{"id":1389,"date":"2005-04-13T19:30:45","date_gmt":"2005-04-13T17:30:45","guid":{"rendered":"http:\/\/esperanto-aeh.eu\/antauen-2-2005\/"},"modified":"2018-07-21T11:24:35","modified_gmt":"2018-07-21T09:24:35","slug":"antauen-2-2005","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/antauen-2-2005\/","title":{"rendered":"ANTA\u016cEN 2\/13  APRILO   2005"},"content":{"rendered":"<p><span style=\"font-size: large;\"><b>ANTA\u016cEN <\/b><\/span><span style=\"font-family: Arial;\"><b>2\/13\u00a0<\/b><\/span><b> <\/b><span style=\"font-size: medium;\"><b>APRILO\u00a0<\/b><\/span>\u00a0 <span style=\"font-size: medium;\"><b>2005<\/b><\/span><\/p>\n<p align=\"LEFT\"><span style=\"font-family: Arial;\"><b>Enhavo:<br \/>\nPoemeto &#8211; Paco<br \/>\nLa<\/b><b> <\/b>kvina da\u016drigo de irana raporta\u0135o<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p style=\"margin-left: 1.25cm; margin-bottom: 0cm;\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Paco<\/b><\/span><\/p>\n<p style=\"margin-bottom: 0cm;\">\u00a0<span style=\"font-family: Arial;\">Al dekjara Petro oni<br \/>\ndonas je l&#8217;naski\u011da tag&#8217;<br \/>\nludotankojn kaj kanonojn. \u0108u ne tre<br \/>\nla\u016ddinda ag&#8217;?<br \/>\nBuntlakitaj la armiloj, \u0109iu estas<br \/>\na\u016dtomat&#8217;,<br \/>\nOpinias \u0109iuj tuj, ke Petro sentas sin soldat&#8217;.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"LEFT\">Sed dum ili man\u011das kukon, en angul&#8217; \u0109e la kamen&#8217;<br \/>\nla armilojn novajn, belajn tuj detruas li sen \u011den&#8217;.<br \/>\n&#8220;Petro, kio estas tio?&#8221; &#8211; Tutkoncize diras li:<br \/>\n\u201cNu, pri kio vi trumpetas, vidu jen: malarmas mi.&#8221;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p align=\"RIGHT\"><i>Versojn de nekonata germana a\u016dtoro tradukis<br \/>\nJoachim Giessner<\/i><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"CENTER\"><span style=\"font-size: x-large;\"><b>Mia instrulaboro en<\/b><b> <\/b>Irano<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La kvina da\u016drigo de irana raporta\u0135o pere de Tereza Kapista.<\/span><\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">Kun Anahita kaj siaj geamikoj ni ekskursis al la monto Mandazam, sur kies supro jam estas ne\u011do, kaj ili \u015datis vidi \u011din, sed por mi tio ne estas nova\u0135o, \u0109ar hejme mi havas \u011din vintre e\u0109 tro. En Babol Sar malofte ne\u011das.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Kun Zahra ni iris<br \/>\nvesperman\u011di al iliaj gekolegoj kaj najbaroj Rou\u015dah kaj Rezvan, kiuj<br \/>\npreparis bongustan blankan fi\u015don. Ni interparolis pri \u0109io ebla, kaj<br \/>\ndum parolado mi eksciis, ke la\u016d la korano unu viro samvaloras kiel<br \/>\ndu virinoj. Mi ne havis eblecon kontroli tiun \u201eonidiron\u201c.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Poste mi estis<br \/>\ngastino \u0109e la fratina domo de Anahita Karamne\u0135ad. Granda familio,<br \/>\nfratino, bofrato, kuzoj, nevoj, najbaroj, amikinoj, ktp. La infanoj<br \/>\n\u0109armaj kaj la knabo dekjara Mohamad al mia demando jesis kun mi veni<br \/>\nal E\u016dropo. Poste mi a\u016ddis, ke li \u201everkis\u201c hejmtaskon kun titolo<br \/>\n\u201eVizito de esperantistino en mia hejmo\u201c kaj legis \u011din en la<br \/>\nlernejo. Onidire la knaboj \u011duis \u011din. (En lia klaso ne estas<br \/>\nknabinoj, fakte estas tute aparta lernejo por knabinoj!) Do, mi<br \/>\nfari\u011dis fama! Dankon al li! Mi kantigis ilin kaj \u011dis la fino de<br \/>\nvespero ili jam povis kanti en Esperanto! Ili tute ne sentis sin<br \/>\n\u011denataj de nekonata gasto kaj ni man\u011dadis dum du horoj. <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Pla\u0109is al mi la<br \/>\ntetrinkejo sur la \u015dipo, kie en unu parto estas separigitaj podioj<br \/>\nkovritaj per tapi\u015doj, sur kiuj la gastoj sidas (sen \u015duoj)<br \/>\nturkmaniere kaj la teo estas servata sur la tapi\u015do.