{"id":1403,"date":"2006-02-14T19:39:53","date_gmt":"2006-02-14T17:39:53","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-1-2006\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:50","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:50","slug":"antauen-1-2006","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-1-2006\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 1\/14 Februaro 2006"},"content":{"rendered":"<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Unor_06_ANT_html_26b125bd.png\" alt=\"\" width=\"249\" height=\"56\" name=\"obr\u00e1zky1\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><span style=\"font-size: medium;\"><b>1\/14 Februaro 2006<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-top: 0.42cm; widows: 0; orphans: 0; page-break-after: avoid;\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Enhavo<br \/>\n: <\/b>Pri Egiptio<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\"><b>Pri<br \/>\nla vivo en Egiptio<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: large;\">Intervjuo kun Aleksandra<br \/>\nMussabini<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">En junio 2005 la Esperanto-grupo de<br \/>\nM\u00fclhouse festis la 60-Esperanto-jari\u011don de sia klubanino, nome de<br \/>\ns-ino Aleksandra Mussabini. Efektive \u015di eklernis Esperanton anta\u016d<br \/>\n60 jaroj en Egiptio. Pro tiu nekutima situacio ekestis multaj<br \/>\ndemandoj, al kiuj Aleksandra volonte respondis okaze de intervjuo por<br \/>\nla redakcio de la loka bulteno SRK (Sud-Rejna Kuriero) de la grupoj<br \/>\nde M\u00fclhouse kaj de Bazelo. Jen \u015dia tre interesa intervjuo.<br \/>\nAndr\u00e9<br \/>\nGrossmann<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Saluton<br \/>\nAleksandra, okaze de nia amika kunfestado \u0109e Maurice en lasta junio<br \/>\nni eksciis, ke anta\u016d 60 jaroj vi eklernis Esperanton en Egiptio en<br \/>\nla urbo Aleksandrio, kie vi jam spertis viglan Esperanto-vivon. Vi<br \/>\nanka\u016d montris al ni interesajn fotojn pri tiu periodo. Tio \u015dajnas<br \/>\niom nekutima traviva\u0135o, tial ni volonte \u015datus scii pli multe pri<br \/>\nvia vivo kaj pri Esperanto en Egiptio.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Aleksandra<\/b>:<br \/>\nSaluton! Pro tio, ke pluraj gesamideanoj interesi\u011das pri mia<br \/>\nesperantisti\u011do k<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Unor_06_ANT_html_m31d522eb.jpg\" alt=\"\" width=\"284\" height=\"188\" name=\"obr\u00e1zky2\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>aj<br \/>\nnaski\u011do en fora lando, mi volonte rakontos al vi iom resume. Anta\u016d<br \/>\n\u0109io mi sincere dankas \u0109iujn \u0109eestantojn por la agrabla vespero,<br \/>\nsurprizo kaj honoro okaze de mia 60-Esperanto-jari\u011do.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Do, tri el miaj geavoj<br \/>\nestis \u0109e\u0125aj kaj naski\u011dis en Bohemio. Unu estis el Malto kaj<br \/>\nnaski\u011dis en Aleksandrio. Tiam Malto estis brita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Mia avino iris<br \/>\nAleksandrion kaj okupi\u011dis pri la familio de mia avo. Ili konati\u011dis.<br \/>\nSed \u015di tiam parolis nur \u0109e\u0125e kaj germane. Finfine ili geedzi\u011dis<br \/>\nkaj voja\u011dis al Mozambiko, kie mia avo trovis laboron. Tie naski\u011dis<br \/>\nmiaj patrino kaj onklino. Sed pro risko de malario ili revenis al<br \/>\nAleksandrio.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kiam<br \/>\nokazis tio?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Aleksandra<\/b>:<br \/>\n\u0108irka\u016d la jaro 1900, fine de la 19-a jarcento, komence de lasta<br \/>\njarcento.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kaj viaj<br \/>\ngepatroj?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A: <\/b>Rilate miajn<br \/>\ngepatrojn mi scias, ke mia avino kaj mia patrino (tiam 26jara)<br \/>\nvoja\u011dis al Prago por renkonti mian patron (\u015dajne jam konata de<br \/>\nili). Ili geedzi\u011dis tie kaj post kelkaj monatoj venis Aleksandrion,<br \/>\nkie mi naski\u011dis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kian<br \/>\nnaciecon havis viaj gepatroj?