{"id":1464,"date":"2008-02-16T19:52:50","date_gmt":"2008-02-16T17:52:50","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2008\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:47","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:47","slug":"antauen-1-2008","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2008\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/16  FEBRUARO 2008"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/1_-_08-Antauen-unor-22.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: medium;\"><b>1\/16\u00a0 <\/b><b><\/b>FEBRUARO 2008<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo:<br \/>\n<\/b><\/span><span style=\"font-size: small;\">La vivo&#8230;, Pri ne\u011da<br \/>\nfeino, Pre\u011dejo en vila\u011do Ko\u010d\u00ed, Belaspektulo<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La<br \/>\nvivo kaj geamikoj<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nvivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate. Ne \u0109iam<br \/>\n\u011di facilas,<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">s<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/1_-_08-Antauen-unor-22_003.jpg\" alt=\"\" width=\"82\" height=\"114\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ed<br \/>\nfinfine en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem! Se vi ne<br \/>\nplu scias, kion fari, eksidu kaj pripensu:<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Iam<br \/>\nokazas, ke ne eblas sola trovi la vojon. Tio \u0109i estas tute normala<br \/>\nafero. Pro tio ni havas familion kaj geamikojn por helpi al ni. Ja<br \/>\nneniu diris, ke oni devas vivi sola. La veraj geamikoj estas bonaj<br \/>\nvojindikiloj, kiuj helpas nin orienti\u011di. Sed la trairadon mem, oni<br \/>\ndevas fari jam per propraj piedoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Do,<br \/>\nkura\u011don, karaj geamikoj, sur viaj vojoj. Kaj ne forgesu: la unua<br \/>\npa\u015do apartenas al la plej malfacilaj. transprenita el Msn XII\/2007<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri malgranda ne\u011da<br \/>\nfeino<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ekestis<br \/>\nvintro. Petolema vento sur blua \u0109ielo disblovadis ne\u011derojn. Ili<br \/>\nmalrapide faladis teren kaj \u015dajnis, kvaza\u016d \u0109ie tie dancadus<br \/>\nmalgrandaj subtilaj feinoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Iuj<br \/>\nflugante eksidis en bran\u0109aron de arboj, iuj sidi\u011dis sur arbustoj,<br \/>\naliaj kovris herbejon. Unu el tiuj \u0109i ne\u011daj feinoj alteni\u011dis sur<br \/>\nkardeton. \u015ci scivoleme observis \u0109ion, \u0109ar \u015di ankora\u016d ne estis<br \/>\nsperta. \u015ci ekzemple nur unuafoje ekvidis bele ne\u011dkovritajn<br \/>\nmontetojn kaj herbejojn, kiujn por momento prilumigis pala vintra<br \/>\nsuneto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">&#8220;Vi<br \/>\nvarmigas min&#8221;, flustris malgranda ne\u011da feino kaj alpremis sin<br \/>\nal seki\u011danta folio de la kardeto. &#8220;Sed longe mi \u0109i tie ne<br \/>\nrestos&#8221;, respondis la suneto. &#8220;Alvenos vintro, certe tio<br \/>\npla\u0109os al vi&#8221; kaj tuj la suneto malaperis. De tiu tempo la<br \/>\nmalgranda ne\u011da feino restadis sur la kardeto kaj scivoleme observis<br \/>\n\u0109ion, kio estis de \u0109i tie videbla.