{"id":1623,"date":"2012-12-20T20:19:42","date_gmt":"2012-12-20T18:19:42","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-3-4-2012\/"},"modified":"2018-07-21T11:18:32","modified_gmt":"2018-07-21T09:18:32","slug":"antauen-3-4-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-4-2012\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 3 \u2013 4\/20 Decembro 2012"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_22860447.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"JUSTIFY\">\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: small;\"><b>3 \u2013 4\/20 Decembro 2012<\/b><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-align: justify;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo: <\/b>Sankta nokto, E-semajno en Hispanio, Enka\u016dstiko,Instrukcio de papilio, Citrono en glaci\u015dranko, Budo en Tokio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" style=\"text-align: left;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: medium;\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\">Sankta nokto<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Longe mi ne sciis, ke la kristnaskan kanton \u201e La sankta nokto, paca nokto\u201c kreis iu konkreta homo. Kompreneble mi anka\u016d ne sciis, ke \u0109e<\/span> \u011dia ekesto ludis sian rolon anka\u016d musoj<span style=\"color: #ff0000;\">. <\/span>Kvankam mi iam legis, ke la tekston kaj muzikon verkis du a\u016dstrianoj,<br \/>\ntamen mi perceptis la kanton kvaza\u016d ion majestan, superpersonan.<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_635e5bd3.jpg\" alt=\"\" width=\"133\" height=\"296\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Erarus \u0109iu, kiu ser\u0109us en la ekesto de la mondkonata kanto ian longtempan krean penegon. Male, la kanto estis naskita en la jaro 1818 dum unusola tago.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\">Tiam F.X.Gruber estis instruisto en Arnsdorfo kaj funkciis anka\u016d kiel orgenisto en la proksima pre\u011dejo de sankta Nikolao en Oberdorf.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Anta\u016d la Kristnaskfestoj la orgeno difekti\u011dis. Oni diris, ke tion kulpis musoj, kiuj tramordis la blovilojn. La paro\u0125pastro Josef Mohr ser\u0109is helpon, ja li klopodis, ke spite de la difektita orgeno sonu \u0109e la noktomeza meso ia nova kanto. En la sankta tago li alportis al sia amiko Gruber proprajn versojn kun la nomo Sankta nokto kaj petis lin pri muzikigo por du vo\u0109oj kaj akompan-gitaro.<br \/>\nLi eksidis al la spineto kaj post eta tempo ekestis nova melodio. La instruisto Gruber tuj informis la a\u016dtoron de la teksto pri la fre\u015daj muziknotoj de la kanto, rapide ili amba\u016d lernis \u011din kaj poste duvo\u0109e \u011din kantis en la pre\u011dejo \u0109e akompano de gitaro, kiu estas konservita \u011dis nun kaj estas videbla en la muzeo de la urbo Halle. Jam la unua prezento estis granda sukceso kaj la kanto poste fulmrapide disvasti\u011dis. Nuntempe la kanto havas kelkajn versiojn, kaj estas tradukita en 80 lingvojn de la mondo.<br \/>\nEl la Adventa kalendaro tradukis Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>La<\/b><b> <\/b>20-a Internacia Esperanto-semajno de la kulturo kaj<br \/>\nturismo okazis de la 6-a \u011dis la 13-a de oktobro 2012.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">K<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_760e87ca.gif\" alt=\"\" width=\"251\" height=\"188\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>utime la unua oktobra semajno estas rezervita por la tradicia E-aran\u011do en Hispanio. La \u0109i-jara jubilea 20-a E-Semajno okazis en la \u0109emara urbo \u201cCambrils\u201d, situanta 16 kilometrojn sude de Tarragono. La aran\u011don organizis grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano P\u00e9rez. Dum la aran\u011do li anka\u016d prizorgis libroservon.