{"id":1494,"date":"2009-03-17T20:00:58","date_gmt":"2009-03-17T18:00:58","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2009\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:45","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:45","slug":"antauen-1-2009","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2009\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/17 MARTO 2009"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m43d10756.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: small;\"><b>1\/17 MARTO 2009<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">***********************************************************<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\"><b>Enhavo:<\/b> Festivalo en<br \/>\nD\u00fcsseldorf kaj raporta\u0135o pri Venezuelo, amba\u016d el <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">la plumo de L\u00edba Gabalda el Francio<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">***********************************************************<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"color: #000000;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m577b0032.jpg\" alt=\"\" width=\"76\" height=\"82\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"1\" hspace=\"12\" \/><\/span><span style=\"color: #000000;\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_68a4205a.jpg\" alt=\"\" width=\"110\" height=\"76\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"1\" hspace=\"12\" \/><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\n25-a INTERNACIA FESTIVALO EN D\u00dcSSELDORF<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: small;\">27.12.2008<br \/>\n\u2013 3.1.2009<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: small;\">Kadra<br \/>\ntemo: LITERATURO<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Jam la<br \/>\n25-an fojon la geamikoj de la tuta mondo renkonti\u011dis en agrabla kaj<br \/>\ngaja etoso. \u0108i-jare la Internacia Festivalo estis vere festa kaj<br \/>\nenhavori\u0109a. La\u016d promeso \u011di okazis en renovigita, plej moderna<br \/>\njunulargastejo en Germanio. Multaj el ni povis sperti tiun<br \/>\ntransformi\u011don. Grandaj salonoj ekipitaj per la plej modernaj<br \/>\nteknika\u0135oj, nova man\u011dejo kun kuirejo kaj spaca enirhalo, kie ni<br \/>\n\u0109iuvespere knajpumis \u011dis malfruaj horoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\naran\u011don, post malfermaj kaj salutaj vortoj de nia organizanto HDP,<br \/>\nsprite gvidis dum la interkona vespero Mikaelo Bron\u015dtejn. Ekde la<br \/>\nsekva tago komencis serio da interesaj prelegoj, inter kiuj grandan<br \/>\nsukceson havis tiuj pri la juda humuro de Josi \u015cemer el Israelo.<br \/>\nAnka\u016d la virtuala mondo de \u201cDua Vivo\u201d, prezentita de Anna<br \/>\nL\u00f6wenstein kun rekta interreta interveno de la brazilano Emilio Cid<br \/>\nvekis intereson inter la spektantoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Tiun-\u0109i<br \/>\njubilean festivalon honoris per sia persona \u0109eesto la eksprezidanto<br \/>\nde UEA, Renato Corsetti. Li anka\u016d plurfoje prelegis. La \u0109eftemo pri<br \/>\nliteraturo estis plurfoje traktita en multaj prelegoj. Literaturan<br \/>\nprezenton pri prelegoj, verkoj kaj entute pri la vivo de la<br \/>\nneforgesebla Claude Piron traktis Claude Nourmond. Ne mankis la<br \/>\nfamkonata Triksini kiu per siaj magia\u0135oj kaj pupteatraj prezentoj<br \/>\ngajigis la \u0109eestantojn. El fora Japanio venis prezentado, kiel<br \/>\nenpaki per tukoj donacojn kaj ne mankis origamio. Dum voja\u011daj<br \/>\nprezentoj ni konati\u011dis kun Rusio, Japanio, Nepalo, Vjetnamio,<br \/>\nArgentino kaj Venezuelo. Okazis pluraj a\u016dtoraj horoj, \u0109ar inter ni<br \/>\ntrovi\u011dis konataj verkistoj kaj artistoj<\/span><span style=\"font-size: small;\">.