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Tuj<br \/>\nmatene vekis \u015din grandaj nigraj birdoj \u2013 grakantaj frugiletoj, sur<br \/>\nkampoj petolis leporoj kaj en bran\u0109aro de arboj de tempo al tempo \u015di<br \/>\nekvidis sciurojn. Kaj e\u0109 plu \u2013 kiam alkuris infanoj kun sledoj kaj<br \/>\nsketiloj, la ne\u011da feino vidis, ke infanoj komencis prezenti sur<br \/>\nglacia fi\u015dlageto kaj sur deklivoj siajn gajajn ludojn. Tiam la<br \/>\nmalgranda ne\u011da feino sentis sin kiel en son\u011do. Por ke \u015di estu pli<br \/>\nproksime al infanoj, \u015di flugetis al ili. Al \u015di \u015dajnis, ke \u015di<br \/>\npetolas kaj \u011duas kun ili. \u015ci rigardis iliajn ne\u011dbulajn batalojn<br \/>\nkaj konstruon de ne\u011duloj kaj kun infanoj \u015di \u011dojatendis alvenon de<br \/>\nla sankta Nikolao.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u015ci<br \/>\na\u016dskultis rakontadon pri Kristnasko, pri donacetoj, kiujn infanoj<br \/>\n\u015datus havi sub Kristnaska arbeto. Kaj kiam dum unu vere tre belega<br \/>\nnokto \u015di ekvidis malanta\u016d fenestro de unu domo grandan<br \/>\nbrilornamitan kristnaskan arbon, \u015di sentis sin kiel en \u0109ielo, de<br \/>\nkie \u015di alflugis. Tie ja \u0109iam brilas miloj da steletoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/1_-_08-Antauen-unor-22_002.jpg\" alt=\"\" width=\"114\" height=\"151\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\nmalgranda ne\u011da feino estis feli\u0109a kaj \u015di pensis, ke tiel restos<br \/>\npor \u0109iam. \u015ci ne sciis multe pri la mondo. Surprizis \u015din, ke la<br \/>\nnoktoj sur la kardeto estis \u0109iam pli mallongaj kaj tage \u0109iam estis<br \/>\npli kaj pli da lumo. Tiel la lumo progresis, \u011dis kiam en unu tago<br \/>\nsur la \u0109ielo subite montri\u011dis la suneto. &#8220;Vi forte varmigas<br \/>\nmin&#8221;, diris per malla\u016dta vo\u0109o la malgranda ne\u011da feino kaj<br \/>\nalkro\u0109is sub la seka folio de la kardeto.&#8221;Kaj mi varmigos vin<br \/>\n\u0109iam pli&#8221;, respondis la suneto, &#8220;\u0109ar la vintro jam finas<br \/>\nsian regadon. \u0108u Vi a\u016ddas ala\u016ddeton? Revenas al ni printempo. Post<br \/>\nia tempo vi devas reveni \u0109ielen.&#8221;<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nmalgranda ne\u011da feino nur \u011demetis, \u015di iomete elver\u015dis kelkajn<br \/>\nlarmetojn kaj poste \u015di degelis. Kaj tie, kien falis \u015diaj larmetoj,<br \/>\nekfloris ankora\u016d inter la ne\u011do unuaj blankaj floretoj, la galantoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ili<br \/>\natentigas, ke ni ne estu mal\u011dojaj, \u0109ar la malgranda ne\u011da feino ne<br \/>\nmalaperis por \u0109iam. Kun la regno de la vintro post unu jaro \u015di<br \/>\ndenove revenos al ni.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nrakonton de Blanka<\/span> <span style=\"font-size: small;\">\u0160tr\u00e1chalov\u00e1<br \/>\nesperantigis Jana Holcov\u00e1 M\u011bln\u00edk<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>La pre\u011dejo de Sankta<br \/>\nBartolomeo en la vila\u011do Ko\u010d\u00ed<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nvila\u011do Ko\u010d\u00ed estas trovebla 4 km oriente de la urbo Chrudim. \u011ci<br \/>\nestis fondita proksimume en la jaro 1260. \u011cis la 14-a jarcento \u011di<br \/>\nne havis propran pre\u011dejon kaj kredantoj devis vizitadi mesojn \u011dis<br \/>\nen Chrudim, kio precipe vintre estis ege maloportuna. Nur en la jaro<br \/>\n1397 la re\u011dino Sofia, la dua edzino de la re\u011do Venceslao la IVa, en<br \/>\nKo\u010d\u00ed konstruigis pre\u011dejon. La\u016d legendo tio okazis pro dankemo.