<br \/>\n\u0108i-foje la aran\u011do atingis rekordan nombron da partoprenantoj. Alvenis 144 gesamideanoj el 13 landoj. Ni lo\u011dis en granda 4-stela hotelo \u201cCambrils\u201d en la proksimeco de la pla\u011do, kiu etendi\u011das je 18 kilometroj la\u016d la maro. Multaj profitis la posttagmezajn pa\u016dzojn por promenadi la\u016d \u011di kaj anka\u016d bani\u011di en Mediteraneo. La vetero en tiu \u0109i sezono estas \u0109iam agrable varma. Anka\u016d la hotela na\u011dejo estis \u0109iutage plenplena de hotelgastoj. La hotelo disponas pri 400 \u0109ambroj. \u0108iuj estis okupitaj. Oni a\u016ddis krom la franca, plejparte la rusan lingvon. Iuj gastoj scivolis pri Esperanto. Nia aran\u011do estis la lasta de tiu \u0109i sezono, dum kiu la hotelo funkciis.<br \/>\nLa prezoj estas malpli altaj ol dum la someraj monatoj. La diman\u0109an ina\u016dguron \u0109eestis kaj bonvenigis nin la urbestrino de \u201cCam-brils\u201d kaj aliaj du membroj de la urbestraro. Nome de UEA salutis la \u0109eestantaron Barbara Pietrzak el Pollando. \u015ci poste prelegis pri la 125-a centjari\u011do de la Unua Libro. La saman temon oni anka\u016d pritraktis en debato, kiun gvidis Luis Serrano. \u0108iutage (krom la tuttaga ekskurso) Rodica Todor el Rumanio animis kun granda sukceso la E-kurson. Pro \u015diaj p<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_57d57d71.gif\" alt=\"\" width=\"279\" height=\"209\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>rofesiaj psikologiaj spertoj la kurso fari\u011dis interesa kaj sekvis \u011din multaj entuziasmaj lingvo\u015datantoj. \u015ci e\u0109 havis ideon krei komunan libron pri la temo:\u201dKial restas multaj personoj \u0109iamaj komencantoj kaj kiamaniere ni povus solvi tiun fenomenon?\u201d. Gian Carlo Fighiera el Italio alloge prezentis la verkon de Victor Hugo \u201cLa Belulino, la Monstro kaj Nia Damo\u201d. La geedza paro Mich\u010dle kaj Hubert el Belgio klarigis, kiel plibonigi sian Esperanto-lingvoscion per prelegoj. Per bildoj kaj komentario ili rakontis pri siaj spertoj en Esperantujo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">J<span style=\"font-size: medium;\">os\u00e9e Boccadifuoco el Francio rakontis kortu\u015dan biografion de siaj gepatroj. Temis pri \u201cRememoro de milito\u201d. Profesoroj J\u00farate Bu\u015diene kaj Aldis Bu\u015ds el Latvio prezentis serion da prelegoj. Ili konigis al ni informojn pri baltaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Pri sia lando ili montris film-fragmentojn el kultura kaj festa vivo kaj rakontis pri sistemo de instruado en Latvio. Krome ni eksciis, kio estas hipofeo \u2013 planto kun oran\u011daj beroj enhavantaj multe da vitamino C. Manfred Sona el Germanio enkondukis kaj klarigis interesan temon: \u201cBaza enspezo senkondi\u0109a\u201d. \u011ci estus bona rimedo por forigi malri\u0109econ kaj doni kondi\u0109ojn, por ke \u0109iu povu vivi digne. Lia prelego instigis al vigla diskutado. La prezidanto de HEF (Hispana<br \/>\nE-Federacio) Jos\u00e9 Antonio del Bario rememorigis gravajn hispanajn esperantistojn de anta\u016d la hispana intercivitana milito. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Pro la \u0109iutaga vespera hotela programo ne eblis okazigi kelkajn el niaj vesperaj<br \/>\nprogrameroj. Tial iuj gesamideanoj pli frue enliti\u011dis, aliaj profitis dancadon, spektis flamenkan prezenton kaj magia\u0135ojn. Tamen ni \u011duis la du interkonajn vesperojn kun hispana \u201cCava\u201d \u2013 \u015da\u016dmvino kaj anka\u016d vesperon kun \u201ccremat\u201d (bruligita rumo kun<br \/>\naldonaj spica\u0135oj). Nur beda\u016drinde la folklora ensemblo \u201cMontjuic\u201d pro certaj miskomprenoj ne venis \u011dojigi nin per siaj kantoj. La hotelo provizis disko-muzikon kaj kontentigis nin per kelkaj havanaj melodioj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La premio \u201cAda Sikorska\u201d estis \u0109i-foje alju\u011dita al Vilhemo Lutermano, kiu multe laboras por Esperanto. Li organizas retforumon MAS, redaktas Esperanto-version de \u201cLe monde diplomatique\u201d kaj eldonas E-librojn. Li lo\u011das en Kubo kaj pro tio li ne povis transpreni la premion persone.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Kutimaj (dum tiu \u0109i aran\u011do) estas unu tuttaga kaj du duontagaj ekskursoj. Dum la unua duontaga ekskurso ni vizitis la E-muzeon en \u201cPau d\u2019Ordal\u201d kaj la vinkelon \u201cMassana\u201d. Tie ni gustumis kaj povis a\u0109eti diversspecajn vinojn. La dua duontaga ekskurso celis la mona\u0125ejon de \u201cEscornabou\u201d. \u011ci estis plurfoje renovigita kaj nun servas kiel muzeo. Apuda rigardejo donis eblon observi belan kaj vastan \u0109irka\u016da\u0135on.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La tuttaga ekskurso estis \u0109i-foje iom nekutima. Unue ni vizitis planetarion en la urbo \u201cCastell\u00f3\u201d. Poste atendis nin surprizo. \u0108iuj 90 ekskursantoj estis invititaj al la hispana speciala\u0135o \u201cpaella\u201d. Preparis \u011din je niaj okuloj s-ro Conejero en sia hejmo. La afabla akcepto fare de la familio estis por ni vere agrabla surprizo. Ni anka\u016d gustumis kelkajn fruktojn el la \u011dardeno de la gastigantoj. La Semajno estis sukcesa, la vetero favora, hotela man\u011do abunda, la etoso gaja kaj amika. Koran dankon al niaj fervoraj organizantoj kaj kunhelpantoj pro la bona laboro, kiu ebligis al ni \u0109eesti tiun \u0109i \u015datatan a\u016dtunan eventon. \u011cis revido venontjare denove en Katalunio.<br \/>\nLiba Gabalda <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ta\u016dga<\/b><b> <\/b>amuzo por longaj vintraj vesperoj<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_1f8ca667.png\" alt=\"\" width=\"236\" height=\"177\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Enka\u016dstiko \u2013 kio \u011di estas? La\u016d la vor-taro de fremdaj vortoj: pentra tek-niko, kiu utiligas vaksajn farbojn kun posta bruligado. Sed populare la\u016d mi-aj novaj spertoj: La varmetan gladilon ni \u015dmiras per vaksaj krajonoj (a\u0109eteblaj, specialaj<\/span> <span style=\"font-size: medium;\">por tiu \u0109i afero (per nedika tavolo). Tuj ni metas la \u015dmiritan gladilon al iom dika glata papero (ta\u016dga estas la reversa flanko de kalendaroj), movas \u011din surface \u2013 kaj miras, kiel fari\u011das abstraktaj krea\u0135oj. Oni povas po\u015dtupe uzi kelkajn kolorojn, tavoligi ilin unu sur la alian, fari diversajn konturojn&#8230; <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">N<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_m42188423.jpg\" alt=\"\" width=\"235\" height=\"175\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ia amikino, la esperantistino Majka Kr\u00e1\u010dmarov\u00e1 el Ho\u0159ice, invitis nin al la ina\u016dguro de sia bildekspozicio, kiu okazis en la loka biblioteko de la vila\u011do B\u00fd\u0161\u0165 kaj \u0109ar la bildoj tre pla\u0109is al multaj partoprenantoj, \u015di organizis kurson por instrui tiun \u0109i teknikon. Ni \u0109iuj povis elprovi \u011din kaj pentri propran bildeton.