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\">\u00a0<span style=\"font-size: small;\">En alia parto<br \/>\nde la \u015dipo sidas la viroj kaj nargileas. (akva pipo)<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La lastan vesperon<br \/>\nNoruzi venis kaj donacis al mi VCD-on pri Irano, ilia regiono kaj<br \/>\nliaj artaj fotoj pri floroj kaj birdoj akompanataj de ege konvena<br \/>\nmuziko. Irananoj \u015datas muzikon kaj havas belan muzikon, sed nur la<br \/>\nviroj kantas! En nigra merkato oni povas a\u0109eti diskojn de virinoj,<br \/>\nsed ili estas produktitaj eksterlande kaj malpermesataj \u0109i tie! Same<br \/>\nkiel la satelita anteno por TV.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La 13-an de decembro<br \/>\nmi forlasis Babol Sar-on. La vojo \u011dis Tehrano serpentis tra<br \/>\nne\u011dkovritaj montoj, altaj, belegaj, sed senarbaj. La beleco de<br \/>\npejza\u011do kaptis mian atenton. Post \u0109iu tunelo aperadis novaj pli<br \/>\naltaj kaj pli belaj montoj\u00a0 dum kvin horoj. Mi beda\u016dris, ke mi<br \/>\nne havis kameraon por filmi tion.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\"><b>Tehrano<\/b><\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En Tehrano min<br \/>\natendis bone parolanta esperantisto Reza Hasanlu. Per taksio ni iris<br \/>\nal Irana Esperanto-Centro. Jam estis preparita la lerno\u0109ambro,<br \/>\ndekorita kaj ekipita kun nova\u0109etitaj ru\u011daj veluraj se\u011doj. Venis<br \/>\nanka\u016d filmisto. Sed mi iom malkontentis, \u0109ar ne venis multaj<br \/>\nkomencantoj. Mi gvidis Cseh-metodan kurson, sed kelkaj jam komencis<br \/>\niomete lerni. Post ili venis la dua grupo, tio estas da\u016driga kurso,<br \/>\nplanita seminario por instruistoj, la\u016d nova regularo de ILEI la tiel<br \/>\nnomata \u201eenkonduka\u201c. Estis pli ol dek homoj. Mi uzis la libron de<br \/>\nSpomenka \u015ctimec \u201eEsperanto ne estas nur lingvo\u201c \u0109ar tie estas<br \/>\nprilaboritaj tekstoj, kiuj rilatas kun okaza\u0135oj en Esperantio. Poste<br \/>\nili komencis konversacii. Anka\u016d ni prilaboris la gramatika\u0135ojn,<br \/>\nkiuj apartenis al unuopaj lecionoj. Mi montris la Cseh-metodon, \u011diajn<br \/>\nregulojn, parolante\u00a0 pri la vivo de Andreo Cseh, ktp.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Dum kelkaj noktoj mi<br \/>\nestis gastino \u0109e Nazi Solat. \u015cia domo estas agrabla, iom pli<br \/>\ne\u016dropeca, kaj mi havis apartan \u0109ambron kun lito! Sed, ho, ve!<br \/>\nTehrano estas giganta urbokoloso! Lo\u011das en \u011di dumtage 13 kaj<br \/>\ndumnokte dek milionoj da homoj, \u0109ar alvenadas dum la tago multaj<br \/>\nlaboristoj kaj gelernantoj! Milionoj da a\u016dtomobiloj! Miloj da busoj,<br \/>\nmiloj da taksioj! Motorbicikloj sennombraj! Tri linioj de subtera<br \/>\ntrajno-metroo. Vere la metroo estas moderna, konstruis \u011din parte<br \/>\njapanoj, parte \u0109inoj; la vagonoj estas japanaj. La unuaj du vagonoj<br \/>\nestas je la dispono de virinoj. (Verdire ili estas plej fore de la<br \/>\nenirejo). La metroaj enirejoj kaj koridoroj estas belaj kun ornama\u0135oj<br \/>\nen nacia stilo (ekz. \u0109evaloj galopantaj sur la muro, a\u016d \u015dtonaj<br \/>\nmozaikoj, de argilo faritaj reliefoj, ktp.)