<br \/>\nOnidire apud Ko\u010d\u00ed kale\u015do de la re\u011dino sinkis profunde en<br \/>\nmar\u0109ejon. La lokaj kamparanoj helpis la kale\u015don liberigi kaj<br \/>\nsamtempe petis la re\u011dinon pri elkonstruo de la pre\u011dejo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Nomoj<br \/>\nde konstruistoj ne estas precize konataj, sed oni opinias, ke ili<br \/>\nestis fratoj Johano, Ulriko kaj Petro el la familio de Lutkoj. En la<br \/>\njaro 1505 apud la pre\u011dejo estis konsekrita tombejo, kie oni<br \/>\nenterigadis mortintojn \u011dis la fino de la 19a jarcento, kiam pro<br \/>\nhigienaj ka\u016dzoj la tombejo estis por sepultado fermita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\npre\u011dejon ni eniras per ligna ponto. \u011ci estas 18 m longa,<br \/>\namba\u016dflanke konsistanta el ok arkoj, supre \u011di estas kovrita per<br \/>\n\u015dinda tegmento, en la malsupra parto estas ornamita bretgarna\u0135o.<br \/>\nOrigine \u011di estis al tero proksima ponteto, nur en la jaro 1721 la<br \/>\nponto estis levita sur sablo\u015dtonajn pilierojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nponto kondukas en lignan sonorilturon, kiu apartenas al la plej<br \/>\nperfektaj \u0109arpentistaj verkoj en Bohemio. \u011cian \u0109efan strukturon<br \/>\nformas masivaj, plejparte kverkaj traboj kunligitaj per lignaj<br \/>\npalisetoj. Sonoriloj en la turo estas du: la pli granda Sankta<br \/>\nBartolomeo el la jaro 1496, la malpli granda Sankta La\u016drenco devenas<br \/>\nel la jaro 1562. La \u0109efa enirejo en la pre\u011dejon estas ornamita per<br \/>\ngotika portalo kaj fermata per peza masiva pordego kun malnova<br \/>\nseruro. La navo estas 10 metrojn longa kaj 7 metrojn lar\u011da, supre<br \/>\nkovrita per ligna pentrita plafono, ornamita per unika verko de<br \/>\npopola pentristo, portretoj de dek tri malnovtestamentaj profetoj.<\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/1_-_08-Antauen-unor-22.jpg\" alt=\"\" width=\"142\" height=\"180\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Al<br \/>\nla ligna plafono ligi\u011das du eta\u011daj \u0125orejoj. La supra estas lokita<br \/>\n\u011dis sub la nava plafono, la malsupra estas el\u015dovita la\u016dlonge de la<br \/>\nsuda vando. Sur \u011di estas lokita la orgeno. Sur amba\u016d \u0125orejoj<br \/>\nkonservi\u011dis surskriboj pri \u011dusta konduto de kristano en pre\u011dejo.<br \/>\nEkzemple sur la supra \u0125orejo, destinita \u0109efe al junularo, ni povas<br \/>\nlegi: \u201eSe vi volas eviti ven\u011don de Dio, kondutu pie en Dia<br \/>\nsanktejo. Forlasu \u015dercadon, dormadon kaj gapadon, dedi\u0109u vin<br \/>\nprefere al pia pre\u011dado.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nbenkoj estas ornamitaj per monogramoj de Jesuo kaj Virgulino Maria<br \/>\nkaj per flordekoro. Sur la vandoj de navo iam estis pentra\u0135oj, kiuj<br \/>\nen la 80aj jaroj de la pasinta jarcento estis forigitaj, \u0109ar sub ili<br \/>\nestis malkovritaj la pli malnovaj ornama\u0135oj. Temas pri figuroj kaj<br \/>\ngrupoj de sanktuloj, ekzemple desegna\u0135o kun motivo pri torturmortigo<br \/>\nde Sankta Bartolomeo. Interesa kaj bela estas anka\u016d la triumfa arko<br \/>\nkun ni\u0109oj, kie trovi\u011das flankaj altaretoj. Pentra\u0135oj super ili<br \/>\nprezentas niajn patronojn, en la mezo de la arko estas Kalvario el la<br \/>\n16-a jarcento. Sur interna parto de la arko, sur sablo\u015dtono, estis<br \/>\nmalkovritaj pentra\u0135oj de diversaj figuroj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Anta\u016d<br \/>\nla \u0109efa altaro estas tri \u015dtonaj \u015dtupoj. La altaro estas novgotika,<br \/>\nla \u0109efa pentra\u0135o prezentas kompreneble la Sanktan Bartolomeon, la<br \/>\nnajbaraj bildoj la Sanktan Jozefon kaj Sanktan Annon kun eta<br \/>\nVirgulino Maria.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Se<br \/>\nvi vizitos la malnovan lignan pre\u011dejeton en la vila\u011do Ko\u010d\u00ed, vi<br \/>\ncerte tion ne beda\u016dros.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nrakonton de M.Zlatohl\u00e1vkov\u00e1 esperantigis Jozefo Hron<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Kiel mi i\u011dis<br \/>\n\u201eBelaspektulo\u201c.