{"id":1405,"date":"2006-07-14T19:39:55","date_gmt":"2006-07-14T17:39:55","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-3-2006\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:49","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:49","slug":"antauen-3-2006","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-3-2006\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 3\/14  JULIO 2006"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m30124b2a.png\" alt=\"\" width=\"252\" height=\"57\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: medium;\"><b>3\/14\u00a0 JULIO 2006<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>La<br \/>\nvojo de amikeco transe Francion.<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m39e843d8.jpg\" alt=\"\" width=\"225\" height=\"120\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-family: Times New Roman,serif;\"><i>Panjo,<br \/>\nmi volus kun la edzo ekkoni francan marbordon de Normandio kaj<br \/>\nBretonio. \u0108u vi volus kunveturi? Tamen \u011di havos unu kondi\u0109on. Se<br \/>\nni veturus solaj, ni povas tranoktadi en la tendo. En la kazo, ke Vi<br \/>\nvolos kunveturi, \u0109u Vi povus mendi la tranoktadon &#8211; certigi \u0109e<br \/>\nPasporta servo a\u016d \u0109e Viaj geamikoj kaj francaj konatoj?<\/i><\/span><br \/>\n&#8211; Kompreneble mi konsentis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sekvis<br \/>\nkelkaj vesperoj super la mapo de Francio, super la detala mapo de<br \/>\nNormandio kaj Bretonio, kiujn lokojn ni volus vidi, kie lo\u011das niaj<br \/>\ngeamikoj a\u016d gastigantoj de Pasporta servo. Mi volis speciale vidi<br \/>\nkastelon &#8220;Le Mont de saint Michel&#8221; kaj vidi, kiel aspektas<br \/>\nfino de E\u016dropo. La liberaj tagoj de miaj familianoj sumis 25. Do ni<br \/>\nkalkulis eblecojn de unuopaj tagoj, nombron de kilometroj; nin ne<br \/>\ninteresis a\u016dtostradoj, sed belecoj de la naturo, maro kun siaj<br \/>\nklifoj, fi\u015distaj havenetoj, ekkono de historiaj vidinda\u0135oj, sed \u0109e<br \/>\nla revena voja\u011do multaj kasteloj kaj katedraloj sur la rivero Loire.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\npreparis precizan planon de nia voja\u011do. Poste mi skribis al unuopaj<br \/>\nadresoj pri nia voja\u011do kun peto, \u0109u en tiu preciza dato ili povas<br \/>\nnin tranoktigi. Fakte \u0109iuj konsentis, geamikoj kaj nekonatoj &#8211;<br \/>\ngastigantoj el Pasporta servo kaj \u0109iuj sendis manskribitan planon,<br \/>\nkiel de tiu \u015doseo, de kiu ni venos, tra kiom da rondaj \u0109irka\u016dvojoj,<br \/>\npontetoj ktp. por bone veni \u011dis ilia domo. Mi sendis al ili 16<br \/>\nadresojn kaj telefonnumerojn de \u0109iuj kun precizaj tagoj de alveno<br \/>\nkaj \u0109e la proksimi\u011do al plua gastiganto ili mem jam telefone<br \/>\ndemandis, se ni estis \u0109e ili kaj je kioma ni forveturis, \u0109u \u0109io<br \/>\nestas la\u016d nia deziro. La zorgemo pri ni estis kortu\u015da kaj perfekta.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\nnia a\u016dtomobilo Felicia estis grandega teko kun man\u011da\u0135o, \u0109ar mi<br \/>\nanta\u016de \u0109iujn informis, ke ni havos dormsakojn kaj propran man\u011da\u0135on.<br \/>\nLa dormsakojn ni uzis nur unufoje &#8211; dum 25 tagoj, man\u011da\u0135on ni \u0109e<br \/>\ngastigantoj ne povis man\u011di, \u0109ie ni havis preparitajn il<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m5df8b961.png\" alt=\"\" width=\"167\" height=\"230\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>iajn<br \/>\nman\u011dojn por vesperoj kaj matenoj. Ni kunportis e\u0109 plenan tekon de<br \/>\ndiversaj suveniroj el nia lando..<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\nveturis tra N\u00fcrnberg kaj Heidelberg, tra Luksemburg al Reims, kie ni<br \/>\nvidis la faman katedralon, kie estis kronitaj \u0109iuj francaj re\u011doj.