{"id":1391,"date":"2005-08-13T19:30:46","date_gmt":"2005-08-13T17:30:46","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-4-2005\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:35","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:35","slug":"antauen-4-2005","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-4-2005\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 4\/13 OKTOBRO  2005"},"content":{"rendered":"<p class=\"INFOR\"><b>ANTA\u016cEN <span style=\"font-size: 12.0pt;\">4\/13 OKTOBRO\u00a0 2005<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><b>Enhavo:<\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span style=\"font-family: Arial Narrow;\">Esperanto kaj Litovio<\/span><b><span style=\"font-family: Arial Narrow;\"><br \/>\n<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span lang=\"ET\" style=\"font-family: Arial Narrow;\">\u0108u vi konas<br \/>\naresto\u0109ambron en Belgio?<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span lang=\"ET\" style=\"font-family: Arial Narrow;\">Renkonti\u011do<br \/>\nkun esperantisto<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span style=\"font-size: 8.0pt; font-family: Wingdings;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span style=\"font-size: 8.0pt; font-family: Wingdings;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\"><span style=\"font-size: 8.0pt; font-family: Wingdings;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<h2><span style=\"font-family: Arial;\">Esperanto kaj Litovio<\/span><\/h2>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"MsoNormal\" style=\"text-align: center;\" align=\"center\"><b><br \/>\n<span style=\"font-size: 8.0pt;\">\u00a0<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Komence oni devis paroli pri la ligoj de Zamenhof mem kun<br \/>\nLitovio. La vivo de Zamenhof estis alimaniere ligita kun tiu lando.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 En januaro 1885 Zamenhof finis Varsovian universitaton<br \/>\nkaj ricevis la diplomon de kuracisto. Ricevinte inviton de la Frantino Fania, li<br \/>\nforveturis al la litova urbeto Veisiejai kaj komencis tie la kuracistan<br \/>\npraktikon. Tie li havis pli da libera tempo por rekonstrui la neniigitan<br \/>\nprojekton de sia lingvo internacia kaj prepari por eldono la Unuan Libron de<br \/>\nEsperanto. Sed en malgranda urbeto Zamenhof ne povis eldoni sian libreton, do<br \/>\npost kvar monatoj li revenis en Varsovion. Tie li vane ser\u0109adis eldoniston \u0096<br \/>\nneniu volis riski monon por tia dubinda afero.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 En 1887 Zamenhof en Varsovio konati\u011dis kun Klara<br \/>\nZilbernik. Samjare en marto ili gefian\u0109i\u011dis. Klara lo\u011dis en Ka\u016dno, kie \u015dia patro<br \/>\nposedis sap-fabriketon. La bopatro Alexandro Zilbernik ne kontra\u01d4is, ke duonon<br \/>\nde la doto Ludoviko elspezu por publikigo de sia libro. Tiu doto estis 10 mil<br \/>\nrubloj, egala al 7,742 kg da oro. Kontra\u01d4 tiu mono Zamenhof povis eldoni la<br \/>\nunuajn Esperantajn librojn kaj kovri la po\u015dtelspezojn de la abunda korespondado.<br \/>\nNun tiu Ka\u016dna strateto havas la nomon de L. Zamenhof.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kiam la Unua Libro aperis, Zamenhof komencis ricevadi<br \/>\nleterojn de homoj, kiuj ekinteresi\u011dis kaj eklernis Esperanton. En la jaro 1889<br \/>\nli eldonis la adresaron de la unua milo da esperantistoj. Al la nombro oni povas<br \/>\naldoni la pastron Alexandras Damrauskas, kiu verkis kaj en 1890 eldonis la unuan<br \/>\nlernolibron de Esperanto por litovoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u011cis la Unua Mondmilito en Vilno kaj Ka\u016dno agis E-societoj<br \/>\nkaj aperadis la dulingva gazeto <i>Kovno-Esperanto.<\/i> Post la mondmilito, en<br \/>\ndecembro 1919, fondi\u011dis Litova Esperanto-Asocio. En 1921 estis ricevita permeso<br \/>\norganizi E-kursojn en la lando, en 1922 aperis la monata revuo <i>Litova Stelo,<\/i><br \/>\nsamjare Esperanto estis enkondukita kiel nedeviga studobjekto en la Litova<br \/>\nuniversitato. Aperis kelkaj libroj, 12 lernolibroj, 2 vortaroj, Ka\u016dna radio<br \/>\ndisa\u016ddigis esperantlingvajn elsendojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 De la jaro 1940 Litovio estis aneksita de Sovetunio, kie<br \/>\nla Esperanto-movado estis netolerata kaj persekutata. Post la jaro 1953 la<br \/>\nsituacio iomete mildi\u011dis. Al\u00a0 revivi\u011do de la Esperanto-movado helpis la 6-a<br \/>\nTutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, okazinta en 1957 en Moskvo. En la<br \/>\nkadro de la festivalo okazis dutaga kunveno de 250 esperantistoj el 26 landoj.