<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108efdoktoro<br \/>\nde iu psikiatria kliniko postulis de mi esploron kaj starigon de<br \/>\nterapio de unu el liaj pacientoj. Kiam mi venis en la sekcion,<br \/>\nde\u0135oris tie tute \u201enovbakita\u201c flegistino, dume sensperta, tuj<br \/>\npost abiturienta ekzameno.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La\u01d4<br \/>\nprezentita dokumentaro (anamneso) mi konstatis, ke temas pri maljuna<br \/>\ninstruistino, ege konfuzita, maltrankvila, malorienti\u011dinta, ofte<br \/>\nfu\u011dinta el la fak-sekcio kaj malsanulejo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Temas<br \/>\npri modelaj simptomoj de grava demenco,\u201c mi vo\u0109e meditis anta\u01d4 la<br \/>\njuna flegistino, kiu akompanis min al la lito de malsana maljunulino<br \/>\nkaj atenteme observis mian esploradon. Mi unue prezentis min kaj plu<br \/>\nmi donis kutimajn demandojn de psikiatroj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Do,<br \/>\nkie vi nun ku\u015das?\u201c mi demandis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\nlernejo.\u201c respondis post momento de hezito maljuna sinjorino<br \/>\ninstruistino.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">\u0108u<br \/>\nvere, \u2013 tie eble ne,\u201c kontra\u01d4diris mi, \u201e\u0109irka\u01d4rigardu, anta\u01d4<br \/>\nvi estas litoj, en ili ku\u015das pacientoj. Nu, do kie vi estas?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nmaljunulino \u0109irka\u01d4rigardis kaj respondis: \u201eEn lernejo!\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\">\u201e<span style=\"font-size: small;\">Jes,<br \/>\nen lernejo vi instruis dum la tuta vivo, sed hodia\u01d4 vi estas tute<br \/>\naliloke. Rigardu do min, mi havas blankan \u0109emizon, blankan mantelon,<br \/>\nblankan pantalonon, blankajn \u015duojn. Kio mi do estas?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\npacientino trarigardis min de kapo \u011dis la \u015duoj kaj diris:<br \/>\n\u201eBelaspektulo.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108eestanta<br \/>\njuna flegistino nur kapjesis kaj lakone diris:\u201eVere, \u015di havas<br \/>\ngravan demencon.\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kaj<br \/>\n\u015di pravis. Se nun iu virino dirus pri mi, ke mi estas belaspektulo,<br \/>\ndo nur pro \u015dia progresanta Alzheimer-malsano.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\">El rememoroj de Dr.Jaroslav Max Ka\u0161par\u016f esperantigis Pavel Nechv\u00edle.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; ANTA\u016cEN 1\/16\u00a0 FEBRUARO 2008 &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; Enhavo: La vivo&#8230;, Pri ne\u011da feino, Pre\u011dejo en vila\u011do Ko\u010d\u00ed, Belaspektulo &nbsp; \uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076\uf076 &nbsp; &nbsp; La vivo kaj geamikoj &nbsp; &nbsp; La vivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate. Ne \u0109iam \u011di facilas, &nbsp; sed finfine en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem! [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1464","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1464","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1464"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1464\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6466,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1464\/revisions\/6466"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1464"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1464"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1464"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}