{"id":1577,"date":"2011-07-19T20:12:19","date_gmt":"2011-07-19T18:12:19","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-2-2011\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:41","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:41","slug":"antauen-2-2011","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-2-2011\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN  2\/19 Junio 2011"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-2_2011_html_22860447.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN\u00a0 <\/b><span style=\"font-size: small;\"><b>2\/19 Junio 2011<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo: E-renkonti\u011do en S\u00e9te, La<br \/>\nvivo<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>INTERNACIA<br \/>\nRENKONTI\u011cO DE ESPERANTO<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>\u0108E<br \/>\nMEDITERANEO<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\">22-a \u2013<br \/>\n26-a de aprilo 2011<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">\u011ci okazis \u0109e la Mediteranea<br \/>\nmaro en la urbo Seto (S\u010dte). \u011ci estis bone organizita. La aran\u011don<br \/>\npartoprenis \u0109irka\u016d kvarcent esperantistoj ne nur el Francio, sed<br \/>\nanka\u016d el foraj landoj. Venis gastoj el Japanio, Kubo, Nepalo, Rusio<br \/>\nkaj el aliaj e\u016dropaj landoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Times,serif;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-2_2011_html_m64e980b2.gif\" alt=\"\" width=\"264\" height=\"197\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\nina\u016dguron \u0109eestis la<\/span> <span style=\"font-family: Times,serif;\">urbestro kaj<br \/>\nla vicurbestro de Seto. La urbestro s-ro Fran\u00e7ois Commeinhes<br \/>\nbonvenigis nin kaj deziris al \u0109iuj agrablan restadon. Poste sinsekve<br \/>\nsalutis la publikon reprezentantoj de diversaj organiza\u0135oj kaj<br \/>\nesperantistoj el la \u0109eestantaj landoj. Sekvis invito al honorvino.<br \/>\n\u0108e la strando ni komune foti\u011dis. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La aran\u011do okazis ne tre<br \/>\nmalproksime de la urbocentro en la familia feriejo \u201cLe Lazaret\u201d.<br \/>\nTie estis \u0109io necesa por akcepti la partoprenantojn. Ri\u0109a taga,<br \/>\nvespera kaj ekskursa programoj kontribuis al bona etoso dum kvin<br \/>\ntagoj plenumante la dezirojn de \u0109iuj \u0109eestantoj. La propono de<br \/>\nprelegoj estis abunda. Kompreneble (kiel ofte okazas en \u0109iuj<br \/>\nE-aran\u011doj) ne eblis \u0109eesti \u0109iujn programerojn \u0109ar pluraj okazis<br \/>\nsamtempe. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Kunvenis kaj kunsidis<br \/>\nEsp\u00e9ranto-France, Sat-Amikaro, Fervojistoj, FET, EDE kaj aliaj. \u0108iuj<br \/>\nasocioj kaj laborgrupoj havis eblon labori kaj diskuti pri siaj<br \/>\nagadoj kaj organizaj aferoj. Okazis KER-ekzamenoj. Ni spektis<br \/>\npremieron de interesa dokumenta filmo pri Esperanto. Plue ni eksciis,<br \/>\nkiel Esperanto helpis al migranto el Kongo al Francio por ricevi<br \/>\npolitikan azilon. Sekvis diskuto pri helpo al rifu\u011dintoj en tiu \u0109i<br \/>\nne facila situacio. La japanino Sanpei Keiko parolis pri la anta\u016d<br \/>\nnelonge okazinta tertremo kaj cunamo en Sendai. S-ro Narenda Raj<br \/>\nBhattarai el Nepalo rakontis pri sia lando, respondis al multaj<br \/>\ndemandoj kaj invitis al la Internaciaj Himalajaj Renkonti\u011doj, kiuj<br \/>\nokazas \u0109iun duan jaron.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Pri la E-edukado \u0109e Interreto<br \/>\nparolis kaj la atelieron pri Vikipedio gvidis Marek Blahu\u0161 el \u0108e\u0125io.<br \/>\nFervojistoj parolis pri vagonara signalado kaj Andr\u00e9 Mirc prezentis<br \/>\nmallongan dokumenton pri la rapideco de trajnoj. La humuron en verkoj<br \/>\nde Lorjak kaj Beaucaire prezentis \u0134ak le Puil, pri Ker-ekzamenoj<br \/>\ninformis Katalin Kov\u00e1ts, pri Majaaj kulturo kaj kalendaro Philippe<br \/>\nChavignon, pri Kubo Maritza Gutierrez Gonz\u00e1lez, pri la lasta verko<br \/>\nde Jules Verne Abel Montagut, pri peresperanta solidareco en Bosnio<br \/>\nparolis Senad \u0108oli\u0109. Pri langvedoka historio informis kaj bildojn<br \/>\nprezentis Arno Lagrange. Okazis forumo pri la okcitana lingvo kaj<br \/>\naliaj interesaj programeroj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-2_2011_html_m44776a8a.gif\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"180\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la interkona vespero<br \/>\nakordion ludis Famo. Li anka\u016d akompanis koncerton de Jacques Yvart.