{"id":1392,"date":"2005-11-13T19:30:47","date_gmt":"2005-11-13T17:30:47","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-5-2005\/"},"modified":"2018-07-21T11:23:50","modified_gmt":"2018-07-21T09:23:50","slug":"antauen-5-2005","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-5-2005\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 5\/13 NOVEMBRO  2005"},"content":{"rendered":"<p class=\"INFOR\"><b>ANTA\u016cEN <span style=\"font-size: 12.0pt;\">5\/13<br \/>\nNOVEMBRO\u00a0 2005<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><b><span style=\"font-size: 12.0pt;\">\u00a0<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><b>Enhavo:<\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span style=\"font-family: Arial Narrow;\">Sakfajfisto \u015cvanda<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span style=\"font-family: Arial Narrow;\">Patrina koro <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\" style=\"text-align: right;\" align=\"right\"><i>\u00a0<\/i><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: center;\" align=\"center\"><b><br \/>\n<span style=\"font-size: 16.0pt;\">Sakfajfisto \u015cvanda<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Anta\u016d longa tempo vivis en regiono de Strakonice la sakfajfisto,<br \/>\nkiu nomi\u011dis \u015cvanda (en E-traduko: \u015cercemulo). Kiam li ekludis la<br \/>\nsakfajfilon,<br \/>\ntiam \u0109iuj, kiuj a\u016ddis lin, gaje ekdancis. Ili \u011dojvokis, ekludis kaj ili<br \/>\nturni\u011dis<br \/>\n\u0109e la danco kvaza\u016d sub ia sor\u0109o-influo. Oni rakontis, ke \u015cvanda estas<br \/>\nkunigita<br \/>\nkun la infero, ke la diablo prisor\u0109is al li lian sakfajfilon. La<br \/>\nsakfajfisto,<br \/>\nofte reveninte el la\u00a0 gastejo hejmen malfrue nokte, timis nek<br \/>\nmallumon, nek<br \/>\nsor\u0109istinojn, nek noktilukojn, anta\u016d kiuj la aliaj homoj tremis pro la<br \/>\ntimego.<br \/>\nLin akompanis \u0109ie lia instrumento. Anta\u016d la sakfajfilo forkuris zorgoj,<br \/>\nanta\u016dtimoj kaj maltrankvilo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Foje, kiam li denove revenis hejmen noktomeze, haltigis lin \u0109e<br \/>\nla krucvojo nekonata, nigre vestita sinjoro. \u0084Kien vi iras, \u015cvanda? \u0108u<br \/>\neble<br \/>\nhejmen?\u0093 demandis la sinjoro. \u0084Hejmen\u0093 kapjesis la sakfajfisto. \u0084Hodia\u016d<br \/>\nvenis<br \/>\ntro malmulte da junularo por danci &#8230;\u0093. \u0084Malmulte da junularo \u0096<br \/>\nmalbonaj<br \/>\nlaborenspezoj\u0093, diris la nigra sinjoro. \u0084Tamen vi povas ankora\u016d hodia\u016d<br \/>\nperlabori<br \/>\nbelan amaseton da mono. Iru kun mi kaj ludu al ni por danci. Hodia\u016d ni<br \/>\nfestas<br \/>\nkermeson.\u0093 \u0084Kie?\u0093 \u0096 ekmiris \u015cvanda. \u0084Tuj ni tie estos\u0093, diris\u00a0 la<br \/>\nkunulo. Vere<br \/>\ntuj ili estis en la domo, kie sidis \u0109e la tablo viroj nigre<br \/>\nvestitaj,\u00a0 kiuj<br \/>\nkartludis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>\u0084Ludu!\u0093 ordonis lia akompananto. \u0084Metu \u0109apon, kien falos<br \/>\ndukatoj, sed ne danku alimaniere ol: Helpu, frato!\u0093 \u015cvanda ekpiedbatis<br \/>\nkaj<br \/>\nkomencis ludi. La gastoj for\u0135etis la kartojn kaj tuj \u0109iuj ekdancis. Sed<br \/>\nstranga<br \/>\ndanco, neniam la sakfajfisto vidis tiajn dancantojn. Ili rapide<br \/>\nturni\u011dis,<br \/>\ndis\u0135etadis manojn, ili saltetis, transkapi\u011dis, e\u0109 iris pere de la manoj<br \/>\n&#8230; La<br \/>\nteruro atakis la muzikiston, li interrompis la ludon. La dancantoj<br \/>\nalportis<br \/>\nbieron al li. Li trinkis, sed la biero ne malplii\u011dis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Denove la muzikisto ekludis, nigraj viroj dancis, kiel<br \/>\nfrenezuloj. En la \u0109apon falis dukatoj. Neniam vidis la sakfajfisto tiom<br \/>\nda mono.