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Dum<br \/>\npraktikaj ekzercoj oni spertis sur sia dorso kupadon kun klarigoj pri<br \/>\nutileco de tiu saniga terapio. Dum meditado oni malstre\u0109i\u011dis kaj<br \/>\nsame pri ekzercoj de jogo a\u016d matena \u201cTai-chi\u201d gimnastiko.<br \/>\nVenezuela tamburado vigligis la \u0109i-jaran dancvesperon. Okazis anka\u016d<br \/>\naliaj danckursoj kaj anta\u016d la Silvestra balo ne mankis la polonezo.<br \/>\n\u0108e piano ne sidis kaj ludis nur Iano, sed montri\u011dis, ke estas inter<br \/>\nni aliaj talentaj muzikistoj. Ri\u0109e proviziita libro-servo bone<br \/>\nfunkciis. Samkiel lastjare, anka\u016d \u0109i-foje okazis IVU (Internacia<br \/>\nVintra Universitato). \u0108e la fino d-ro Amri Wandel disdonis atestilon<br \/>\npri sukcesa partopreno al kelkaj ekzamenitoj. Unuafoje estis ebleco<br \/>\nekzameni\u011di anka\u016d pri Esperanto. El Herzberg \u2013 La Esperanto urbo<br \/>\nspeciale por tiu celo venis Zs\u00f3fia K\u00f3r\u00f3dy. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_2fbff16b.jpg\" alt=\"\" width=\"118\" height=\"129\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Dum<br \/>\nla tuttaga ekskurso ni vizitis la urbon Aachen situanta en proksimeco<br \/>\nde belga kaj nederlanda limoj. Krom la bela kaj impona katedralo \u011di<br \/>\nfamas pri spickukoj. Ni vizitis tipan bakejon, kie ni estis regalitaj<br \/>\nper tiuj bongusta\u0135oj kaj en la apuda vendejo ni povis ilin a\u0109eti.<br \/>\nPoste ni da\u016drigis al Kelmis-Moresnet, kie nin atendis esperantistoj<br \/>\nen restoracio \u201cSelect\u201d, kie anta\u016d 100 jaroj fondi\u011dis<br \/>\nEsperanto-\u015dtato \u201cAmikejo\u201d. La akcepto estis tiel varma, ke ni<br \/>\nsukcesis foriri nur \u0109e vesperi\u011do. Oni filmis nian alvenon kaj<br \/>\nrestadon. La Trilandan Angulon (Belgio, Nederlando kaj Germanio), kiu<br \/>\ntrovi\u011das en apudeco, ni vidis je mallumo kaj ne plu estis tempo<br \/>\nviziti kiel planite Maastricht. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Vesperaj<br \/>\nprogramoj estis buntaj. Ni \u011duis gitarkoncerton de la konata franca<br \/>\nartisto \u0134ak Le Puil, el Argentino vizitis nin kaj koncertis<br \/>\nAlejandro Cossavella, kiu turneis en E\u016dropo. En armena vespero ni<br \/>\nspektis filmon, dancadon, kantadon kaj gustumadon de ties<br \/>\nspeciala\u0135oj. Dum la jubilea vespero ni estis regalitaj per \u015da\u016dmvino<br \/>\nkaj du trieta\u011daj tortoj kun marcipana stelaro gajigis tiun<br \/>\nneforgeseblan eventon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En la<br \/>\nprogramo oni rememoris la unuan IF-on. La lasta, Internacia vespero<br \/>\nkonsistis el kontribuoj de talentaj \u0109eestantoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"line-height: 0.49cm; widows: 0; orphans: 0;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nsukceso de tiu jarfina evento rezultas el perfekta laboro de nia<br \/>\norganizanto HDP (Hans-Dieter Platz), el efika kunlaboro de liaj<br \/>\nhelpantoj kaj el harmoniaj rilatoj de \u0109iuj \u0109eestantoj, kies<br \/>\npartopreno