{"id":1496,"date":"2009-12-17T20:01:00","date_gmt":"2009-12-17T18:01:00","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-3-4-2009\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:44","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:44","slug":"antauen-3-4-2009","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-4-2009\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 3-4\/17 DECEMBRO 2009"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_m43d10756.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN<\/b><b> <\/b><span style=\"font-size: small;\"><b>3-4\/17 DECEMBRO 2009<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo: <\/b>Ivo Lapena<br \/>\nAnta\u016dkristnaska vesperman\u011do<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Esperanta kato Romanco de Kristnaska<br \/>\ntago <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">***********************************************************<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>M<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_m7bbc8a43.jpg\" alt=\"\" width=\"164\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>emore<br \/>\nal<\/b><\/span> <span style=\"font-size: large;\"><b>Ivo Lapenna<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Prof. d-ro Ivo Lapenna<br \/>\n(1909-1987), kies centjari\u011don ni festis la 5-an de novembro 2009,<br \/>\nestis sendube la plej elstara inter la gvidantoj en la organizita<br \/>\nEsperanto-movado. Oni ofte ligas lian esperantistan karieron specife<br \/>\nkun Universala Esperanto-Asocio, kiun li gvidis en ties modernan<br \/>\ninstitucian formon. Sed lia kontribuo al la Movado superver\u015das la<br \/>\nlimojn de tiu institucia identeco.<\/span><\/p>\n<p>Lapenna estis la plej<br \/>\nelstara oratoro en la historio de la lingvo. Lia verko &#8220;Retoriko&#8221;,<br \/>\nkiu instruas la arton de parola persvadado, vicas inter la klasika\u0135oj<br \/>\npri tiu temo en iu ajn lingvo. Liaj paroladoj restas modeloj ofte<br \/>\na\u016dskultataj de sinsekvaj generacioj. La sukceso de lia retoriko en<br \/>\nMontevideo en 1954 estis venko ne nur por UEA, kiun li tie<br \/>\nreprezentis, sed anka\u016d por la parola persvadado, la sola akceptebla<br \/>\nbatalilo en serioza batalado por la paco.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Li multe laboris ne nur<br \/>\npor akceptigi kaj fortikigi la demokratian metodaron, sed anka\u016d<br \/>\nspecife por pliakrigi la retorikon kaj plivastigi la kapablon de<br \/>\npublikaj agantoj uzi \u011din efike. Multaj el ni ne memoras, ke li anka\u016d<br \/>\nfake okupi\u011dis pri la evoluigo de nia lingvo: en la Simpozio pri<br \/>\nata\/ita, libroforme organizita de la eldonejo Stafeto, gramatikis kun<br \/>\naliaj gramatikistoj anka\u016d Ivo Lapenna, tute kapable kaj senglite. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nTamen kompreneble<br \/>\nli specife apartenis al tute alia fako: li estis grava fakulo pri la<br \/>\ninternacia juro, kaj \u011duste surbaze de tiu sia faka kono li muldis la<br \/>\npostmilitan laborlinion de UEA. Lia sinenga\u011do sur la tereno de la<br \/>\nhomaj rajtoj kreis apartan profilon ne nur por UEA, sed \u011denerale por<br \/>\nla Esperanto-movado de post la dua mondmilito. Pro liaj klopodoj UEA<br \/>\njam ekde 1947 &#8211; unu jaron anta\u016d la formala adopti\u011do de la<br \/>\nUniversala deklaracio de homaj rajtoj en Unui\u011dintaj Nacioj &#8211;<br \/>\nenstatutigis la principon, ke la respektadon al homaj rajtoj UEA<br \/>\nrigardas kiel nepran anta\u016dkondi\u0109on por siaj laboroj. <\/span><\/p>\n<p>Al la<br \/>\nhodia\u016da generacio devus esti grave, ke li estis inter la unuaj, kiuj<br \/>\nen la batalo por konservi la malfortajn lingvojn kaj kulturojn<br \/>\nemfazis la koncepton de lingva genocido kiel juran batalilon. El la<br \/>\nperspektivo de la juro li prezentis analizon de la lingva geopolitiko<br \/>\nkaj bazis sur tio la pledadon por Esperanto kiel justa solvo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La principoj de tiu<br \/>\nanalizo