<br \/>\nPro granda feli\u0109o li dankis: \u0084Dio pagu al vi, majestaj sinjoroj!\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>En tiu momento terure ektondris. Lumoj estingi\u011dis, staturoj en<br \/>\nla mallumo perdi\u011dis. \u015cvanda profunde ekdormis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Matene\u00a0 konsterni\u011dis la homoj alvenintaj sur la kampon sub<br \/>\nmonteto nomata \u0084K\u00e1n\u00ed\u0093, kie staris pendumilo, sur kiu balancis pendumito.<br \/>\n\u0108irka\u016d<br \/>\nli \u015dvebis aro da kornikoj. Supre sur la pendumilo sidis la sakfajfisto<br \/>\nkaj<br \/>\nludis. \u0084\u015cvanda, kiamaniere vi aperis sur la pendumilo?\u0093 ekkriis la homoj<br \/>\nal li.<br \/>\nLa muzikisto surprizite \u0109irka\u016drigardis. Li ekrememoris, kio okazis dum<br \/>\nla nokto.<br \/>\nLi ekkonsciis, ke li ludis al la satanoj por danci.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>De tiu tempo \u015cvanda estis malgaja, li \u0109esis \u015derci, forlasinte<br \/>\nnoktajn vagadojn. Lin tedis sakfajfil-ludado, pro tio li decidis for\u0135eti<br \/>\nla<br \/>\ninstrumenton por \u0109iam. Li vizitis la dekanon en la\u00a0 pre\u011dejo de<br \/>\nStrakonice kaj<br \/>\nkonfidis al li propran turmenton. La dekano konsilis al li pendigi la<br \/>\nmuzikilon<br \/>\nsur la najlon en la pre\u011dejo malanta\u016d la altaro, ke la diablo ne povu<br \/>\nalproksimi\u011di al \u011di kaj ke \u011di logu neniun por danco.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>\u015cvanda akceptis la konsilon. De tiu tempo pendas la sakfajfilo<br \/>\nmalanta\u016d la altaro de la pre\u011dejo de sankta Prokopo en la urbo<br \/>\nStrakonice. \u011ci<br \/>\nkviete pendas, nur en la datrevena tago, kiam \u015cvanda ludis al la<br \/>\ndiabloj, tiam<br \/>\n\u011di ludas sen sakfajfisto. Strakonicanoj fieras je sia sakfajfisto, sed<br \/>\nili<br \/>\nbeda\u016dras, ke sen \u015cvanda jam ne plu estas tiel gaje, ja en la mondo jam<br \/>\nestas<br \/>\nneniu \u015dercado.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Legendon pri fama staturo \u015cvanda-sakfajfisto sendis V. Muchnov\u00e1<br \/>\nel Strakonice<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: center;\" align=\"center\"><b><br \/>\n<span style=\"font-size: 16.0pt;\">Patrina koro<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>La infanoj esti\u011dis grandaj. Du el ili geedzi\u011dis, du ankora\u016d<br \/>\nlernis. Kutime matene \u0109iuj eliris, multfoje ili e\u0109 ne sukcesis diri al<br \/>\nmi \u0084\u011dis<br \/>\nrevido\u0093, kaj mi estis sola hejme. Mi rigardis la senordajn \u0109ambrojn,<br \/>\nkiujn mi<br \/>\ndevis reordigi, mi prenis la pi\u0135amojn kaj \u0109ambrorobojn, lasitajn sur la<br \/>\nse\u011doj,<br \/>\nmetis la pantoflojn de mia edzo sur ilian lokon, \u0109ar li en sia rapideco<br \/>\ntion ne<br \/>\nsukcesis fari. A\u016d eble ne pro sia rapidemo, sed pro la penso: \u0084Ja kion<br \/>\n\u015di faros<br \/>\nla tutan tagon hejme? \u015ci ordigos ilin.\u0093 Kaj mi ordigis, sed en mia animo<br \/>\niom<br \/>\npost iom amasi\u011dis io, kio komencis premi min.