<br \/>\nNorde de Parizo ni salutis malnovajn geamikojn, sed vila\u011deto Osny<br \/>\nhavis direkttabulojn sur amba\u016d flankoj, tamen tia rebuso estis bone<br \/>\nsolvita post eta tempo kaj ni trovis etan paradizon en \u0109arma familia<br \/>\ndometo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nplej grandan urbon de Normandio Rouen ni ne povis viziti pro granda<br \/>\nnebulo, forta vento kaj densa pluvo, do ni veturis plu al la maro &#8211;<br \/>\nkanalo la Manche por viziti interesan havenon Dieppe. Anka\u016d de \u011di<br \/>\nmi ne povas rakonti al vi, pro grandaj ventegoj kaj pluvegoj ni \u011din<br \/>\nnur traveturis. Mi pensis, ke nia granda voja\u011do ne komenci\u011das tro<br \/>\nbone. Nur ni povis promeni en fi\u015dista haveno F\u00e9camp, kvankam bone<br \/>\nvestitaj pro forta vento kaj nekutima julia malvarma vetero. Etretat,<br \/>\nmara banloko kun siaj klifoj 70 metroj altaj, kiuj krei\u011dis el kreta<br \/>\nmaterialo, impresis nin, tamen supren tra etaj vojetoj al rokaj<br \/>\npordegoj ni ne kura\u011dis iri pro forta ventego. Nur malgaje ni<br \/>\nrigardis pla\u011don kaj belan lokon por banado, kiu estis de \u0109iuj<br \/>\nforlasita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nurbo Le Havre estas granda havenurbo, kiu dum la mondmilito estis tre<br \/>\ndama\u011dita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_64192d96.jpg\" alt=\"\" width=\"228\" height=\"148\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"RIGHT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\nproksimi\u011dis al urbo Caen, kie ni en proksima eta vila\u011deto ser\u0109is<br \/>\nnekonatan gastiganton de Pasporta servo. La okmembra familio \u0135us<br \/>\nvolis eksidi al solena vesperman\u011do, sed atendis nin; ni estis<br \/>\nbonvenigitaj kiel longjaraj geamikoj, tuj ni vesperman\u011dis kun ili &#8211;<br \/>\nni unue ne sciis al kiu gratuli, ilia filo faris sukcese gravan<br \/>\nekzamenon. Post la vesperman\u011do s-ano Yv veturigis nin per sia a\u016dto<br \/>\nen la malnovan urbon por vidi grandegan universitatan areon por 30<br \/>\nmil studentoj, bele vespere lumigitan burgon, tribunalon, katedralon<br \/>\nkaj du pre\u011dejojn por viroj kaj virinoj kaj pluajn pre\u011dejojn. \u0108ion<br \/>\nni a\u016dskultis en bonega Esperanto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\nGranville ni promenadis super la maro \u0109irka\u016d kelkaj grandaj bunkroj<br \/>\n\u201eLa muro de Atlantiqua\u201c, kiuj dum la dua mondmilito ludis gravan<br \/>\nrolon. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m118a2bd3.jpg\" alt=\"\" width=\"222\" height=\"156\" name=\"obr\u00e1zky5\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\nproksimi\u011dis al majesta Le Mont-Saint-Michel, kiun mi tiom da jaroj<br \/>\nsopiris trarigardi. Sur la insula granita monto staras rempara<br \/>\nmonakejo meze de mara sabla\u0135o. \u011ci estas proksimume 80 metrojn alta<br \/>\nkaj ligita kun marbordo per digo. Dum malalta tajdo estas la fundo de<br \/>\nla maro deka\u015dita \u011dis 10 &#8211; 15 metrojn de la marbordo. Por mi \u011di<br \/>\nestis granda traviva\u0135o, tamen multegaj \u015dtupoj ege lacigis min.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Niaj<br \/>\ngastigantoj &#8211; longjaraj geamikoj \u011dojis, ke mi povas nokte gardi<br \/>\niliajn infanojn &#8211; parolantaj Esperante kaj ili kun miaj familianoj<br \/>\npartoprenis noktan aventuron kun pluaj 15 personoj. Ili alveturis al<br \/>\nla bordo de la monto de sankta \u201eMi\u015del\u201c de la malanta\u016da flanko<br \/>\n\u0109e malalta tajdo por vidi diversajn bestojn kaj noktajn birdojn.