{"id":1621,"date":"2012-03-20T20:19:41","date_gmt":"2012-03-20T18:19:41","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2012\/"},"modified":"2018-07-21T11:18:33","modified_gmt":"2018-07-21T09:18:33","slug":"antauen-1-2012","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2012\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/20 Marto 2012"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-1-2012_html_22860447.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: small;\"><b>1\/20 Marto 2012<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo: Nauro, La malbono ne<br \/>\nekzistas, Ne forpelu hundetojn <\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Malpermesita<br \/>\nparadizo<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">E<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-1-2012_html_m11639b41.jpg\" alt=\"\" width=\"221\" height=\"170\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>n<br \/>\nla sudorienta angulo de Mikronezio, tre proksime de la ekvatoro,<br \/>\nsituas insuleto havanta areon de 21,2 km\u02db, kies nomo en bu\u015doj de<br \/>\nmiloj da mikronezianoj i\u011dis e\u0109 sinonimo de \u201eparadizo\u201c. Pri la<br \/>\ntuta insula Oceanio oni diras, ke \u011di estas \u201ela lasta paradizo de<br \/>\nnia planedo\u201c. Kia do devas esti tiu \u0109i lando, kia insulo, kiam<br \/>\npropraj lo\u011dantoj de tiu \u0109i la\u016ddira paradizo konsideras fakta<br \/>\nparadizo nur tiun \u0109i unusolan sopiratan lokon?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">\u011ci nomi\u011das Nauro<br \/>\n(angle Nauru). La kono pri \u011dia escepteco estas certe \u011dusta. Nauro<br \/>\nefektive similas al nenio alia, al neniu alia lando de la mondo jam<br \/>\nper sia vivnivelo. Se vi demandus kiun ajn ekonomiiston, kiu regno en<br \/>\nla mondo havas la plej altan vivnivelon, li senhezite respondus, ke<br \/>\nUsono. Eraro! \u0108iu naurano produktas duoble pli da mono, ol usonano.<br \/>\n\u0108iu viro, virino, \u0109iu mikronezia su\u0109infano tie ricevas \u0109iujare<br \/>\nduoble pli da dolaroj, ol usonano. Kial? \u0108ar sur tiu \u0109i insulo jam<br \/>\nfine de la 19-a jarcento oni malkovris ku\u015dejojn de la plej<br \/>\nbonkvalita fosfato en la mondo! <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La 31-an de januaro<br \/>\n1968 esti\u011dis la unua tute sendependa mikronezia regno, la unua<br \/>\nlibera mikronezia respubliko \u2013 Nauro. Sed dum multaj landoj de la<br \/>\ntiel nomata tria mondo sendependi\u011das suferante de teruraj ekonomiaj<br \/>\nmalfacila\u0135oj, Nauro venis en liberan tempon kun plenplena monujo. La<br \/>\nvivo en Nauro efektive similas al vivo nenie aliloke en la mondo! Al<br \/>\nla insulo, situanta tute ekster \u0109iuj \u0109efaj trafikaj linioj, tamen<br \/>\ntorentas la plej luksaj varoj el la tuta mondo. Francaj parfumoj,<br \/>\nnederlandaj froma\u011doj, e\u0109 \u0109e\u0125a kristalo kaj memkompreneble la plej<br \/>\nluksaj a\u016dtomobiloj, kiuj veturadas \u0109iam \u0109irka\u016de sur la unusola 19<br \/>\nkm longa \u0109eborda vojo de la insulo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-1-2012_html_fc7e856.jpg\" alt=\"\" width=\"232\" height=\"150\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\nverti\u011ddona ri\u0109eco de Nauro kompreneble logas diversajn<br \/>\nentreprenemajn aventurulojn. Nauranoj tion scias. Tial ili<br \/>\nneatingeblecon de sia insulo persistege gardas. Dum \u0109iuj ceteraj<br \/>\nlandoj de la mondo logas turistojn, Nauro ilin rifuzas. La insulon<br \/>\neblas alveturi ekskluzive nur surbaze de persona invito de denaska<br \/>\nnaurano. Nauro krom unusola aerlinio ne estas kunigita kun la \u0109irka\u016da<br \/>\nmondo. Insulo, kiu dronas en ri\u0109eco, intence ne konstruis e\u0109<br \/>\nunusolan hotelon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Alveturi Nauron do<br \/>\nestas eksterordinare malfacile. Tamen en Nauro estas fremduloj.<br \/>\nNauranoj, kiuj havas certajn ri\u0109egajn enspezojn, ja ne devas labori.