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Kiam la infanoj estis malgrandaj, ili rapidis reveni hejmen,<br \/>\ndividis kun mi \u0109ion travivitan en la lernejo, a\u016d sur la strato, kaj mi<br \/>\nkonsolis<br \/>\nilin en iliaj infanaj mal\u011dojoj, a\u016d mi ridis kaj \u011dojis kune kun ili, sed<br \/>\ntio<br \/>\nestis \u0109iam pli kaj pli malofte. Sed nun ili estas plena\u011daj. \u0108iu el ili<br \/>\nhavas<br \/>\nsian propran vivon. Kaj mi?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Mi atendis la nepetojn kun granda emocio. Ili vere enportis en<br \/>\nmian animon ion novan, refre\u015digan, sed ne por longa tempo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Kun mia edzo mi bone interkompreni\u011dis, sed \u015dajnis, ke ni estis<br \/>\njam dirintaj unu al la alia \u0109ion kaj ke ni ne plu havis ion por diri.<br \/>\nKrome li<br \/>\nlaboris kaj ne sentis tiun bezonon iomete paroli kun mi, kiel mi \u011din<br \/>\nsentis.<br \/>\nLaca li ku\u015detis sur la divano kaj ripozis legante la gazeton &#8230;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Multfoje kuirante la tagman\u011don, kirlante \u011din per la lignokulero,<br \/>\nmi travagis per mia penso la jarojn kaj revenis al mi juna\u011do. Kiom multe<br \/>\nmi tiam<br \/>\ndeziris lerni, akiri sciojn! Mia tuta animo, mia tuta esta\u0135o strebis al<br \/>\nili, sed<br \/>\nunu amo, subite ekflaminta kun mirinda brilo en mia koro, igis min<br \/>\nedzini\u011di kaj<br \/>\ntiamaniere mia deziro studi ne reali\u011dis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Komence mi ne sentis la malplenon en mia animo, sed iom post<br \/>\niom, kun la pasado de la jaroj \u011di nerimarkite \u015dovi\u011dis en mi kaj komencis<\/p>\n<p>senvalorigi mian vivon; \u0109iuj lernis, trovis la sencon de sia vivo. Kaj<br \/>\nmi? \u0108iam<br \/>\nsame: ordigi la \u0109ambrojn lasitajn en \u0125aoso, balai, kuiri, zorgi pri la<br \/>\ngenepoj<br \/>\n&#8230;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Fakte la laboro ne pezigis min, mi faris \u011din plezure, sed \u011di ne<br \/>\npovis plivalorigi mian vivon. Io en mi restis nekontentigita; mi sopiris<br \/>\nakiri<br \/>\nion novan, lerni &#8230;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\"><br \/>\nUnu tagon venis al mi simpatia kaj energia virino kaj diris: \u0084Ni malfermas<br \/>\nkurson de Esperanto en la kvartalo. Mi enskribos vin!\u0093 \u0084Sed kiel?\u0093 mi demandis<br \/>\n\u015din. \u0084La dommastrumado, la genepoj &#8230;\u0093 \u0084La dommastrumado iros kiel \u011dis nun. Pri<br \/>\nla genepoj zorgos iliaj patrinoj, reveninte hejmen post la laboro. La kurso<br \/>\nestos vespera, \u011di okazos dufoje en la semajno.\u0093 En miaj okuloj eble io ekbrilis.<br \/>\nCerte, \u0109ar \u015di da\u016drigis: \u0084De la tempo, kiam mi konas vin, mi vidas, ke vi estas<br \/>\nhomo, kiu bezonas sian propran spiritan vivon. Sciu, ke Esperanto donos al vi<br \/>\nmulton!\u0093 Mi konsentis: mi devas konfesi, ke tiun \u0109i nokton mi ne dormis, same<br \/>\nkiel lernantino, kiu unuafoje iros en lernejon.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Komence mi diris hejme nenion. Mi \u0109iam trovis pretekston por<br \/>\neliri vespere, kiam oni instruis nin en la kurso. La mastrumado en la<br \/>\ndomo iris<br \/>\nbone, mi e\u0109 \u0109ion faris pli vigle. Mi rapidis pli frue fini, por havi<br \/>\ntempon<br \/>\nlerni. Kaj multfoje, flikante ion a\u016d alkudrante butonon, mi metis apude<br \/>\nla<br \/>\nmalfermitan libron kaj lernis parkere la novajn vortojn. Se mi tamen ne<br \/>\nsukcesis<br \/>\ndum la tago skribi nian hejman taskon, a\u016d lerni lecionon, mi restis post<br \/>\nla<br \/>\nvesperman\u011do en la kuirejo, kiam \u0109iuj iris al siaj \u0109ambroj kaj enliti\u011dis,<br \/>\nkaj<br \/>\nklininte la kapon super la kajero, mi diligente skribis. Kaj mi sentis,<br \/>\nke mia<br \/>\nanimo pleni\u011dis per io senlime bela.