<br \/>\nEn la urba salono \u201cBras-sens\u201d la fama kataluna ensemblo Kaj Tiel<br \/>\nPlu kaj la frisa ensemblo Kapriol\u2019 kantis kaj vigle dancigis la<br \/>\n\u0109eestantojn. La etoso esti\u011dis pla\u0109a kaj gaja.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La lastan adia\u016dan vesperon ni<br \/>\nspektis tri programerojn: La Teatra Trupo de Tuluzo prezentis<br \/>\n\u201cGrandioza Kongreso\u201d verkitan de Rikardo Cash. Patric ofertis al<br \/>\nni serion da okcitanaj kantoj. JoMo prezenti\u011dis unuafoje kun la<br \/>\nmuzikistoj kaj dancensemblo Solni\u015dka. \u011ci estis admirinda kaj<br \/>\nneforgesebla slavecstila spektaklo kaj cigana etoso per kiuj fini\u011dis<br \/>\nla lasta vespero.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Okazis pluraj duontagaj<br \/>\nekskursoj. Eblis promeni sur la monteto \u201cSaint-Clair\u201d kaj \u011dui<br \/>\nbelan panoramon de la urbo a\u016d \u015dippromeni en la haveno de Seto kaj<br \/>\nspekti fi\u015da\u016dkcion la\u016d nuna moderna elektronika maniero. En Cap<br \/>\nd\u2019Agde ni vizitis lokan muzeon kun kolekto de trovita\u0135oj en akvo<br \/>\nkaj poste la nigran strandon el bazalteroj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la lunda tuttaga ekskurso<br \/>\nni malkovris la Sudan Kanalon, navigis sur \u011di per \u015dipo trapasante<br \/>\nplurajn kluzojn kaj admiris la \u0109irka\u016dan pejza\u011don dum bongusta<br \/>\ntagman\u011do. Poste ni a\u016dskultis historion de vinberkultivado kaj<br \/>\ngustumis plurajn specojn de lokaj vinoj. \u0108e la fino de la ekskurso<br \/>\nni promenis en resta\u0135oj de opidumo (antikva fortikigita loko per<br \/>\nremparo kaj fosa\u0135o) kaj trarigardis muzeon pri arkeologia\u0135oj. Alia<br \/>\nsamtaga ekskurso gvidis la interesatojn al Eta Kamargo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-family: Times,serif;\">D<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-2_2011_html_m3a24397b.gif\" alt=\"\" width=\"231\" height=\"154\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>um<br \/>\nla marda<\/span> <span style=\"font-family: Times,serif;\">tuttaga ekskurso ni voja\u011dis<br \/>\nper vaportrajno tra la pitoreskaj cevenaj montetoj de Anduze \u011dis St.<br \/>\nJean-du-Gard. Tie ni tagman\u011dis ka\u015dtanajn speciala\u0135ojn en belstila<br \/>\nrestoracio. Sekvis vizito al ekzotika bambuejo. Admirindaj estis ne<br \/>\nnur bambuaj aleoj kaj arbaro, gigantaj sekvojoj kaj palmoj, sed anka\u016d<br \/>\nmultaj belaj floroj, kaktoj kaj bonsajoj en aparte bela naturo. Laste<br \/>\nni vizitis muzeon pri historiaj kamparanaj tradicioj, pri produktado<br \/>\nde silko, bredado de silkra\u016dpoj kaj krome ni vidis aliajn interesajn<br \/>\na\u0135ojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En la ampleksa kaj belaspekta<br \/>\nbro\u015duro ni trovis, krom la programo de la renkonti\u011do kaj praktikaj<br \/>\ninformoj, mapojn pri la urbo kaj la loko kie ni estis, historion de<br \/>\nla regiono Langvedoko, informojn pri la urbo kaj \u011dia \u0109irka\u016da\u0135o<br \/>\nkaj raportojn pri aliaj alloga\u0135oj de la regiono. Estis eldonitaj<br \/>\nE-bildkartoj, po\u015dt- kaj glumarkoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum la libera tempo eblis<br \/>\nrigardi kaj a\u0109etumi en bone provizita libroservo. \u011cin prizorgis<br \/>\npluraj asocioj. Oni ekspoziciis multan materialon por vendi: librojn,<br \/>\nmuzikdiskojn, bildkartojn, glumarkoj, insignojn kaj aliajn kutimajn<br \/>\nesperanta\u0135ojn. La elekto estis abunda kaj varia.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\"><span style=\"font-size: medium;\">La bona ideo<br \/>\nefektivigi komunan renkonti\u011don de pluraj Esperanto-asocioj<br \/>\nplensukcesis. Ni \u0109iuj \u011duis agrablan restadon, e\u0109 se la suno ne<br \/>\n\u0109iam favoris nin.