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: medium;\">Bona konsilo por la komenco: Uzu malnovan elektran negrandan gladilon, kie vi povas mildigi la varmegon \u2013 do temperaturon por \u201esilono\u201c. Ni dankas al Majka por la interesa nova hobio.<br \/>\nMirka Kosnarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Instrukcio<\/b><b> <\/b>de papilio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">I<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_8f3c1ac.png\" alt=\"\" width=\"161\" height=\"241\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>un tagon en kokono aperis malgranda truo; la homo sidis kelkajn horojn \u0109e \u011di kaj observis papilion, kiu peneme klopodis trapu\u015di sian korpon eksteren tra tiu trueto. Poste \u015dajnis, ke \u011di jam ne povas da\u016drigi pluen. La homo decidis helpi al la papilio kaj li per la tondilo tran\u0109is la kokonon. La papilio poste facile elrampis el la kokono. Sed \u011di havis \u015drumpintajn korpon kaj flugilojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La homo plu observis kaj atendis, ke la flugiloj tujmomente pligrandi\u011dos kaj etendi\u011dos, por ke ili povu porti \u011dian korpon kaj ke ili estu fortikaj. Nenio el tio okazis! La papilio fakte dum sia vivo nur rampis kun \u015drumpintaj korpo kaj flugiloj. Neniam \u011di povis flugi.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La homo en bona intenco ne komprenis, ke limigita kokono kaj lukto estas necesa pro tio, ke la papilio trans tiu trueto v<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_6ad3956b.png\" alt=\"\" width=\"147\" height=\"153\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>enu eksteren, ke tio estas maniero, kiel la naturo elpu\u015das fluida\u0135on el la korpo de papilio en \u011diajn flugilojn, por ke \u011di estu kapabla flugi, kiam \u011di liberi\u011dos el la kokono. Iam la luktoj estas \u011duste tio, kion ni en nia vivo bezonas. Se ni povus travivi la vivon sen obstakloj, estas eble, ke tio povus malhelpi al ni. Ni ne estus tiom fortaj, kiel ni povus esti. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi deziris esti forta<br \/>\n&#8230; mi ricevis malfacila\u0135ojn, por ke ili plifortigu min.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi deziris esti sa\u011da<br \/>\n&#8230; kaj mi havis problemojn, por ke mi solvu ilin.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi deziris bonstaton<br \/>\n&#8230; kaj mi ricevis cerbon kaj forton, ke mi povu labori.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi deziris kura\u011don &#8230;<br \/>\nkaj mi ricevis obstaklojn, por ke mi superu ilin.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi deziris amon &#8230; kaj<br \/>\nmi renkontis turmentitajn homojn, por ke mi helpu al ili. Mi deziris<br \/>\navanta\u011dojn &#8230; kaj mi ricevis \u015dancojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi ricevis nenion el<br \/>\ntio, kion mi deziris, sed mi ricevis \u0109ion, kion mi bezonis. <i><b>Vivu<br \/>\nvian vivon sen timo, starigu vin kontra\u016d \u0109iuj obstakloj kaj sciu,<br \/>\nke vi kapablas \u0109ion venki. <\/b><\/i>El la interreto tradukis L. Srbov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Citrono<\/b><b> <\/b>en glaci\u015dranko<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Neniukaze tion konsideru kiel kuracan konsilon, sed se tio helpos al ununura persono, valoros tio! Multaj profesiuloj en restoracioj konsumas citronon tiel, ke neniu parto estas forigita.<br \/>\nKiel? Simple. Metu purigitan citronon en glaci\u015drankon. Kiam \u011di tute glacii\u011dos, la tutan citronon (ne sen\u015deligitan) raspu kaj sur\u015dutu \u011din al \u0109iuj viaj man\u011da\u0135oj, e\u0109 trinka\u0135oj. Ne nur la supon kaj viandon, sed anka\u016d vinon, glacia\u0135on &#8230; tute \u0109ion. \u0108io ricevos neatendite bonegan guston, kiun vi \u011dis nun ne sentis. (<i>Sed \u0109e la raspado<br \/>\nuzu ganton, a\u016d via mano frostos<\/i>!)