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Mi lernis! Fine mi lernis! Kaj mi ebrii\u011dis per tiu \u0109i vorto mem.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Foje mia plej a\u011da nepino, kiu vizitis la unuan klason, diris \u0109e<br \/>\nla man\u011dotablo: \u0084Anka\u016d avino estas lernantino, \u015di lernas.\u0093 \u0084Helpante al<br \/>\nvi \u015di<br \/>\nlernas, kompreneble\u0093 diris \u015dia patrino. \u0084Ne, ne,\u0093 protestis la etulino<br \/>\n\u0084\u015di havas<br \/>\nsiajn proprajn lecionojn, \u015di skribas siajn hejmekzercojn.\u0093 Mi ne sciis,<br \/>\n\u0109u oni<br \/>\nsufi\u0109e donis atenton al \u015diaj vortoj, \u0109ar la temo de la konversacio<br \/>\n\u015dan\u011di\u011dis.<br \/>\nFoje vespere, kiam mi skribis en la kuirejo mian taskon, iu klini\u011dis<br \/>\nsuper mi<br \/>\nkaj diris: \u0084Panjo, kion vi faras \u0109i tie?\u0093 Mi tiom ektimis, ke mi<br \/>\nsaltetis. Mi ne<br \/>\na\u016ddis, kiam mia la plej a\u011da filo estis enirinta la \u0109ambron.\u00a0 Mi<br \/>\niomete<br \/>\ntrankvili\u011dis kaj respondis: \u0084Mi skribas ion.\u0093 \u0084Ho, patrineto, vi vere<br \/>\nfari\u011dis<br \/>\nlernantino.\u0093 Li ridetante tu\u015dis mian vangon per la sia. \u0084Vidu, nur<br \/>\nEsperanto!\u0093<br \/>\n\u0084Kio? \u0108u\u00a0 Esperanto?\u0093 a\u016ddi\u011dis la vo\u0109o de mia edzo, kiu, ver\u015dajne<br \/>\nmirigite pro<br \/>\nmia ofta restado en la kuirejo, estis veninta por vidi, kion mi faras.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Mi klarigis al ili, ke mi ali\u011dis al Esperanto-kurso. Mia edzo<br \/>\nforte koleri\u011dis. \u0108u estas dece por mi en tiu a\u011do lerni Esperanton? Por<br \/>\nkio mi<br \/>\n\u011din bezonas? Sed mia filo defendis min. Li e\u0109 entuziasmi\u011dis kaj rigardis<br \/>\nmin<br \/>\ntiel bele, kiel tio jam delonge, tre delonge ne okazis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Ek de tiu \u0109i tago miaj familianoj dividi\u011dis je du partoj. Iuj<br \/>\nestis por, aliaj kontra\u016d. Mia edzo, kiu estis iom \u0135aluza, komencis<br \/>\nviziti la<br \/>\nkurson \u0096 por akompani min tien kaj reen. Poste li komencis restadi en la<\/p>\n<p>kuirejo. Li volis kompreni, \u0109u ne estas iu alia, kiu igis min lerni<br \/>\nEsperanton.<br \/>\nSed dum la tempo li konvinki\u011dis, ke \u011di estas simple mia nekontentigita<br \/>\nsopiro<br \/>\nlerni.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Vespere mi multfoje fari\u011dis objekto de \u015dercoj kaj gajaj<br \/>\nincitetoj de la infanoj. \u0084Pa\u0109jo, atentu!\u0093 lin intence provokis mia plej<br \/>\na\u011da<br \/>\nfilo, \u0084estas io suspektinda.\u0093 \u0084Nenio estas, ne timu!\u0093\u00a0 mia edzo<br \/>\nrepondis, \u0084via<br \/>\npa\u0109jo ne estas naivulo, li bone observas \u0109ion. Ne timu!\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>\u0108ar \u0109iuj jam sciis pri mi, mi trankvile vespere lernis. Kaj mi<br \/>\ndevas diri, ke la mastrumado de la hejmo estis en multe pli bona ordo.<br \/>\nMi sentis<br \/>\nian refre\u015digan blovon en mi. \u0084Panjo plijuni\u011dis!\u0093 deklaris unuvespere mia<br \/>\npli<br \/>\njuna filino. \u0084Rigardu \u015din kaj vi konvinki\u011dos. Ek de kiam \u015di komencis<br \/>\nlerni<br \/>\nEsperanton, \u015di fari\u011dis tute alia. Kaj \u015dia irmaniero kaj la figuro kaj la<\/p>\n<p>viza\u011do!