akiras pli \u011denerale agnoskatan gravecon hodia\u016d, kiam multaj<br \/>\nkomentantoj iom post iom agnoskas la valoron de moralaj (anstata\u016d<br \/>\nnur de pragmatikaj) konsideroj en la agado sur la monda scenejo, kaj<br \/>\nkiam la vo\u0109oj de la neregistaraj organiza\u0135oj kiel portantoj de tiuj<br \/>\nmoralaj valoroj &#8211; foje opozicie al la foje senmoralaj \u015dtataj<br \/>\nsistemoj &#8211; pliforti\u011das en la internaciaj institucioj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\"><br \/>\nMi ne volas en tiel<br \/>\ngrava jubilea momento paroli \u0109efe pri la UEA-kariero de persono, kiu<br \/>\ntiel elstare skulptis tutan \u0109ielpejza\u011don por la lingvanaro kiel<br \/>\ntuto: tro mallar\u011de limigi lin al nia asocio donus la impreson, ke ni<br \/>\nvolus iel \u015dteli lian viza\u011don por ni! <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">De LPLP (kiu en lia<br \/>\ntempo havis la pranomon &#8220;La monda lingvo-problemo&#8221;) \u011dis la<br \/>\nserio Oriento-Okcidento, de la dumkongresa oratora konkurso \u011dis la<br \/>\nroterdama oficejo de UEA, tiom da institucieroj de nia asocio atestas<br \/>\nlian \u0109arpentistan lerton, ke ni prefere ne eku pri tiu temo, sed<br \/>\nlasu al la tuta esperantista publiko, sendiskriminacie pri asocia<br \/>\naparteno, apla\u016ddi la memoron de tiu homo, kiu donis al ni plej da<br \/>\nkialoj por apla\u016ddi! Li estis unu el tiuj malmultegaj, pri kiuj eblas<br \/>\ntute sincere kanti, &#8220;La mond&#8217; alii\u011dos, la temp&#8217; pasos for, sed<br \/>\nvivos eterne pri ili memor&#8217;.&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Probal Dasgupta, prezidanto de UEA,<br \/>\ngk de UEAndlr: Foto pri Lapenna:<br \/>\n<\/span><a href=\"http:\/\/www.ivolapenna.org\/index\/lapenna_farve.jpg\"><span style=\"font-size: medium;\"><span style=\"text-decoration: underline;\">http:\/\/www.ivolapenna.org\/index\/lapenna_farve.jpg<\/span><\/span><\/a><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">el ret-info<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_1bcac916.jpg\" alt=\"\" width=\"220\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiel<br \/>\nni mortigadis leporon por la anta\u016dkristnaska vesperman\u011do<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Pasintjare je<br \/>\nKristnasko ricevis la patro de iu sia kolego en la oficejo vivan<br \/>\nleporon. \u0108i tiun pliri\u0109igon de la anta\u016d-kristnaska man\u011dokarto<br \/>\nkvitancis la tuta familio kun dankemo \u2013 kompreneble, krom la<br \/>\navineto, kiu \u0109iam opoziciis. Sed e\u0109 \u015di, vidante, ke \u015di estas de<br \/>\nla familia konsilantaro vo\u0109done superita, e\u0109 \u015di submetis sin al \u0109i<br \/>\ntiu decido kaj kiel persono sperta, \u015di prenis sur sin la taskon<br \/>\norganizi la tutan preparon de la leporo por la anta\u016dkristnaska<br \/>\nvesperman\u011do. Poste la avineto elser\u0109is en \u201eLa hejma konsilanto\u201c<br \/>\ndevizon \u201eLeporo\u201c, kie estis skribite \u201emortigado de la leporo\u201c<br \/>\n\u2013 vidu la samon sub la titolo \u201ekuniklo\u201c. \u0108i tiu sa\u011da libro<br \/>\nposte konsilis, ke \u201ekuniklon, same kiel leporon ni ekprenos je<br \/>\nmalanta\u016daj kruroj kaj mortigos per bato inter la orelojn\u201c. Post<br \/>\ntiu \u0109i grava konstato estis la taskoj dividitaj jene: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_m5e661b2f.jpg\" alt=\"\" width=\"183\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\npatro \u2013 mortigo de la leporo, la patrino \u2013 \u011dia prilaboro. La<br \/>\nfrato Fabiano estis tenonta la leporon je la kruroj. La avineto \u2013<br \/>\nkontrolo de la tuta procedo. La aveto estis destinita kiel unua, mi<br \/>\nkiel la dua rezervulo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Poste do la afero<br \/>\nkomenci\u011dis. La patro suprenfaldis al si la manikojn, elprenis la<br \/>\nleporon el la kesteto kaj transdonis \u011din al la frato Fabiano, kiu \u2013<br \/>\nla\u016d la konsilo \u2013 ekprenis \u011din