<br \/>\nEn diversaj urboj de Sovetunio oni ekfunkciis kursojn de Esperanto kaj aperis<br \/>\nartikoloj en la gazetaro, anka\u016d en litovaj gazetoj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 En 1959 estis eldonita ampleksa lernolibro kun<br \/>\nKrestomatio kaj vortareto. Samjare en Latvio apud Riga estis organizita la unua<br \/>\n\u0108ebalta Esperanto- Tendaro. Poste la tendaroj nomi\u011dis Baltiaj (BET). La tradicio<br \/>\nvivas, pasintjare en Litovio okazis jam la 40-a BET.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Esperanto povis esti instruata fakultative en mezlernejoj<br \/>\nkaj en 1972 en Paneve\u009eys okazis la unua kunflugo de lernantoj-esperantistoj,<br \/>\nkiun partoprenis preska\u016d 200 gelernantoj el 32 lernejoj. Pro malhelpo de<br \/>\noficialaj instancoj kelkajn jarojn ne povis okazi la tradiciaj BET-oj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Praktike dum la soveta periodo ne estis ebla la eldonado<br \/>\nde Esperanta\u00a0 literaturo, tial oni uzis mult-obligitajn tajpa\u0135ojn, t. n.<br \/>\nsamizdatojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Finfine en 1979 estis permesite fondi la organiza\u0135on<br \/>\nAsocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). En decembro 1988 la Litova Filio decidis<br \/>\naparti\u011di de ASE kaj refondi la anta\u016dmilitan Litovan Esperanto-Asocion, kiu jam<br \/>\nen 1989 ali\u011dis al UEA. En 1991 reaperis la dumonata revuo <i>Litova Stelo. <\/i><br \/>\nAl la asocio en 1992 estis transdonita la iama domo de A. Zilbernik en Ka\u016dno,<br \/>\nkie nun trovi\u011das oficejo de LitEA, la redakcio de <i>Litova Stelo<\/i>, la ri\u0109a<br \/>\nbiblioteko kun pli ol 4.000 libroj, la kunvenejo kaj la kursejo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFOR\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 La nuntempa \u0084Spirito\u0093 de la E-movado en Litovio sendube<br \/>\nestas la prezidanto de la Asocio Povila Jegorovas. Fruktodona estas la eldona<br \/>\nagado: dum la lastaj jaroj aperis 10 lernolibroj, multaj informaj eldona\u0135oj por<br \/>\nturistoj pri Litovio, Vilno kaj aliaj urboj, anka\u016d abunda litovlingva literaturo<br \/>\npri Esperanto. Per tio oni celis prepari la litovan socion al la 90-a UK.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\"><span style=\"color: black;\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\"><b><span style=\"font-size: 18.0pt;\">\u0108u vi konas\u00a0 \u0084aresto\u0109ambron\u0093<br \/>\nen Belgio?<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Multaj, eble \u0109iuj respondus NE.\u00a0 Mia edzino Anna kaj mi<br \/>\nrespondas JES, dank\u00b4 al malbona informo de turisma agentejo \u00c8edok en la urbo<br \/>\nSvitavy.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">Kiam mi finis laboron \u0109e \u0108SD (\u0108e\u0125oslovaka \u015dtata fervojo), mi<br \/>\ndecidis eluzi disponeblon de lastaj eksterlandaj senpagaj veturbiletoj. Invitis<br \/>\nnin E-geamikoj el Germanio, Nederlando, Anglio kaj Belgio. Ni vizitis Germanion,<br \/>\nrestis kelkajn tagojn en Nederlando kaj poste \u015dipvoja\u011dis en Anglion. Post<br \/>\nrestado tie ni celis al la belga Ostende.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ni ne posedis vizon por Belgio. La\u016d la\u00a0 informo sufi\u0109is<br \/>\nvizo por \u0109iuj \u015dtatoj de Benelukso e\u0109 ripetite. Limgardisto en Ostende alvokis<br \/>\nestron de limgardistoj, kun kiu mi longe diskutis en germana lingvo. Li ne<br \/>\npermesis al mi telefoni al mia belga amiko, nek telefoni al \u0108e\u0125oslovaka<br \/>\nambasadejo en Bruselo klarigante, ke ilia oficejo ne estas telefoncentralo. Li<br \/>\ndeprenis niajn pasportojn kaj alvokis du limgardistojn kun pafiloj. Negaja<br \/>\nafero, sed interne mi ridis, \u0109ar mi rememoris bonan soldaton \u015cvejk kaj lian<br \/>\ntraviva\u0135on sur la vojo\u00a0 Putim &#8211; \u00c8esk\u00e9 Bud\u00ecjovice.