<br \/>\nEstis planite, ke ili piediros eble 4 kilometrojn kaj post refre\u015di\u011do<br \/>\nen fi\u015dista nokta gastejeto ili ankora\u016d dum malfluso revenos. Sed la<br \/>\nvetero montris sian malbelan vangon kaj \u011dojigis la piedirantojn per<br \/>\ngrandega ventego kaj pluvego, ke la gvidanto de la kolektivo perdis<br \/>\nkonatan vojeton kaj ili \u0109iuj enfaladis &#8220;\u011dis al ventro&#8221; en<br \/>\nla koton.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Iliaj<br \/>\nkontra\u016dpluvaj plastaj manteloj estis de ventego tute dis\u015diritaj, do<br \/>\nel\u0135etitaj; \u0109iuj partoprenintoj estis anta\u016d gastejo \u015dprucigitaj &#8211;<br \/>\npurigitaj per akvo el hoso, ke ili povu ricevi en gastejeto almena\u016d<br \/>\nvarmegan supon kaj devis rapidi reen pli frue, ol levi\u011dos la tajdo.<br \/>\nDe planitaj 4 kilometroj estis pli ol 14 km kaj la\u016d ilia gvidanto<br \/>\nokazis en tiu nokto la plej malbona vetero en tuta lia vivo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nurbo Rennes almena\u016d por kelkaj horoj permesis montri al ni siajn<br \/>\nvidinda\u0135ojn kaj al ni pla\u0109is diversaj signifaj konstrua\u0135oj, kiel<br \/>\npalaco de justico ktp., tamen el la belega parko ni denove devis fu\u011di<br \/>\npro forta pluvo. Anka\u016d grava haveno Saint Malo, kiu fami\u011dis en la<br \/>\n16-a jarcento en batalo de korsaroj kontra\u016d Angloj, firmaj digoj,<br \/>\nfortika burgo kaj en la maro la estinta arestejo ne lasis nin<br \/>\npromenadi sen pluvombreloj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Survoje<br \/>\nal marbordo de Roza granito ni admiris katedralon en St. Brieux,<br \/>\nu<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m57dd2676.jpg\" alt=\"\" width=\"167\" height=\"234\" name=\"obr\u00e1zky6\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>rbeton<br \/>\nPaimpol, Pointe de Arceules kaj el alteco multegon de etaj belegaj<br \/>\ninsuletoj L\u00b4ile de Br\u00e9hat. Tamen trovi nian pluan tranoktadon en la<br \/>\nurbo Cavan, kiam ni alveturis de alia flanko ol estis desegnita sur<br \/>\nla plano, ne estis facila. Kiam ni ne konis francan lingvon kaj ni ne<br \/>\npovis veturi tro malrapide sur rondaj krucvojoj kaj longajn francajn<br \/>\nnomojn ni ne sukcesis rapide tralegi, ni devis rondvoja\u011di iam<br \/>\nsesfoje kiel sur karuselo. Tamen fine sukcese.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nCote de Granit Rose &#8211; marbordo de Roza granito estas \u0109arma, anka\u016d<br \/>\n\u0109e akompano de du longjaraj amikinoj, kiujn ni jam plurajn jarojn ne<br \/>\nrenkontis. Ploumanach, Saint Quires &#8211; fine la vetero trankvili\u011dis<br \/>\nkaj la suno brilis kaj miaj familianoj kiel kapridoj saltetis sur<br \/>\ngrandegaj \u015dtonegoj, ke mi timis pri ilia hazarda glitfalo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Perros<br \/>\nGuirec,- \u0109u tio estas ebla? Ni trarigardis maran horaron de la<br \/>\ntajdo. Precize je minutoj la marakvo venas kaj post ses horoj<br \/>\nforfluas. Por kvar monatoj anta\u016den la homoj konas la tajdon.<br \/>\nTregastel, Pleumeur Bodou, tie ni admiris grandegajn plastikajn<br \/>\nkuglojn de satelitoj (muzeo de telekomunikado), Lanvelec, Saint<br \/>\nEfflam. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_462570c.jpg\" alt=\"\" width=\"189\" height=\"132\" name=\"obr\u00e1zky7\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Survoje<br \/>\nal granda havena urbo Brest ni haltis en Morlaix, kie ni admiris<br \/>\ninteresajn konstrua\u0135ojn kaj 58 m altegan dueta\u011dan viadukton, longan<br \/>\n300 metrojn. En Brest surprizis nin multaj flagoj eble de la tuta<br \/>\nmondo. Kio okazas? La dekkvaran de julio estas franca nacia festo kaj<br \/>\n\u0109i tie okazas \u0109iam post kvar jaroj Internacia festivalo de \u015dipoj,<br \/>\nvel\u015dipoj kaj kroz\u015dipoj el la tuta mondo. Brest estas granda<br \/>\nmarhaveno \u0109e la enfluejo de la rivero Penfeld. \u011ci estas verko de la<br \/>\nplej signifa ministro de maristaro Colbert el la 17-a jarcento. Li<br \/>\nkreis el malnova milithaveno, konata jam de la komenco de nia erao,<br \/>\nla plej grandan maristan bazon de Francio \u0109efe de armea celado.