je la malanta\u016daj kruroj. La patro<br \/>\ndismetis la gambojn, trifoje profunde ekspiris kaj levis la manon por<br \/>\ndoni al la leporo mortigan baton; sed subite la animalo ekkomprenis,<br \/>\nke la afero fari\u011das grava \u2013 \u011di ekskui\u011dis kaj Fabiano kontra\u016dvole<br \/>\n\u011din liberlasis. Anstata\u016d la leporo ricevis la baton Fabiano; por la<br \/>\nplua batalo li estis tiamaniere perdita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_m5ac7c3a6.jpg\" alt=\"\" width=\"253\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\navineto, kiel unua ekkomprenis la situacion kaj ekkuregis kontra\u016d la<br \/>\nleporon, kiu en senpripensa fu\u011do zigzage kuregis tra la \u0109ambro.<br \/>\nBeda\u016drinde, \u015dia fulmorapida ago restis senefika, \u0109ar la leporo<br \/>\nenkuris malanta\u016d la \u015drankon \u2013 kaj evidente \u0109i tiu loko al \u011di<br \/>\nekpla\u0109is, \u0109ar \u011di ne montris multe da emo \u0109i lokon forlasi.<br \/>\nIntertempe rekonscii\u011dis kaj organizis sin pluaj ta\u0109mentanoj. Post<br \/>\nlonga proklamo de la avineto, ke \u015di kontra\u016dstaris kaj avertis kaj<br \/>\npost mallonga familia interkonsento estis decidite la leporon elpeli<br \/>\nper la helpo de balailo. \u0108i tiu ideo estis tuj realigita. La<br \/>\natendata rezulto ne venis, \u0109ar la leporo forkuris anta\u016d la balailo,<br \/>\nsed ne forlasis la lokon malanta\u016d la \u015dranko. La patrino alkuris kun<br \/>\nbrosbalailo por helpi elpeli \u011din de la alia flanko. Ne vidante alian<br \/>\neblon, la leporo rampis el sub la \u015dranko kaj ree komencis<br \/>\nsen-pripense kuregi zigzage tra la \u0109ambro. En la batalon intermetis<br \/>\nsin la patro; li \u0135etegadis post la leporon kuirtran\u0109ilojn, sed li<br \/>\nsukcesis nur frakasi la vitron en la fenestro, unu tran\u0109ilon rompi<br \/>\nkaj unu enigi en la pordon tiel profunden, ke ne estis eble \u011din<br \/>\neltiri. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Post plua horo de la<br \/>\nbatalo estis mallonga ripozo, kiun uzis anka\u016d la leporo. \u011ci estis<br \/>\nen angulo, moke vidigis la dentojn kaj starsidis. Tion mi ne povis<br \/>\ntoleri, kaj tial mi \u0135etegis sur \u011din la viandpistilon; de \u0109i tiu<br \/>\nfoje detrui\u011dis nur la vitro de la libro\u015dranko. La batalo denove<br \/>\nkomenci\u011dis kun ankora\u016d pli granda rapideco kaj vervo, sed<br \/>\nmontri\u011dis, ke \u0109iuj disponeblaj bataliloj, t.e. balailo,<br \/>\nbrosbalailo, resto da kuirtran\u0109iloj kaj viandpistilo, ke \u0109iuj tiuj<br \/>\nrimedoj ne sufi\u0109as. Subite venis al mi savoporta ideo: mi enkuris la<br \/>\nlo\u011d\u0109ambron kaj alportis al la patro kuglopafilon, por ke li mortigu<br \/>\nla leporon tiumaniere. La patro ekcelis, sed poste li \u015dan\u011dis sian<br \/>\ndecidon kaj donis al mi kapofrapon; kaj kiam li ekvidis, ke la leporo<br \/>\nintertempe enkuris la lo\u011d\u0109ambron, \u0109ar mi lasis la pordon<br \/>\nmalfermita, mi ricevis ankora\u016d unu frapon. Jes, tiel la mondo<br \/>\nrekompencas!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_8605ad2.jpg\" alt=\"\" width=\"125\" height=\"227\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\nbatalo transporti\u011dis en la lo\u011d\u0109ambron, kio estis granda avanta\u011do<br \/>\n\u2013 por la leporo, kompreneble. \u0108i tie \u011di trovis multe pli da ebloj<br \/>\npor defendo kaj estas necese aldoni, ke \u011di uzis ilin rimarkinde. De<br \/>\ntempo al tempo \u011di haltis kaj starigis la orelojn, &#8211; sed tuj \u011di<br \/>\ndenove da\u016drigis la vojon, ne permesante al ni respiri. La situacio<br \/>\nestis senespera; la tempo senkompate pasis \u2013 estis jam la na\u016da<br \/>\nvespere kaj ni ankora\u016d sen\u0109ese \u0109aspeladis la leporon, kiu<br \/>\nkontra\u016dstaris al sia fatalo kaj estis kuranta de unu angulo al la<br \/>\nalia, entute mal-atentante, ke \u011di estas destinita al la<br \/>\nanta\u016dkristnaska vesperman\u011do. La patro intertempe rompis \u0109iujn<br \/>\nrestantajn tran\u0109ilojn kaj komencis do \u0135etegadi sur la leporon<br \/>\ndiversajn a\u0135ojn, ekzemple paperpezilojn, cindrujojn, \u015duojn ktp.;<br \/>\nkelkajn el tiuj a\u0135oj li sukcesis detrui komplete, aliajn nur parte.