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Mia patrino<br \/>\nestis brita kaj mia patro \u0109e\u0125a.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kian<br \/>\nlingvon vi parolis tiam?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Germane kun<br \/>\nmia \u0109e\u0125a avino kaj itale kun mia malta avo. Jes, mi vizitadis<br \/>\ngermanan lernejon, kie mi lernis anka\u016d la francan kaj la anglan. \u011ci<br \/>\nestis bonega lernejo kun germanaj fratulinoj. La lernejo ankora\u016d nun<br \/>\nekzistas, sed la fratulinoj estas nun koptaj. Sed mi parolis anka\u016d<br \/>\nitale kun la homoj, kvankam mi ne lernis \u011din. Mi estis 7-jara<br \/>\nknabino, kiam mia patro reiris al Prago por elteni stomak-operacion.<br \/>\nLi estis longe malsana, sed ni da\u016dre korespondis germanlingve.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: \u0108u en<br \/>\nAleksandrio estis multaj eksterlandanoj?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Jes, multaj,<br \/>\nestis italoj, maltanoj, grekoj, britoj, francoj, germanoj, poloj,<br \/>\njugoslavoj, armenoj ktp.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>R<img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Unor_06_ANT_html_123e6396.jpg\" alt=\"\" width=\"301\" height=\"175\" name=\"obr\u00e1zky3\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/>ed.<\/b>:<br \/>\nKiaj estis viaj kontaktoj kun la lo\u011dantoj?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Libananoj,<br \/>\nsirianoj parolis france. Jes, multe da geamikoj de mia patrino<br \/>\nparolis france. Anka\u016d kelkfoje necesis paroli arabe. Sur la strato<br \/>\noni ofte a\u016ddis la iltalan.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kial estis<br \/>\ntie tiom da eksterlandanoj? \u0108u pro la laboro?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Jes,<br \/>\nefektive. La egiptanoj estis malri\u0109aj kaj ne tiom edukitaj. Por la<br \/>\neksterlandanoj estis multaj lernejoj. Sed dum la milito ni ne rajtis<br \/>\nparoli pri politiko en nia lernejo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kaj en<br \/>\nkiaj cirkonstancoj vi eklernis Esperanton?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Mia patrino<br \/>\ninstruis tajpadon kaj la francan lingvon. \u015ci instruis \u011din al iu<br \/>\nanglo s-ro Holt, kiu estis esperantisto. Pere de li ni konati\u011dis kun<br \/>\nEsperanto, lernis la lingvon kaj havis kontakton kun aliaj<br \/>\ngesamideanoj en Aleksandrio. Fakte s-ro Holt post la kurso de franca<br \/>\nlingvo instruis Esperanton al la instruistino kaj pli poste al mi kaj<br \/>\nal mia fratino. Rapide ni konati\u011dis kun pola \u201eonklo\u201c estimata de<br \/>\n\u0109iuj. Tri monatoj poste ni jam parolis la lingvon kaj e\u0109 instruis<br \/>\n\u011din per la tre bona libro \u201eEllernu\u201c de Ferenc Szil\u00e1gyi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: \u0108u vi iel<br \/>\naktivis en la movado?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Jes, mia<br \/>\npatrino i\u011dis faka delegito de UEA por instruado, mia fratino por<br \/>\nturismo kaj mi por korespondado. Mi ricevis \u0109iutage leterojn el<br \/>\ndiversaj landoj kun petoj pri korespondantoj en Egiptio. Ne trovante<br \/>\niun, mi mem respondis kaj subite mi havis 28 leter-amikojn en preska\u016d<br \/>\n\u0109iuj kontinentoj, speciale en E\u016dropo. Kelkaj \u0109esis korespondi,<br \/>\naliaj forpasis. Kun s-ro Holt kaj dana leteramiko, kiujn mi persone<br \/>\nkonis, mi longe korespondis. Amba\u016d forpasis post preska\u016d 50 jaroj<br \/>\nda fidela korespondado. S-ro Holt e\u0109 vizitis min en Illzach kaj ni<br \/>\nkune partoprenis la tiaman nacian kongreson en G\u00e9rardmer.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>: Kia estis<br \/>\nla etoso en Aleksandrio?