kontribuis al ties sukceso. HDP faris \u0109ion eblan, por ke<br \/>\nla partoprenantoj bonfartu kaj \u011duu la jarfinan aran\u011don. \u0108i jarfine<br \/>\nla Internacia Festivalo okazos en Nordlingen, en bavara parto de<br \/>\nGermanio. Venu \u011dui anka\u016d vi!!! L\u00edba Gabalda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Nia<br \/>\nvoja\u011dado en Venezuelo<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m4cc8be60.jpg\" alt=\"\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Venezuelo situas en la<br \/>\nnorda parto de la Sudamerika kontinento. \u011ci estas lando de gigantaj<br \/>\ndimensioj. Tie vi trovas la plej grandan lagon en Sud-Ameriko, la<br \/>\ntrian plej longan riveron, la plej altan akvofalon kaj telferon en la<br \/>\nmondo. La pejza\u011do de Venezuelo apartenas al tiuj plej<br \/>\neksterordinaraj, kiujn vi povas imagi: okcidente elstaras ne\u011dkovritaj<br \/>\npintoj de la Andoj, sude trovi\u011das humidaj praarbaroj, oriente<br \/>\netendi\u011das belega plata\u0135o \u201cGran Sabana\u201d kun ekster-ordinaraj<br \/>\ntablomontoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_1ea8e84c.jpg\" alt=\"\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">\u0108e<br \/>\nla Kariba maro etendi\u011das strandoj. La \u011dangalo estas ri\u0109a je fla\u016dro<br \/>\nkaj fa\u016dno. En Venezuelo estas 43 naciaj parkoj, 20 naturaj<br \/>\nmonumentoj kaj tri mil kilometroj da pla\u011doj. \u0108iu regiono havas sian<br \/>\n\u0109armon kaj ofertas al vizitanto mirindan spektaklon de natura beleco<br \/>\nkaj eksterordinarajn traviva\u0135ojn. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Krom sia natura beleco<br \/>\nVenezuelo estas konata anka\u016d pro la plej belaj virinoj de la mondo.<br \/>\nMultfoje ili gajnis la konkurson de beleco \u201cMiss Universo\u201d. La<br \/>\n\u0109efa ri\u0109eco de Venezuelo estas en ekspluatado de nafto, mineraloj,<br \/>\nercoj kaj aliaj produktoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Somere 2008 ni vizitis<br \/>\nVenezuelon. Ni restadis tie dum 6 semajnoj. Mia edzo Floreal venis<br \/>\ntien por parte labori pri projekto por la metroo de Karakaso. Mi<br \/>\nakompanis lin kaj kune ni libertempis. Dum la okdekaj jaroj de la<br \/>\npasinta jarcento ni lo\u011dis en la \u0109efurbo Karakaso, dum 6 jaroj, do<br \/>\nni sufi\u0109e bone konas tiun-\u0109i ekzotikan landon. Tamen ni povis<br \/>\nrimarki \u015dan\u011dojn post dudek du jaroj. La unua afero, kiun mi<br \/>\nrimarkis tuj post la alveno, estis plidensigita trafiko kaj multaj<br \/>\nnovaj malpli grandaj a\u016dtomobiloj ol anta\u016de. La lo\u011dantaro de<br \/>\nKarakaso plimulti\u011dis de 4 milionoj al preska\u016d 6 milionoj. Pro<br \/>\nrapida kreskado de la lo\u011dantaro kreskis anka\u016d malsekureco kaj<br \/>\nkrimo. Konsilindas ne eliradi nokte kaj eviti dan\u011derajn kvartalojn.<br \/>\nSed en malgrandaj vila\u011doj oni vivas trankvile kaj kontente.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Nuntempe oni multe<br \/>\nkonstruas kaj plibeligas la domojn farbante ilin. Anka\u016d la muroj<br \/>\nestas farbitaj kaj pentritaj. La plejparto de la personoj, kun kiuj<br \/>\nni havis eblecon paroli, estas kontentaj pri la nuna registaro kaj<br \/>\n\u0109efe pri la prezidento Hugo Ch\u00e1vez. Li favoras malri\u0109ulojn kaj<br \/>\ngejunulojn, \u0109ar li bone scias, ke en ili estas la estonteco de la<br \/>\nlando. Li gajnas simpation de la popolo, sciante paroli