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">La \u011disnuna stato de la batalo estis<br \/>\njena: la leporo restis viva kaj sana, sed la materialaj perdoj de la<br \/>\nfamilio estis grandaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La batalo venis al sia<br \/>\nkulmino. La afero fini\u011dis tute alie, ol ni atendis. Nome, subite iu<br \/>\nekfrapetis la pordon kaj venis nia najbarino, kiu lasis malfermita la<br \/>\npordon. Tion uzis nia leporo, kiu inter \u015diaj kruroj rapidege<br \/>\nforkuris. Per tio ni perdis la esperon pri la lepora rosta\u0135o.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_162bb350.jpg\" alt=\"\" width=\"164\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\npatro terure ekkoleris kaj ekkriis: Dio mia, pardonu al mi, ke mi<br \/>\nekbategos \u0109i virina\u0109on, forprenu de mi la forton, por ke mi ne<br \/>\nmortigu \u015din, \u0109ar alie oni povus min malliberigi. La najbarino<br \/>\nanta\u016dvidis la dan\u011deron kaj fu\u011dis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Kiam la patro trankvili\u011dis, la panjo<br \/>\nfinploris kaj la avineto plendis, ke neniu a\u016dskultis \u015din, \u0109iuj<br \/>\nforiris vesperman\u011di en la restoracion.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0108u Vi interesi\u011das, kion faris poste<br \/>\nla leporo? <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">\u011ci kuris sur trotuaro,<br \/>\nkie \u011di endan\u011derigis iun maljunulon kaj poste zigzagis tra \u015doseoj,<br \/>\nkie \u011di ka\u016dzis karambolon de kelkaj a\u016dtomobiloj. Fine \u011di atingis<br \/>\nsopiratan arbaron kaj malaperis en la arbustoj. Ni kredas, ke \u011di<br \/>\ntravivis gajan Kristnaskon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\">Mallongigita rakonto je<br \/>\nla temo de V. V\u00e1\u0148a el la lernolibro <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\">Pa\u015doj al plena posedo de<br \/>\nW. Auld.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\">Ilustris Zd. Novotn\u00e1<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanta<br \/>\nkato<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En la pensiono ESPERO<br \/>\nen Skokovy, \u0109arma vila\u011do proksime de \u201eBohemia paradizo\u201c, belega<br \/>\nregiono de \u0108e\u0125a respubliko, oni jam multajn jarojn aran-\u011das<br \/>\nkursojn de Esperanto. Anka\u01d4 mi en tiuj kursoj kelkfoje partoprenis.<br \/>\nMia lasta vizito restos enskribita en mia memoro por \u0109iam. Mi<br \/>\ntravivis tie \u0109e iu posttagmeza promeno okaza\u0135on, kiu estas tre<br \/>\ngrava por studo de disvastigado de Esperanto. \u0108ar tie manifesti\u011dis<br \/>\n<b>scipovo de Esperanto mem disvati\u011dadi !<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/W-Antauen-DECEMBRO_2009_html_m5b6f16c1.jpg\" alt=\"\" width=\"139\" height=\"189\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Kio<br \/>\nokazis: Promenante, mi ekvidis sur herbejo subitan rapidan movon de<br \/>\nnigra-blanka korpo. \u011ci aperis kaj ree malaperis. Mi rigardis la<br \/>\nlokon pli atente kaj vidis katon, kaptantan musojn. Mi amike demandis<br \/>\n\u011din (kompreneble en la \u0109e\u0125a): \u201e<i>Tak co, chytilas?\u201c<\/i> La<br \/>\nkato ignoris min. Mi ripetis la demandon kaj la kato denove min<br \/>\nignoris. Jen venis en mian cerbon ideo alparoli la katon Esperante.<br \/>\nMi kriis al \u011di: \u201e\u0108u vi kaptis?\u201c Kaj la kato iomete levi\u011dis,<br \/>\nturnis la kapon al mi kaj per piedo anta\u01d4 la bu\u015do piedsignis:<br \/>\n\u201eSilentu!\u201c Poste \u011di ree tu\u015dku\u015di\u011dis sur la teron kaj ka\u01d4ri\u011dis,<br \/>\natendante muson.