<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">En la subirejo de<br \/>\nmetroo en angulo mi vidis tablon, apud kiu sidas la skipo por<br \/>\nvakcindoni al lo\u011dantoj kontra\u016d gripo. La vakcinojn sendis iu sekcio<br \/>\nde UNESKO, kaj oni promesis vakcini pli ol 50\u00a0milionojn da<br \/>\nhomoj. Dum unu semajno jam finita \u0109e \u0109irka\u016d 30\u00a0milionoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Same rimarkeblaj<br \/>\nestas\u00a0 busoj kun egaj anoncoj, starantaj \u0109e la placaj anguloj,<br \/>\nen kiujn tra la malanta\u016da pordo la homoj eniradas, ricevas la<br \/>\nvakcinon kaj atestilon pri vakcinado, poste tra la anta\u016da pordo<br \/>\neliras. \u0108io bone organizita, rapida procedo. La\u016ddinda!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Tamen la trafiko<br \/>\nsimple dirite estas terura kaj dan\u011dera. Neniu trairas la straton sur<br \/>\nla zebro-parto kaj neniu rigardas la trafiklumon, nek la stiristoj,<br \/>\nnek la piedirantoj. Trairi al alia flanko de la strato estas dan\u011dera<br \/>\naventuro. Sed mirinda afero, \u0109ar dum tuta mia restado mi ne vidis<br \/>\ntrafikakcidenton! Tamen mi la\u016d monda statistiko eksciis, ke lastjare<br \/>\nen Irano mortis pli ol 20\u00a0000\u00a0homoj pro trafikakcidentoj<br \/>\nkaj ili estas en unuaj tri lokoj en tiu funebra rekordo en la mondo.<br \/>\nSed\u00a0 nesufi\u0109e rafinita benzino polucias. Kiel nebulo la aero<br \/>\nestas densa super la urbo. Blugriza kaj netravidebla. Oni diras, ke<br \/>\nTehrano estas unu el la plej poluciitaj urboj en la mondo. \u011cis la<br \/>\nlo\u011dejo ni bezonis unu horon per taksio!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La 14-an de decembro<br \/>\nvenis kvar afganinoj DIjana, Akbari, Salihi kaj Sa\u011d\u011dedi kun Vahid<br \/>\nPartovinia el Ma\u015dhad. Nia denova renkonti\u011do estis elkora,<br \/>\nparencsimila. Ili sekvatage \u0109eestos Zamenhofan tagon. Mi \u011dojis<br \/>\ndenove vidi ilin. Du el ili dormis anka\u016d \u0109e Nazi, kaj ni denove<br \/>\nlonge babiladis \u011dis post noktomezo, \u0109iuj kune.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La 15-an de decembro<br \/>\nkun Nazi ni iris al Arta galerio, kie oni da\u016dre instruas la<br \/>\nmalnovajn artajn teknikojn, kiel: katami-inkrustado, teksado,<br \/>\nintarzio en ligno, potfarado kun specialaj iranaj ornamentoj,<br \/>\nprilaborado de artaj objektoj el kupro kaj aliaj metaloj, teksado el<br \/>\nsilko, kaligrafio en vere diversaj formoj kaj materialoj. Tre pla\u0109is<br \/>\nal mi, \u0109ar oni povas vidi la procedon de la ellaborado kaj la<br \/>\naplikatan teknikon. Nature la belegaj arta\u0135oj estas anka\u016d<br \/>\nekspoziciitaj. Ni eniris anka\u016d la oficejon, kie oni regalis nin per<br \/>\nkukoj kaj teo, kaj ni parolis pri la stato de artistoj en tempo, kiam<br \/>\nla homoj ne havas laboron kaj monon por vivteni sin, e\u0109 ne pensante<br \/>\npri la a\u0109etado de arta\u0135oj. La artistoj neniam estis ri\u0109aj, tamen<br \/>\nverkas, \u0109ar tio estas ilia vivbezono. Irano iam eksportis multon<br \/>\n(nuntempe ili havas embargon), \u0109ar tiuj artobjektoj estas konataj en<br \/>\nla tuta mondo, aparte la tapi\u015doj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Post la kursoj okazis<br \/>\nZamenhofa vespero. Mi havis eblecon konati\u011di kun s-ro Aref Azari,<br \/>\nhonora membro de UEA el Irano. Li dankis por mia alveno kaj farita<br \/>\nlaboro.