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>Liba Gabalda<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La<br \/>\nvivo<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Se vi hodia\u016d matene<br \/>\nelliti\u011dis pli sana ol malsana, vi estas pli feli\u0109a ol miliono da<br \/>\nhomoj, kiuj ne \u011disvivos la venontan semajnon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Se vi neniam batalis<br \/>\ndum milito, ne ekkonis la solecon en malliberejo, agonion de<br \/>\nsuferigatoj a\u016d malsaton, vi estas pli feli\u0109a ol 500 milionoj da<br \/>\nhomoj de nia mondo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Se vi rajtas konfesi la<br \/>\neklezion sen timo pri la minaco, ke vi estos arestita a\u016d mortigita,<br \/>\nvi estas pli feli\u0109a ol tri miliardoj da homoj en la mondo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Se vi havas ion por<br \/>\nman\u011di en la fridujo, se vi estas vestita kaj vi havas tegmenton kaj<br \/>\nliton, vi estas pli ri\u0109a ol 75% de la mondlo\u011dantoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Se vi havas bankkonton<br \/>\na\u016d iom da mono en la monujo, vi apartenas al ok procentoj de<br \/>\nbonstatuloj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><i>Se vi legas tiun \u0109i mesa\u011don, vi<br \/>\nestas benita duoble, \u0109ar \u2013 iu rememoris vin kaj vi ne apartenas al<br \/>\ndu miliardoj da homoj, kiuj ne scipovas legi!<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">F<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-2_2011_html_m1591438f.jpg\" alt=\"\" width=\"204\" height=\"144\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>oje<br \/>\niu diris: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Laboru, kvaza\u016d vi ne bezonus monon,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Amu, kvaza\u016d vi neniam estus<br \/>\ntrompita,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Dancu, kvaza\u016d neniu rigardus vin, <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Kantu, kvaza\u016d neniu a\u016dskultus,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Vivu, kvaza\u016d estus jam edeno en la<br \/>\nmondo. <b>Havu bon\u015dancan tagon!<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-size: small;\">De<br \/>\ninterreto el\u0109e\u0125igis M\u00ed\u015da Filip<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Antauen-2_2011_html_2ad98d75.jpg\" alt=\"\" width=\"264\" height=\"199\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Jarmila:<br \/>\n<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-size: small;\">Mi<br \/>\nvolis mian malnovan mansaketon <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-size: small;\">jam<br \/>\n\u0135eti en la cindrujon. Hundino Amy:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"LEFT\"><span style=\"font-size: small;\">Atendu<br \/>\niom, mi \u011din unue iomete malkudros. <\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; ANTA\u016cEN\u00a0 2\/19 Junio 2011 &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; Enhavo: E-renkonti\u011do en S\u00e9te, La vivo &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; &nbsp; INTERNACIA RENKONTI\u011cO DE ESPERANTO &nbsp; \u0108E MEDITERANEO &nbsp; 22-a \u2013 26-a de aprilo 2011 &nbsp; \u011ci okazis \u0109e la Mediteranea maro en la urbo Seto (S\u010dte). \u011ci estis bone organizita. La aran\u011don partoprenis \u0109irka\u016d kvarcent esperantistoj ne [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1577","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1577","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1577"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1577\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6454,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1577\/revisions\/6454"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1577"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1577"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1577"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}