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> La etoso<br \/>\nestis vere simpatia. Ni havis belan \u0109ambron por kunveni kaj por<br \/>\ninstrui. Anka\u016d en la kadro de kristanaj asocioj YMCA por la viroj<br \/>\nkaj YWCA por la virinoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.: <\/b>Tamen<br \/>\nposte vi forlasis Egiption, pro kio?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> Post la fino<br \/>\nde la milito, en 1945, britaj kaj aliaj armeanoj forlasis<br \/>\nAleksandrion. Mi naski\u011dis kaj edzini\u011dis en Aleksandrio, sed kiam<br \/>\nmia edzo estis maldungita pro tio, ke nur 10% da e\u016dropanoj rajtis<br \/>\nlabori tiutempe, \u0109ar lokaj lo\u011dantoj estis prioritataj, ni planis<br \/>\nforveturi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b><i><b>: <\/b><\/i>Kien<br \/>\nvi tiam veturis?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b> La\u016d mia<br \/>\nbofrato tiam lo\u011danta en Kimrio, mia edzo trovos laboron tie; li<br \/>\nestis akceptita nur kiel mekanikisto en karbo-minejo, kie laboris<br \/>\nkelkaj alilandanoj. Post pluraj monatoj mia edzo skribis al sia frato<br \/>\nen Aleksandrio petante, ke li faru sian eblon, vidu influ-havajn<br \/>\npersonojn ktp., \u0109ar li deziris reiri Aleksandrion. Tie en Bridgend<br \/>\nnaski\u011dis mia unua filino. <\/span><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" src=\"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/wp-content\/uploads\/Unor_06_ANT_html_m42828ca.jpg\" alt=\"\" width=\"246\" height=\"211\" name=\"obr\u00e1zky4\" align=\"LEFT\" border=\"0\" hspace=\"12\" \/><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.:<br \/>\n<\/b>Do tio ne estis via definitiva reveno al E\u016dropo. \u0108u li sukcesis<br \/>\nen tiaj klopodoj?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<br \/>\n<\/b>Pro tio, ke ni jam definitive forlasis Egiption, nia situacio<br \/>\nestis malfacila; ni atendadis kaj fine suba\u0109etante iujn personojn,<br \/>\nni sukcesis revenvoja\u011di. Post longaj monatoj mia edzo sukcesis ree<br \/>\nlabori, kie anta\u016d du jaroj li estis maldungita. \u0108ar oni ja ne<br \/>\ntrovis ta\u016dgan anstata\u016danton.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm; font-weight: normal;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Intertempe li faris<br \/>\ndungpeton \u0109e la mara kompanio de Suez-kanalo. Kiam alvenis la<br \/>\npozitiva respondo, ni ree translo\u011di\u011dis \u2026 al Port-Fouad, urbeto<br \/>\naliflanke de Port-Said trans la kanalo. Oni simple transiris la<br \/>\nSuez-kanalon dum kelkaj minutoj per pram-\u015dipo.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\nKia estis la vivo tie?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">La laboro kaj la vivo estis agrablaj, tie anka\u016d<br \/>\nnaski\u011dis mia dua filino. Sed en julio 1956 Nasser, la tiama<br \/>\nprezidento de Egiptio naciigis la Suez-kanalon. Ni ankora\u016d trovi\u011dis<br \/>\nen Port-Fouad, kiam en la nokto de la 5\/6aj de novembro, francaj<br \/>\npara\u015dutistoj okupis la urbon, kiu kapitulacis. Dum la tago ni vidis<br \/>\nla francajn para\u015dutistojn malsupreniri; same okazis en Port-Said,<br \/>\nsed tiuj estis anglaj. En decembro ni forlasis Egiption por \u0109iam.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\n\u0108u tiam vi venis al Francio?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Jes, je Kristnasko ni atingis Toulon kaj per speciala<br \/>\na\u016dtobuso \u0109iuj emigrantoj estis veturigitaj \u011dis Cavalaire-sur-Mer,<br \/>\nkie ni pasigis proksimume unu monaton en malplena hotelo. Feli\u0109e ne<br \/>\nestis turisma sezono.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\nKaj kial vi finfine venis al Alzaco?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Intertempe mi skribis al geamikoj de mia edzo ..<br \/>\ngermanlingve, kaj dum ili trovi\u011dis en Usono kaj jam sciante pri la<br \/>\neventoj en Egiptio, ili informis nin, ke ilia domo en Lautenbach-Zell<br \/>\n(proksime de Guebwiller) estis je nia dispono.