<br \/>\nEble vi opinias, ke la citronsuko enhavas multe da vitamino C. Tio ne plu estas vero. Kio estas la \u0109efa avanta\u011do uzi la tutan citronon, krom la gusto?<br \/>\nCitrona \u015delo enhavas \u011dis 10x pli multe da vitaminoj ol la suko mem. Jes, tio estas la sennecesa mal\u015dparado, tiu simpla procedo glaciigi la tutan citronon, por savi la tuton de utila\u0135oj. Anka\u016d estas bone, ke la citron\u015delo kapablas el la homa korpo forigi nebonajn elementojn. Sufi\u0109as do meti la raspitan citronon en la glaci\u015drankon<br \/>\nkaj \u0109iutage per \u011di sur\u015duti viajn man\u011da\u0135ojn. Tio estas kodo, ke la man\u011da\u0135oj estu ne nur pli gustaj, sed anka\u016d pli sanigaj! Tio estas la sekreto de la citrono. Pli malfrue estas pli bone ol neniam!<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: medium;\">Ankora\u016d unu avanta\u011do estas ka\u015dita en la citron\u015delo: \u011di scipovas mortigi la kancerajn \u0109elojn! \u011ci estas dekmil foje pli efika ol \u0125emoterapio. Kial vi ne scias pri tio? \u0108ar laboratorioj pli volonte produktas sintezan version, kiu alportadas al ili grandegan profiton. Nun vi povas helpi al viaj malsanaj geamikoj tiel, ke vi informos ilin pri la utileco de la citrono. \u011ci estas bongusta kaj ne alportas la fatalajn efikojn de \u0125emoterapio. Kiom da homoj senbezone mortas dum tiu severa sekreto, ke tiuj grandmilionaj trustoj ne estu minacataj?<br \/>\nKiel vi scias, ekzistas pli da specoj de citronoj kaj limetoj. Ni povas man\u011di ilin en diversaj manieroj: Kiel tran\u0109a\u0135ojn, sukojn a\u016d aliajn trinka\u0135ojn, baka\u0135on ktp. \u011ci havas multe da virtoj, sed la plej interesa estas la efiko al tumoroj kaj kistoj. Tiu \u0109i kreska\u0135o estas pruvi\u011dinta kontra\u016d \u0109iuj kanceroj. Iuj homoj e\u0109 diras, ke \u011di efikas kontra\u016d bakteriaj infektadoj kaj parazitoj, reguligas la altan sangopremon<br \/>\nkaj estas kontra\u016ddeprimilo. \u0108iuj tiuj informoj devenas de unu el la plej grandaj mondaj produktantoj de medikamentoj. Ili diras, ke post pli ol 20 provoj montri\u011dis, ke la citrono mortigas 12 tipojn de kancero, inkluzive kanceron de dika intesto, mamo, prostato, pulmo kaj pankreaso.<br \/>\nKombina\u0135oj de tiu arbo montris dekmil oble pli bonajn rezultojn ol Adriamycin, kiu estas uzata en la tuta mondo por pli malrapidigi la kreskadon de la kanceraj \u0109eloj. Kaj kio estas pli miriga: Kuracado helpe de citrono neni-igas nur la kancerajn \u0109elojn, sed tute ignoras la sanajn.<\/span>\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0 \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 <span style=\"font-size: medium;\">El interreto tradukis M\u00ed\u0161a Filip<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Junulara<\/b><b> <\/b>budo de Esperanto en Tokio<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La 6-an kaj la 7-an de oktobro 2012, la Japana Esperanto-Instituto kaj la Japana Esperanto-Junularo partoprenis Tutgloban Feston 2012 en Japanio, la plej randan aran\u011don pri internacia kunlaboro en la lando. La evento havis lokon en la Parko Hibiya, en la centra Tokio. Ekde 1990 diversaj in-stancoj, i.a. la japana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, kunorganizas la aran-\u011don, kies celo estas klerigi la publikon kaj precipe la junularon pri la graveco de internacia kunlaboro, i.a. evoluhelpo. \u0108i-jare pli ol 210 registaraj instancoj, NROj kaj firmaoj reprezenti\u011dis kaj la aran\u011don vizitis \u0109irka\u016d 100 000 personoj. Estas la tria fojo, ke Esperanto montris sian ekziston en<br \/>\ntiu \u0109i granda aran\u011do.