\u0093 Mi sentis la esploreman rigardon de mia edzo kaj mi fiere<br \/>\nrigardis. En<br \/>\nliaj okuloj ekflamis lumo kaj li diris: \u0084Ne estus malbone, se anka\u016d mi<br \/>\nenskribi\u011dus.\u0093 Eksplodis komuna, gaja rido. Kaj tamen \u0109io \u015dajnis al mi<br \/>\n\u015derco, \u011dis<br \/>\nkiam mi komencis ricevi leterojn el diversaj landoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Reveninte hejmen post la laboro, eble \u0109iam ankora\u016d incite de sia<br \/>\n\u0135aluzo, mia edzo igis min legi kaj traduki \u0109iujn leterojn. Mi faris tion<br \/>\nkun<br \/>\nplezuro. Kaj sur la komodo en nia dormo\u0109ambro komencis vici\u011di la<br \/>\nportretoj de<br \/>\ntiuj, kun kiuj mi korespondis. Juna japanino kun floro en sia hararo.<br \/>\nApud \u015di<br \/>\njuna svedo, perdinta anta\u016d nelonge sian patrinon. Plue gimnaziano el<br \/>\nBrazilo.<br \/>\nVici\u011dis portretoj de \u0135urnalistino el Ruslando, de junuloj el Kubo,<br \/>\nVjetnamio kaj<br \/>\naliaj. Ili \u0109iuj rigardis min per siaj entuziasmaj, ridantaj okuloj. Sur<br \/>\nla<br \/>\nplimulto el ili staris surskriboj: \u0084Al mia patrino\u0093 a\u016d \u0084Al granda<br \/>\npatrina koro\u0093.<br \/>\nKaj mi devas diri, ke ili \u0109iuj estis fakte miaj infanoj, pri kiuj mi<br \/>\n\u011dojis,<br \/>\nkiujn mi amis, al kiuj mi deziris esti utila la\u016d miaj ebloj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\"><span style=\"font-size: 10.0pt;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Mi estis la patrino, ili \u0109iuj, apartenantaj al diversaj nacioj<br \/>\nkaj landoj, estis miaj infanoj. Kaj mi senpacience atendis leterojn de<br \/>\n\u0109iuj por<br \/>\nekscii, ke ili estas sanaj, ke ili vivas.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Sed mi devas konfesi, ke plej multe \u011dojigis min iliaj bondeziroj<br \/>\nokaze de la Tago de la virino. Mi ricevis volumon de versa\u0135oj en<br \/>\nEsperanto,<br \/>\nsurskribitaj de miaj propraj infanoj: \u0084Al nia mirinda patrino, kiu estas<br \/>\npor ni<br \/>\nimitinda ekzemplo.\u0093 Mi ploris pro \u011dojo. Por tiu \u0109i festo mi ricevis<br \/>\ndonacojn<br \/>\nanka\u016d de miaj infanoj el diversaj partoj de la mondo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>Kiam vespere mi enliti\u011dis, mi longe ku\u015dis kun malfermitaj<br \/>\nokuloj. \u0084Kiel bone estas vivi en la paco sur la tero!\u0093 mi pensis.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: justify;\">\n<p>De Nevena Nedel\u0109eva el Bulgario<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 5\/13 NOVEMBRO\u00a0 2005 &nbsp; \u00a0 &nbsp; Enhavo: &nbsp; Sakfajfisto \u015cvanda &nbsp; Patrina koro &nbsp; \u00a0 &nbsp; Sakfajfisto \u015cvanda &nbsp; \u00a0 &nbsp; Anta\u016d longa tempo vivis en regiono de Strakonice la sakfajfisto, kiu nomi\u011dis \u015cvanda (en E-traduko: \u015cercemulo). Kiam li ekludis la sakfajfilon, tiam \u0109iuj, kiuj a\u016ddis lin, gaje ekdancis. Ili \u011dojvokis, ekludis kaj ili [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1392","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1392","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1392"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1392\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6472,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1392\/revisions\/6472"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1392"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1392"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1392"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}