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi ne sukcesis<br \/>\nmalkovri, kiamaniere efektivi\u011dis \u0109i tiu miraklo. Eble gravas la<br \/>\nlongtempa regula ripetado de Esperantaj kursoj. Helpas eble anka\u01d4 la<br \/>\nnatura beleco de la regiono. Mi nepre \u0109e mia venonta vizito en<br \/>\nSkokovy alparolos Esperante iun el la \u0109evaloj, kiuj tie pa\u015dti\u011dadas.<br \/>\nMi certe sukcesos. Bestoj estas ofte pli sa\u011daj ol homoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: medium;\">Jaroslav Krolupper<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">Noto de la redakcio: Se nia membrino<br \/>\nel \u010c.T\u0159ebov\u00e1 edukis sian hundon pere de ordonoj en Esperanto, \u0109u<br \/>\ntio ne estus ebla \u0109e katoj???<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Jan Neruda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Romanco de Kristnaska tago<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">El la \u0109e\u0125a<br \/>\ntradukis JUDr. Tom\u00e1\u0161 Pumpr<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Petro sur la liton falas <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">kaj tuj son\u011do lin vualas. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Kaj li vidas: la pejza\u011do<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">en plej hela lumo staras. Petro gapas<br \/>\nen konsterno: <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Simpla<br \/>\nstal\u00b4 kun familio,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">kaj<br \/>\njen \u2013 li apena\u016d spiras<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">knabo<br \/>\nkiel Sun-radio.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">An\u011deletoj svarmas, brilas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">flugpetolas tra aero,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0109iu kantas Haleluja,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">kiel scias nur an\u011delo. Petro vidas<br \/>\nnun alkuri<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">vila\u011danojn<br \/>\nkaj jubili:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Mar\u015das<br \/>\nviroj, mar\u015das fra\u016dloj,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">muzik-bando<br \/>\nanta\u016d ili.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Va\u015dek frapas la tamburon,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Martin ar\u0109as, Matej blovas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Vojta fajfas per klarneto,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Kuba fajfil-sakon movas. Ludas ili,<br \/>\na\u0125, a\u016ddinde,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">pufaj vangoj, man\u00b4 flugetas&#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Al li \u015dajnas, ke la kruroj, <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">mem en dancon salti pretas.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Fino. Elvici\u011das Bri\u0125ta,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">glatrazita, en dekoro,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">eksa kaporal\u00b4 ulana,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">nun solena oratoro. Li sin stre\u0109as,<br \/>\ntu\u015das \u0109apon<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Kristo!\u201c Li parolon tenas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Ni ne konas sanktajn skribojn,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">sed ni scias, kio venas.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Vi&#8230; Ne! Mi&#8230; Ne! Jes! Ni \u0109iuj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">estas \u2013 sciu \u2013 por Di-gloro&#8230;\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Nun li stumblis: Plumba lango<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">trovas truon en memoro. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Lia lipo time tremas<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">lia pugno prem-rigidas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Hontu!