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Al Centro venis<br \/>\nmultaj esperantistoj por festi Zamenhof-vesperan programon, kiun<br \/>\nmalfermis Reza Torabi. La unua preleganto estis Ahmad Mamduhi, kiu<br \/>\nprelegis pri eblecoj kaj aperoj de multaj E-programoj en komputila<br \/>\nmedio en la mondo, tre utila prelego. Poste mi parolis pri E-libroj,<br \/>\nkiel aperis kaj atingis \u011dis nun pli ol 40\u00a0000\u00a0titolojn.<br \/>\nPoste parolis Hadise Akbari pri agado de afganaj virinoj kaj ilia<br \/>\nklubo kaj anka\u016d pri la kursoj, kiuj pasis anta\u016d kelkaj tagoj en<br \/>\nMa\u015dhad. Poste mi ludis la teatra\u0135eton pri \u201eParolema edzino\u201c,<br \/>\nkiun verkis mia amikino Greta Stol, 92\u2011jara\u011da esperantistino<br \/>\nkaj poetino, kiu vivas en Beogrado. Ni interparoladis dum longa<br \/>\ntempo. Tio estis bonega okazo al mi konati\u011di kun multaj<br \/>\nesperantistoj el Tehrano. Mi konstatis, ke vere ekzistas la movado<br \/>\nkaj malgra\u016d grandaj distancoj de la Centro, tempomanko pro la laboro<br \/>\n\u011dis vespere, ktp., ili tamen aktivas.\u00a0 <\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Eble iu el miaj<br \/>\nlegantoj utiligos la brilan imitendan ideon, kion la Centro realigis:<br \/>\nne havante sufi\u0109e da mono por propra domo a\u016d lo\u011dejo ili luis<br \/>\nkelk\u0109ambran apartamenton, kiun ili dividas kun siaj subluantoj kaj<br \/>\n\u0109iuj pagas sian parton kaj tiel la esperantistoj en Tehrano povas<br \/>\nhavi konvenan lokon kaj povas \u00a0kunvenadi anka\u016d en vesperaj<br \/>\nhoroj. Ili dividas \u0109iujn elspezojn por luado, elektro, hejtado, ktp.<br \/>\nDo, la ejo de kunveno \u011dis kunsido ne estas vaka kaj neuzita.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La sekvan matenon kun<br \/>\nsekretariino de Centro f-ino Elahe \u015cadidi kaj kun Vahid ni vizitis<br \/>\nMuzeon de la moderna arto. Belega konstrua\u0135o kaj la plej interesa<br \/>\npor mi estis granda bazeno en la centro de la konstrua\u0135o, kiu estas<br \/>\n\u011dis rande plenigita per nafto kaj respegulas la viza\u011dojn de la<br \/>\nhomoj \u0109irka\u016dstarantaj kaj la balkonojn, kiuj \u0109irka\u016das \u011din.<br \/>\nJapana ar\u0125itekto donis tiun ideon. En la muzeo ni konati\u011dis kun<br \/>\n\u0135urnalistino kaj violonisto, ege \u0109armaj gejunuloj, kiuj a\u016ddante<br \/>\nnian interparolon en Esperanto interesi\u011dis pri tiu lingvo. La junulo<br \/>\ndonacis al mi kaligrafa\u0135on, kiun li faris tuj samloke en muzeo, \u0109ar<br \/>\nanka\u016d pri tio li spertas. Tio estis ilia unua kontakto kun Esperanto<br \/>\nkaj pla\u0109is al ili la ideo de Esperanto kaj \u0109ar la junulo konas la<br \/>\nhispanan, li multon komprenis \u011duante tion. Poste mi estis informita,<br \/>\nke ili venis al Centro por interesi\u011di pri la lernado de Esperanto.