<br \/>\nAnta\u016d fino de la dua mondmilito estis Brest preska\u016d senpa\u016dze<br \/>\nbombardita, post \u011di estis renovigita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m29571095.jpg\" alt=\"\" width=\"216\" height=\"123\" name=\"obr\u00e1zky8\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nfestivalon partoprenis 2500 \u015dipoj el 27 landoj, 20 mil maristoj,<br \/>\n2000 muzikistoj, dum 5 tagoj okazis centoj de diversaj ekspozicioj<br \/>\nkaj diversaj prezentadoj. Ni havis grandan \u015dancon, ke ne venis al<br \/>\nniaj geamikoj iliaj parencoj, por kiuj estis a\u0109etitaj enirbiletoj<br \/>\nkaj ili estis al ni donacitaj. Ni estis tre dankemaj pro tio, \u0109ar<br \/>\ntian traviva\u0135on ni certe jam ne povos vidi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\nproksimi\u011dis al oficiala fino de E\u016dropo \u0109e Atlantika oceano, kiun<br \/>\nmi tiel sopiris vidi. Bonvenigis nin krom \u0109arma vetero belega roka<br \/>\nmarbordo, kiu kreas en la maron du interesajn longajn terlangojn; unu<br \/>\nnomi\u011das La Pointe du Van kaj la pli konata La Pointe du Raz. Ni<br \/>\npromenadis sur amba\u016d, admirinte kiel la ondoj pu\u015di\u011das kontra\u016d<br \/>\nrokoj, kvankam la maro estis sufi\u0109e trankvila.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m6d623253.jpg\" alt=\"\" width=\"223\" height=\"159\" name=\"obr\u00e1zky9\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Post<br \/>\ntrarigardo de la urbo Benodet kaj milithaveno Lorient ni planis pluan<br \/>\ntranokton en vila\u011do proksime de la urbo Vannes, sed de anta\u016daj<br \/>\ngastigantoj ni a\u016ddis, ke tiu samideano ku\u015das en malsanulejo. Tamen<br \/>\ntuj ili telefone kontaktis alian samideanon, kiu estis preta akcepti<br \/>\nnin. Ni opiniis, ke ni venos al ia kampara malnova bieno, e\u0109 la<br \/>\nnomon ni ne bone memoris. Sed neniun malnovan bienon ni trovis, sed<br \/>\n\u0109arman dometon plenan de hortenzioj tute super la maro. Kara<br \/>\nbonvenigo, kvankam neniam vidis unu la alian. La vesperman\u011do<br \/>\npreparita de fremda familio, kiun ankora\u016d vizitis nigrulo kun<br \/>\njapanino. Sub nia fenestreto pla\u016ddis la maro, la suno subiranta en<br \/>\nla maron estis grandioza prezentado. Matene vekis nin muziko de<br \/>\nBeethoven &#8211; la kanto himno de \u011dojo. Ni estis kortu\u015daj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Pluan<br \/>\ntagon bonvenigis nin Carnac. Tie estas granda regiono de menhiroj &#8211;<br \/>\n\u015dtonoj starigitaj sur alta flanko en paralelaj vicoj el la jaroj<br \/>\n3500 &#8211; 1800 anta\u016d nia erao. Ili estas resta\u0135oj de religiaj<br \/>\nmemora\u0135oj astronomiaj el la tempo, kiam la popolo kultivis<br \/>\nsunkulton.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\npasis terkapon Quiberon, trarigardis armean fortika\u0135on Pointe du<br \/>\nPercho, kie ni e\u0109 unu homon ne renkontis, en Sant Nazaire ni admiris<br \/>\ngravan submar\u015dipan bazejon, kiu dum la Dua mondmilito estis tute<br \/>\nlikvidita per bombardado. Nun tie trankvile staris grandega oceana<br \/>\n\u015dipego.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m6fee6356.jpg\" alt=\"\" width=\"204\" height=\"129\" name=\"obr\u00e1zky10\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">Nia<br \/>\nplano gvidis nin pluen al la loko de niaj longjaraj geamikoj kaj por<br \/>\nkelkaj tagoj ni tie restis kaj faris nur pli mallongajn ekskursojn.