{"id":1466,"date":"2008-08-16T19:52:51","date_gmt":"2008-08-16T17:52:51","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-3-2008\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:46","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:46","slug":"antauen-3-2008","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-2008\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 3\/16  SEPTEMBRO 2008"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-Zari-08_html_m43d10756.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: medium;\"><b>3\/16\u00a0 SEPTEMBRO 2008<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span>Trajno Zamenhof, Esperanto savis min, Oma\u011de al J.<br \/>\nMolavcov\u00e1<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Trajno<br \/>\nZamenhof<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Jes, pri tiu afero ni<br \/>\njam informis nian legantaron, tamen almena\u016d iomete mi devas denove<br \/>\n\u011din mencii. Nia membrino el Bielsko Bia\u0142a sendis leteron al nia<br \/>\nredakcio kun priskribo de la homo, kiu vestis sin kiel Zamenhof kaj<br \/>\ndum la voja\u011do lin prezentis. La artikolo estas tro longa, \u011di<br \/>\nplenigus la tutan Informilon, do mi elektas nur fragmentojn, kiujn mi<br \/>\nankora\u016d mallongigis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">jary<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-Zari-08_html_593750ab.jpg\" alt=\"\" width=\"130\" height=\"208\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>\u2013<br \/>\n<span style=\"font-size: medium;\">Proksimi\u011dis la unua de junio, la tago, en kiu mi devis<br \/>\ntravivi la plej gravan aventuron de mia vivo, ekkoni tute nekonatajn<br \/>\nhomojn kaj \u011dis nun nekonatan sferon de esperantistoj. La lasta nokto<br \/>\nanta\u016d la forveturo pasis tre rapide. Mi enliti\u011dis kiel tute<br \/>\nordinara \u201esennoma\u201c \u015dtatoficisto kaj mi elliti\u011dis kiel la plej<br \/>\nkonata polo, Ludoviko Zamenhof. La tempo retropa\u015dis pli ol cent<br \/>\njarojn, \u011dis la komenco de la 20-a jarcento. Mi vestis min per frako,<br \/>\n\u0109apelo kaj okulvitroj kaj mi alpinglis la Ordenon de la Honora<br \/>\nLegio. Mi anka\u016d ne forgesis voja\u011dsakon kaj bastonon, mi frizis<br \/>\nlipharojn kaj mi estis preta por voja\u011di.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Sen kura\u011do mi aperis<br \/>\nen la loko \u0109e la komenco de bela voja\u011do. La necertecon mi devis<br \/>\nrapide nuligi, \u0109ar jam venis mia edzino Kl\u00e1ra (Nina en reala vivo).<br \/>\n\u0108e la bjalistoka stacidomo atendis nin vera akcepto-komitato, pompe<br \/>\nsalutis nin la \u0109eestantaj esperantistoj kun s-ro urbestro Tadeusz<br \/>\nTruskolaski, kiu post la saluto solene \u015dan\u011dis la tabuleton de la<br \/>\ntrajno de \u201eNarew\u201c al \u201eZamenhof\u201c. Poste li mem per fervoja<br \/>\nfajfilo permesis forveturon de la trajno.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Nia trajno haltis en<br \/>\nVarsovio, Piotrkow Trybunalski-stacidomo, Sosnowiec kaj la celo estis<br \/>\nBielsko-Bia\u0142a. \u0108ie bonvenigis nin grandaj grupoj de esperantistoj,<br \/>\nsalutoj, poemoj, kantoj, donacoj, \u0109ie ridetemaj viza\u011doj plenaj de<br \/>\nbona volo, amikeco kaj kunlaboro. En la stacidomo de Bielsko<br \/>\nbonvenigis nin kun granda grupo de esperantistoj anka\u016d montara<br \/>\npopola muzikgrupo. Ni travivis du tagojn de belega amika etoso, la<br \/>\ninfanojn de unu baza lernejo kun la direktorino ni instigis al<br \/>\nlernado de Esperanto, ni