ilian<br \/>\nlingvon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_44b22990.jpg\" alt=\"\" width=\"203\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">La<br \/>\nnutra\u0135oj estas iom kostaj. Kio da\u016dre malpli kostas, estas la<br \/>\nbenzino. Plenigante la benzinujon de la a\u016dto, vi pagas malpli ol<br \/>\na\u0109etante glason da fre\u015da fruktosuko. Pliboni\u011dis la lerneja sistemo<br \/>\nkaj oni strebas je alfabetigado de la homoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">K<\/span><span id=\"R\u00e1mec1\" dir=\"LTR\" style=\"float: left; width: 3.42cm; height: 0.62cm; border: 1px solid #000000; padding: 0.05cm; background: #ffffff;\"> <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">malri\u0109a kvartalo<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">io ne \u015dan\u011di\u011dis, estas la da\u016dre<br \/>\nekzistantaj doma\u0109oj sur la \u0109irka\u016daj montetoj de Karakaso kaj<br \/>\naliloke. Ne belas ruba\u0135oj \u0109ie en la urboj, strandoj kaj \u0109e vojoj.<br \/>\nEn metrostacioj kaj en luksaj magazenoj regas pureco. La homoj estas<br \/>\nafablaj, komunikemaj, parolemaj kaj helpemaj. Junuloj kaj infanoj<br \/>\ngajas. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Dum nia restado ni<br \/>\nvizitis konatajn lokojn en Karakaso, strandojn kaj ekkonis novajn<br \/>\nbelajn partojn de la lando. En Puerto Ordaz ni havis bon\u015dancon<br \/>\nspekti ekspozicion pri orkideoj, admiri la imponan riveregon Orinoko,<br \/>\nviziti la akvofalojn \u201cLa Llovizna\u201d kaj \u201cCachamay\u201d \u0109e la<br \/>\nrivero Caroni. En la \u015dtato Monagas ni vizitis la groton \u201cGuacharo\u201d<br \/>\nkaj proksime al la urbo El Tigre la rokaron \u201cFarallones de<br \/>\nChimire\u201d. En la \u0109e-mara vila\u011do Todasana ni vizitis la \u201cMuzeon<br \/>\nde La Vero\u201d. En Cuyagua mi \u0109eestis vila\u011dan feston: spektaklon de<br \/>\ndancantaj diabloj anta\u016d la pre\u011dejo, promenadon de sanktaj figuroj,<br \/>\ntamburadon, dancadon kaj amuzi\u011don \u011dis la frumateno. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En la sidejo de<br \/>\nVenezuela Esperanto-Asocio ni renkontis malnovajn geamikojn kaj<br \/>\nkonati\u011dis kun novaj, entuziasmaj esperantistoj. Tra la lando<br \/>\ntrovi\u011das kelkaj izolitaj esperantistoj, kiuj plejparte lernis per<br \/>\ninterretaj E-kursoj. Pluraj el ili planas partopreni la UK-on en Kubo<br \/>\npost du jaroj. Espereble ilia deziro plenumi\u011dos kaj ni revidos ilin<br \/>\ndenove. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Venezuelo<br \/>\n\u2013 kutimoj kaj tradicio<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_36fe6c8b.jpg\" alt=\"\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La plimulto de la<br \/>\nlo\u011dantaro parolas hispane, indi\u011denaj triboj en izolitaj lokoj<br \/>\nparolas siajn proprajn lingvojn. La anglan oni povas a\u016ddi nur iom en<br \/>\nla urboj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">a\u0109etu niajn produktojn<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">En Venezuelo populari\u011dis manfarado<br \/>\nkaj pentrado. Indi\u011denaj komunumoj elmontras sian kreivecon per<br \/>\nceramiko, \u015dtonoj, argilo, ligno, produktoj el palmofolioj, semoj kaj<br \/>\nkonkoj. El tio ili fabrikas belajn produktojn kaj objektojn dignaj je<br \/>\nadmiro. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m298a6a90.jpg\" alt=\"\" width=\"127\" height=\"170\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">La<br \/>\nlando pleje karakterizi\u011das per muziko, en kiu miksi\u011das e\u016dropaj,<br \/>\nafrikaj kaj originalaj indi\u011denaj ritmoj. La muziko forte ligi\u011das al<br \/>\ndancado. \u015cajnas, ke venezuelanoj havas ritmon en la korpo ekde la<br \/>\nnaski\u011do. La okaza\u0135oj festi en Venezuelo ne mankas. Ili sekvas<br \/>\nreligian kalendaron. La plej grandaj festoj okazas dum Pasko kaj<br \/>\nKristnasko. Anka\u016d tagoj dedi\u0109itaj al diversaj sanktuloj estas<br \/>\nkonvene festataj. Oni dancas kun la figuro de la sanktulo anta\u016d la<br \/>\npre\u011dejo kaj promenigas \u011din kun akompano de vila\u011danoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">afi\u015do de dancantaj diabloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Tre speciala estas la festo de<br \/>\nDancantaj Diabloj de \u201cYare\u201d(Jare). \u011ci okazas la tagon de<br \/>\ne\u016dkaristia festo. Komence oni fajrigas kandelojn kaj eksplodigas<br \/>\npiroteknika\u0135ojn. Ru\u011dvestitaj viroj kun grandiozaj maskoj surkape<br \/>\nvigle dancas anta\u016d la pre\u011dejo kaj per marakoj kaj sonoriletoj<br \/>\nbruas.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_29f27f5f.jpg\" alt=\"\" width=\"206\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">dancado kun sanktuloj<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">La vila\u011danoj amuzi\u011das la tutan<br \/>\nnokton. Alia populara festo estas tiu de Sankta Johano. Dum \u011di oni<br \/>\ndancas en la ritmo de tamburoj kaj blovado en grandajn konkojn<br \/>\nokazigas fajfan bruon. Anka\u016d la karnavalo estas okazo por danci kaj<br \/>\nforgesi \u0109iutagajn zorgojn. La plej konata kaj fama estas tiu de<br \/>\n\u201cCar\u00fapano\u201d(Karupano) en orienta parto de la lando.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m42e8ddab.jpg\" alt=\"\" width=\"128\" height=\"170\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">tipa venezuela plado<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Karakteriza folklora kontribua\u0135o kaj<br \/>\npopulara legendo estas \u201cLos llaneros\u201d (janeros), la ga\u016d\u0109oj \u2013<br \/>\nrandantaj bovpa\u015dtistoj en venezuelaj savanoj. Ilia populara danco<br \/>\nestas la \u201cjoropo\u201d (\u0125oropo) akompanata per melodioj de tipaj<br \/>\npopularaj instrumentoj. La \u0109efaj estas quatro (k\u016datro \u2013 malgranda<br \/>\nkvarkorda gitaro), harpo kaj marakoj. En \u0109e-maraj regionoj senti\u011das<br \/>\nla afrika influo, kiu signife kontribuas al la muziko bazita je<br \/>\nfrapado. \u011ci spegulas senton de magio esprimita en dancado akompanata<br \/>\nde tamburoj kaj la aliaj afrikaj instrumentoj. La kredo, arto kaj<br \/>\nkulturaj valoroj, praktikoj kaj tradicioj transiras de generacio al<br \/>\ngeneracio<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_13d30939.jpg\" alt=\"\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Gastronomio,<br \/>\nunu el la \u0109efaj artoj, varias la\u016d la regionoj. \u0108iu regiono havas<br \/>\nsiajn kutimojn kaj siajn tipajn pladojn. \u011ci varias la\u016d la geografia<br \/>\nsituo kaj la\u016d la vivmaniero de \u0109iu popolo. Malsamaj man\u011dkutimoj<br \/>\nestas \u0109e la Andoj, a\u016d \u0109e la marbordo. La kuirarto estas miksa\u0135o<br \/>\nde diversaj kulturoj, sed tamen \u011di konservas specialan personan<br \/>\nguston. \u011cin karakterizas uzo de maizo, verda