{"id":1579,"date":"2011-11-19T20:12:24","date_gmt":"2011-11-19T18:12:24","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-4-2011\/"},"modified":"2018-07-21T11:18:34","modified_gmt":"2018-07-21T09:18:34","slug":"antauen-4-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-4-2011\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 4\/19  NOVEMBRO 2011"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_22860447.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: small;\"><b>4\/19\u00a0 <\/b><b><\/b>NOVEMBRO 2011<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo: <\/b>Pavel Sittauer, SET Lan\u010dov<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>I<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_m3c61e314.jpg\" alt=\"\" width=\"416\" height=\"249\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ntervjuo<br \/>\nal la estro de SET Lan\u010dov<\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108iun printempon, kiam mi ricevis prospektojn pri diversaj someraj restadoj kaj renkonti\u011doj, mi rememoras miajn na\u016d libertempojn, kiam miaj infanoj estis ankora\u016d malgrandaj, ni ne havis multe da mono kaj ni \u011doje ali\u011dadis al la malmultekosta Somera Esperanta Tendaro (SET) Lan\u010dov \u0109e la Vranov-valbara\u0135o, kie ni, la tuta kvarpersona familio lernis Esperanton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Kaj al la fondinto kaj konstanta estro de SET, Pavel Sittauer, mi metis anta\u016d nelonge kelkajn demandojn. Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Diru al mi, kara<\/b><b> <\/b>Pa\u016dlo, kial kaj kiam vi fari\u011dis esperantisto?<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kaj \u0109u la\u016d<\/b><b> <\/b>prof. Kilian vi estas denaska esperantisto? Kial?<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mia patro kaj la profesoro Theodor Kilian estis esperantistoj kaj amba\u016d instruis en la urbo T\u0159eb\u00ed\u010d. Ili ofte por konversacii en Esperanto vizitis unu la alian. Kiam pa\u0109jo posttagmeze foriris al sia amiko, li prenis ofte infan-\u0109areton kun mi. Kiam la profesoro min alparolis, li ridis. Certe pro tio li pensis, ke mi Esperanton komprenas. Mia pa\u0109jo estis \u0109e\u0125a germano. Do li min \u0109iam alparolis a\u016d germane a\u016d Esperante.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u vi poste kun la patro<\/b><b> <\/b>konversaciis en Esperanto? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tion mi vere ne memoras. Mi certe nur respondadis liajn demandojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u la amikeco<\/b><b> <\/b>inter prof. Kilian kaj via patro da\u016dris longe? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Jes, la amikeco restis.<br \/>\nSed ni translo\u011di\u011dis al la urbo Zl\u00edn. Mia patro instruis lingvojn \u0109e eksperimenta lernejo de Ba\u0165a. Kiam venis la anta\u016dmilita tempo, mia patro organizis subskriban proteston kontra\u016d sinjoro Henlein, parlamentano kaj gvidanto de la sudetogermana partio. Post la alveno de nazianoj al nia respubliko la patro estis punita de ili. Li devis instrui \u0109e la vila\u011da germana lernejo en \u015creflov\u00e1 en la regiono de Znojmo. (Tiu \u0109i vila\u011do hodia\u016d nomi\u011das Z\u00e1les\u00ed). De tie li devige militservis. Dum la militservo li trovis en ukraina urbo sian unuan E-korespondanton. Neniu ilin komprenis. Pro tio ili amba\u016d estis ekzekutitaj kiel spionoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>K<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_2819e6df.jpg\" alt=\"\" width=\"110\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>iam<\/b><b> <\/b>vi do fakte esperantisti\u011dis? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La mondmilito fini\u011dis komence de majo en la jaro 1945. En la fino de majo mi ekskolti\u011dis. En la j.1947 mi kun kelkaj geskoltoj partoprenis la 2-an postmilitan E-kurson, kiun gvidis prof. Kilian. Ankora\u016d dum la kurso ni geskoltoj starigis fondan grupon de Skolta E-ligo. Ni estis \u0109irka\u016d 30-persona grupo. Kaj mi, tiam 13-jara\u011da knabo, fari\u011dis estro de la grupo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kia estis via<\/b><b> <\/b>aktiveco? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Unue ni volis perfekti\u011di en Esperanto. Pro tio nin ofte vizitadis prof. Kilian kaj aliaj spertuloj de la E-klubo en T\u0159eb\u00ed\u010d. Kelkaj membroj jam komencis korespondi pere de Esperanto. Plej multe Olga Hrube\u0161ov\u00e1, mia estonta edzino. \u015cia korespondanto estis Geraldo Mattos el Brazilo, estonta akademiano. Kaj ni anka\u016d varbis ceterajn skoltojn al nia movado.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kaj kio okazis<\/b><b> <\/b>pli malfrue? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La komunistoj likvidis skoltismon. Mi do vizitis la kulturan inspektiston de la distrikta nacia komitato, Fr. Sedl\u00e1\u010dek, kiu estis esperantisto, kaj petis lin organizi \u0109e la E-klubo anka\u016d E-junularon. Kaj li konsentis. El likviditaj skoltaj grupoj alvenis al nia junularo \u0109irka\u016d 200 membroj. \u0108iuj grupoj devige studis dum siaj kunvenoj Esperanton. Tio da\u016dris du jarojn! Poste venis la tempo, kiam multaj volis tendumi. Do mi denove vizitis s-anon Sedl\u00e1\u010dek (inspektiston de kulturo) por demandi lin, \u0109u ni povas tendumi! &#8211; Vi povas, sed vi devas en la tendaro studi Esperanton.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u la rezulto estis la komenco<\/b><b> <\/b>de SET? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Jes. Sed venis demando, kiu SET-on organizos. Nur mi studas, do nur mi havas tempon. Sed mi estis de la tuta komitato la plej juna &#8211; precize mi jam fari\u011dis plenkreska. De skoltismo mi sciis, kion oni devis fari. Unue trovi bonan herbejon, kie en proksimo estas puteto kun trinkebla akvo.<br \/>\nA\u0109eti \u0109e segejo malmultekostajn lignotabulojn, el kiuj la infanoj konstruos subkonstrua\u0135ojn. Kaj poste pruntepreni de iu tendojn. Ni fine sukcesis. Sed la tendoj estis diversaj. Estis malnovaj \u0109e\u0125aj, estis germanaj el kolora tolo. La lo\u011dantoj devis por \u0109iu tendo konstrui alian subkonstrua\u0135on. Por tendara forno ni devis havi kuiran tubon. Per traktoro oni senpage alveturigis lignotabulojn de segejo.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u senpage? <\/b><\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108ar en la apuda vila\u011do Z\u00e1les\u00ed mi dum la milito lo\u011dis, mia amikino faris tion senpage. Do plej malfacile estis konstrui el \u015dtonoj kaj koto la fornon kun tubo. Tion mi devis konstrui mem! Kaj miru! La unuan fojon mi tion faris kaj oni povis en \u011di baki bu\u0125tojn! En la sama loko \u0109e la golfo de Chvaletice ni tendumis jam en tri etapoj en la jaro 1955. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>K<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_m5975be8a.jpg\" alt=\"\" width=\"271\" height=\"171\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ial<\/b><b> <\/b>en tri etapoj?<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_m72ea7f53.jpg\" alt=\"\" width=\"192\" height=\"140\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Pri Esperanto tiam interesi\u011dis ne nur infanoj, sed anka\u016d pli a\u011daj homoj el la tuta respubliko. Kaj<br \/>\ngrava fakto estis, ke por a\u0109eti nutra\u0135ojn oni ne plu bezonis kuponojn.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u la tendaro<\/b><b> <\/b>okazis sen incidentoj?<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tute ne! Venis kontroli min la \u0109efoj de pionira organizo! Kaj kion ili tuj ekvidis? Sur unu tendo la nuna akademia pentristo Kreml\u00e1\u010dek pentris kapon de indiano kun diademo. Terure! Tio estas okcidenta maniero! Ili poste kantis por ni novajn kantojn el Sovetunio pri Stalin ktp. Kaj fine oni demandis nin: Kion vi ankora\u016d \u015datas? Kaj unu tendarano ekkriis: Ni volus \u0135azmuzikon! Denove terura afero! \u0134azo venis el okcidento! Estis pli da incidentoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108ar vi estis<\/b><b> <\/b>organizanto, \u0109u neniu punis vin? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Ho jes! Vi estis instruisto! Kial vi permesis tion? Kial vi permesis, ke duono de la tendaranoj vizitis diman\u0109e pre\u011dejon!? Por mi estis feli\u0109o, ke mi a\u016dtune soldatservos. Mia anstata\u016danto, Jaro Habe\u0161 devige iris por unu jaro labori al uranminejoj en P\u0159\u00edbram. Sed li post unu jaro revenis hejmen kaj tuj dum majo organizis la E-tendaron \u0109e la rivero Jihlavka. Beda\u016drinde ali\u011dis nur 17 homoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kaj \u0109u vi,<\/b><b> <\/b>Pa\u016dlo, aktivis pri Esperanto dum soldatservo? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">J<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_71f3d7b3.jpg\" alt=\"\" width=\"108\" height=\"198\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>es, kompreneble. La unuan jaron oni sendis min al soldata kemia lernejo en Jarom\u011b\u0159. Tie ni estis de diversaj batalionoj mez- a\u016d altlernejanoj. Mi havis Esperantan rondeton, la duan jaron mi servis en P\u00edsek. Mi kun kelkaj amikoj vizitadis la E-klubon, kiun gvidis Libor K\u0159iv\u00e1nek kun sia edzino Radka. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En P\u00edsek okazis al mi unu \u015derca okaza\u0135o.Vokis min kapitano Ko\u0159\u00ednek de la 2-a grupo. Kion li volis de mi? La\u016d soldata maniero mi prezentis min. Li \u015dlosis la pordon, diris \u201esidi\u011du, ser\u011dento\u201c kaj komencis: \u201emi a\u016ddis, ser\u011dento, ke vi instruas niajn ciganojn legi kaj skribi. Vi instruos Esperanton al mi, \u0109u?\u201c <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi estis \u015dokita. \u201eJes, kamarado kapitano, mi instruos vin pri Esperanto\u201c. Kaj li rakontis al mi: \u201eMia edzino lernas Esperanton. \u015ci ricevadas leterojn de diversaj viroj el la tuta mondo kaj mi ne komprenas ilin. Kaj mi volas kompreni\u201c. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Ekde tiu tempo mi sentis min kiel ia turka pa\u015dao. Li balda\u016d Esperante parolis. La soldatservo fini\u011dis kaj mi komencis organizi novan SET-on en la jaro 1958. Kia estis mia granda surprizo! Kpt. Ko\u0159\u00ednek konstruigis \u0109e la rivero Vltava el grandaj tendoj la duan tendaron kaj anka\u016d kun soldata kuirejo. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u vi, Pa\u016dlo,<\/b><b> <\/b>revenis al via loko \u0109e la golfo de Chvaletice? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tute ne. La lokon ni vizitis dum januaro. Kaj sur nia herbejo iu konstruis kabanojn. Ni do transiris la frosti\u011dintan golfon al la dua flanko kaj trovis novan lokon en la Ar\u011denta golfo de Lan\u010dov. En la jaro 2008 mi festis sur tiu loko 50-jaran jubileon de la tendaroj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kaj kio okazis<\/b><b> <\/b>poste? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Komence de la 60-aj jaroj mi fari\u011dis membro de \u0108e\u0125oslovaka E-komitato. Kaj pli poste membro de \u0108e\u0125a E-Asocio. En la jaro 1952 la komunista registaro likvidis \u0108EA. Kompreneble la esperantistoj ne estis kontentaj kaj volis ian centron. Finfine ili sukcesis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En, \u015dajnas al mi, la jaro 59 estis fondita \u0109e kleriga instituto \u0108e\u0125oslovaka E-instituto. Mi fari\u011dis \u011dia membro. Estris \u011din d-ro Jerm\u00e1\u0159, sekretario fari\u011dis Franti\u0161ek Svit\u00e1k. Amba\u016d kelkfoje vizitis SET-on. El la membroj mi rememoras prof. Kilian, d-ron Tvaro\u017eek el Bratislava kaj d-ron Iz\u00e1k el Martin. Post iom da tempo, en la jaro 1969, la E\u2013instituto i\u011dis la memstara \u0108e\u0125a E-Asocio. Anka\u016d en \u011di mi estis membro! <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>K<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_4833c6a9.jpg\" alt=\"\" width=\"472\" height=\"210\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>iam<\/b><b> <\/b>vi, Pa\u016dlo, anstata\u016digis la tendojn per kabanoj? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tio ne estis facila afero. Sed en la jaro 1968 mi sukcesis a\u0109eti por 5000 K\u010ds la unuan kabaneton. La venontan jaron ni jam havis kvin samajn. El a\u0109etita materialo konstruis ilin dum vintro s-ano Lada Bala.