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\nDo vi ne tuj atingis Illzach, kie vi nun lo\u011das?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Post proksimume unu jaro ni translo\u011di\u011dis al M\u00fclhouse,<br \/>\nkie mia edzo trovis laboron; poste ni transloki\u011dis al Illzach, \u0109ar<br \/>\ntie estis apartamento je nia dispono, kiun post kelka tempo ni<br \/>\na\u0109etis.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\n\u0108u vi tiam perdis kontaktojn kun Esperanto?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<br \/>\n<\/b>En 1977 mi legis anoncon pri Esperanto en loka \u0135urnalo kaj e\u0109<br \/>\naperis artikolo en la gazeto fare de s-ro Lienhardt. Lin mi kontaktis<br \/>\nkaj poste konati\u011dis kun Andr\u00e9 Grossmann. Anta\u016d tiu hazardo mi tute<br \/>\nne sciis, ke ekzistas Esperanto-movado \u0109i-tie.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\n\u0108u vi estas kontenta pri via vivo en Francio kaj pli precize en<br \/>\nAlzaco?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Je Kristnasko 2006 ni festos la 50-jari\u011don de nia<br \/>\nalveno en Francion. Mi aldonas, ke mi estas feli\u0109a trovi\u011di en<br \/>\nAlzaco; ver\u015dajne tio memorigas mian infanecon, kiam mi parolis kaj<br \/>\nkantis germanlingve en lernejo kaj hejme. Mi neniam preterlasas la<br \/>\nokazon a\u016dskulti la belajn kanzonojn \u0109e la germanaj televidaj<br \/>\nkanaloj. Tamen kun la najbarinoj, krom la francan, mi pli ofte<br \/>\nparolas itale ol germane.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.<\/b>:<br \/>\nSe mi bone komprenas, vi da\u016dre flegas la kvin lingvojn, kiujn vi<br \/>\nkonas, germana, angla, franca, itala kaj Esperanto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>A:<\/b><\/span><br \/>\n<span style=\"font-size: small;\">Jes, mi \u015datas la lingvojn. Mi ofte konsultas vortarojn<br \/>\npor koni novajn vortojn en la kvin lingvoj. Krome mi profitas la<br \/>\nokazon povi uzi ilin.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Red.:<br \/>\n<\/b>Ni kore dankas al vi.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm; font-weight: normal;\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><i>Por SRK intervjuis<br \/>\nMaurice Schlewitz kaj Andr\u00e9 Grossman<\/i> Transprenita el franca<br \/>\nE-informbulteno LA INFORMILO \u2013XII\/2005<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\" style=\"margin-bottom: 0.21cm;\" align=\"JUSTIFY\">\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c\u263c<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">Feli\u0109an voja\u011don!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"western\"><span style=\"font-size: small;\">\u0108u inter la voja\u011dantoj estas<br \/>\nkuracisto?\u201c demandas stevardino en la aviadilo. Unu el la<br \/>\nvoja\u011dantoj levi\u011das kaj iras al al pilotejo. Post la momento li<br \/>\nrevenas kaj demandas:\u201c\u0108u inter la pasa\u011deroj estas piloto?\u201c<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; ANTA\u016cEN 1\/14 Februaro 2006 &nbsp; Enhavo : Pri Egiptio &nbsp; Pri la vivo en Egiptio &nbsp; Intervjuo kun Aleksandra Mussabini &nbsp; En junio 2005 la Esperanto-grupo de M\u00fclhouse festis la 60-Esperanto-jari\u011don de sia klubanino, nome de s-ino Aleksandra Mussabini. Efektive \u015di eklernis Esperanton anta\u016d 60 jaroj en Egiptio. Pro tiu nekutima situacio ekestis multaj [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1403","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1403","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1403"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1403\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6471,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1403\/revisions\/6471"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1403"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1403"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1403"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}