<br \/>\nSed nauran fosfaton oni devas mini. Tial mikronezianoj \u2013 \u201ekoloraj\u201c<br \/>\n\u2013 invitis al laboro \u201eblankajn\u201c. Blankuloj laboras en Nauro<br \/>\nplejparte kiel te\u0125nikistoj. Krom ducent e\u016dropanoj tie estas \u0109irka\u016d<br \/>\nmil \u0109inoj el Hongkongo. Kiel servistoj, kuiristoj, \u015duistoj,<br \/>\ntajloroj ktp. Laboristoj en fosfataj minejoj, da kiuj estas anka\u016d<br \/>\n\u0109irka\u016d milo, estas mikronezianoj el la \u011cilberta insularo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Nauranoj parolas pri la<br \/>\nestonteco kaj pri novaj problemoj. Sed \u0109u tiu \u0109i ekvatora paradizo<br \/>\npovas havi iujn problemojn? \u011ci havas. Kaj havas plurajn. La plej<br \/>\nmalbonajn ka\u016dzas \u011duste la plej granda ri\u0109a\u0135o de Nauro. Fosfatoj<br \/>\nplenigas pli ol 75% de la insula areo. Dragiloj elmordas tri<br \/>\nkvaronojn de la insulo \u0109iam pli profunden. Kelkcent metrojn de la<br \/>\nbordo komenci\u011das dezerto. Terura polva fosfata mikronezia Saharo.<br \/>\nSed kio okazos post kiam la minado fini\u011dos? Nauranoj konsideras pri<br \/>\ntio, ke ili importus grundon por rekulturado de sia insulo, eble el<br \/>\nkelkmil kilometrojn distanca A\u016dstralio. Sed tio estus eksterordinare<br \/>\nmalfacila kaj precipe multekosta entrepreno. Tiel multekosta, ke \u011di<br \/>\nsuperas e\u0109 povojn de ri\u0109ega bankkonto de la naura registaro. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed ne temas nur pri importado de<br \/>\ngrundo iam en estonteco. Jam nun oni devas al tiu \u0109i insulo,<br \/>\n\u0109irka\u016data de amasego da akvo, importi \u011duste akvon: trinkeblan<br \/>\nakvon. Anka\u016d el A\u016dstralio. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">(Noto: La libro estis<br \/>\nverkita, kiam Nauro havis 8 000 lo\u011dantojn. Lasta indiko el la jaro<br \/>\n2005 estas 13 000 lo\u011dantoj.)<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Nauranoj estas unu el<br \/>\nla frondoj de la mikronezia arbo. Ora, ri\u0109e floranta frondo. \u0108u<br \/>\nekkomprenas ri\u0109aj al malpli ri\u0109aj, \u0109u ili malfermos la pordegojn<br \/>\nde sia ora insulo kaj etendos manojn al la cetera Mikronezio? A\u016d \u0109u<br \/>\nili plu persistos en sia malpermesita paradizo?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">El la libro de d-ro<br \/>\nMiloslav Stingl \u201eTra nekonata Mikronezio\u201c elektis kaj<br \/>\nesperantigis Lubom\u00edr St\u0159eda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La<br \/>\nmalbono<\/b><\/span> <span style=\"font-size: large;\"><b>ne<br \/>\nekzistas<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Unu profesoro en iu<br \/>\nuniversitato demandis studentojn: \u201e\u0108u la dio kreis \u0109ion sur la<br \/>\ntero?\u201c Unu el la studentoj respondis \u201eJes.\u201c La profesoro denove<br \/>\ninsistis: \u201e\u0108u vere \u0109ion? \u0108u anka\u01d4 malbonon? Do, poste fakte la<br \/>\ndio ne estas bona, la dio estas malbona!\u201c La studentoj silentis. La<br \/>\nprofesoro estis kontenta pri si mem. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed iu alia studento<br \/>\nali\u011dis por demandi. \u201eSinjoro profesoro, \u0109u mi rajtas starigi<br \/>\ndemandon?\u201c \u201eKompreneble,\u201c jesis la profesoro. La studento<br \/>\nekstaris kaj demandis: \u201e\u0108u ekzistas malvarmo?\u201c \u201eCerte, stranga<br \/>\ndemando, \u0109u al vi neniam malvarmas?\u201c La studentoj ekridis. La<br \/>\nstudento da\u01d4rigis: \u201eReale, sinjoro, la malvarmo ne ekzistas. La\u01d4<br \/>\nreguloj de la fiziko, malvarmo estas nur manko de varmo. Homon kaj<br \/>\nobjektojn ni povas science priskribi kaj mezuri iliajn varmecon,<br \/>\nvarmecan energion, sed neniam radiadon de malvarmeco. La nocion<br \/>\n\u201emalvarmo\u201c oni kreis, por ke ni povu priskribi, ke ni sentas<br \/>\nmankon de varmo.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La studento parolis<br \/>\nplu: \u201eSinjoro profesoro, \u0109u ekzistas mallumo?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Kompreneble, ke<br \/>\nekzistas,\u201c respondis la profesoro. \u201eNe, same, anka\u01d4 la mallumo<br \/>\nne ekzistas. Reale estas mallume danke al neesto de la lumo. Lumon<br \/>\noni povas esplori, sed mallumon oni mezuri ne povas. La mallumo ne<br \/>\nhavas sian mezurilon. Mallumo estas nur vorto, kiun elpensis homoj<br \/>\npor nomi mankon de lumo.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La junulo donis sekvan<br \/>\ndemandon: \u201eSinjoro, \u0109u vere ekzistas malbono?