07:05","modified_gmt":"2018-03-31T14:07:05","slug":"esperanto-nova-ekspozicio-en-svitavy","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/esperanto-nova-ekspozicio-en-svitavy\/","title":{"rendered":"NOVA EKSPOZICIO EN SVITAVY"},"content":{"rendered":"<p>La 9-an kaj la 10-an de junio 2017 en la Esperanto-muzeo de la bela \u0109e\u0125a urbo Svitavy estis ina\u016dgurita tutjara ekspozicio &#8220;La homo kontra\u016d Babelo&#8221;. \u011ci estas instalita oma\u011de al la 100-jara jubileo de la forpaso de la iniciantinto de Esperanto la Majstro L.L. Zamenhof. Sur diversaj paneloj kaj en multaj vitrinoj vizitantoj povas vidi interesajn esperanta\u0135ojn; ne nur librojn, gazetojn, koresponda\u0135ojn, memora\u0135ojn, sed anka\u016d utilajn informojn pri Esperanto, pri \u011dia gramatiko kaj funkciado kaj aliajn variajn materialojn rilatantaj al \u011di.<\/p>\n<p>Vendrede posttagmeze la programo estis prezentita por la publiko \u0109e\u0125lingve. La sama programo ripeti\u011dis sabate en Esperanto. Je la 10-a horo bonvenigis la \u0109eestantojn la prezidantino de la \u0108e\u0125a Esperanto-Asocio Libu\u0161e H\u00fdblov\u00e1. Kun Petr Chrdle ili menciis \u0109iujn gratulmesa\u011dojn kaj kelkaj el ili estis legitaj. Bondeziris la prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la eksprezidantoj Renato Corsetti kaj Probal Da\u015dgupta, de la Interkultura Centro Herzberg Zsofia K\u00f3r\u00f3dy. Gratulis anka\u016d aliaj Esperanto-organizoj. Poste la eksterlandaj gastoj prezentis siajn salutojn. La plej fora venis el Japanio.<\/p>\n<p>Ege interesan kaj ampleksan ekspozicion prezentis kaj ina\u016dguris la estrino Pavla Dvo\u0159\u00e1kov\u00e1. Jana K\u0159\u00ed\u017ekov\u00e1 montris genealogian arbon de la familio Zamenhof. Pri la &#8220;Lastaj tagoj de L. Zamenhof&#8221; parolis Miroslav Malovec. La novan retejon zamenhof.info prezentis juna sta\u011danto \u0109e E@I el Gruzio La\u015da \u0108a\u0125una\u015dvili. Pri di\u011dita hava\u0135o rilate al L.L. Zamenhof kaj la aktivecoj de la Esperanto-muzeo en Vieno parolis \u011dia estro Bernhard Tuider. Estis deklamitaj kelkaj poemoj. Pavla pretigis specialan ne tre facilan kvizon rilatan al Esperanto. Por faciligi la solvon oni povis ser\u0109i la \u011dustajn respondojn sur la ekspoziciitaj paneloj. Post la solena malfermo ni estis invititaj al tostado kun abunda bufedo pretigita de lokaj klubanoj.<\/p>\n<p>La posttagmeza programo komenci\u011dis per prezento de mallonga filmo pri Pardubice, la urbo kie estis eldonita la unua lernolibro en \u0108e\u0125io. Petr Chrdle prelegis pri Franti\u0161ek Vladim\u00edr Lorenc (konata sub la nomo Francisko Valdomiro Lorenz), kiu eldonis en la jaro 1890 la unuan lernolibron por \u0109e\u0125oj. Poste li elmigris kaj vivis en Brazilo. Ni multon eksciis pri tiu forgesita \u0109e\u0125a genio kaj poligloto, kiu scipovis kaj parolis pli ol cent lingvoj. Martin Stuppnig el A\u016dstrio kaj Margit Turkov\u00e1 solene baptis biografian libron pri Lorenc de Vlastimil Novobilsk\u00fd.<\/p>\n<p>Post la pa\u016dzo ni spektis belajn bildojn pri Nepalo kaj rakontado de J\u00e1n Vajs el Slovakio pri la 12-a Internacia Himalaja Renkonti\u011do, kiun li partoprenis \u0109i-jare komence de marto kun grupo de kvin samlandanoj. Mi rememoris nian restadon en tiu ekzotika lando anta\u016d du jaroj.<\/p>\n<p>Vendrede vespere ni spektis kulturan programon en la bela salono Ottendorfer pretigitan de la loka grupo en la kadro de la Muzea nokto. Krom aliaj prezentadoj ni \u011duis viziton de Ludoviko Zamenhof (Jan \u0158epa) kun sia edzino Klara (Darmar Martinkov\u00e1). Sabate vespere koncertis la muzikgrupo NOPROBLEM. \u0108e la fino estis baptita ilia nova KD fare de la direktorino de la urba muzeo Blanka \u010cuhelov\u00e1 kaj de Martin Stuppnig la honora membro de IFEF.<br \/>\nLa vespero fini\u011dis en muzeo en agrabla kaj bonhumura etoso kantante \u0109e\u0125e, pole kaj esperante en akompano de gitaro preska\u016d \u011dis noktomezo. \u0108iuj \u011duis agrablajn du tagojn en Svitavy. Se vi iam voja\u011dos tra tiu bela regiono, ne preterpasu la okazon viziti la Esperanto-muzeon!<br \/>\nLiba Gabalda<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La 9-an kaj la 10-an de junio 2017 en la Esperanto-muzeo de la bela \u0109e\u0125a urbo Svitavy estis ina\u016dgurita tutjara ekspozicio &#8220;La homo kontra\u016d Babelo&#8221;. \u011ci estas instalita oma\u011de al la 100-jara jubileo de la forpaso de la iniciantinto de Esperanto la Majstro L.L. Zamenhof. Sur diversaj paneloj kaj en multaj vitrinoj vizitantoj povas vidi [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[43],"tags":[],"class_list":["post-4177","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-novajoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4177","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4177"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/4177\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4177"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=4177"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=4177"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}