banano, diversaj<br \/>\ngrajnoj, tuberoj kaj spicoj, sukerkano, vianda\u0135oj de kie venas<br \/>\npladoj kun unikaj gustoj kaj originaleco. La nacia plado de Venezuelo<br \/>\nnomi\u011das \u201cEl pabell\u00f3n criollo\u201d (pabejon kriojo), kiu konsistas<br \/>\nel nigraj fazeoloj, rizo, fritita verda banano kaj bov-viando kun la<br \/>\nsa\u016dco. Aliaj tipaj venezuelaj pladoj estas: la \u201carepa\u201d,<br \/>\n\u201cempanada\u201c \u201ccachapa\u201d (ka\u0109apa) \u201challaca\u201d (ajaka),<br \/>\ndiversaj supoj kaj froma\u011d- kaj fi\u015dpladoj kaj multaj varia\u0135oj de<br \/>\ndol\u0109a\u0135oj. Al tio aldoni\u011das granda vario de tropikaj fruktoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Karakaso,<br \/>\nurbo de kontrastoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Karakaso, la \u0109efurbo<br \/>\nkaj la plej granda urbo de Venezuelo, situas en la norda parto de la<br \/>\nlando, 25 kilometrojn for de la Kariba maro. Lokita inter valoj en<br \/>\nalteco de preska\u016d mil metroj super la marnivelo \u011di posedas mildan<br \/>\nklimaton \u2013 \u0109iaman printempon. La temperaturo stabili\u011das \u0109e 25<br \/>\ngradoj dum la tuta jaro. La \u0109efurbon dominas la monto Avila kun la<br \/>\nplej alta pinto en 2250 metroj super la nivelo de maro. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m525b88a4.jpg\" alt=\"\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky13\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">vida\u0135o al monto Avila<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Karakaso estis fondita en la jaro<br \/>\n1567, dek jarojn poste \u011di fari\u011dis la \u0109efurbo. La 25-an de julio<br \/>\nokazas \u0109iujare la datrevenaj festoj akompanataj per multnombraj<br \/>\nkulturaj okaza\u0135oj en la tuta urbo. Nun \u011di estas moderna metropolo<br \/>\nkun belaj konstrua\u0135oj kaj kelkaj antikvaj domoj en kolonia stilo,<br \/>\nimponaj komerc- kaj kultur-centroj, pre\u011dejoj, sennombraj butikoj kaj<br \/>\nmagazenoj proponas vastan sortimenton de \u0109iuspecaj varoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La preska\u016d 6 miliona<br \/>\nurbego konsistas el diversaj kvartaloj kun siaj placoj, avenuoj kaj<br \/>\nparkoj. Iuj kvartaloj estas tre luksaj kun gardistoj \u0109e la enirejo,<br \/>\naliaj malpli kaj kontraste al tio okulfrapas doma\u0109oj nomataj<br \/>\n\u201dranchitos\u201d lo\u011dataj de malri\u0109aj homoj kaj de mar\u011denuloj. La<br \/>\nmulti\u011do de doma\u0109oj sur la montetoj estas unu el la plej gravaj<br \/>\nproblemoj de tiu urbo. \u0108iujare kelkaj lo\u011dejoj estas faligitaj de la<br \/>\ntropikaj pluvegoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_m278ac118.jpg\" alt=\"\" width=\"129\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky14\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: medium;\">Karakaso<br \/>\nestas vivanta urbego, kiu fanfaronas per iuj gravaj memora\u0135oj rilate<br \/>\nal Simon Bolivar, la Liberiginto de Venezuelo. La placo Bolivar, kiu<br \/>\nmankas en neniu venezuela urbo, e\u0109 en la plej eta vila\u011do, estas<br \/>\nhistoria centro de la urbo. En \u011dia \u011dardeno \u015dprucas fontanoj kaj<br \/>\nmeze staras monumento de la Liberiginto rajdanta \u0109evalon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Liberiginto Simon Bolivar<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">La koro de la urbo identi\u011das kun<br \/>\nmalnovaj kvartaloj, kiuj \u0109irka\u016das la \u0109efan urboplacon. La sudan<br \/>\nparton de la placo dominas la urbodomo, kies tereta\u011don okupas muzeo<br \/>\nde Karakaso. \u011ci proksimigas al la vizitantoj ri\u0109an, lokan<br \/>\nhistorion. Ne tre malproksime trovi\u011das respublika parlamentejo,<br \/>\nprezidenta palaco, katedralo kaj la muzeo pri Bolivar, kie oni povas<br \/>\nadmiri lian uniformon, dokumentojn, memora\u0135ojn de la sendependeco,<br \/>\narmilojn kaj meblaron de tiu epoko.