\u201c Petro el la son\u011do<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">la\u016dte al ulano krias. Sed Jesuo<br \/>\nalridetas:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Vi<br \/>\ninfanoj estas bravaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Post<br \/>\nla mort\u00b4 animoj viaj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">hop!<br \/>\n\u0109ielen flugos savaj.\u201c <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Nun alvenas \u0125or\u00b4 kantanta,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">la mastrinoj al oma\u011do,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">kaj en sakoj, korboj portas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">kion havas la vila\u011do. Mielkukojn,<br \/>\npomojn, kremon,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">tolon,<br \/>\nkion ajn necesas &#8230;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jozef<br \/>\nprenas la donacojn<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">kaj<br \/>\nMaria kape jesas.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed nun kio? Petro son\u011de<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">gapas procesion plian:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Dek du virgulinoj gvidas<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">per rubando la dek trian. \u0108armaj<br \/>\nkiel dek du rozoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Ho,<br \/>\nvi infanet\u00b4 \u0109iela,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">ni<br \/>\nvenigas al vi Anjon,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">\u0109ar<br \/>\n\u015di estas la plej bela.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Jes, ja! Prave!\u201c grumblas Petro.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">Jen \u015di estas. Povas ja vi <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">de \u015di \u2013 anstata\u016d de \u0109iuj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">mieldol\u0109an kison havi. Kaj Aninjo<br \/>\nproksimi\u011das,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">klinas<br \/>\nsin kun bona volo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Jesueto<br \/>\ntuj la brakojn<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">krucas<br \/>\n\u0109irka\u016d \u015dia kolo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Aj, li ridas, \u015din karesas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">\u015din al sia brusto premas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">ricevinte unu kison,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">jam la plian havi emas. Petro sur la<br \/>\nlit\u00b4 baraktas<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">kiel<br \/>\nurso en kaptilo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\">\u201e<span style=\"font-size: medium;\">La<br \/>\npatrino ne protestas?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 5cm; text-indent: 1.25cm;\"><span style=\"font-size: medium;\">Tiel<br \/>\neduki\u011das filo?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; &nbsp; ANTA\u016cEN 3-4\/17 DECEMBRO 2009 &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; Enhavo: Ivo Lapena Anta\u016dkristnaska vesperman\u011do &nbsp; Esperanta kato Romanco de Kristnaska tago &nbsp; *********************************************************** &nbsp; Memore al Ivo Lapenna &nbsp; &nbsp; Prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987), kies centjari\u011don ni festis la 5-an de novembro 2009, estis sendube la plej elstara inter la gvidantoj en la organizita [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1496","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1496","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1496"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1496\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6460,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1496\/revisions\/6460"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1496"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1496"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1496"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}