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ni ne iris al \u00c8esk\u00e9 Bud\u00ecjovice, sed en aresto\u0109ambron.<br \/>\nAnta\u016d ni soldato kun pafilo, post li mia edzino,\u00a0 post Anna iris mi kaj post ni<br \/>\ndua soldato kun pafilo. Ni alvenis en unu \u0109ambron, kie ni estis \u015dlositaj. Tri<br \/>\nhorojn ni cerbumis, kio sekvos. Post tri horoj denove alvenis du limgardistoj<br \/>\nkun pafiloj, denove ni vici\u011dis kaj mar\u015dis nekonate kien. Niaj akompanantoj<br \/>\nparolis nek germane, nek ruse, nek\u00a0 \u0109e\u0125e,\u00a0 nek Esperante.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Subite anta\u016d ni staris grandega angla \u015dipo por du mil<br \/>\nvoja\u011dantoj kaj ni en\u015dipi\u011dis. Post la klarigo de soldatoj akceptis nin simpatia<br \/>\n\u015dipoficiro, kiu proponis al ni teon, kafon kaj alvokis de\u0135orantinon, kiu lokigis<br \/>\nnin en kajuton de unua klaso malgra\u016d tio, ke ni pagis normalajn \u015dipbiletojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Anta\u016d la dua nokte servistino vekis nin kaj ni kiel la<br \/>\nlastaj kun \u015dipde\u0135orantoj forlasis la \u015dipon\u00a0 en Dover. La \u015dipoficiro transdonis<br \/>\nal ni pasportojn, adia\u016dis bonkore kaj ni akompanataj de unu \u015dipde\u0135orantino<br \/>\natingis anglajn limgardistojn. \u015ci klarigis al ili niajn malfacila\u0135ojn. Ili<br \/>\nnenion kontrolis \u0096 imagu, nia angla vizo ne plu validis, ni jam uzis \u011din. La<br \/>\nlimgardistoj estis \u011dentilaj kaj ridetis. Ni devis reveni al Londono per buso.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Frue matene ni povis vidi denove \u0084Victoria station\u0093 kaj<br \/>\ndank\u00b4 al \u011dentila angla policano tuj mi sukcesis trovi belgan ambasadejon. Tie la<br \/>\nunua oficisto ne parolis germane kaj li alvokis simpatian estron. Post klarigo<br \/>\nde niaj voja\u011dmalfacila\u0135oj li ekkoleris je nekompleza limgardisto en Ostende kaj<br \/>\ndiris, ke li povis mem plenigi provizorajn vizojn kaj ne \u011deni nin per nova<br \/>\nvoja\u011do en Anglion. Transitvizojn ni ricevis facile kaj posttagmeze ni staris sur<br \/>\nkajo kun la surskribo \u0084E\u016dropo\u0093. Revene al Dover ni en trajno dormis kaj poste<br \/>\nduafoje celis al la belga Ostende per \u015dveb\u015dipo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 En Ostende ni iris al limgardisto \u0096 kontrolisto, sed post<br \/>\nli staris nia konata estro de limgardistoj. Li montris, ke ni alvenu al li.<br \/>\nKontrolinte niajn pasportojn li atentigis nin, ke ni devas la\u016d transitvizo per<br \/>\nla unua trajno forlasi Belgujon. Mi akre respondis al li, ke ni ne man\u011dis kaj ke<br \/>\nni vizitos restoracion. Li sekvis nin kaj informis nin, ke de la mateno atendas<br \/>\nnin unu sinjoro en la haveno kaj li akompanos nin al li.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Nia bonkora amiko eksestro de la plej granda stacidomo en<br \/>\nBruselo, kelkjara nia kolego, ano de Internacia komitato de IFEF atendis nin.<br \/>\nSekvis longa diskutado kaj \u0084venkis\u0093 nia amiko. Ni povis forveturi al Gent, kie<br \/>\nestis lokita oficejo, kie ni povus ricevi restadvizon. Akceptis nin vicdirektoro<br \/>\nde oficejo, sperta esperantisto. Li estis gastema, afabla, sed li ne povis helpi<br \/>\nal ni &#8211; oficejo en Gent ne plu povis dekreti restadvizojn, nur la oficejo en<br \/>\nBruselo povus fari tion al ni. Samideano vicdirektoro longe telefonis kun<br \/>\noficejo en Bruselo kaj poste informis nin, ke \u0109io estas en ordo kaj ni povos<br \/>\nresti en Belgio tri tagojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Iomete li maltrankviligis nin, ke neniun stampon ni<br \/>\nricevis en la pasportojn. En \u0109arma urbo Kortrijk ni realigis promesitan prelegon<br \/>\nen E-klubo pri E-movado en nia lando kaj ni anka\u016d projekciis diapozitivojn pri<br \/>\nnia lando. Pluan tagon ni trarigardis la stacidomon kun modernaj<br \/>\ntrafik-instala\u0135oj en Kortrijk kaj poste akceptis nin urbestro. Kiam la kolegoj<br \/>\ninformis lin pri niaj voja\u011dmalfacila\u0135oj, li proklamis, ke ni renkonti\u011dis kun la<br \/>\nplej malbona belgo el la tuta lando!