<br \/>\nTiel de Pr\u00e9failles ni vizitis natur-rezervejon de Bri\u00e9re, urbeton<br \/>\nPornic, insulon Noirmoutier, kiu estas unika pro sia \u015doseo, kiu<br \/>\nestas uzebla nur en la tempo de maltajdo. La \u015doseo estas pli ol 4<br \/>\nkilometrojn longa, \u011di havas savkolonojn kun \u015dtupetaroj por savo de<br \/>\nnura vivo. \u0108e la komenco kaj \u0109e la fino de la \u015doseo estas mara<br \/>\nhoraro, kiam eblas uzi la \u015doseon. Sur la insulo neniam ne\u011dis, la<br \/>\nmimozoj floras jam en januaro, sen\u0109ese tie estas forta vento, do<br \/>\nanka\u016d arboj ne kreskas tro alte. Tie estas multaj kampetoj, de kiuj<br \/>\noni ricevadas maran salon. Tamen estis tie multaj problemoj kun<br \/>\ntrink-akvo, kiu devas esti transportata per tuboj el la kontinento.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Ni<br \/>\npasis la fi\u015distan havenon Herbaudiere, trarigardis grandegajn<br \/>\ntraktorojn, kiuj en Port du Bec helpas al fi\u015distaj \u015dipoj el la<br \/>\nakvo, kiam la malalta tajdo jam ne permesas albordigi al ili. Ni<br \/>\ndirektas nin al la plej granda duka burgo el la 15-a jarcento al la<br \/>\nurbo Nantes. En proksimo de la rivero Loire estas dissemitaj multaj<br \/>\nkasteloj, sed pro financaj kaj tempaj kialoj ne eblas \u0109iujn<br \/>\ntrarigardi, do kelkajn ni vidis nur de la \u015doseo, kelkajn ni<br \/>\ntrapromenis, kelkajn ni vidis nur tra \u015dlosita pordego. Tamen de tiuj<br \/>\nkelkaj, kiujn ni trarigardis, ni forportis belegajn traviva\u0135ojn.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Unu<br \/>\nel la plej belaj kasteloj de la fino de mezepoko, konstruita de la<br \/>\nre\u011do Ludoviko XI. estas Langeais. Mezepoka burgo Amboise estis en la<br \/>\n15-a jarcento transkonstruita al komforta kastelo. La re\u011do Ludoviko<br \/>\nXII. invitis \u0109i tien la plej grandan artiston kaj scienciston de tiu<br \/>\ntempo Leonardon da Vinci. Ni trarigardis e\u0109 detale lian proksiman<br \/>\nmuzeon pri \u0109iuj liaj inventoj en la kastelo Clos-Luce, kie li anka\u016d<br \/>\nestas entombigita. Ni sciis pri li, ke li estis signifa pentristo kaj<br \/>\nskulptisto, sed li anka\u016d inventis aviadilon, helikopteron,<br \/>\nmitraleton, tankon, para\u015duton, turbinon, turn-ponton, globetlagron<br \/>\nktp. ktp.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Plua<br \/>\nkastelo, kiu tre entuziasmigis nin estis Blois kun ege interesa ronda<br \/>\n\u015dtuparo. \u011ci estis transkonstruita el malnova fortika\u0135o je re\u011da<br \/>\nrestadejo dum la tempo de Ludoviko la XII-a.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Sed<br \/>\nla plej vasta kastelo estas Chambord, kiu havas 440 ejojn, konstruita<br \/>\nkomence de la 16-a jarcento, \u0109irka\u016dita de grandega parko kaj<br \/>\n\u0109asarbaro 55 km<sup>2<\/sup>. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">N<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_mc217126.jpg\" alt=\"\" width=\"238\" height=\"124\" name=\"obr\u00e1zky11\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>i<br \/>\n\u0109irka\u016dveturis nekutimajn dometojn &#8211; lo\u011dejojn konstruitajn el<br \/>\nkalko\u015dtonaj rokoj &#8211; \u201etroglodytoj\u201c, sed mi ne povus imagi tie<br \/>\nlo\u011di.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Plua<br \/>\ntre \u0109arma kastelo Chenonceau estas nomita la kastelo de ses virinoj.<br \/>\n\u011ci staras super la rivero Cher en renesanca stilo kaj ni estis<br \/>\nravitaj de kelkaj \u011diaj parkoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen<br \/>\nni devis forlasi regionon de multaj kasteloj kaj da\u016drigi orienten<br \/>\npor pliproksimi\u011di al nia hejmo. Survoje ni trarigardis la urbon<br \/>\nOrleans. La urbo fami\u011dis dum la centjara milito inter Anglio kaj<br \/>\nFrancio, kiun liberigis en la jaro 1429 popola heroino Jeanne d\u00b4Arc,<br \/>\nde tiu tempo nomita Virgulino de Orleans.