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La profesoro penseme<br \/>\nrespondis: \u201eNu, certe, \u0109iutage okazas malbono. Homoj estas<br \/>\nagresemaj, fiagas, perfortas, \u0109io estas manifesto de la malbono.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La studento respondis:<br \/>\n\u201eLa malbono ne ekzistas, sinjoro. \u011ci estas manko de bono, manko de<br \/>\namo en la koro de homo. La malbono ekestas same kiel malvarmo kaj<br \/>\nmallumo.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La profesoro eksilentis<br \/>\nkaj sidi\u011dis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Onidire, la juna<br \/>\nstudento estis Albert Einstein.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La\u01d4 materialoj de<br \/>\n\u201eBrn\u011bnsk\u00e1 tiskov\u00e1 misie, o.s\u201c.-sendis J.Drahotov\u00e1<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Ne<br \/>\nforpelu vagantajn hundetojn<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">M<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-1-2012_html_m6a100550.png\" alt=\"\" width=\"203\" height=\"113\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>aljuna,<br \/>\ntre lace aspektanta hundo anta\u016d nelonge venis en mian korton. \u011ci<br \/>\nestis bone nutrita kaj la\u016d la bela kolrimeno kaj pureco de la pelto<br \/>\nestis evidente, ke pri \u011di oni bone zorgas. \u011ci amike skuis voston<br \/>\nkaj kun stulta rideto, kiujn scipovas nur hundoj, \u011di venis humile al<br \/>\nmi kaj mi povis \u011din karesi sur la kapo. \u011ci estis feli\u0109a, ke mi ne<br \/>\nrifuzis \u011din kaj sekvis min hejmen.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La hundo pa\u015dis<br \/>\nmalrapide tra la koridoro nur flarante al proponita franda\u0135o; \u011di<br \/>\nekku\u015dis sur la tapi\u015don en la angulo kaj post momento \u011di ekdormis.<br \/>\nPost horeto de dormo \u011di ekstaris, denove amike vostumis kaj iris al<br \/>\nla pordo, kiun mi malfermis por \u011di. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Pluan tagon \u011di<br \/>\nrevenis, denove salutis min en la korto, eniris en la saman lokon en<br \/>\nla angulo kaj denove proksimume unu horon dormis. Tio ripeti\u011dis dum<br \/>\nkelkaj semajnoj&#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Scivolema mi skribis<br \/>\nmesa\u011don sur peceto de papero, kiun mi alfiksis sur \u011dian kolrimenon:<br \/>\n\u201eVolonte mi scius, kiu estas la posedanto de tiu \u0109i belega kaj<br \/>\nkara hundo kaj \u0109u vi scias, ke preska\u016d \u0109iam anta\u016dtagmeze \u011di<br \/>\nvenas en mian domon kaj unu horon \u0109i tie dormas?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La sekvantan tagon la<br \/>\nhundo denove venis dormi kun la respondo alfiksita sur la kolrimeno:<br \/>\n\u201e\u011ci nomi\u011das Bela kaj \u011di vivas en brua hejmo kun ses infanoj; du<br \/>\ninfanoj ankora\u016d ne estas trijara\u011daj &#8230;, \u011di klopodas nur ripozi<br \/>\nkaj dormi. \u0108u anka\u016d mi povus morga\u016d veni kun \u011di?\u201c<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">el\u0109e\u0125igis J. R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; &nbsp; ANTA\u016cEN 1\/20 Marto 2012 &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; Enhavo: Nauro, La malbono ne ekzistas, Ne forpelu hundetojn &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; &nbsp; Malpermesita paradizo &nbsp; En la sudorienta angulo de Mikronezio, tre proksime de la ekvatoro, situas insuleto havanta areon de 21,2 km\u02db, kies nomo en bu\u015doj de miloj da mikronezianoj i\u011dis e\u0109 sinonimo de [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1621","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1621","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1621"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1621\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6451,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1621\/revisions\/6451"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1621"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1621"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1621"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}