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Kaj iom poste viaj Pardubicanoj sub la gvido de Karel Franc konstruis pluajn dek. Entute ni havis 15 kabanojn, \u0109iu por kvar homoj. 60 personoj povis en ili lo\u011di. Sed, sed. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La kabanoj estis sufi\u0109e malgrandaj. Sed unue ni bezonis \u0109efan kabanon. Tiu, kiun ni havis de la jaro 1959, ne sufi\u0109is. Helpis s-ano Sedl\u00e1\u010dek. De kie li ricevis 140 000 K\u010d, mi jam forgesis. Sed sufi\u0109e grandan kabanon ni kun niaj knaboj ekkonstruis kaj malanta\u016d la kabano grandan kuirejon el konstruaj paneloj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">U<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_54f6ce8b.jpg\" alt=\"\" width=\"330\" height=\"211\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>nu nia membro, radioamatoro, kiu pere de Esperanto dank\u00b4 al radio korespondas kun la tuta mondo, fari\u011dis en la politika sfero la unua viro de la sudmoravia regiono. Mi veturis al li kaj petis lin pri helpo. Kaj li helpis.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">De sudmoravia voja\u011doficejo ni ricevis por a\u0109eti kabanojn preska\u016d duonmilionon da kronoj. Ni la kabanojn a\u0109etis kaj mem konstruis. Tio ne estis facila afero. Kaj poste? Por ekipi ilin, la entrepreno donis al ni ankora\u016d du milionojn. La kabanojn ni ekkonstruis en la jaro 1980. Dudek kvar kabanojn ni mem konstruis du jarojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kaj<\/b><b> <\/b>kiel aspektas la tendaro nun?<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Vi do scias, ke venis nova, por la tuta nacio pli bona tempo. Komunistoj foriris al diablejo. La mondo malfermi\u011dis al \u0109iuj, kiuj havas monon. Ni volis anka\u016d helpi. Ni komencis instrui diversajn fremdajn lingvojn por helpi al nia popolo voja\u011di eksterlanden. \u0108i-jare ni instruis beda\u016drinde nur Esperanton, la germanan kaj anglan lingvojn. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kio okazos en<\/b><b> <\/b>estonto pri SET? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Vere mi ne scias. Ni, organizantoj jam de jaro al jaro pli a\u011das. Gvidi kaj instrui dum dek kvar tagoj estas iom pli facile ol jam de a\u016dtuno la tendaron organizi! Kaj mi? Mi jam vere bezonus labori nur en nia \u011dardeno. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Sed tamen vi<\/b><b> <\/b>havas sufi\u0109e da kunlaborantoj.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tute ne. La plej bona kunlaborantino estas mia edzino. \u015ci organizis kun mi jam la unuan SET-on en la jaro 1952. Anka\u016d multe helpas V\u011bra Podhradsk\u00e1 kaj Mirek Malovec. Kaj por ke mi ne forgesu, nun helpas anka\u016d miaj genepoj. De la jaro 1958 zorgis pri instruistaro via samurbano Karel Franc kaj Dieter Berndt \u2013 \u201e\u010cenda\u201c el Berlino. Li anka\u016d tradukis Esperanten la libron de Jaroslav Foglar \u201eLa knaboj de kastora rivero\u201c, kiun ni eldonis okaze de la UK en Prago en la jaro 1996. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>\u0108u vi rememoras<\/b><b> <\/b>iajn pluajn instruistojn? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En la unua demando vi diris, kial vi kun la tuta familio vizitadis Lan\u010dov. Sed vi forgesis aldoni, kiom foje vi en Lan\u010dov anka\u016d instruis. En SET komencis instrui anka\u016d s-ano Bala. Sed balda\u016d mi uzis liajn kvalitojn por alia celo. Kiam mi ricevis monon por ekipi la tendaron, faris \u0109ion li.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_6ee3fb8f.jpg\" alt=\"\" width=\"192\" height=\"149\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Mi rememoras anka\u016d s-anojn Th. Kilian, Vuk Echtner kaj Jar. Ma\u0159\u00edk, \u0109e kiuj mi en la jaro 1955 fari\u011dis instruisto. Ekzemple s-ano Josef Vondrou\u0161ek instruis literaturon kaj historion de Esperanto en 32 etapoj. Fr. Sedl\u00e1\u010dek instruis 25 foje. \u0108iun jaron dum sia vivo venis por instrui Draho\u0161 Ko\u010dvara, lia frato Vlast\u00edk, Josef Chvosta, d-ro Horsk\u00fd, in\u011d. Felix, V\u00e1clav Pecho\u010d kaj ceteraj. Kaj nun en lasta tempo? Mi ne povas forgesi geedzojn Filip, Mirek Malovec, Bohou\u0161 Hodovsk\u00fd&#8230;.