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-1-09_html_3f30f059.jpg\" alt=\"\" width=\"201\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky15\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span id=\"R\u00e1mec8\" dir=\"LTR\" style=\"float: left; width: 6.67cm; height: 0.82cm; border: 1px solid #000000; padding: 0.05cm; background: #ffffff;\"> <\/span><\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">tipa venezuela vesta\u0135o por danco \u201eJoropon\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Karakaso, centro de la financoj kaj<br \/>\nkomerco, estas tipa sudamerika urbego, same interesa kiel multfaceta.<br \/>\n\u011ci havas \u0109iujn avanta\u011dojn de grandurbo: luksaj restoracioj kaj<br \/>\nhoteloj, noktaj amuzejoj kaj trinkejoj, teatroj, muzeoj, grandaj<br \/>\na\u0109etcentroj, parkoj kaj promenejoj, metroo \u2013 kaj aliflanke multajn<br \/>\nproblemojn: malri\u0109eco, krimeco, malpureco. Karakaso estas urbo kun<br \/>\ntrafik\u015dtopi\u011do, centro de politika, scienca, kultura, intelekta kaj<br \/>\ncivilizita vivo. \u011ci estas modela ekzemplo de moderna arkitekturo<br \/>\nfieranta \u0109iu-angule per statuoj kaj grandiozaj monumentoj, mozaikoj<br \/>\nkaj freskoj. Danke al sia avanta\u011da situo \u0109e la kariba bordo \u011di<br \/>\nestas enirpordego al Andoj kaj Amazonio.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed tiu \u0109i urbo<br \/>\nprezentas amason da kontrastoj, konvulsioj, \u0125aoso, frenezeco,<br \/>\nsamkiel \u0109iuj latinoamerikaj urbegoj. \u011ci estas incita, malsekura,<br \/>\nperforta, sed anka\u016d bunta, vigla kaj gaja, trairata de homoj, kiuj<br \/>\npa\u015das en muzika ritmo rigardante al prospera estonteco kun rideto<br \/>\nsur la lipoj kaj transdonante konta\u011dan viv\u011dojon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: medium;\">Liba Gabalda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; &nbsp; ANTA\u016cEN 1\/17 MARTO 2009 &nbsp; *********************************************************** &nbsp; Enhavo: Festivalo en D\u00fcsseldorf kaj raporta\u0135o pri Venezuelo, amba\u016d el &nbsp; la plumo de L\u00edba Gabalda el Francio &nbsp; *********************************************************** &nbsp; &nbsp; La 25-a INTERNACIA FESTIVALO EN D\u00dcSSELDORF &nbsp; 27.12.2008 \u2013 3.1.2009 &nbsp; Kadra temo: LITERATURO &nbsp; Jam la 25-an fojon la geamikoj de la tuta [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1494","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1494","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1494"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1494\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6462,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1494\/revisions\/6462"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1494"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1494"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1494"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}