havis tempon priparoli oficialajn aferojn<br \/>\nkaj partopreni laborkunvenon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La aventuro fini\u011dis<br \/>\nkaj mi hejme denove veki\u011dis kiel ordinara \u015dtatoficisto, sed kun<br \/>\nmultaj neforgeseblaj rememoroj pri tiu fantazia voja\u011do. Nun mi<br \/>\nscias, ke en modernaj, ofte tre malfacilaj tempoj ne mankas homoj, al<br \/>\nkiuj amo, amikeco kaj grandega spiritsereneco estas la plej gravaj<br \/>\nvaloroj. Homoj, kiuj kapablas \u0109ion oferi por aliaj homoj kaj ne<br \/>\ntimas malfermi\u011di al aliaj \u2013 jen estas esperantistoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.64cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Andrzej<br \/>\nRem\u017ea el Bjalistoko \u2013 nova esperantisto. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-left: 0.64cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Trad.<br \/>\nP. Wierzbowski.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Esperanto<br \/>\nsavis mian vivon.<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi esperantisti\u011dis en<br \/>\nla jaro 1951 en la \u0109e\u0125a urbo Pardubice. Mia intereso estis \u2013<br \/>\nbalda\u016d ekkorespondi kun fremdlandaj esperantistoj el la tuta mondo.<br \/>\nPost frekvento de diversaj kursoj, pluraj E-renkonti\u011doj, mi fakte<br \/>\nfari\u011dis tre aktiva esperantisto. Mi instruadis anka\u016d en la lernejo<br \/>\nkaj en kursoj kaj la vivo bone pasis \u011dis la tempo, kiam komenci\u011dis<br \/>\nmalfacila\u0135oj pro politikaj situacioj, kiam oni rigardis min kiel<br \/>\nkosmopolitanon. En tiu tempo post ekkonstruo de la Berlina muro, kiu<br \/>\ndividis la \u0109efan urbon de Germanujo en du partojn \u2013 (okcidentan<br \/>\nkaj orientan ), venis malfacila\u0135oj la plej gravaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">En la jaro 1962 mi<br \/>\npartoprenis Internacian ekspozicion en Lejpcigo. Tie mi renkontis<br \/>\nkelkajn esperantistojn el Germanujo, Nederlando kaj Danujo. \u011ci estis<br \/>\nmia unua renkonti\u011do kun tre interesaj esperantistoj el okcidentaj<br \/>\nlandoj. Personaj kontaktoj estis tre agrablaj por mi, mi \u011duis la<br \/>\ntempon kaj poste korespondis kun tiuj samideanoj. Tiam mi e\u010d ne<br \/>\npensis pri ia dan\u011dera sekvo de tiu renkonto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed post kelkaj jaroj<br \/>\ntiu \u0109i evento montri\u011dis sin tre dan\u011dera por mia vivo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">La jaroj pasis, venis<br \/>\nla jaro 1965. Foje venis en mian hejmon iu oficiro de la sekreta<br \/>\npolico kaj ekdemandis min, kion mi fakte faris tiam dum mia ekskurso<br \/>\nen Lejpcigo. Je mia demando, kion li volas scii, lia respondo estis:<br \/>\nvi devas priskribi \u0109iujn personojn, kiujn vi renkontis, precipe la<br \/>\nvirinon el okcidenta Berlino. Li diris al mi la nomojn de \u0109iuj<br \/>\npartoprenintoj kaj la lokon, kie ni renkonti\u011dis. Mi estis de li<br \/>\nobservata. Li demandis, kion tiu virino el okcidento detale volis de<br \/>\nmi scii, vidi, koni. Mi diris: Ni esperantistoj \u0109iam diskutas pri<br \/>\nnia lingvo kaj pri familiaj aferoj ktp. kaj kiam mia respondo al li<br \/>\nne sufi\u0109is, li e\u0109 kriis al mi kaj minacis, se mi ne parolos veron,<br \/>\nke mi fartos malbone. Li kriis, ke mi estas spiono, \u0109ar ili scias,<br \/>\nke la virino el Berlino estas spiono de okcidento. Sed tio estis<br \/>\ngranda mensogo. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Pasis pli ol unu jaro,<br \/>\nsed la situacio estis por mi sen\u0109ese pli dan\u011dera.