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Post<br \/>\nla unutaga promeno tra Parizo ni ankri\u011dis por du noktoj \u0109e nia<br \/>\nmembrino, longjara amikino en Boissy, kiu invitis niajn pluajn<br \/>\nmalnovajn konatojn kaj tiel nia kolektivo bone amuzis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\nurbo Nancy &#8211; en pasinteco restadejo de lotrinaj dukoj &#8211; ege surprizis<br \/>\nnin. La sesangula placo en la mezo kun la skulpta\u0135o de la duko<br \/>\nStanislav havas \u0109iujn ornama\u0135ojn orumitajn; anka\u016d komenco al \u0109iu<br \/>\nstrato el la nomita placo havas grandioze orumitan krad-pordegojn, de<br \/>\ndu flankoj kun belegaj akvujoj, anka\u016d \u0109iuj lum-kandelabroj brilas<br \/>\nper orumitaj ornama\u0135oj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m5573188d.jpg\" alt=\"\" width=\"216\" height=\"154\" name=\"obr\u00e1zky12\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><span style=\"font-size: small;\">La<br \/>\n\u0109efurbo de Alzaco, Strasbourg, estas unu el la plej gravaj urboj de<br \/>\nFrancio kaj de la tuta okcidenta E\u016dropo, anka\u016d pro eksterordinara<br \/>\nsignifo historia, komerca, industria, trafika, kultura kaj<br \/>\nadministra. Ni admiris belegajn malnovajn domojn kun ligna skeleto,<br \/>\nmultege da floroj kaj kvartalon \u201eEta Francio\u201c, kiu estas la plej<br \/>\nbone konservata angulo de la malnova urbo kun kanaloj fonditaj el<br \/>\nriverbran\u0109oj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\nla urbeto Dieuze ni vizitis nian karan membron Andr\u00e9 kun sia edzino.<br \/>\nAmba\u016d geedzoj estas \u0109aretuloj. Ni tre admiris in\u011denian solvon de<br \/>\nilia mastrumado. La tabloj sur radetoj, en\u015doveblaj pordoj,<br \/>\neltireblaj bretoj en la kuireja \u015dranko, la du\u015do en dorm\u0109ambro kun<br \/>\nlevata ramplo, apartaj \u0135aluzioj kaj a\u016dtomata malfermado de<br \/>\nfenestroj, a\u016dto kun levata platformo. Ni estas tre dankemaj, ke ni<br \/>\npovis propraokule vidi, kiamaniere oni povas plibonigi sian nefacilan<br \/>\nvivon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">L<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/A-cervenec_06_html_m309dd82e.jpg\" alt=\"\" width=\"226\" height=\"179\" name=\"obr\u00e1zky13\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>a<br \/>\nlibertempo fini\u011dis, la traviva\u0135oj kaj rememoroj restas anka\u016d post<br \/>\nkelkaj jaroj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En<br \/>\nla fotoalbumo estas notita: Ni entute veturis 4928 kilometrojn, ni<br \/>\nbezonis 348 litrojn da benzino. En 16 familioj ni tranoktis, neniu el<br \/>\nni tri konis francan lingvon, nur saluti kaj danki, per Esperanto ni<br \/>\nbonege interkompreni\u011dis. \u0108ie ni renkontis tre amikajn<br \/>\nesperantistojn, al kiuj ni \u0109iam restos dankemaj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.5cm;\" align=\"RIGHT\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Jarmila<br \/>\nR\u00fdznarov\u00e1<\/i><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; ANTA\u016cEN 3\/14\u00a0 JULIO 2006 &nbsp; &nbsp; La vojo de amikeco transe Francion. &nbsp; Panjo, mi volus kun la edzo ekkoni francan marbordon de Normandio kaj Bretonio. \u0108u vi volus kunveturi? Tamen \u011di havos unu kondi\u0109on. Se ni veturus solaj, ni povas tranoktadi en la tendo. En la kazo, ke Vi volos kunveturi, \u0109u Vi [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1405","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1405","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1405"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1405\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6469,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1405\/revisions\/6469"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1405"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1405"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1405"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}