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_318ee322.jpg\" alt=\"\" width=\"2\" height=\"2\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"BOTTOM\" border=\"0\" \/><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_318ee322.jpg\" alt=\"\" width=\"2\" height=\"2\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"BOTTOM\" border=\"0\" \/><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Kaj<\/b><b> <\/b>\u0109u venadis anka\u016d eksterlandanoj? Kaj via \u011demeli\u011do kun la bulgara<b> <\/b>Velingrad? <\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La unua eksterlandano venis en la jaro 1955 de Svedio. Poste venis homoj de 5 kontinentoj. Venis anka\u016d japano Kei Kurisu. Li tradukis al japana lingvo el Esperanto nian \u201eAvineton\u201c de Bo\u017eena N\u011bmcov\u00e1. Venis s-ano Du Temple el Kanado kaj forveturigis de la tendaro sian estontan edzinon. Poste ili amba\u016d kelkfoje revenis anka\u016d kun infanoj. En la jaro 1982 ni subskribis \u011demeli\u011don kun la E-klubo en Velingrad. De tiu jaro \u0109iujare venis al SET \u0109irka\u016d 20 geknaboj. Mi mem estis en Velingrad kvinfoje. La estro de la E-klubo en Velingrad Manol Colev \u011disvivis 102 jarojn. Ankora\u016d foje mi \u015datus Velingrad viziti por doni al lia tombo bukedon da rozoj.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: large;\"><i><b>Miaj filinoj<\/b><b> <\/b>\u015datas vizitadi renkonti\u011don de estintaj partoprenintoj, kiu okazas<b> <\/b>\u0109iam \u0109e la fino de 14-tagaj kursoj.<\/i><\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Jes, tre \u011dojigas min, ke niaj eks-tendaranoj \u015datas revenadi en nian medion por rememori pasintajn jarojn kaj amuzi\u011di \u0109e granda tendarfajro.<\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-4-2011_html_b82f05e.jpg\" alt=\"\" width=\"481\" height=\"168\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Kara Pavel, kion<\/b><b> <\/b>deziri al Vi? Kvankam nuntempe la homoj preferas lukson kaj komforton<b> <\/b>dum siaj libertempoj, mi opinias, ke ankora\u016d trovi\u011dos homoj, kiuj<b> <\/b>\u015datas la skoltan manieron, tendarfajrojn, kantojn \u0109e gitaro a\u016d<b> <\/b>harmoniko kaj simplan nutradon en proksimeco de granda lago en la<b> <\/b>sudo de la Moravia regiono en amikeca medio. Kaj al Vi kaj al Via<b> <\/b>familio mi deziras multe da sano kaj kontento, ke Viaj posteuloj<b> <\/b>helpu en pluaj sukcesaj tendaroj kaj mi dankas al Vi por Viaj<b> <\/b>respondoj. <\/span><\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Jarmila R\u00fdznarov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\"><b><br \/>\n<\/b><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 4\/19\u00a0 NOVEMBRO 2011 \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 Enhavo: Pavel Sittauer, SET Lan\u010dov \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 Intervjuo al la estro de SET Lan\u010dov \u0108iun printempon, kiam mi ricevis prospektojn pri diversaj someraj restadoj kaj renkonti\u011doj, mi rememoras miajn na\u016d libertempojn, kiam miaj infanoj estis ankora\u016d malgrandaj, ni ne havis multe da mono kaj ni \u011doje ali\u011dadis al la malmultekosta Somera [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,43],"tags":[],"class_list":["post-1579","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-novajoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1579","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1579"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1579\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6452,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1579\/revisions\/6452"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1579"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1579"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1579"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}