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Unu el la grandaj<br \/>\nmalfacila\u0135oj por mi estis, ke dum tiu \u0109i stre\u0109a tempo vizitis min<br \/>\nesperantistoj el Danujo. Post ilia reveno hejmen mi estis devigita<br \/>\niri al la sekreta polico kaj respondi multajn kaj multajn demandojn,<br \/>\nkial ili estis \u0109i tie kaj kion ni priparolis. Kaj tion mi devis<br \/>\nripeti kelkfoje. La vizito de Danujo multe plimalbonigis mian<br \/>\nsituacion.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tiu homo sen\u0109ese<br \/>\nobservadis min kaj miaj nervoj estis pro tio ege deprimitaj. Ja mi<br \/>\ndevis regule vizitadi la policon kaj paroli preska\u016d pri \u0109iu mia<br \/>\npa\u015do. Mi vidis, ke tion mi ne eltenos longtempe \u2013 kaj mi jam<br \/>\nekcerbumis kiel forpreni mian propran vivon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Sed subite venis al mi<br \/>\nfeli\u0109a ideo, ke estus pli bone forlasi mian patrujon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Mi kaptis la okazon<br \/>\ntrajne voja\u011di kun eta agentejo al Italio, sed survoje mi sukcesis<br \/>\nhelpe de unu esperantisto elvagoni\u011di en Vieno en A\u016dstrujo kaj pere<br \/>\nde Esperantista klubo en Vieno mi sukcesis post kelkaj tagoj atingi<br \/>\nDanujon. Danaj esperantistoj prenis la aferon en siajn manojn,<br \/>\nrakontis la aferon al oficialaj instancoj de la \u015dtato, kie mi rapide<br \/>\nricevis politikan azilon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">Tie mi komencis vivi<br \/>\ndenove per helpo de Esperanto. \u011cojigas min, ke post la liberi\u011do de<br \/>\nmia patrujo mi povas revenadi en mian \u0109e\u0125an landon kaj almena\u016d por<br \/>\nkelkaj semajnoj \u0109iujare viziti miajn geparencojn kaj geamikojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: medium;\">olhr. Danujo<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Oma\u011de<br \/>\nal Jitka Molavcov\u00e1<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Nun<br \/>\noni jam la\u016dprave povas diri \u201ela fenomeno Jitka MOLAVCOV\u00c1\u201c. Kaj<br \/>\n\u015dia plej konata atributo \u2013 saksofono. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kvankam<br \/>\nmi ne dubas, ke inter niaj \u0109e\u0125aj legantoj apena\u016d trovi\u011das iu, kiu<br \/>\nne konus tiun rimarkindan artistinon de la nuntempa \u0109e\u0125a kulturo,<br \/>\nni rememorigu \u015din per kelkaj informoj \u2013 kaj ni faru tion precipe<br \/>\npor konatigi \u015din al niaj eksterlandaj asocianoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\ntitollinioj (de la vikipedio \u2013 la \u0109e\u0125a versio) diras, ke \u015di<br \/>\nestas la \u201e\u0109e\u0125a kantistino, verkistino, muzikistino kaj artistino,<br \/>\nkiu de la jaro 1970 \u011dis nun agas en la teatro SEMAFOR, kie \u015di estas<br \/>\nla \u0109efa lud-partnerino por Ji\u0159\u00ed Such\u00fd\u201c.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni,<br \/>\n\u201epli frue naski\u011dintaj\u201c, certe rememoras la filmon \u201eLa stelo<br \/>\nfalas supren\u201c (Hv\u011bzda pad\u00e1 vzh\u016fru, 1974), kie \u015di aktoris kun<br \/>\npopulara \u0109e\u0125a kantisto Karel Gott. Jam tie videblis \u201ela nekutima<br \/>\nkombino de delikata \u0109armeco kaj rara komika talento de J.M.\u201c Se<br \/>\noni konsideras, ne nur ke \u015di ludas en la menciita teatro jam 40<br \/>\nsezonojn, sed anka\u016d \u015dian laboron en elsendej-komunikiloj (la radio,<br \/>\nla televido, la muzik-eldonejoj), jam tio rajtigas nin \u015din famigi.