<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Post trarigardo de la historia urbo, ni la pluan tagon<br \/>\nforveturis\u00a0 al Bruselo kaj poste hejmen. Al Bruselo kaj poste al landlimo kun<br \/>\nGermanio akompanis nin nia bonkora amiko el Bruselo. Kial li akompanis nin al<br \/>\nlandlimo? En la pasportoj ni havis nur transitvizojn kaj ilia valido signifas,<br \/>\nke ni povis traveturi (trairi) de la unua landlimo al la dua landlimo (ne<br \/>\ngravas, \u0109u per trajno, a\u016dtomobilo, biciklo a\u016d piede). Sed tuj nia amiko<br \/>\natentigis nin, ke neniu kredus, ke ni mar\u015dus tri tagojn kun niaj valizoj tra<br \/>\nBelgio&#8230;.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ni adia\u016dis en Aachen, neniu kontrolis niajn pasportojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108arma restado dank\u00b4 al Esperanto, dank\u00b4 al niaj<br \/>\nE-geamikoj. Ni travivis neforgeseblajn tagojn en\u00a0 la familioj de niaj geamikoj,<br \/>\nni vizitis interesajn urbojn, regionojn kun bela naturo, sed volonte ni revenis<br \/>\nhejmen. Restas nur unu nesolvita afero. Kiam\u00a0 iu demandos\u00a0 nin, \u0109u\u00a0 ni estis iam<br \/>\narestitaj, kion respondi: jes \u0096 a\u016d ne?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\" style=\"text-align: right;\" align=\"right\">Ji\u00f8\u00ed Pi\u009atora<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\" style=\"text-align: center;\" align=\"center\"><b><br \/>\n<span style=\"font-size: 14.0pt;\">Renkonti\u011do kun esperantisto<\/span><\/b><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\" style=\"text-align: left;\" align=\"left\"><span style=\"font-family: 'Wingdings 2';\">\u00a0<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">En amika rondo virino entuziasme diris:\u0093Hodia\u016d mi renkonti\u011dis<br \/>\nkun\u00a0\u00a0 esperantisto.\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u0084\u0108u?\u0093 ekmiris la \u0109eestantoj. \u0084\u0108u ankora\u016d ekzistas tiu \u0109i<br \/>\nvertebrulo?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u0084Jes. Li ankora\u016d ne formortis.\u0093\u00a0 \u0084Interese,\u0093 rimarkis iu en la<br \/>\nangulo. \u0084Onidire jam ne ekzistas geesperantistoj. Certe \u011di estas ia praa<br \/>\npostresta\u0135o. Kiel li aspektis?\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u0084\u0108u li havis barbon kaj timigan viza\u011don? Kaj kiom da oreloj li<br \/>\nhavis?\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u0084Anka\u016d mi volonte renkonti\u011dus kun esperantisto. Oni devus<br \/>\nekspoziciigi lin, por ke anka\u016d la gejunuloj povu vidi lin, \u0109ar la\u016d mi post<br \/>\nkelkaj jaroj geesperantistoj tute malaperos de sur nia planedo.\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u0084Tion mi ne kredas. Imagu, kun li estis aro da junaj<br \/>\ngeesperantistoj, e\u0109 inter ili estis anka\u016d tute junaj infanoj parolantaj la<br \/>\nzamenhofan lingvon.\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\">\u0084Dio mia, ili jam anka\u016d multobli\u011das! Kia estos nia mondo? Eble<br \/>\nanka\u016d ni infekti\u011dos. Kion ni faru?\u0093<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"INFO\" style=\"text-align: left;\" align=\"left\">\u0084Anka\u016d ni i\u011du<br \/>\ngeesperantistoj!\u0093<\/p>\n<p>(a\u016dtoro nekonata)<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 4\/13 OKTOBRO\u00a0 2005 &nbsp; Enhavo: &nbsp; Esperanto kaj Litovio &nbsp; \u0108u vi konas aresto\u0109ambron en Belgio? &nbsp; Renkonti\u011do kun esperantisto &nbsp; \u00a0 &nbsp; \u00a0 &nbsp; \u00a0 &nbsp; Esperanto kaj Litovio &nbsp; \u00a0 &nbsp; \u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Komence oni devis paroli pri la ligoj de Zamenhof mem kun Litovio. La vivo de Zamenhof estis alimaniere ligita kun [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1391","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1391","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1391"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1391\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6473,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1391\/revisions\/6473"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1391"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1391"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1391"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}