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Posttagmeze okazis du<br \/>\nkursoj. Mi dormis dum du tagoj \u0109e s-ino Arezu, kiu havas la filinon<br \/>\nHana. Vespere ni rigardis di\u011ditajn video-diskojn. Tre populara estas<br \/>\nla greka komponisto Yanni, kies koncerto okazis \u0109e Ta\u011dmahalo kaj en<br \/>\nMalpermesita Urbo en \u0108inio. Sed por koncerti en Tehrano li ne<br \/>\nricevis permeson. Dum vespero Hana dancis sen\u0109ese kaj entuziasme. Mi<br \/>\nopinias, ke la dancado estas en iliaj genoj, kaj neniu povas<br \/>\nmalpermesi danci al iraninoj. Se mi lo\u011dus en hotelo, mi ne povus<br \/>\nvidi la veran vivon de irananoj.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">La venonta tago estis<br \/>\nvendredo, kiam laboras nur kelkaj vendejoj kaj ni vizitis iun etan<br \/>\nvendo-centron kun Arezu, \u015dia bofratino kaj la infanoj. Ekzistas tute<br \/>\napartaj vendejoj nur kun kaptukoj por virinoj, \u0109ar \u0109iuj devas havi<br \/>\n\u011din ekde la sepa jara\u011do, do, 40\u00a0milionoj da iranaj klientinoj.<br \/>\nEkzistas diversaj kaptukoj e\u0109 multkoloraj kaj la junulinoj jam<br \/>\nportadas tiajn! Stranga por ni, sed kiam mi pli bone pripensis, mi<br \/>\nkonstatis, ke anka\u016d en mia lando en Montenegro la virinoj portas<br \/>\nnigrajn kaptukojn, sed nur la maljunaj kaj ili tion faras la\u016d kutimo<br \/>\nkaj ne devige. La junaj ne portas kaptukojn. Same estas en Italio,<br \/>\nHispanio kaj multaj aliaj landoj en vila\u011doj. La diferenco estas nur<br \/>\nla libervolo!<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p class=\"msonormal\" align=\"JUSTIFY\"><span style=\"font-size: small;\">Irante tra la stratoj<br \/>\nmi vidis multajn virinojn kun maskoj-medicinaj. Ili operaciigis la<br \/>\nnazon, \u0109ar se vi povas montri nur la okulojn kaj la nazon, tiam \u011di<br \/>\ndevas esti perfekta kaj belega. (Tio estas nun granda modo<br \/>\nmalgrandigi la nazon!) Se vi nun ekhavas la grandiozan ideon malfermi<br \/>\nvendejon de viraj kravatoj en Tehrano, mi konsilas, ke vi NE faru<br \/>\ntion, \u0109ar la viroj en Irano simple ne portas \u011din. En televido mi<br \/>\nvidis, ke e\u0109 en parlamento la ministroj ne havas \u011din kaj estas<br \/>\nkutimo lasi malfermitan la supran butonon sur la \u0109emizo. Kial? Oni<br \/>\ndiras: la kravato estas e\u016dropa kutimo, ni ne akceptis \u011din.<\/span><\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"font-size: small;\">Lasta da\u016drigo venonte.<\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cEN 2\/13\u00a0 APRILO\u00a0\u00a0 2005 Enhavo: Poemeto &#8211; Paco La kvina da\u016drigo de irana raporta\u0135o &nbsp; &nbsp; Paco \u00a0Al dekjara Petro oni donas je l&#8217;naski\u011da tag&#8217; ludotankojn kaj kanonojn. \u0108u ne tre la\u016ddinda ag&#8217;? Buntlakitaj la armiloj, \u0109iu estas a\u016dtomat&#8217;, Opinias \u0109iuj tuj, ke Petro sentas sin soldat&#8217;. &nbsp; &nbsp; Sed dum ili man\u011das kukon, en [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[63,46],"tags":[],"class_list":["post-1389","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-antauen-eo","category-monataj-gazetoj","clear"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1389","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1389"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1389\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":6474,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/1389\/revisions\/6474"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1389"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=1389"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/esperanto-aeh.eu\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=1389"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}