<br \/>\nSed oni devas aldoni e\u0109 pli: \u015dian agadon en grandaj \u2013 ni diru<br \/>\nprave \u201enaciaj teatroj\u201c. Pro sia \u0109efrolo en la muzikalo \u201eHallo<br \/>\nDolly\u201c , en la Muzika teatro Karl\u00edn \u015di ricevis la \u201ePremion de<br \/>\nThalio\u201c, en la jaro 1996. Kaj en la nuna tempo oni \u015din povas vidi<br \/>\nsur podioj de la Nacia teatro.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Inter<br \/>\nkelkaj muzik-instrumentoj, kiujn \u015di regas, fami\u011dis \u011duste la<br \/>\nsaksofono. \u0108u oni bezonas a\u016ddi la demandon, \u0109u la respondon? Jam<br \/>\nvidi virinon kun tiu \u0109i \u201eporvira\u201c instrumento! Rara\u0135o! Kaj<br \/>\nekscii, ke \u015di \u011din ekregis \u011duste por aktori en iu (por \u0109e\u0125oj) tre<br \/>\nfama teatra\u0135o&#8230; plua rara\u0135o.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sed<br \/>\nunu via demando, karaj gelegantoj, estas prava \u2013 kaj e\u0109 nepra:<br \/>\n\u201eKial \u011duste tiu \u0109i persono trovi\u011das en nia gazeto?\u201c <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108ar<br \/>\n\u201ene renkonti\u011dadas montoj kun montoj \u2013 sed homoj kun homoj\u201c,<br \/>\nkiel diras la proverbo, do anka\u016d nia prezenta\u0135o estas rezulto de<br \/>\namikaj kontaktoj inter la aktorino kaj nia samideano \u010cestm\u00edr<br \/>\nVidman. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj<br \/>\nli oma\u011dis \u011duste tiun frapan kuni\u011don \u2013 \u201eJitka kaj saksofono\u201c<br \/>\n\u2013 en la maniero plej ta\u016dga kaj natura por la poeto, kiu ja \u0108estm\u00edr<br \/>\nVidman estas.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Ant-Zari-08_html_7193c03.jpg\" alt=\"\" width=\"210\" height=\"208\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\ntradukanto \u2013 Jar. Krolupper sen\u0109ese konvinkas nin ne nur pri sia<br \/>\ntalento, sed fierigas nin pro la vero, ke \u201eEsperanto estas tre<br \/>\nta\u016dga lingvo por poeziado\u201c (cita\u0135o de la poetino V\u011bra Lud\u00edkov\u00e1).<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Tial<br \/>\nmi proponas al vi \u011dui tion, kion vi jene legas \u2013 kaj des pli \u011dui<br \/>\nla talenton de la supre menciita \u201efenomeno Jitka Molavcov\u00e1\u201c.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">Margit Turkov\u00e1, en Obo\u0159i\u0161t\u011b <\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; &nbsp; ANTA\u016cEN 3\/16\u00a0 SEPTEMBRO 2008 &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; Enhavo: Trajno Zamenhof, Esperanto savis min, Oma\u011de al J. Molavcov\u00e1 &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; &nbsp; Trajno Zamenhof &nbsp; Jes, pri tiu afero ni jam informis nian legantaron, tamen almena\u016d iomete mi devas denove \u011din mencii. Nia membrino el Bielsko Bia\u0142a sendis leteron al nia redakcio kun priskribo [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1466","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1466","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1466"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1466\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6464,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1466\/revisions\/6464"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1466"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1466"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1466"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}