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen_3-4_2012_html_m5658cae6.jpg\" alt=\"\" width=\"259\" height=\"194\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: medium;\">En 2010 SAIT\u00d4 Yosinori, kiu pli frue spertis la organizan proceduron de la festo kiel ano de la Japana Vegetarana Asocio, proponis la esperantistan partoprenon al la siatempa estraro de JEI. \u011cis tiam iuj lokaj E-kluboj partoprenis en neesperantistaj eventoj pri internaciaj inter\u015dan\u011doj, sed en la \u0109efurbo Tokio mankis tia reprezenti\u011do.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La sukceso de intergeneracia kunlaboro, per kiu efektivi\u011dis aparta junulara programo de la 92-a UK en Jokohamo, konvinkis la funkciulojn de JEI akcepti la ideon.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\">Diversaj organiza\u0135oj en la festo starigis budon por diskonigi siajn agadojn. \u0108e la E-budo \u0109i-jare ekspozicii\u011dis i.a. du konataj mangaoj (bildstriaj romanoj). Unu el ili, kun la titolo &#8220;<\/span><span style=\"color: #000000;\"><i>Darling wa gaikokujin<\/i><\/span><span style=\"color: #000000;\"> (Mia kara estas <\/span><span style=\"color: #000000;\"><span style=\"font-size: medium;\">eksterlandano)&#8221;, estis elmontrata ekde la unua jaro kaj fokusas sur Tony L\u00c1SZL\u00d3, usonano kun hungara-itala deveno, kies Esperanto-lernadon foje humure ilustras lia japana edzino kaj bildstria verkistino OGURI Saori. <\/span><br \/>\n<\/span><span id=\"R\u00e1mec1\" dir=\"LTR\" style=\"float: left; width: 6.22cm; height: 1.29cm; border: 1px solid #000000; padding: 0.14cm 0.26cm; background: #ffffff;\"> <\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">SAITO Yosinori instruas Esperantonen kvin-minuta kurso.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"color: #000000;\">Alia mangao, &#8220;<\/span><span style=\"color: #000000;\"><i>Bokura wa rakuen de musubareru<\/i><\/span><span style=\"font-size: medium;\"> (Ni estos ligitaj en paradizo)&#8221; komencis aperi felietone nur en tiu \u0109i julio la\u016d la rakonto de la roman-verkistino NANAI Kozue, realigata de la bildstria verkistino SORA Asuka. La rakonto temas pri amo inter studento kaj knabino, kiuj trovas unu la alian en la virtuala mondo pere de Esperanto.\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Transprenite <\/span>el Libera folio.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; ANTA\u016cEN 3 \u2013 4\/20 Decembro 2012 \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 Enhavo: Sankta nokto, E-semajno en Hispanio, Enka\u016dstiko,Instrukcio de papilio, Citrono en glaci\u015dranko, Budo en Tokio \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 Sankta nokto Longe mi ne sciis, ke la kristnaskan kanton \u201e La sankta nokto, paca nokto\u201c kreis iu konkreta homo. Kompreneble mi anka\u016d ne sciis, ke \u0109e \u011dia ekesto ludis sian [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1623","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1623","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1623"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1623\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6449,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1623\/revisions\/6449"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1623"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1623"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1623"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}